|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIEL ŜTALO ESTIS HARDITAAŭtoro: Nikolaj Ostrovskij |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Landlimo estas du fostoj. Ili staras unu kontraŭ la alia, silentaj kaj malamikaj, reprezentante la du mondojn. Unu fosto estas prirabotita kaj polurita, kolorigita kiel gardobudo de policisto per nigra kaj blanka farboj. Sur ĝia supro estas forte alnajlita blazono – la unukapa rabobirdo. Etendinte la flugilojn, kvazaŭ ĉirkaŭkaptante per siaj ungegoj la striitan foston, rankore rigardas la unukapa aglo metalan ŝildon ĉe la kontraŭa flanko, ĝia kurba beko estas streĉe etendita.
Je la distanco de ses paŝoj kontraŭe staras alia fosto. Estas profunde enterigita senŝela kverka fostego kun gisita ŝildo, sur kiu oni vidas martelon kaj serpon. Inter la du mondoj etendiĝas abismo, kvankam la fostoj estas enfositaj sur ebena tereno. Homo ne povas transpaŝi tiujn ses paŝojn sen riski sian vivon. Ĉi tie estas la ŝtatlimo.
De la Nigra Maro je miloj da kilometroj ĝis la ekstrema nordo, ĝis la Arkta Oceano, etendiĝis la senmova ĉeno de tiuj silentaj sentineloj de la sovetaj socialismaj respublikoj kun la granda emblemo de laboro sur gisitaj ŝildoj. De tiu fosto kun la plumhava rabobirdo komenciĝas la limo inter la Soveta Ukrainio kaj grandsinjora Pollando.
En fora loko kaŝiĝis urbeto Berezdov. Je dek kilometroj de ĉi tiu loko, kontraŭ la pola urbeto Korec estas la landlimo. De la urbeto Slavuta ĝis Anapol estas la regiono, kie postenas limgardista bataliono N. Kuras la landlimaj fostoj tra neĝe kovritaj kampoj, trakuras arbarvojojn, malsuprenkuras en ravinojn, rampas supren, vidiĝas sur montetoj kaj, atinginte riveron, ili fikse rigardas de sur la alta bordo al neĝoplenaj ebenoj de la fremda lando. Frostas. Neĝo kraketas sub feltbotoj.
For de la fosto kun martelo kaj serpo iras grandega figuro, sur kies kapo sidas helmo de antikva rusa fortegulo-bravulo; peze paŝante ĝi sin movas ĉirkaŭ sia postenejo. Alta ruĝarmeano estas vestita per griza uniforma pelto, kun verdaj koluminsignoj, kaj feltbotoj. Lian uniformon kovras grandega ŝaffela pelto kun larĝega kolumo. Sur siaj manoj li havas felgantojn, la pelto estas longa ĝis kalkanoj. Tia vestaĵo defendas kontraŭ eĉ la plej severa neĝa tempesto. Sur la ŝultro pendas fusilo. La ruĝarmeano, rastante neĝon per sia pelto, iras laŭ gardista vojeto, plezure enspirante aromon de memfarita cigaredo kun kruda tabako.
Ĉe la sovetia landlimo, sur ebena kampo, sentineloj deĵoras je unukilometra distanco unu de la alia, por vidi sian najbaron. Sur la pollanda flanko je ĉiu kilometro deĵoras du. Renkonte al la ruĝarmeano laŭ sia vojo iras pollanda soldato. Liaj piedoj estas vestitaj per krudaj ŝuoj, sur li estas griza-verda uniforma jako kun pantalono kaj super tio nigra militpalto kun du vicoj da brilantaj butonoj. Sur lia kapo estas uniforma kvadrata kaskedo kun blanka aglo. Ankaŭ sur la drapaj epoletoj kaj sur la kolumo estas la agloj, sed pro ili al la soldato ne iĝas pli varme. Kruela frosto penetris lin ĝis la ostoj. Li frotas siajn frostiĝintajn orelojn, frapas per la kalkanumoj, kaj la manoj en maldikaj gantoj rigidiĝas. Eĉ por unu minuto la polo ne povas halti: frosto tuj katenas liajn artikojn, kaj li la tutan tempon moviĝas, iam eĉ ektrotas. La limgardistoj proksimiĝis unu al la alia, la polo sin turnis kaj ekpaŝis paralele kun la ruĝarmeano.
Oni ne rajtas interparoli ĉe la landlimo, sed, kiam ĉirkaŭe neniu estas kaj nur post unu kilometro estas videblaj homaj figuroj, neniu povas ekscii, ĉu tiuj du paŝas silente aŭ ili rompas la internaciajn leĝojn. La polo volas fumi, sed alumetoj estas forgesitaj en kazerno, kaj venteto de la sovetia flanko, kvazaŭ mokante, alportas allogan odoron de tabako. La polo ĉesis froti siajn orelojn kaj ekrigardis malantaŭen: jam okazis, ke rajdpatrolo kun skadra ĉefserĝento, foje eĉ kun sinjoro leŭtenanto, vagante apude, subite aperis el post iu monteto por inspekti la gardpostenojn. Sed neniu estas ĉirkaŭe. Sub la suno blindige brilas neĝo. Neniu neĝero restas en la ĉielo.
“Kamarado, donu al mi fajron,” diris la pola soldato en sia lingvo la unua rompante sanktecon de la leĝo kaj, transmetinte sian francan fusilon kun bajoneto-sabro post la dorson, li pene elpoŝigas per siaj frostiĝintaj fingroj pakaĵeton da ĉipaj cigaredoj. La ruĝarmeano aŭdas peton de la pola limgardisto, sed la regularo de la gardista servo malpermesas interparoladon kun iu el alilandanoj, kaj krom tio li ja ne tute komprenis, kion diris la polo. Kaj li daŭrigas sian iradon, firme metante siajn piedojn en varmaj kaj molaj feltbotoj sur knarantan neĝon.
“Kamarado bolŝeviko, helpu min bruligi la cigaredon, ĵetu al mi skatoleton da alumetoj,” ĉi-foje la polo diris jam ruse. La ruĝarmeano fikse rigardas sian najbaron. Evidente frosto penetris la “sinjoron” ĝisoste. Kaj kvankam li estas burĝa soldataĉo, lia vivo estas truhava. Oni elpelis lin dum ĉi tiu frostego en nura armea paltaĉo, kaj jen li saltas kiel leporo, kaj sen fumado la afero tute ne estas bona. La ruĝarmeano ne returniĝinte ĵetas alumetskatolon. La soldato kaptas ĝin defluge kaj, rompinte kelkajn alumetojn, finfine ekfumas. La skatoleto per la sama vojo denove transiras la limon, kaj tiam la ruĝarmeano senintence rompas la leĝon:
“Vi povus lasi ĝin ĉe vi, mi havas.”
Kaj el post la landlimo aŭdiĝas:
“Ne, dankon, pro tiu skatoleto mi estus enprizonigita por du jaroj.”
La ruĝarmeano rigardas la skatoleton. Sur ĝi estas desegnita aeroplano. Anstataŭ helico estas potenca pugno kaj surskribo:
“Ultimato”.
“Jes, vere, ĝi ne taŭgas por li”.
La soldato daŭre iras paralele kun la sovetia limgardisto laŭ la sama direkto. Li enuas sola en la senhoma kampo.
* * *
Ritme knaras seloj, trotado de ĉevaloj estas trankvilige egalmezura. Sur la muzelo de nigra ĉevalo ĉirkaŭ la naztruoj la haroj estas kovritaj per prujno. Ĉevala spirado kiel blanka vaporo degelas en aero. Ruana ĉevalo sub la batalionestro bele metas la gambojn, petolas per bridrimeno, arke kurbigante sian maldikan kolon. La du rajdantoj estas vestitaj per grizaj militpaltoj, kun portepeoj, havante sur siaj manikoj po tri ruĝaj kvadratoj. La batalionestro Gavrilov havas verdajn koluminsignojn, kaj lia akompananto – la ruĝajn. Gavrilov estas limgardisto. Estas lia bataliono, kiu etendis siajn postenojn je sepdek kilometroj. Li estas la “mastro” ĉi tie. Lia akompananto estas gasto el Berezdov, la militkomisaro de lernbataliono de Ĝenerala antaŭarmea servo – Korĉagin. Nokte neĝis. Nun mola kiel lanugo neĝo kuŝas tuŝita nek per hufo, nek per homa piedo. La rajdantoj aperis el arbareto kaj ektrotis tra kamparo. Je la distanco de kvardek paŝoj flanke staras denove du fostoj.
“Tprr!”
Gavrilov streĉe tiras bridon. Korĉagin turnas sian nigran ĉevalon por ekscii la kaŭzon de halto. Gavrilov kliniĝas de sur la selo kaj atente pririgardas strangan ĉeneton de spuroj sur la neĝo, kvazaŭ iu desegnis tiujn per dentradeto. Ĉi tie iris ruza besteto, metante siajn malantaŭajn piedojn en la spurtruojn de la antaŭaj kaj implikante siajn postsignojn per sagacaj maŝoj. Estis malfacile kompreni, de kie venis la spuro, sed ne la besta spuro igis la batalionestron halti. Je du paŝoj de la ĉeneto, superŝutitaj per neĝo estis aliaj spuroj. Tie iris homo. Li ne implikis siajn spurojn, sed iris rekte al la arbaro, kaj la spuroj montris klare, ke tiu homo venis el Pollando. La batalionestro irigas la ĉevalon, kaj la spuro venigas lin al gardista vojeto. Kelkajn paŝojn post la landlimo estis videblaj premsignoj de piedoj.
“Nokte iu transiris la landlimon,” murmuris la batalionestro.
“Denove en la tria plotono oni pretergapis kaj en la matena raporto neniu mencio estas. Diabloj!”
Lipharoj de Gavrilov estas grizetaj, kaj prujno pro varma spirado arĝentumis ilin, kaj ili severe pendiĝis super lia buŝo. Renkonte al la rajdantoj proksimiĝas du figuroj. Unu estas malgranda, nigra, kun franca bajoneto brilanta en sunradioj, la dua – grandega, en flava ŝafofela pelto. La ruana ĉevalo sentas piedtuŝojn, rapidigas sian kuron, kaj la rajdantoj rapide proksimiĝas al la homo renkonten iranta. La ruĝarmeano reordigas rimenon sur sia ŝultro kaj forkraĉas sur neĝon finfumitan cigaredon.
“Saluton, kamarado! Kiel statas la aferoj ĉi tie, sur via posteno?”
Kaj la batalionestro, preskaŭ ne kliniĝante, ĉar la ruĝarmeano estas alta, etendas al li sian manon. La grandegulo haste fortiras sian ganton. La estro salutas la limgardiston. La pola gardisto observas de malproksime. Du ruĝaj oficiroj (tri kvadratoj sur kolumo laŭ la bolŝevika ordo estas grado de majoro), amike salutas soldaton. Por momento li imagas sin etendi la manon al majoro Zakrzeŭski, kaj pro tiu absurda penso li nevole ĉirkaŭrigardas.
“Mi ĵus enposteniĝis, kamarado batalionestro,” raportas la ruĝarmeano.
“Ĉu vi vidis spuron jen tie?”
