|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJAŭtoro: Franjo Modrijan |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La brulruĝa luno naĝas sur la ĉiela maro kiel purpura ŝipo, glitante tra la trembriletantaj, nenombreblaj steloj kaj steletoj.
La mistera reĝino de la nokto, de la sonĝoj kaj fabeloj, veturas ĉirkaŭen por feliĉigi la homaron per dolĉa ripozo. Enrigardante la fenestrojn, ĝi salutas siajn dormantajn gekarulojn.
Judito dormas en sia lito. Ŝi sonĝas, la senkulpa, dektrijara knabino, kun ĉarma rideto sur la etaj lipoj. Ŝiaj pensoj estas tre okupataj per belegaj fabeloj. Ŝi estis finleginta la lastan fabelon el sia riĉe ilustrita fabellibro kaj nun ŝi ekdormis…
Ŝia libro kuŝas trankvile sur sia loko en granda ŝranko kaj dormas. Jes, ĝi dormas, sed ĝia internajo pli kaj pli vigliĝas; ĉiuj literoj moviĝas, viviĝas…
La unua mallaŭte ekparolas.
– Nia patrineto dormas. Ni forlasu niajn paĝojn kaj iru al Judito! Ni rakontos al ŝi fabelojn, kiujn ŝi tre ŝatas, por ke ŝi povu pli dolĉe sonĝi, nia bonkora belulino.
– Jes, jes! konsentas la aliaj unuvoĉe. Ni iru!
La literoj pligrandiĝas kaj, malsupren grimpante kaj paŝetante, ili direktas sian iron al la sonĝanta dormulino.
– Kion vi serĉas tie ĉi? subite demandas granda cifero per ordona voĉo.
– Ni volas viziti Juditon! Sed kiu vi estas?
– La cifero tri de la murhorloĝo. Al ĉiu el ni estas permesite promeni laŭvice ĉiunokte po unu horo sur la planko de tiu ĉi ĉambro por gardi Juditon.
– Dume ni estas al ŝi rakontontaj belegajn fabelojn.
La literoj svarme alvenadas, kiel formiĝoj el sia loĝejo, tutplene superŝutante kaj okupante la litkovraĵon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.