La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Franjo Modrijan

©2026 Geo

La Enhavo

XI. La karmezina papilio

La birdoj flugetadis, ĝojkantante, la floroj movis la kapojn en printempa venteto, la papilioj flirtadis, la abeloj zumadis, la princo staris senmove.

Jen bela, ruĝa papilio; li kaptis ĝin.

– Ĉarma estaĵeto, rakontu al mi fabelon!

– Aŭskultu! Estis iam juna dancistino, tiel bela, ke eĉ la birdoj ekstaris, vidinte ŝin. Ŝi povis danci tiel ĉarme kiel la anĝeloj mem!

La papilio malaperis, belega knabino dancis en la teatro.

Antaŭ la reĝo kaj liaj korteganoj ŝi saltadis tiel alte kaj facilmove, ke ŝi ŝajnis havi flugilojn. Oni kredis, ke ŝi estas vera feino.

La reĝo aranĝis grandan edziĝofeston. Sed la juna dancistino forkuris el la palaco por vivi en la libera naturo. Vidante la flirtantajn birdojn kaj papiliojn, ŝi volis iĝi malpeza papilio, flugetante de floro al floro.

Ŝia deziro estis plenumita. Dancante kaj saltante, ŝi flugpendis en la aero kaj aliiĝis. Kiel purpura papilio ŝi komencis flirtadi, bonkore dankante al la ĉiopotenca Dio. Ŝi ricevis de Li la senmortecon, por ekĝojigi la naturon per sia gracia flugetado.

Kiu ŝin kaptas, povas vidi la mirakton de la naturo: la belan dancistinon.

La papilio denove aperis, briletanta en la sunlumo kiel granda perlo. Ekflugetinte, ĝi sidigis sin sur blankan floron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.