|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJAŭtoro: Franjo Modrijan |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ŝi iĝis senmorta! ekflustris la princo.
– Jes! komencis la floro. La vivo en la naturo ne perdi ĝas! La vivo forlasas mortintan estaĵon por eniri alian. Ankaŭ via animo vivos eterne kaj la memoro pri vi restos en la fabelo!
– Ĉu tio estas vera? ekkriis la princo kisante la floron.
La floro tiumomente malaperis, la papilio diris per ridetanta voĉo:
– Vi estas feliĉa, kara princo! Vi ricevis de la floro cent jarojn da homa vivo!
– Cent jarojn? Kiu donis al ĝi tian potencon?
– Estis iam orfa knabo. Forpelite de la homoj, li forlasis la malbonajn vilaĝanojn, rifuĝonte en arbaron. Li ja havis neniun, kiu volus konsoli kaj satigi lin.
La bestoj ne estis tiel malbonkoraj, ili faris al li kuŝejon kaj ludis kun li.
Sed li ploris, ne volante plu vivi kaj almozpeti. Li nur volus repagi ĉion al la malbonfarantoj. Aŭdinte liajn plendojn, la feinoj plenumis lian deziron. Li farigis ensorĉita, blanka floro. Ĉiu malbona homo mortas, tuŝinte ĝin, sed al bonkoruloj plilongiĝas la vivo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.