La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIEL ŜTALO ESTIS HARDITA

Aŭtoro: Nikolaj Ostrovskij

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 6

Ĉe la enirejo en la koncertan salonon de hotelo staris du homoj. Sur maniko de unu el ili, alta viro kun nazumo, estis ruĝa rubando kun surskribo “Komandanto”.

“Ĉu ĉi tie okazos la kunsido de la ukrainia delegitaro?” demandis Rita. La altulo respondis en oficiala tono:

“Jes. Kaj pri kio temas?”

“Permesu eniri.”

La altulo duone baris la enirejon per sia korpo. Li esplore pririgardis Ritan kaj diris:

“Donu vian mandaton! Oni permesas eniri nur al la delegitoj kun voĉdonaj kaj konsultaj kartoj.”

Rita eligis el sia mansaketo bileton kun orstampitaj literoj. La altulo tralegis:

“Membro de la Centra Komitato”.

Lia oficialeco tuj malaperis kvazaŭ magie, li subite fariĝis ĝentila kaj kamaradece “sia”.

“Bonvolu eniri. Jen maldekstre estas liberaj lokoj.”

Rita trairis inter vicoj da seĝoj kaj, ekvidinte liberan lokon, sidiĝis. La konsultiĝo de la delegitoj videble estis finiĝanta. Rita fikse aŭskultis parolon de la prezidanto. Lia voĉo ŝajnis al ŝi konata.

“Do, gekamaradoj, reprezentantoj de delegacioj por la sinjor-konvento de la ruslanda kongreso estas elektitaj, same al la konsilio de delegacioj. Ĝis la komenco restas du horoj. Permesu ankoraŭfoje kontroli la liston de delegitoj, venintaj al la kongreso.”

Rita rekonis Akimon. Estis li, kiu legis rapideme la liston de nomoj. Responde al li estis leviĝantaj la manoj kun ruĝaj kaj blankaj mandatoj. Rita aŭskultis kun streĉita atento. Jen konata nomo:

“Pankratov.”

Rita sin turnis direkte al la levita mano, sed en la vicoj de sidantoj ŝi ne povis distingi la konatan vizaĝon de la ŝarĝisto. Kuras nomoj, kaj inter ili denove konata – “Okunev”, kaj post tiu sekvas la alia – “Ĵarkij”.

Rita vidis lin. Li sidis tute proksime, duonturne al ŝi. Jen estas ankaŭ lia forgesita profilo… Jes, tiu estas Ĵarkij. Kelkajn jarojn ŝi ne vidis lin. Kure sekvis la nomoj de la listo, kaj subite unu el ili tremigis ŝin:

“Korĉagin.”

Malproksime antaŭe leviĝis kaj malleviĝis mano, kaj strange: Ustinoviĉ dolore volis vidi la samnomulon de sia pereinta amiko. Ŝi fiksis sian rigardon tie, de kie leviĝis la mano, sed ĉiuj kapoj ŝajnis egalaj. Rita leviĝis kaj iris laŭlonge de la muro al la antaŭaj vicoj da seĝoj. Akim ĉesis legi la liston. Ekbruis formovataj seĝoj, delegitoj komencis laŭte paroli, aŭdiĝis juna rido, kaj Akim, penante superkrii la bruon en la salono avertis:

“Ne malfruu… La Granda teatro… Sepa horo!..”

Ĉe la elirejo iĝis tumulto. Rita komprenis, ke en tiu homtorento ŝi sukcesos trovi neniun el tiuj, kies nomojn ŝi ĵus aŭdis. Al ŝi restis nur ne perdi Akimon el sia vidkampo kaj pere de li trovi la ceterajn. Ŝi iris al Akim, lasante preteriri la lastan grupon de delegitoj.

“Nu, Korĉagin, ankaŭ ni iru, maljunulo.”

Ŝi aŭdis de malantaŭe. Kaj la tre konata voĉo, tre bone memorata, respondis:

“Ni iru.”

Rita rapide sin turnis. Antaŭ ŝi staris alta, brunvizaĝa juna viro en armea kakikolora ĉemizo, zonita per mallarĝa kaŭkaza rimeno, kaj en blua kavaleria pantalono. Rita rigardis lin per la larĝe malfermitaj okuloj, kaj kiam ŝin varme ĉirkaŭpremis la brakoj kaj treminta voĉo diris mallaŭte:

“Rita”, ŝi komprenis, ke tiu estas Paŭlo Korĉagin.

“Vi estas viva!”

Tiuj vortoj diris al li ĉion. Por ŝi la erara sciigo pri lia morto ne estis refutita. La salono malpleniĝis. Tra malfermita fenestro atingis bruo de la strato Tverskaja, tiu potenca arterio de la urbego. Horloĝo laŭte batis ses fojojn, sed al ambaŭ ŝajnis, ke ili renkontiĝis antaŭ kelkaj minutoj. Tamen la horloĝo vokis al la Granda teatro.

