La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


WINNETOU I

Aŭtoro: Karl May

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 19: La Liberigo De Sam

Ni iris al niaj ĉevaloj, kiuj paŝtiĝis en la proksimo, kaj ili sekvis min sur la prerion. Post kelkaj cent paŝoj ni atingis pli grandan arbogrupon, sub kiu ni rehaltis. Tie ĉi ni povis restadi sen esti vidata de la kajovajoj. Kaj kiam la mateno komenciĝos, la kanjono estus antaŭ ni. Estus facile rigardi ĉion, kio okazos tie.

La nokto estis same malvarma kiel la pasintaj. Mi atendis, ĝis mia ĉevalo kuŝiĝis kaj tiam mi ŝoviĝis tiel proksime al ĝia korpo, ke ĝi varmigis min. La besto kuŝis trankvile, kvazaŭ ĝi scius, kiun servon mi postulis de ĝi. Ĝis la mateno mi nur ekvekis unu fojon.

Kiam estis heliĝita ni restis sub la arboj kaj rigardis la kanjonon dum pli ol unu horo. Neniu moviĝis. Tial ni supozis ĝin esti saĝa ekscii, kie la kajovajoj estis. Pro la kazo, ke ili ankoraŭ tieis, ni estu gardiĝaj kaj proksimiĝu al ili kaŝe. Sed tio postulis longan tempon. Tial mi proponis al Winnetou:

„Ili venis al la Nugget-tsil trans la prerio kaj supozinde forlasos ĝin sur la sama vojo. Kial ni pene ilin serĉu? Kiam ni rajdas ĉirkaŭ la montoj ĝis la loko, kie via esploristo vidis ilin hieraŭ, ni tre rapide povas ekscii, ĉu ili forestas aŭ ne.“

„Mia frato elpensis la ĝuston. Ni agos laŭ liaj vortoj.“

Ni surĉevaliĝis kaj rajdis je suden direktata duoncirklo ĉirkaŭ la montoj. Kiam ni atingis la sude de la Nugget-tsil troviĝintan prerion, ni vidis du klarajn spuraĵojn. Tiu de hieraŭ iris en la valon, kaj tiu de la pasinta nokto iris el la valo.

Do la kajovajoj forestis, tio ne estis pridubebla. Tamen ni rajdis, pro tutcertigo, en la valon kaj ĝin esploris detale, ĝis ankaŭ la tie troviĝintaj spuroj konvinkis nin, ke la kajovajoj estis forlasintaj ĝin.

Nun ni sekvis ilian novan, de la Nugget-tsil forirantan spuron. Ĝi estis tiel profunde premita, ke ni ne povis nerimarki ilian intencon montri ĝin al ni. Ili volis, ke ni sekvu ilin kaj tial ege klopodis lasi klarajn premsignojn. Winnnetou havis nuancon da rideto sur sia mieno.

„Tiuj kajovajoj devus koni nin sufiĉe kaj tial kaŝu iliajn spurojn des pli. Ke ili ne faras tion ja vekigu nian suspekton. Ili volas agi tre sagace, sed faras la malon, ĉar ili ne havas cerbon en la kapojn.“

Li diris tion tiel laŭte, ke ankaŭ aŭdis tion la kaptita kajovajo, kiun ni ankoraŭ kunhavis. Winnetou nun rekte turniĝis al li:

„Vi verŝajne devas ekmorti, ĉar se ni ne povos liberigi Sam Hawkens:on aŭ ekkonos, ke li estis tormentata, ni mortigos vin. Sed se tio ne estos la kazo kaj ni donos la liberecon al vi, diru al viaj militistoj, ke ili agas kiel malgrandaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne lernis ion, kaj pri kiuj oni ridu, kiam ili volas esti rigardataj kiel plenkreskuloj. Ne ekideos al ni sekvi tiun spuron.“

Li dedirektigis sian ĉevalon de la suden kondukanta spuro kaj rajdis orienten.

Ni troviĝis inter la Canadian kaj la fontejo de la norda branĉo de la Red River.

Estis la intenco de Winnetou rajdi al tiu rivero.

La ĉevaloj de la apaĉoj, kiuj persekutis Santer:on kun mi, estis sufiĉe elĉerpitaj.

Tial nia rajdado ne estis tiel rapide, kiel ni ĝin deziris. Kromis, ke la manĝaĵaro, kiujn ni kunhavis, estis preskaŭ je la fino. Kiam ili estos finigitaj, ni povis nur vivi per la ĉaso. Estis malavantaĝo, ĉar unue ĝi konsumus nian valoran tempon, kaj due ni ne povis agi tiel gardiĝe kiel kutime, ĉar ni estus devigata lasi spurojn.

Feliĉe ni trovis etan bizonaron je la malfrua posttagmezo. Tiuj estis postvagantoj de la grandaj bizonaroj, kiuj jam estis finigintaj la vagadon suden. Ni mortpafis du bizoninojn kaj ricevis tiom da viando, ke ni estis provizata unu tutan semajnon.

La sekvintan tagon ni atingis la nordan branĉon de la Red River, kiun ni sekvis laŭflue. Ĝi enhavis malmulte da akvo, sed ĝiaj bordoj estis verdaj; ni nur estis trovintaj sekiĝitajn herbojn ĝis tiam. Tio estis manĝaĵo al niaj ĉevaloj.

La Salt Fork fluas el orienta direkto en la Red River:on. En la angulo, kiuj la du formas, tiutempe estis la kajovaja vilaĝo, kies ĉefo estis Tangua. Ni troviĝis sur la maldesktra flanko de la Red River kaj tial povis esperi ne esti vidataj. Kiam ni atingis la enfluejon de la Salt Fork, ni tamen rajdis longan kromvojon pro saveco, kaj reatingis la Red River:on malantaŭ la enfluejo. Pro gardiĝeco ni rajdis dum la nokto. Je la frua mateno ni revidis la riveron antaŭ ni. Ni troviĝis nun, kiel intencita, kontraŭ la direkto, el kiu la kajovajoj ekspektis nin veni, kaj serĉis kaŝan ejon pro ripozi post la nokta rajdado. Nur al Winnetou kaj mi ne estis resto. Li volis esplori la ejon kaj postulis al mi akompani sin.

Nia vojo estis kondukinta nin ĝis nun laŭflue, do nia esplora rajdado okaziĝu nun kontraŭfluen, sur la transa bordo. Ni tial iru tra la rivero, kio eĉ ne estus malfacila al ni, se la rivero estus enhavinta pli da akvo.

Ni faris la trairon ne en la proksimo de nia restejo, ĉar ĝi povis facile esti trovebla, se poste iu estus sekvinta nian spuron, sed rajdis kelkan distancon laŭflue, ĝis ni venis la rivereton, kiu fluis en la Red River:on. En tien ni irigis niajn ĉevalojn kaj rajdis en la rivero kontraŭflue. Per tio ni ne lasis spuron, post duona horo ni forlasis la rivereton kaj direktigis niajn ĉevalojn al la prerio, pro reatingi la Red Rivero:on kelkajn kilometrojn norde de nia restejo.

Tio kromvojo estis temporabanta, sed la peno, kiun ni malŝparis per tio, estis regajnata pli rapide, kiel ni povis pensi.

Ni ne jam reatingis la riveron, sed ankoraŭ troviĝis sur la prerio, kiam ni vidis du rajdantojn, kiuj kunhavis ĉirkaŭ dek du ŝarĝomulojn. Ili ne venis rekte renkonte al ni, sed ilia direkto pasigis ilin dekstre de ni. Unu rajdis antaŭ, la dua malantaŭ la ŝarĝitaj muloj. Ni je ne povis klare vidi iliajn vizaĝojn, sed per ilia vestaĵo ni pensu ilin esti blankuloj.

Ili ankaŭ vidis nin kaj haltis. Estus estinta suspekte, se ni estus preterrajdinta.

Male ni povis ekscii utilaĵojn de ili, ĉar ili supozinde venis el la vilaĝo de la kajovajoj. Tial mi demandis Winnetoun:

„Ĉu ni volas paroli kun ili?“

„Jes“, li respondis. „Estas palvizaĝoj, verŝajne komercistoj, kiuj interŝanĝe negocis kun la kajovajoj. Sed ili ne sciu, kiu ni estas.“

„Bone! Mi estas la suboficisto de indianagento kaj devas perdeĵore iri al la kajovajoj, sed ne komprenas ilian lingvon. Tial mi kunprenis vin. Vi estas Pawneeindiano.“

„Bone. Mia frato parolu kun tiuj palvizaĝoj.“

Ni rajdis al ili. Kiel ĉiam kutimas je renkontiĝoj en la sovaĝa okzidento, ili estis ekprenintaj iliajn pafilojn kaj vidis al ni ekspektoplene.