“Ne, mi ankoraŭ ne vidis.”
“Kiu deĵoris sur la posteno nokte de la dua ĝis la sesa horo?”
“Surotenko, kamarado batalionestro.”
“Nu, bone, rigardu plej atente.”
Kaj jam forrajdante, li severe avertis:
“Ne tro ofte promenadu kun tiuj.”
Kiam la ĉevaloj trotis sur larĝa vojo inter la landlimo kaj Berezdov, la batalionestro estis rakontanta:
“Ĉe la limo necesas akraj okuloj. Se vi endormiĝas por momento, poste vi amare bedaŭros. Nia servo estas sendorma. Dum tago transiri la limon ne estas facile, sed nokte necesas bone streĉi siajn orelojn. Jen juĝu mem, kamarado Korĉagin. Sur mia postendistanco kvar vilaĝoj estas dividitaj duone per linio de la limo. Tie estas tre malfacile. Kiel ajn dense estu enpostenigata la gardistaro, tamen dum ĉiu nupto aŭ festo, ĉeestas la tuta eksterlanda parencaro. Kial ne transiri la limon, se unu kabano distancas dudek paŝojn de la alia, kaj la rivereton eĉ kokino povas travadi. Okazas ankaŭ kontrabando. Vere, ĉio ĉi estas bagatelo: ekzemple iu virino alportas unu aŭ du botelojn da pola brando. Tamen ne malmultaj estas seriozaj kontrabandistoj, kiuj operaciis per grandaj monsumoj. Kaj ĉu vi scias, kion faras poloj? En ĉiuj apudlimaj vilaĝoj ili malfermis diversvarajn magazenojn, oni povas aĉeti en ili ĉion laŭ sia volo. Certe tio estas farita ne por la propraj vilaĝaj mizeruloj…”
Korĉagin kun intereso aŭskultis la batalionestron. La apudlima vivo similas senĉesan spionadon.
“Diru, kamarado Gavrilov, ĉu okazas nur transportado de kontrabandaj varoj?”
La batalionestro malgaje respondis:
“Tute ne nur ĝi.”
* * *
Urbeto Berezdov. Fora provinca anguleto, iama juda loĝareo. Du aŭ tri centoj da domaĉoj senorde staras jen tie, jen ĉi tie. Vastega bazarplaco, en kies mezo estas du dekoj da butikaĉoj. La placo estas malpura, kovrita per sterko. La urbeto estas ĉirkaŭita de kamparanaj domaĉoj. En la juda centro, survoje al la buĉejo troviĝas malnova sinagogo. Melankolion inspiras tiu kaduka konstruaĵo. Vere, plendi pri manko da preĝantoj dum sabatoj la sinagogo ne povas, sed jam ne estas tiel, kiel estis iam, kaj la vivo de l’ rabeno tute ne estas tia, kian li volus. Evidente okazis io tre malbona en la jaro 1917, se eĉ en tiu fora provinco junularo rilatas al la rabeno sen deca estimo. Vere, maljunuloj ankoraŭ ne manĝas nekoŝeran viandon, sed multaj knabaĉoj manĝas porkajn kolbasojn malbenitajn de la Dio. Fi, abomeninda estas eĉ penso pri tio. Rabeno Boruĥ kolere piedpuŝis la mastran porkon, kiu fervore fosis sterkaĵon por trovi ion manĝeblan. Jes, li, la rabeno, ne tute konsentas pri tio, ke Berezdov fariĝis distrikta centro. Diablo scias, de kie venis tiom da komunistoj, kiuj ĉiam turnas kaj tordas ĉion, kaj ĉiutage okazas iu nova malagrablaĵo. Hieraŭ li vidis sur pordego de la popa bieno novan elpendaĵon:
BEREZDOVA DISTRIKTA KOMITATO
DE LA KOMUNISTA UNIO DE JUNULARO DE UKRAINIO.
Oni ne atendu ion bonan de tiu elpendaĵo. Obsedata de siaj pensoj, la rabeno ne rimarkis unuavide kaj nur post momento tralegis negrandan anoncon sur la pordo de sia sinagogo:
Hodiaŭ en la klubejo okazos aperta kunveno de laborjunularo. Prelegos la prezidanto de la distrikta soveto Lisicin kaj provizora plenumanto de la ofico de la sekretario de la distrikta komsomolkomitato kamarado Korĉagin. Poste sekvos koncerto de lernantoj de la naŭklasa lernejo.
La rabeno furioze forŝiris la anoncon de sur la pordo.
“Jen ĝi komenciĝas!”
Granda ĝardeno de la popa bieno de du flankoj ĉirkaŭas negrandan preĝejon de la urbeto, kaj en la ĝardeno estas domego de malnova masonado. Mucida, enuiga dezerteco regas en la ĉambroj, kie loĝis la popo kun sia edzino, same maljunaj kaj enuigaj kiel la domo, delonge tedintaj unu al la alia. Tuj malaperis enuo kaj sombro, kiam en la domon venis novaj mastroj. En granda salono, kie la piaj gemastroj akceptadis siajn gastojn nur dum la festo de la ĉefa preĝeja sanktulo, nun ĉiam estas multe da homoj. La domo de l’ popo fariĝis sidejo de la partia komitato de Berezdov. Dekstre de la ĉefa enirejo, sur la pordo de malgranda ĉambreto estas kreta surskribo:
“Distrikta komsomolkomitato”.
Tie Korĉagin pasigis parton de sia tago, plenumante, krom la laboro de armea komisaro, ankaŭ funkciojn de la komsomola sekretario. Ok monatoj pasis de tiu tago, kiam li partoprenis la kamaradan vesperon ĉe Anna. Sed ŝajnis, ke tio okazis tute antaŭ nelonge. Korĉagin formetis monteton da oficaj paperoj flanken kaj, sin apoginte kontraŭ dorson de la fotelo, enpensiĝis… Silento estas en la domo. Profunda nokto. Iĝis senhoma la partia komitato. Antaŭ nelonge foriris la sekretario de la partia komitato Trofimov – la lasta.
Nun Korĉagin estas sola en la domo. La fenestro estas ornamita per bizaraj puntoj de frosto. Sur lia tablo lumas petrola lampo. La forno estas varme hejtita. Korĉagin rememoras la proksiman pasintecon. En aŭgusto la ripareja kolektivo sendis lin en ripartrajno kiel organizanton de junularo al Jekaterinoslav. Kaj ĝis profunda aŭtuno cent kvindek homoj moviĝis de stacio al stacio, liberigante tiujn de la milita heredaĵo kaj ruinaĵo de bruligitaj kaj disbatitaj vagonoj. Tiel estis irita la vojo de Sinelnikovo ĝis Pologa. Tie, en la iama “regno” de l’ bandito Maĥno, ĉiupaŝe estis videblaj postsignoj de detruado kaj ekstermado.
En Gulaj-Pole la junuloj dum tuta semajno estis restarigantaj akvoturon, surmetante ferajn flikaĵojn sur eksploditajn flankojn de akva cisterno. La elektromuntisto ne konis la arton kaj malfacilecon de serurista laboro, sed liaj manoj, armitaj per ŝraŭbŝlosilo, ŝraŭbis milojn da rustiĝintaj ŝraŭbingoj. En malfrua aŭtuno la trajno revenis al la kara riparejo. Ĝiaj fakoj reakceptis en siajn korpojn cent kvindek parojn da manoj…
Nun pli ofte oni povis vidi Paŭlon ĉe Anna. Glatiĝis la sulketo sur lia frunto, kaj ne malofte aŭdiĝis lia gaja rido.
Denove la mazut-frataro aŭskultis en rondetoj liajn rakontojn pri la delonge pasintaj jaroj de la batalo. Pri la provo de la ribela, sklavigita, krude vestita Ruslando renversi la kronitan monstron. Pri la ribeloj de Stepan Razin kaj Pugaĉov. Iun vesperon, kiam ĉe Anna kunvenis multe da gejunuloj, Korĉagin neatendite liberiĝis de sia malnova kaj malsana kutimo. Li, alkutimiĝinta al tabako preskaŭ de la infaneco, diris firme kaj por ĉiam:
“Mi ne plu fumos.”
Tio okazis neatendite. Iu iniciatis diskuton, asertante, ke kutimo estas pli forta ol homo, kaj kiel ekzemplon nomis fumadon. La voĉoj dividiĝis. La elektristo ne enmiksiĝis en la disputon, sed Talja paroligis lin, kaj li diris tion, kion li pensis:
“Homo estras kutimon, sed ne kontraŭe. Alie al kio ni venus?”
Cvetajev kriis el sia angulo:
“Sonora vorto! Korĉagin tion ŝatas. Kaj se ni forigus tiun fanfaronaĵon, kio restus? Li mem ja fumas? Jes, li fumas. Ĉu li scias, ke fumado estas nenecesa kaj malutila afero? Li scias. Sed por forlasi estas malforta lia ŝraŭbingo. Antaŭ nelonge li okupiĝis en la rondetoj pri ‘semado de kulturo’.”
Ŝanĝinte la tonon Cvetajev demandis, sarkasme ridetante:
“Do, li respondu al ni, kiel statas ĉe li la afero pri sakrado? Kiuj konas Paŭlon, tiuj scias, ke li sakras rare, sed trafe. Prediki estas pli facile ol esti sanktulo.”
Ekregis silento. La akra tono de Cvetajev malagrable tuŝis ĉiujn. Korĉagin ne tuj respondis. Li malrapide elbuŝigis sian cigaredon, ĝin ĉifis kaj nelaŭte diris:
“Mi ne plu fumos.”
Iom silentinte li aldonis:
“Tion mi faras por mi kaj iom por Dmiĉjo. Groŝon valoras tiu, kiu ne povas venki sian malbonan kutimon. Kun mi restas ankoraŭ sakrado. Mi, fratoj, ne tute venkis tiun malhonoron, sed eĉ Dmiĉjo agnoskis, ke li malofte aŭdas mian sakradon. Vorton oni pli facile eldiras ol cigaredon ekfumas, tial nun mi ankoraŭ ne povas diri, ke mi ne plu sakros. Tamen la sakradon mi nepre komplete entombigos.”
* * *
Antaŭ la vintro hejtlignaj flosoj baris la riverojn. Aŭtuna inundo disbatadis ilin, forportis ilin rivera fluo, estis malaperanta valora hejtmaterialo. Solomenka denove sendis siajn homojn por savi la arbarajn riĉaĵojn. Ne dezirante postresti de sia kolektivo, Korĉagin kaŝis sian danĝeran malvarmumon, kaj kiam post unu semajno sur rivera kajo elkreskis montoj da hejtligno, glacia akvo kaj aŭtuna humido vekis malamikon, dormetantan en lia sango, kaj li ekflamis en fajro de malsano.
Dum du semajnoj akra reŭmatismo bruligis lian korpon, kaj kiam li revenis el malsanulejo, li povis labori nur “rajde” sidante. Labormajstro nur mire balancis sian kapon. Post kelkaj tagoj objektiva komisiono konstatis lin nelaborkapabla, kaj li estis maldungita ricevinte la rajton je pensio, kiun li indigne rezignis. Kun la peza koro li forlasis sian riparejon. Sin apoginte je bastono, li povis iri malrapide, turmentate de doloro. Lia patrino skribis kelkfoje petante viziti ŝin, kaj nun li rememoris pri sia maljunulino, pri ties vortoj ĉe la disiĝo:
“Mi vidas vin, nur kiam vi malsaniĝas”.