Kiam ili iris laŭ larĝa ŝtuparo, ŝi refoje pririgardis Paŭlon. Nun li estis je duona kapo pli alta ol ŝi. La sama kiel antaŭe, sed pli vireca kaj pli rezervema.

“Vidu, mi eĉ ne demandis, kie vi laboras.”

“Mi estas sekretario de la regiona komitato de l’ komsomolo, aŭ, kiel diras Dubava, ‘aparatisto’,” ridetis Paŭlo.

“Ĉu vi vidis lin?”

“Jes, mi vidis,” respondis Paŭlo, “kaj tiu renkonto lasis al mi malagrablan impreson. Ili eliris sur straton. Signaloj de preterveturantaj aŭtoj, strata trafiko, rumora bruo de homamaso… Ĝis la Granda teatro ili iris preskaŭ ne parolante okupataj de la sama penso. Kaj la teatro estis sieĝata de la homa maro, ribela kaj insistema. Ĝi sturmis ŝtonan koloson de la teatro, penegis penetri tra sopirataj enirejoj, gardataj de ruĝarmeanoj, sed tiuj neŝanceleblaj sentineloj enlasis nur la delegitojn, kiuj iris tra la barĉeno, fiere montrante siajn mandatojn. Tiu maro ĉirkaŭ la teatro estis komsomolana. La tuta junularo, ne havanta gastbiletojn strebis ajnakoste ĉeesti la malfermon de l’ kongreso. Lertaj kaj impetaj junuloj ŝoviĝis en la mezon de delegitaj grupoj kaj ankaŭ montris iujn ruĝajn paperetojn por similigi ilin al la mandatoj kaj tiel atingadis la enirpordon. Kelkiuj sukcesis tragliti enen. Sed tuj ilin kaptis deĵoranta membro de CK aŭ komandanto, kiuj kondukis ilin for por la granda kontento de ceteraj “senbiletuloj”.

La teatro ne povis enlokigi eĉ dudekonon da dezirantoj. Rita kaj Paŭlo pene sin trapuŝis al la pordo. Delegitoj daŭre alvenis per aŭtoj aŭ tramoj. Tumulta svarmo ĉe la pordo. La premego malfaciligis ruĝarmeanojn, ankaŭ komsomolanojn; ili estis premitaj al la muro mem, dum aŭdiĝis potencaj krioj:

“Premu, baumananoj, premu, premu!”

“Voku ĉaplinon, Kosarevon, ili nin enlasos!”

“Premu, fratoj, ni venkas.”

“Anta-a-aŭen!”

Tra la pordo kune kun Korĉagin kaj Rita englitis lerta junulo kun insigno de la Komunista Internacio de l’ Junularo kaj, eskapinte la komandanton, impete sin ĵetis en la promensalonon. Post unu momento li malaperis en la torento de delegitoj.

“Ni sidiĝu ĉi tie,” indikis Rita la “lokojn post foteloj”, kiam ili eniris la parteron. Ili eksidis en angulo.

“Mi volas ricevi respondon je unu demando,” diris Rita.

“Kvankam tio estas afero de longe pasintaj tagoj, sed mi opinias, ke vi diros al mi: kial vi interrompis tiam niajn studojn kaj nian amikecon?”

Tiun demandon li atendis ekde la unua minuto de ilia renkonto, kaj tamen li konfuziĝis. Iliaj okuloj renkontiĝis, kaj Paŭlo komprenis, ke ŝi scias.

“Mi opinias, ke vi ĉion scias, Rita. Tio okazis antaŭ tri jaroj, kaj nun mi povas kulpigi nur min mem. Ĝenerale Korĉagin en sia vivo faris grandajn kaj malgrandajn erarojn, kaj unu el ili estis tiu, pri kiu vi demandas.”

Rita ridetis.

“Tio estas bona antaŭparolo. Sed mi atendas vian respondon.”

Paŭlo mallaŭte ekparolis:

“Pri tio kulpas ne nur mi, sed ankaŭ ‘La Ojstro’, ĝia revolucia romantikismo. La libroj, en kiuj estis reliefe priskribitaj virecaj, spirite fortaj kaj volhavaj revoluciuloj, sentimaj, sindone fidelaj al nia afero, lasis en mi neforviŝeblan impreson kaj deziron esti simila al ili. Jen mian senton al vi mi renkontis laŭ ‘La Ojstro’. Nun al mi tio estas ridinda, sed pli ol tio domaĝa.”

“Sekve ‘La Ojstro’ estas reaprezita?”

