La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


FABELOJ

Aŭtoro: Franjo Modrijan

©2026 Geo

La Enhavo

XX. Judito vekiĝas

Ankaŭ Judito havas sian fabelon. Ŝi ne sciis tion ĉi. Sed la filo de la suno, restinte vespere, kiam la sunreĝo kunvokis al ĉielo siajn filojn, ĉe la bonkora Judito, diris al ŝi ĉion, rakontante al ŝi belegajn fabelojn la tutan nokton.

Sed la sunreĝo bone sciis, ke unu radio mankis, kaj dissendis siajn multnombrajn filojn por serĉi ĝin.

La suno jam leviĝas, ruĝkolora, kiel pura purpuro. El ĝia brila vizaĝo eliris ora araneo, komencante plekti lumantajn fadenojn, varmajn lumradiojn, sur kiuj malsuprengrimpis diverskolorigitaj paĝioj, servantoj de la ĉielreĝo.

La araneo plektas oran reton, brilantan vualon, purpuran kurtenon, por kovri la sanktecon de la dia fabelo al la realeco de la tera vivo.

Judito malfermas siajn okulojn pli kaj pli. Ŝi sentas la varmigantajn radiojn, ekbriligantajn la ĉambron. La suno kisas ŝiajn vangojn, ŝiajn okulojn, salutante ŝin: ”Bonan matenon, Judito!”

Vekiĝinte, Judito ĉirkaŭrigardis ekmirigite, malĝoje flustrante:

– Kiel bela estis la nokto, kiel dolĉa la sonĝo, plena de fabeloj!

Sed mi nur sonĝis!

– Jes, vi sonĝis, Judito, kaj vi povas ĝoje trasonĝi la junecon, la plej puran sonĝon de via senkulpa vivo, vian belan fabelon! diris karesvoĉe la suno kaj kisis ŝin denove. El ŝiaj okuloj ekrigardis la ĉiela filo kaj la dia patro ekridetis ankoraŭ pli agrable…


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.