La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIEL ŜTALO ESTIS HARDITA

Aŭtoro: Nikolaj Ostrovskij

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 7

Apud la sanatorio de CK estas granda ĝardeno de la centra polikliniko. Tra ĝi kutime iris la “Kommunar”anoj, revenante de la marbordo al siaj ejoj. Tie, en ombro de densa platano, apud alta muro el griza kalkŝtono, Korĉagin ŝatis ripozi. Tien venis maloftaj vizitantoj. De tie oni povis observi viglan iradon de homoj laŭ aleoj kaj padoj de la ĝardeno, dum vespero aŭskulti muzikon, restante malproksime de iritanta tumulto de la granda kuracloko. Ankaŭ hodiaŭ Korĉagin izoliĝis tie. Kun plezuro li kuŝiĝis sur plektitan balancoseĝon kaj, lacigita de marakvaj proceduroj kaj sunradioj, ekdormetis. Vila viŝtuko kaj nefinlegita romano de Furmanov “La ribelo” kuŝis sur la apuda seĝo. La unuajn tagojn en la sanatorio lin ne lasis la stato de nerva streĉo kaj senĉesa kapdoloro. Profesoroj ankoraŭ daŭrigis esploradon de lia komplika kaj rara malsano. Multfojaj perkutoj kaj aŭskultadoj tedis Paŭlon kaj lacigis lin. La kuracistino kun stranga familinomo Jerusalimĉik, simpatia komunistino, kun peno trovadis sian pacienton kaj insiste persvadis lin iri kun ŝi al tiu aŭ alia fakulo.

“Mi diras tute sincere, ke mi laciĝis de ĉio ĉi,” parolis Paŭlo.

“Kvin fojojn dum tago mi devas rakonti la samon. Ĉu ne estis freneza mia avino, ĉu ne malsanis je reŭmatismo mia praavo? Sed nur diablo scias, kio estis lia malsano, ĉar mi neniam vidis lin! Poste ĉiu persvadis min konfesi, ke mi malsanis je gonoreo aŭ je io eĉ pli malbona, kaj, mi konfesas, ke pro tio mi volis frapi ies kalvaĵon. Donu al mi eblecon ripozi. Se oni esploros min dum mia tuta restado ĉi tie, mi fariĝos socie danĝera.”

Jerusalimĉik ridis, respondis per ŝerco, sed jam post kelkaj minutoj, preninte lin subbrake kaj rakontante ion kuriozan, ŝi kondukis lin al kirurgo. Hodiaŭ la esplorado ne estis planita. Ĝis la tagmanĝo restis ankoraŭ unu horo. Tra la dormo Paŭlo aŭdis ies paŝojn. Li ne malfermis la okulojn:

“Tiu supozos, ke mi dormas, kaj foriros”.

Vana espero: knaris la seĝo, iu eksidis. Fajna aromo de parfumo indikis, ke apude sidis virino. Li malfermis la okulojn. La unua, kion li vidis, estis blindige blanka robo kaj sunumitaj kruroj kun la piedoj en marokenaj pantofloj.

Poste en lia vidkampo aperis bube tondita kapo, du grandaj okuloj kaj vico de akraj, kiel ĉe muso, dentoj. Ŝi konfuzite ridetis.

“Pardonu, ŝajnas, ke mi ĝenis vin?”

Korĉagin ne respondis. Tio estis ne tute ĝentila, sed li ankoraŭ esperis, ke ŝi foriros.

“Ĉu ĝi estas via libro?”

Ŝi foliumis “La ribelon”.

“Jes, mia.”

Minuton daŭris la silento.

“Diru, kamarado, ĉu vi ripozas en ‘Kommunar’?”

Korĉagin faris malpaciencan moveton.

“Damne, de kie ŝi aperis? Tion oni nomas ripozo. Verŝajne ŝi tuj demandos, kiun malsanon mi havas. Endas foriri”.

Li respondis neafable:

“Ne.”

“Sed al mi ŝajnas, ke mi vidis vin tie.”

Paŭlo jam estis leviĝanta, kiam de malantaŭe brusta virina voĉo demandis:

“Kial vi vin kaŝis ĉi tie, Dora?”

Sur la randon de la balancoseĝo sidiĝis sunumita korpulenta blonda virino en plaĝa sanatoria kostumo. Ŝi pretere rigardis al Korĉagin.

“Mi vidis vin ie, kamarado. Ĉu vi laboras en Ĥarkovo?”

“Jes, en Ĥarkovo.”

“Kio estas fako de via laboro?”

Korĉagin decidis fini tiujn longajn intertraktojn.

“La fako de fekaĵpurigo!”

Li diris kaj nevole ektremis pro ilia ridego.

“Oni ne povas diri, ke vi estas tre ĝentila, kamarado.”

Tiel komenciĝis ilia amikeco, kaj Dora Rodkina, ano de la buroo de la Ĥarkova urba partia komitato, ne unu fojon poste rememoris la komencon de ilia konatiĝo.

* * *

Neatendite en la ĝardeno de la sanatorio ‘Talassa’, kien Korĉagin venis al unu el posttagmezaj koncertoj, li renkontiĝis kun Ĵarkij. Kaj estas vere strange, ke ilin renkontigis fokstroto. Post grasa kantistino, plenuminta kun violenta gestado la kanzonon “La nokto spiris per delic’ volupta”, sur la podion elsaltis paro. Li – kun ruĝa cilindra ĉapelo surkape, duonnuda, kun iuj koloraj bukloj sur la femuroj, kaj blankega brustumo kun kravato. Alivorte: malbona parodio je sovaĝulo. Ŝi – beleta, kun multe da ŝtofo sur sia korpo. Tiu paro, akompanate per entuziasma hurlo de novaj burĝoj kun bovaj nukoj, starantaj post foteloj kaj litoj de sanatoriaj malsanuloj, ekbalanciĝis en serpenta zigzaganta fokstroto. Pli abomenan bildon oni ne povus imagi. La grasiĝinta viraĉo en la idiota ĉapelo kaj virino tordiĝis interplektante sin en obscenaj pozoj. Post la fotelo de Paŭlo siblis per nazo iu dikventrulo. Korĉagin sin turnis forironte, kaj tiam en la unua vico, ĉe la podio mem, iu leviĝis kaj kolerege kriis:

“Sufiĉas prostitui! Al diablo!”

Paŭlo rekonis la voĉon de Ĵarkij. La pianisto ĉesis ludi, violono kvikis la lastan fojon kaj eksilentis. La paro sur la estrado ĉesis burleski. De post la seĝoj oni kolere protestis:

“Kia impertinento tiel rompi la prezentaĵon!”

“La tuta Eŭropo tiel dancas!”