“Ne, Rita, principe – ne! Mi forĵetis nur nenecesan tragikismon de la dolora operacio por elprovo de sia volo. Sed mi estas por la ĉefa aĵo en ‘La Ojstro’, mi estas por vireco de la heroo, por lia senlima eltenemo, por la homo, kiu kapablas toleri turmentojn, ne eksponante ilin al ĉiuj. Mi estas por tiu tipo de revoluciulo, kies persona afero estas nenio kompare kun la komuna.”

“Restas nur bedaŭri, Paŭlo, ke tiu dialogo pasas tri jarojn post kiam ĝi devus esti,” diris Rita, ridetante en iu medito.

“Ĉu ne pro tio vi bedaŭras, Rita, ke mi neniam fariĝus por vi io plia ol nura kamarado?”

“Ne, Paŭlo, vi povus iĝi pli ol tiu.”

“Tio estas korektebla.”

“Estas iom malfrue, kamarado Ojstro.”

Rita ridetis pro sia ŝerco kaj klarigis ĝin:

“Mi havas filineton, kies patro estas mia granda amiko. Ni ĉiuj estas amika triopo, kiu dume ne disigeblas.”

Ŝiaj fingroj tuŝis la manon de Paŭlo. Ĝi estis la movo de maltrankvilo pri li, sed ŝi tuj komprenis, ke ŝia movo estis vana. Jes, li elkreskis dum tiuj jaroj ne nur fizike. Ŝi sciis, ke nun al li estas dolore “pri tio parolis liaj okuloj” sed li diris sengeste, vereme:

“Tamen ĉe mi restas senkompare pli multe ol mi ĵus perdis.”

Paŭlo kaj Rita stariĝis. Jam estis tempo okupi lokojn pli proksime al la scenejo. Ili sin direktis al la foteloj, kie estis sidiĝanta la ukrainia delegitaro. Ekludis orkestro. Grandegaj ruĝaj ŝtofpecoj kvazaŭ flamus skarlate, kaj klare videblaj literoj kriis:

“La estonteco estas nia”.

Miloj da homoj estis plenigantaj parteron, loĝiojn, etaĝojn. Ili kuniĝis ĉi tie en unuecan potencan transformatoron de la neniam estingiĝanta energio. La giganta teatro akceptis en sian sinon eliton de la juna gvardio de la granda industria genro. En miloj da okuloj rebrilas per fajreroj la flamanta surskribo, super la peza sceneja kurtenego:

“La estonteco estas nia”.

La surfo daŭris. Post kelkaj minutoj la peza velura kurteno malrapide disflankiĝis kaj la sekretario de la Centra Komitato de l’ Ruslanda junkomunista unio Ĉaplin, emociiĝante kaj iom perdante memregon antaŭ unika soleneco de la momento, komencis:

“La sesan kongreson de l’ Ruslanda junkomunista unio mi deklaras malfermita.”

Neniam antaŭe pli klare, pli profunde sentis Korĉagin majeston kaj potencon de la revolucio, tiun nevortigeblan fieron kaj neripeteblan ĝojon, kiujn donacis al li la vivo, veniginta lin kiel batalanton kaj konstruiston ĉi tien, al tiu triumfa solenaĵo de la juna bolŝevika gvardio.

* * *

La kongreso okupis la tutan tempon de la partoprenantoj ekde la frua mateno ĝis profunda nokto, kaj Paŭlo denove renkontis Ritan nur en unu el la lastaj kunsidoj. Li ekvidis ŝin en la grupo de ukrainianoj.

“Morgaŭ post la fermo de la kongreso mi tuj forveturos,” ŝi diris.

“Mi ne scias, ĉu ni sukcesos interparoli antaŭ nia adiaŭo. Tial mi preparis hodiaŭ por vi du kajerojn de miaj memoraĵoj, ligitaj kun la pasinteco, kaj malgrandan leteron. Vi tralegu tiujn kajerojn kaj poŝte resendu ilin. El ili vi ekscios ĉion, pri kio mi ne rakontis al vi.”

Li premis ŝian manon kaj atente ekrigardis ŝin, kvazaŭ penante fiksi ŝiajn trajtojn en sia memoro. Ili renkontiĝis laŭ la interkonsento la sekvan tagon ĉe la centra enirejo, kaj Rita donis al li pakaĵeton kaj fermitan leteron. Ĉirkaŭe estis homoj, tial ili adiaŭis rezerveme, kaj nur en ŝiaj okuloj, iom nebulitaj, li rimarkis varman senton kaj iom da tristo. Post unu tago trajnoj veturigis ilin al diversaj direktoj. Ukrainianoj veturis en kelkaj vagonoj. Korĉagin estis en la grupo de kievanoj. Vespere, kiam ĉiuj kuŝiĝis kaj Okunev siblis per la nazo sur la najbara dormbenko, Korĉagin, movinte sin pli proksimen al lanterno, malfermis la leteron.

