|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIEL ŜTALO ESTIS HARDITAAŭtoro: Nikolaj Ostrovskij |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La ruĝuloj persiste premadis trupojn de la “ĉefa” atamano Petlura. La regimento de Golub estis vokita al la fronto. En la urbo restis nur ariera defendo kaj komandejo. Ekmoviĝis homoj. La hebrea loĝantaro, uzante provizoran batalpaŭzon, enterigis la murditojn, kaj en la dometoj de hebreaj kvartaloj reaperis vivo.
Dum kvietaj vesperoj aŭdiĝis neklara bruego de kanonado. Ie proksime pasis bataloj. Fervojistoj iris al vilaĝoj por serĉi iun laboron. La gimnazio estis fermita. En la urbo estis deklarita milita stato. Netravidebla, malserena nokto.
Dum tiuj noktoj eĉ larĝe malfermitaj pupiloj ne povas superregi mallumon, kaj homoj iras palpe, blinde, riskante en kiu ajn kavo rompi sian kapon. Urbanoj scias, ke dum tiu tempo oni sidu hejme kaj vane ne uzu lumon de siaj lampoj. La lumo povas altiri iun neinvititan. Prefere oni restu en mallumo. Tiel estas pli trankvile. Ekzistas homoj, kiuj ĉiam estas maltrankvilaj. Ili estu irantoj, sed la bona urbano indiferentas al ili kaj mem neniam iros. Kaj jen dum tia nokto iris homo. Atinginte la dometon de Korĉagin, li diskrete frapis la fenestron kaj, ne ricevinte la respondon, li frapis la duan fojon pli forte kaj pli insiste. Paŭĉjo sonĝis: lin celas per mitralo iu stranga estaĵo, ne simila al homo. Li penas fuĝi, kaj la mitralo iel terure frapas. La vitro tinte tremas pro insista frapado. Saltinte for de la lito, Paŭlo aliris al la fenestro, penante distingi la frapanton. Sed krom svaga, malhela silueto li vidis nenion. Li estis sola en la hejmo. Lia patrino forveturis al sia pli aĝa filino, kies edzo laboris kiel maŝinisto en sukerfabriko. Kaj Artjom laboris kiel forĝisto en najbara vilaĝo, svingante martelegon por enspezi nutraĵon. Frapi la fenestron povis nur Artjom.
Paŭlo decidis malfermi la fenestron.
“Kiu estas tie?” li eldiris en la mallumon. La figuro ekmoviĝis post la fenestro, kaj kruda, obtuza baso respondis:
“Estas mi, Ĵuĥraj.”
Sur la fenestrobreton estis metitaj du manoj, kaj samnivele kun la vizaĝo de Paŭlo aperis la kapo de Ĵuĥraj.
“Mi venis al vi por tranokti. Ĉu vi permesas, frateto?” li flustris.
“Certe do,” amike respondis Paŭlo.
“Nenia diskuto pri tio. Grimpu rekte tra la fenestro.”
La peza korpo de Ĵuĥraj ŝoviĝis tra la fenestro. Ĝin fermante post si, la veninto ne tuj foriris de la fenestro. Li staris, aŭskultante, kaj kiam la luno elglitis el nuboj, lumiginte la vojon, li atente pririgardis ĝin kaj sin turnis al Paŭlo.
“Ĉu ni ne vekos vian patrinon? Verŝajne ŝi dormas?”
Paŭlo diris al Ĵuĥraj, ke hejme krom li neniu estas. La maristo eksentis sin pli libere kaj ekparolis pli laŭte:
“Min, frateto, serioze komencis persekuti tiuj buĉistoj. Ili volas kvitiĝi pro la lasta tumulteto ĉe la fervojstacio. Se nia kunularo estus pli konkorda, ni povus dum la pogromo aranĝi por la “grizaj ĵupanoj” bonan akcepton. Sed, vi komprenas, ke la popolo ankoraŭ ne kuraĝas ŝoviĝi en la fajron. Ni fiaskis. Nun oni ĉasas min. Dufoje oni provis kaptoĉirkaŭi min. Hodiaŭ mi apenaŭ eskapis. Mi aliris al la domo, nature de malantaŭe, kaj ekstaris apud remizo. Mi ekvidis, ke en la ĝardeno iu staris, sin premante al arbotrunko. Sed la bajoneto lin perfidis. Nature mi tuj estis for. Do nun mi venis al vi. Ĉi tie mi, frateto, ankros por kelkaj tagoj. Ĉu vi ne kontraŭas? Do, bone.”
Ĵuĥraj, sible spirante, estis fortiranta siajn kotkovritajn botojn. Paŭlo ĝojis, ke Ĵuĥraj venis.
