|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIEL ŜTALO ESTIS HARDITAAŭtoro: Nikolaj Ostrovskij |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
En la malgrandan urbeton uragane alflugis konsterna sciigo:
“Oni faligis la caron!”
En la urbo oni ne volis kredi.
El trajno, alrampinta tra neĝa ventego, eliĝis du studentoj kun fusiloj super uniformaj paltoj kaj taĉmento de revoluciaj soldatoj kun ruĝaj rubandoj sur la manikoj. Ili arestis staciajn ĝendarmojn, maljunan kolonelon kaj garnizonestron. Kaj en la urbo oni komencis kredi. Tra la neĝe kovritaj stratoj al la placo treniĝis miloj da homoj.
Oni avide aŭskultis vortojn: libereco, egaleco, frateco.
Pasis la tagoj, bruaj, saturitaj de ekscitiĝo kaj ĝojo. Ekregis trankvilo, kaj nur ruĝa flago super la urbodomo, kie mastre dominis menŝevikoj kaj bundanoj, atestis pri la okazinta ŝanĝo. Ĉio cetera restis kiel antaŭe.
Antaŭ fino de la vintro en la urbeto dislokiĝis gvardia kavaleria regimento. Ĉiumatene rajdis eskadronoj al la stacio, por kapti dizertintojn, forkurintajn de la Sud-okcidenta fronto.
La vizaĝoj de kavalerianoj aspektis sataj, la homoj altaj kaj fortegaj. Oficiroj estis plejparte grafoj kaj princoj kun oraj epoletoj, sur rajdpantalonoj arĝentaj pasamentoj, ĉio restis la sama, kiel dum la cara regado,– kvazaŭ eĉ ne okazus la revolucio.
Formarŝis la jaro mil naŭcent deksepa. Por Paŭĉjo, Klimĉjo kaj Serĝo Bruzĵak nenio ŝanĝiĝis. Restis la samaj mastroj. Nur dum pluva novembro komenciĝis io stranga. Novaj homoj ekmoviĝis en la stacidomo, plejparte la tranĉeaj soldatoj kun mirinda kromnomo “bolŝevikoj”.
De kie aperis tiu kromnomo, solida, peza, neniu sciis.
Estas sufiĉe malfacile por gvardianoj deteni dizertintojn. Pli ofte krevis la stacidomaj fenestrovitroj pro bruego de pafado. Soldatoj amase dizertis de la fronto, kaj dum aresto ili defendis sin per bajonetoj. Komence de decembre ili, simile al torentoj, ekfluis per vagonaroj.
Gvardianoj plenigis la stacidomon, esperante reteni la fuĝantojn, sed estis konsternitaj per krakado de mitraloj. La homoj, kutimiĝintaj al morto, saltis for el vagonoj.
La grizaj eksfrontanoj forpelis gvardianojn en la urbon. Forpelinte, ili revenis al la stacidomo, kaj daŭris veturado de trajnoj unu post la alia.
* * *
Printempe 1918 tri amikoj iris de Serĝo Bruzĵak, kie ili kartludis je “sesdek ses”.
Preterirante ili eniris la ĝardeneton de Korĉagin, kuŝiĝis sur herbon. Estis enue. Ĉiuj kutimaj okupoj jam tedis. Ili komencis cerbumi, kiel ili povus plej bone pasigi la tagon. Subite aŭdiĝis huffrapado, kaj sur la vojo aperis rajdanto. La ĉevalo per unu streĉiĝo transsaltis kavon, kiu apartigis ŝoseon de la malalta ĝardenbarilo. La rajdanto signale svingis sian skurĝon al kuŝantaj Paŭĉjo kaj Klimĉjo.
“He, knaboj miaj, venu ĉi tien!”
Paŭĉjo kaj Klimĉjo salte leviĝis kaj alkuris al la barilo. La rajdanto estis tute kovrita per polvo, per dika tavolo de griza survoja polvo estis kovritaj la uniforma kaskedo, ŝovita al la nuko, kakikolora bluzo kaj samkolora pantalono. De sur fortika soldata rimenzono pendis revolvero kaj du germanaj grenadoj.
“Alportu iom da akvo por trinki, knabetoj!” petis la rajdanto kaj, kiam Paŭĉjo ekkuris hejmen por akvo, li sin turnis al gapanta Serĝo:
“Diru, knabeto mia, kiu regas nun en la urbo.”
Serĝo rapidante komencis rakonti ĉiujn urbajn novaĵojn.
“Neniu regas ĉe ni jam du semajnojn. Memdefendo ĉion administras ĉi tie. Ĉiuj loĝantoj laŭvice deĵoras dum noktoj por gardi la urbon. Sed kiu kaj kio vi estas?” siavice Serĝo demandis.
“Nu, kiu multe scias, tiu rapide maljuniĝas,” ridetante respondis la rajdanto.
El la domo kuris Paŭĉjo, tenante en la manoj kruĉon da akvo.
La rajdanto avide, haste eltrinkis ĝin ĝis fundo, redonis la kruĉon al Paŭĉjo, ŝirtiris la bridon kaj tuj de la loko ekgalopis al rando de la pinaro.
“Kiu li estas?” demandis mirigita Paŭĉjo.
“Kiel mi povas scii?” respondis Klimĉjo, levinte la ŝultrojn.
