|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJAŭtoro: Franjo Modrijan |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
El la sango de la mortigita sorĉistino elkreskis belega knabino.
Oni nomis ŝin reĝidino de la birdoj. Ŝiaj birdoj kantadis per homa voĉo tiel ĉarmajn melodiojn, ke oni povis forgesi la tutan mondon.
Belegaj princidinoj, nobelaj kavaliroj estis bonvole gastigitaj en ŝia kastelo.
Sed ĉiutage malaperis po unu plej bela knabino kaj nenie oni povis trovi ŝin. Volante esti la plej bela, la kruela gastigantino aliformigis ĉiam po unu knabinon en beletan birdeton.
Kaptinte unu birdon, unu kuraĝa kavaliro eksciiĝis pri la sekreto de la mistera malaperado. Ŝi posedis oran ringon, pere de kiu ĉiu ektuŝito laŭ ŝia volo aliformiĝis.
Nokte la kaptita birdo revenis al la kavaliro, alportinte la ringon. La venontan tagon li vizitis la kruelulinon. Malĝojege ŝi sidis en sia parko: ŝi ne plu havis la sorĉantan ringon. La kavaliro prenis la paliĝintan reĝidinon je la mano, akre enrigardante ŝiajn okulojn. Ŝi fariĝis birdo, kiun li enkaĝigis.
Ricevinte sian antaŭan formon, la knabinoj dankis al li pro la savo. La kavaliro portis la birdon hejmen. La tuta lando gloris lin. Ĵetinte la ringon en la riveron, li estiĝis princo kaj edziĝis al la plej bela princidino. La reĝidino de la birdoj kantis tiam vemalgajajn melodiojn. Ŝi fariĝis malbelkanta korniko.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.