“Paŭĉjo, kara! Tion mi povus diri al vi buŝe, sed tiel estas pli bone. Mi volas nur, ke tio, pri kio ni parolis antaŭ la malfermo de la kongreso ne lasu pezan spuron en via vivo. Mi scias, ke vi havas multe da forto, tial mi kredas pri la vortoj, diritaj de vi. Mi ne rilatas al vivo formale, iam oni povas fari escepton, tre malofte, en personaj interrilatoj, se ili estas rezulto de granda kaj profunda sento. Vi meritas tion, sed mi rezignis la unuan deziron obei mian junecon. Mi sentas, ke tio ne multe ĝojigis min. Ne necesas esti tiom severa al si, Paŭlo. En nia vivo ne estas nura batalo, sed ekzistas ankaŭ la ĝojo de bona sento. Pri via vivo, tio estas, pri ĝia ĉefa enhavo, mi havas neniun maltrankvilon. Mi forte premas viajn manojn. Rita”.

Paŭlo, meditante, disŝiris la leteron kaj, ŝovinte la manojn tra fenestro, sentis kiel vento forblovis la paperpecojn el liaj fingroj. Antaŭ la mateniĝo ambaŭ kajeroj estis tralegitaj, envolvitaj en paperon kaj ŝnuritaj. En Ĥarkovo parto de ukrainianoj, inter kiuj Okunev, Pankratov kaj Korĉagin, elvagoniĝis. Nikolaj devis veturi al Kievo por revenigi Taljan, restintan ĉe Anna. Pankratov, elektita kiel membro de CK de la Ukrainia Komsomolo, havis siajn aferojn. Korĉagin decidis veturi kun ili al Kievo kaj ĉeokaze viziti Ĵarkijon kaj Annan. Li estis reteninta kelkan tempon en la stacidoma poŝtejo por resendi la kajeron al Rita, kaj kiam li eliris sur la kajon, neniu el liaj amikoj jam restis.

* * *

Tramo veturigis lin ĝis la domo, kie loĝis Anna kaj Dubava. Paŭlo ascendis la duan etaĝon per ŝtuparo kaj frapis la maldekstran pordon – al Anna. Neniu respondis al li. Estis frua mateno kaj foriri al sia laboro ŝi ankoraŭ ne povis.

“Verŝajne ŝi dormas”, li decidis. La pordo apude malfermiĝis, kaj eliris dormaspekta Dubava kun la vizaĝo griza kaj bluaj ombroj sub la okuloj. Li akre odoris cepon kaj vinon, kion tuj kaptis la subtila flarsento de Korĉagin. Tra la duone malfermita pordo Paŭlo vidis sur lito iun dikan virinon, pli ĝuste – ŝian grasan gambon kaj ŝultrojn. Dubava, rimarkinte lian rigardon, piedpuŝe fermis la pordon.

“Kien vi? Ĉu al kamaradino Borhart?” li demandis raŭke, rigardante ien en angulon.

“Ŝi ne plu loĝas ĉi tie. Ĉu vi ne scias pri tio?”

Sombra Korĉagin estis pririgardanta lin esploreme.

“Mi ne sciis. Kien ŝi translokiĝis?” li demandis. Dubava subite koleriĝis.

“Tio ne interesas min.”

Kaj, ruktinte, li aldonis kun subpremata kolerego:

“Ĉu vi venis por konsoli ŝin? Do, plej ĝustatempe. La loko apud ŝi nun vakas, agu. Tiom pli, ke ŝi ne rifuzos. Ŝi ja pli ol unu fojon diris al mi, ke vi al ŝi plaĉas… aŭ kiel ankoraŭ virinaĉoj tion nomas. Kaptu la momenton, kaj vi havos unuecon de spirito kaj korpo.”

Paŭlo sentis siajn vangojn bruli. Detenante sin, li mallaŭte diris:

“Ĝis kio vi fine venis, Dmiĉjo! Mi ne atendis vidi vin tia kanajlo. Vi ja iam estis ne malbona knabo. Kial vi tiel sovaĝiĝas?”

Dubava sin apogis kontraŭ la muron. Evidente estis al li malvarme stari nudpiede sur cementa planko, kaj li kunpremadis sin. La pordo malfermiĝis kaj tra ĝi ŝoviĝis dormema dikvanga virino.

“Kateto, venu do, kial vi staras tie?..”

Dubava ne lasis ŝin fini la demandon, frape fermis la pordon kaj alpremis ĝin per sia korpo.

“Bona komenco…” diris Paŭlo.

“Kiun vi akceptas, kaj kion vi atingos per tio?”

