|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJAŭtoro: Franjo Modrijan |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Liaj sentoj preskaŭ forlasis lin, la pensoj distriĝis ĉiuflanken.
La oreloj aŭskultadis la dian muzikon de la naturo, la okuloj rigardadis la miraklojn, la koro sentis nekonatan feliĉon. Li kontaktiĝis kun la sanktaj misteroj de la terpatrino.
Grandega fantomo eksaltis el la tero, altkreskante kaj etendante la manojn al la ĉielo. La animo de la naturo laŭtkantadis la himnon de la universo. Ĉio akompanis ĝin. Montoj kaj arbaroj ekbruis, valoj kaj herbejoj eksonis: la tero kantis sian matenhimnon al la Ĉiopotenculo. Neniu prezentaĵo povas esti tiel bela, neniu muziko povas soni tiel dolĉe, tiel pure.
Dum tiuj momentoj la princo ekvidis la dian belecon, la novan vivon de la vekiĝanta naturo.
Jen estis ĝojplenaj, apenaŭ videblaj sorĉestaĵoj kun vivantaj trajtoj. Lumbriletante kaj dolĉkantante ili flugdancadis milope en la karesa suno kaj plenigis la superteran aerspacon, sidiĝante sur liaj ŝultroj.
Kiu ilin vidas kaj aŭdas, estas feliĉa homo. Oni nomas ilin voĉoj de Dio. La briletantaj steletokuloj kortuŝe ridetis, la infanaj buŝetoj moviĝante aŭdigis sanktan kanton, kiu unuiĝis kun glorigaj himnoj de la printempa vivo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.