“Indigninde!”

Sed el la grupo de “Kommunar”anoj akute fajfis Serĝo Ĵbanov, sekretario de la distrikta komsomola komitato de Ĉerepovec. Lin subtenis aliaj, kaj la paron kvazaŭ vento forblovus de sur la podio. Bufona anoncisto, simila al servopreta lakeo, anoncis al la publiko, ke la geaktoroj forveturas.

“Estu al ili bona vojo por nia ĝojo. Kun via avizo veturu al Parizo!” je ĉies ridego lin akompanis iu junulo, vestita per sanatoria kitelo. Korĉagin trovis Ĵarkijon. Longe ili sidis en la ĉambro de Paŭlo. Ĵarkij laboris kiel estro de agit-propaganda fako en iu el regionaj partiaj komitatoj.

“Ĉu vi scias, ke mi havas edzinon? Baldaŭ mi havos filon aŭ filinon,” diris Ĵarkij.

“Ho, kiu estas via edzino?” miris Korĉagin. Ĵarkij elpoŝigis foton kaj montris ĝin al Paŭlo.

“Ĉu vi rekonas?”

Sur la foto estis li kaj Anna Borhart.

“Sed kie estas Dubava?” kun plia miro demandis Paŭlo.

“Dubava estas en Moskvo. Post eksigo el la partio li forlasis la Komunistan universitaton kaj nun li studas en la Moskva teknika altlernejo. Onidire li estas remembrigita en la partio, sed vane! Li estas venenita homo… Ĉu vi scias, kie estas Ignat? Nun li estas vicdirektoro de ŝipkonstruejo. Pri la ceteraj mi malmulte scias. Ni perdis kontaktojn unu kun la aliaj. Ni laboras en diversaj anguletoj de la lando, kaj tamen estas tre agrable renkontiĝi kaj rememori la pasinton,” parolis Ĵarkij.

En la ĉambron venis Dora kun iuj homoj. Alta tambovano fermis la pordon.

Dora rigardis la ordenon de Ĵarkij kaj demandis Paŭlon:

“Ĉu via kamarado estas partiano? Kie li laboras?”

Ne komprenante pri kio temas, li koncize rakontis pri Ĵarkij.

“Tiuokaze li restu ĉi tie. Ĵus venis kamaradoj el Moskvo. Ili rakontos al ni freŝajn partiajn novaĵojn. Ni decidis kunveni ĉe vi por iaspeca fermita kunsido,” klarigis Dora.

Preskaŭ ĉiuj kunvenintoj estis malnovaj bolŝevikoj, krom Korĉagin kaj Ĵarkij. Membro de la Moskva partia kontrolkomisiono Bartaŝov rakontis pri la nova opozicio, gvidata de Trockij, Zinovjev kaj Kamenev.

“Nia ĉeesto en niaj postenoj dum tiu streĉita momento estas necesa,” diris Bartaŝov.

“Mi veturos morgaŭ.”

Tri tagojn post la kunveno en la ĉambro de Paŭlo la sanatorio antaŭtempe dezertiĝis. Forveturis ankaŭ Paŭlo, ne restinte la tempon, destinitan por li. En la Centra Komitato de la komsomolo oni ne retenis lin longe. Korĉagin ricevis postenon de sekretario de regiona komitato de l’ komsomolo en unu el industriaj regionoj. Jam post unu semajno la urba aktivularo aŭskultis lian unuan paroladon. Malfruaŭtune la aŭto, en kiu Korĉagin kun du partiaj funkciuloj veturis al malproksima distrikto, falis en apudvojan kavon kaj renversiĝis.

Ĉiuj ricevis traŭmojn. La dekstra genuo de Korĉagin estis dispremita. Post kelkaj tagoj oni sendis lin al la Ĥarkova kirurga instituto. Kuracista konsilio, esplorinte per la rentgenaj radioj la ŝvelintan genuon, proponis senprokrastan operacion. Korĉagin konsentis.

“Do morgaŭ matene,” fine diris korpulenta profesoro, gvidinta la komisionon. Li foriris kaj lin sekvis la ceteraj. Malgranda hela ĉambro por unu persono. Senriproĉa pureco kaj delonge forgesita specifa hospitala odoro. Korĉagin ĉirkaŭrigardis. Estis nur apudlita ŝranketo kun blanka kovrilo kaj blanka tabureto. Flegistino alportis vespermanĝon. Paŭlo rifuzis ĝin.

Duonside sur la lito, li skribis leteron. Doloro en la kruro malhelpis pensi.

Kiam la kvara letero estis skribita, la pordo senbrue malfermiĝis, kaj Korĉagin rimarkis apud sia lito junan virinon en blankaj mantelo kaj ĉapelo. En antaŭvespera krepusko li rimarkis delikate desegnitajn brovojn kaj grandajn okulojn, kiuj ŝajnis esti nigraj. En unu mano ŝi tennis paperujon kaj en la alia – paperfolion kaj krajonon.

“Mi estas via kuracistino,” ŝi diris, “hodiaŭ mi deĵoras. Nun mi pridemandos vin, kaj vi vole-nevole devos rakonti pri vi ĉion.”

La virino afable ridetis. La rideto faris la enketadon malpli malagrabla. La tutan horon Korĉagin rakontis ne nur pri si mem, sed ankaŭ pri siaj praavinoj.

* * *

En la operaciejo estas kelkaj homoj kun gazmaskoj. Rebrilo de nikelaj kirurgiaj instrumentoj, mallarĝa tablo, grandega pelvo sub ĝi… Kiam Korĉagin kuŝiĝis sur la tablon, la profesoro estis finlavanta siajn manojn. Malantaŭe estis okazanta hasta preparado al la operacio. Korĉagin rigardis tien. Flegistino estis dismetanta skalpelojn, tenajlojn, lia kuracistino Baĵanova estis malvolvanta pansaĵon de la kruro.

“Ne rigardu tien, kamarado Korĉagin, tio malagrable efikas nervojn,” ŝi mallaŭte diris.

“Pri kies nervoj vi diras, doktoro?”

Korĉagin mokeme ridetis. Post kelkaj minutoj densa masko kovris lian vizaĝon. La profesoro diris:

“Ne maltrankviliĝu, tuj mi kloroformos vin. Enspiru profunde tra la nazo kaj kalkulu.”

Obtuza voĉo el sub la masko trankvile respondis:

“Bone. Mi anticipe petas vian pardonon pro miaj eblaj maldecaj diraĵoj.”

La profesoro ne povis sin deteni de rideto. La unuaj gutoj de kloroformo, sufoka, abomena odoro… Korĉagin profunde enspiris kaj, penante prononci klare, li komencis kalkuli. Tiel li estis enpaŝanta la unuan akton de sia tragedio.