“Verŝajne denove registoj ŝanĝiĝos. Pro tio la familio de Leŝĉinskij forveturis hieraŭ. Se riĉuloj fuĝas, venos partizanoj,” definitive kaj firme solvis tiun problemon politikan Serĝo. Liaj argumentoj estis tiom konvinkaj, ke kun li tuj konsentis Paŭĉjo kaj Klimĉjo.
Ne sukcesis la knaboj dece priparoli tion, kaj sur la ŝoseo aŭdiĝis klakado de ĉevalaj hufoj. Ĉiuj tri sin ĵetis al la barilo.
El la arbaro, el post la domo de forstestro, moviĝis homoj, ĉaroj, kaj tute proksime – dek kvin rajdantoj kun fusiloj sur la seloj. Antaŭ la rajdantoj distingiĝis duopo: unu estis nejuna en kakikolora oficira jako, zonita per rimenoj, kun binoklo sur la brusto, kaj apude – la rajdanto, ĵus parolinta kun la knaboj. La unua, pli aĝa, havis sur sia jako ruĝan banton.
“Do, kion mi diris?”
Serĝo tuŝis Paŭĉjon per kubuto.
“Ĉu vi vidas la ruĝan banton? Partizanoj. Krevu miaj okuloj, se mi eraras: partizanoj…”
Kaj, ekkriinte pro ĝojo, li, kvazaŭ birdo, transflugis la barilon.
Ambaŭ amikoj postsekvis lin. Ĉiuj tri staris nun ĉe rando de la ŝoseo kaj rigardis la rajdantojn.
Ili tute alproksimiĝis. La konato de la knaboj kapsignis al ili kaj, montrinte per skurĝo la domon de Leŝĉinskij, demandis:
“Kiu loĝas en tiu domo?”
Paŭĉjo, penante ne postresti de la rajdanto, rakontis:
“Tie loĝas advokato Leŝĉinskij. Hieraŭ li fuĝis. Verŝajne li vin timis…”
“Kial vi scias, kiuj ni estas?”
La pli aĝa demandis, ridetante.
Paŭĉjo, montrante la ruĝan banton, respondis:
“Sed kio ĝi estas? Oni tuj povas vidi…”
Sur la straton eliris loĝantoj, scivoleme pririgardante la taĉmenton, eniranta en la urbon. Niaj amikoj staris rande de la ŝoseo kaj ankaŭ ili rigardis polve kovritajn, lacajn ruĝgvardianojn.
Kiam preterveturis, bruegante sur ŝtonoj de la pavimo, la sola kanono de la taĉmento kaj ĉaroj kun mitraloj, la knaboj sekvis la partizanojn kaj disiris al siaj hejmoj nur kiam la taĉmento haltis urbocentre por dislokiĝi en loĝejoj.
Vespere, en granda salono de Leŝĉinskij, kie lokiĝis la taĉmenta stabo, ĉe granda tablo kun arte ĉizitaj piedoj, sidis kvar homoj: tri oficiroj kaj la taĉmentestro kamarado Bulgakov, aĝa homo kun griziĝantaj haroj.
Bulgakov, disfaldinte sur la tablo la mapon de la gubernio, kondukis sur ĝi sian fingron, elpremante per ungo liniojn, kaj parolis, sin turnante al la kontraŭe sidanta homo kun elstarantaj zigomoj kaj fortaj dentoj:
“Vi diras, kamarado Jermaĉenko, ke ni devas komenci la batalon ĉi tie, sed mi opinias, ke matene ni retiriĝu. Estus bone retiriĝi nokte, sed la homoj laciĝis. Nia tasko estas sukcese retiriĝi al Kazatin, dum la germanoj ne atingis ĝin pli frue. Rezisti per niaj fortoj ja estas ridinde… Unu kanono kaj tridek obusoj, ducent bajonetoj kaj sesdek sabroj… La germanoj iras kiel fera lavango. Ni povos batali nur kuniĝinte kun aliaj retiriĝantaj ruĝaj trupoj. Ni ja devas atenti, kamarado, ke krom la germanoj ni havos laŭvoje multe da diversaj kontraŭrevoluciaj bandoj. Mia opinio: morgaŭ tuj matene foriri, eksplodiginte ponteton post la stacio.
Dum germanoj restarigos ĝin, pasos du aŭ tri tagoj. Per la fervojo ilia antaŭenmoviĝo estos haltigita. Kiel vi opinias, kamaradoj? Ni decidu,” li turnis sin al la sidantoj ĉe la tablo.
Struĵkov, sidanta flanke de Bulgakov, kunpremis la lipojn, rigardis la mapon, poste Bulgakovon, kaj fine kun peno elpremis la vortojn el sia gorĝo:
“Mi… sub… tenas Bulgakovon.”
La plej juna, en laborista bluzo, konsentis:
“Bulgakov prudente parolas.”
Kaj nur Jermaĉenko, kiu tage parolis kun la knaboj, nee skuis la kapon.
“Por kiu diablo ni kolektis la taĉmenton? Por remarŝi antaŭ la germanoj sen batalo? Laŭ mia opinio ni devas ĉi tie kunpuŝiĝi. Tedegis jam nur fuĝi… Se tio dependus de mi, mi nepre batalus ĉi tie…”
Li abrupte formetis la seĝon, leviĝis kaj ekpaŝis tra la ĉambro.
Bulgakov malaprobe rigardis lin.