Dum la lasta tempo la elektrocentralo ne funkciis, kaj Paŭlo enuis sola en la malplena loĝejo. Ambaŭ enlitiĝis. Paŭlo tuj ekdormis, kaj Ĵuĥraj fumis dum longa tempo.
Poste li ellitiĝis kaj, senbrue pasante per nudaj piedoj, aliris al la fenestro. Li longe rigardis la straton kaj, reveninte en la liton, ekdormis, venkita de laciĝo. Lia mano, ŝovita sub la kusenon, tenis pezan pistolon “Colt”, ĝin varmigante per sia varmo.
* * *
La neatendita nokta alveno de Ĵuĥraj kaj komuna vivo kun li dum tiuj ok tagoj iĝis signifoplenaj por Paŭlo. La unuan fojon li aŭdis de la maristo tiel multe pri la gravaj, emociaj kaj novaj aferoj, kaj tiuj tagoj fariĝis decidaj por la juna kaldronhejtisto. La maristo, premita kiel en muskaptilo per du embuskoj, utiligante la altruditan nenifaradon, la tutan ardon de sia kolerego kaj pasia malamo al la “flav-bluaj” banditoj, kiuj sufokis la tutan provincon, transdonis al avide aŭskultanta Paŭlo. Ĵuĥraj parolis brile, klare, kompreneble, per simpla lingvaĵo. Por li nenio estis nesolvita. La maristo firme sciis sian vojon, kaj Paŭlo komencis kompreni, ke tiu enplektaĵo je diversaj partioj kun belaj titoloj “socialistoj-revoluciuloj, social-demokratoj, pola partio de socialistoj” estas malicaj malamikoj de laboristoj, ke nur la sola revolucia, neŝancelebla batalanto kontraŭ ĉiuj riĉuloj estas la partio de bolŝevikoj. Antaŭe Paŭlo senespere implikiĝis en tio ĉi. Kaj granda, forta homo, konvinkita bolŝeviko, hardita per maraj skualoj, ano de Ruslanda Social-Demokratia Laborista Partio de Bolŝevikoj ekde la jaro mil naŭcent dek kvin, Fjodor Ĵuĥraj, maristo de Balta Maro, estis rakontanta severegan veron de la vivo al la juna hejtisto, kiu rigardis lin per ĉarmitaj okuloj.
“Mi, frateto, en mia infanaĝo, estis preskaŭ simila al vi,” li parolis.
“Ankaŭ mi ne sciis, kiel uzi mian forton, la malobeema naturo serĉis eliron eksteren. Mi vivis en mizero. Kiam mi observis satajn kaj bele vestitajn filojn de sinjoroj, malamo atakis min. Mi batadis ilin tre ofte senkompate, sed nenio rezultis el tio krom terura vipado fare de mia patro. Batalante unuope, oni ne povas renversi la vivon. Vi, Paŭĉjo, havas ĉion por esti bona batalanto por la afero de laboristoj, nur vi estas tre juna kaj vi havas tre malklaran komprenon pri la klasbatalo. Mi rakontos al vi, frateto, pri la vera vojo, ĉar mi scias, ke el vi rezultos efiko por nia praktiko. Kvietajn kaj glate kombitajn dandojn mi ne toleras. Nun sur la tuta terglobo komenciĝis incendio. Ekribelis la sklavoj kaj la malnovan vivon ili devas forpeli. Sed por tio necesas kuraĝa bubaro, ne dorlotitoj de panjoj, nepre la popolo de fortika speco, kiu antaŭ batalo ne kaŝas sin en fendojn kiel blatoj pro lumo, sed batas senindulge.”
Li forte frapis la tablon per sia pugno. Ĵuĥraj leviĝis. Ŝovinte la manojn en poŝojn, malserena, li komencis paŝi tra la ĉambro. Nenifarado deprimis Fjodoron. Li forte bedaŭris, ke li restis en tiu ĉi urbeto, kaj, konsiderante la pluan restadon ĉi tie senutila, li firme decidis transiri la frontlinion al la trupoj de la Ruĝa Armeo. En la urbo restis grupo el naŭ anoj de la partio, kiuj devis labori.
“Ili sin interligos sen mi, kaj mi ne povas plu sidi kunmetinte la manojn. Sufiĉas, jam mi perdis vane dek monatojn”, pensis Fjodor en ekscito.
“Kiu do vi estas, Fjodor?”
Paŭlo foje demandis lin. Ĵuĥraj leviĝis, enpoŝiginte la manojn. Li ne tuj komprenis la demandon.
