|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJAŭtoro: Franjo Modrijan |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Judito, ĉu vi konas nin?
– Jes, vi estas al mi konataj, karaj literoj, el mia fabellibro!
– Ĉu vi volas aŭskulti fabelojn?
– Tre volonte! Sed kie ili estas?
– Ĉu vi ne scias, amata ĉarmulino, kie estas la patrujo de la fabeloj? Aŭskultu do! Tie malproksime, en la lando de la fantazio kaj eterna sonĝo ili loĝas, la belegaj knabinoj; oni nomas ilin fabeloj. Ĉiunokte, kiam la tero trankviliĝas kaj la bonaj infanoj ekdormas, dissendas ilia juna potenca reĝino ĉarmegajn fabelojn al tiuj, kiuj ilin amas, por plidolĉigi iliajn sonĝojn.
– Mi tre sopiras al tiea lando, por vidi la mildan diinon, la belan reĝinon de la fabeloj.
– Nur en sonĝo oni povas vidi ŝin. Ŝia vizaĝo brilas kiel la ridetanta sunlumo.
Sur oraj aerinsuloj kun mirindaj grotoj kaj sanktaj fontetoj staras kristalaj palacoj, meze de ensorĉitaj arbaretoj: ŝia lo- ĝejo. Nur feinoj kaj niksinoj, nimfoj kaj elfknabinoj, gnomoj kaj koboldoj estas iliaj gastoj.
Sur paradizaj valoj kun florantaj herbejoj kaj bluaj lagetoj ili promenas, kantante kaj dancante en arĝenta lunlumo, envolvitaj en travidebla vualo de blankaj nebuletoj.
En la lando de la fabeloj la malbono kaj la morto estas nekonataj.
Tie en la alta templo de la sankta fantazio regas sen6 morteco, pura gajeco, nura boneco. La tuta naturo tie dormas kaj sonĝas pri misteraj sekretoj de la tera patrino.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.