La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
WINNETOU IAŭtoro: Karl May |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kiam mi ekvekis kelkajn horojn poste, mi soifis kaj ege malsatis. Mi provis la sorĉilon kaj blovis en la fajfilon. Tuje la maljunulino aperis, kiu certe estis sidinta ekstere antaŭ la pordo, enĉambrigis la kapon kaj elparolis demandon. Mi komprenis nur la vortojn iŝa kaj iŝtla, sed ne sciis, kion ili signifu. Ŝi estis demandinta min, ĉu mi volis manĝi aŭ trinki. Mi mansegnis trinkadon kaj mordadon, kaj ŝi malaperis. Mallongan tempon poste Nŝo-tŝi alvenis kun argila plado kaj ligna kulero. Ŝi surgenuiĝis flanke de mia kuŝejo kaj kulerope donis la manĝaĵon al mi, kvazaŭ al infano. La apaĉoj ĝenerale ne havas tiajn ujojn aŭ ilojn.
La morta Klekih-petra do estis ilia instruisto ankaŭ en tiuj aferoj.
La plado enhavis spican viandbrogaĵon kun maizfaruno, kiun la indianinoj pretigas, perke ili peniĝe dispistas kaj disfrotas la maizerojn inter ŝtonoj. Sed por la mastrumistinoj de Intŝu-tŝuna Klekih-petra kontruis manmovatan muelon, kiu pli poste estis montrota al mi kiel vidindaĵo.
La manĝado memkompreneble streĉigis min eĉ plie ol la trinkado. Mi apenaŭ povis elteni kaj estus pli ŝate laŭte elkriinta je ĉiu kuleraĵo. Sed se mi ne volis morti per malsato, mi devis manĝi ion. Tial mi klopodiĝis, ne videbligi mian penadon, sed ne povis eviti, ke la akvo dum tio fluis el miaj okuloj. Nŝo-tŝi rimarkis tion kaj diris, kiam mi feliĉe estis sukcesinta la lastan kulerplenaĵon:
„Vi estas falige laca, sed tamen forta viro. Se vi nur estis naskita kiel apaĉo kaj ne kiel mensogema palvizaĝulo!“
„Mi ne mensogas. Mi mensogas neniam. Tion vi ja iam ekkonos!“
„Mi ŝate volus kredi al vi. Sed estis nur unu sola palvizaĝo, kiu parolis la veron.
Tio estis Klekih-petra, kiun ni ĉiuj amis. Li estis malbela, sed havis helan spriton kaj bonan, belan koron. Vi mortigis lin, senke li ofendis vin. Pro tio vi devas ekmorti kaj esti enterigata kun li.“
„Li ne jam estas enterigita, ĉu?“
„Ne.“
„Sed lia korpo do neeble povis teniĝinta tiel longe!“
„Li kuŝas en solida ĉerko, tra kiu neniu aero povas iĝi. Vi povos vidi tiun ĉerkon mallonge antaŭ via ekmorto.“
Post tiu konsoliga certigo ŝi foriĝis. Ja estas granda trankviligo al iu, kiu estu torturota ĝismorte, ke li antaŭe rajtas vidi la ĉerkon de iu alia! Krome mi ne jam serioze pensis pri mia morto. Male mi estis konvinkiĝita, ke mi restus vivanta. Mi ja posedis certegan rimedon pro pruvi nian senkulpecon: la harbuklon, kiun mi tranĉis de Winnetou, kiam mi liberigis lin.
Sed ĉu mi vere posedis ĝin ankoraŭ? Ĉu oni ne ĝin prenis for de mi? Mi ektimis, kiam mi demandis min tion. Dum la mallongaj momentoj, en kiuj mi vekis, mi tute ne estis pensinta pri la fakto, ke la indianoj kutimas elrabi iliajn kaptitojn. Mi tuje esploru miajn poŝojn.
Mi ankoraŭ surhavas tutajn miajn vestaĵojn. Oni ne prenis unu aĵon for de mi.
Kion ĝi signifas, kuŝadi tri semajnojn en tiajn vestaĵojn en tetena malsano, oni povas imagi, sed neeblas, priskribi tion en libro.
Mi do esploris miajn poŝojn kaj trovis je mia ĝoja miro, ke nenio mankis. Oni nur forprenis miajn armilojn. Mi elpoŝigis la ladskatolon. Miaj skribaĵoj ankoraŭ tieis, kaj inter ili kuŝis la harbuklo de Winnetou. Mi reenpoŝigis ĝin, trankviligite rekuŝiĝis kaj ekdormis. Almenaŭ, ke mi ekvekis je la vespero, aperis Nŝo-tŝi kaj alportis al mi manĝaĵon kaj freŝan akvon. Tiun fojon mi manĝis sen ŝia helpo kaj faris dum tiu diversajn demandojn, sed ŝi respondis nur al parto de ili. Certe estis donita al ŝi ordonoj pri la konduto, kiujn ŝi obeu. Estis multon, kion mi ne sciu. Mi ankaŭ demandis, kial oni ne forprenis ion de mi.
„Mia frato Winnteou tion ordonis“, ŝi respondis.
„Ĉu vi konas la kaŭzon de tiu ordono?“
„Ne. Mi ne demandis pri tio. Sed mi povas diri al vi unu ĝojigan aĵon plu.“
„Kio ĝi estas?“
„Mi estis ĉe la palvizaĝoj, kiuj estis kaptitaj kune kun vi.“
„Vi mem, ĉu?“
„Jes. Mi volis diri al ili, ke vi fartas pli bone kaj baldaŭ resaniĝos. Tiu, kiu nomiĝas Sam Hawkens, min petis doni ion al vi, kion li faris por vi.“
„Kio povas esti tio?“
„Mi demandis Winnetoun, ĉu mi rajtas ĝin porti al vi. Li ĝin permesis. Jen ĝi estas. Vi estu forta kaj brava viro, ke vi riskas ataki la grizan urson per la tranĉilo.