“Ĉu vi ne scias, kiu mi estas?”
“Mi opinias, ke vi estas bolŝeviko aŭ komunisto,” mallaŭte respondis Paŭlo. Ĵuĥraj ekridis, ŝerceme frapis sian larĝan bruston, kovritan per striita marista ĉemizo.
“Tio estas klara, frateto. Ĝi estas la sama fakto, kiel tio, ke bolŝeviko kaj komunisto estas la samo.”
Li tuj reserioziĝis.
“Se vi tion komprenas, do memoru, ke al neniu kaj nenie oni devas paroli pri tio, se vi ne volas, ke oni senintestigu min. Ĉu vi komprenis?”
“Mi komprenis,” firme respondis Paŭlo. En la korto aŭdiĝis voĉoj, kaj, ne frapinte, oni malfermis la pordon. La mano de Ĵuĥraj rapide glitis en la poŝon, sed li tuj elpoŝigis ĝin. En la ĉambron estis eniranta Serĝo Bruzĵak, malgrasiĝinta kaj pala, kun la pansita kapo. Lin sekvis Valja kaj Klimĉjo.
“Saluton, diablido,” ridetante Serĝo etendis la manon al Paŭĉjo.
“Ni gaste venis al vi triope. Valja ne permesas al mi iri sola, ŝi timas. Kaj Klimĉjo ne permesas al Valja iri sola, ĉar ankaŭ li timas. Malgraŭ ke li estas rufa, li tamen scias, al kiu kaj kien estas danĝere iri sola.”
Valja ŝercante fermis lian buŝon per sia mano.
“Jen kia babilulo,” ŝi ekridis.
“Hodiaŭ li persekutas Klimĉjon.”
Klimĉjo bonhumore ridis, montrante siajn blankajn dentojn.
“Kion oni povas postuli de la malsana homo? Lia gamelo estas difektita, kaj pro tio li misparolas.”
Ĉiuj ekridis. Serĝo, ne ankoraŭ refortiĝinta pro la frapo, komfortiĝis sur la lito de Paŭĉjo, kaj baldaŭ inter la geamikoj fluis vigla konversacio. Ĉiam gaja, ne ĉargeniĝanta Serĝo, nun kvieta kaj deprimita, estis rakontanta al Ĵuĥraj pri la sabrobato de la petlurano. Ĵuĥraj konis ĉiujn venintojn. Li multfoje vizitis Bruzĵakojn. Al li plaĉis tiu junularo, ne ankoraŭ trovinta propran vojon en vortico de la batalo, sed klare esprimanta strebon de sia klaso. Kaj li atente aŭskultis rakontojn de la gejunuloj pri tio, kiel ĉiu el ili helpis kaŝi hebreajn familiojn, savante tiujn de la pogromo. Tiuvespere li multe parolis pri bolŝevikoj, pri Lenin, helpante ilin kompreni aktualajn eventojn. Malfrue vespere Paŭlo adiaŭis siajn gastojn. Ĉiuvespere Ĵuĥraj estis forlasanta la hejmon kaj revenis nokte. Antaŭ sia foriro li klopodis pritrakti kun siaj restantaj kamaradoj iliajn taskojn. Sed tiunokte Ĵuĥraj ne revenis. Vekiĝinte matene, Paŭlo ekvidis nur malplenan liton. Obsedate de iu neklara antaŭsento, Korĉagin rapide sin vestis kaj eliris el la hejmo. Ŝlosinte la loĝejon kaj metinte la ŝlosilon en certan lokon, Paŭlo iris al Klimĉjo, esperante ekscii de li ion pri Fjodor. La patrino de Klimĉjo, malalta, larĝvizaĝa virino kun variolkava fizionomio, estis lavanta tolaĵojn, kaj je la demando de Korĉagin pri Fjodor, ŝi abrupte respondis:
“Kion? Ĉu mi ne havas aliajn okupojn ol zorgi pri via Fjodor? Pro li, raspa diablo, oni renversis la tutan domon de Zozuliĥa. Por kio do vi lin bezonas? Ĉu taŭga kunulo por vi? Formiĝis la kompanio: Klimĉjo, vi…”
Ŝi kolere premadis la lavatan tolaĵon. La patrino de Klimĉjo havis akran langon kaj estis kverelema.
Poste Paŭlo vizitis Serĝon kaj rakontis al li pri sia maltrankviliĝo. Valja enmiksiĝis en la konversacion:
“Kial vi maltrankviliĝas? Probable li restis ĉe siaj konatoj.”
