La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


KIEL ŜTALO ESTIS HARDITA

Aŭtoro: Nikolaj Ostrovskij

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Antaŭparolo
Libro unu
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Postparolo

Antaŭparolo

Kara leganto!

Verŝajne vi mire demandas vin, kial mi tradukis en Esperanton la romanon de Nikolaj Ostrovskij Kiel ŝtalo estis hardata. Ja krom Ostrovskij la sovetia literaturo havas multajn elstarajn verkistojn.

El ĉiuj ceteraj verkoj mi elektis nome tiun ĉi, ĉar ĝi evidente estas unu el la plej popularaj kaj ŝatataj ne nur inter sovetia junularo, sed ankaŭ inter junuloj de multaj aliaj landoj.

La aŭtoro priskribas heroecan batalon de ruslanda junularo por la sovetia potenco. En tiu batalo niaj gejunuloj estis fordonintaj ĉiujn fortojn, ili oferis siajn vivojn por venko de la revolucio. Ili timis neniujn obstaklojn: malsaton, malvarmon, la plej malfacilajn kondiĉojn de laboro kaj severajn atakojn de malamikoj.

La lando estis travivanta malfacilegan tempon: mankis nutraĵoj, vestoj, hejtaĵo, estis grandparte detruita industrio, kaj trafiko ne povis priservi bezonojn de la juna respubliko. Tamen niaj gejunuloj plej aktive partoprenis en la batalo kontraŭ malamikoj.

La aŭtoro konatigas nin kun rimarkindaj reprezentantoj de la juna generacio, kiu por la efektivigo de socia egaleco, por la frateco kaj justeco oferas sian personan feliĉon, sian certan kaj trankvilan vivon; ĝi senrezerve estas fidela al laborista klaso, al la partio de Lenin, batalante ankaŭ kontraŭ perfiduloj kaj oportunistoj.

Ostrovskij talente pentras sian ĉefan heroon Paŭlo Korĉagin, kiu malgraŭ la terura malsano, kateninta lin al la lito, malgraŭ turmentaj doloroj kaj blindeco, kreas sian verkon por laŭeble helpi sian popolon. Dank’ al siaj neordinaraj volforto kaj persisto, kaj precipe al kredo je justo de siaj ideoj, li sukcese finis sian laboregon pri la libro.

La herooj de Ostrovskij servas kiel bona ekzemplo kaj modelo de eltenemo, rezisto kaj sinoferemo en la batalo por la hela futuro, por la paco, por feliĉo, frateco kaj egaleco sur nia tuta planedo.

Mi ne dubas, ke la ekssovetiaj esperantistoj ĝojos pri apero de tiu ĉi libro en Esperanto, kaj alilandaj esperantistoj kun intereso konatiĝos kun heroa batalo de nia junularo.

Solomon Cins


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.