“Batali oni devas kun senco, Jermaĉenko. Sed ĵeti homojn al certa malvenko kaj ekstermo ni ne rajtas. Jes, tio ja estas ridinda. Post ni moviĝas tuta divizio kun peza artilerio, kirasaŭtoj… Oni ne devas infane ludi, kamarado Jermaĉenko…”
Kaj, returninte sin al la ceteraj, li finis:
“Do, decidite: morgaŭ matene ni retromarŝos… Sekva demando – pri kontaktoj,” daŭrigis Bulgakov.
“Ĉar ni retromarŝas la lastaj, ni devas preni la taskon pri organizado de laboro trans la fronto, ĉe la germanoj. Ĉi tie estas grava fervoja nodo, la urbeto havas du fervojstaciojn. Ni devas prizorgi, ke en la stacio laboru fidinda kamarado. Nun ni decidu, kiujn el ni lasi ĉi tie por organizi la laboron. Proponu kandidatojn.”
“Mi opinias, ke ĉi tie devas resti maristo Ĵuĥraj,” diris Jermaĉenko, alirinte al la tablo.
“Unue Ĵuĥraj estas ĉi-tiea, due, li estas seruristo kaj elektromuntisto kaj povas dungiĝi por labori en la elektrocentralo. Kun nia taĉmento Ĵuĥrajon neniu vidis, li venos nur nokte. Li estas cerboriĉa homo kaj ĉi tie li organizos la laboron. Miaopinie li estas la plej konvena homo.”
Bulgakov kapjesis.
“Ĝuste, mi konsentas kun vi, Jermaĉenko. Ĉu vi, kamaradoj, ne kontraŭdiras?” li sin turnis al la aliaj.
“Ne. Do la demando estas elĉerpita. Ni restigos al Ĵuĥraj monon kaj mandaton por laboro… Nun la tria, lasta demando. Demando pri armilaro, troviĝanta en la urbo. Ĉi tie estas dudek mil fusiloj, restintaj ankoraŭ post la cara milito. Ili estas staplitaj en stalo de kamparano kaj restas tie, de ĉiuj forgesitaj. Min informis pri tio la kamparano, kiu posedas la stalon. Li volas liberiĝi de tio… Restigi tiun provizon al la germanoj oni certe ne devas. Mi opinias, ke necesas forbruligi ĝin. Kaj urĝe, por ke ĝis la mateno ĉio estu farita. Tamen la incendio estos danĝera: la stalo staras ĉe rando de la urbo inter domoj de malriĉuloj. Vilaĝaj konstruaĵoj povas ekflamiĝi.”
Solidkorpa Struĵkov, kun delonge ne razita mentono, ekmoviĝis:
“Po… po… por kio bruligi? Mi opinias, ke ni dis… disdonu la armilojn al loĝ… antaro.”
Bulgakov rapide sin turnis al li:
“Ĉu vi diras: disdoni?”
“Ĝuste. Prudenta ideo!” entuziasme ekkriis Jermaĉenko.
“Ni disdonu la armilojn al laboristoj kaj ceteraj loĝantoj, kiuj volus ilin havi. Almenaŭ estus eble tikli la germanojn, kiam ili tro premos. Kaj ili ja forte premos. Do kiam niaj homoj ne plu povos toleri, la knaboj prenos la armilojn. Struĵkov ĝuste diris: disdoni. Estus eĉ bone liveri iom da armiloj al kamparanoj. Tiuj kaŝus ilin pli profunde, kaj kiam la germanoj komencos rekviziciadon, tiuj karaj fusiloj estos vere necesegaj!”
Bulgakov ekridis.
“Jes, sed la germanoj ordonos fordoni la armilojn, kaj ĉiuj ilin redonos.”
Jermaĉenko protestis:
“Nu, ne ĉiuj redonos. Iuj restigos.”
Bulgakov demande ĉirkaŭrigardis ĉiujn ĉeestantojn.
“Ni disdonu la fusilojn,” juna laboristo subtenis Jermaĉenkon kaj Struĵkovon.
“Sekve ni disdonu,” konsentis Bulgakov.
“Jen estas ĉiuj demandoj,” li diris stariĝante, “nun ni povos ripozi ĝis la mateno. Kiam venos Ĵuĥraj, li revidu min. Mi parolos kun li. Kaj vi, Jermaĉenko, iru kaj kontrolu la postenojn.”
Restinte sola, Bulgakov eniris dormoĉambron, najbaran kun la gastsalono de la dommastroj kaj, sterninte sian uniforman palton sur matraco, li kuŝiĝis.
* * *
Matene Paŭlo revenis de la elektrocentralo. Jam unu jaron li laboris kiel helpanto de hejtisto.
En la urbo regis neordinara vigleco. Survoje pli kaj pli ofte renkontiĝis vilaĝanoj, portantaj po unu aŭ du fusiloj. Paŭĉjo rapidis hejmen, ne kompreninte kio okazis. Apud la bieno de Leŝĉinskij surĉevaliĝis liaj hieraŭaj konatoj.
Enkurinte hejmen kaj post hasta sinlavo, sciiĝinte de la patrino, ke Artjom ankoraŭ ne venis, Paŭĉjo rapidis al Serĝo Bruzĵak, kiu loĝis en la kontraŭa urboparto.
Serĝo estis filo de lokomotivestra helpanto. Lia patro havis propran dometon kaj etan parcelon. Serĝo forestis. Lia patrino, korpulenta kaj blankvizaĝa virino, malkontente rigardis Paŭlon.