„Formetu viajn pafilojn, meŝ’ŝurs“, mi postulis al ili, kiam ni preskaŭ estis atingintaj ilin. „Ni ne havas la intencon vin mordi.“

„Tio ja estus malsaniga al vi“, unu el ili respondis. „Fakte ni ankaŭ kapablas mordi. Ni do ja ekprenis la pafilojn ne per timo, sed ĉar estas ĝenerala kutimo kaj ĉar vi vekis nian suspekton.“

„Vian suspekton, ĉu? Kial?“

„Nu, kiam du gentleman:oj, el kiu unu estas blankulo kaj la alia ruĝulo ĉirkaŭrajdas tiel sole sur la prerio, ili estas kutime fibuboj. Krome via vestaĵo estas tute indiana. Mirigus min, se vi estus honestaj uloj!“

„Dankon pro tiu sincerecon. Ĉiam utilas scii, kion aliaj pensas pri vi. Sed mi povas certigi vin, ke vi eraras.“

„Eble. Vizaĝon de pendigendulo vi ne havas, tiom ĝustas. Sed same povas egali al mi, ĉu vi baldaŭ aŭ poste estos ie pendigata, ĉar la ŝnurego ja estos ĉirkaŭ via gorĝo, ne mia. Eble vi ja havas la inklinon diri al ni, de kie vi venas, ĉu?“

„Volante. Ni ne havas kaŭzon ĝin teni kaŝe. Ni transvenis de la Washita.“

„Nu! Kaj kien vi volas?“

„Al la kajovajoj iomtempe.“

„Al kiuj?“

„Al la tribo, kies ĉefo nomiĝas Tangua.“

„Tio ne foras de tie ĉi.“

„Mi scias. La vilaĝo estas inter la Red River kaj la Salt Fork.“

„Ĝuste! Sed se vi volas akcepti bonan konsilon, returniĝu tuje kaj ne lasu vin vidi de iu kajovajo. Ni venas de Tangua. Li havas la laŭdindan intencon neigi ĉiun blankulon, kiun li povas kapti, kaj ankaŭ ĉiun ruĝulon, kiu ne estas kajovajo.“

„Tiukaze li ja estas eminente bonvola gentleman! Ĉu li mem diris tion al vi?“

„Ho jes, eĉ plie ol unu fojon.“

„Kiel mi do havas la plezuron vidi vin antaŭ mi tiel bele sanaj kaj en plena saneco? Li volas mortigi ĉiun blankulon kaj ankaŭ ĉiun ruĝulon, laŭ via aserto.

Ankaŭ mi pensis vin esti blankuloj. Ĉu vi eble estas negroj?“

„Ne ŝercaĉu! Laŭ lia juĝo ni estas escepto, ĉar ni estas konatuloj de li kaj jam estis ofte estintaj en lia vilaĝo. Ni estas trader:oj, kiel vi certe jam divenis, kaj honestaj komercistoj, ne tiaj fiuloj, kiuj fraŭdas la ruĝulojn per iliaj komercaĵoj, kaj poste ne povas riski aperi ĉe ili. Tial oni bonvenas nin ĉie. Sed vin ili kadavrigos, vi povas certi pri tio.“

„Tion mi ne kredas, ĉar ankaŭ mi havas honestajn intencojn pri ili kaj iras viziti ilin ĵus nun pro alporti utilon al ili.“

„Ĉu? Do diru al ni, kio vi estas kaj kial vi volas iri al ili.“

„Mi apartenas al la agentujo.“

„Al la agentujo, ĉu? Aŭdu, tio ja eĉ pli malbonas! Bonvolu pardoni al mi, sed mi volas diri al vi sincere, ke la ruĝuloj ne tute bone pensas pri la agentoj, ĉar –“

Li hezitis. Mi kompletigis sian parolon: „Ĉar ili estis trompitaj tiel ofte de ili.

Tion vi ja volis diri, ĉu? Mi ĝin konfesas malkaŝe.“

„Ĝojigas min ege aŭdi tion el via propra buŝo, ke vi agentoj estas fiuloj!“ li ridis.

„Ĵus la kajovajoj estis treege trompitaj per la lastaj alportaĵoj. Se vi havas la intencon iomete esti torturata ĝismorte, rajdu tien. Oni helpos al vi tuje.“

„Mi povas rezigni pri tio, sir. Mi diras al vi, ke la kajovajoj ja certe ne bonvenos min, sed des pli havos grandan plezuron, kiam mi diros al ili, kial mi vizitas ilin.

Fakte mi realigis, ke la okazinta eraro estas neigota. Ili ricevu la nealportitaĵojn, kaj mi volas diri al ili hodiaŭ, kie ili povas transdoni la varojn.“

„Fulmotondro, do vi estas korvo blanka!“ li mirigite elvokis. „Tiukaze ili certe ne faros ion al vi. Sed kial vi kunhavas ruĝulon?“

„Ĉar mi ne komprenas la dialekton de la kajovajoj. Li estas mia tradukisto, Pawnee, kiun Tangua konas.“

Well! Tiukaze ja ĉio bone enordas, kaj mia averto estis troa. Sed mi havis bonan kaŭzon pro tio, ĉar Tangua koleras pri ĉio, kio ne estas kajovaja.“

„Kial?“

„Li faris damninde malbonajn spertojn dum la pasinta tempo. La apaĉoj invadis en lian regionon kaj ŝtelis kelkajn cent de liaj ĉevaloj. Memkompreneble li persekutis ilin, sed ĉar ili havis trioble aŭ kvaroble da militistoj ol li, li estis venkita. Malgraŭ ilia superforto tiu ne estus okazinta, se ne aro de blankaj okzidentuloj estus helpintaj al ili. Unu el tiuj uloj pafe kripligis la ĉefon. Nomiĝas Old Shatterhand, tiu viro. Estas ulo, kiu terenbatas la plej fortan homon per la pugno. Sed eĉ tio ne helpos al li.“

„Ĉu ne? Ĉu la ruĝuloj volas venĝon?“

„Memkompreneble. Oni pafis tra ambaŭ genuoj de Tangua. Malbonega sorto por militista ĉefo! Li bolas per kolero kaj ne trankviliĝos, ĝis li havas tiun Old Shatterhand:on kaj Winnetoun sub lia forto.“

„Winnetou, kiu estas tiu?“

„Juna apaĉa ĉefo, kiu restadas kun eta militistaro ĉirkaŭ du tagrajdadojn for de tie ĉi. La blankuloj estas kun li. Iom da kajovajoj rajdis tien pro logi tiujn ulojn en ilian vilaĝon.“

„Hm. Ĉu la blankuloj kaj tiuj apaĉoj estos tiel stultaj kuri en tiun embuskon?“

„Verŝajne. Tangua estas konvinkita pri tio kaj okupigis la regionon, trans kiu ili rajdu. Tiuj homoj certe pereu. Fakte ne estas afero mia, sed ĉar kunĉeestas blankuloj, mi foriĝis. Alikaze mi estus restinta ĉe Tangua kelkajn tagojn plu. Sed mi ne povas vidi, kiel blankuloj estas torturataj ĝismorte. Unu el tiuj ili cetere jam kaptis, blankulon el la aro de Old Shatterhand. Li estas stranga ulo, kiu ĉiam nur ridis kaj tute ne kondutis, kvazaŭ li jam vidis sian morton. Li nomiĝas Sam Hawkens.“

„Ĉu vi vidis lin?“

„Mi vidis ilin alporti lin kaj lasi lin katenite kuŝi sur la tero plenan horon. Tiam li estis forportita al la insulo.“

„Al insulo, ĉu? Ĉu estas malliberejo?“

„Jes. Ĝi estas en la Salt Fork, tre proksime al la bordo kaj estas bone gardata.“

„Ĉu vi interparolis kun la kaptito?“

„Kelkajn vortojn. Mi demandis lin, ĉu mi eble povus fari ion pro li. Sed li ridis al mi amikece, ke li havas grandan apetiton pri glaso da kefiro. Ĉu mi ne volus rajdi al Cincinnati kaj alportus unu. Tute burleska ulo. Mi diris al li, ke lia situacio tute ne priridindas. Li nur hihiis kaj diris, ke mi ne afliktiĝu pri li, pro tio tieis tute aliaj homoj. Cetere li ne estas traktata malbone, ĉar Old Shatterhand havas kaptitan kajovajon kiel ostaĝo. Nur Santer klopodas plimalbonigi la iometon da vivo, kiu restas al li plu.“

„Ĉu Santer? Do ĉu blankulo laŭ la nomo? Ĉu krome vi estis aliaj blankuloj ĉe la kavovajoj?“

„Nur tiu unu, kiu nomiĝas Santer. Ulo, kiu naŭzis al mi. Li alvenis hieraŭ kun la ruĝuloj, kiuj allogis Winnetoun, kaj tuje komencis mistrakti la kaptiton. Vi ja ankaŭ konos lin, kiam vi venos en la vilaĝon.“

„Ĉu vi scias, kion li volas ĉe Tangua?“

„Ne. Mi ja salutis lin, sed poste ne pli atentis lin, ĉar mia ĉeesto ŝajnis tute ne plaĉi al li. Mi povus ĝin scii de la ruĝuloj, sed mi ne demandis.“

„Ĉu tiu Santer estas gasto de la ĉefo, aŭ ĉu li havas propran tendon?“

„Oni donis unu al li. Ne ĵus flanke de tiu de la ĉefo, kio estas la kutima distingigo de ŝatataj gastoj, sed malnovan ledodometon, kiu troviĝas preskaŭ je la fino de la vilaĝo. Do li ŝajne ne havas la kompletan favoron de la ĉefo.“

„Ĉu vi ne povas priskribi la posicion de la tendo de Santer pli detale?“

„Pro kio? Vi ja vidos ĝin, kiam vi iros tien. Estas la kvara aŭ la kvina, nombrata kontraŭflue. Mi ne kredas, ke tiu ulo plaĉos al vi. Li havas fibuban vizaĝon.