* * *

Artjom disŝiris la koverton preskaŭ je duono, ial maltrankviliĝis, malfaldis la leteron. Li kaptis per la okuloj la unuajn liniojn kaj sekvis ilin senhalte:

“Artjom! Ni tre malofte skribas unu al la alia. Unu aŭ du fojojn dum jaro. Sed ĉu en kvanto estas la esenco? Vi skribis, ke vi forveturis kun via familio el Ŝepetovka al Kazatin por forŝiri la radikojn. Mi komprenas, ke tiuj radikoj estas la malprogresema, etproprieteca psikologio de via edzino, de ŝia parencaro k.t.p. Reeduki la homojn similaj al via Steŝa estas malfacile. Mi timas, ke vi eĉ fiaskos en tio. Vi diras, ke estas malfacile lerni en maljuneco, sed vi progresas en tio sufiĉe bone. Vi ne pravas en via tiom obstina rifuzo forlasi la laborejon kaj okupi la postenon de la prezidanto de la urba soveto. Vi ja batalis por la soveta potenco. Tial do posedu ĝin. Morgaŭ okupu la postenon kaj komencu la laboron.

Nun pri mi mem. Al mi okazas io ne bona. Mi komencis ofte resti en hospitaloj. Dufoje oni tranĉis min. Estas elverŝite sufiĉe multe da sango, perdite multe da fortoj, sed neniu ankoraŭ respondis al mi, kiam estos la fino de ĉio ĉi.

Mi forŝiriĝis de miaj laboroj, trovis novan “profesion” de “malsanulo”. Mi eltenas amason da suferoj, kaj rezulte de ĉio senmoviĝas la genuartiko de la dekstra kruro kaj aperis kelkaj kunkudroj sur mia korpo, kaj fine la lasta eltrovo de kuracistoj: antaŭ sep jaroj estis lezita mia spino kaj nun oni diras, ke la lezo povas multon kosti al mi. Mi estas preta elporti ĉion por reokupi mian lokon en la batalspaliro.

Estas en mia vivo nenio pli terura ol forlasi la vicojn. Pri tio mi eĉ pensi ne povas. Jen pro kio mi estas preta elteni ĉion, sed pliboniĝo ne okazas, kaj nuboj pli kaj pli densiĝas. Post la unua operacio, tuj kiam mi komencis iri, mi revenis al laboro, sed baldaŭ oni ree enhospitaligos min. Nun mi ricevis la kurackarton al la sanatorio “Majnak” en Eŭpatorio, Krimeo. Morgaŭ mi forveturos. Ne ĉagreniĝu, Artjom, estas malfacile entombigi min. Mia vivkapablo tute sufiĉas eĉ por tri homoj. Ni ankoraŭ laboros, kiel decas, mia fraĉjo. Gardu vian sanon. Ne levu tro pezajn ŝarĝojn. La partio poste devos tre multe pagi por nin ripari. La jaroj donas al ni sperton, la lernado – scion, kaj ĉio ĉi estas ne por gastado en hospitaloj. Mi premas vian manon.

Paŭlo Korĉagin”.

Dum Artjom, sulkiginte siajn densajn brovojn, estis leganta la leteron de sia frato, Paŭlo en la kliniko adiaŭis Baĵanovan. Etendante al li la manon, ŝi demandis:

“Ĉu al Krimeo vi forveturos morgaŭ? Kie vi pasigos la hodiaŭan tagon?”

Korĉagin respondis:

“Tuj venos kamaradino Rodkina. La hodiaŭajn tagon kaj nokton mi pasigos en ŝia familio, kaj matene ŝi akompanos min al la stacidomo.”

Baĵanova konis Doran, kiu ofte vizitis Paŭlon.

“Ĉu vi memoras, kamarado Korĉagin, nian interparolon, ke antaŭ ol forveturi, vi renkontiĝos kun mia patro? Mi detale rakontis al li pri via sano. Mi volas, ke li esploru vin. Tion vi povas fari hodiaŭ vespere.”

Korĉagin tuj konsentis. Vespere Irina Vasiljevna venigis Paŭlon en la vastan kabineton de sia patro. La fama kirurgo en ĉeesto de sia filino atente ekzamenis Korĉaginon. Irina alportis el la kliniko rentgenogramojn kaj ĉiajn analizojn. Paŭlo ne povis ne rimarki subitan palecon sur la vizaĝo de Irina post detala repliko de ŝia patro, dirita latine. Korĉagin rigardis la grandan kalvan kapon de la profesoro, penis tralegi ion en liaj akrevidaj okuloj, sed Baĵanov estis nepenetrebla.

Kiam Paŭlo sin vestis, la profesoro ĝentile adiaŭis lin; Baĵanov devis veturi al iu kunsido kaj komisiis la filinon rakonti pri sia konkludo. En la ĉambro de Irina Vasiljevna, meblita kun rafinita gusto, Korĉagin duonkuŝis sur sofo, atendante, kiam Baĵanova komencos paroli. Sed ŝi ne sciis, kiel komenci kaj kion diri. Ŝi estis tre embarasita. La patro klarigis al ŝi, ke la medicino dume ne havas rimedojn por haltigi pereigan proceson de inflamo, progresanta en la organismo de Korĉagin. Li parolis kontraŭ kirurgia enmiksiĝo.

“Tiun junulon atendas tragedio de senmoviĝo, kaj ni ne povas preventi ĝin”.

Kiel kuracistino kaj amikino ŝi ne trovis ebla diri ĉion, kaj per gardemaj esprimoj ŝi malkovris al Paŭlo nur etan parton de la vero.

“Mi estas certa, kamarado Korĉagin, ke la kuracŝlimoj de Eŭpatorio efikos bone, kaj aŭtune vi povos reveni al via laboro.”

Parolante ŝi forgesis, ke ŝin konstante observas Korĉagin.

“El viaj vortoj, pli ĝuste el ĉio, kion vi prisilentis, mi vidas la tutan seriozecon de mia situacio. Memoru, ke mi petis vin ĉiam paroli kun mi sincere. Nenion necesas kaŝi de mi, mi ne svenos kaj ne suicidos. Sed mi tre volas scii, kio atendas min estonte.”

Baĵanova replikis per ŝerco. Ĉi-vespere Paŭlo tamen ne eksciis la veron pri sia morgaŭa tago.

Kiam ili estis adiaŭantaj sin reciproke, Baĵanova diris mallaŭte:

“Ne forgesu, ke mi estas via amikino, kamarado Korĉagin. En via vivo eblas diversaj situacioj. Se vi bezonas mian helpon aŭ konsilon, skribu al mi. Mi faros ĉion, kion mi povos.”