Tamen en ŝia voĉo ne estis certeco. Al Paŭlo mankis pacienco longe resti ĉe Bruzĵakoj. Li foriris malgraŭ la admono kune tagmanĝi. Paŭlo proksimiĝis al sia domo, esperante renkonti Ĵuĥrajon. La pordo estis ŝlosita. Li haltis kun peza sento: nenia deziro eniri malplenan loĝejon.
Dum kelkaj minutoj li staris en la korto, meditante, kaj instigata de iu neklara intenco, li eniris la remizon. Traŝovinte sin sub tegmenton, flankigante puntan araneaĵon, li eltiris el sekreta anguleto la pezan revolveron “Mannlicher”.
Elirinte kaj sentante en sia poŝo ekscitan pezon de la pistolo, li ekiris al la fervojstacio. Li nenion eksciis pri Ĵuĥraj kaj, revenante, apud la konata bieno de la forstisto, li malrapidigis siajn paŝojn. Kun neklara espero li rigardis fenestrojn de la domo, sed la domo kaj la ĝardeno estis senhomaj.
Kiam la bieno restis post li, li rigardis vojetojn de la ĝardeno, kovritajn per rustkoloraj pasintjaraj folioj. Forlasita kaj dezerta aspektis la ĝardeno. Evidente ne tuŝis ĝin zorgema mano de la mastro, kaj pro tiu senhomeco kaj silento de la granda malnova domo li sentis plian malgajon. La lasta kvereleto kun Tonjo estis la plej serioza el ĉiuj antaŭaj. Ĝi okazis neatendite, preskaŭ antaŭ unu monato. Malrapide pasante al la urbo, profunde enpoŝiginte la manojn, Paŭlo rememoradis pri estiĝo de tiu kverelo.
Dum hazarda survoja renkonto Tonjo invitis lin al sia hejmo.
“Miaj gepatroj foriros al la familio de Bolŝanskij por naskiĝdata festo. Mi sola restos en la domo. Venu, Paŭĉjo, ni legos tre interesan libron de Leonid Andrejev “Saŝka Ĵiguljov”.
Mi jam tralegis ĝin, sed kun vi mi plezure relegus. Ni tre bone pasigos la vesperon. Ĉu vi venos?”
El sub blanka ĉapeto, kompakte ĉirkaŭanta densajn kaŝtankolorajn harojn, al Korĉagin atende rigardis ŝiaj grandaj okuloj.
“Mi venos.“Kaj ili disiĝis. Paŭlo rapidis al siaj maŝinoj, kaj pro la penso, ke antaŭ li estas la tuta vespero kun Tonjo, la hejtujoj ŝajnis bruli pli arde kaj ŝtipoj kraketadis pli gaje. La saman vesperon je lia frapo ĉe la larĝa ĉefa pordo, ĝin malfermis Tonjo. Iomete konfuziĝinte, ŝi diris:
“Ĉe mi estas gastoj. Mi ne atendis ilin, Paŭĉjo, sed vi ne devas foriri.”
Korĉagin sin turnis al la pordo forironte.
“Ni iru,” ŝi kaptis lin je la maniko.
“Al ili estos utile konatiĝi kun vi.”
Kaj brakuminte lin, ŝi kondukis lin tra manĝejo al sia ĉambro. Enirinte, ŝi sin turnis al la sidantaj gejunuloj kaj ridetante diris:
“Ĉu vi ne estas konataj? Mia amiko Paŭlo Korĉagin.”
Ĉe malgranda tablo en mezo de la ĉambro sidis: Liza Suĥarko, beleta, brunvizaĝa gimnazianino, kun kaprice konturita buŝeto, kun koketa frizaĵo, iu ne konata al Paŭlo longa junulo en akurata nigra jako kun glate kombitaj haroj, brilantaj pro iu aroma parfumaĵo, kun grizaj, enuantaj okuloj, kaj inter ili, en eleganta gimnazia jaketo, sidis Viktor Leŝĉinskij. Li estis la unua, kiun Paŭlo rimarkis, apenaŭ Tonjo malfermis la pordon. Leŝĉinskij tuj rekonis Paŭlon, kaj liaj maldikaj sagoformaj brovoj leviĝis pro miro. Paŭlo staris ĉe la pordo kelkajn sekundojn, bruligante Viktoron per malbonpromesa rigardo. Tiun ĝenan silenton Tonjo rapidis rompi, invitante Paŭlon eniri, kaj, sin turnante al Liza, ŝi diris:
“Konatiĝu.”
Liza, scivoleme pririgardante la enirinton, leviĝetis. Paŭlo abrupte sin turnis kaj ekiris rapide tra la duonluma manĝejo al la elirpordo. Tonjo atingis lin jam sur la perono kaj, kaptinte lin je la ŝultroj, emocie diris:
“Kial vi foriris? Mi ja intence volis ke ili konatiĝu kun vi.”
