|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJAŭtoro: Franjo Modrijan |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Paradiza pejzaĝo kuŝis antaŭ ŝiaj okuloj. Larĝa, blanka strato alkondukis, tra belegaj arbaretoj, al granda palaco kun cent turoj kaj marmora ŝtuparo.
Orvestistaj kavaliroj, sekvataj de junaj, belaj paĝioj, rajdadis al la palaco. La reĝo aranĝis ĝojfeston por fari honoron al la reĝino de la fabeloj. Ŝi mem estis promesinta veni tiun vesperon por rakonti fabelojn.
Dukoj kaj dukinoj, princoj kaj princinoj, la tuta nobelaro alvenadis grandamase en longegan kronsalonon. La reĝo sidis sur ebura trono meze de siaj korteganoj.
La mozaika planko estis kovrita per molaj, multekostaj tapiŝoj.
Pezaj diamantornamitaj kandelabroj plenigis la salonon per multkolora brilo.
Kiam ĉiuj festvestitaj gesinjoroj jam sidis sur grandaj, purpuraj seĝoj en longaj vicoj ĉe la ortapetitaj muroj, la reĝo ekparolis per afabla voĉo:
– Nobelaj gesinjoroj! Ni kunvenis al la hodiaŭa festo por aŭskulti ĉarmajn fabelojn de la reĝino mem. Mi estis invitinta ĉiujn gekonatojn; espereble neniu estis forgesita.
Tiam aŭdiĝis laŭta voĉo – Judito mankas, la senkulpa belulino! Voku ŝin! Mi ŝin elektis princidino!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.