|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJAŭtoro: Franjo Modrijan |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Vekiĝinte el centjara sonĝo, la princo malĝoje ekĝemis. La fabelo ja estas nur ŝajno, mensogo!
– Kaj tamen la vivo sen fabelo ne estus dolĉa, agrabla! diris sonorridetanta voĉo.
– Ĉu vi estas ankoraŭ tie ĉi, fabelo, bela diino?
– Sciu, ke la homa vivo estas la plej bela sonĝo de la naturo, la plej bela fabelo de la mondo. Sonĝu ĝin!
Li restis sola. Ĉu mi ankoraŭ sonĝas? li demandis sin. Ĉu tio ĉi, kion mi vidas, estas nur viva, sonĝa bildo?
Li ekkonis la vojon, kondukantan al la monteto, sed – lia kastelo estis ruino! Atesto pri malnovaj tempoj! Li ekploris.
Ĉio pasas sur la mondo! Kiel li estis travivinta tiom da jaroj?
Jen belega ĉevalbirdo!
– Kien vi estas forfluganta, kara besto?
– Mi atendas fabelon, por forporti ĝin en la orienton. Tie vivas belega reĝidino. La fabeloj estas ŝiaj ĉiutagaj gastoj.
La floraga feino denove aperis; la princo genuiĝis antaŭ ŝi.
– Bona fabelo, prenu min kun vi! Mi ne povas plu vivi tie ĉi en mia ruiniĝinta kastelo, elsonĝinte la belan sonĝon, la dolĉan fabelon de mia vivo. Mi sopiras al feliĉa lando de la sonĝo, de la beleco, de la fantazio!
– Vi povas iri tien kaj iĝi senmorta. Mi ja estas via fabelo!
Naskiĝinta la saman tagon, mi akompanas vin la tutan vivon.
Ĉiu homo havas sian fabelon. Ni iru!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.