|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJAŭtoro: Franjo Modrijan |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Alpaŝinte al la lito de Judito, la fabelo milde kaj dolĉe enrigardis ŝiajn sonĝetantajn okuletojn. Ektuŝinte ŝin, ĝi karesis ŝiajn vangojn per rozkolora, parfumplena mano, kaj diris:
– Judito, mi venis! Vi volis vidi kaj aŭskulti fabelon! Ni nun volas amuzi vin, karulino. Hodiaŭan nokton ni solenos dancfeston!
La elfinoj konsentis, ĝojsaltetante. La stansoldatoj, gnomoj kaj koboldoj kaŭrekuŝigis sin, malplenigante la dancejon.
La klavaro de la fortepiano belege eksonoris. Delikataj knabinetoj, kurveninte el ĝi, sidigis sin sur la plankon. Akompanante sin per dolĉaj kantoj, ili ludis diajn melodiojn sur siaj instrumentoj.
La elfinoj komencis rondodancon; en ilia mezo aerdancis, kiel orumita nebuleto, la ĉarmega fabelo.
Nun aperis strangestaĵoj: el la angulo algrimpis ĝibulo longharulo, kiu, kapturniĝante kaj saltante, amuzis la knabinon.
Li fajfalvokis koboldojn, kiuj, ronddancante kaj saltetante, laŭte kantadis kaj kriadis. Judito ridis; la fabelo sidis ĉe ŝia flanko.
Jen alvenis blondhara junulo.
– Via memoro! flustris la fabelo. La frato de via animo! Lo- ĝinte ĉe vi de la infaneco ĝis la maljuneco kaj rakontinte al vi ĉiujn okazintajojn de via vivo, la memoro forlasos vin, kiam vi mortos, alflugonte kun via animo al la eterna Dio.
– Kaj ĉi tiuj knabinetoj?
– Ĉi tiuj flugestaĵoj estas viaj pensoj. Vivante kiel koloraj bildoj en via animo, ili parolas kun vi, kiam vi estas sola. Ĉi tiuj knabetoj estas amoretoj, viaj deziroj. Ĉiunokte ili kunvenas, amuzigante vin per vivaj teatraĵoj. Vi tiam vidas en viaj sonĝoj belegajn bildojn.
La homfiguraj spiritoj flugdancadis, la junulo blondharulo rakontadis ĉarmajn rakontetojn. Kiam la moviĝantaj ombrofiguroj estis malaperintaj, Judito ekvidis en siaj manoj belegan libron!
– Jen unu donaco de nia bonega reĝino: la orbindita fabellibro!
Prenu ĝin: vi vidos miraklojn! Neniam vi povos trarigardi la mirigajn, parolantajn ilustraĵojn; ili estas senfinaj!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.