|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIEL ŜTALO ESTIS HARDITAAŭtoro: Nikolaj Ostrovskij |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Kelkajn tagojn en Moskvo ili loĝis en arkivejo de iu instituto, kies direktoro helpis lokigi Korĉaginon en specialan klinikon. Nur nun Paŭlo komprenis, ke esti rezistema, dum oni posedas junecon kaj fortan korpon, estas sufiĉe facile kaj simple, sed rezisti kiam la vivo kunpremas per fera ringo – estas afero de honoro.
* * *
Pasis unu jaro kaj duono de post la tempo, kiam Korĉagin loĝis en la arkivejo. Dek ok monatoj da neesprimeblaj suferoj. En la kliniko profesoro Averbaĥ diris al Paŭlo malkaŝe, ke restarigi lian vidpovon ne estas eble. En fora estonteco, kiam ĉesos inflamo, kirurgoj provos operacii la pupilojn. Por subpremi la inflamon oni proponis apliki kirurgiajn rimedojn. Oni demandis pri lia konsento, kaj Paŭlo permesis fari ĉion, kion kuracistoj trovas necesa.
Dum horoj sur operaciaj tabloj, kiam lancetoj tranĉis lian kolon por forigi la paratiroidon, la morto trifoje tuŝis lin per sia nigra flugilo. Sed la vivo en Korĉagin sin tenis firme. Post teruraj horoj da atendo, Taja ĉiam estis trovanta sian amikon morte pala, sed viva, kaj “kiel ĉiam” trankvila kaj tenera.
“Ne maltrankviliĝu, knabinjo, ne tiel facile estos entombigi min, mi ankoraŭ vivos kaj skandaletos almenaŭ por spiti aritmetikajn kalkulojn de doktaj eskulapoj. Ili tute pravas pri mia sano, sed ili tute eraris, skribinte dokumenton pri mia absoluta nelaborivo. Tion ni ankoraŭ vidos.”
Paŭlo firme trovis la vojon per kiu li decidis reveni en la vivon de konstruantoj de la nova vivo.
* * *
Finiĝis vintro, printempo malfermis fenestrojn, kaj anemia Korĉagin, restinta viva post la lasta operacio, komprenis, ke plu resti en la kliniko li ne povas. Travivi tiom da monatoj apud suferantaj homoj, kun iliaj ĝemoj kaj lamentoj de mortkondamnitoj, estis nekompareble pli malfacile ol elteni siajn proprajn suferojn. Al la propono fari novan operacion li respondis malvarme kaj bruske:
“Punkto. Por mi sufiĉas. Por la scienco mi oferis parton de mia sango, kaj la reston mi bezonas por alia afero.”
En la sama tago Paŭlo skribis leteron al CK kun peto ebligi al li pluvivon en Moskvo, kie laboras lia amikino, ĉar plua migrado estus senutila por li. La unuan fojon li turnis sin al la partio por peti helpon. Responde al lia letero la Moskva soveto disponigis al li ĉambron. Kaj Paŭlo forlasis la klinikon kun sola deziro ne plu reveni al ĝi. Modesta ĉambro en kvieta strateto flanke de la strato Kropotkin ŝajnis esti plejeble luksa. Vekiĝante nokte, Paŭlo ofte ne kredis, ke la kliniko restis tie, malantaŭe. Taja iĝis partianino. Persista en sia laboro ŝi malgraŭ la tragedio de sia vivo ne postrestis de la avangardulinoj, kaj la kolektivo distingis la neparoleman laboristinon per sia konfido: ŝi estis elektita kiel membro de la fabrika sindikata komitato. Fiero pri la amikino, kiu transformiĝis en bolŝevikon, mildigis la malfacilan staton de Paŭlo.
* * *
Lin vizitis Baĵanova, veninta al Moskvo por oficaj aferoj. Ili paroladis longe, Paŭlo arde rakontis pri la vojo, per kiu li en proksima estonteco revenos en la vicojn de batalantoj. Baĵanova rimarkis arĝentan strieton sur la tempio de Korĉagin kaj diris mallaŭte:
“Mi vidas, ke vi multon spertis. Tamen vi ne perdis la flamantan entuziasmon. Kio do plu? Estas bone, ke vi decidis komenci laboron, al kiu vi preparis vin dum kvin jaroj. Sed kiel vi laboros?”