“Diablo scias, kie li estas! Frumatene li forhastis kaj vagadas ie. Li diris, ke oni ie disdonas armilojn, do, li verŝajne tie troviĝas. Necesas vergi vin, nazmukajn militantojn. Vi ĉiuj jam supermezure sendiscipliniĝis. Tute mankas obeo. Duonmetraj buboj volas armilojn. Diru al li, al la fiulo, ke se li almenaŭ unu kartoĉon alportos hejmen, mi forŝiros lian kapon. Li ĉiam altrenas ĉian fiaĵon, kaj mi devas zorgi. Kaj vi, ĉu ankaŭ vi intencas tien iri?”
Sed Paŭĉjo jam ne aŭskultis la edifeman patrinon de Serĝo kaj tuj forruliĝis al la strato.
Sur la ŝoseo iris viro kaj portis fusilojn sur ambaŭ ŝultroj.
“Onklo, diru, kie vi akiris tiujn?”
Paŭĉjo alkuris al li.
“Jen tie, ĉe Verĥovina oni disdonas.”
Paŭĉjo ekkuregis ne respirante al la menciita adreso. Trakurinte du stratojn, li kunpuŝiĝis kun knabo portanta pezan infanterian fusilon kun bajoneto.
“Kie vi prenis la fusilon?”
Paŭĉjo haltigis lin.
“Apud la lernejo taĉmentanoj disdonas, sed jam nenio restis. Oni ĉion disdonis. Oni disdonadis dum la tuta nokto. Restis nur malplenaj kestoj. Mi la duan portas,” fiere finis la knabo.
La novaĵo ĉagrenegis Paŭĉjon.
“He, diablo, necesus tuj kuri tien, sed ne iri hejmen!” li pensis malespere.
“Kaj kiamaniere mi pretergapis tion?”
Kaj subite frapita de ideo, li abrupte sin turnis, per tri saltoj atingis la forirantan knabon kaj forte ŝiris la fusilon el liaj manoj.
“Vi jam havas unu, do sufiĉas por vi. Sed tiu ĉi estu por mi,”
Paŭĉjo deklaris per tono ne allasanta kontraŭdiron.
La knabo, furiozigita per tia dumtaga rabo, sin ĵetis al Paŭĉjo, sed tiu forsaltis je unu paŝo kaj, elmetinte la bajoneton antaŭen, ekkriis:
“Saltu for, aŭ mi trapikos vin!”
La knabo ekploris pro ĉagreno kaj ekkuris returnen, insultante en senpova kolero. Sed Paŭĉjo, kontenta, kuregis hejmen. Saltinte trans la barilon, li eniris en lignejon, metis sur solivojn, sub tegmento, la akiritan fusilon kaj, ĝoje fajfante, eniris en la domon.
* * *
Belegaj estas vesperoj en Ukrainio somere en tiaj malgrandaj urbetoj, kia Ŝepetovka, kies mezo estas urbeto, kaj periferio – kamparo.
Dum tiuj kvietaj vesperoj la tuta junularo estas eksterhejme. Gejunuloj grupe aŭ popare okupas siajn domperonetojn en ĝardenoj kaj ĝardenetoj, grupiĝas senpere en stratoj sur traboj, liveritaj por konstruado. Regas rido, kantoj.
Aero vibras pro denseco kaj aromo de floroj. Profunde en la ĉielo briletas steloj kiel lampiroj, kaj homa voĉo estas aŭdebla tre malproksime…
Paŭĉjo ŝatas sian harmonikon. Ameme li prenas surgenuen ĝin – la kanteman, duvican, vienan. Liaj fingroj estas lertaj: ili apenaŭ tuŝas la klavojn, trakuras vigle de supre malsupren. Ekspiras la basoj, kaj tuj ludas la harmoniko bravegan kaj belkantan muzikon…
Serpentumas la harmoniko, kaj ne eblas sin deteni por tuj ne ekdanci arde! Ne estas eble elteni – la piedoj mem moviĝas verve. Varme spiras la harmoniko, estas bone vivi en tiu ĉi mondo.
Precipe hodiaŭ vespere estas gaje. Sur traboj ĉe la domo, kie loĝas Paŭĉjo, kunvenis ridema junularo, kaj la plej sonora el ĉiuj estas Halinjo, la najbarino de Paŭĉjo. La filino de ŝtonĉizisto ŝatas dancojn kaj kantojn kun junularo. Ŝia voĉo estas aldo brusta, ĉarmtona.
Paŭĉjo timetas ŝin. Ŝia lango estas akra. Ŝi sidiĝas sur la trabojn apud Paŭĉjo, ĉirkaŭprenas lin forte kaj ridas:
“Hej vi, brava harmonikisto! Bedaŭrinde vi ankoraŭ ne plene kreskis, aliel vi estus bona edzeto por mi. Mi ŝatas harmonikistojn, degelas mia koro antaŭ ili.”
Paŭĉjo ruĝiĝas ĝis harradikoj, – estas bone, ke vespere ne estas videble. Li formoviĝas de la petolulino, sed ŝi lin forte tenas kaj ne forlasas.
“Nu, kien do vi, karuleto, forkuras? Kia fianĉo do vi estas?” ŝercas la knabino.
Paŭĉjo sentas per ŝultro ŝian elastan mamon, kaj pro tio li sentas alarmon kaj emocion. Kaj ĉirkaŭe rideksplodoj agitas la kutime silentan straton.