Gardiĝu antaŭ li! Malgraŭ via ofico vi ankoraŭ tre junas, kaj certe ne pensas malbone pri bonintenca konsilo de mi. Sed nun mi rajdu plu. Fartu bone kaj revenu de tie plensane!“

Ĉu mi tenu lin pro ekscii pli? Tiukaze mi diru al li honeste, kiu ni estis kaj kion ni volis, kaj tio ŝajnis al mi neriskinda.

Winnetou havis la saman opinion. Li plurajdis kaj diris per mallaŭtigita voĉo:

„Sufiĉas. Mia frato ne demandu plu, ĉar tio evidentus al tiuj homoj, kiuj estas amikoj de la kajovajoj.“

„Mi ankaŭ kredas, ke ni eksciis sufiĉe. Ni scias iom ekzakte, kiel estas Hawkens kaj loĝas Santer. Ni trovos ambaŭ. Kiel for ni rajdos nun?“

„Ĝis ni ne plu vidas tiujn du komercistojn. Poste ni reiros al nia restejo. La renkontiĝo kun la trader:oj estis tre oportuna al ni. Pro esploradi tion, kion ili diris al ni, ni devus esti eniĝintaj en grandan danĝeron. Nun ni scias, kion ni sciu kaj kune kaŝiros al la vilaĝo de la kajovajoj je la vespero.“

La du trader:oj foriĝis nur malrapide. Tio estis kaŭzata per la fakto, ke ili kunhavis tiom da ŝarĝomulojn. Poste mi eksciis, kiel fatala tio estu estonta al ili.

Same mi eksciis, ke ili interŝanĝis kun la kajovajoj felojn de diversaj bestoj. La trader, kiu interparolis kun ni, estis la fakta komercisto, la alia nur lia helpisto.

Kiam ili estas for kaj ne plu vidis nin, ni rajdis reen sur la vojo, sur kiu ni venis, reiris al la restejo kaj reklopodiĝis sur la vojo forviŝi niajn ŝpurojn.

Dick Stone kaj Will Parker kontentis pri la rezultoj de nia esplora rajdado.

Speciale ili ĝojus pri la fakto, ke ilia malgranda Sam fartis bone laŭcirkonstance, kaj ankoraŭ podesis sian nedetrueblan bonan humuron. Ili petis nin kunpreni ilin ĉi vespere, sed Winnetou ĝin ne permesis.

„Miaj blankaj fratoj ankoraŭ restu hodiaŭ tie ĉi, ĉar ni certe ne havos la eblecon liberigi Sam Hawkens:on dum tiu kaŝirado. Tio eblos verŝajne nur morgaŭ, kaj tiam vi kunestos.“

Nia kaŝejo ne malbonis, sed ni troviĝis meze en malamika regiono, kaj la hazardo facile povus igi kelkajn kajovajojn veni al la loko sur la bordo, kie ni restadis. Tial Winnetou proponis:

„Mi konas insulon, kiu estas meze en la rivero iom laŭflue for. Ĝi havas arbedojn kaj arbojn, kiuj povas kaŝi nin. Tien neniu venos. Miaj fratoj iru kun mi al tiu insulo.“

Ni forlasis nian restejon kaj rajdis laŭflue laŭ la rivero, ĝis ni ekvidis la insulon.

La akvo tie profundis kaj fluis sufiĉe rapide, sed sur niaj ĉevaloj ni atingis ĝin bone. Evidentiĝis, ke Winnetou pravis. La insulo estis granda kaj ankaŭ sufiĉe kovrata per kreskaĵoj, tielke ĝi donis kompletan kaŝon al ni kaj niaj ĉevaloj.

Mi pretigis inter la arbedoj kuŝejon al mi kaj dormis, ĉar estis antaŭsciebla, ke ne estos sufiĉe da dormo dum la nokto. Ne proke ne estus tempo aŭ ebleco je tiu, sed pro la akvo.

Sam Hawkens estis kaptata sur malgranda insulo, al kiu mi volis kaŝiri. Pro tio mi enakviĝu. Jes, jam antaŭe, ĵus je la ekiro mi devis naĝi kun Winnetou de nia insulo al la bordo, per kio ni estus estonta komplete malseka. Estis mezo de la decembro. La akvo malvarmegis. Kiu povis tiel dormi en malsekaj vestaĵoj?

Kiam estis malheliĝinta, ni estis vekigataj. Estis tempo ekiri al la vilaĝo. Ni demetis la nebezonatajn vestaĵojn, kaj ankaŭ lasis ĉion tie, kion ni havis en niaj poŝoj. El niaj armiloj ni kunprenis nur niajn tranĉilojn. Tiam ni saltis en la riveron kaj naĝis al la dekstra bordo, ĉar ni povis plej bone atingi la Salt Fork:on de tiu flanko. Kiam ni estis irintaj unu horon sur la bordo kontraŭflue, ni venis al la loko, je kiu la Salt Fork fluis en la branĉo de la Red River. Nun nur necesis sekvi la Salt Fork:on malmultajn cent paŝojn maldesktren, ĝis ni ekvidis la fajrojn de la vilaĝo.

Ĝi troviĝis proksime al la akvo sur la maldesktra bordo de la Salt Fork, kaj ni sur la dekstra. Do ni devis transnaĝi.

Sed tion ni ne jam faris, sed ni iris laŭ la kompleta longeco de la vilaĝo sur la alia bordo. La vorto vilaĝo en tiu kazo ne signifas aro de solidaj domoj. Tiaj ne estis tie. La loĝejoj estis grandaj ledaj tendoj.

Antaŭ preskaŭ ĉiu tendo brulis fajro, ĉirkaŭ kiu kunsidis la loĝantoj pro varmiĝi kaj pretigi iliajn vespermanĝaĵojn. La plej granda tendo staris preskaŭ en la mezo de la vilaĝo. La eniro estis dekorata per lancoj, de kiuj pendis agloplumoj kaj strange formigitaj medicinaĵoj. Ĉe le tie brulanta fajro sidis Tangua kun juna, eble dek ok jara indiano kaj du knaboj, kiuj takse estis dek du kaj dek kvar jarojn aĝaj.

„Tiuj tri estas liaj filoj“, Winnetou diris. „La plej maljuna estas lia preferato kaj estos brava militisto. Lia kuro estas tiel rapida, ke li ricevis la nomon Pida, kio signifas cervo.“

Ankaŭ virinoj preteriris. Sed inter la indianoj ne estas permesata al la virinoj kaj filinoj manĝi kune kun la viroj kaj filoj. Ili manĝas poste kaj prenu, kio restis.

Krome ili faru la plejparton de la laboroj.

Mi serĉis la insulon. La ĉielo estis plena je nigraj nuboj, ne unu stelo videblis.

Sed en la brilo de la fajroj ni ekkonos tri insulojn, kiuj estis ne longadistance de la alia proksime apud la bordo.

„Sur kiu Sam supozeble troviĝas?“ mi demandis.

„Se mia frato volas scii tion, li memoru, kion diris la trader“, Winnetou respondis.

„Ke la insulo estas proksima al la vilaĝo sur la bordo, ĉu? La unua kaj la tria estas pli proksimaj al nia bordo. Do ĝi estu la dua, la meza.“

„Verŝajne. Kaj tie dekstre estas la malsupra finaĵo de la vilaĝo, kie loĝas Santer en la kvara aŭ kvina tendo. Ni ne restos kune, sed disiĝos. Mi celas al la murdinto de mia patro kaj mia fratino kaj eltrovos, kie li loĝas. Sam estas via kunulo, do vi serĉu lin.“

„Kaj kie ni rerenkontiĝos?“

„Ĉi tie, je la loko, kie ni disiĝas.“

„Ni povas, se ne okazos io maloportuna. Sed se iu el ni hazarde estos rimarkata, tio kaŭzos grandan tumulton. Do ni elektu alian lokon, kiu troviĝas pli for de la vilaĝo.“

„Ne facilas, kion ni intencas. Via tasko estas pli malfacile plenumigebla ol la mia, ĉar vi naĝu al la insulo, kie vi facile povas esti vidata de la gardistoj. Do ili rimarkos vin pli boneble ol min. Se ili kaptos vin dum tio, mi alsaltos pro helpi al vi. Se vi liberiĝos, vi revenu al nia insulo, sed sur kromvojo, proke ili ne rimarkas la direkton de via fuĝado.“

„Sed ili vidos la spuron morgaŭ matene!“

„Ne. Baldaŭ estos pluvo, kiu neigos la spuron.“

„Bone! Kaj se vi havos malsukceson, mi batalos pro via liberigo.“

„Tio ne okazos, se ne malica hazardaĵo realiĝos. Vidu transen! Antaŭ la kvina tendo ne brulas fajro. Ĝi estu tiu de Santer, ĉar li estas nenie videbla, li certe estas en ĝi kaj dormas. Do estas facile ekkonebla, kie li estas.“

Post tiuj vortoj li iris dekstre de mi kelkajn paŝojn laŭ la fluo, pro poste transnaĝi ekster la vilaĝa longeco kaj reiri tiam kaŝe al la tendoj.