Sam Hawkens ĝin rakontis al mi.“
Ŝi donis al mi ĉenon, kiun Sam faris el la dentoj kaj ungoj de la grizurso. La du orelpintoj ankaŭ enestas.
„Kiel li povis fari tion?“ mi demandis miriĝe. „Ja ne nur per la manoj! Ĉu oni redonis al li sian tranĉilon kaj siajn aliajn posedaĵojn?“
„Ne. Vi estas la sola, de kiu oni prenis nenion. Sed li diris al mia frato, ke li volis fari tiun ĉenon, kaj petis pri la ungoj kaj dentoj de la urso. Winnetou plenumis tiun deziron kaj eĉ la ilojn, kiuj necesis pro la pretigo de la ĉeno. Surmetu ĝin jam hodiaŭ, ĉar vi ne longe povos ĝoji pri ĝi.“
„Vi volas diri, ĉar mi jam mortos, ĉu?“
„Jes.“
Ŝi prenis la ĉenon el mia mano kaj metis ĝin ĉirkaŭ mia kolo. Ekde tiu tago mi ĉiam surhavis ĝin, kiam mi estis en la sovaĝa okzidento.
„Tiun memorigaĵon vi ankaŭ povus alportanta pli malfrue“, mi diris ridetanta al Nŝo-tŝi. „Ne tiel urĝas. Mi espere ĝin portos multajn jarojn plu.“
„Ne, nur mallongan tempon.“
„Ne kredu tion! Viaj militistoj ne mortigos min!“
„Sed jes! Ĝi estis decidita de la maljunula interkonsilo.“
„Tiukaze ili decidos ion alian, kiam ili eksciis, ke mi senkulpas.“
„Tion ili ne kredas.“
„Ili kredos, ĉar mi povas pruvi ĝin.“
„Provu ĝin. Ĝojus min tree, se mi aŭdus, ke vi ne estas mensogulo kaj perfidulo!
Diru al mi, per kio vi povas pruvi ĝin, proke mi povas raporti ĝin al mia frato Winnetou!“
„Li venu al mi, pro ekscii ĝin.“
„Tion li ne faras.“
„Tiukaze li ne ekscios ĝin. Mi ne kutimiĝis petaĉi pri amikeco aŭ korespondi per mesaĝisto kun iu, kiu povas mem veni al mi.“
„Kiaj duraj uloj vi militistoj ja estas!“ ŝi ĝemis senkonsile. „Mi estus tre ŝate alportanta la pardonon de Winnetou al vi, sed tiel vi neniam ricevos ĝin.“
„Mi ne bezonas pardonon. Mi faris nenion, pri kiu oni pardonu min. Sed mi petos vin pri alia komplezon. Se vi refoje estos venanta al Sam Hawkens, diru al li, ke li ne bezonas afliktiĝi. Tuje kiam mi reestos sana, ni estos liberaj.“
„Tion mi ne kredas! Tiu espero ne realiĝos.“
„Ne estas espero, sed certeco. Vi pli poste diros al mi, ke mi hodiaŭ pravis.“
La sono, per kiu mi diris tion estis tiel konvinkiga, ke ŝi rezignis kontraŭi.
Mia malliberejo do estis ĉe la Rio Pecos, kaj supozeble en randa valo. Kiam mi vidis tra la pordo, mia vido trovis la aliflankan rokmuron, kiu tute ne tre foris.
La valo de la Rio Peco estu multe pli vasta. Tre ŝate mi estus vidanta la pueblon, en kiu mi troviĝis. Sed mi ne povis stariĝi, kaj eĉ se mi estus estinta sufiĉe forta, mi ne sciis, ĉu estis permesata al mi forlasi mian karceron.
Kiam malheliĝis, venis la maljunulino kaj sidiĝis en la angulon. Ŝi kunportis lampon, kiu konsistis el malgranda, malplenigita kalabaso kaj lumis la tutan nokton. La maljunulino devis fari la pli krudajn laborojn, dum Nŝo-tŝi zorgu pri mia flegado.
Ĉar mi dormis la tutan nokton, mi sentis multe pli forta la venintan matenon.
Mi ricevis manĝaĵon ne malpli ol ses fojojn, ĉiam malklara viandbrogaĵo kun maizfaruno. Tio nutro estis same riĉa kiel facile digestebla kaj estis daŭrigita ankaŭ dum la sekvintaj tagoj, ĝis mi povis gluti pli bone kaj enpreni pli malmolan manĝaĵon, speciale viandon.
Mia saniĝo pliboniĝis ĉiun tagon. La fantomo rericevis muskolojn, kaj la ŝvelaĵo en la buŝo pli kaj pli malaperis. Nŝo-tŝi restis ĉiam prizorganta en mia proksimo, sed ankaŭ konvinkite, ke mia mortotago ĉiam pli proksimiĝis. Iam pli ploste mi rimarkis, ke ŝi vidis al mi melankolie kaj demandante, kiam ŝi supozis esti nerigardata. Verŝajne ŝi komencis bedaŭri min.
Mi demandis ŝin, ĉu mi rajtis forlasi mian karceron. Ŝi neis kaj rakontis al mi, ke ĉiun tagon kaj nokton du gardistoj estis starintaj antaŭ la pordo kaj ankaŭ gardos min estonte. Mi ĝin ŝuldis nur al mia malforto, ke mi ne estis katenita. Ŝi kredis, ke ni nun baldaŭ estos fiksligata.