Dubava videble estis tedita per tiuj interparoloj kaj li kriis:

“Vi ne ordonu al mi, kun kiuj mi dormu! Sufiĉas predikoj! Vi povas iraĉi tien, de kie vi venis! Iru kaj rakontu, ke Dubava drinkas kaj dormas kun ĉiesulino.”

Paŭlo alpaŝis al li kaj diris emociite:

“Dmiĉjo, elirigu tiun ‘onklinon’, mi volas ankoraŭfoje, la lastan fojon, paroli kun vi…”

La vizaĝo de Dubava malheliĝis. Li sin returnis kaj foriris en la ĉambron.

“Ha, fiulo!” flustris Korĉagin, malrapide descendante la ŝtuparon.

* * *

Pasis du jaroj. Indiferenta tempo kalkulis tagojn, monatojn, kaj la vivo, impeta, bunta, plenigis tiujn tagojn, unuavide monotonajn, ĉiam per io nova, ne simila al hieraŭa. Cent sesdek milionoj, kiuj konsistigas la grandan popolon, unue en la mondo iĝinta la mastro de sia vastega patrujo kun ties sennombraj naturaj riĉaĵoj, per laboro heroa kaj streĉa nun estis rekreanta detruitan dum la milito ekonomion de la lando. La lando firmiĝis, plena de nova forto, kaj jam ne plu estis videblaj senfumaj tuboj de fabrikoj, kiuj nur antaŭ nelonge senprizorgaj, aspektis sombraj kaj senvivaj. Tiuj du jaroj pasis por Korĉagin en impeta movado, kaj li eĉ ne rimarkis ilin. Li ne povis vivi trankvile, langvore oscedante renkonti fruan matenon kaj endormiĝi ĝuste je la deka. Li rapidis vivi. Kaj ne nur li mem rapidis, sed ankaŭ aliajn li rapidigis. Li avaris tempon por dormo. Oni ofte povis vidi ĝis profunda nokto lumigitan fenestron de lia ĉambro kaj interne homojn, kliniĝintaj super la tablo. Tie oni studis.

Dum du jaroj estis finstudita la tria volumo de “Kapitalo”.

Iĝis komprenita la plej subtila mekaniko de kapitalisma ekspluatado. En la regiono, kie laboris Korĉagin, aperis Razvaliĥin. Li estis proponita de la gubernia komitato por labori kiel sekretario en iu el la distriktaj komitatoj. Korĉagin forestis, kaj la buroo sendis Razvaliĥinon al unu el distriktoj. Korĉagin reveninte eksciis pri tio kaj diris nenion. Pasis unu monato, kaj Korĉagin neatendite venis al Razvaliĥin. Kelkaj negativaj aferoj estis konstatitaj, inter kiuj drinkado, grupigo de kelkaj flataĉuloj apud sia persono kaj ignorado de bonaj gejunuloj. Korĉagin prezentis tiujn faktojn al la buroo kaj, kiam ĉiuj proponis skoldi Razvaliĥinon, li neatendite diris:

“Eksigi lin el la komsomolo sen rajto de reaniĝo.”

Tio mirigis ĉiujn, ŝajnis tro severa, sed Korĉagin ripetis:

“Eksigi la fiulon. Al ĉi tiu gimnaziano estis donita eblo fariĝi homo, sed li nur ŝtelmaniere adaptiĝis.”

Paŭlo rakontis pri Berezdov.

“Mi kategorie protestas kontraŭ la deklaro de Korĉagin. Tio estas personaj aferoj. Ĉiu povas klaĉi pri mi. Li prezentu dokumentojn, oficialajn informojn, faktojn. Ankaŭ mi povas elpensi, ke li okupiĝis pri kontrabando por sin profitigi, ĉu oni eksigu lin? Ne, li prezentu dokumentojn!” kriis Razvaliĥin.

“Atendu, ni skribos ankaŭ la dokumenton,” respondis al li Korĉagin. Razvaliĥin eliris. Post horduono Korĉagin sukcesis konsentigi la buroanojn pri la rezolucio:

“Eksigi el la komsomolo kiel klasmalamikon”.