Mi faru ĝin alie. Mia celo estis en la brilo de la fajroj. Mi ne videbliĝu je la supraĵo de la akvo, sed atingu la insulon subakve. Sed sur rekta vojo tio tre malfacilis. Mi ja certe kuraĝis tranaĝi subakve. Sed kio, se mi elakviĝus ĵus antaŭ gardisto? Ne, mi unue naĝu al la najbara insulo, sur kiu verŝajne ne troviĝis iu. Ĝi estis ĉirkaŭ dudek metrojn for de la dua, meza insulo, al kiu mi celis. Do mi verŝajne povis vidi de ĝi, kiel la situacio sur la dua estis.

Mi iris kelkan distancon kontraŭflue kaj direktigis mian okulon laŭeble akre al la plej antaŭa insulo. Ne estis rimarkebla eĉ plej eta moviĝo, do verŝajne neniu troviĝis sur ĝi. Mi malrapide iris en la akvon, subakviĝis kaj tranaĝis. Mi feliĉe venis transen kaj unue ŝovis nur la kapon ĝis la buŝo el la akvo pro enspiri. Mi troviĝis je la supera finaĵo de la insulo kaj vidis, ke eĉ ekszistis pli bona ebleco plenumigi mian taskon, ol mi pensis sur la alia bordo.

La insulo, je kies rando mi staris en la akvo, estis dudek metrojn for de la rivera bordo, kie estis fiksligita aro de kanuoj. Tiuj boatoj donis bonegan kaŝon al mi. Do mi resubakviĝis kaj naĝis al la unua kanuo, de tiu al la dua, tria, kvara kaj tiel plu, ĝis mi, troviĝanta malantaŭ la sesa, estis tiel proksima al la meza insulo, ke mi povis ĝin vidi komplete.

Ĝi estis pli proksima al la vilaĝa bordo ol la du aliaj insuloj kaj havis malaltajn arbedaĵojn, el kiu staris du arboj. La kaptiton kaj liaj gardistoj mi ne povis vidi. Mi ĵus volis resubakviĝi pro naĝi al ĝi, kiam mi aŭdis brueton supre de mi de la alta bordo. Mi vidis supren. Indiano descendante venis. Estis Pida, la ĉefa filo. Feliĉe li iris al pli laŭflue pendanta kanuo, tielke li ne povis vidi min. Li saltis en la boaton, ĝin malligis kaj remis al la meza insulo. Mi ne povis transnaĝi jam nun, sed atendu.

Baldaŭ mi aŭdis transe homojn interparoli, kaj rekonis la voĉon de mia malgranda Sam. Mi volis aŭskulti, kion ili parolis kaj naĝis subakve al la neksta kanuo. Tieis tiom multaj da ili, ke ŝajne ĉiu loĝanto de la vilaĝo havis propran.

Kiam mi reaperiĝis, mi aŭdis la filon de la ĉefo diri:

„Tangua, mia patro, volas ĝin scii!“

„Ne ekideos al mi ĝin malkovri!“ Sam respondis.

„Tiukaze vi suferu la dekoblan torturon!“

„Ne igu min ridi pri vi! Sam Hawkens kaj suferi torturon, hihihihi! Via patro jam alifoje volis lasi min torturi, tie apud la Rio Pecos, ĉe la apaĉoj. Kio estis la konsekvenco de tio? Ĉu vi povas diri tion al mi?“

„Old Shatterhand, tiu hundo, lin kripligis.“

Well! Tiel simile ĝi ankaŭ rezultiĝos tie ĉi. Vi ne estas danĝeraj al mi.“

„Se vi diras tion, la frenezeco ekvenis en vian kapon. Ni havas vin certe, vi ne povas fuĝi. Pripensu, ke via tuta korpo estas fiksligita per rimenoj, tielke vi ne povas movi unu membron!“

„Jes. Tiujn katenojn mi ŝuldas al la bona Santer kaj sentas ne tute bone pri tio!“

„Vi suferas pri doloroj, sed vi ne konfesas ĝin. Krom tiuj katenoj vi estas fiksligata al arbo, kaj tage kaj nokte sidas kvar gardistoj flanke de vi pro rigardi vin. Kiel vi volas fuĝi?“

„Tio estas afero mia, juna amiko! Ankoraŭ ĝi plezuras al mi tie ĉi. Sed atendu, ĝis mi volas for. Tiam ne eblos al vi min teni.“

„Ni donos la liberecon al vi, se vi diras al ni, kien li iros.“

„Sed mi ne diros ĝin. Mi jam scias, kio okazos. La bona Santer estis tiel afabla rakonti al mi la tutan aferon pro timigi min, sed ne sukcesis tion. Vi rajdis al la Nugget-tsil pro kapti Old Shatterhand:on kaj Winnetoun. Ridiga! Kapti Old Shatterhand:on, kiu estas mia lernanto, hihihihi!“

„Sed vi, lia instruisto, ja lasis vin kapti de ni, ĉu?“

„Nur tiel, pro amuzo. Mi ŝate volis esti ĉe vi kelkajn tagojn, ĉar mi amas vin tiel, se mi n'eraras. Do vi faris la rajdadon vane kaj nun iluzias, ke Winnetou kun siaj apaĉoj kaj Old Shatterhand kuros post vi. Tian stultecan penson mi neniam antaŭe ekkonis! Hodiaŭ vi komprenas, ke vi miskalkuladis. Ili ne estis venintaj, kaj vi ne scias, kie ili estas. Kaj nun mi diru al vi, kien Old Shatterhand eble rajdis.

Vi pensas, ke mi povas ĝin scii; kaj mi volas sincere diri al vi, ke mi ĝin scias.“

„Nu, kien?“

Pshaw! Vi ĝin ekscios baldaŭ, senke mi diras ĝin al vi, ĉar –“

Laŭta kriado lin ĉesigis. Mi bedaŭrinde ne komprenis la vortojn, sed la sono estis tiel, kvazaŭ ni estus vokantaj post fuĝanto: „Kaptu lin, kaptu lin!“ Tiam estis kriata la nomo de Winnetou.

„Ĉu vi aŭdas, kie ili estas?“ Hawkens vokis ĝojkrie. „Kie estas Winnetou, tie ankaŭ estas Old Shatterhand. Ili venis! Ili venis tien ĉi!“

La kriado duobligis en la vilaĝo. Mi aŭdis la indianojn kuri. Ili vidis Winnetoun, sed ne jam kaptis lin. Tio ege kontraŭis al mia plano. Mi vidis la filon de la ĉefo sin rektigi alten sur la insulo kaj vidi al la bordo. Tiam li saltis en lian kanuon kaj vokis al la kvar gardistoj:

„Ekprenu viajn pafilojn kaj tuj mortigu tiun palvizaĝon, se iu videbliĝas pro liberigi lin.“

Tiam li remis al la bordo. Mi estis volinta liberigi Sam:on jam hodiaŭ. Tio nun estis neebligita. Eĉ se mi estus riskinta, armigite nur per tranĉilo, ataki la kvar gardistojn, tio estus nur konsekvenciginta la tujan ekmorton de Sam. La kajovajoj estus obeinta Pidan kaj mortiginta Hawkens:on.

Sed mi ekhavis ideon. Pida estis la preferata filo de la ĉefo. Se mi sukcesus igi lin sub mia forto, mi povus lin interŝanĝi poste pro Sam.

Tiu penso estis kuraĝega, sed tio ne gravis en tiu momento. Indis nur ekkapti la junan ĉefon tiel, ke neniu ĝin vidis.

Unu vido klarigis al mi, ke la situacio estis bonŝanca. Winnetou fuĝis al la Red River, do maldekstren, nia restejo sede estis dekstre laŭflue sur la insulo. Tio estis sagaca ago, ĉar per tio li erarigis la persekutantojn. De tie, kien li fuĝis, sonis la kriado de la ruĝuloj, kiuj kuris post li. Tien ankaŭ la kvar gardistoj direktigis iliajn vizaĝojn. Ili preskaŭ tute montris iliajn dorsojn al mi, kaj neniu plu tieis.

La ĉefido atingis la bordon per sia kanuo, volis ĝin fiksligi kaj tiam forkuri. Li kliniĝis. Tiam mi ekaperis flanke de li. Pugnobato lin terenigis. Mi ĵetis lin en la kanuon, ensaltis mem kaj remis for, kontraŭ la fluo kaj ĉiam proksime al la bordo.

La ega petolaĵo estis sukcesita. En la vilaĝo neniu atentiĝis pri mi. La gardistoj ankoraŭ vidis en la alian direkton.

Mi efikigis ĉiujn miajn fortojn pro laŭeble rapide iĝi el la vilaĝejo. Kiam la brilo de la fajro ne plu atingis min, mi remis al la dekstra bordo de la Salt Fork, kie mi kuŝigis la senkonscian ĉeffilon sur la herbejon. Tiam mi detranĉis la rimenon, per kiu kutime la kanuo estis fiksligata, pro enkatenigi la kaptiton kaj donis puŝon al la boato, tielke ĝi fornaĝis. Ĝi ne estu mian malkovrilo. Kiam mi fiksligis la brakojn de Pida sur sian korpon, mi prenis lin sur mian ŝultron kaj ekiris reen al nia insulo.