En la regiona partia komitato li ricevis du tube rulitajn dokumentarojn pri siaj komsomola kaj partia agadoj, kaj, preskaŭ neniun adiaŭinte por ne intensigi la ĉagrenon, li forveturis al la patrino.
Dum du semajnoj la maljunulino fomentis kaj masaĝis liajn ŝvelintajn krurojn, kaj post unu monato li jam iris sen bastono, kaj en lia brusto kreskis ĝojo, kaj la krepusko denove cedis lokon al aŭroro. Trajno venigis lin en la centran urbon de la gubernio. Post tri tagoj li havis dokumenton, kiu rajtigis lin esti politika funkciulo en formiĝantaj trupoj de antaŭarmea lernado. Kaj post ankoraŭ unu semajno li venis en tiun ĉi neĝkovritan urbeton kiel batalionkomisaro. En la regiona komitato de la komsomolo Korĉagin ricevis la taskon kolekti disajn gekomsomolanojn kaj krei organizon en la distrikto. Do tiel lia vivo faris novan turnon.
* * *
Vetero estas premige varma. Tra malfermita fenestro en kabineton de la prezidanto de la loka soveto penetras branĉo de ĉerizarbo. La suno ekbruligas orumitan krucon sur gotika turo de katolika preĝejo ĉe la kontraŭa stratflanko. En ĝardeneto antaŭ la fenestro vigle serĉas nutraĵon etaj anseridoj kovritaj de mola lanugo, verdaj kiel ĉirkaŭa herbo, apartenantaj al la gardistino de la ekzekutiva komitato. La prezidanto estis finleganta ĵus ricevitan depeŝon. Lian vizaĝon trakuris ombro. Granda kruda mano eniĝis en pufan krispan hararon kaj tie haltis.
Nikolaj Nikolajeviĉ Lisicin, la prezidanto de la soveta ekzekutivo en Berezdov, havas nur dudek kvar jarojn, sed neniu el la kolegoj scias tion. Li, granda kaj forta homo, severa kaj iufoje kolerega, aspektas tridek kvin-jara. Lia korpo estas forta, la granda kapo sidas sur la potenca kolo, nigraj akraj okuloj rigardas iom malvarme, kruda linio energie desegnas lian mentonon. Li surhavas bluan rajdpantalonon, grizan trivitan uniforman jakon, sur kies brustpoŝo estas la ordeno de la Ruĝa Standardo.
Antaŭ la Oktobra revolucio li “komandis” stablon en fusilfabriko de Tula, kie lia avo, la patro kaj li mem preskaŭ de la infanaĝo tranĉis kaj tornis feron. Kaj ekde tiu aŭtuna nokto, kiam li unuafoje prenis armilon, kiun antaŭe li nur produktis, Nikolaj Lisicin trafis en uraganon. La partio kaj la revolucio ĵetadis lin de unu incendio al la alia. De simpla ruĝa soldato ĝis komandanto kaj komisaro trairis sian floran vojon la armilisto el Tula.
Forpasis en pasintecon incendioj kaj kanona bruego. Nun Lisicin estas ĉi tie, en la landlima distrikto. La vivo fluas en paco. Ĝis malfrua vespero li sidas super informoj pri rikolto, kaj jen tiu depeŝo por momento revivigis la proksiman pasintecon. Per avara telegrafa lingvo la depeŝo avertis:
Tute sekrete. Al prezidanto de la Berezdova soveto Lisicin. Apud la landlimo estas rimarkita vigla translokiĝo de granda bando fare de poloj. Banditoj povas agi terore en apudlimaj distriktoj. Uzu rimedojn de antaŭgardo. Valoraĵoj de financa fako devas esti forsenditaj al la regiona centro. Impostajn sumojn ne retenu.
El la fenestro de sia kabineto Lisicin vidas ĉiun, kiu eniras en la domon de la soveto. Sur la perono aperis Korĉagin. Tuj li frapis la pordon.
“Sidiĝu, ni parolos.”
Lisicin premis la manon de Korĉagin.
Dum unu horo la prezidanto akceptis neniun.
Kiam Korĉagin forlasis la kabineton, estis jam tagmezo. El la ĝardeno alkuris fratino de Lisicin – Anjo. Hontema kaj ne laŭaĝe serioza, la knabino ĉiam afable ridetis al Korĉagin, kaj nun ŝi en konfuzo infanece salutis, metante for de sia frunto bukleton de tonditaj haroj.
“Ĉu iu estas ĉe Niĉjo? Maria Miĥajlovna delonge atendas lin por tagmanĝo,” diris Anjo.
“Iru, Anjo, li estas sola.”
La sekvan tagon, longe antaŭ la mateniĝo, al la soveto alveturis tri ĉaroj jungitaj de sataj ĉevaloj. Homoj sur la ĉaroj mallaŭte interparolis. El la financa fako oni elportis kelkajn sigelitajn sakojn, metis ilin sur la ĉarojn, kaj post kelkaj minutoj sur la ŝoseo bruegis la radoj. La ĉarojn ĉirkaŭis taĉmento komandita de Korĉagin.
Kvardekkilometra vojaĝo al la regiona ĉefurbo (inkluzive de dudek kvin kilometroj tra arbaro) finiĝis bone: la valoraĵoj estis sekure metitaj en monŝrankojn de la regiona financa fako. Sed post kelkaj tagoj de la landlimo al Berezdov algalopis kavaleriano. La rajdanton kaj la ĉevalon kovritan per ŝaŭma ŝvito, akompanis senkomprenaj rigardoj de la lokaj gapuloj. Ĉe pordego de la soveto la kavaleriano kiel sako falis teren kaj, subtenante sabron per la mano, ekbruis sur la ŝtupoj per siaj pezaj botegoj. Lisicin kuntirinte la brovojn prenis de li leteron, malsigelis ĝin kaj skribis sur la koverton sian kvitancon.
La limgardisto, ne ripoziginte la ĉevalon, eksaltis en la selon kaj tuj regalopis. Neniu sciis pri la enhavo de la koverto krom la prezidanto de la soveto, ĵus traleginta ĝin. Sed lokaj loĝantoj havas ian hundecan flarsenton. Inter tri etaj vendistoj ĉi tie du estas nepre etaj kontrabandistoj, kaj tiu okupo kreas en ili iun instinktan kapablon antaŭvidi danĝeron. Laŭ la trotuaro al la batalionstabo de la lerntrupoj rapide iris du homoj. Unu el ili estis Korĉagin. La urbetanoj lin konas: li ĉiam estas armita. Sed la fakto, ke la sekretario de la partia komitato Trofimov havas portepeon kun revolvero, estas jam malbonsigna. Post kelkaj minutoj el la stabo elkuris dek kvin homoj kaj, subtenante fusilojn kun fiksitaj bajonetoj, ekhastis al muelejo ĉe la vojkruco.
Ceteraj komunistoj kaj komsomolanoj estis sin armantaj en la partia komitato. En kozaka ĉapo, kun ĉiama “Mauser” ĉe femuro, pretergalopis la prezidanto de l’ soveto. Estis klare, ke okazis io malbona, kaj la granda placo kaj ankaŭ foraj stratetoj dezertiĝis kvazaŭ ĉiuj homoj formortus.
Dum unu momento sur la pordoj de la etaj butikoj aperis grandegaj mezepokaj seruroj, tuj frape fermiĝis ŝutroj. Kaj nur sentimaj kokinoj kaj lacaj pro varmego porkoj fervore klasifikis enhavon de sterkoamasoj.
Antaŭ la urbeto en ĝardenoj embuskis patrolo. De tie komenciĝis kamparo kaj malproksime videblis rekta vojlinio.
La informo, ricevita de Lisicin, estis konciza:
Hodiaŭ nokte apud Poddubci, uzante armilojn, traŝiriĝis el trans la landlimo rajdbando kun proksimume cent sabroj kaj du mitraloj. Estu pretaj. Spuroj de la bando perdiĝas en la arbaroj de Slavuta. Mi avertas, ke persekutante la bandon tra Berezdov tage rajdos cento da ruĝaj kozakoj. Do ne eraru.
Komandanto de la landlima bataliono Gavrilov
Jam post unu horo sur la vojo al la urbeto aperis rajdanto, kaj je unu kilometro post li – rajdtrupo. Korĉagin fikse rigardis antaŭen. La rajdanto estis proksimiĝanta singarde, sed la patrolan embuskon en ĝardenoj li ne rimarkis. Li estis juna ruĝarmeano el la sepa ruĝkozaka regimento. Kaŝesplorado por li estis nova okupo, kaj kiam lin subite ĉirkaŭis homoj, aperintaj el la ĝardenoj, li, vidinte sur iliaj armeaj bluzoj la insignojn de la Komunista Internacio de Junularo, konfuze ekridetis. Post mallongaj interparoloj li turnis sian ĉevalon al la trotanta trupo. La patrolo tralasis ruĝajn kozakojn kaj denove sin kaŝis en la ĝardenoj. Pasis kelkaj maltrankvilaj tagoj. Lisicin ricevis informon, ke la banditoj ne sukcesis efektivigi siajn teroristajn operaciojn: persekutate de la ruĝa kavalerio, la bando estis devigita urĝe retiriĝi trans la limon
Eta grupo de bolŝevikoj, dek naŭ homoj, en la tuta regiono streĉe laboris por konstruado de la sovetaj ŝtatorganoj. La ĵus organizita distrikto postulis krei ĉion denove. Proksimeco de la limo tenis ĉiujn en streĉiteco. Reelekto de la lokaj sovetoj, batalo kontraŭ banditoj, kultura laboro, likvido de kontrabando, armea kaj komsomola laboro – jen estis la rondo, en kiu kuregis de mateno ĝis profunda nokto la vivo de Lisicin, Trofimov, Korĉagin kaj de nemultnombra aktivularo, kiun ili kolektis. De sur ĉevalo “al skribotablo, de la tablo” al la placo, kie marŝas instruataj plotonoj de junuloj, klubo, lernejo, du aŭ tri kunsidoj, kaj nokte – ĉevalo, pistolo ĉe femuro kaj bruska krio:
“Halt! Kiu iras?”, frapado de radoj de iu fuĝanta ĉaro kun eksterlandaj varoj – el tio sumiĝis tagoj kaj noktoj de komisaro Korĉagin. En la distrikta komsomola komitato en Berezdov estis: Korĉagin, Lida Poleviĥ, estrino de la virina fako veninta el Volgo, kaj Eŭgeĉjo Razvaliĥin, alta, beleta eksgimnaziano, el junaj kaj frumaturaj, ŝatanto de danĝeraj aventuroj, kompetentulo pri Sherlock Holmes kaj Louis Boussenard. Razvaliĥin laboris kiel teknika funkciulo en la distrikta partia komitato. Nur antaŭ kvar monatoj li membriĝis en la komsomolo, sed sin tenis inter komsomolanoj kiel veterana bolŝeviko. Ne estis persono, sendebla al Berezdov, kaj post longa meditado la regiona komitato sendis Razvaliĥinon kiel gvidanton de politika-kleriga laboro.