* * *

Somere, unu post la alia, amikoj estis forirantaj por ferii. Tiuj el ili, kies sano ne estis bona, klopodis atingi marbordon. Somere ĉiujn obsedis revoj pri ripozo, kaj Korĉagin permesis al sia kamaradaro iri por ripozo, helpis akiri kurackartojn kaj necesan subvencion. Ili estis forveturantaj palaj, elturmentitaj, sed gajaj. Ilia laboro falis sur liajn ŝultrojn, kaj li portis ĝin kiel bona ĉevalo tiras sian ĉaron, ascendante supren. Ili revenis sunbrunaj, vivĝojaj, plenaj de energio. Ilin sekvis aliaj. Kaj la tutan someron iu mankis, sed la vivo ne haltigis sian marŝon, kaj neimagebla estus la tago, kiam Korĉagin forestus en sia ĉambro. Tiele somero estis pasanta. aŭtunon kaj vintron Paŭlo ne ŝatis: ili portis al li multe da fizikaj suferoj. Precipe ĉi tiun someron li atendis senpacience. Estis turmentige malfacile konfesi eĉ al si mem, ke post ĉiu jaro liaj fortoj malpliiĝas. Li havis du elirojn: agnoski sian nekapablon elteni malfacilaĵojn de la streĉa laboro, aŭ resti sur sia posteno tiom longe, kiom li povos. Kaj li elektis la duan. Foje dum kunsido de la buroo de la regiona partia komitato apud li sidiĝis veterano de la revolucio maljuna doktoro Bartelik, la estro de la sanprotekta fako de la regiona soveto.

“Vi malbone aspektas, Korĉagin. Ĉu vi estis en la sankontrola komisiono? Kia estas via sano? Certe, vi ne estis. Tial mi ne memoras, sed nepre necesas ekzameni vin, amiĉjo. Venu la ĵaŭdan vesperon.”

Paŭlo ne venis al la komisiono, ĉar li estis okupita, sed Bartelik ne forgesis pri li kaj iufoje venigis lin al si. Rezulte de atenta medicina kontrolo (Bartelik persone partoprenis ĝin kiel neŭrologo) oni skribis:

“La sankontrola komisiono trovas necesa senprokrastan libertempon kun longedaŭra kuracado en Krimeo kaj pluan seriozan kuracadon, aliel seriozegaj postsekvoj estos neeviteblaj”.

Tiun konkludon antaŭis longa listo de malsanoj latinlingve, el kiu Korĉagin komprenis nur, ke la ĉefa malfeliĉo estas ne pro la piedoj, sed pro tre grava lezo en la centra nervosistemo. Bartelik konfirmis la decidon de la komisiono en la buroo, kaj neniu kontraŭdiris pri la senprokrasta liberigo de Korĉagin de ĉia laboro, sed Korĉagin mem proponis atendi revenon el la ferio de Sbitnev – estro de la organiza fako de la regiona komsomolkomitato. Oni konsentis, kvankam Bartelik kontraŭis. Restis tri semajnoj ĝis la unua ferio en la vivo de Paŭlo. En lia tablo jam estis sanatoria karto por Eŭpatorio. Korĉagin intensigis sian laboron dum tiuj tagoj, kaj ne ŝparante forton, ŝtopis ĉiujn truojn por forveturi trankvila. Kaj jen, la tagon antaŭ la ripozo, antaŭ proksima renkonto kun la maro, kiun li neniam vidis en sia vivo, okazis io sensenca, absurda kaj abomeninda, kion li tute ne atendis. Paŭlo venis en la ĉambron de la partia agit-propaganda fako kaj sidiĝis sur breton de la malfermita fenestro post libroŝranko, atendante komencon de kunsido.

Kiam li eniris, en la ĉambro estis neniu. Baldaŭ venis kelkaj homoj.

Paŭlo ne povis vidi ilin el post la ŝranko, sed li rekonis unu el la venintoj laŭ ties voĉo. Tiu estis Fajlo, estro de la regiona administrejo pri mastrumado, alta belulo kun svelta militista staturo. Paŭlo kelkfoje aŭdis, ke li ŝatas drinki kaj treniĝi post ĉiu beleta knabinaĉo. Fajlo iam partizanis, kaj ĉe oportuna okazo li ridante rakontis, kiel li hakis po dek kapoj de Maĥnoanoj ĉiutage. Korĉagin ne toleris lin. Iufoje al Paŭlo venis komsomolanino kaj plorante rakontis, ke Fajlo promesis edziĝi al ŝi, sed, travivinte kun ŝi unu semajnon, li ĉesis eĉ saluti ŝin ĉe renkonto. En la partia kontrolkomisiono Fajlo sukcesis elturniĝi de akuzoj, la junulino havis neniujn pruvojn, sed Paŭlo kredis ŝin. Korĉagin streĉe aŭskultis. La enirintoj ne suspektis pri lia ĉeesto.

“Nu, Fajlo, kiel statas viaj aferetoj? Kion novan vi artifikis?”

Tion demandis Gribov, unu el la kompanoj de Fajlo, kaj homo simila al li. Gribov ial estis traktata kiel propagandisto, kvankam li estis malklera, limigita kaj tute nekapabla homo, sed pro sia titolo li fieraĉis kaj ĉe ĉiu konvena kaj nekonvena okazo li memorigis pri ĝi.

