La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Franjo Modrijan

©2026 Geo

La Enhavo

X. La servistino de Dio

La figuro de la fantomo jam malklariĝis kaj aeriĝis, atinginte la ĉielon, kiu montriĝis mirinde bela. La princo suprenrigardis kaj ekvidis la dolĉafablan vizaĝon de Li mem. Li falis teren senkonscie. Rekonsciiĝinte, li flustris:

”Granda, majesta, Vi estas, patro nia.”

Larĝa ĉielarko aperis. Belkreska knabino malsuprenpaŝetis, alparolante la princon:

”Mi estas la feliĉo. Dio faris min reĝino de la mondo.

”La unua homparo nomis min eterna vivo. Sed kiam la prahomoj perdis tiun ĉi donacon de Dio, mi forlasis ilin. De tiam ni serĉas nin reciproke: la homo feliĉon, mi la homon.

”Mi estas la simbolo de la homa kaj surtera vivo: nun oni nomas min morto. Sed mi estas bonkorulino, liberigante la mortemulojn de ĉiu malbono. La mortdeva okulo ne povas vidi la senmortecon. Nur vi estas la elektito de Dio. Vi ne mortos, vi vivos eterne en la fabelo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.