Ŝi vidis tra la fenestro altan figuron en leda palto, kiu peze sin apogante je bastono iris de la pordo al droŝko.

* * *

Denove Eŭpatorio… Varmego de l’ sudo. Krimeaj sunumitaj homoj en ore broditaj tataraj ĉapetoj. Aŭto dum dek minutoj venigis pasaĝerojn al duetaĝa domo el griza kalkŝtono – la sanatorio “Majnak”.

La deĵoranta kuracisto kondukis la alvenintojn al iliaj ĉambroj.

“Laŭ kies karto vi venis, kamarado?” li demandis al Korĉagin, haltante apud la dek-unua ĉambro.

“Laŭ la karto de CK de la KP(b)U.”

“Do, ni loĝigos vin ĉi tie kun kamarado Ebner. Li estas germano kaj li petis doni al li rusan najbaron,” klarigis la kuracisto kaj frapis la pordon. El la ĉambro aŭdiĝis respondo en fuŝa prononco:

“Eniru.”

En la ĉambro Korĉagin metis sian valizon kaj turnis sin al la kuŝanta sur lito blonda viro kun belaj viglaj bluaj okuloj. La germano renkontis lin, bonkore ridetante.

“Guten Morgen, Genosse. Mi folis diri, zaluton,” li sin korektis kaj etendis al Paŭlo sian palan manon kun longaj fingroj. Post kelkaj minutoj Paŭlo sidis ĉe lia lito, kaj inter ili fluis vigla konversacio en tiu “internacia” lingvo, kies vortoj ludas helpan rolon, kaj nekomprenitan frazon kompletigas konjekto, gestado, mimiko, ĝenerale ĉiuj rimedoj de siaspeca Esperanto. Paŭlo jam sciis, ke Ebner estas germana laboristo. En la hamburga ribelo 1923 Ebner estis vundita en femuron, kaj nun la malnova vundo malfermiĝis, enlitiginte lin. Malgraŭ suferoj, li sin tenis vigle kaj per tio tuj gajnis estimon de Paŭlo. Pli bonan najbaron Korĉagin eĉ ne revis havi. Tiu ne rakontos pri siaj malsanoj tra la tuta tago kaj ne lamentos. Male, kun li oni povas forgesi pri la propraj malfeliĉoj.

“Nur estas domaĝe, ke mi estas perfekta profano en la germana”, li pensis.

* * *

En angulo de la ĝardeno estas kelkaj balancoseĝoj, bambua tablo kaj du rulseĝoj. Ĉi tie post kuracaj proceduroj pasigis la tutan tagon kvin homoj, ŝerce nomataj de la malsanuloj “Ekzekutivo de Kominterno”.

En unu rulseĝo duonkuŝis Ebner, en la dua – Korĉagin, al kiu oni malpermesis paŝi. La ceteraj tri estis: pezega estono Vajman – funkciulo de la popolkomisariato de Krimea respubliko pri komerco; Marta Laŭrinj – latvino, juna virino kun nigraj okuloj, simila al dek-okjara knabino kaj Ledenev – alta siberia fortegulo kun grizaj tempioj. Vere, tio estis kvin nacioj: germano, estono, latvino, ruso kaj ukraino. Marta kaj Vajman parolis germane, kaj Ebner uzis ilin kiel tradukantojn. Korĉagin kaj Ebner amikiĝis pro la komuna ĉambro, Marta kaj Vajman interproksimiĝis kun Ebner pro la lingvo; kaj Ledenev kun Paŭlo – pro ŝako. Antaŭ la alveno de Innokentij Pavloviĉ Ledenev, Korĉagin estis “ŝakĉampiono” de la sanatorio. Li forprenis tiun titolon de Vajman post persista batalo por la unua loko. Vajman estis venkita, kaj tio rompis la ekvilibron de la flegma estono.

Dum ioma tempo li ne povis pardoni al Korĉagin sian malvenkon. Sed baldaŭ en la sanatorio aperis alta maljunulo, aspektanta neordinare juna en siaj kvindek jaroj, kiu proponis al Korĉagin ludi partion. Korĉagin, ne suspektante danĝeron, trankvile komencis per damgambito, je kiu Ledenev respondis per debuto de centraj peonoj. Kiel “ĉampiono”

Paŭlo devis ludi kun ĉiu nove veninta ŝakisto. Por spekti tiajn partiojn ĉiam kunvenis multaj homoj. Jam post la naŭa movo Korĉagin vidis, kiel la peonoj de Ledenev en neoponebla ofensivo premas lin. Korĉagin komprenis, ke antaŭ li estas danĝera kontraŭulo. Ne devus Paŭlo tiel neglekti la ludon. Post trihora batalado, malgraŭ ĉiuj penoj kaj streĉoj, Paŭlo estis devigita kapitulaci. Li ekvidis sian malvenkon pli frue ol la spektantoj. Paŭlo rigardis sian kunludanton. Ledenev ridetis kiel bonkora patro. Estis klare, ke ankaŭ li vidis la malvenkon de Paŭlo. La estono, emociplena, kun malkaŝa deziro atesti malvenkon de Paŭlo, ankoraŭ nenion estis rimarkanta.

“Mi ĉiam batalas ĝis mia lasta peono,” diris Paŭlo, kaj Ledenev aprobe kapjesis responde al tiu frazo, komprenita nur de li. Korĉagin ludis kun Ledenev dek partiojn dum kvin tagoj, el kiuj li malgajnis sep, gajnis du, kaj unu estis remia. Vajman estis triumfanta:

“Aj, dankon, kamarado Ledenev! Kiel vi disbatis lin! Tion li meritis! Nin, maljunajn ŝakistojn, li malgajnigis, sed mem ankaŭ estis de maljunulo venkita. Ha-ha-ha!..”

“Nu kiel? Ĉu estas malagrable malgajni?” li pikis la venkitan venkinton.

Korĉagin perdis la titolon de “ĉampiono”, sed anstataŭ tiu ludhonoro li trovis en Ledenev homon, kiu poste fariĝis al li kara kaj proksima. La malvenko de Korĉagin sur la ŝakokampo ne estis hazarda, ĉar li nur supraĵe posedis la strategion de ŝakludo. Li estis venkita de la majstro, kiu konis la sekretojn de la ludo. Korĉagin kaj Ledenev havis komunan daton: la unua naskiĝis en la jaro, kiam la dua membriĝis en la partio. Ili ambaŭ estis tipaj reprezentantoj de la juna kaj maljuna gvardioj de la bolŝevikoj. Unu havis grandan sperton de vivo kaj politiko, jarojn de eksterleĝa agado kaj caraj malliberejoj, poste gravajn ŝtatpostenojn; la alia posedis sian flaman junecon kaj entute nur ok jarojn de batalo, kiuj tamen povus forbruligi ne unu vivon. Kaj ambaŭ ili – la maljuna kaj la juna – havis ardajn korojn kaj ruinigitan sanon. Vespere la ĉambro de Ebner kaj Korĉagin iĝis klubo. De tie estis venantaj ĉiuj politikaj novaĵoj. Ĉiuvespere la dek-unua ĉambro bruis. Kutime Vajman emis rakonti iun obscenan anekdoton, kiujn li tre ŝatis, sed tuje li estis atakata de du flankoj – de Marta kaj Korĉagin. Marta sciis frakasi lin per fajna kaj sarkasma moko, kaj kiam tio ne helpis, intervenis Korĉagin.