Paŭĉjo reziste puŝis per la mano la ŝultron de Halinjo kaj diras:
“Vi malhelpas al mi ludi, flankiĝu.”
Denove eksplodas ridego, mokincitoj, ŝercoj. Enmiksiĝas Marusja:
“Paŭĉjo, ludu ion malgajan, ke la melodio kaptu la animon.”
Malrapide distiriĝas la balgo de l’ harmoniko, la fingroj provante premetas la klavojn. Eksonas al ĉiuj konata, kara melodio. Halina la unua ekkantas. Ŝin sekvas Marusja kaj la ceteraj:
Kolektiĝis la burlakoj
en kaban’ liganta.
Ni komforte
kaj agorde
pro angor' ekkantu!
Kaj forŝvebas malproksimen al arbaro sonoraj junaj voĉoj.
“Paŭĉjo!”
Sonas la voĉo de Artjom.
Paŭĉjo kunmetas la balgon de l’ harmoniko kaj agrafas rimenojn.
“Oni vokas min, mi foriras.”
Marusja diras petante:
“Nu, sidu ankoraŭ iom, ludu iomete. Sufiĉas tempo por veni hejmen.”
Sed Paŭĉjo rapidas.
“Ne. Morgaŭ mi ankoraŭ ludos, sed nun necesas iri. Artjom min vokas,” kaj li kuras al sia dometo.
Malferminte la pordon de la ĉambreto li vidas, ke ĉe la tablo sidas Roman, kamarado de Artjom, kaj ankoraŭ iu tria, al li nekonata.
“Ĉu vi vokis min?” demandis Paŭĉjo.
Artjom kapmove indikis Paŭĉjon kaj sin turnis al la nekonato:
“Jen li estas, fraĉjo mia.”
Tiu etendis al Paŭĉjo sian kalozan manon.
“Jen kia afero, Paŭlo,”
Artjom sin turnis al la frato.
“Vi diris, ke ĉe vi, en la elektrocentralo malsaniĝis muntisto. Morgaŭ eksciu, ĉu oni povus dungi anstataŭ lin spertan homon. Se oni bezonas tiun, sciigu min.”
La nekonato intervenis:
“Ne, mi iros kune kun li. Mi mem interparolos kun la estro.”
“Certe la homo estas bezonata. Ja hodiaŭ la centralo ne funkciis, ĉar Stankoviĉ malsaniĝis. La estro dufoje venis por serĉi anstataŭanton, sed ne trovis. Kaj funkciigi la centralon kun sola hejtisto li ne kuraĝis. Sed la muntisto ekmalsanis je tifo.”
“Do, la afero estas farita,” diris la nekonato.
“Morgaŭ mi venos al vi, kaj ni iros kune,” li sin turnis al Paŭĉjo
“Bone.”
Paŭĉjo renkontis la rigardon de la grizaj, trankvilaj okuloj de l’ nekonato, atente lin esplorantaj. Fiksa rigardo, sen palpebrumo, iom konfuzis Paŭĉjon. Griza jako, tute butonumita, sur larĝa fortika dorso estis forte streĉita, – videble ĝi estis tro malgranda por la posedanto. La ŝultrojn kun la kapo kunigis forta, bova kolo, kaj la tuta korpo, plena je forto, similis maljunan, dikan kaj potencan kverkon.
Adiaŭante lin, Artjom diris:
“Do, ĉion bonan, Ĵuĥraj. Morgaŭ vi iros kun Paŭĉjo kaj aranĝos la aferon.”
* * *
Germanoj eniris en la urbon tri tagojn post la foriro de la taĉmento. Pri ilia veno sciigis fajfo de lokomotivo ĉe la fervojstacio, dezertiĝinta dum la lastaj tagoj. Tra la urbo disvastiĝis la sciigo:
“La germanoj venas.”
Kaj la urbo ekmoviĝis, kiel incitita formikejo, kvankam delonge ĉiuj sciis, ke la germanoj nepre venos. Sed tion oni malmulte kredis. Kaj jen, tiuj teruraj germanoj ne iras ie, sed jam estas ĉi tie, en la urbo.
Ĉiuj urbanoj algluiĝis al bariloj kaj heĝopordetoj. Oni timis eliri eksteren.
Kaj la germanoj iris ĉenforme laŭ ambaŭ stratflankoj, lasante la ŝoseon libera, vestitaj per malhele verdaj uniformoj, kun fusiloj enmane. La fusiloj havis bajonetojn, larĝaj kiel tranĉiloj. Sur iliaj kapoj estis pezaj ŝtalaj helmoj. Post iliaj dorsoj pendis grandegaj tornistroj. Kaj ili iris de la fervojstacio al la urbo kiel senfina rubando, ili iris streĉite, ĉiuminute pretaj rebati reziston, kvankam neniu intencis rezisti al ili.
Antaŭe paŝis du oficiroj kun pistoloj en la manoj. Meze de la ŝoseo marŝis hetmana ĉefo, tradukisto, vestita per blua ĵupano kun granda felĉapo surkape.
La germanoj formis spaliran kvadraton sur la urbocentra placo. Aŭdiĝis tamburado. Kunvenis ne granda amaso da kuraĝintaj urbanoj. Hetmanano surgrimpis peronon de apoteko kaj laŭte tralegis ordonon de la komandanto, majoro Korf.