Tio atentigis min. Mi ja konfidis pri la harbuklo, sed tamen eblis, ke ĝi ne trafus la intencatan efikon. Tiukaze mi povis nur konfidi pri mi mem kaj mia korpa forto.
Tiun forton mi trejnu. Sed kiel mi faru tion?
Nur kiam mi dormis, mi kuŝis sur la ursfeloj. Alie mi sidis aŭ ĉirkaŭiris en la ĉambro. Mi diris al Nŝo-tŝi, ke mi ne estis kutimita al la malalta, kaj demandis ŝin, ĉu ŝi ne povus havigi min ŝtonon, kiu uzeblis kiel sidilo. Tiu deziro estis portata al Winnetou. Li sendis al mi plurajn ŝtonojn de diversaj grandecoj. La plej granda pezis iom pli unu centfunto. Per tiuj ŝtonoj mi trejnadis, kiam mi solis. Antaŭ miaj flegistinoj mi agis, kvazaŭ mi apenaŭ povis stari. Fakte ĝi ne estis malfacilaĵo al mi plu, alte levigi la grandan ŝtonon plurfoje. Kiam la tria semajno estis pasinta, mi sciis, ke mi regajnis mian eksan korpforton.
Mi estis nun ses semajnojn tie ĉi kaj estis aŭdinta nenion prike la kajovajoj estis ekpermesita al la kajovajoj foriri. Estis granda elspezo nutri ĉirkaŭ ducent virojn tiel longe. Certe la kajovajoj pagu por tio. Des pli longe ili restis, des pli alte memkompreneble iĝis la elaĉeta sumo.
Je bela, suna aŭtunfina mateno Nŝo-tŝi alportis mian frumanĝon. Dum mi manĝis, ŝi sidiĝis flanke de mi. Alie ŝi tuje estis reforiĝinta en la lasta tempo. Ŝiaj okuloj havis malsekan brileton. Fine eĉ guto de larmo rulis laŭ ŝia vango.
„Vi ploras, ĉu?“ mi demandis. „Kio okazis?“
„Nur okazos, hodiaŭ.“
„Kio?“
„La kajovajoj estas liberaj kaj foriros. Iliaj senditoj alvenis lastan nokton malsupre je la rivero kun ĉiuj la aĵoj, kiujn ili devis pagi al ni.“
„Kaj ĉu tio vin afliktas tiel? Fakte vi ja estu gaja pri tio!“
„Vi ne scias, kion vi parolas, kaj ne scias, kio atendas vin. La adiaŭo de la kajovajoj estu festata perke oni fiksligas vin kaj viajn kunulojn al la torturfostoj.“
Mi ekspektis tion jam delonge kaj tamen ektimiĝis, kiam mi aŭdis ĝin. Do hodiaŭ estis la tago de la decidiĝo, eble mia lasta tago! Mi hipokratis egalanimecon kaj manĝis ŝajne trankvile. Kiam mi estis finiginta, mi donis la ujon al ŝi. Ŝi ĝin prenis, stariĝis kaj foriris. Ĉe la enirejo ŝi turniĝis, revenis al mi, donis ŝian manon al mi kaj diris, ne plu reteninte siajn larmojn:
„Mi povas nun paroli la lastan fojon kun vi. Adiaŭ! Vi estas nomata Old Shatterhand, kaj vi estas forta militisto. Ankaŭ estu forta, kiam ili torturos vin!
Nŝo-tŝi estas tre afliktita per via morto. Sed ŝi ĝojus, se neniu peno povus kaŭzi ellogi el vi sono de doloro aŭ plendo.“
Post tiu peto ŝi forhastis. Mi iris al la enirejo pro rigardi post ŝi. Tuje la tuboj de du pafiloj estis direktataj al mi. La du gardistoj faris iliajn devojn. Mi rapide reiĝis en mian karceron.
Kion mi faru? La plej bona ĉiukaze estis unue trankvile atendadi kaj provi la efikon de la harbuklon en la ĝusta momento. Mia vido al la ekstero estis konvinkinta min, ke ĉiu penso pri fuĝo estis stultaĵo. Mi ja estis leginta pri la indianaj puebloj, sed neniam vidis unu. Ili estas konstruitaj plene pro la defendo.
Ilia stranga konstrumaniero plenumas tiun destinon en ĉiuj ĝiaj aspektoj.
La puebloj ĝenerale plenumas profundajn rokinterspacojn, konsistas el ŝtonoj kaj muraĵoj kaj estas kunmetataj per unuopaj etaĝoj, kies nombro estas destinitaj per la konstrua loko. Ĉiu etaĝo situas iom pli malantaŭe ol al pli suba, tielke antaŭ ĝi formiĝas platformo, kiu estas formata per la plafono de la etaĝo sub tiu. La tuto aspektas kiel ŝtupa piramido, kies etaĝoj ĉiam pli profunde iĝas en la rokinterspacon. La unuopaj etaĝoj ne estas ligataj per ŝtuparoj, sed oni atingas ilin nur de ekstere per la helpo de ŝnureskaloj, kiuj povas esti aplikataj kaj reforigataj.
Se malamiko estas proksima, la ŝnureskaliloj estas forigataj.
Sur tiu piramida pueblo mi troviĝis, pli ekzakte, kiel mi nun eksciis, sur la oka aŭ naŭa etaĝo. Kiel oni de tie povis malsupreniri nerimarkate, kiam indianoj estis sur ĉiuj etaĝoj sub mi! Ne, mi devis resti. Mi faliĝis sur mian kuŝejon kaj atendis.