Tio estis ega laboro, sed ne, ĉar la ŝarĝo ja estis tro peza, sed ĉar li ne volis sekvi min libervole, kiam li estis ekvekinta. Mi minacu al li per la tranĉilo. Mi jam estis forpreninta liajn armilojn de li.

„Kiu vi estas?“ li fine demandis kolere. „Fia palvizaĝo, kiun Tangua, mia patro, jam morgaŭ kaptos kaj neigos.“

„Via patro ne kaptos min. Li ja tute ne povas iri“, mi respondis.

„Sed li havas nenombreblajn militistojn, kiuj serĉos min.“

„Mi ridas pri viaj militistoj. Facile ĉiu el ili povas havi la saman sorton kiel via patro, kiam li riskis batali kun mi.“

„Uf! Vi batalis kun li? Kie?“

„Tie, kie li falis teren, kiam li ricevis mian kuglon en ambaŭ genuojn.“

„Uf, uf! Do ĉu vi estas Old Shatterhand?“ li demandis ektimigite.

„Kiel vi nur povas longe demandi? Mi ja terenbatis vin per la pugno! Kiu alia krom Winnetou kaj Old Shatterhand povis aŭdaci iri meze en vian vilaĝon kaj elpreni la filon de la ĉefo?“

„Uf! Tiukaze mi ekmortos. Sed vi ne aŭdu unu sonon de doloro el mia buŝo.“

„Ni ne mortigos vin. Ni ne estas murdistoj. Se via patro eldonas la du palvizaĝojn, kiuj troviĝas ĉe vi, vi lasos vin liberen.“

„Santer kaj Hawkens, ĉu?“

„Jes.“

„Li eldonos ilin, ĉar sia filo estas pli valora al li ol dekfoble dek Sam Hawkens:oj, kaj pri Santer li ĉiel ne volas scii ion.“

Ekde nun li ne plu rifuzis iri kun mi. La antaŭdiro de Winnetou plenumiĝis. Ĝi komencis pluvi, tiel forte, ke estis tute neeble al mi trovi la lokon sur la bordo najbara al nia insulo. Do mi elektis dense folihavan arbon, sub kiu mi volis atendi la ĉeson de la pluvo aŭ la matenon.

Tio estis ega ekzameno de pacienciĝo. La pluvo ne volis ĉesi kaj la mateno ne komenci. Mi nur havis unu konsolon, ke mi ne povas estiĝi pli malseka ol mi jam estis: plene kaj komplete. Sed tiu malseko estis tiel malvarmega, ke mi intertempe stariĝis pro varmiĝi per gimnastiko. Mi bedaŭris la junan ĉefidon, kiu restu kuŝi senomve. Sed li estis multe pli hardita ol mi tiutempe.

Finfine miaj du deziroj estis plenumigataj samtempe. La pluvo ĉesis kaj la mateno komencis heliĝi. Sed estis densa, ega nebulo ĉirkaŭ ni. Tamen ne malfacilis al mi trovi la bordlokon. Mi transvokis laŭtan haloon.

„Halô!“ la voĉo de Winnetou tuj respondis. „Ĉu mia frato Old Shatterhand?“

„Mi havas kaptiton. Transsendu bonan naĝanton kaj kelkajn rimenojn!“

„Mi venas mem.“

Mi ĝojis, ke li ne iĝis sub la forto de la kajovajoj. Baldaŭ mi vidis lian kapon aperi inter nebulo kaj akvo. Kiam li paŝis sur la bordon kaj vidis la indianon, li diris mirigite:

„Uf! Pida, la filo de la ĉefo! Kie mia frato ekkaptis lin?“

„Sur la rivera bordo, ne malproksime de la Hawkens:a insulo.“

„Ĉu vi vidis Hawkens:on?“

„Ne. Sed mi aŭdis lin interparoli kun tiu kaptito. Mi eĉ estus parolinta kun li kaj certe ankaŭ liberiginta lin, sed tiam vi estis rimarkata kaj mi devis foriri.“

„Estis malbona hazardaĵo, pri kiu mi ne kulpis. Mi estis preskaŭ atinginta la tendon de Santer, kiam kelkaj kajovajoj preteriris. Mi ne stariĝu kaj ruliĝis flanken. Ili haltis kaj interparolis. Dum tio la okulo de unu el ili trafis min. Ili venis al mi. Do mi certe devis ekforiĝi. En la brilo de la fajroj ili rekonis min. Mi fuĝis kontraŭflue kaj sukcesis foriĝi. Sed Santer:on mi ne vidis.“

„Vi certe baldaŭ estos vidanta lin. Tiu juna militisto pretas sin lasi interŝanĝi per Santer kaj Sam Hawkens. Mi estas konvinkita, ke Tangua tion akceptos la oferton.“

„Uf! Tio tre bonas! Mia frato Ŝarlih agis riskeme, kiam li ekkaptis Pidan. Sed estis la plej bona aĵo, kiu povis okazi al ni.“

Ni fiksligis la kaptiton inter ni tiel, ke niaj ŝultroj tuŝis liajn, tielke lia kapo devis resti super la akvo kvankam li ne povis movi siajn brakojn. Per la kruroj li povis helpi al ni naĝi. Tiam ni enriveriĝis. Pida ne rifuzis kontraŭ tio, sed batis per la kruroj en la sama ritmo, kiam ni estis perdinta la teron sub niaj piedoj.

La nebulo estis tiel densa sur la akvo, ke ni ne povis vidi ses homlongecojn for, sed ĝenerale oni ja aŭdas multe pli bone en la nebulo. Ni ne jam estis for de la bordo, kiam Winnetou diris:

„Kvietu! Mi aŭdis ion!“

„Kion?“

„Brueto kiel de remiloj, kiuj estas enakvigataj. Kontraŭflue de ni!“

Mi auŝkultis atente. Ni nun faris nur etajn moviĝojn pro teni niajn kapoj super la akvo kaj ne kaŭzis brueton. Winnetou aŭdis ĝuste. Iu venis remante laŭ la fluo.

Li certe hastis, ĉar ili eĉ uzis la remilojn krom la rapida fluo, kiun la rivero tie ĉi havis.

Li venis rapide proksime. Ĉu ni rimarkiĝu aŭ ne? Ĝi povis esti malamika esploristo. Sed eble estis pli avantaĝa al ni scii, kiu ĝi estis. Demande mi vidis al Winnetou. Li min komprenis kaj respondis:

„Ne reen! Mi volas scii, kiu ĝi estas. Li certe ne vidas nin, ĉar ni estas senmove en la akvo.“

Espketindis, ke ni restus nerimarkataj, ĉar nur niaj kapoj estis super la akvo. Ni do ne naĝis reen. Pida estis same streĉata kiel ni. Li povis malkovrigi nin per helpvoko, sed ne faris tion, ĉar li sciis, ke la libereco ĉiel estis certa al li.

Nun la remilbatado tute proksimis al ni. Indiana kanuo aperis el la nebulo.

Estis blankulo en ĝi. Ni volus resti mallaŭte, sed kiam Winnetou ekvidis la viron, li elpuŝis laŭtan vokon:

„Santer! Li fuĝas!“

Mia kutime trankvila amiko nun estis tiel ekscitigata per la subita apero de sia malamikego, ke li movis la brakojn kaj krurojn per ĉiu forto pro naĝi al la kanuo.

Sed li estis retenata, perke li estis fiksligata al Pida.

„Uf! Mi detranĉu min! Mi devas kapti lin!“ li vokis, ekprenis sian tranĉilon kaj distranĉis la rimenon, kiu ligis lin al Pida.

Santer estis aŭdinta la vokon de Winnetou. Li turnis lian vizaĝon al ni kaj vidis nin.

„Damne!“ li ekkriis ektimigite. „Ja estas tiuj –“

Li ĉesis. La ektimo malaperis sur lia vizaĝo kaj anstataŭiĝis per malica ĝojo. Li ekkonis nian situacion, ĵetis la remilon en la kanuon, ekprenis sian pafilon kaj celis al ni.

„Via lasta banado, vi hundoj!“ li vokis.

Li pafis feliĉe ĵus en la momento, kiam Winnetou estis disiĝinta de ni kaj naĝegis per grandaj svingoj al la boato. Per tio mi kaj Pida ricevis puŝon, kiu ŝiris nin flanken. La kuglo de Santer ne trafis.

Kiam mi vidis nun de Winnetou ne estis naĝado, sed plie rapida flugo tra la akvo. Li estis preninta sian tranĉilon inter la dentojn kaj antaŭiĝis al la malamiko per grandaj saltaĵoj, kiel glitanta ŝtono, kiun oni ĵetas horizontale sur la akvon.

Santer havis en la tubon duan pafon plu, tenis la pafilbuŝon al la apaĉo kaj moke vokis:

„Venu, damninda ruĝulo! Mi sendos vin inferen!“

Li pensis, ke estis facila faro kaj li bezonis nur pafi, sed li mispritaksis Winnetoun. La apaĉo tuje subakviĝis pro atingi la kanuon de sube kaj ĝin renversi.