* * *
La suno grimpis jam atingante zeniton. Varmego estis penetranta en la plej kaŝitajn anguletojn, ĉio vivanta rifuĝis sub tegmentojn, kaj eĉ hundoj rampis sub grenejon kaj kuŝis tie senvigliĝintaj de varmego, pigraj kaj dormemaj. Ŝajnis, ke ĉio vivanta forlasis la urbeton, kaj nur en flako apud puto beate gruntetis porko, enfosiĝinte en koton. Korĉagin malligis sian ĉevalon kaj, mordante lipon pro doloro en la genuo, surseliĝis. Instruistino staris sur ŝtupo de lerneja perono, permane protektante de la suno siajn okulojn.
“Ĝis la nova revido, kamarado militkomisaro.”
Ŝi ridetis. La ĉevalo senpacience frapis per piedo kaj kurbigante la kolon tiris la bridrimenojn.
“Ĝis revido, kamaradino Rakitina. Do, estas decidite: morgaŭ vi gvidos la unuan lecionon.”
La ĉevalo sentis malstreĉitan bridon kaj tuj ektrotis. Tiumomente Paŭlo aŭdis sovaĝajn kriojn. Tiel krias vilaĝaj virinoj dum incendio. La senindulga brido abrupte turnis la ĉevalon, kaj la komisaro ekvidis junan virinon, kiu kuris anhelante for de rando de l’ vilaĝo. Rakitina, elirinte al mezo de la strato, ŝin haltigis. Ĉe sojloj de apudaj kabanoj aperis homoj, plejparte maljunaj, ĉar ĉiuj fortikaj geviroj estis en la kamparo.
“Oj, homoj, kio do okazas tie! Oj, mi ne povas, mi ne povas!”
Kiam Korĉagin galope atingis ilin, de ĉiuj flankoj homoj jam estis alkurantaj. Oni sieĝis la virinon, ŝiris manikojn de ŝia blanka bluzo, superŝutis ŝin per timoplenaj demandoj, sed el ŝiaj konfuzitaj vortoj oni nenion povis kompreni.
“Oni mortigis! Oni buĉas unu la aliajn!”
Ŝi nur kriis. Iu maljunulo kun hirta barbo, subtenante sian tolan pantalonon, sensence suprensaltante, atakis la junan virinon:
“Ne kriu kiel freneza! Kie oni batas? Pro kio oni batas? Ĉesu jelpi! Fu, diablo!”
“Nia vilaĝo kontraŭ Poddubci batalas… Pro la kamplimoj. Poddubcianoj niajn homojn ĝismorte batas!”
Ĉiuj komprenis la malfeliĉon. En la strato komenciĝis virina hurlado, furioze kriegis maljunuloj. Kaj tra la vilaĝo ekflugis, ekŝvebis alarmo:
“Poddubcianoj niajn homojn buĉas per falĉiloj pro la kamplimoj!”
Surstraten kuris tiuj, kiuj povis movi la krurojn. Sin arminte per forkegoj, hakiloj kaj simple per palisoj el bariloj oni kuris al la kamparo, kie en sanga interbatalo la du vilaĝoj estis solvantaj sian ĉiujaran konflikton pri la kamplimoj. Korĉagin tiel skurĝis la ĉevalon, ke tiu tuj ekgalopis. Instigata per krioj de la rajdanto, ĝi hastis antaŭen per impetaj saltoj. Komplete alpreminte la orelojn al la kapo, alte ĵetante siajn krurojn, la ĉevalo rapidigis la galopadon. Sur monteto ventmuelejo kvazaŭ barus la vojon, disetendinte siajn brakojn-alojn. Dekstre de la muelejo, en valo ĉe rivero estis herbejoj. Maldekstre, kiom povis vidi la okuloj, jen leviĝante sur montetojn, jen descendante malsupren, etendiĝis sekala kampo. Vento, kurante tra matura sekalo, ŝajne karesis ĝin per la mano. Hele ruĝis papavoj apud la vojo. Ĉi tie regis kvieto kaj netolerebla varmego. Nur de malproksime, de malsupre, kie en sunradioj arĝente serpentumis la rivero, aŭdiĝis krioj. Malsupren laŭ deklivo al la herbejo, la ĉevalo flugis en terura impeto.
“Se la ĉevalo stumblos, ni ambaŭ pereos”, fulmis en la kapo de Paŭlo. Sed li jam ne povis haltigi la ĉevalon, kaj sin klininte al ĝia kolo, Paŭlo aŭskultis la venton fajfi en siaj oreloj.
Sur la herbejon li elflugis kiel freneza. En stulta, brutala furiozo tie homoj interbatalis. Kelkaj el ili kuŝis sangante. La ĉevalo perbruste faligis iun barbulon, kiu kun peco de falĉiltenilo enmane, persekutis junulon kun sangokovrita vizaĝo. Sunumita, forta kamparano knedis per siaj pezaj botegoj la teren faligitan malamikon, diligente elektante plej vundeblajn lokojn.
Korĉagin sturmis la homamason per la tuta pezo de sia ĉevalo kaj disĵetis la batalantojn. Donante neniom da tempo por rekonsciiĝi, li furioze turnadis la ĉevalon, tretis per ĝi la bestiĝintajn homojn, kaj sentante, ke disigi tiun svagan svarmon estus eble nur per la sama sovaĝeco kaj teruro, li kriis furioze:
“Disiru, fiularo! Mi mortpafos vin ĉiujn, banditoj!”
Kaj ŝirinte la pistolon el la ujo, Paŭlo pafis super ies vizaĝo, kripligita de kolerego. Antaŭensalto de la ĉevalo – sekvis pafo. Iuj, ĵetinte falĉilojn, sin turnis malantaŭen. Tiel furioze saltigante sian ĉevalon tra la herbejo, senĉese pafante, la komisaro atingis sian celon. La homoj sin ĵetis for de la herbejo, penante eskapi de respondeco kaj ankaŭ de tiu homo, diablo scias de kie aperinta, terura en sia furiozo kun la “ĥolera maŝineto” senĉese pafanta. Baldaŭ venis al Poddubci distrikta juĝo. Longe penegis la popola juĝisto, pridemandante arestitojn, sed ne sukcesis trovi iniciatintojn de la interbatiĝo. Pro tio neniu mortis, la vunditoj restis vivaj. Persiste, kun bolŝevika pacienco, penis la juĝisto komprenigi al la malserene starantaj antaŭ li kamparanoj la tutan sovaĝecon kaj nepermeseblon de la batalo, kiun ili entreprenis.
“La limoj estas la kaŭzo, kamarado juĝisto, implikiĝas niaj limoj! Pro tio ni interbatalas ĉiujare.”
Tamen kelkiuj estis devigitaj respondeci. Kaj post unu semajno tra la malpaciga tereno iris speciala komisiono kaj per fostetoj markis la posedlimojn. Maljuna termezuristo, malseka pro ŝvito, suferanta pro varmego, kunvolvante sian mezurbendon, diris al Korĉagin:
“Dum mia tridekjara termezurado mi vidis, ke ĉie la limo kaŭzas malpacon. Vidu tiun limlinion, ĝi ja estas io neimagebla! Ebriulo ja povus iri pli rekte. Kaj kio estas en la kamparo? Strio tri paŝojn larĝa surrampas alian la saman. Oni povas freneziĝi ilin dividante. Kaj ĉio ĉi post ĉiu jaro pli kaj pli dividiĝas. Se filo apartiĝas de la patro, la terstrio estas dividata duone. Mi asertas, ke post dudeko da jaroj anstataŭ kampoj estos la nuraj posedlinioj kaj mankos loko por semi. Jam nun tiuj limoj okupas dek procentojn de la kulturata tero.”
Korĉagin ridetis:
“Post dudek jaroj ni havos neniun limlinion sur nia tereno, kamarado termezuristo.”
La maljunulo indulgeme rigardis sian kunparolanton.
“Ĉu vi aludas pri la komunisma sociordo? Sed tio estos iam en malproksima estonteco.”
“Sed ĉu vi scias pri la kolĥozo en Budanovka?”
“Ha, jen pri kio temas!”
“Jes.”
“Mi estis en Budanovka… tamen ĝi estas escepto, kamarado Korĉagin.”
La komisiono mezuris. Du junuloj enbatadis fostetojn. Kaj ĉe ambaŭ flankoj de la herbejo staris vilaĝanoj kaj atente observis, ke la fostetoj estu enbatataj laŭ la spuro de estinta dividlinio, apenaŭ videbla dank’ al elstarantaj el herbo duonputrintaj bastonoj.
* * *
Vipinte malviglan ĉevalon koĉero sin turnis al veturantoj paroleme:
“Kiu scias, kiel tiuj komsomolanoj elkoviĝis ĉe ni. Ĝis nun ili ne estis. Sed ĉio komenciĝis, oni devas supozi, de la instruistino nomata Rakitina, eble vi konas ŝin. Ŝi estas ankoraŭ juna virineto, tamen oni povas nomi ŝin noca. Ŝi ja ribeligas ĉiujn virinojn en la vilaĝo. Ŝi kolektas ilin kaj farĉas iliajn kapojn per konfuzaj ideoj. Pro tio estas nura maltrankvilo. Ekzemple, mi frapis pro kolero la muzelon de mia edzino ‘ja sen tio oni ne povas vivi’ tio antaŭe estis kutima, kaj ŝi viŝis siajn larmojn kaj silentis, sed nun mi ne kuraĝu ŝin tuŝi, aliel seriozaj malagrablaĵoj atendos min. Ĉi-kaze vi povas aŭdi ion pri la popola juĝo… Pli malpli juna ino eĉ pri divorco al vi deklaros kaj ĉiujn leĝojn klarigos. Kaj mia Hanka, kiu ekde la naskiĝo estis kvieta, nun traŝovis sin en delegitinojn.
Nu, oni supozu, ke ŝi nun estas iu ĉefo super la virinoj. Kaj ili venas al ŝi el la tuta vilaĝo. Komence mi volis iom tikli ŝin per bridrimenoj, sed poste mi kraĉis sur la tutan aferon kaj rezignis. Ili iru al diablo! Ili babilaĉu. Kiel edzino ŝi estas senmanka, kaj sian mastrumadon ŝi scias bone kaj tiel plu.”
La koĉero gratis sian harozan bruston vidatan tra la fendo de lia tola ĉemizo, kaj por eventuala ordo li vipis ventron de la ĉevalo. En la ĉaro sidis Razvaliĥin kaj Lida. Ĉiu el ili havis sian aferon en Poddubci: Lida volis organizi konferencon de delegitinoj kaj Razvaliĥin veturis por ordigi laboron en la ĉelo de komsomolanoj.