La ordono tekstis: 1 Mi ordonas: ĉiuj urbanoj dum 24 horoj devas alporti la tutan armilaron kuglan kaj klingan, kiun ili havas. Pro neplenumo de ĉi tiu ordono – mortpafo. 2 En la urbo estas deklarata la militstato, kaj irado sur stratoj post la 20a horo estas malpermesita. Urbkomandanto majoro Korf.
En la domo, kie antaŭe troviĝis magistrato, kaj post la Revolucio Soveto de laboristaj deputitoj, lokigis sin la germana komandejo. ĉe perono de la domo postenis sentinelo, jam ne en ŝtala helmo, sed en la parada kasko, kun grandega imperiestra aglo. En la sama korto estis loko por la alportataj armiloj.
Dum la tuta tago urbanoj, timigitaj per minaco de mortpafo, alportis armilojn. Plenaĝuloj ne vidigis sin. Armilojn portis nur junuloj kaj adoleskantaj knaboj. La germanoj neniun detenis.
Tiuj, kiuj ne volis porti al la komandejo, nokte ĵetis siajn armilojn sur la ŝoseon, kaj matene germana patrolo kolektadis ilin, ŝarĝis en ĉaron kaj veturigis al la komandejo.
Post la tagmezo, kiam finiĝis la fiksita tempo por fordoni la armilojn, germanaj soldatoj kalkulis siajn trofeojn. Entute la urbanoj fordonis dek kvar mil fusilojn. Do ses mil fusilojn la germanoj ne rericevis. Amasaj traserĉoj donis tre sensignifajn rezultojn.
Ĉe mateniĝo de la sekva tago ekster la urbo, apud la malnova hebrea tombejo, estis mortpafitaj du fervojistoj, ĉe kiuj dum serĉado estis trovitaj fusiloj.
* * *
Artjom, aŭskultinte la ordonon, rapidis hejmen. En la korto li renkontis Paŭĉjon, prenis lin je la ŝultro kaj mallaŭte, sed insiste, demandis lin:
“Ĉu vi ion alportis de la deponejo?”
Paŭĉjo intencis prisilenti la fusilon, sed li ne volis mensogi al la frato kaj ĉion rakontis.
Ili kune iris al la lignejo. Artjom prenis la fusilon, kaŝitan sur solivoj, eltiris la obturilon, deprenis la bajoneton kaj, preninte la fusilon je ties tubo, svinge, per la tuta forto, frapegis ĝin kontraŭ palison de la barilo. La kolbo dispeciĝis. Restaĵoj de la fusilo estis forĵetitaj malproksimen en foran lokon post la ĝardeno. La bajoneton kaj obturilon Artjom ĵetis en necesejon.
Ĉion ĉi farinte, li sin turnis al la frato.
“Vi jam ne estas malgranda, Paŭĉjo, vi komprenas, ke kun armilo ne decas ludi. Mi diras al vi serioze: nenion alportu hejmen. Vi scias, ke pro tio oni riskas sian vivon. Neniam trompu min. Se vi okaze ion alportos, kaj oni trovos tion, tiam min oni mortpafos la unuan. Ja vin, nazmukulon, oni ne tuŝos. La tempo nun estas hunda, ĉu vi komprenas?”
Paŭĉjo promesis nenion alporti.
Kiam ili iris ambaŭ tra la korto hejmen, ĉe pordego de la domo de Leŝĉinskij haltis kaleŝo. El ĝi eliris la advokato kun la edzino kaj infanoj – Nelli kaj Viktor.
“Alflugis la birdetoj,” kolere diris Artjom.
“Ha, tumulto do komenciĝas, damne!”
Kaj li eniris en la domon.
Dum la tuta tago Paŭĉjo malgaje pensis pri la fusilo. Tiutempe lia amiko Serĝo laboris per tuta forto en malnova forlasita ligna remizo, forĵetante per fosilo grundon apud la muro. Fine la kavo estis preta. Serĝo metis tien volvitajn en ĉifonojn tri tute novajn fusilojn, kiujn li akiris dum la disdonado. Li ne intencis fordoni ilin al la germanoj – ne por tio li penegis dum la tuta nokto, ne por perdi sian akiraĵon.
Superŝutinte la kavon per grundo, li kompakte ramis ĝin, subtrenis sur la ebenigitan lokon amason da rubaĵo kaj senutilaĵo. Kritike pririgardinte la rezulton de sia laboro kaj trovinte ĝin kontentiga, li demetis la ĉapon kaj forviŝis ŝviton de sia frunto.
“Nu, jen. Nun oni serĉu. Kaj se oni trovos, oni ne scios, kies ligna remizo ĝi estas”.
* * *
Paŭĉjo nerimarkeble por si mem amikiĝis kun la severaspekta elektromuntisto, kiu jam la tutan monaton laboris en la elektrocentralo.
Ĵuĥraj montris al la helpanto de hejtisto la mekanismon de dinamo kaj kutimigis lin al la laboro.
La komprenema adoleskulo plaĉis al la maristo. Ĵuĥraj ofte vizitis Artjomon dum liberaj tagoj. Prudenta kaj serioza maristo pacience aŭskultis ĉiujn rakontojn pri vivkondiĉoj, precipe kiam la patrino de Paŭĉjo plendis pri liaj petolaĵoj. Li povis tiel trankvilige influi je Maria Jakovlevna, ke ŝi forgesis siajn malagrablaĵojn kaj fariĝis pli vigla.