Tiuj estis malbonaj, preskaŭ neelteneblaj horoj. La tempo pasiĝis nur per rapideco de heliko. Preskaŭ iĝis tagmezo, senke io okazis, kio certigis la antaŭdiro de la indianino. Finfine mi aŭdis ekstere la paŝojn de pluraj personoj. Winnetou envenis, sekvite de kvin apaĉoj. Mi trankvile restis kuŝanta. Li vagigis longan, esploran vidon sur mi kaj tiam diris:
„Old Shatterhand diru al mi, ĉu li nun reestas sana!“
„Ne jam komplete“, mi respondis.
„Sed vi povas paroli, kiel mi aŭdas, ĉu?“
„Jes.“
„Kaj ankaŭ kuri, ĉu?“
„Mi pensas, ke jes.“
„Ĉu vi lernis la naĝadon?“
„Iomete.“
„Tio bonas, ĉar vi devos naĝi. Ĉu vi ankoraŭ memoras, je kiu tago vi estu revidinta min?“
„Je mia mortotago.“
„Vi memortenis ĝin. Tiu tago hodiaŭ jen estas. Ekstaru, vi estu katenata.“
Estus estinta sensencaĵo ne obei al tiu ordono. Mi havis ses ruĝulojn kontraŭ mi, al kiuj ne estis malfacilaĵo min rektigi perforte. Mi ja povus terenbati kelkajn el ili, sed atingi nenion per tio. Do mi ekstaris de mia kuŝejo kaj donis miajn manojn al ili. Ili estis kunligitaj je la manartikoj. Tiam mi ricevis du rimenojn ĉirkaŭ la piedoj, tielke mi ja povis iri malrapide aŭ plialtiĝi, sed ne forkuri per foraj, rapidaj paŝoj. Nun mi estis kondukata eksteren sur la platformon.
De tie kondukis eskalo al la suba etaĝo. Ne estis eskalo laŭ nia kompreno, sed dika lignofosto, en kiuj estis tranĉitaj profundaj fendaĵoj, kiuj estis la ŝtupoj. Tri ruĝuloj malplialtiĝis. Tiam sekvu mi, fine la du aliaj grimpis post ni. En tiu maniero ni ĉiam pli malaltiĝis de etaĝo al etaĝo. Sur ĉiuj platformoj staris virinoj kaj infanoj, kiuj rigardis min scivole kaj tiam sekvis nin. Kiam ni atingis la teron post la plej malalta etaĝo, ili jam estis kelkaj cent. Tiu publiko volis vidi la spektaĵon de nia morto.
Estis tiel, kiel mi estis pensinta. La pueblo troviĝis en malvasta flankvalo, kiu nefor finiĝis en la vastan valon de la Rio Pecos. Tien mi estis kondukata. La Pecos ne estas akvoriĉa rivero kaj havas dum somero kaj aŭtuno eĉ malpli da akvo ol en la vintro kaj la printempo. Sed enestas profundaj ejoj, pri kiuj oni rimarkas eĉ en la varmega sezono preskaŭ neniun malaltiĝon. Tie oni trovas abundan herbo- kaj riĉan arbokreskon, kiu allogas la indianojn, ĉar iliaj ĉevaloj tie ĉiam trovas nutraĵon.
Tiun lokon mi nun vidis antaŭ mi. La valo de la rivero estis ĉirkaŭ du kilometrojn vasta, kaj surkreskita je ambaŭ bordoj per arbedaĵoj kaj arbaroj.
Verdaj herbejoj apudis. Antaŭ ni mi vidis vastan malsdensaĵon, kiu estis kovrita per sablo, kaj kondukiĝis ĝis la akvo. Ĝi ambaŭ vastiĝis sur la alia bordo kiel hela strekaĵo kiu estis farita diagonale tra la verda valo de la Rio Pecos.
Sur tiu vasta, sabla loko estis ne herbo, ne arbedo estis videbla, escepte de grandega cedro, kiu staris meze sur la neabundema streko. Ĝi kreskis en sufiĉa foreco de la bordo, kaj estis elektita de Intŝu-tŝuna ludi dum la okazoj de la hodiaŭa tago gravan rolon.
Sur la ĉiflanka bordo estis vigla moviĝo. Tie mi unue vidis nian bovĉaron, kiun la apaĉoj akiris kaj kunprenis. Transe de la malabundema sablejo paŝtiĝis la ĉevaloj, kiujn la kajovajoj alportis pro elaĉeti la kaptitojn. Tie ankaŭ estis starigitaj la tendoj kaj eksponitaj la diversaj armiloj, kiuj estis la repago. Inter ili mi vidis Intŝu-tŝunan kun liaj anoj, kiuj taksu tiujn tributojn. Tangua estis ĉe ili. Oni jam liberigis lin kaj la kaptitojn. Mallonga vido al la amasaĵo el ruĝaj, kolorriĉe vestitaj homoj klarigis al mi, ke ĉeestas ĉirkaŭ sescent apaĉoj.
Kiam ili vidis nin veni, ili rapide kuniĝis kaj formigis vastan duoncirklon ĉirkaŭ la bovĉaro, al kiu mi estis kondukita. La kajovajoj ankaŭ kuniĝis.
Kiam ni estis atinginta la ĉaron, mi vidis Hawkens:on, Stone:on kaj Parker:on, kiuj estis fiksligitaj tie, ne al la ĉaro, sed al fostoj, kiuj estis firme kaj profunde batitaj en la teron. Kvara fosto estis neokupita, al tiu mi estis fiksligata. Tiuj do estis la torturfostoj, sur kiuj ni finigu niajn vivojn! Ili estis enbatitaj envice flanke de la alia, fakte tiel, ke ni estis disigitaj nur per malgrandaj interspacoj kaj povis paroli kun la alia.