“Vajman, indus ke vi demandu: ĉu ni ŝatas aŭskulti viajn ‘spritaĵojn’?”

“Mi ĝenerale ne komprenas, kiel vi povas allasi…” en maltrankvila tono Korĉagin estis komencanta. Vajman kun elstarigo de sia dika suba lipo, kaj kun moka glito per la mallarĝaj okuloj laŭ la vizaĝoj penis spriti:

“Endas enkonduki specialan komisionon pri moralo ĉe la ĉefa politika-kleriga komitato kaj rekomendi, ke Korĉagin estu ties supera inspektoro. Mi komprenas Martan, kiu havas profesian virinan opozicion, sed Korĉagin penis pruvi prudan knaban ĉastecon; li prezentas sin simila al komsomola suĉinfaneto… Krome, mi ne ŝatas, kiam ovoj instruas kokinojn.”

Post tia ekscitoplena disputo pri la komunisma etiko la demando pri obscenaj anekdotoj estis submetita al principa diskuto. Marta tradukis al Ebner la vidpunktojn.

“Erotiŝa anekdoto – tio ne estas tre pona. Mi estas zolidara kun Paŭlo,” diris Ebner. Vajman devis retiriĝi. Li laŭeble defendis sin per ŝercoj, sed anekdotojn li ne plu rakontis. Korĉagin opiniis, ke Marta estas komsomolanino. Laŭ ŝia aspekto li difinis ŝian aĝon je dek naŭ jaroj. Kaj li miregis, kiam foje dum konversacio li eksciis, ke ŝi estas partianino ekde la jaro mil naŭcent dek sep, kaj ŝi havas tridek unu jarojn, kaj ŝi estis unu el aktivaj funkciuloj de la Latvia Komunista partio. En la dek-oka jaro blankuloj kondamnis ŝin al pafekzekuto, sed fare de la soveta registaro ŝi kune kun aliaj komunistoj estis liberigita interŝanĝe. Nun ŝi laboris en la redakcio de “Pravda” kaj samtempe estis finanta studojn en altlernejo. Korĉagin ne notis la momenton, kiam komenciĝis ilia interproksimiĝo, sed la eta latvino, ofte vizitinta Ebneron, fariĝis nedisigebla anino de la “kvinopo”.

La konspir-revoluciulo Eglit, ankaŭ latvo, ruze ŝercis pri ŝi:

“Marta, sed kiel fartas la kompatinda Ozol en Moskvo? Vi ne devas tiel konduti.”

Ĉiumatene, minuton antaŭ la veksignalo, en la sanatorio laŭte kokerikis koko. Ebner bonege imitis ĝin. Ĉiuj klopodoj de la sanatoria servistaro eltrovi la mistere aperintan kokon, donis neniun rezulton. Pro tio Ebner havis multe da plezuro. Fine de la monato Korĉagin ekfartis pli malbone. Kuracistoj devigis lin enlitiĝi. Ebner tre ĉagreniĝis pro tio. Li ekamis tiun junan bolŝevikon, neniam angoran, ĉiam vivplenan, kun bolanta energio, kiu tiel frue perdis sian sanon. Sed kiam Marta rakontis, ke kuracistoj antaŭdiras tragikan estontecon por Korĉagin, Adam Ebner ekscitiĝis.

Ĝis la forveturo al Korĉagin ne estis permesate paŝi. Paŭlo sukcesis kaŝi sian suferon de la ĉirkaŭantoj, nur Marta divenis pri ĝi pro neordinara paleco de lia vizaĝo. Unu semajnon antaŭ la forveturo Paŭlo ricevis leteron de la Ukrainia CK, en kiu estis skribite, ke lia forpermeso estas plilongigita je du monatoj, kaj ke laŭ la sanatoria konkludo lia reveno al laboro en la nuna sanstato ne estas ebla. Kune kun la letero estis alsendita mono. Paŭlo akceptis tiun unuan baton same, kiel li akceptis batojn de Ĵuĥraj, instruinta lin boksi; ankaŭ tiam li falis, sed tuj leviĝis. Neatendite venis letero de la patrino.

La maljunulineto skribis, ke proksime de Eŭpatorio, en havenurbo, loĝas ŝia malnova amikino Albina Kucam, kiun la patrino ne vidis dum pli ol dek kvin jaroj, kaj ke ŝi tre petas la filon viziti la amikinon. Tiu hazarda letero ludis gravan rolon en la vivo de Paŭlo. Post unu semajno sanatoriaj amikoj varme adiaŭis Paŭlon ĉe la havenkajo. Adiaŭante Ebner forte brakumis kaj kisis lin kiel fraton, sed Marta malaperis, kaj Paŭlo forveturis sen adiaŭi ŝin. La sekvan matenon faetono, per kiu Paŭlo veturis de la kajo, haltis apud dometo ĉirkaŭita de malgranda ĝardeno.

Li sendis sian akompananton demandi, ĉu ĉi tie loĝas Kucam. La familio de Kucam konsistis el kvin personoj: Albina Kucam, la patrino, estis grandaĝa korpulenta virino kun peza, prema rigardo de la nigraj okuloj, kun postsignoj de iama beleco sur la maljuna vizaĝo, ŝiaj filinoj, Lola kaj Taja, malgranda filo de Lola kaj la maljunulo Kucam – malagrabla dikulo, simila al virporko.

La maljunulo oficis en vendokooperativo, la pli juna filino Taja estis helplaboristino, la pli aĝa Lola, ekstajpistino, antaŭ nelonge divorcinta de la edzo, drinkulo kaj diboĉulo, nun estis senlabora. Hejme ŝi okupiĝis pri sia fileto kaj helpis la patrinon en ŝia mastrumado. Krom la filinoj estis ankaŭ filo Ĵorĵ, sed tiu troviĝis en Leningrado.