“Ĉu la komsomolanoj ne plaĉas al vi?” ŝerceme demandis Lida la koĉeron. Tiu iom pinĉis sian barbeton kaj ne rapide respondis:
“Kial ne?.. En la juna aĝo oni povas iom petoleti. Ekzemple surscenigi iun spektaklon aŭ ion tian. Mi mem ŝatas rigardi komedion, se ĝi estas valora. Komence mi supozis, ke la knaboj diboĉos, sed ĉio okazis kontraŭe. De multaj homoj mi aŭdis, ke ili severe abstinas drinkadon, diboĉadon kaj ceteraĵojn. Ili pli okupiĝas pri lernado. Tamen ili komencis atakon kontraŭ la Dio kaj agitas por fari klubon en la preĝejo. Tio ja estas bedaŭrinda afero, maljunuloj malaprobas tion kaj koleras kontraŭ la komsomolanoj. Kaj krome ni pretendas pri nenio. Malordo estas videbla jen en kio: ili akceptas la plej mizeran malriĉularon, kamplaboristojn, kamparanojn el la plej mizeraj mastrumoj, sed gefilojn de fortaj mastroj ili ne allasas.”
La ĉaro descendis de monteto kaj venis antaŭ la lernejon.
* * *
Lerneja pedelino aranĝis litojn por la venintoj en sia hejmo, kaj mem ŝi iris dormi al fojnejo. Lida kaj Razvaliĥin estis ĵus venintaj de la kunveno, kiu daŭris longan tempon. La kabano estis malluma. Formetinte siajn ŝuojn, Lida enlitiĝis kaj tuj ekdormis. Ŝi estis vekita pro kruda tuŝo de la manoj de Razvaliĥin. La tuŝo lasis neniun dubon pri la celo.
“Kion vi?”
“Pli mallaŭte, Lida, kial vi kriaĉas? Mi enuas kuŝi tiel sola, ĉu vi komprenas? Ĉio iru al diablo! Ĉu vi trovas nenion pli interesan ol dormaĉi?”
“Forigu viajn manojn kaj tuj iru for de mia lito al diablo!”
Lida puŝis lin. Cinikan rideton de Razvaliĥin ŝi neniam toleris. Nun ŝi volis diri al li ion ofendan kaj mokan, sed la dormo katenis ŝin kaj ŝi fermis la okulojn.
“Kial vi afektas? Imagu tiun prudon de intelektulino! Ĉu vi eble venis el la edukejo por nobelidinoj? Kion vi pensas, ĉu mi tuj devas kredi al vi? Ne ŝajnigu vin malsaĝulino. Se vi estas konscia homo, vi antaŭ ĉio kontentigu min kaj poste dormu, kiom vi volas.”
Opiniante superflua malŝpari siajn vortojn, li denove sidiĝis sur la liton kaj postuleme, en la maniero de mastro, metis sian manon sur la ŝultron de Lida.
“Iru al diablo!” tuj vekiĝinte ŝi diris.
“Mi ĵuras, ke morgaŭ mi ĉion rakontos al Korĉagin.”
Razvaliĥin kaptis ŝian manon kaj kolere flustris:
“Mi fajfas pri via Korĉagin, kaj vi ne kalcitru obstine, ja mi tute egale posedos vin.”
Inter ili okazis bataleto, kaj en silento de la kabano aŭdiĝis du vangofrapoj… Razvaliĥin saltis flanken. Diveninte la direkton en mallumo, Lida kuris al la pordo, kaj puŝinte ĝin, ŝi elkuris en la korton. Tie ŝi staris, verŝita de lunlumo, ne plu reganta sin pro kolerego.
“Venu en la domon, malsaĝulino!” furioze kriis Razvaliĥin. Li elportis sian liton sub ŝedon kaj restis noktumi en la korto. Kaj Lida, riglinte la pordon, kuŝiĝis kaj kunvolviĝis bule. Matene, revenante hejmen, Eŭgeĉjo sidis en la ĉaro apud la maljuna koĉero kaj fumis unu cigaredon post la alia.
“Sed tiu netuŝebla aĉulino vere povas priklaĉi min al Korĉagin. Jen kiel peklita pupo! Almenaŭ ŝi aspektus bela, sed fakte ŝi estas nura neniaĵo. Necesas repaciĝi kun ŝi, ĉar povas okazi malagrablaĵo. Korĉagin ja sen tio malŝate rigardas min”.
Razvaliĥin translokiĝis al Lida. Li ŝajnigis sin konfuzita, liaj okuloj estis malgajaj, li balbutis ion por pravigi sin, li jam pentis. Razvaliĥin atingis sian celon: ĉe rando de la urbeto Lida promesis al neniu rakonti pri la nokta epizodo.
* * *
Unu post la alia naskiĝis komsomolaj ĉeloj en la apudlimaj vilaĝoj. Multe da fortoj fordonis komsomolanoj al tiuj unuaj ĝermoj de la komunisma movado. Tutajn tagojn pasigis Lida Poleviĥ kaj Korĉagin en tiuj vilaĝoj. Razvaliĥin ne ŝatis viziti vilaĝojn. Li ne povis interkompreniĝi kun vilaĝaj junuloj, ne povis konkeri ilian konfidon, kaj nur fuŝis la aferon. Sed Lida kaj Korĉagin faris tion simple kaj nature. Lida kolektadis ĉirkaŭ si junulinojn, trovis amikinojn inter ili kaj jam ne perdis ligon kun ili, nerimarkeble interesigante la knabinojn pri la vivo kaj laboro de la komsomolo. Korĉagin estis konata al tuta junularo de la distrikto.
La dua bataliono de antaŭarmea servo kontaktis mil sescent junajn konskriptojn. Neniam ankoraŭ harmoniko ludis tiom gravan rolon en propagando kiel ĉi tie dum vilaĝaj amikaj vesperoj, sur strato. Dank’ al la harmoniko Korĉagin fariĝis “sia knabo”, kaj multaj vojetoj al la komsomolo komenciĝis por hartufaj junuloj ĝuste de la kantvoĉa sorĉistino – harmoniko, jen pasia kaj emocianta la koron en flugrapida ritmo de marŝmelodio, jen karesa kaj tenera en melankoliaj voĉruladoj de ukrainiaj kantoj.
Oni aŭskultis la harmonikon kaj ankaŭ la harmonikiston-ekslaboriston, nunan komisaron kaj komsomolan sekretarion. Agorde plektiĝis en koroj kantoj de la harmoniko kun tio, pri kio parolis la juna komisaro. En vilaĝoj oni aŭdis nun novajn kantojn, en vilaĝaj kabanoj krom psalmaroj kaj sonĝinterpretaj libroj aperis aliaj libroj. Kontrabandistoj komencis senti malfacilaĵojn, ili devis atenti ne nur limgardistojn: la soveta reĝimo ekhavis junajn amikojn kaj fervorajn helpantojn. Kelkiam logataj de la ideo mem kapti malamikon, tieaj komsomolanoj estis troigantaj sian fervoron, kaj tiam Korĉagin devis savi siajn protektatojn el embarasaj situacioj.
Unufoje la bluokula sekretario de la komsomola ĉelo en Poddubci Griĉjo Ĥorovodko, senpacienca, arda disputemulo kaj ateisto, sciiĝinte per siaj propraj vojoj, ke nokte oni liveras kontrabandajn varojn al la vilaĝa muelisto, alarme mobilizis sian tutan ĉelon. Armitaj per lernfusilo kaj du bajonetoj, la ĉelo kun Griĉjo ĉekape nokte embuske sieĝis la muelejon, atendante kontrabandistojn. Pri la kontrabando eksciis ankaŭ la landlima posteno de GPU, kaj venigis sian taĉmenton. Nokte la du grupoj kunpuŝiĝis kaj nur dank’ al sindeteno de limgardistoj la komsomolanoj ne estis mortpafitaj en la batalbarakto.
Oni nur senarmigis la knabojn kaj forkondukinte ilin al najbara vilaĝo, tie enkarcerigis ilin. Tiutempe Korĉagin estis ĉe Gavrilov. Matene la batalionestro sciigis lin pri la ĵus ricevita operacia informo kaj la sekretario de la distrikta komsomola komitato ekgalopis por liberigi la knabojn. Reprezentanto de GPU ridetante rakontis al li pri la nokta okazintaĵo.
“Ni faru jenon, kamarado Korĉagin. Ili estas bonaj knaboj, kaj ni ne juĝos ilin. Sed por ke ili ne plu plenumu niajn funkciojn, vi malvarmigu iliajn kapojn. Sentinelo malfermis pordon de stalo kaj dek unu junuloj, leviĝinte de la planko, staris konfuzitaj alterne tretante per la piedoj.
“Jen vidu ilin,” ĉagrenite etendis siajn manojn la reprezentanto.
“Ili misagis, kaj mi devas nun forsendi ilin ĉiujn al la provinca ĉefurbo.”
Tiam Griĉjo ekparolis emociite:
“Kamarado Saĥarov, kion malbonan ni faris? Ni ja volis klopodi por la soveta potenco. Tiun kulakon ni jam delonge gvatas, kaj vi nin arestis kiel banditojn.”
Li ofendite sin forturnis. Post serioza intertraktado Korĉagin kaj Saĥarov, apenaŭ retenante sian severan tonon, ĉesigis la “malvarmigon de la kapoj”.
“Se vi kaŭcios por ili kaj promesos al ni, ke ĉi tiuj knaboj ne plu vizitos la landlimon, kaj helpos nin alimaniere, ni liberigos ilin sen iu ajn puno,”
Saĥarov sin turnis al Korĉagin.
“Bone, mi respondecos por ili, kaj mi esperas, ke ili ne plu kompromitos min.”
La junuloj estis revenantaj el Poddubci kantante. La incidento ne estis diskonigita. Tamen la mueliston oni baldaŭ kaptis ĉe la krimo.
* * *
Riĉe vivas germanaj kolonianoj en siaj izolitaj arbaraj bienoj de Majdan-Villa. Je duonkilometro unu de la alia staras fortikaj bienoj de kulakoj, domoj kun diversaj alkonstruaĵoj kvazaŭ malgrandaj citadeloj. En Majdan-Villa kaŝis sin la bando de Antonjuk. Tiu cartempa suboficiro organizis la banditan sepon el siaj parencoj kaj komencis rabi sur apudaj vojoj, ne hezitante verŝi sangon senelekte de akaparistoj, ne preterlasante ankaŭ sovetajn funkciulojn. Antonjuk agis rapide. Hodiaŭ li mortigis du vilaĝajn vendistojn de kooperativo, morgaŭ jam dudek kilometrojn for de tiu loko li senarmigis poŝtoficiston kaj prirabis lin ĝis la lasta groŝo. Antonjuk konkuris kun sia “kolego”
Hordij, unu valoris la alian, kaj ili ambaŭ kune rabis de la regiona polico kaj GPU multe da tempo. Antonjuk sin ŝovis diversflanken sub la nazo mem de Berezdov. Fariĝis danĝeraj por veturado la vojoj al urbo. Estis malfacile kapti la banditon: kiam danĝero minacis, li eskapis trans la limon, tie sin kaŝis kaj reaperis, kiam oni malplej atendis lin. Post ĉiu sciigo pri sanga rabatako de tiu danĝera kaj nekaptebla besto Lisicin nervoze mordis siajn lipojn.