Foje Ĵuĥraj haltigis Paŭĉjon en la korto de la elektrocentralo, inter amaso de brulligno, kaj ridetante diris:
“Via patrino diris, ke vi ŝatas pugnobatalon:”
Li, ŝi diris, estas batalema kiel koko.”
Ĵuĥraj ekridis aprobe.
“Ĝenerale, batali ne estas malutile, sed oni devas scii, kiun kaj pro kio bati.”
Paŭĉjo, ne komprenante, ĉu Ĵuĥraj mokas lin, aŭ parolas serioze, respondis:
“Mi batas ne vane, sed ĉiam juste.”
Ĵuĥraj neatendite proponis:
“Ĉu vi volas, ke mi instruu vin pri la regula pugna batalo?”
Paŭĉjo mirigite rigardis lin.
“Pri kia do regula?”
“Jen vi vidos.”
Kaj Paŭĉjo aŭskultis la unuan mallongan lekcion pri la angla bokso.
Ne facile ekposedis Paŭĉjo tiun ĉi sciencon, sed li ekposedis ĝin perfekte. Multfoje li estis falinta, frapita per pugno de Ĵuĥraj, sed li montriĝis diligenta kaj pacienca disĉiplo.
Iun varmegan tagon Paŭĉjo, reveninta de Klimĉjo, vagante sencele en la ĉambro kaj ne trovante por si okupon, decidis lokiĝi en sia plej ŝatata loko – sur la tegmento de gardbudo en angulo de la ĝardeno, post la domo. Li trairis la korton, eniris la ĝardenon kaj, atinginte lignolatan remizon laŭ listeloj surgrimpis la tegmenton. Penetrinte tra densaj branĉoj de ĉerizarboj, pendantaj super la remizo, li atingis mezon de la tegmento kaj kuŝiĝis sub sunradiojn.
Unu parto de la gardbudo flankis al la ĝardeno de Leŝĉinskij, kaj, se atingi la randon, videbliĝis la tuta ĝardeno kaj la domo. Paŭĉjo antaŭenŝovis la kapon super la listelon kaj ekvidis parton de la korto kun kaleŝo, staranta tie. Estis videble, ke servosoldato de germana leŭtenanto, loĝanta ĉe Leŝĉinskij, brosis vestaĵojn de sia estro. Paŭĉjo ofte vidis la leŭtenanton apud la pordego de la bieno.
La leŭtenanto estis stumpstatura, ruĝvanga, kun malgrandaj tonditaj lipharoj, kun nazumo kaj uniforma kaskedo kun lakita viziero. Paŭĉjo sciis, ke la leŭtenanto loĝis en flanka ĉambro, kies fenestro rigardas al la ĝardeno kaj estas videbla de la tegmento.
Nun la leŭtenanto sidis ĉe la tablo kaj ion skribis, poste li prenis la skribaĵon kaj eliris. Doninte la leteron al la servosoldato, li ekiris laŭ vojeto de la ĝardeno al la heĝopordo, kondukanta straten. Li haltis apud laŭbo, volvita per raŭpkreskaĵo – evidente li parolis kun iu. El la laŭbo eliris Nelli Leŝĉinskaja. Preninte ŝin subbrake, la leŭtenanto ekiris kun ŝi al la pordeto, kaj ambaŭ ili eliris sur la straton.
Ĉion ĉi observis Paŭĉjo. Li estis jam dormonta, kiam li ekvidis, ke en la ĉambron de l’ oficiro eniris la servosoldato, pendigis uniformon sur hokon, malfermis la fenestron kaj, ordiginte la ĉambron, eliris kaj fermis la pordon. Tuj Paŭĉjo ekvidis lin apud la ĉevalejo.
Tra la malfermita fenestro Paŭĉjo ĉion bone vidis en la ĉambro. Sur la tablo kuŝis rimenoj kaj ankoraŭ io brilanta.
Puŝata de neeltenebla scivolemo, Paŭĉjo senbrue forlasis la tegmenton kaj per trunko de la merizujo descendis en la ĝardenon de Leŝĉinskij. Kliniĝinte, li per kelkaj saltoj atingis la malfermitan fenestron kaj enrigardis la ĉambron. Sur la tablo kuŝis zono kun transŝultra rimeno kaj pistolujo kun bonega pistolo “Mannlicher”.
Paŭĉjo ĉesis spiri. Kelkajn sekundojn en li daŭris lukto, sed kaptita de senpripensa aŭdaco, li kurbiĝis, prenis la pistolujon, eltiris la nigre brilan revolveron, ne ankoraŭ uzitan, kaj retiriĝis. Ĉirkaŭrigardinte, li singarde enŝovis la revolveron en la poŝon kaj haste ekkuris tra la ĝardeno al la merizujo. Rapide surgrimpinte, kvazaŭ simio, sur la tegmenton, Paŭĉjo rigardis malantaŭen. La soldato paceme parolis kun ĉevalisto. En la ĝardeno regis silento. Li malsupreniĝis de la remizo kaj ekkuregis hejmen.
La patrino estis okupata en la kuirejo, kaj ŝi ne atentis pri Paŭĉjo.
Kaptinte ĉifonon de post kofro, Paŭĉjo ŝovis ĝin en la poŝon, ne rimarkeble forglitis tra la pordo, trakuris la ĝardenon, transgrimpis la barilon kaj atingis la vojon, kondukantan al la arbaro. Subtenante per mano la pistolon, peze batantan lian femuron, li hastis al malnova ruiniĝinta brikfarejo.