“Vi povas gratuli min: hieraŭ mi prilaboris Korotajevan. Kaj vi asertis, ke mi fiaskos. Ne frato, se mi kroĉiĝis al iu ino, oni povas esti certa,” kaj Fajlo aldonis obscenan frazon. Korĉagin eksentis nervan ektremon, la simptomon de akra kolero. Korotajeva estis gvidantino de la regiona virina fako. Ŝi venis ĉi tien samtempe kun li, kaj Paŭlo en kuna laboro amikiĝis kun tiu simpatia partianino, helpema kaj atentema pri ĉiu virino kaj pri ĉiuj venantaj al ŝi por serĉi protekton aŭ konsilon. Ŝiaj kolegoj estimis ŝin. Ŝi ne estis edziniĝinta. Fajlo sendube parolis pri ŝi.

“Ĉu vi ne mensogas, Fajlo? Tio tute ne akordiĝas kun ŝia karaktero.”

“Ĉu mi mensogas? Kio do mi estas laŭ via opinio? Mi ne nur tiujn obeigis. Necesas nur scii. Ĉiu ino postulas apartan aliron. Unu cedas jam en la dua tago, sed tia, mi konfesu, estas senvalora. Kaj iun alian necesas ĉasi dum tuta monato. La ĉefa afero estas ekscii psikologion. Ĉie necesas aparta aliro. Tio, frateto mia, estas tuta scienco, kaj mi estas profesoro en tiu fako. Ha-ha-ha!..”

Fajlo dronis en memkontento. Areto da aŭskultantoj instigis lin daŭrigi la rakonton. La kompanio malpaciencis en sia deziro koni detalojn. Korĉagin leviĝis, kunpreminte siajn pugnojn, sentante, ke lia koro ekbatis maltrankvile.

“Mi ne povis eĉ pensi ekposedi Korotajevan per simpla surpriza atako, sed perdi ŝin mi ne volis, ĉar mi vetis kun Gribov je dek du boteloj da portvino. Nu, mi komencis la atakon. Mi vizitis ŝin unu fojon, la duan, kaj mi rimarkis, ke ŝi ne favoras min. Krome ĉi tie cirkulas klaĉoj pri mi, eble ankaŭ ŝin ili atingis… Do, mia flankatako fiaskis. Tiam mi komencis ĉirkaŭiron, ĉirkaŭiron. Ha-ha!.. Vi komprenas, mi diras, ke mi militis, mortigis amason da homoj, vagadis tra la tuta lando, eltrinkis sufiĉe da amaraĵoj, sed bonan virinon mi ĝis nun ne trovis, vivante kiel senprizorga hundo sen amo, sen kareso… kaj tiel plu kaj tiel plu sammaniere. Finfine mi batis la plej vundeblajn lokojn. Multe da tempo mi elspezis por ŝi. Iam mi jam intencis kraĉi sur ĉion al la diabla patrino kaj fini la komedion. Sed tio ja estis afero de principo, kaj pro la principo mi ne forlasis ŝin… Fine mi atingis la celon. Kaj mia pacienco estis rekompencita: anstataŭ virinon mi trafis virgulinon! Ha-ha!.. Ho, komikaĵo!”

Kaj Fajlo daŭrigis sian sordidan rakonton. Korĉagin malbone memoris, kiel li proksimiĝis al Fajlo.

“Brutaĉo!” kriegis Paŭlo.

“Ĉu la brutaĉo estas mi aŭ vi, kiu kaŝaŭskultas parolojn de aliaj homoj?”

Verŝajne Paŭlo diris ankoraŭ ion, ĉar Fajlo kaptis lin je la brusto.

“Ĉu vi volas insulti min?!”

Kaj li batis Paŭlon per pugno. Li estis iom ebria. Korĉagin kaptis kverkan tabureton kaj per unu frapo faligis lin. En la poŝo de Korĉagin mankis revolvero, kaj nur tio savis la vivon de Fajlo. Sed la absurdaĵo tamen okazis: en la tago difinita por la forveturo al Krimeo, Korĉagin staris antaŭ la partia juĝistaro. En la urba teatro estis la tuta partia organizo. La okazo en la agit-propaganda fako ekscitis ĉiujn, kaj la juĝo transformiĝis en akran polemikon pri moralo. Tiuj problemoj, personaj interrilatoj kaj partia etiko ŝirmis la juĝatan aferon. Ĝi fariĝis signalo. Fajlo antaŭ la partia juĝo kondutis aroge, cinike li ridetis, dirante, ke lian aferon esploros la ŝtata juĝo, kaj pro lia disbatita kapo Korĉagin estos kondamnita al punlaboroj. Li kategorie rifuzis respondi la demandojn.