Sam staris flanke de mi, de li unue Stone kaj due Parker. En nia proksimo estis multaj kunligitaj aroj de malseka ligno. Ili estu amasigota ĉirkaŭ ni pro bruligi niajn korpojn post la torturado.
Miaj tri kunuloj ŝajnis ne esti suferintaj pri manko dum ilia kaptitado. Ili aspektis tute bonnutritaj, sed faris ne same bonajn mienojn.
„Ha, sir, jen vi ankaŭ venas!“ Sam diris. „Estas mizera, tute mizera aĵo, kion ili volas fari al ni. Mi pensas ne, ke ni travivos ĝin. La mortado kaj la mortbatitado tiel serioze damaĝas al la korpo, ke oni ĝin travivas nur tre malofte. Eĉ ni estu forbrulataj poste, se mi n'eraras. Kion vi diras pri tio, Sir?“
„Ĉu vi ankoraŭ havas esperon pri savigo, Sam?“ mi demandis.
„Mi ne scius, kiu venu pro eligi nin. Mi jam streĉigis dum semajnojn miajn tri pensojn, sed ne trovis unu taŭgan ideon. Ni estis en malhela roktruo, estis fikse ligitaj kaj krome havis plurajn gardistojn. Kiel oni volas fuĝi tiel! Kiel la situacio estis al vi?“
„Tre bone!“
„Mi ĝin kredas. Estas aspektebla je vi. Vi ja estas nutrita kiel ansero, kiu estu manĝata je la festo de la sankta Martino! Kiel vi fartas pri via lezaĵo?“
„Sufiĉe bone. Mi repovas paroli, kiel vi aŭdas. La restinta ŝvelaĵo boneble same baldaŭ malaperos.“
„Mi estas konvinkita pri tio! Tiu kara ŝvelaĵo estos kuracita hodiaŭ tiel radikale, ke nenio restos de ĝi. Mi ne vidas ian savigon por ni, tamen mi tute ne sentas emon pri ekmorti hodiaŭ. Kredu ĝin aŭ ne, mi ne sentas timon. Estas al mi, kvazaŭ tiuj ruĝuloj tute ne povas fari ion al ni, kvazaŭ tute subite estus venonta saviganto de ie.“
„Eble! Ankaŭ mi ne perdis la esperon. Mi eĉ volas veti, ke ni hodiaŭ vespere, je la fino de tiu danĝera tago, estos fartantaj sufiĉe bone.“
„Tion vi povas nur diri, ĉar vi estas vera greenhorn. Estos fartantaj sufiĉe bone!
Stultaĵo! Pri ,sufiĉe bone‘ oni ne povos paroli; mi dankos al Dio, se hodiaŭ vespere mi ankoraŭ iel fartos!“
„Sed mi ja jam multfoje diris, kaj ankaŭ pruvis al vi, ke germanaj greenhorn:oj estas tute aliaj uloj ol la ĉilandaj.“
„Nu? Kion vi volas diri per tio? Vi havas tian strangan sonon dum tio. Ĉu eble venis bona ideo al vi?“
„Jes.“
„Kia? Kaj kiam?“
„Je la vespero, je kiu Winnetou kaj lia patro sukcesis forfuĝi.“
„Ĉu tiam venis al vi ideo? Strange! Tiu hodiaŭ ne utilos al ni, ĉar kiam ĝi venis al vi tiutempe, vi ja ne jam sciis, ke ni ricevus ĉi tie ĉe la apaĉoj tian belan restadon. Nu, kiel nomiĝas tiu ideo?“
„Harbuklo.“
„Harbuklo, ĉu?“ li ripetis mirigite. „Do diru, Sir, kiu estas la stato de via kapo!
Ĉu vi eble havas ratan neston en ĝi?“
„Mi kredas, ke ne.“
„Sed kion vi do balbutadas pri harbuklo? Ĉu eble eksa amatino donacis harplektaĵon al vi, kiun vi nun volas pludonaci al la apaĉoj?“
„Ne, mi ĝin ricevis de viro.“
Li vidis al mi, kvazaŭ li dubus pri mia prudento, skuis la kapon kaj diris:
„Aŭskultu, amata Sir, fakte io ne enordas en via kapo. Via lezo certe postlasis ion en ĝi, kio nenecesas. Verŝajne vi havas la harbuklon en la cerbo, ne en la poŝo.
Mi ne vidas, kiel vi povas liberiĝi de tiuj torturfostoj per harbuklo.“
„Hm, jes, ja estas greenhorn:a ideo. Ni atendu trankvile, ĉu ĝi funkcios aŭ ne.
Krome, kiu prias la liberiĝo de la torturfostoj, mi almenaŭ estas certa pri mia mema persono, ke mi ne restos alliganta al la mia.“
„Memkompreneble, vi ne estos alligata plu al ĝi, kiam vi estos forbrulita.“
„Pshaw! Mi deiĝos jam antaŭ oni komencos la torturadon.“
„Nu! Kiun kaŭzon vi havas pensi tion?“
„Mi devas naĝi.“
„Ĉu naĝi?“ li demandis kaj reĵetis vidon al mi kiel psikiatro al lia kliento.
„Jes, naĝi. Kaj tion oni ja ne povas tie ĉi sur la fosto. Oni do malligu min.“
„Fulmotondro! Kiu diris al vi, ke vi naĝu?“
„Winnetou.“
„Kaj kiam vi naĝŭ?“
„Memkompreneble hodiaŭ. Nun.“
„Good luck! Se li diris tion, certe tio estas kiel sunbrilo, kiu iĝas trans la nuboj.
