|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJAŭtoro: Franjo Modrijan |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tiam eniris bela kavaliro, promesante, ke li estas mortigonta la maljunan sorĉistinon.
La reĝo diris: ”Mi donacas al vi tri kastelojn, sed se mia filino revenos viva, ŝi estiĝu via edzino!”
Preninte kun si ĉashundon, pafarkon kaj tranĉilon, la kura- ĝa junulo eniris la mirindan arbareton. Ekrigardinte belan statuon, li ektremiĝis ekkolerigita: ankaŭ la reĝidino ŝtonigis!
La hundo maltrankviliĝis. Jen almarŝis abomena virinaĉo kaj ekstaris antaŭ la reĝidino, ridaĉrigardante la ŝtonigitan knabinon.
La besto sin ĵetis al la malbela virino, disŝirante ŝian vestaĵon.
Sed ŝi ridetis raŭkvoĉe: ”Ho, hundaĉo! Kion vi volas?”
La brava besto jam estis rigida, ŝtonigita.
La luno eklumis, la abomena vizago de la sorĉistino ekvidi ĝis. La kavaliro tiumomente jam kaptis singardeme sian pafarkon: la sago bonege trafis la bruston de la maljunulino.
Mallaŭte ekkriante, ŝi renversiĝinte mortfalis teren. Ŝia koro ne batis plu.
Alproksimiĝinte, la junulo detranĉis la aĉan kapon. Fortega tondro eksonoris, la arbareto malaperis, la statuoj ekviviĝis.
Dankeme salutante sian savinton, la reviviĝintoj akompanis lin al la urbo. La feliĉa, kuraĝa kavaliro festis kun la bela reĝidino grandan edziĝofeston.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.