“Kio? Ĉu viaj langoj jukas pro deziro paroli pri mi? Mi petas pardonon. Vi povas akuzi min pri io ajn, sed virinaĉoj furioziĝis kontraŭ min nur, ĉar mi ignoras ilin. Kaj la afero eĉ groŝon ne valoras. Se ĝi okazus en la jaro mil naŭcent dek ok, mi kvitiĝus kun tiu psikopato Korĉagin laŭ mia propra maniero. Sed ĉi tie oni povas sen mi decidi la aferon.”

Kaj li foriris. Kiam la prezidanto proponis al Korĉagin rakonti pri la kunpuŝiĝo, Paŭlo ekparolis trankvile, sed estis videble, ke li apenaŭ regas sin.

“Ĉio, pri kio nun temas, okazis, ĉar mi ne detenis min. Jam delonge pasis la tempo, kiam mi per la pugnoj laboris pli multe ol per la kapo. Okazis averio, kaj antaŭ ol mi komprenis tion, Fajlo ricevis la frapon sur la kranion. Dum kelkaj lastaj jaroj ĝi estis la sola okazo de partizanado en mia konduto, kaj mi malaprobas ĝin, kvankam la frapo esence estis de li meritita. Fajlo estas abomeninda fenomeno en nia komunisma vivmaniero. Mi ne povas kompreni kaj konsenti tion, ke revoluciulo-komunisto povas esti samtempe la plej sordida bruto kaj kanajlo. Tiu okazo devigis nin paroli pri nia konduto en la vivo, ĝi estas la sola pozitivaĵo en la tuta afero.”

Per absoluta plimulto la partia kolektivo balotis por ekspartianigo de Fajlo. Pro siaj falsaj atestoj Gribov estis avertita kaj severe skoldita per speciala rezolucio. Ceteraj partoprenintoj en la skandala konversacio agnoskis sian kulpon. Ili ĉiuj estis mallaŭditaj. Bartelik rakontis pri la nervostato de Korĉagin. La kunveno akre protestis, kiam la partia enketisto proponis deklari mallaŭdon ankaŭ al Korĉagin, kaj li nuligis la proponon. Paŭlo estis senkulpigita.

* * *

Post kelkaj tagoj trajno portis Paŭlon al Ĥarkovo. La regiona partia komitato konsentis pri lia insista peto sendi lin je la dispono de la CK de la Ukrainia Komsomolo. Oni donis al li bonan karakterizon, kaj li forveturis. Unu el la sekretarioj de CK estis Akim. Paŭlo vizitis lin kaj pri ĉio rakontis. En la oficiala karakterizo post la vortoj “sindone fidela al la partio”

Akim tralegis:

“posedas partiecan sinregon, kaj nur en maloftaj okazoj li estas flamiĝinta ĝis perdo de la sinrego. La kaŭzo de tio estas serioza lezo de la nerva sistemo”.

“Tamen, Paŭĉjo, oni enskribis al vi tiun fakton en la bonan dokumenton. Ne ĉagreniĝu, similaj aferoj okazas iam ankaŭ al homoj de fortika sano. Veturu suden kaj restarigu viajn fortojn. Kiam vi revenos, ni parolos pri via plua laboro.”

Kaj Akim forte premis lian manon.

* * *

“Kommunar” estis sanatorio de la Centra Komitato. Bedoj kun florantaj rozoj, scintila irizo de fontano, domoj ĉirkaŭvolvitaj per vitoj. Blankaj kiteloj kaj banvestoj de ripozantoj. Juna kuracistino registris la nomon kaj antaŭnomon. Vasta ĉambro en ĉeangula domo, blindiga blankeco de litoj, pureco kaj absoluta silento. Alivestita, refreŝigita per bankuvo Korĉagin sin direktis al la maro. Ĉirkaŭe, kiom povis atingi la okuloj, regis majesta trankvilo de la mara vasto blue nigra, kiel polurita marmoro. Ie en lontana lazura vualo estis perdiĝantaj ĝiaj limoj; ardanta suno respeguliĝis sur ĝia surface per incendio de rebriloj. Malproksime, tra matena nebulo siluetis masivaj blokoj de montaro. La brusto profunde enspiradis vivigan freŝon de mara brizo, kaj la okuloj ne povis forŝiriĝi de la solena trankvilo de la bluo. Karese plaŭdis rampante al la piedoj pigra ondo, lekis oran sablon de la marbordo.


NOTOJ POR LA 6A ĈAPITRO

Ĉaplin, Nikolaj (1902-1938). Komsomola funkciulo, en 1924-28 ĝenerala sekretario de CK de l’ komsomolo.

Kosarev, Aleksandr (1903-1939). Komsomola funkciulo, ĝenerala sekretario de CK de l’ komsomolo post Ĉaplin ĝis 1939.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.