La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Franjo Modrijan

©2026 Geo

La Enhavo

VIII. La bela princo

Estis iam bela princo – la fabelo komenciĝis kiel vera teatraĵo.

Li pripensadis ĉiam nur pri la morto, pri la tempo, kiam li kuŝos en la tombo, dum la aliaj homoj paŝados sur la mondo, kiel li nun. La suno brilos, kiel hodiaŭ, kiel hieraŭ, kiel antaŭ miljaroj.

”Jes, kiel malgrandaj kaj mallongvivaj ni estas kompare kun ĝi, kiu eklumigas, kaj varmigas la teron! Komparate kun la eterneco, nia vivo estas nur unu guto en la maro. Ĉia vivo ĉi tie pasas, nur la mondo kaj la suno staras ĉiam neŝanĝeblaj!” ĝemetparolis lia koro.

Rajdante tra la kampoj, li iutage ekvidis antaŭ si florantan, serenaspektan knabinon. Li ektremiĝis, surprizita kaj ektimigita.

– Kara princo, ĉu vi serĉas fabelon?

– Jes, bela diino! Nia mallonga vivo ne plaĉas al mi!

– Jen la odoranta, vekiĝanta naturo, la printempa juneco kaj beleco, la dia poezio, la sankta mistero de la eterna mondfabelo!

Ĉu vi ne vidas, ne aŭdas ĝin? Ĉiu vivo, ĉiu estaĵo estas po unu rakonto. Rigardu naturon kaj vi vidos kaj aŭdos fabelojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.