Sed Paŭlo demetis ŝiajn manojn kaj abrupte respondis:
“Vi ne bezonas elmontri min antaŭ tiu fiulo. Al mi ne konvenas esti en tiu kompanio. Povas esti, ke ili estas agrablaj al vi, sed mi malamas ilin. Mi ne sciis, ke vi amikas kun ili, aliel mi neniam venus al vi.”
Tonjo, retenante sian indignon, interrompis lin:
“Kiu donis al vi la rajton tiel paroli kun mi? Mi ne demandas vin, kun kiu vi amikas, kaj kiu venas al vi.”
Paŭlo, descendante laŭ ŝtupoj en la ĝardenon, abrupte respondis:
“Nu, ili venu al vi, sed mi neniam plu venos.”
Kaj li ekkuris al la heĝpordo. De tiam li ne renkontiĝis kun Tonjo.
Dum la pogromo, kiam Paŭlo kun la elektromuntisto kaŝis hebreajn familiojn, la kverelo forgesiĝis, kaj hodiaŭ li denove ekvolis renkontiĝi kun ŝi. La malapero de Ĵuĥraj kaj soleco, lin atendanta en la hejmo, deprimis lin. La griza rubando de ŝoseo, ankoraŭ ne sekiĝinta de printempa koto, kun kavetoj plenaj de akvo, turnis dekstren. Malantaŭ la domo, absurde elstaranta al la vojo mem, kun la muro kvazaŭ fava pro makule defalinta stukaĵo, kuniĝis du stratoj.
* * *
Ĉe la vojkruco apud detruita kiosko kun frakasita pordo kaj renversita elpendaĵo “Vendejo de mineralakvoj”, Viktor Leŝĉinskij adiaŭis al Liza. Retenante ŝian manon en la sia, li diris, signifoplene rigardante en ŝiajn okulojn:
“Ĉu vi venos? Vi min ne trompos?”
Liza koketeme respondis:
“Mi venos, venos. Atendu.”
Kaj, forirante, ŝi ekridetis al li per promesantaj nigraj, iom nebuligitaj okuloj. Irinte dekon da paŝoj, Liza ekvidis du homojn, kiuj aperis sur la ŝoseo. Antaŭe iris fortika, masiva laboristo kun larĝa brusto, en malbutonumita jako, el sub kiu vidiĝis striita ĉemizeto, en nigra surfruntigita kepo, kun malhele blua ekimozo ĉe la okulo. Li paŝis firme per iom kurbiĝintaj kruroj, vestitaj per mallongaj flavaj botoj. Je tri paŝoj post li, preskaŭ tuŝante lian dorson per bajoneto, iris petlurano en griza ĵupano kun du kartoĉujoj sur la zono. El sub vila ĉapo rigardis la nukon de l’ arestito du mallarĝaj streĉitaj okuloj. Flavaj pro fumado lipharoj elstaris flanken. Liza, iom malrapidiginte siajn paŝojn, transiris al alia flanko de la ŝoseo. Kaj malantaŭ ŝi sur la ŝoseo iris Paŭlo. Sin turninte dekstren al sia domo, ankaŭ li ekvidis la irantojn. Liaj piedoj algluiĝis al la tero. En la antaŭa li tuj rekonis Ĵuĥrajon.
“Do jen pro kio li ne revenis!”
Ĵuĥraj estis alproksimiĝanta. La koro de Paŭlo ekbatis kun terura forto. Pensoj flugis unu post la alia, li ne povis kapti kaj ordigi. Estis tro mallonga tempo por ion decidi. Unu afero estis klara: Ĵuĥraj estis pereanta. Kaj, rigardante la alirantojn, Paŭlo tute perdiĝis en aro de sentoj lin ekregintaj. Li ne sciis, kion li faru. En la lasta minuto li rememoris, ke en lia poŝo estas la revolvero.
Kiam ili estos preterpasintaj, necesos tuj pafi en la dorson de tiu ĉi ulo kun pafilo, kaj tial Fjodor estos libera. Kaj pro la tuja decido ĉesis dancado de la pensoj. Forte, ĝis doloro kunpremiĝis la dentoj. Ja ne pli frue ol hieraŭ Fjodor diris al li:
“Por tio necesas kuraĝa bubaro…”
Paŭlo rapide ekrigardis malantaŭen. La strato, kondukanta al la urbo, estis libera. Sur ĝi estis neniu. Nur malproksime antaŭe iu virina figureto en printempa mallonga palto rapide iris. Ŝi ne malhelpos. La duan straton de la vojkruco, li ne povis vidi. Paŭlo proksimiĝis al rando de la ŝoseo. Ĵuĥraj ekvidis lin je la distanco de kelkaj paŝoj. Fjodor ekrigardis lin per unu okulo. Ektremis liaj densaj brovoj. Li rekonis Paŭlon kaj pro surpriziĝo malrapidigis siajn paŝojn. Lia dorso ektuŝis pinton de la bajoneto.