Se tiu sukcesos, la pafilo ne plu estus utila al la en la akvo kuŝanta Santer. Devis okazi luktado, kiun la lerta apaĉo ĉiel venkus. Santer ekkonis tion, rapide formetis la pafilon kaj reprenis la remilon. Estis ĝustatempe pro li. Apenaŭke li estis movinta ĝin, Winnetou reaperis je la loko kie la kanuo ekse troviĝis. Santer rezignis pri la atako, foriĝis el la danĝera proksimo al sia malamiko per kelkaj fortaj remilbatoj kaj kriis:

„Vi ne havos min, hundo! Mi ŝparas la kuglon pro la sekvanta revidiĝo!“

Winnetou naĝis per ĉiuj fortoj, pro tamen atingi lin, sed estis vane. Neniu naĝanto povas atingi boaton, kiu estas remita laŭ rapida fluo.

La tuta okaziĝo daŭris nur duona minuto, tamen jam aperis kelkaj apaĉoj, kiuj aŭdis la laŭtajn vokojn kaj la pafon kaj estis tuje saltintaj de la insulo en la akvon, pro veni helpi al ni. Mi vokis al ili, ke ili venu kaj helpi min porti Pidan sur la bordon. Kiam ni estis atingintaj la bordon kaj mi malligigis la kajovajon de mi, Winnetou ordonis al siaj anoj:

„Miaj ruĝaj fratoj sin pretigu rapide! Santer ĵus nun fuĝas per kanuo laŭ la fluo.

Ni sekvu lin!“

Li estis tiel ekscitigita, kiel mi neniam vidis lin antaŭe.

„Jes, ni sekvu lin tuje!“ mi konsentis. „Sed kio pri Sam Hawkens kaj niaj du kaptitoj?“

„Tion mi lasas al vi“, li respondis.

„Ĉu mi restu tie ĉi?“

„Jes. Mi devas havi tiun Santer:on. Sed vi devas liberigi Sam Hawkens:on. Ni do disiĝu.“

„Kiel longe?“

Li pripensis momenton kaj diris:

„Kiam ni revidiĝos, mi ne jam scias. La homa deziro kaj volo estas direktata de la Granda Spirito. Mi kredis, ke mi povus esti pli longe ĉe mia frato Ŝarlih, sed Manitu nun subite decidis kontraŭ tio. Li volas ĝin esti alie. Ĉu vi scias, kial Santer foriĝis?“

„Mi povas ĝin elpensi. Ni ne kuris en la embuskon, kiu estis pretigita por ni, kaj oni vidis vin hieraŭ vespere. Oni do scias, ke ni estas tie ĉi kaj ne restos, ĝis ni ekkaptis Santer:on kaj liberigis Hawkens:on. Do Santer ekhavis timon kaj fiforkuris.“

„Jes, sed ankaŭ eblas esti alie. La filo de la ĉefo malaperis. Tion la kajovajoj memkompreneble ligas al nia apero. Ili supozas, ke ni kaptis lin. Pri tio Tangua koleriĝis, efikis sian koleron al Santer kaj forpelis lin.“

„Ankaŭ tio eblas. Certe oni diris al Santer, ke oni ne plu povis doni savon al li.“

„Kaj kial li elektis la riveron kaj rezignis pri sia ĉevalo?“

„Per timo antaŭ ni. Li timis esti vidata de ni. Eĉ se tio ne estus okazinta, ni tamen povus trovi lian spuron kaj sekvi ĝin. Tial li foriĝis per la kanuo, kiun li certe interŝanĝis per sia ĉevalo. Li certe ne sciis, ke ni troviĝas tie ĉi sur la insulo.

Nun li vidis nin kaj scias, ke ni sekvos lin. Li remos forte pro rapide foriĝi. Ĉu vi kredas, ke vi povos atingi lin per la ĉevaloj?“

„Malfacilas, sed eblas. Ni rajdu rekte kaj ne laŭ la kurboj de la rivero.“

„Sed tio ne eblas. Mi atentigas mian fraton, ke tio estus eraro.“

„Kial?“

„Ĉar li facile povas havi la ideon forlasi la riveron kaj plui sian fuĝadon sur la tero. Ĉar vi ne scias, sur kiu flanko li pro tio li deakviĝos, vi disiĝu pro sekvi la Red River:on sur ambaŭ flankoj.“

„Mia frato pravas. Ni faros, kion li diris.“

„Dum tio vi estu tre atentaj, proke vi ne maltrovas la lokon, kie li surteriĝos. Ne rajdu inter la kurboj, ĉar la konkavaĵo de unu bordo estas konveksaĵo de la alia.

Dum unu el viaj grupoj rajdus de unu kurbo al la alia, la alia grupo sur la alia bordo rajdu des pli grandan kromvojon. En tiu maniero vi disiĝos.“

„Estas tiel, kiel mia frato diras. Ni do devas sekvi la fluon ekzakte. Tial ni nun ne perdu minuton plu.“

„Mi ŝate volus rajdi kun vi. Sed vere estas mia devo zorgi pri Sam Hawkens. Mi ne forlasu lin.“

„Mi neniam postulos ion, kiu estas kontraŭ via devo. Vi ne rajtas kunrajdi. Sed se la Granda Spirito ĝin volas, ni revidiĝos post kelkaj tagoj.“

„Kie?“

„Kiam vi rajdos for de tie ĉi, direktigu vian vojon laŭ la kunfluo de tiu ĉi rivero en la Rio Boxon. Tie, kie komencas tiu kunfluo vi trovos unu el miaj militistoj sur la maldesktra bordo, se renkontiĝo eblos.“

„Kaj se mi ne vidos militiston?“

„Tiukaze mi ankoraŭ estos persekutanta Santer:on kaj ne scios, kien li fuĝas, do ankaŭ ne povos dirigi al vi, kie vi povos trovi min. Tiukaze vi devus rajdi kun viaj tri kunuloj al St. Louis al la palvizaĝoj, kiuj volas konstrui la vojon de la fajroĉevalo. Sed mi petas vin reveni al ni tuje kiam Manitu ĝin permesas al vi. Vi ĉiam estas bonvenigata en la pueblo apud la Rio Pecos, kaj se mi ne estas tie, vi tie ekscios, kie mi estas trovebla.“

Dum tiu interparolo liaj apaĉoj estis pretiĝintaj pro la rajdado. Li adiaŭis Dick Stone:on kaj Will Parker:on kaj tiam returniĝis al mi:

„Mia frato scias, kiel gajaj niaj koroj estis, kiam ni komencos nian rajdadon de la Rio Pecos. Ĝi signifis la mortigon de Intŝu-tŝuna kaj Nŝo-tŝi. Kiam vi iam revenos al ni, vi ne plu aŭdos la voĉon de la plej bela filino de la apaĉoj. Nun la venĝo pelas min for de vi, sed la amo vin rekondukos al ni. Mi deziras tree, ke mi povos doni mesaĝon al vi apud la enfluejo de la Rio Boxo. Sed se tiu ne estu la kazo, tiam ne restu tro longe en la urboj de la oriento, sed revenu baldaŭ al mi. Ĉu vi volas promesi al mi baldaŭ veni, mia frato Ŝarlih?“

„Mi ĝin promesas al vi. Mia koro iras kun vi, mi frato Winnetou. Vi scias, kiun promeson mi donis al la mortanta Klekih-petra. Mi ĝin plenumos.“

„Do la bona manitu gardu ĉiujn viajn paŝojn. Howgh!“

Li premis mian manon, donis mallongan ordonon al siaj anoj kaj iĝis sur sian ĉevalon pro irigi ĝin en la akvon. Liaj apaĉoj disiĝis. Unu grupo naĝis al la dekstra kaj Winnetou kun la alia al la maldesktra bordo. Mi vidis post Winnetou, ĝis li malaperis en la nebulo. Estis al mi, kvazaŭ unu parto de mi mem foriris de mi per li.

Stone kaj Parker ekkonis, kiel melankolie humorita mi estis. Dick diris bonkore:

„Ne lasu ĝin tuŝi vian koron troe, sir. Ni reatingos la apaĉojn jam baldaŭ. Ni ja rajdos post li tuj kiam Sam liberas. Tial ni ne tro longe prokrasti la interŝanĝon de niaj kaptitoj. Kion vi opinias, kiel ni faru tion?“

„Unue lasu min aŭdi opinion vian, kara Dick, vi estas pli sperta ol mi.“

Li tuŝetis lian barbon flatite per tiu laŭdo kaj diris:

„Mi pensas, ke estus la plej simpla aĵo sendi la kaptitan kajovajon ĵus nun al Tangua kun la mesaĝo, kie troviĝas lia filo kaj per kiaj kondiĉoj li estu eldonata.

Kion vi pensas pri tio, olda Will?“

„Hm!“ Parker grumblis. „Vi neniam havis tian stultan ideon kiel ĵus nun!“

„Ĉu stulta? Mi, ĉu? Fulmotondro! Kial stulta?“

„Kiam ni diras, kie ni estas, Tangua sendos siajn anojn tien ĉi. Ili prenos Pidan for de ni, senke ni ricevas Sam:on. Mi farus ĝin alimaniere.“

„Nu kiel?“

„Ni foriĝas de tiu ĉi insulo kaj rajdas kelkan distancon sur la prerion, kie ni havas liberan areon, kiun ni povas rigardi. Tiam ni sendas la kajovajon en la vilaĝon kaj postulas la kondiĉon, ke nur du militistoj, ne pli, venu pro alporti Sam:on al ni, pro kio ili tiam povas ricevi Pidan. Se venos pli ol du homoj pro subigi nin, ni vidos ilin defore kaj povas igi nin en savecon. Ĉu vi ne opinias, ke tio pli bonas, sir?“

„Mi volas esti eĉ plie certa kaj sendi tute neniun mesaĝiston“, mi respondis.

