La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Franjo Modrijan

©2026 Geo

La Enhavo

XV. La malica sorĉistino

La naturo eksenmoviĝis, la princo diris:

– Mi vidas, ke ekzistas ankoraŭ multe da malbonaj homoj sur tiu ĉi mondo.

– Jes! La fabeloj tre ofte parolas pri ili.

Vivis iam malbonkora maljunulino, kiu malamis la mondon.

Ŝi estis tiel potenca, ke eĉ spiritoj obeis ŝin.

Por mortigi kiel eble plej multe da homoj, ŝi faris ensorĉitan, belegan arbareton, el kiu neniu plu povis eliri. Ĉiu estis dediĉita al la neevitebla morto, ĉar la okuloj de la fikse rigardanta maljunulino lin tuj aliformigis en ŝtonon. Nur teruraj, senvivaspektaj statuoj staris tie en la reĝolando de la morto.

Iam deiris en tiun arbareton la juna reĝidino mem kaj fari- ĝis ŝtono. La sovaĝa sorĉistino malafablamiene ekridaĉis, kontentege kaj ekĝojigite enrigardante la noblan viktimon.

Senlima timo kaptis la urbanoj; neniu kuraĝis forlasi la domon.

La malfeliĉa reĝo sidis pala kaj senmova sur sia trono.

Liaj haroj griziĝis pro malĝojo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.