“Ĝis kiam tiu serpento nin mordos? Do li putrulo, atingos kiam mi mem okupiĝos pri li,” murmuris Lisicin tra la kunpremitaj dentoj. Kaj la prezidanto de l’ soveto dufoje sin ĵetis sur freŝan spuron de la bandito kune kun Korĉagin kaj tri aliaj kamaradoj, sed Antonjuk ĉiam estis eskapanta. El la provinca ĉefurbo oni sendis al Berezdov taĉmenton por batali kontraŭ la banditoj. La taĉmenton gvidis danda Filatov. Orgojla kiel juna koko, li ne trovis necesa sin registri ĉe la prezidanto de l’ soveto laŭ la apudlimaj reguloj, sed tuj kondukis sian taĉmenton al proksima vilaĝo Semaki. Veninte tien nokte, li lokiĝis kun sia taĉmento en la unua kabano rande de l’ vilaĝo.
Nekonataj armitoj kaŝite agantaj atentigis pri si komsomolanon en najbara dometo, kaj li kuris al la prezidanto de l’ vilaĝa soveto. Nenion sciante pri la taĉmento, la prezidanto decidis, ke ĝi estas bando, kaj tuj al la distrikta centro rajdis la komsomolano kiel kuriero. La kretenaĵo de Filatov apenaŭ ne kostis la vivon de multaj homoj. Lisicin eksciis pri la “bando” nokte. Li tuj alarmis la policon kaj kun deko da homoj galopis al Semaki. Haste veninte al la korto, ili saltis de sur la ĉevaloj kaj, transiginte plektitan barilon, sin ĵetis al la domo. Sentinelo ĉe la pordo, frapita en la kapon per kolbo de revolvero, kvazaŭ sako falis teren, la pordo pro peza ŝultrobato de Lisicin malfermiĝis, kaj en la ĉambron, apenaŭ lumigitan de plafona lampo, enrompiĝis la venintoj. Levinte la manon, preta eksplodi grenadon, premante pistolon en la alia mano, Lisicin kriegis tiel, ke fenestraj vitroj tintis:
“Kapitulacu, aliel mi disŝiros vin je pecoj!”
La atakintoj pretis post unu sekundo superŝuti per hajlo de kugloj la dormemajn, ĵus saltintajn de sur la planko homojn. Sed la terure aspektanta homo, kun grenado en la mano, igis dekojn da homoj levi la manojn. Kaj post unu minuto, kiam la tutan taĉmenton oni forpelis en la korton en subvestoj, sovetia ordeno sur ĉemizo de Lisicin fine malligis la langon de Filatov. Lisicin furioze kraĉis kaj kun neniiga malestimo ĵetis:
“Idioto!”
* * *
La distrikton atingis resonoj de la germana revolucio. Atingis la bruego de interpafado sur barikadoj de Hamburgo. Malkviete iĝis ĉe la limo. En streĉa atendo estis legataj tagĵurnaloj, de la okcidento blovis la ventoj de l’ Oktobro… Al la distrikta komitato de l’ komsomolo abunde venis petskriboj pri aliĝo al la Ruĝa Armeo. Korĉagin longe persvadis senditojn de la komsomolaj ĉeloj, ke la politiko de Sovetio estas politiko de paco, kaj dume ĝi intencas militi kontraŭ neniu el siaj najbaroj. Sed tio ne multe efikis. Ĉiudimanĉe en la urbeto kunvenis komsomolanoj de ĉiuj ĉeloj, kaj en la granda ĝardeno de la popo estis aranĝataj distriktaj kunvenoj. Foje tagmeze en la grandan korton, zorgante pri la vicordo, marŝe venis la tuta komsomolĉelo el Poddubci. Korĉagin rimarkis ĝin tra la fenestro kaj eliris sur la peronon. Dek unu junuloj kun Griĉjo ĉe la frunto, en botoj, kun ampleksaj dorsosakoj, haltis ĉe la enirejo.
“Kio okazis, Griĉjo?” surprizite demandis Korĉagin.
Sed Griĉjo okulsignis al li kaj kune kun Korĉagin eniris en la domon.
Kiam la junulon ĉirkaŭis Lida, Razvaliĥin kaj ankoraŭ du komsomolanoj, li fermis la pordon kaj kuntirinte siajn senkolorajn brovojn, serioze informis:
“Gekamaradoj! Mi ja ekzamenas batalpretecon. Hodiaŭ mi deklaris al miaj anoj, ke el la distrikta centro venis telegramo, certe absolute sekreta, pri la komenco de milito kontraŭ germanaj kapitalistoj, kaj baldaŭ komenciĝos milito kontraŭ sinjoroj de Pollando. Do jen la ordono el Moskvo: ĉiuj komsomolanoj devas iri al la fronto, sed kiuj timas, tiuj skribu oficialan peton por resti hejme. Mi ordonis, ke pri la milito ili diru neniun vorton, kaj ke ĉiu kunprenu panon kaj lardon; kiu ne havas lardon, prenu ajlojn aŭ cepojn, kaj post unu horo ĉiuj kunvenu sekrete malantaŭ la vilaĝo. Ni iros al la distrikta centro kaj de tie al la regiona ĉefurbo, kie ni ricevos armilojn. Ĉio ĉi impresis miajn knabojn forte. Ili komencis demandi min diversmaniere, sed mi diris al ili: sen parolado, finite! Kiuj rezignas, skribu papereton. La militiro estas libervola. Miaj knaboj disiris al siaj hejmoj, sed mia koro batis maltrankvile: kio okazos, se neniu venos? Tiam mi ja devos likvidi la ĉelon, kaj mi mem devos iri aliloken. Tiel mi sidis post la vilaĝo kaj observis. Ili venis po unu. Iuj iris kun larmoj sur la vizaĝoj, tamen ne montrante la emocion. Ĉiuj dek alvenis, neniu dizertis. Jen kia estas la komsomola ĉelo de Poddubci!” entuziasme finis Griĉjo, fiere frapinte per pugno sian bruston.
Sed kiam indignigita Lida komencis lin “sapumi”, li rigardis ŝin ne komprenante.
“Kion vi diras al mi? Ĝi ja estas la plej taŭga kontrolo! Tiel ĉiu homo estas videbla. Neniu povas trompi. Por plia efiko mi volis konduki ilin rekte al la regioncentro, sed la knaboj iom laciĝis. Nun ili iru hejmen. Nur vi, Korĉagin, nepre alparolu ilin. Ĉar kiel decus sen tio? Sen parolado ne konvenas… Diru fine, ke la mobilizo estas nuligita, kaj ili pro sia heroeco meritis honoron kaj gloron.”
* * *
En la regionan ĉefurbon Korĉagin venis malofte. Tiuj vizitoj rabis de li kelkajn tagojn, sed lia laboro en la distrikta komitato postulis lian ĉiutagan ĉeeston. Sed kompense Razvaliĥin vizitis la urbon ĉe ĉiu oportuna okazo.
Armita de l’ kapo ĝis la piedoj, li image komparante sin kun iu el la protagonistoj de Cooper plezure vojaĝis tien. En arbaro li pafis kornikojn aŭ rapidajn sciurojn, haltigis piedirantojn kaj kiel vera enketestro demandis: kiu, de kie kaj kien sin direktas. Proksime al la urbo Razvaliĥin senarmiĝis. Sian fusilon li ŝovis sub fojnon, revolveron en poŝon kaj al la regiona komitato de l’ komsomolo li estis venanta en sia ordinara aspekto.
“Nu, kio nova estas ĉe vi en Berezdov?”
En la ĉambro de la sekretario Fedotov ĉiam estis multaj homoj. Ĉiuj parolis interrompante unu la alian. Necesas scipovi labori en tiuj kondiĉoj, aŭskulti samtempe kvar parolantojn, skribi kaj respondi al la kvina. Kaj Fedotov estas tute juna, sed li havas sian partian membrokarton ekde 1919. Nur en tiu ribela tempo dek-kvin-jara knabo povis fariĝi partiano. Je la demando de Fedotov, Razvaliĥin respondis neglekte:
“Ĉiujn novaĵojn ne estas eble rakonti. Mi turniĝas de mateno ĝis malfrua nokto. Ĉiujn truojn necesas ŝtopi, oni devas ja ĉion fari de nulo. Denove mi organizis du novajn ĉelojn. Pro kio vi vokis min?”
Li kun serioza mieno sidiĝis en fotelon. Administranto pri ekonomia fako Krimskij por minuto forlasinte paperamason rigardis lin:
“Korĉagin estis vokita ĉi tien, sed ne vi.”
Razvaliĥin elbuŝigis densan strion de tabakfumo.
“Korĉagin ne ŝatas veturi ĉi tien. Mi devas eĉ en tio klopodi anstataŭ li… Ĝenerale tre bone vivas iuj sekretarioj: ili nenion faras, diablo prenu, kaj eluzas tiajn azenojn, kia mi estas. Korĉagin foriras al la landlimo kaj tie restas dum du aŭ tri semajnoj, kaj mi plenumas la tutan laboron.”
Razvaliĥin senambigue komprenigis, ke ĝuste li estus konvena sekretario por la distrikta komitato de l’ komsomolo.
“Ial al mi ne plaĉas tiu ulo,” malkaŝe konfesis Fedotov al la komitatanoj post la foriro de Razvaliĥin. Liaj insidaĵoj malkovriĝis hazarde. Iufoje Lisicin venis al Fedotov por ricevi poŝtaĵojn. Ĉiu kiu venis el la distrikto kutime prenis korespondaĵojn por ĉiuj kunlaborantoj. Ili havis longan konversacion kaj Razvaliĥin estis senmaskigita.
“Tamen sendu Korĉaginon ĉi tien, mi ja preskaŭ ne konas lin,” adiaŭante diris Fedotov al la prezidanto de l’ distrikta soveto.
“Bone. Sed kun la kondiĉo: ne intencu forpreni lin de ni. Ni kategorie protestos.”
* * *
Ĉi-jare la Oktobra festo ĉe la landlimo estis celebrata kun eksterordinara entuziasmo. Korĉagin estis elektita prezidanto de la festokomisiono en la apudlimaj vilaĝoj. Post mitingo en Poddubci kvin mil vilaĝanoj en duonkilometra kolono, kun orkestro kaj bataliono de lerntrupoj frunte, kun skarlataj standardojn, sin direktis al la landlimo. Zorgante pri plej severa ordo kaj organiziteco, la kolono komencis sian marŝon laŭlonge de la limfosta linio, sin direktante al la vilaĝoj, dividitaj per la limo. Tiun spektaklon apudlimaj poloj neniam vidis.
Antaŭ la kolono sur ĉevaloj rajdis la batalionestro Gavrilov kaj Korĉagin, malantaŭe tondris la blovorkestra kupro, susuris standardoj kaj sonis kantoj. La vilaĝa junularo estas bele vestita kaj gaja, arĝente sonoras rido de junulinoj, serioze aspektas vizaĝoj de plenaĝuloj kaj solene de la maljunuloj. Malproksime, kiom povas vidi okuloj, fluis tiu homa rivero kies bordo estas la ŝtatlimo. Neniun paŝon for de l’ sovetia tero faris ies piedo trans la malpermesatan linion. Korĉagin preterlasis la homan torenton. Komsomolanoj kantis:
De Siberio ĝis Brita bord’
Ruĝa Armeo – plej granda fort’!