„Ĉu neniun mesaĝiston? Sed kiel Tangua tiel eksciu, ke sia filo –“

„Li ja ekscios ĝin“, mi interrompis. „Per mi.“

„Ĉu per vi? Do ĉu li volas iri mem en la vilaĝon?“

„Jes.“

„Lasu tion, sir! Tio estas danĝera ago. Oni tuje ekkaptos vin.“

„Tion mi ne kredas.“

„Tutcerte!“

„Tiukaze Pida ekmortus. Mi ne emas sendi unu el du kaptitojn kiel mesaĝisto kaj perdi ostaĝon per tio.“

„Tio certe ĝustas. Sed kial vi volas iri en la vilaĝon mem? Mi ja ankaŭ povas ĝin fari!“

„Mi certe kredas, ke vi havus la kuraĝon pro tio, sed kredas ĝin esti pli bone, ke mi mem interparolas kun Tangua.“

„Sed pripensu, kian koleron li sentas pri vi! Se irus mi al li, li certe pli ŝate plenumigos niajn kondiĉojn, olke li unue ĉagrenu per via ĉeesto.“

„Ĵus tial mi volas iri al li. Li ĉagrenu. Li estu kolera pri la fakto, ke mi aŭdacas iri al li, senke li povas fari ion al mi. Se mi sendas alian, li eble pensas, ke mi timas antaŭ li. Tiun suspekton mi ne volas kaŭzi.“

„Do faru, kion vi volas, sir! Kie estos ni intertempe? Ĉu ĉi tie sur la insulo? Aŭ ĉu ni serĉos pli bonan lokon?“

„Pli bona ne ekzistas.“

Well! Sed ve al niaj kaptitoj, se io okazos al vi en la vilaĝo! Tiukaze ni ne sentus kompaton. Kiam vi ekiros?“

„Ĉi vespere.“

„Ĉu tio ne estas tro tarde? Se ĉio okaziĝas bone, la interŝanĝo povas esti farita jam je la tagmezo, kaj ni tiam rajdos post Winnetou.“

„Kaj grandaj aroj de la kajovajoj rajdos post ni kaj mortigos nin.“

„Ĉu via opinio?“

„Jes. Tangua ŝate donos Sam:on al ni pro rericevi sian filon. Sed kiam li rehavos lin, li faros ĉion pro sin venĝi pri ni. Tial la interŝanĝo okaziĝu je la vespero. Post tio ni forrajdos pro gajni longan antaŭon dum la nokto, en kiu ni ne estas videblaj.

Ke ni atendas ĝis la vespero estas pli bone ankaŭ tial, ĉar la timo de la ĉefo pri lia filo ĝis tiam ĉiam pli grandiĝos. Tio igos lin pli obeema.“

„Tio veras. Sed kio, se oni trovos nin antaŭe tie ĉi, Mr. Shatterhand?“

„Same ne gravus.“

„Ili memkompreneble serĉos Pidan, kaj tiel la ruĝuloj ankaŭ venos sur nian insulon!“

„Ne sur la insulon. Sed ni vidos ilin sur la bordo. Tie ili vidu la spuron de Winnetou kaj pensos, ke ni forrajdis kun Pida. Tio afliktigos Tanguan eĉ plie.

Aŭskultu!“

Eksonis voĉoj. La nebulo komencis maldensiĝi. Ni povis vidi ambaŭ bordojn.

Tie staris pluraj kajovajoj, kiuj laŭte interŝanĝis iliajn opiniojn pri la ĉevalaj premsignoj, kiujn ili ĵus ekkonis. Tiam ili malaperis rapide, sen nur unu fojon vidi al la insulo.

„Ili estas for kaj ŝajnis hasti“, Dick Stone diris.

„Ĉiukaze ili iris en la vilaĝon pro raporti al Tangua pri la spuroj. Li tuje elsendos rajdantaron, kiu sekvu ilin.“

Tiu antaŭdiru plenumiĝis post preskaŭ du horoj. Venis rajdantaro transe laŭ la fluo, trovis la spuron kaj rajdegis for. Ke tiuj kajovajoj povis atingi Winnetoun ne estis timinda, ĉar li rajdis per almenaŭ la sama rapideco.

Memkompreneble ni tri parolis mallaŭte. La du kaptitoj ne aŭdu, kion ni diris al la alia. Ili ankaŭ ne vidis, kio okazis sur la bordo, ĉar ili kuŝis enkatenigita malantaŭ arbedaĵoj sur la herbejo.

Je la antaŭtagmezo la suno faris al ni la plezuron varme brili sur nin. Tio ne nur sekigis nian restejon, sed ankaŭ nin mem.

Mallonge post tagmezo ni vidis objekton alnaĝi, kiu estis flosata al la insulo kaj estis fikstenata de la en la akvon pendanta arbedaĵon. Estis kanuo, en kiu estis remilo. La rimeno, per kiu la posedanto kutime fiksligis ĝin, estis detranĉita.

Estis la kanuo, en kiu mi forkondukis Pidan. Ĝi estis flosinta de la Salt Fork en la Red River:on kaj venis boneble al la insulo nur tiel malfrue, ĉar ĝi ie estis fiksigita. Mi tiris ĝin sur la insulon, ĉar mi estus bone povonta uzi ĝin je la vespero.

Kiam ĝi malheliĝis, mi ŝovis la boaton en la akvon kaj remis kontraŭflue. Stone kaj Parker kundonis iliajn plej bonajn dezirojn al mi. Mi diris al ili, ke ili nur tiam afliktiĝu pri mi, se mi ne estus revenonta ĝis la mateno.

Kontraŭ la fluo mi antaŭiĝis nur malrapide, tielke mi povis direktigi ĝin de la Red River en la Salt Fork:on nur post unu horo. Kiam mi atingis la proksimon de la vilaĝon, mi remis al la bordo kaj fiksligis la kanuon, al kiu mi estis doninta novan rimenon, al arbo.

Denove kiel hieraŭ mi vidis la fajrojn bruli, la vorojn sidadante, la virinojn okupite iri jen kaj reen. Mi estis kredinta, ke la vilaĝo estus hodiaŭ akre gardita, sed ekkonis, ke tio ne estis la kazo. La kajovajoj trovis la spuron de la apaĉoj kaj ĝin sekvigis militistojn, do ili pensis esti en saveco.

Tangua ankaŭ hodiaŭ sidis antaŭ sia tendo, la du pli junaj filoj flanke de li. Li tenis la kapon mallevita kaj sinistre fiksrigardis la fajron. Mi alvenis sur la maldekstra bordo de la Salt Fork, kie estis la vilaĝo. Gardiĝe mi kaŝiris de la rivero kaj supren malantaŭ la tendoj, ĝis la loĝejo de la ĉefo estis antaŭ mi. Mi bonŝancis, ĉar neniu homo estis en la proksimo, kiu povis rimarki min. Nun mi kuŝiĝis sur la teron kaj rampis al la malantaŭa flanko de la tendo. Tie mi aŭdis la malaltan monotonan plendokantadon de la ĉefo. Li maĝojis en la indiana maniero pri sia plej favorata filo. Nun mi rampis ĉirkaŭ la tendo, rektiĝis kaj subite staris flanke de la ĉefo.

„Kial Tangua kantas tiajn sonojn?“ mi demandis. „Brava militisto ja aŭdigu neniun esprimon de plendo. La lamentado ja estas por la maljunaj squaw:oj.“

Tute ne eblas priskribi, kiel mia ekapero timigis lin. Li volis paroli, sed ne sukcesis diri unu vorton. Li volis salte stariĝi, sed devis resti sidante pro liaj lezitaj genuoj. Li fikrigardis min per vaste malfermitaj okuloj kiel fantomon kaj finfine balbutis:

„Old – Old – Shat – Shat – uf, uf, uf! – kiel vi – kie vi – vi ankoraŭ estas – ne for, ĉu?“

„Kiel vi vidas, mi ankoraŭ estas tie ĉi. Mi venis, ĉar mi parolu kun vi.“

„Old Shatterhand!“ li nun finfine sukcesis elparoli mian nomon komplete.

Kiam liaj du knaboj aŭdis tion, ili fuĝis en la tendon.

„Old Shatterhand!“ li ripetis, ankoraŭ per la influo de la ŝoko. Sed tiam li faris per kolero formitan mienon kaj kriis ian ordonon, kiun mi ne komprenis, al la aliaj tendoj. Mi rimarkis, ke ĝi enhavis mian nomon.

Momenton poste eksonis kolerkriado en la vilaĝo, ke mi kredis, ke la tero tremis sub miaj piedoj. Ĉiuj ĉeestantaj militistoj kure venis al mi svingante la armilon. Mi elzonigis mian tranĉilon kaj kriis en la orelon de Tangua:

„Ĉu Pida estu mortpikota? Li sendis min al vi!“

Li komprenis miajn vortojn malgraŭ la kriado de siaj anoj kaj levis la manon.