Paŭlo trankvilige ridetis:
“Morgaŭ oni alportos al mi specialan ŝablonon, eltranĉitan el kartono. Sen ĝi mi ne povos skribi: linioj rampas unu sur la alian. Mi longe serĉis solvon kaj mi trovis ĝin: strietaj linioj eltranĉitaj en kartono ne permesos al mia krajono eliri el kadroj de rekta linio. Skribi, ne vidante la skribaĵon estas malfacile, sed ne maleble. Mi konvinkiĝis pri tio. Dum tre longa tempo mi fiaskis, sed nun mi komencis skribi malpli rapide, zorgeme mi elskribas ĉiun literon, kaj la rezulto estas sufiĉe bona.”
Paŭlo komencis labori. Li decidis verki novelon, dediĉitan al la heroeca divizio de Kotovskij. La titolo aperis per si mem:
“La naskitoj de ŝtormo”.
Ekde tiu tago lia tuta vivo estis dediĉita al kreado de la libro. Malrapide, linio post linio, naskiĝis la paĝoj. Li estis forgesanta pri ĉio, obsedata de la imagoj kaj unuafoje travivante turmenton de kreado, kiam okulfrapajn neforgeseblajn scenojn, tiel reliefe sentatajn, li ne povis surpaperigi, kaj la linioj ŝajnis rezulti palaj, senigitaj de ardo kaj pasio.
Ĉion, kion li skribis, li devis memori vorton post vorto. Perdo de liga fadeno bremsis lian laboron. La patrino kun timo observis la okupon de sia filo. Laborante li estis devigita parkere legi tutajn paĝojn, iam eĉ ĉapitrojn, kaj al la patrino ŝajnis iufoje, ke ŝia filo freneziĝis.
Dum li estis skribanta, ŝi ne kuraĝis aliri al li kaj, nur kolektante foliojn falintaj sur la plankon, ŝi diris timeme:
“Prefere okupu vin pri io alia, Paŭĉjo. Ĉar oni ne povas tiel senfine skribi…”
Li tutanime ridis pri ŝia maltrankvilo kaj certigis la maljunulineton, ke li ne ankoraŭ “forlasis la relojn”.
* * *
Tri ĉapitroj de la projektita libro estis pretaj. Paŭlo sendis ilin al veteranoj de la divizio de Kotovskij en Odeson por aprezo, kaj baldaŭ li ricevis la respondon kun pozitivaj recenzoj, sed la resendita manuskripto perdiĝis kulpe de la poŝto. Perdita estis la rezulto de la sesmonata laborego. Tio estis granda ŝoko por li. Li amare bedaŭris, ke li forsendis la solan ekzempleron sen restigi al si kopion. Li rakontis al Ledenev pri sia perdo.
“Kial vi agis tiel malprudente? Sed trankviliĝu, nun jam ne estas senco insulti iun. Komencu denove.”
“Sed, Innokentij Pavloviĉ, ja estas forŝtelita la produkto de la sesmonata laboro! Tio estas ĉiutaga okhora streĉado. Jen kiel fuŝis iuj parazitoj, estu ili trioble malbenitaj!”
Ledenev penis trankviligi lin. Restis nenio alia ol rekomenci ĉion. Ledenev akiris paperon, helpis en tajpado de la skribaĵo. Post unu kaj duono da monatoj renaskiĝis la unua ĉapitro. En la sama loĝejo kun li loĝis la familio Aleksejev. La pli aĝa filo Aleksandr laboris kiel sekretario en unu el la distriktaj komitatoj de l’ komsomolo de la urbo. Li havis dek-okjaran fratinon Galja, kiu finis sian lernadon en fabrika faklernejo. Ŝi estis vivĝoja junulino. Paŭlo petis sian patrinon proponi al ŝi esti lia sekretario. Galja volonte konsentis. Ŝi venis, ridetanta kaj afabla, kaj sciiĝinte, ke Paŭlo verkas novelon, ŝi diris:
“Mi plezure helpos, kamarado Korĉagin. Tion oni ne povas kompari kun skribado de enuigaj cirkuleroj por mia patro, en kiuj li admonas zorgi pri pureco de loĝejoj.”
Ekde tiu tago la literaturaj aferoj moviĝis antaŭen kun duobla rapideco.
Dum unu monato estis farite tiom multe, ke Paŭlo eĉ surpriziĝis. Galja per siaj viglegaj partopreno kaj kompato helpis lin en lia laboro. Apenaŭ aŭdeble susuris ŝia krajono sur papero, ĝis ŝi haltis por kelkfoje relegi tion, kio aparte plaĉis al ŝi, sincere ĝojante pro lia sukceso. En la domo ŝi estis preskaŭ la sola, kiu kredis je la laboro de Paŭlo, dum la ceteraj opiniis, ke li ne sukcesos, kaj ke li nur penas plenigi per io la vakuon de sia nevola senago. Post sia oficvojaĝo, al Moskvo revenis Ledenev kaj traleginte la unuajn ĉapitrojn li diris:
“Daŭrigu, amiko! Ni estas venkontaj. Vi ankoraŭ havos grandan ĝojon, kamarado Paŭlo. Mi firme kredas, ke via revo reveni al la batalvicoj baldaŭ realiĝos. Ne perdu vian esperon, fileto.”