“Nu, vi, moviĝu, aliel vi ricevos la kolbobaton!” falsete ekkriis la eskortanto. Ĵuĥraj ekiris pli rapide. Li intencis ion diri al Paŭlo, sed sin detenis kaj kvazaŭ salute svingis la manon. Timante altiri atenton de la lipharulo, Paŭlo sin turnis flanken, ŝajnigante sian indiferenton pri ĉio okazanta. Sed lian kapon boris alarma penso:
“Se mi pafos kaj maltrafos, la kuglo eble trafos Ĵuĥrajon…”
Ĉu li povis pensi longe, kiam la soldato jam estis apude?
Kaj okazis tiel: la eskortanto estis preteriranta; Korĉagin neatendite sin ĵetis al li kaj, kaptinte lian fusilon, per impeta movo, klinis ĝin al la tero. La bajoneto grincante ekskrapis la ŝtonon. La soldato ne atendis atakon kaj por momento konsterniĝis, sed li tuj ektiris la fusilon per la tuta forto. Premante per sia korpo, Paŭlo retenis ĝin. Ektondris pafo. La kuglo batiĝis kontraŭ ŝtonon kaj, zuminte glitsaltis en kavon. Pro la pafo Ĵuĥraj sin ŝovis flanken kaj returniĝis. La soldato furioze tiregis sian fusilon el la manoj de Paŭlo. Li tordis la manojn de la junulo. Sed Paŭlo ne ellasis la fusilon. Tiam la furioziĝinta soldato per impeta puŝo faligis Paŭlon sur la teron. Sed ankaŭ tiu ĉe penego repreni la fusilon fiaskis. Falante, Paŭlo faligis kun si ankaŭ la eskortanton, kaj ne ekzistis forto, kiu igus lin ellasi la armilon en tiu minuto. Per du saltoj Ĵuĥraj apudiĝis. Lia fera pugno, arke svinginte, malleviĝis sur la kapon de la soldato, kaj post sekundo, forŝirita de Korĉagin, kuŝinta sur la tero, ricevinte du plumbe pezajn batojn en la vizaĝon, la petlurano falis en kavon kiel sako. La samaj fortaj manoj levis Paŭlon de la tero kaj starigis lin sur la piedojn.
* * *
Viktor, forlasinta la krucvojon, iris fajfante melodion “Donna emobile…” el “Rigoletto”.
Li ankoraŭ estis sub influo de la renkontiĝo kun Liza kaj ŝia promeso veni morgaŭ por la rendevuo apud la forlasita uzino. Inter pasiaj amindumantoj el la gimnazio cirkulis onidiroj, ke Liza Suĥarko estas fraŭlino kuraĝa pri amaferoj. Impertinenta kaj memfida Semĉjo Zalivanov foje rakontis al Viktor, ke li posedis ŝin. Kaj, kvankam Leŝĉinskij ne tute kredis al Semĉjo, tamen Liza estis tre interesa kaj alloga objekto, kaj li decidis morgaŭ ekscii, ĉu Zalivanov diris la veron.
“Se ŝi nur venus, mi estus decidoplena. Ja ŝi permesas sin kisi. Kaj se Zalivanov ne mensogis…”
Liaj pensoj estis interrompitaj. Li flankeniĝis, preterlasante du soldatojn. Unu el ili rajdis kurtvostan ĉevalon, svingante sitelon, evidente por trinkigi la animalon. La alia, vestita per kurta bekeŝo, larĝega blukolora pantalono, tenante per sia mano genuon de la rajdanto, gaje ion rakontis. Preterlasinte ilin Viktor jam estis ironta pluen, kiam pafo sur la ŝoseo lin haltigis. Returninte sin Viktor ekvidis, ke la rajdanto, impete sproninte la ĉevalon, ekhastis direkte al la pafo. Lin sekvis la alia, subtenante per mano sian sabron. Leŝĉinskij postkuris ilin, kaj kiam li proksimiĝis al la ŝoseo, li aŭdis alian pafon. De la vojkurbiĝo al Viktor freneze sin ĵetis la rajdanto. Li batis sian ĉevalon per piedoj kaj la sitelo, kaj engalopinte en la unuan korton, li kriis:
“Knaboj, al armiloj! Tie oni nian homon murdis!”