Poste sekvis junulina ĥoro:
Hoj falĉistoj, falĉu sur mont’…
Per ĝoja rideto salutis la kolonon sovetiaj limsentineloj kaj embarase-konfuzite observis ĝin la poloj. La manifestacia marŝo laŭlonge de la limo, malgraŭ anticipa averto al la polaj aŭtoritatoj, kaŭzis alarmon tie trans la limo. Haste ekrajdis patroloj de l’ kampa ĝendarmaro, kvinoble grandiĝis kvanto de sentineloj, kaj en ravinoj por eventualaj okazoj estis kaŝitaj rezervaj fortoj. Sed la kolono marŝis sur sia tero brua kaj ĝoja, pleniganta la aeron per siaj kantoj. Sur altaĵo staris pola sentinelo. Ritma marŝado de la kolono. Ekflugis la unuaj sonoj de marŝo. La polo mallevis la fusilon de sur sia ŝultro kaj, metinte ĝin ĉe la piedo, faras la armilsaluton. Korĉagin klare aŭdis:
“Vivu komunumo!”
La okuloj de la soldato montras, ke tion diris li. Paŭlo fikse rigardas lin. Amiko! Sub lia soldata uniformo batas la koro agorda kun la kolono, kaj Korĉagin mallaŭte respondis en la pola lingvo:
“Saluton, kamarado!”
La sentinelo restis malantaŭe. Li preterlasis la kolonon, tenante sian fusilon en la sama pozicio. Paŭlo kelkfoje sin turnis kaj rigardis tiun etan figuron. Jen ankoraŭ unu polo. Griziĝintaj lipharoj. El sub la nikela borderaĵo de la viziero de kvarangula kaskedo rigardas senmovaj kaj senkoloraj okuloj. Korĉagin, ankoraŭ impresita de la ĵusa alparolo, diris unua, kvazaŭ al si mem ankaŭ pollingve:
“Saluton, kamarado!”
Sed li ne ricevis respondon. Gavrilov ridetis. Montriĝis, ke li ĉion aŭdis.
“Vi tro multon deziras,” li diris.
“Krom soldatoj de simpla infanterio, ĉi tie ankaŭ troviĝas infanteriaj ĝendarmoj. Ĉu vi vidis sur lia maniko galonan insignon? Do li estas ĝendarmo.”
La kapo de l’ kolono jam estis descendanta de la monteto al vilaĝo, dividita per la limo je du partoj. La sovetia parto preparis por la gastoj solenan akcepton. Apud la landlima ponteto, ĉe la bordo de l’ rivereto, kunvenis la tuta sovetia vilaĝo. Gejunuloj viciĝis ĉe ambaŭ flankoj de la vojo. En la pola vilaĝoparto homoj surgrimpis tegmentojn de domoj kaj staloj, fikse rigardante la okazantaĵon trans la rivereto. Amasoj de vilaĝanoj staris apud plektitaj heĝoj kaj ĉe la sojloj de siaj kabanoj.
Kiam la kolono eniris en la homkoridoron, la orkestro ludis “Internacion”.
Sur memfarita tribuno, ornamita per verdaĵoj, parolis emociite nematuraj junuloj kaj grizaj maljunuloj. Parolis ankaŭ Korĉagin en sia gepatra ukraina lingvo. Lia parolo flugis trans la landlimon kaj tie estis aŭdebla. Tie oni decidis ne allasi aŭskultadon por ke tiu parolo ne flamigu ies korojn. Tra la vilaĝo komencis galopi ĝendarma patrolo, per skurĝoj premante la homojn en iliajn domojn. Klakis pafoj kontraŭ la tegmentojn. La stratoj dezertiĝis. Forpelita per pafado junularo malaperis de sur la tegmentoj. Tion oni sombre observis de la sovetia bordo. Maljuna paŝtisto helpata de junuloj, surgrimpis la tribunon kaj obsedata de indigno, ekparolis emociite:
“Bone rigardu, infanoj miaj! Tute same oni ankaŭ nin batis iam, sed nun neniu povas vidi, ke en niaj vilaĝoj estroj batas kamparanojn per skurĝo. Fino venis al niaj sinjoroj, finiĝis ankaŭ batoj kontraŭ niajn dorsojn. Gardu do, miaj filoj, nian novan potencon forte. Mi estas maljuna, mi ne scias paroli. Sed mi volis diri multe. Tia ofendo estas pro tuta nia vivo, kiun ni tremaĉis sub la caro, simile al bovo trenanta la ĉaron, kia ofendo pro tiuj!”
Kaj li svingis sian ostecan manon direkte al la kontraŭa bordo kaj ekploris kiel ploras nur etaj infanoj kaj maljunuloj. La avon anstataŭis Griĉjo Ĥorovodko, kaj aŭskultante lian koleregan parolon, Gavrilov turnis sian ĉevalon kaj rigardis streĉe: ĉu iu notas ĝin skribe tie, sur la kontraŭa bordo. Sed la bordo estis senhoma, eĉ sentinelon oni foririgis de la ponto.
“Evidente oni ne sendos proteston al nia ministerio pri eksteraj aferoj,” li ŝercis.
* * *
En pluva aŭtuna nokto ĉe la fino de novembro, ne plu estis videblaj la sangaj postsignoj de la bandito Antonjuk kaj de liaj sep kunuloj. La lupa herdo estis kaptita dum nuptofesto de riĉa koloniisto en Majdan-Villa. Atingis lin tie komunumanoj de Ĥrolin. Virinaj klaĉoj alportis informojn pri tiuj gastoj de la edziĝanto. Tuj kunvenis dek du ĉelanoj kun plej diversaj armiloj. En ĉevalĉaroj ili venis al la izolita bieno, dum al Berezdov hastis speciala kuriero. En Semaki la sendito hazarde renkontis taĉmenton de Filatov, kiu tuj sin ĵetis laŭ la freŝa spuro. La komunumanoj de Ĥrolin sieĝis la bienon, kaj komenciĝis la pafparolado kun la kompanio de Antonjuk. La banditoj okupis malgrandan aparte starantan dometon kaj vipis per plumbo ĉiun, kiu videbliĝis je la celilo. Ili provis rekte trarompi la sieĝan baron, sed la sieĝantoj forpelis ilin returne en la dometon, frakasinte unu el la banditoj per kuglo. Kelkfoje Antonjuk estis trafinta en similajn situaciojn, kaj ĉiam li sukcesis eskapi, savante sin per mangrenadoj kaj per nokta mallumo. Probable li eskapus ankaŭ ĉi-foje, ĉar la komunumanoj jam perdis du siajn anojn, sed al la bieno ĝustatempe venis Filatov. Antonjuk komprenis, ke li kaptiĝis firme kaj ĉi-foje neelireble. Ĝis mateno li ŝutis la plumbon el ĉiuj fenestroj de la dometo, tamen ĉe mateniĝo li estis kaptita. El la sepopo kapitulacis neniu. La fino de la lupa herdo kostis kvar vivojn. El tiuj tri vivojn oferis anoj de la komsomola ĉelo de Ĥrolin.
* * *
La bataliono de Korĉagin estis vokita por aŭtuna manovro. Kvardek kilometrojn ĝis la tendaro de sia divizio la bataliono marŝis sub torenta pluvo dum unu tago. Sian marŝon ĝi komencis frumatene kaj finis en malfrua vespero. Batalionestro Gusev kaj lia komisaro Korĉagin faris tiun marŝon rajde. Okcent estontaj rekrutoj, apenaŭ atinginte kazernojn, falis dormi. La divizia stabo alvokis la batalionon kun ioma malfruiĝo, kaj jam la sekvan matenon la manovro komenciĝis. La nove veninta bataliono estis inspektota. Ĝi estis vicigita sur placo. Baldaŭ el la stabo venis kelkaj kavalerianoj. La bataliono jam ekipita tute ŝanĝis sian aspekton. Kaj Gusev, sperta komandanto, kaj Korĉagin oferis al sia bataliono multe da energio, multe da tempo kaj ambaŭ estis trankvilaj pri la prepariteco de la bataliono.
Kiam la oficiala inspektado estis finita, kaj la bataliono montris sian kapablon manovri kaj reordigi siajn vicojn, unu el la komandantoj, kun bela, sed velke ŝvelinta vizaĝo, abrupte sin turnis al Korĉagin:
“Kial vi rajdas? Niaj batalionestroj kaj komisaroj devas ne havi ĉevalojn. Mi ordonas forkonduki la ĉevalojn en stalojn kaj efektivigi la manovron piede.”
Korĉagin sciis, ke se li restus sen ĉevalo, li ne povus partopreni la manovron, li ne povus iri eĉ unu kilometron sur siaj kruroj. Sed kiel li povus diri pri tio al tiu kriema dando kun deko da ŝultrorimenoj? “Sen ĉevalo mi ne povas partopreni la manovron.”
“Kial?”
Komprenante, ke li ne povas klarigi sian rifuzon alimaniere, Korĉagin obtuze respondis:
“Miaj kruroj ŝvelis, kaj mi ne povos dum la tuta semajno kuradi kaj iradi. Krome, mi ne scias, kio vi estas, kamarado?”
“Unue: mi estas stabestro de via regimento. Due: mi refoje ordonas al vi forlasi la ĉevalon, kaj se vi estas handikapito, ne mi kulpas, ke vi servas en armeo.”
Korĉagin estis kvazaŭ skurĝita. Li ŝiris la bridon, sed forta mano de Gusev detenis lin.
Dum kelkaj minutoj du sentoj interbatalis en Paŭlo: ofendiĝo kaj sinrego. Sed Paŭlo Korĉagin ne plu estis tiu ruĝarmeano, kiu senpripense povus transiri de unu taĉmento al alia. Li estis komisaro de bataliono, kaj tiu bataliono staris post lia dorso. Do kian ekzemplon de disciplino li montros per sia konduto? Ja ne por tiu fanfarona dando li edukis sian batalionon. Li liberigis la piedojn el piedingoj, deĉevaliĝis kaj, subpremante akutan doloron en la artikoj, ekiris al dekstra flanko.
* * *
Kelkaj tagoj estis rare bonveteraj. La manovro estis finiĝonta. La kvinan tagon ili pasis ĉirkaŭ Ŝepetovka, kiu estis ilia finpunkto. La bataliono de Berezdov ricevis la taskon okupi la stacion flanke de la vilaĝo Klimentoviĉi. Perfekte konante la lokon, Korĉagin montris al Gusev ĉiujn alirejojn. La bataliono, dividita je du partoj, per malproksima ĉirkaŭiro, ne rimarkite de la “malamiko”, penetris en arieron kaj kun huraoj enrompiĝis en la stacidomon. La juĝantoj nomis tiun operacion brile plenumita. La stacidomo restis en la manoj de berezdovanoj, kaj la bataliono, ĝin defendinta kaj perdinta konvencie duonon de sia anaro, retiriĝis al arbaro. Korĉagin prenis sur sin komandofunkciojn por duonbataliono. Ordonante pri dislokigo de la bataliono, Korĉagin staris meze de la strato kun rotestro kaj politika gvidanto.