Ŝajnas, ke vi batalu pri via vivo.“
„Tion mi ankaŭ pensas.“
„Tiukaze la afero estos simile pri ni, ĉar mi kredas ne, ke oni traktos vin alie ol nin. En tiu kazo nia situacio ja vere tute ne estas tiel senesperiga, kiel mi pensis ĝis nun.“
„Tion mi ankaŭ pensas. Ni verŝajne povos savigi nin.“
„Hoho! Do ne jam iluzias tro multe! Se oni lasos nin batali pri nia vivo, oni igos la taskon laŭeble malfacila. Sed estas ekzemploj, ke en tiuj kazoj blankaj kaptitoj estis savigita. Ĉu vi do lernis la naĝadon, Sir?“
„Jes.“
„Sed kiel!“
„Tiel, ke mi kredas, ke mi ne timu antaŭ iu indiano.“
„Nur ne troiluzas! Tiuj uloj naĝas kiel la arvikoloj, kiel la fiŝoj.“
„Kaj mi kiel lutro, kiu kaptas kaj manĝas la fiŝojn.“
„Vi fanfaronas!“
„Ne. La naĝado estis unu el miaj plej ŝatataj okupiĝoj. Se mi vere povas savigi mian vivon per naĝado, mi estas preskaŭ konvikata, ke mi vivos post tiu tago.“
„Mi deziras tion al vi, Sir! Esperendas, ke ili donos al ni similan eblecon. Estas ĉiel pli bone resti pendanta sur tiu fosto. Mi pli ŝate volas ekmorti dum batalo, ol lasi min torturadi ĝismorte.“
Ne estis evitita, ke ni interparolis. Winnetou staris, sen atenti pri ni, kune kun sia patro kaj Tangua. La aliaj apaĉoj okupiĝis per ordigi la duoncirklon, kiu estis formiĝinta ĉirkaŭ ni.
En la mezo unue sidis la infanoj, malantaŭ ili la knabinoj kaj virinoj, inter kiuj ankaŭ estis Nŝo-tŝi, kiu rigardis min atente.
Malantaŭ ili estis la junaj knaboj, malantaŭ kiuj staris la plenkreskaj viroj.
Nun laŭtigis Intŝu-tŝuna, kiu staras kun Winnetou kaj Tangua inter ni kaj la spektantoj, sian voĉon kaj diris tiel laŭte, ke ĉiu povis aŭdi lin:
„Miaj ruĝaj gefratoj kaj ankaŭ la viroj de la tribo de la kajovajoj aŭdu, kion mi diros al ili!“
Li faris paŭzon. Kiam li vidis, ke ĉiuj atente aŭskultis lin, li pluis:
„La palvizaĝoj estas la malamikoj de la ruĝaj viroj. Estas nur malofte unu inter ili, kies okulo estas amikece direktata al ni. La pli nobla el tiuj malmultaj blankuloj venis al la popolo de la apaĉoj, pro esti nia amiko kaj patro. Tial ni donis al li la nomon Klekih-petra –blanka patro. Miaj gefratoj ĉiuj konis kaj amis lin. Ili asertu tion al mi!“
„Howgh!“ eksonis la vorto de aserto en la duoncirklo. La ĉefo pluparolis:
„Klekih-petra estis nia instruanto pri ĉiuj aĵoj, kiujn ni ne konis, sed kiuj estas bonaj kaj utilaj al ni. Li ankaŭ parolis pri la religio de la blankuloj kaj pri la Granda Spirito, kiu estas la kreinto kaj nutriganto de ĉiuj homoj. Tiu Granda Spirito ordonis, ke la ruĝaj kaj la blankaj homoj estu frato al al alia, kaj ke ili amu la alian. Sed ĉu la blankaj homoj obeis tiun volon, ĉu ili donis amon al ni? Ne! Miaj gerfatoj asertu tion!“
„Howgh!“ eksonis ĥore.
„Pli vere ili venis pro rabi nian posedaĵon kaj pro neigi nin. Ili sukcesas tion, ĉar ili estas pli fortaj ol ni. Tie, kie paŝtiĝis la bubaloj kaj la mustangoj, ili konstruis grandajn urbojn, el kiuj venas ĉiu malbono, kio falas sur nin. Kie la ruĝa ĉasisto iris tra la arbaro aŭ sur la savano, tie nun kuras la vaporanta fajroĉevalo kun la grandaj ĉaroj, en kiu ĝi alportos niajn malamikojn al ni. Kaj kiam la ruĝa viro fuĝas en la lokojn, kiujn oni ankoraŭ lasis al li, kaj kie li volas ekmorti trankvile, ne daŭras longe, ĝis li ektrovas palvizaĝojn, kiuj sekvis lin, pro konstrui por la fajroĉevalo novajn vojojn sur la laŭleĝa lando de la ruĝa viro. Ni trovis tiajn blankulojn kaj parolis kun ili pacece. Ni diris al ili, ke tiu lando estas nia posedaĵo, kaj ne ilia. Ili ne povis kontraŭi, sed devis konfesi tion. Sed kiam ni diris al ili, ke ili foriru kaj rezignu pri alporti la fajroĉevalon al niaj paŝtejoj, ili ne sekvis nian peton kaj mortpafis Klekih-petran, kiun ni amis kaj estimis. Miaj gefratoj asertu, ke mi parolis la veron!“
„Howgh!“ eksonis la aserto laŭte kaj unuvoĉe.