Tiu movo sufiĉis. Ekiĝis kvieto, sed la kajovajoj staris ĉirkaŭ ni. Se vidoj povus mortigi, mi certe ne sukcesos vivante foriri. Mi sidiĝis al Tangua, trankvile vidis en lian per mirego pri mia aŭdaceco rigida vizaĝo kaj diris:

„Estas ĝismorta malamikeco inter Tangua kaj mi. Mi ne kulpas pri tio, sed same ne kontraŭas. Ĉu mi timas antaŭ li, li ekkonu per la fakto, ke mi nun iris meze en lian vilaĝon pro paroli al li. Ni faru ĝin mallonge. Pida troviĝas sub nia forto kaj estos pendigata de arbo, kiam mi ne estos revenita je certa tempo.“

Neniu vorto, neniu moviĝo de la ĉirkaŭstarintaj apaĉoj videbligis la impreson, kiun mi kaŭzis per tiuj vortoj. La okuloj de la ĉefo brilis per kolero, ke li ne povis fari ion al mi sen riski la vivon de sia filo. Inter grincantaj dentoj li elpuŝis:

„Kiel – kiel – vi kaptis lin?“

„Mi estis hieraŭ tie apud la insulo, kiam li parolis kun Sam Hawkens, lin terenbatis kaj kunprenis.“

„Uf! Old Shatterhand estas la karulo de la malica spirito, kiu denove savis lin. Kie troviĝas mia filo?“

„Je sava loko, kiun vi nun ne ekscios. Li povas montri ĝin mem al vi poste. Per miaj lastaj vortoj vi ekkonas, ke mi ne havas la intencon mortigi Pidan. Ni ankaŭ havas alian kajovajon ĉe ni, kiun ni kaptis. Mi tiris lin el la dornarbedon, en kiu li kaŝaŭskultis nin. Li estu libera kun via filo, se vi donos Sam Hawkens al mi pro tio.“

„Uf! Vi havu lin. Unue alportu al mi Pidan kaj la alian kajovajan militiston!“

„Ĉu alporti? Ne ekideas al mi! Mi konas Tanguan kaj scias, ke oni ne fidu pri li.

Mi donas du pro unu, do estas tre donema kaj bonvola al vi. Pro tio mi postulu, ke vi rezignos pri ĉia kaŝintenco.“

„Unue pruvu al ni, ke Pida vere estas ĉe vi!“

„Ĉu pruvi? Kion vi aŭdacas! Mi ĝin diras, kaj ĝi veras. Old Shatterhand ne estas Tangua. Lasu min vidi Sam Hawkens:on! Li certe ne estas plu sur la insulo, kie vi ne plu pensas lin esti certa. Mi interparolu kun li.“

„Pri kio vi volas interparoli?“

„Mi volas aŭdi el lia buŝo, kiel li fartis ĉe vi. Laŭ tio ĉio alia decidiĝos.“

„Mi unue interkonsilu kun miaj plej aĝaj militistoj. Atendu ĉe la najbara tendo.

Post tio vi ekscios, kion ni volas fari.“

„Bone! Sed ne faru ĝin tro longe. Se vi malhelpas al mi kaj mi ne estos reveninta je certa tempo, Pida estos pendigata.“

Esti pendigata estas la plej sendigna ekmorto por la ruĝuloj. Oni povas pensi, kiel kolera Tangua estis. Mi iris al la najbara tendo kaj sidiĝis tie, same ĉirkaŭigite de militistoj kiel antaŭe. Tangua alvokis siajn plejaĝulojn kaj interkonsilis kun ili.

Post kelka tempo la ĉefo forsendis ruĝulon. Li malaperis en tendon kaj baldaŭ reaperis kun mia malgranda Sam. Mi salte stariĝis kaj iris renkonte al li. Kiam li ekvidis min, li vokis ĝojkrie:

„Heigh-day, Old Shatterhand! Mi ja diris, ke vi senkondiĉe venos. Vi do certe volas rehavi vian oldan Sam:on?“

Li donis al mi la katenitajn manojn pro saluti min.

„Jes“, mi respondis al li, „la greenhorn venis pro doni al vi la ateston, ke vi estas la plej granda majstro de la kaŝirado, kiel vi pruvis. Oni ja povas ĝin diri al vi kiel oni volas, vi tamen ĉiam kuras en la malĝustan direkton!“

„Faru vian riproĉojn pli poste, mia arde amata sir, kaj pli bone diru al mi, ĉu mia Mary ankoraŭ ekzistas.“

„Ĝi estas ĉe ni.“

„Kaj la Liddy?“

„La pafilaĉo? Tiun ni ankaŭ savigis.“

„Tiokaze ja ĉio bonas, se mi n'eraras! Venu, ni ekforiĝu de tie ĉi. Estas preskaŭ enuiga tie ĉi.“

„Paciencon, kara Sam! Vi agas kvazaŭ ĝi estis nura infanludaĵo veni tien ĉi kaj liberigi vin.“

„Ja estas tio, infanludaĵo, sed nur al vi. Mi scivolas, kion vi povas sukcesi ne. Vi certe eĉ sukcesos realporti min de la luno, se mi estus miskondukiĝinta tien, hihihihi!“

„Nu ĉiam nur ridu! Mi rimarkas, ke vi ne fartis tie ĉi sufiĉe malbone.“

„Ĉu malbone? Kio ekideas al vi? Mi fartis bone, eksterordinare bone! Ĉiu kajovajo amis min kiel sian propran infanon. Per ada kareso mi tute ne povis regajni prudenton. Ili manĝigis min kiel edzinon. Kiam mi volis dormi, mi tute ne devis unue kuŝiĝi, ĉar mi ĝenerale estis ĉiam kuŝanta sur la dorso.“

„Ĉu oni traserĉis viajn vestaĵojn?“

„Certe jes. Oni malplenigis miajn poŝojn.“

„Vi rehavos ĉion, se ĝi ankoraŭ ĉeestas. La interkonsilo ŝajnas esti finigita.“

Mi klarigis al la ĉefo, ke mi ne atendu plu, se lia filo restu vivanta. Nun komencis ja mallonga, sed tre arda debato, kiun mi venkis, ĉar mi ne cedis kaj la ĉefo timis pri sia filo. La rezulto estis, ke kvar armitaj militistoj akompanu min kaj Sam:on kaj ricevu la du kaptitojn. Pro la kazo, ke krome kaŝe sekvus pluraj kajovajoj, mi minacis per la morto de Pida.

Fakte mi postulis multon per la kunpreno de Sam. Ankaŭ eblis, ke mi trompus la kvar nin akompanintajn indianojn. Sed oni kredis al niaj vortoj kaj ankaŭ ĉiam poste kredis al Old Shatterhand. Kien ni estis remantaj, mi ne diris.

Kiam la manoj de l malgranda Sam estis liberigitaj, li levis la mallongajn brakojn kaj vokis:

„Libera, ree libera! Mi neniam forgesos, ke vi faris tion, sir! Kaj mi ankaŭ neniam plu kuros supren maldekstren, kiam viaj benitaj kruroj kuros malsupren dekstren.“

Kiam Sam estis ricevinta la enhavon de siaj poŝoj kaj ni volis ekiri, tie kaj tie estis furioza grumblado. La indsman:oj koleris ege, ke ili lasu la kaptiton kaj eĉ min. Tangua siblis post mi:

„Vi estas sava ĝis la reveno de mia filo. Sed poste la tuta tribo estos malantaŭ vi kaj persekutos vin! Ni trovos vian spuron kaj kaptos vin, eĉ se vi estus rajdonta tra la aero!“

Mi ne pensis ĝin esti necesa respondi al tio minacaĵo, kaj kondukis Sam:on kaj la kvar kajovajojn al la rivero, kie ni sidiĝis poe duope en kanuon. Ekde la momento, en kiu ni puŝiĝis de la bordo, sonis kriado malantaŭ ni, kiun ni aŭdis ankoraŭ mejlojn for.

Dum mi direktigis, mi rakontu al Sam, kio okaziĝis ekde lia ekkapto. Li bedaŭris, ke Winnetou disiĝis de ni, sed ankaŭ ne plendis pri ĝi tro multe, ĉar li estis timinta antaŭ la riproĉoj de la apaĉo.

Ni surteriĝis feliĉe malgraŭ la malhelo sur la insulon kaj estis ĝojkriante bonvenigataj de Dick Stone kaj Will Parker.

Poste ni fordonis la du kaptitojn kaj atendis, ĝis ni ne plu aŭdis la remilbatojn de la kanuoj. Nun ni iĝis sur niajn ĉevalojn kaj direktigis ilin tra la rivero sur la maldekstran bordon de la rivero. Nun gravis fari longdistancan rajdadon dum la nokto. Do bonis, ke Sam konis la regionon sufiĉe bone. Li rektiĝis sur sia Mary en la selo, minace levis la pugnon kaj diris:

„Nun ili tie transe kunmetas iliajn kraniojn kaj interkonsilas, kiel ili povas rekapti nin per iliaj antaŭaj kruroj. Ili miru! Sam Hawkens neniam refoje estos tiel stulta fali en truon, el kiu greenhorn lin liberigu. Neniu kajovajo min rekaptos, se mi n'eraras!“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.