Post minuto el la korto elkuris kelkaj homoj, klakante per obturiloj. Viktor estis arestita. Sur la ŝoseo kolektiĝis kelkaj homoj. Inter ili Liza, kiu estis detenita kiel atestantino. Pro timo ŝi restis sur la loko, kiam ŝin preterkuris Ĵuĥraj kaj Paŭlo. Ŝi kun miro rekonis en la junulo, atakinta la soldaton, Paŭlon, kun kiu Tonjo volis ŝin konatigi. Unu post la alia, ili transsaltis barilon de ies bieno, kaj tuj sur la ŝoseo ekgalopis rajdanto. Ekvidinte Ĵuĥrajon, forkurantan kun fusilo kaj eskortinton, penantan leviĝi, la rajdanto direktis la ĉevalon al la barilo. Ĵuĥraj turniĝis, levis la fusilon kaj pafis. La rajdanto impetis returnen. Apenaŭ movetante la vunditajn lipojn, la eskortinto rakontis pri ĉio, kio okazis.
“Kial vi, stultulo, el sub via nazo ellasis la arestiton? Nun vi ricevos dudek kvin batojn sur la postaĵon per fusila ŝargostango.”
La eskortinto kolere replikis:
“Vi estas tro prudenta, mi vidas. Ellasis el sub la nazo! Kiu do povis scii, ke tiu aĉulo sin ĵetos sur min furiozege?”
Ankaŭ Liza estis esplordemandita. Ŝi rakontis la samon, kion la eskortinto, sed ŝi kaŝis, ke ŝi konas la atakinton. Tamen ilin ambaŭ oni kondukis en komandejon. Nur vespere laŭ ordono de la komandanto oni liberigis ilin. La komandanto proponis al Liza eĉ persone akompani ŝin hejmen. Sed ŝi rifuzis. La komandanto odoris je vodko kaj lia propono promesis nenion bonan. Ŝin akompanis Viktor. Ĝis la fervojstacio estis malproksime kaj irante subbrake kun Liza, Viktor ĝojis pri la okazintaĵo.
“Sed ĉu vi scias, kiu liberigis la arestiton?” demandis Liza, kiam ŝi troviĝis jam apud sia domo.
“Ne, kiel mi povas scii?”
“Ĉu vi memoras tiun vesperon, kiam Tonjo intencis konatigi nin kun iu junulo?”
Viktor haltis.
“Ĉu kun Paŭlo Korĉagin?” li demandis mirigite.
“Jes, ŝajnas, ke lia familinomo estas Korĉagin. Vi memoras, ke li foriris tiel strange? Do, tiu estas li.”
Viktor staris konsternita.
“Sed ĉu vi ne eraris?” li demandis Lizan.
“Ne, mi bonege memoras lian fizionomion.”
“Kial vi ne diris pri tio al la komandanto?”
Liza indigniĝis.
“Ĉu vi opinias, ke mi povas fari tian malnoblaĵon?”
“Kion vi konsideras malnoblaĵo? Ĉu vi opinias, ke rakonti, kiu atakis la eskortiston, estas malnoblaĵo?”
“Sed ĉu laŭ via opinio tio estas honesta? Vi forgesis, kion ili faras. Ĉu vi ne scias, kiom da hebreaj georfoj estas en la gimnazio, kaj vi volas, ke mi ankoraŭ rakontu pri Korĉagin? Dankon. Mi ne pensis tiel pri vi.”
Leŝĉinskij ne atendis tian respondon. Li ne intencis malpaciĝi kun Liza, kaj li penadis paroli pri io alia.
“Vi ne koleru, Liza, mi nur ŝercis. Mi ne sciis, ke vi estas tiom principa.”
“Via ŝerco montriĝis malbona,” sektone respondis Liza. Ĉe la domo de Suĥarko Viktor, adiaŭante, demandis:
“Ĉu vi venos, Liza?”
Kaj li aŭdis ŝian nedefinitivan respondon:
“Mi ne scias.”
Pasante al la urbo, Viktor cerbumis:
“Nu, fraŭlino, se vi konsideras tion malhonesta, mi havas pri tio tute kontraŭan opinion. Certe, por mi estas tute egale, kiu kiun liberigis”.