„Ni alportis la kadavron de la murdito tien ĉi kaj tenis ĝin ĝis la tago de la venĝo. Tiu tago hodiaŭ jen estas. Klekih-petra estu enterigata, kaj kun li tiu, kiu murdis lin. Kune kun la murdinto ni ankaŭ kaptis tiujn, kiuj estis kun li, kiam okazis la fiago. Ili estas liaj amikoj kaj kunuloj kaj donis nin sub la forto de la kajovajoj, sed ili ne konfesas tion. Inter ĉiuj aliaj ruĝaj viroj sufiĉus tio, kion ni scias pri ili, pro doni al ili la torturadan morton. Sed ni volas obei la instruojn de nia blanka patro Klekih-petra kaj esti justaj juĝistoj. Ĉar ili ne konfesas, ke ili estis niaj malamikoj, ni volas aŭskulti ilin. Ilia sorto laŭiĝos per tio, kion ni ekscias per tio. Miaj gefratoj donu al mi ilian konsenton.“
„Howgh!“ la konsento eksonis de ĉie.
„Aŭdu, Sir, tio sonas bonŝance por ni“ Sam diris al mi. „Se ili volas aŭskulti nin, la afero tute ne estas tiel malbona al ni, kiel ni estis pensintaj. Mi esperas, ke ni sukcesos pruvi nian senkulpecon. Mi klarigos ĉion kaj al tiuj homoj kaj konvinkigos ilin tiel, ke ili malligos nin.“
„Sam, vi ne sukcesos tion“ mi respondis al li.
„Ĉu ne? Kial? Ĉu vi do opinias, ke mi ne povas paroli?“
„Ho, la paroladon oni certe instruis al vi iom post iom. Sed ni estis kaptintaj tie ĉi ses semajnojn, kaj dum tiu longa tempo vi ne sukcesis instrui pli bonan opinion al la apaĉoj.“
„Vi same ne sukcesis, Sir!“
„Vere ne, Sam, ĉar unue mi ne povis paroli, kaj poste, kiam mi rekapablis movigi mian langon, ne unu ruĝulo videbliĝis ĉe mi. Vi do konfesu, ke mi eĉ ne povis fari provon defendi nin antaŭ unu el la ĉefoj.“
„Do pli bone ankaŭ ne faru ĝin nun!“
„Kial?“
„Ĉar vi ne sukcesus. Vi kiel greenhorn estas multe tro sensperta pri tiuj aferoj kaj povas certi, ke vi ne helpos nin eliĝi, sed tute male igos nin multe pli profunde en la mizeron. Vi posedas egan amason da korpa forto, sed tiu tute ne utilas al ni ĉi tie. Ĉi tie gravas antaŭ ĉio la ĝusta sperto, la akra prudento kaj la saĝeco, kiuj mankas al vi. Ja ne estas via kulpo, ĉar vi nu estas naskita sen tiuj bonajn ecoj, sed ĵus tial vi lasu la manon el la ludo kaj permesu, ke mi transprenis nian defendon.“
„Tiukaze mi deziras al vi nur pli bonan sukceson ol vi havis ĝis nun, Sam!“
„Ne mankos. Vi aŭdu, ke mi farus mian taskon bone.“
Nia opinia interŝanĝo estis okazinta senevite, ĉar la aŭskultado ne estis komencinta tuje. Intŝu-tŝuna kaj Winnetou interparolis mallaŭte kun Tangua, kaj tenis iliajn okulojn dum tio direktitaj al ni. Ili parolis pri ni. La vidoj de la du apaĉoj iĝis ĉiam pli malamikecaj kaj severaj, kaj la moviĝoj kaj mienoj de la kajovajo estis tiuj de viro, kiu fervore provas konvinkigi iun suspektigi alian. Kiu scias, kiajn mensogojn li rakontis al ili!
Tiam ili venas al ni. La du apaĉoj ekstaris dekstre de ni, dum Tangua stariĝis dekstre de mi. Nun Intŝu-tŝuna parolis al ni per laŭta voĉo, tielke ĉiu povis aŭdi:
„Vi aŭdis, kion mi diris. Vi diru la veron al ni kaj povas defendi vin, respondu al la demandoj, kiuj mi faros al vi! Ĉu vi apartenas al la blankuloj, kiuj mezuradis la novan vojon de la fajroĉevalo?“
„Jes. Sed mi diru al vi, ke ĉi ni tri ne estis partoprenintaj en la mezurado, sed nur estis dungitaj pro la savo de ili“ Sam respondis. „Kaj rilate al tiu ĉi kvara, Old Shatterhand, mi–“
„Silentu!“ la ĉefo interrompis lian parolon. „Vi nur respondu miajn demandojn kaj ne devas paroli unu vorton krom. Se vi parolas plie, mi lasos vipi vin, ke via haŭto diskrevos! Do ĉu vi apartenas al tiuj palvizaĝoj? Respondu mallonge per jes aŭ ne!“
„Jes“ diris Sam, ĉar li ne volis esti vipata.
„Old Shatterhand ankaŭ kunmezuradis, ĉu?“
„Jes.“
„Kaj vi tri savis tiujn homojn, ĉu?“
„Jes.“
„Tiukaze vi estas eĉ pli malicaj ol ili, ĉar kiu savas ŝtelistojn kaj rabistojn, meritas la duoblan punon. Rattler, la murdinto, ĉu li estis via kunulo?“
„Jes, sed mi diru al vi, ke ni ne estis liaj amik–“
„Silentu, hundo!“ Intŝu-tŝuna ekkriis al li. „Vi nur diru, kion mi volas scii, ne plu! Ĉu vi konas la leĝaron de la sovaĝa okzidento?“
„Jes.“
„Kiel ĉevalŝtelisto estas punata?“
„Per la morto.“
„Kio estas pli valora, ĉevalo aŭ la granda, vasta lando, kiu estas la posedaĵo de la indianoj?“
Sam ne respondis, pro ne elparoli sian propran mortojuĝon.