La familio Kucam bonanime akceptis Paŭlon. Nur la maljunulo rigardis al li malice kaj suspekteme. Korĉagin pacience rakontis al Albina ĉion, kion li sciis el la familia analo de Korĉaginoj, samtempe mem demandante pri la vivado ĉi tie. Lola havis dudek du jarojn. Simpla virino, kun tonditaj kaŝtanaj haroj, kun larĝa malfermita vizaĝo, ŝi tuj amikiĝis kun Paŭlo kaj volonte konfesis al li ĉiujn familiajn sekretojn. De ŝi Korĉagin eksciis, ke la maljunulo despote krude subpremis la tutan familion, neniigante ĉian iniciatemon kaj plej etan aperon de ies volo. Limigita, kun mallarĝa frunto, postulema pri ĉiu bagatelo, li tenis la familion en ĉiama timo kaj pro tio akiris fremdiĝon de siaj infanoj kaj malamon de la edzino, kiu dum ĉiuj dudek kvin jaroj luktis kontraŭ lian despotismon. La filinoj ĉiam defendis sian patrinon, kaj tiuj senĉesaj familiaj kvereloj venenis ilian vivon.

Tiel estis pasantaj la tagoj, plenaj de senfinaj etaj kaj egaj ofendoj. La dua “kriplulo” en la familio estis Ĵorĵ. Laŭ rakontoj de Lola, li estis tipa dandaĉo, orgojla fifierulo kaj fanfaronulo, manĝemulo kaj drinkulo, ema al pimpaj vestoj. Fininte lernadon en naŭklasa lernejo Ĵorĵ, la amata infano de la patrino, postulis de ŝi monon por veturi al la ĉefa urbo.

“Mi veturos por studi en universitato. Lola vendu sian ringon, kaj vi viajn havaĵojn. Mi bezonas monon, kaj por mi ne gravas, kie vi akiros ĝin.”

Ĵorĵ sciis tre bone, ke la patrino ne rifuzos, kaj li uzis tion plej senhonte. Li neglekte traktis siajn fratinojn, blage kaj degne, konsiderante ilin malsuperaj estaĵoj. La tutan monon, kiun la patrino sukcesis elŝiri de la maljunulo, kaj la monon perlaboritan de Taja, la patrino sendis al li. Sed li, brue fiaskinte en la ekzameno, gaje vivis ĉe sia onklo, terurigante la patrinon per telegramoj pri urĝa alsendo de mono. La pli junan filinon Taja, Korĉagin ekvidis nur je malfrua vespero. La patrino en la antaŭĉambro flustre rakontis al ŝi pri alveno de la gasto. Salutante Korĉaginon ŝi konfuzite etendis al li la manon, kaj komplete ruĝiĝis antaŭ nekonata junulo.

Paŭlo ne tuj liberigis ŝian fortan manon kun palpeblaj kaloj. Taja havis dek ok jarojn. Ŝi ne estis belulino, sed la grandaj nigraj okuloj, maldikaj mongoleskaj brovoj, bela linio de la nazo, kaj freŝaj obstinaj lipoj faris ŝin alloga; al ŝiaj elastaj mamoj estis malvaste sub la stria laborbluzo. La fratinoj loĝis en du etaj ĉambroj. En la ĉambro de Taja estis mallarĝa fera lito, komodo kun diversaj bagatelaĵoj kaj eta spegulo. Sur la muro estis trideko da fotoj kaj bildkartoj. Sur la fenestrobretoj staris du vazoj kun puca geranio kaj pale grizaj asteroj. Stamina kurteno estis subtenata per blua rubando.

“Taja ne ŝatas enlasi en sian ĉambron reprezentantojn de la vira sekso, sed vi vidas, ke por vi ŝi faris escepton,” ŝercis Lola pri sia fratino.

La duan tagon vespere la familio estis temanĝanta en la ĉambro de la gemaljunuloj. Taja estis en sia ĉambro kaj de tie aŭskultis la komunan konversacion. Kucam koncentrite kirlis teon en sia glaso kaj malice rigardis super la okulvitroj la gaston, sidantan antaŭ li.

“Mi malaprobas la nunajn familiajn leĝojn,” li diris.

“Oni laŭvole edziĝas kaj divorcas. Plena libero.”

La maljunulo misglutis kaj ektusis. Reakirinte la spiron li montris al Lola.

“Jen ŝi pariĝis kun sia fiflirtulo sen permeso kaj forlasis lin sen konsilo. Kaj nun oni bonvolu vivteni ŝin kaj ies infanon. Maldecaĵo!”

Lola turmente ruĝiĝis kaj kaŝis de Paŭlo siajn larmoplenajn okulojn.

“Ĉu vi opinias, ke ŝi devus vivi kun tiu parazito?” demandis Paŭlo, ne deturnante de la maljunulo la rigardon, en kiu brilis sovaĝaj lumeroj.

“Necesis scii, al kiu ŝi edziniĝas.”

Albina enmiksiĝis en la konversacion. Apenaŭ detenante la indignon, ŝi ekparolis intermite:

“Aŭdu, maljunulo, pro kio vi komencas tiun debaton antaŭ fremda homo? Vi povus paroli pri io alia.”

La maljunulo impete sin turnis al ŝi.

“Mi scias, pri kio mi parolas! Oni ne edifu min.”

Nokte Paŭlo longe pensis pri la familio Kucam. Hazarde trafinte ĉi tien, li nevole fariĝis partoprenanto de la familia dramo. Li pensis pri tio, kiel helpi la patrinon kaj la filinojn liberiĝi de tiu jugo. Lia propra vivo bremsis sian antaŭeniron, antaŭ li mem aperis solvendaj problemoj, kaj nun estis pli malfacile ol iam ajn entrepreni decidajn agojn. La eliro estis sola: fendi la familion. La patrino kaj la filinoj devos por ĉiam forlasi la maljunulon. Sed tio ne estos simpla afero. Li ne povus okupiĝi pri tiu familia revolucio, post kelkaj tagoj li forveturos kaj, eble li ne plu renkontiĝos kun tiuj homoj.

Ĉu ne lasi ĉion ĉi al sia normala fluado kaj ne disblovi polvon en tiu malalta kaj malvasta domo? Sed abomeninda bildo de la maljunulo ne lasis lin trankvila. Paŭlo estis kreanta kelkajn planojn, sed ĉiuj ili ŝajnis neplenumeblaj. La sekva tago estis dimanĉa, kaj kiam Korĉagin revenis el la urbo, hejme li trovis Tajan sola. La ceteraj foriris al siaj parencoj. Paŭlo eniris en ŝian ĉambron kaj lace sidiĝis sur seĝon.

“Kial vi neniam iras por promeni kaj distri vin?”

“Mi ne havas deziron ien iri.”