“Kamarado komisaro,” sin turnis alkurinta ruĝarmeano, “la batalionestro demandas, ĉu estas okupitaj de la mitralistoj la kruciĝoj inter ŝoseoj kaj fervojo? Tuj venos la komisiono,” anhelante li diris al Korĉagin. Paŭlo kun siaj oficiroj ekiris al la vojkruciĝo. Ĉe la vojkruciĝo kunvenis estraro de la regimento. Oni gratulis Gusevon pro la sukcesa operacio. La reprezentantoj de la “frakasita” bataliono konfuzite alterne tretis per la piedoj, eĉ ne penante sin pravigi.
“Tio ne estas mia merito. Korĉagin, kiu estas lokano, gvidis nin.”
La stabestro alrajdis al Paŭlo tute proksime kaj ĵetis mokeme:
“Montriĝas, ke vi bonege povas kuradi, kamarado, kaj sur ĉevalo vi venis por fanfaroni, ĉu?”
Li volis ankoraŭ ion diri, sed rigarda esprimo de Korĉagin interrompis lin, kaj li diris nenion.
Kiam la komandantoj forrajdis, Korĉagin mallaŭte demandis Gusevon:
“Ĉu vi scias lian nomon?”
Gusev frapetis lian ŝultron.
“Ĉesu, ne atentu tiun aventuristaĉon. Lia nomo estas Ĉuĵanin, ŝajnas iu eksa flagoficiro en la cara armeo.”
Kelkfoje dum la tago Korĉagin penis rememori, kie li aŭdis tiun nomon, sed li ne sukcesis.
* * *
Finiĝis la manovro. Ricevinte bonegan aprezon, la bataliono revenis al Berezdov, sed Korĉagin, tute disbatita fizike, por du tagoj restis ĉe la patrino. Lia ĉevalo restis ĉe Artjom. Du tagojn Paŭlo dormis po dudek horoj, la trian tagon li venis en la lokomotivejon al Artjom. Iun karan parencan odoron li sentis tie en la fumigita ejo. Avide li enspiris la fumon de karbo. Potence logis lin tio, konata de la infanaĝo, apud kio li elkreskis, kaj kun kio li parenciĝis. Kvazaŭ li perdus ion karan.
Dum multaj monatoj li ne aŭdis krion de lokomotivo, kaj same kiel mariston emocias turkisa bluo de senlima maro ĉiufoje post longa foresto, ankaŭ lin, hejtiston kaj muntiston, vokis al si la amata medio. Li longe ne povis subpremi en si tiun senton. Kun sia frato li ne parolis multe. Sur lia frunto Paŭlo rimarkis novan sulkon. Artjom laboris ĉe movebla forĝforno. Jam li havis la duan infanon. Videble lia vivo estis malfacila. Pri tio Artjom ne parolis, sed tio estis klare videbla.
Dum unu aŭ du horoj ili laboris kune.
Poste ili disiĝis. Ĉe la vojkruciĝo Paŭlo haltigis sian ĉevalon kaj longe rigardis la stacion, poste li skurĝis la korvokoloran ĉevalon kaj pelis ĝin je plena galopo laŭ la arbara vojo. Nun sendanĝeraj iĝis la arbaraj vojoj. Bolŝevikoj neniigis grandajn kaj malgrandajn banditojn, forbruligis iliajn nestojn, kaj en vilaĝoj de la distrikto komenciĝis pli trankvila vivo. Al Berezdov Korĉagin venis ĉirkaŭ tagmezo. Sur perono de la komitata domo lin ĝoje renkontis Lida.
“Fine vi venis! Mi jam sopiris pri vi.”
Kaj brakuminte liajn ŝultrojn, Lida eniris kun li en la domon.
“Kie estas Razvaliĥin?” demandis Korĉagin, demetinte sian uniforman palton. Lida iel nevolonte respondis:
“Mi ne scias, kie li estas. Aĥ, mi rememoris! Matene li diris, ke li iros en la lernejon por gvidi la lecionon de sociologio anstataŭ vi. ‘Tio estas, li diris, mia laboro, sed ne de Korĉagin’.”
Tiu novaĵo malagrable surprizis Paŭlon. Razvaliĥin ĉiam estis nesimpatia al li.
“Kion tordos en la lernejo tiu ĉi ulo?” malkontente pensis Korĉagin.
“Nu, bone. Rakontu, kio bona estas ĉe vi. Ĉu vi estis en Gruŝovica? Kiel tie statas la aferoj ĉe la geknaboj?”
Lida rakontis al li ĉion. Korĉagin ripozis sur sofo, malstreĉante la lacigitajn piedojn.
“…Antaŭhieraŭ Rakitina estis akceptita kiel kandidato en la partio. Tio plifortigos nian ĉelon en Poddubci. Rakitina estas bona knabino. Ŝi tre plaĉas al mi. Vi vidas, ke inter instruistoj aperis favora rilato al nia potenco. Kelkaj el ili jam senhezite transiras al nia flanko.
* * *
Kelkiam vespere en la loĝejo de Lisicin ĉe la granda tablo ĝis malfrua nokto estis sidanta la trio: mem Lisicin, Korĉagin kaj la nova sekretario de la distrikta partia komitato Liĉikov. La pordo de la dormoĉambro estas fermita. Anjo kaj la edzino de Lisicin estas dormantaj, kaj la triopo ĉe la tablo kliniĝis super malgranda libro de Pokrovskij “Ruslanda historio”.
Lisicin havis la tempon por lernado nur nokte.
Kiam Paŭlo reveninte el vilaĝoj, pasigis vesperojn ĉe Lisicin, li kun ĉagreno konstatis, ke liaj du kamaradoj jam plu progresis dum lia foresto. El Poddubci venis sciigo: nokte estis mortigita de nekonato Griĉjo Ĥorovodko. Aŭdinte tion, Korĉagin sin ĵetis al la ĉevalejo kaj, forgesante pri la doloro en la piedoj, dum kelkaj minutoj atingis ĝin. En furioza rapideco li selis ĉevalon kaj vipinte ĝin, galopis al la limo. En la vasta domo de l’ vilaĝa soveto sur la tablo, ornamita per verdaĵo kuŝis Griĉjo, kovrita per la standardo de l’ soveto. Antaŭ veno de la estraro neniu estis allasata al li. Ĉe la sojlo staris landlima ruĝarmeano kaj komsomolano.
Korĉagin eniris en la domon, proksimiĝis al la tablo kaj formetis la standardon. Griĉjo, vakse pala kun la larĝe malfermitaj okuloj, en kiuj gravuriĝis agonio, kuŝis klininte la kapon flanken. La verto, frakasita per io akra, estis kovrita per abia branĉeto. Kies mano leviĝis kontraŭ tiun junulon, la solan filon de la vidvino Ĥorovodko, perdinta dum la revolucio sian edzon, laboriston de muelejo, kiu poste estis ano de malriĉula komitato? La sciigo pri la murdo de la filo faligis la maljunan patrinon, kaj la najbaroj klopodis apud ŝi duonmorta, dum la filo estis kuŝanta silente, konservante la sekreton de sia pereo. La morto de Griĉjo perturnis la tutan vilaĝon. Montriĝis, ke la juna gvidanto de la komsomolanoj havis pli multe da amikoj ol malamikoj. Konsternita de tiu morto, Rakitina ploris en sia ĉambro, kaj kiam eniris Korĉagin, ŝi eĉ ne levis sian kapon.
“Kiel vi opinias, Rakitina, kiu murdis lin?” obtuze demandis Korĉagin, peze malleviĝante sur seĝon.
“Neniu alia, krom la muelista kompanio! Ja al tiuj kontrabandistoj Griĉjo baris la vojon.
* * *
Por enterigi Griĉjon kunvenis du vilaĝoj. Korĉagin venigis sian batalionon, la tuta komsomola organizo venis omaĝe al sia kamarado. Sur placo de la vilaĝa soveto Gavrilov vicigis ducent limgardistojn. Akompanante per tristaj sonoj de la funebra marŝo, oni elportis la ĉerkon, volvitan per ruĝa ŝtofo kaj starigis ĝin ĉe la elfosita tombo apud bolŝevikaj partizanoj enterigitaj dum la interna milito. La sango de Griĉjo solidarigis tiujn, kiujn li ĉiam defendis. Kamplaborista junularo kaj malriĉularo promesis sian subtenon al la komsomola ĉelo, kaj ĉiuj parolintoj, ardante pro kolero, postulis mortpunon por la murdintoj, postulis trovi ilin kaj juĝi ĉi tie sur la placo ĉe la tombo, por ke ĉiu vidu la vizaĝon de la malamiko. Trifoje tondris salvo, kaj la freŝan tombon kovris koniferaj branĉoj. En la sama vespero la ĉelo elektis novan sekretarion. Tiu iĝis Rakitina. El la landlima gardposteno de GPU oni komunikis la Korĉagin, ke oni trovis postsignojn de la murdistoj. Post unu semajno en la teatro de la urbeto malfermiĝis la dua distrikta kongreso de l’ sovetoj. Lisicin, severa, solene komencis sian raporton.
“Gekamaradoj, kontente mi povas raporti al la kongreso, ke dum la jaro ni ĉiuj plenumis grandan laboron. Ni fundamente fortikigis la sovetan reĝimon, elradikigis banditismon kaj esence subhakis kontrabandon. En niaj vilaĝoj elkreskis fortaj organizoj de kampara malriĉularo, dekoble kreskis la komsomolaj organizoj kaj plilarĝiĝis la partiaj. La lasta provoko de kulakoj en Poddubci, pro kiu morte falis nia kamarado Ĥorovodko, estas malkovrita, la murdintoj “la muelisto kaj ties bofilo” estas arestitaj kaj baldaŭ estos juĝotaj de speciala gubernia juĝsesio. De multaj vilaĝaj delegacioj nia soveto ricevis postulon klopodi pri la plej severa puno al la banditaj teroristoj…”
La halo tremis de krioj:
“Ni subtenas! Morton al malamikoj de soveta reĝimo!”
En flanka pordo aperis Lida. Ŝi fingre vokis Paŭlon. En la koridoro ŝi transdonis al li koverton kun surskribo “Urĝa”.
Li tuj malfermis: Al la distrikta komsomolkomitato de Berezdov. Kopie al la distrikta partia komitato. Laŭ la decido de la Buroo de la gubernia komitato kamarado Korĉagin estas vokata el la distrikto en la disponon de la gubernia komitato por respondeca komsomola laboro.
* * *
Korĉagin adiaŭis la distrikton, kie li laboris unu jaron.
Dum la lasta kunsido de la distrikta partia komitato estis diskutitaj du demandoj: la unua – membrigi kamaradon Korĉagin en la komunista partio; la dua – konfirmi la karakterizon pri li, liberiginte lin de la ĝisnuna laboro en la distrikta komitato de l’ komsomolo. Lisicin kaj Lida forte, ĝis doloro, premis la manojn de Paŭlo, fratece lin brakumis, kaj kiam lia ĉevalo sin turnis el la korto al la vojo, deko da pistoloj adiaŭe salvis.
NOTOJ POR LA 4A ĈAPITRO
Boussenard, Louis (1847-1910). Franca verkisto kaj vojaĝanto.
GPU. Mll de la Ŝtata politika departemento ĉe la Popola komisario pri internaj aferoj, fondita en 1922 surbaze de ĈK.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.