Al li, hereda pola nobelo, estis abomenaj tiuj same kiel la aliaj. Tute egale baldaŭ venos polaj legioj, kaj tiam do ekestos la vera ŝtatpotenco, la vera nobela potenco de Rzeczpospolita. Sed en tiu ĉi kazo estas ebleco likvidi la kanajlon Korĉagin. Oni rapide forŝiros lian kapon. Viktor restadis en la urbo sola. Li loĝis ĉe sia onklino, la edzino de la vicdirektoro de sukerfabriko. Liaj gepatroj kaj Nelli jam delonge loĝis en Varsovio, kie Zygmunt Leŝĉinskij okupis gravan postenon. Veninta al la komandejo, Viktor eniris en malfermitan pordon. Post iom da tempo, akompanata de kvar soldatoj, li iris al la domo de Korĉagin.
Montrante lumigitan fenestron, li diris mallaŭte:
“Jen tie.”
Turninte sin al la apude staranta subleǔtenanto, li demandis:
“Ĉu mi povas foriri?”
“Bonvolu. Ni ĉion faros mem. Mi dankas por la komplezo.”
Viktor rapide ekpaŝis sur trotuaro. Paŭlo, ricevinte la lastan baton en la dorson, puŝiĝis per etenditaj manoj kontraŭ muron de malluma ĉambro, kien oni alkondukis lin. Palpinte per la manoj ion similan al tabullito, li sidiĝis, elturmentita, elbatita, deprimita. Oni arestis lin, kiam li tute ne atendis tion.
“Kiel la petluranoj povis ekscii pri li? Ja neniu vidis lin. Kio nun okazos? Kie estas Ĵuĥraj?”
Li forlasis la mariston en la domo de Klimĉjo. Paŭlo iris al Serĝo, kaj Ĵuĥraj atendis la vesperon, por eskapi de la urbo.
“Kiel bone estas, ke mi kaŝis la revolveron en kornika nesto,” pensis Paŭlo.
“Se ili trovus ĝin, mi estus pereinta. Sed kiamaniere ili eksciis?”
Tiu demando turmentis lin pro sia nerespondeblo. Malmulton profitis la petluranoj el la havaĵo de Korĉagin. Siajn kostumon kaj harmonikon la frato prenis kun si en la vilaĝon. La patrino kunprenis sian kofreton, kaj la serĉantoj povis trovi malmulton. Sed neniam Paŭlo forgesos la vojon de sia domo ĝis la komandejo. La nokto estis malluma, kiel peĉo. La ĉielo estis kovrita per nuboj, kaj, puŝata de malantaŭe kaj de la flankoj per senkompataj piedfrapoj, li iris senkonscie, en la stato de indiferenteco. Post la pordo aŭdiĝis voĉoj. En la najbara ĉambro troviĝis la gardistaro de la komandejo. Sub la pordo vidiĝis hela strio de lumo. Korĉagin leviĝis kaj, singardeme iretante laŭlonge de la muro, palpe ĉirkaŭiris la ĉambron. Kontraŭ la kuŝejoj li palpe trovis fenestron kun firma dentohava krado. Li pripalpis ĝin – ĝi estis farita solide. Verŝajne iam ĉi tie estis iu provizejo. Atinginte la pordon, li staris minuton, streĉe aŭskultante.
Poste li facile formetis la pordanson. La pordo abomene knaris.
“Senlubrika malbenita!” insultis Paŭlo.
Tra mallarĝa fendo li ekvidis ies malpurajn piedojn kun disigitaj fingroj ĉe la rando de la tabullito. Post plia facila ekpremo sur la anson la pordo jam senĝene ekkvikis. De la kuŝejo leviĝis dormema taŭzita figuro, kaj, bestece skrapante per la tuta fingrokvino sian pedikplenan kapon, eligis torenton da vortoj.
Kiam la oketaĝa insulto, eldirita per pigre monotona voĉo, estis finita, la figuro, tuŝinte fusilon starantan apude, flegme sentencis:
“Fermu la pordon, kaj, se vi aperos ankoraŭ foje, vi ricevos la kvinon en vian…”
Paŭlo fermis la pordon. En la najbara ĉambro oni ridegis. Multon li trapensis dum tiu nokto. La unua provo enmiksiĝi en la batalon finiĝis por Korĉagin malsukcese. De la unua paŝo oni kaptis lin kaj enŝlosis kiel muson en kesto. Kaj kiam, sidante, li forgesiĝis en duondormo, aperis la bildo de lia patrino, ŝia malgrasa sulkoplena vizaĝo kun la konataj karaj okuloj. Ŝvebis la penso:
“Estas bone, ke ŝi forestas, malpli da malĝojo”.
De la fenestro sur la planko desegniĝis griza kvadrato. Iom post iom mallumo estis retiriĝanta. Proksimiĝis mateno.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.