Li rememoris siajn noktajn planojn kaj decidis elprovi ilin. Rapide, por ke neniu sukcesu malhelpi, li rekte komencis:

“Aŭskultu, Taja, ni ne ĝenu nin per ĉinaj ceremonioj. Ni simple turnu nin unu al la alia. Mi baldaŭ forveturos. Mi renkontiĝis kun vi ĝuste en malbona tempo, kiam mi mem trafis en tre komplikan situacion. Se ne estus tiel, ni ĉion farus alimaniere. Se tio okazus antaŭ unu jaro, ni forveturus de ĉi tie ĉiuj kune. Por tiaj manoj, kiel la viaj kaj de via fratino, laboro ĉiam troviĝos! Necesas fini kunvivadon kun la maljunulo. Tian homon oni ne povas reeduki. Sed nun ne estas eble tion fari. Mi mem ankoraŭ ne scias, kio min atendas. Jen tial mi estas, por tiel diri, senarmita. Kion do fari nun? Mi luktas por reveni al la laboro. Kuracistoj skribis pri mi diablo-scias-kion, kaj miaj kamaradoj insistas, ke mi kuracu min senfine. Nu, tion ni rearanĝos… Mi letere kontaktos mian patrineton, kaj ni vidos, kiamaniere likvidi tiun kaĉon. Mi vin ĉiujn tutegale ne lasos en la nuna stato. Tamen jen kia afero estas, Taja: vian, kaj precipe cian, vivon necesas tute renversi. Ĉu vi havas por tio forton kaj deziron?”

Taja levis sian klinitan kapon kaj mallaŭte respondis:

“Mi havas deziron, sed mi ne certas pri la forto…”

Tiu necerteco en ŝia respondo estis komprenebla al Paŭlo.

“Ne gravas, Taja! Tion ni majstros, nur estu la deziro. Sed diru al mi, ĉu la familio forte ligas vin?”

Taja ne tuj respondis, surprizita de la demando.

“Mi tre kompatas la patrinon,” fine ŝi diris.

“La patro turmentis ŝin dum la tuta vivo, nun Ĵorĵ ĉion elsuĉas de ŝi, kaj mi multe kompatas ŝin… kvankam ŝi ne amas min tiel, kiel Ĵorĵon.”

Ili multe parolis tiutage, kaj ne longe antaŭ alveno de la ceteraj, Paŭlo ŝerce diris:

“Estas mirinde, ke via patro ne forpelis vin edzinige al iu.”

Taja timigite svingis la manon:

“Mi ne edziniĝos. Mi sufiĉe vidis mian fratinon. Pro neniuj bonoj mi edziniĝos!”

Paŭlo ridetis.

“Do, ĵurpromeso por la tuta vivo? Sed se neatendite venus iu knabo-bravulo, unuvorte, bona junulo – kio okazus tiam?”

“Mi ne konsentus. Ili ĉiuj estas bonaj, dum ili vagas preter fenestroj.”

Paŭlo pacige metis sian manon sur ŝian ŝultron.

“Jes. Oni povas bone vivi ankaŭ sen edzo. Tamen vi ja estas tro malafabla al junuloj. Estas bone, ke almenaŭ min vi ne suspektas pri fianĉiĝo. Aliel vi sapumus mian kapon,” kaj li amike karesis la manon de la konfuzita junulino per sia malvarma polmo.

“Tiaj, kia vi, serĉas aliajn edzinojn. Por kio ili bezonus min?” ŝi diris mallaŭte.

* * *

Post kelkaj tagoj trajno veturigis Korĉaginon al Ĥarkovo. Ĉe la stacidomo lin adiaŭis Taja, Lola kaj Albina kun sia fratino Roza. Adiaŭante, Albina promesigis lin ne forgesi la junulinojn kaj helpi ilin elrampi el tiu kavaĉo. Ili adiaŭis lin kiel parencon, kaj en la okuloj de Taja estis videblaj larmoj. Tra la fenestro de la vagono Paŭlo longe vidis blankan tukon en la manoj de Lola kaj la strian bluzon de Taja. En Ĥarkovo li venis al sia amiko Petro Novikov, ne dezirante ĝeni Doran. Li iom ripozis kaj veturis al CK. Tie li atendis ĝis venis Akim, kaj, kiam ili restis solaj, Paŭlo petis tuj direkti lin al laboro. Akim kapneis.

“Tion ne eblas fari, Paŭlo. Ni havas decidon de l’ medicina komisiono de CK, kiu diras: ‘pro grave malbona sano direkti Korĉaginon al Neŭrologia instituto por kuracado, ne permesante revenon al laboro’.”

“Oni povas skribi ion ajn, Akim! Mi petas vin: donu al mi eblecon labori! Tiu vagado tra klinikoj estas senutila.”

Akim estis rifuzanta.

“Ni ne povas rompi la decidojn. Komprenu, Paŭĉjo, ke tiel estos pli bone por vi mem.”

Sed Korĉagin insistis tiel arde, ke Akim ne plu povis rezisti kaj finfine konsentis. La sekvan tagon Korĉagin jam laboris en la sekreta fako de la sekretariato de la Centra Komitato. Al li ŝajnis, ke sufiĉos nur eklabori, kaj al li tuj revenos la perditaj fortoj. Sed jam en la unua tago li konvinkiĝis, ke li eraris. Li sidis en sia fako po ok horoj sen interrompo por manĝo, ĉar malsupreniri de la tria etaĝo al manĝejo estis super liaj fortoj: ofte rigidiĝis jen brako, jen gambo. Kelkfoje tuta lia korpo perdis kapablon moviĝi, kaj aperis febro.

Kiam estis tempo veturi al la laboro, li ofte ne povis trovi fortojn por ellitiĝi.

Kiam tiu stato malaperis, li malespere vidis, ke li malfruas je tuta horo. Finfine oni atentigis lin pri liaj malfruoj, kaj li komprenis, ke tio estas komenco de la pleja teruro en lia vivo – foriro el la aktivado. Akim ankoraŭ dufoje helpis lin disponigante alian laboron, sed okazis neevitebla: post du monatoj li falis en liton. Tiam li rememoris la adiaŭajn vortojn de Baĵanova, kaj li skribis al ŝi leteron. Ŝi venis la saman tagon, kaj de ŝi li eksciis la plej gravan aferon: li ne devas nepre okupi liton en kliniko.

“Sekve mia sanstato estas tia, ke mi ne devas nun zorgi pri kuracado,” li provis ŝerci, sed la ŝerco fiaskis.