La maljunulo foriris kontenta: li trovis Paŭlon plena da energio. Galja venadis, ŝia krajono susuris sur papero, kaj aperis vicoj da vortoj pri neforgesebla pasinteco.
Dum la minutoj, kiam Paŭlo enpensiĝis, sin donante al rememoroj, Galja observis kiel tremetas liaj okulharoj, kiel ŝanĝiĝas liaj okuloj respegulante alternon de liaj pensoj, kaj ŝi iel ne povis kredi, ke li ne vidas – en liaj serenaj, puraj, senmakulaj pupiloj ja estis vivo. Post la fino de la taga laboro, Galja legis la skribaĵon kaj vidis lin sulkiganta sian frunton, streĉe aŭskultanta.
“Kial vi sulkigas vian frunton, kamarado Korĉagin? Ja estas skribite bone!”
“Ne, Galja, malbone.”
Post la paĝoj, pri kiuj li ne estis kontenta, li komencis skribi mem. Katenita per mallarĝa strieto de la ŝablono, iufoje li ne povis sin deteni kaj forlasis la skribadon. Kaj tiam en senlima furiozo kontraŭ la vivo, forpreninta de li la okulojn, li rompis siajn krajonojn, kaj sur liaj morditaj lipoj aperis sangeroj. Proksime al la fino de la laboro el tenajlo de lia streĉita volo pli ofte ol ordinare komencis elŝiri sin malpermesitaj sentoj. Estis malpermesitaj tristo kaj ĉeno da aliaj simplaj homaj sentoj, varmaj kaj teneraj, je kiuj rajtas preskaŭ ĉiu homo krom li. Se li cedus antaŭ almenaŭ unu el ili, ĉio finiĝus tragedie. Malfrue vespere Taja estis revenanta el la fabriko kaj, interŝanĝinte kelkajn frazojn kun Maria Jakovlevna, ŝi enlitiĝis por dormi.
* * *
Estas finskribita la lasta ĉapitro.
Dum kelkaj tagoj Galja legis la novelon al Korĉagin. Morgaŭ la manuskripto estos sendita al la kultur-propaganda fako de la Leningrada gubernia komitato de l’ partio. Se tie oni aprobos la verkon, ĝi estos transdonita al eldonejo, kaj tiam…
Alarme batis la koro. Tiam… komenco de nova vivo, konkerita per streĉega kaj persista laboro dum jaroj. La sorto de la libro estis decidonta la sorton de Paŭlo. Se la manuskripto estos malaprobita, venos lia lasta krepusko. Tamen, se la fiasko ne estos kompleta kaj li povos korekti iun difekton, li senprokraste komencos novan atakon.
La patrino portis la pezan pakaĵon al poŝtejo. Komenciĝis la tagoj da streĉita atendo. Neniam en sia vivo Korĉagin atendis leterojn kun tia turmentita senpacienco, kiel dum tiuj tagoj. Paŭlo vivis de la matena poŝto ĝis la vespera. Leningrado silentis. Silento de la eldonejo fariĝis minaca. Ĉiutage la antaŭsento de fiasko kreskis, kaj Korĉagin konfesis al si mem, ke la senkondiĉa refuto de lia libro estos lia pereo. Tiam li ne plu povus vivi. Mankus al li vivstimulo.
En tiuj minutoj li rememoris la apudurban parkon ĉe la maro, kaj ĉiam denove aperis antaŭ li la demando:
“Ĉu vi ĉion faris por forŝiri vin el la fera ringo por reveni al la batalvicoj, por ke via vivo estu utila?”
Kaj li respondis:
“Jes, ŝajnas, ke ĉion!”
Post multaj tagoj, kiam la atendo fariĝis neeltenebla, la patrino, ekscitita ne malpli ol la filo, kriis enirante en la ĉambron:
“Poŝto el Leningrado!!!”
Ĝi estis telegramo el Leningrada gubernia partia komitato. Kelkaj koncizaj vortoj sur folieto:
“La novelo estas varmege aprobita. Oni komencas la eldonadon. Gratulon pro la venko”.
Lia koro batis tre rapide. Jen ĝi estas, la kara revo realiĝinta! Estas disŝirita la fera ringo, kaj li denove “jam kun la nova armilo” estas iranta al la batalvicoj, al la vivo.
1930 – 1934
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.