|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJAŭtoro: Franjo Modrijan |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Aŭskultu! Jen kantas la paradizbirdo.” Dolĉa birdkanto eksonis: dia lulkanto, kiu ensonĝigas ĉiun homon en centjaran sonĝon. La pura, belsona voĉo resonis en la trankvila nokto, kiel anĝela sonorilo sur la ĉielo. La birdo kantis pri la ĉiela beleco, pri la eterna harmonio de la universo. Dio lasis al ĝi la ĉarmegan voĉon, kiam ĝi iĝis birdo el bonkora, mortinta kantisto.
Kiam li kantis, akompanante sin per mistertona harpo, ĉiu forgesis sian vivon, sonĝante en paradiza kantmelodio.
Mortonte li kantis kortuŝantan kanton pri la morto de la naturo. Ĉiuj birdoj ploris, aŭskultinte lin, mortantan kune kun la vintra naturo.
Donacite de Li per eterneco, li nun kiel birdo feliĉigas la homojn per sia dia voĉo. Feliĉaj estas tiuj, kiuj povas aŭskulti la centjaran, neelkanteblan lulkanton pri la eterna belega naturfabelo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.