|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJAŭtoro: Franjo Modrijan |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ektimigite eniris Judito la reĝan salonon, vestita per luksa vestaĵo, ornamita per ora diademo. Ĉiuj gastoj ekflustris, entuziasmiĝintaj:
– Ĉarmanta knabino! Vera princidino!
La reĝa salono ekbriliĝis per fortega lumo; kantantaj paradizbirdoj enflugis, agrabla odoro plenigis la salonon, mola, dolĉa muziko eksonis. La ĉambrego aliiĝis: oni sidis en ensorĉita arbareto.
Sennombraj estaĵoj aperis, beletaj sorĉistinoj superŝutis la plankon per odorantaj floroj. Sur purpuraj fungoj sidis ridantaj, kolorvestitaj koboldoj. Gnomoj kaj gnominoj ĉirkaŭsaltetadis la surprizitajn gastojn, surgenuigante sin. Belegaj feinoj, ĉarmaj niksinoj kaj orharaj elfinoj alpaŝadis, dancante, kantante. Nebulitaj fabeloj flugpendis super la kapoj de mireganta korteganaro.
Jen aperis kvar flugetantaj cignoj kun luksa veturilo kaj ĉiela baldakeno, plena de juvelŝtonoj. Jen sidis ŝi mem, en briletanta, duondiafana vualo, tiel belega, ke la okuloj de festantoj ne povis enrigardi ŝian vizaĝon. Ĉiumomente ŝi aliiĝis – ŝi havas nekonstantan formon – kaj ĉiam ŝi fariĝis pli bela.
La melodia ario de la muziko plifortiĝis, la birdoj ĝoje flirtadis, ŝia sekvantaro kantadis. Sed kiam la fabelreĝino kun dolĉagrabla rideto ekparolis karesvoĉe, ĉiuj subite eksilentis kaj ne aŭdebliĝis ia sono.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.