Liaj piedoj apenaŭ tuŝis la teron, vento siblis en liaj oreloj.
Ĉe la brikfarejo estis kviete. Iuloke trafalinta tegmento, montoj da disbatitaj brikoj kaj ruiniĝantaj kalcinfornoj inspiris angoron. Ĉion ĉi tie kovris altaj loloj. Kaj nur la tri amikoj de tempo al tempo venis ĉi tien por ludi. Paŭĉjo konis multajn kriptajn lokojn, kie li povus kaŝi la ŝtelitan trezoron.
Engrimpinte en breĉon de kalcinforno, li singardeme ĉirkaŭrigardis, sed la vojo estis senhoma. Milde susuris pinoj, facila venteto kirlis survojan polvon. Forte odoris peĉo.
Funde de la fornego, en angulo, Paŭĉjo metis la revolveron, volvitan en ĉifonon, kaj fermis ĝin per piramideto el malnovaj brikoj. Elirinte, li ŝtopis la breĉon per brikoj, memorfiksis la ordon de la brikoj kaj, reveninte sur la vojon, li rapide sin direktis returnen.
Liaj genuoj tremetis.
“Kiel ĉio finiĝos?” li pensis, kaj lia koro kunpremiĝis iel treme-alarme.
Al la elektrocentralo li iris pli frue ol kutime, nur por ne esti hejme. Li prenis ŝlosilon de gardisto kaj malfermis larĝan pordon al la motora halo. Kaj dum li purigis la cindrujon, pumpis akvon en kaldronegon kaj klopodis bruligi la fajrujon, li pensis:
“Kio nun okazas en la domo de Leŝĉinskij?”
Jam malfrue, ĉirkaŭ la dek-unua, Paŭĉjon vizitis Ĵuĥraj, vokis lin al la korto kaj mallaŭte lin demandis:
“Kial en via hejmo hodiaŭ okazis traserĉo?”
Paŭĉjo timigite ektremis.
“Kio? Traserĉo?”
Post mallonga silento Ĵuĥraj aldonis:
“Jes, la afero ne estas agrabla. ĉu vi scias, kion oni serĉis?”
Paŭĉjo bone sciis, kion oni serĉis, sed li ne kuraĝis rakonti al Ĵuĥraj pri la ŝtelo de la pistolo. Tremante pro maltrankvilo, li demandis:
“Ĉu oni arestis Artjomon?”
“Neniun oni arestis, sed oni ĉion renversis hejme.”
Pro tiuj vortoj li ekfartis iom pli facile, sed la alarmo ne pasis.
Dum kelkaj minutoj ĉiu pensis pri siaj propraj aferoj. Unu el ili, sciante la kaŭzon de la serĉado, maltrankviliĝis pri la sekvoj, la alia ne sciis, kaj pro tio streĉis sin por esti preta.
“Diablo ilin konas, eble ili ekflaris ion pri mi? Artjom nenion scias pri mi, sed kial oni serĉis ĉe li. Necesas esti pli singardema”, pensis Ĵuĥraj. Ili disiris silente, ĉiu al sia laboro. Kaj en la bieno estis granda tumulto. La oficiro, malkovrinta foreston de sia pistolo, vokis la soldaton. Sciiĝinte, ke la pistolo malaperis, li, ordinare ĝentila kaj sinreganta, svinge frapis la soldaton je orelo. Tiu, ŝanceliĝinte pro la frapo, staris etendiĝinta kiel kordo, kaj, konsciante sian kulpon, palpebrumis, humile atendante, kio plu sekvos. La advokato, invitita por klarigoj, ankaŭ indignis kaj petis pardonon de la leŭtenanto pro tio, ke en lia domo okazis tia malagrablaĵo. Ĉeestinta Viktor Leŝĉinskij diris al la patro pri sia supozo, ke la pistolon povus ŝteli iu el la najbaroj, precipe huligano Paŭlo Korĉagin. La patro komencis urĝe klarigi al la leŭtenanto la penson de la filo, kaj tiu senprokraste ordonis venigi patrolon por traserĉo. La serĉado donis neniun rezulton, kaj tio konvinkis Paŭĉjon, ke eĉ tiaj riskoplenaj entreprenoj iam finiĝas bone.
NOTOJ POR LA 2A ĈAPITRO
menŝeviko. Adepto de la menŝevismo – oportunisma tendenco en Ruslanda social-demokratia laborista partio (RSDLP), formiĝinta post la skismo en la 2a kongreso de RSDLP en 1903.
bundano. Membro de Bund – Universala juda laborista unio en Litovio, Pollando kaj Ruslando, kreita en 1897.
bolŝeviko. (laŭ PIV bolŝevisto). Adepto de bolŝevismo (doktrino de la bolŝevista partio, formiĝinta sub la influo de Lenin post la skismo en 1903), membro de la bolŝevista partio, komunisto.
burlako. Riverlaboristo, kiu trenis ŝipojn irante laŭ rivera bordo aŭ remante.
hetmano. Titolo de militestro kaj armeestro, speciale ĉe kozakoj. 29 apr. 1918 helpe la germanaj okupaciaj aŭtoritatoj generalo de la cara armeo P. Skoropadskij estis elektita kiel hetmano de Ukrainio.
ĵupano. Mallonga pola kaj ukraina palto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.