|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJAŭtoro: Franjo Modrijan |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ĉiu konas fabelon, mirindan rakonton, kiu amuzante nobligas la puran infanan koron kaj plidolĉigas la senkulpajn sonĝojn de revemaj knabinoj.
Belsona, kiel dia kanto, estas mia voĉo. Ĝi ekĉarmas ĉiun orelon, ĝi kortuŝas ĉiun animon, plenigante ĝin per eterna beleco. Miaj brilegantaj okuloj parolas pri la sankta, pura amo.
La fantazio kaj la poezio kreis mian miljaran patrujon, la sonĝon de la homaro, en kiu oni forgesas siajn suferojn. La fabelo rakontas pri ĉio, kio ekzistas sur la mondo. Ĉio estas ebla, ŝangebla. En nia lando la tuta naturo fariĝas eterna fabelrakonto.
Per brilantaj flugiloj la fabeloj migras de loko al loko. Ĉiu akceptas ilin, ĉu en la palaco, ĉu en la malriĉa dometo. Ĉiuj popoloj nin konas, adoras, kaj diigas. La poetoj glorigas nin.
Ĉiu generacio ĝojvenas al ni por satigi siajn sopirojn al la pura beleco. La junularo amas nin kaj sonĝas pri ni la unuajn son- ĝojn.
La avino rakontas fabelojn al siaj genepoj kaj tiuj al siaj. La fabelo vivas eterne. Jarcentoj kaj jarcentoj jam estas pasintaj, sed mi ĉiam vivas, juna kaj bela, kiel la miljara floro.
Mi vidis vin kiel infanojn, mi vidos viajn pranepojn, kiel maljunulojn, kaj mi al ili rakontos novajn fabelojn. La fabelo rekondukas la homajn pensojn en la infanan junecon, kiam ĉiu travivis la plej feliĉajn tagojn de sia vivo. La infanoj tial estas miaj plej amataj gastoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.