|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJAŭtoro: Franjo Modrijan |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Forta ventego ekblovegis – la spirego de diablo – reson ante kiel fulmotondro.
”Silentu! Arbardiablo! ” ekĝemegis la floranimoj.
Nigra nubego, kiel granda kovrajo, surtegis la ĉielon. Oni ekvidis du fajrajn okulaĉojn de la monstra giganto, kiu duonfrenezi ĝante grandpaŝe flugkuris el la arbarkreskaĵo. Pezaj rosgutoj faladis de lia aĉa barbo. Grimacridetante kaj elgorĝ- blekante, li pelegis antaŭ si multegon da sovaĝaj hundoj kaj sangavidaj lupoj. Bruega galopado strange sonigis la teron.
”Ho-o! Mi piedbatos la mondon!” kriegis la malbonhumora maljulnulaĉo kun dislarĝigita buŝo en granda kolerekflamo.
Malbondezirege li minacis, manegsvingante kaj malantaŭen klinante la kapon.
Ĉi tiu grandegulo estis iam drinkulo, brutulo, kiu per helpo de la diablo mem faradis dum sia tuta vivo nur malbonaĵojn.
Ne zorginte pri sia almozpetanta familio, li finfine freneziĝis. Sed Dio kondamnis la ebriulon al senhalta kaj senripoza vagado. Lia animo neniam povos vidi la ĉielon.
Tiel rapide, kiel li venis, li malaperis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.