La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Franjo Modrijan

©2026 Geo

La Enhavo

III. La fabelo venis

Granda rajdisto, kiu kune kun literoj estis forlasinta la unuan, multkoloran ilustraĵon de la fabellibro, aperis, kriante per forta, triumfa voĉo:

– Ŝi jam estas venanta, la bela fabelo! Jen ŝia sekvantaro! foriru, literoj!

La stansoldatoj, kuŝantaj en granda, ligna skatolo, apartenantaj al la frato de la dormanta knabino, vekiĝis kaj, elsaltante, ili baldaŭ staris en la vico antaŭ la nobla rajdisto, por fari ordon.

La dormoĉambro plilongiĝis, plilarĝiĝis; stranga lumo ekbriligis la ĉambron.

Tintiloj kaj sonoriloj eksonis. Malgrandaj gnomoj, apogante sin sur bastonetoj, alvenadis. Babilante kaj ridetante ili ekĉirkaŭstaris la liton de Judito. Ilin sekvis mentonbarbaj koboldoj kun trumpetoj kaj lanternoj.

Starante spalire kun la stansoldatoj, subite ĉiuj eksilentis.

Jen jam estis la ĉarmega knabino, kun ora diademo en nigraj harbukloj. Ŝi estis la fabelo, unu el la multnombraj servistinoj de la fabelreĝino. Beletaj elfinoj ĉirkaŭiris ŝin, portantaj plurkolorajn, bonodorajn bukedojn. La ĉambrego fariĝis paradiza, belegaspekta ĝardeno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.