Kiam la fortoj parte revenis al Korĉagin, li ree aperis en CK. Sed nun Akim restis nevenkebla. Je lia kategoria propono reveni al la kliniko, Korĉagin obtuze respondis:

“Mi iros nenien. Tio estas senutila. Mi sciiĝis el fidinda fonto. Al mi restas nur ricevi pension kaj emeritiĝi. Sed tiu truko ne prosperos. Vi ne povas forŝiri min de laboro. Mi havas nur dudek kvar jarojn, kaj mi ne povas fini mian vivon kun pensia karto de laborinvalido, vagi tra hospitaloj, sciante, ke tio estas senutila. Vi devas doni al mi laboron, konvenan por miaj kondiĉoj. Mi povas labori hejme aŭ loĝi ie en oficejo… nur ne kiel skribisto, kiu skribas numerojn sur oficpaperoj. La laboro devas doni ion por mia koro, por ke mi ne sentu min for de la vivo.”

La voĉo de Paŭlo sonis pli kaj pli emocie kaj alte. Akim komprenis, kiaj sentoj obsedas Paŭlon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge estis ardanta junulo. Li komprenis la tragedion de Paŭlo, li sciis, ke por Korĉagin, oferinta sian mallongan vivon al la partio, forlaso de la batalspaliroj kaj transiro al la profunda ariero estis terura, kaj li decidis fari ĉion, kion li povas.

“Bone, Paŭlo, ne emociiĝu. Morgaŭ kunsidos la sekretariato. Mi atentigos la kunsidon pri vi. Mi promesas, ke mi faros por vi ĉion.”

Korĉagin pene sin levis kaj etendis al li la manon.

“Ĉu vi efektive povas pensi, Akim, ke la vivo pelos min en angulon kaj tute dispremos krespe? Dum ĉi tie batas mia koro,” li forte tiris la manon de Akim al sia brusto, kaj Akim klare sentis rapidajn obtuzajn batojn, “dum ĝi batas, oni ne forŝiros min de la partio. Nur morto forigos min de ĝiaj vicoj. Memoru tion, frateto.”

Akim silentis. Li sciis, ke tio estas ne brilanta frazo, sed krio de grave vundita batalanto. Li estis komprenanta, ke tiaj homoj ne povas paroli kaj senti alimaniere. Post du tagoj Akim sciigis Paŭlon, ke oni donis al li eblecon plenumi respondecan laboron en la redakcio de la centra organo, sed por tio necesas ekzameni lian literaturan kapablon. En la redakcio oni renkontis Paŭlon afable. La vicredaktorino, malnova revoluciulino, animo de la Centra Kontrolkomisiono de Ukrainio, proponis al li kelkajn demandojn:

“Via klero, kamarado?”

“Tri jaroj de elementa lernejo.”

“Ĉu vi estis en parti-politikaj lernejoj?”

“Ne.”

“Jes… Sed okazas, ke ankaŭ sen tia lernado povas formiĝi bona ĵurnalisto. Kamarado Akim parolis pri vi. Ni povas proponi al vi laboron ne nepre ĉi tie, sed hejme, kaj ĝenerale fari por vi konvenajn kondiĉojn. Tamen por tiu laboro estas necesaj vastaj konoj. Precipe pri literaturo kaj lingvo.”

Ĉio ĉi aŭguris al Paŭlo malvenkon.

Dum duonhora konversacio evidentiĝis manko de scioj, kaj en artikolo, kiun Paŭlo verkis, la virino substrekis per ruĝa krajono pli ol tri dekojn da stilaj fuŝoj kaj multajn ortografiajn erarojn.

“Kamarado Korĉagin! Vi havas grandan kapablon. Post profunda laboro, estonte, vi povos fariĝi literaturisto, sed nun vi skribas ne sufiĉe korekte. El via artikolo estas videble, ke vi ne bone konas la rusan lingvon. Tio ne estas mirinda, ĉar vi ne havis tempon por lernado. Sed okupi vin pri nia laboro ni bedaŭrinde ne povas. Tamen mi ripetas, ke vi havas grandan kapablon. Se oni prilaborus vian artikolon, sen ŝanĝi ties enhavon, ĝi estus bonega. Sed ni bezonas homojn, kiuj povas prilabori artikolojn de aliaj aŭtoroj.”

Korĉagin leviĝis, sin apogante je bastono. Lia dekstra brovo tremis.

“Jes, mi konsentas kun vi. Kia literaturisto mi povas esti? Mi estis bona hejtisto, nemalbona elektromuntisto. Mi povis bone rajdi, agiti junkomunistojn, sed ĉe via fronto mi ne estas taŭga batalanto.”

Adiaŭinte li eliris. Sin turnante en koridoro li preskaŭ falis. Iu virino kun paperujo kaptis kaj subtenis lin.

“Kio okazis al vi, kamarado? Vi estas pala kiel mortinto!”

Dum kelkaj sekundoj Korĉagin estis rekonsciiĝanta.

Poste li gardeme flankigis la virinon kaj ekiris, peze apogante sin je la bastono. De tiu tago la vivo de Korĉagin ekiris suben laŭ deklivo. Pri laboro oni ne povis eĉ paroli. Ĉiam pli ofte li pasigis tagojn en lito. La Centra Komitato liberigis lin de la ofico kaj petis la ĉefan asekuroficejon asigni al li pension. La pension li ricevis kune kun la legitimilo de laborinvalido. CK donis al li monon kaj liajn personajn dokumentojn kun la rajto veturi, kien li deziros. De Marta venis letero. Ŝi invitis lin gasti kaj ripozi. Paŭlo sen tio intencis viziti Moskvon kun svaga espero trovi feliĉon en la Tutsovetunia CK: tio estas, trovi iun laboron, kiu ne postulus moviĝon. Sed ankaŭ en Moskvo oni proponis al li kuracon kaj promesis lokon en bona hospitalo. Paŭlo rifuzis tion.

Nerimarkite pasis dek du tagoj en la loĝejo de Marta kaj ŝia amikino Nadja Peterson. Tutajn tagojn li restis sola. Marta kaj Nadja estis forirantaj matene kaj revenantaj vespere. Paŭlo estis absorbata de legado: Marta havis multe da libroj. Vespere ilin vizitis ŝiaj geamikoj. El la havena urbo venis leteroj. La familio Kucam lin invitis. La vivo kuntiris streĉe sian nodon. Tie lia helpo estis atendata. Iumatene Korĉagin malaperis el la kvieta loĝejo. Trajno rapide portis lin suden al la maro, for de malseka pluva aŭtuno al varmaj bordoj de Krimeo. Li rigardis preterkurantajn fostojn. Liaj brovoj estis kuntiritaj, kaj en la nigraj okuloj kaŝiĝis persisto.


NOTO POR LA 7A ĈAPITRO

Kominterno. Komunista Internacio (3a Internacio): internacia organizo unuiganta komunistajn partiojn el diversaj landoj (1919-43).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.