„Parolu, aŭ mi lasos vin esti batata per la lazo ĝis via sango fluos!“
La malgranda, kuraĝa Sam grumblis:
„Nur ekbatu! Sam Hawkens ne lasas devigi sin paroli, se li ne volas paroli!“
Mi turnis mian vizaĝon al li kaj petis:
„Parolu, Sam. Estas pli bona por ni!“
„Well“, li respondis. „Se vi volas tion, mi foje volas oferi min paroli, kiam mi fakte devus silenti.“
„Nu, kiu estas pli valora, ĉevalo aŭ tiu lando?“
„La lando.“
„Do landŝtelisto meritas la morton eĉ plie ol ĉevalŝtelisto. Vi volis rabi nian landon. Krome vi estas la kunuloj de la homo, kiu murdis Klekih-petran. Tio pliseverigas la aferon. Kiel landŝtelitoj vi nur estus mortpafintaj, sen suferi penojn antaŭe. Sed ĉar vi estas murdistoj, vi travivu la torturfoston antaŭ via morto. Sed ni ne jam finigis la listigon de viaj agoj. Vi donis nin sub la forton de la kajovajoj, kiuj estis niaj malamikoj, ĉu?“
„Ne.“
„Tio estas mensogo!“
„Estas la vero.“
„Ĉu vi ne rajdis sekve post ni kun Old Shatterhand, kiam ni estis forlasintaj vin?“
„Jes.“
„Sed tio ja estas certa segno de malamikeco!“
„Ne. Vi minacis al ni, kaj tiel ni sciu laŭ la reguloj de la sovaĝa okzidento, ĉu vi vere foriĝis aŭ ne. Eblis, ke vi nur kaŝus kaj pafus al ni el embusko. Nur tial ni rajdis post vi.“
„Kial vi ne estis sola? Kial vi kunprenis tiun Old Shatterhand:on?“
„Pro instrui al li la legadon de spuroj, ĉar li ankoraŭ estas novulo.“
„Se via intenco estis tiel paceca kaj vi sekvis nin nur pro singardo, kial vi petis la kajovajojn pri helpo?“
„Ĉar ni vidis, ke vi estis antaŭrajdinta. Vi volis rapide venigi viajn militistojn, pro ataki nin.“
„Sed ĉu vere necesis turniĝi al la kajovajoj?“
„Jes.“
„Ĉu ne estis ia alia solucio?“
„Ne.“
„Vi mensogas denove. Pro ne esti atakata de ni, vi nur bezonis fari tion, kion mi ordonis al vi, tio estis forlasi nian landon. Kial vi ne faris tion?“
„Ĉar ni ne povis foriri, ĝis nia laboro estis finigita.“
„Do vi volis finigi la rabadon, kiun mi malpermesis al vi komplete, kaj tial petis la helpon de la kajovajoj. Kiu pelas niajn malamikojn al ni, ankaŭ estas malamiko nia kaj estu mortigata. Tio estas nova kaŭzo al ni forpreni vian vivon. Sed vi ne nur transdonis la taskon al la kajovajoj ataki nin, sed eĉ helpis al ili ĝin fari. Ĉu vi konfesas tion?“
„Kion ni faris, ni nur faris pro eviti sangofluigon.“
„Ĉu mi ridu pri vi? Ĉu vi ne renkonte iris al ni, kiam ni venis?“
„Jes.“
„Ĉu vi ne kaŝaŭskultis nin?“
„Jes.“
„Ĉu vi ne kaŝaŭskultis nin kaj restis tutan nokton en nia proksimo? Ĉu ĝi estis tiel aŭ ne?“
„Estas tiel.“
„Ĉu vi ne kondukis la palvizaĝojn al la akvejo pro allogi nin tien, kaj tiam kaŝigis la kajovajojn en la arbaron, proke ili faliĝu sur nin?“
„Tio veras; sed mi diru–“
„Silentu! Mi volas mallongan respondon kaj ne paroladon. Ĉu ni estis enembuskigitaj? Kiu elpensis tiun embuskon?“
„Mi.“
„Tiun fojon vi diras la veron. Pluraj el ni estis lezitaj, aliaj mortigitaj, la kromaj kaptitaj. Kaj tio estas kulpo via. La fluigita sango sin venĝos pri vi kaj estas kroma kaŭzo, ke vi ekmortu.“
„Estis parto de mia plano, ke–“
„Silentu! Mi ne demandis vin nun. La Granda Spirito sendis al ni nekonatan, nevideblan saviginton. Mi kaj mia filo Winnetou estis liberigitaj. Ni kaŝiris al niaj ĉevaloj kaj forrajdis pro venigi niajn militistojn, kiuj militrajdis kontraŭ la kajovajoj. Ili estis trovintaj la spurojn de la kajovajoj kaj sekvis ilin. Tial mi renkontis ilin tiel baldaŭ, ke ni jam povis esti ĉe vi jam la sekvintan tagon. Denove fluis multe da sango. Entute ni havis dek ses mortulojn, ne nombrigante la sangon kaj la penoj de la lezitoj. Kroma kaŭzo, ke vi ekmortu. Vi ne indas ekspekti nek indulgon nek kompaton kaj–“
„Ni ja ne volas kompaton, sed nur justecon“, Sam interrompis lian paroladon.
„Mi povas–“
„Vi estas hundo kaj vi silentu!“ Intŝu-tŝuna lin kolere ĉesigis paroli. „Vi rajtas paroli nur, kiam mi demandas vin. Entute mi jam estas je la fino de via afero. Sed kiam vi jam parolis pri justeco, vi ne nur estu juĝata laŭ via propra elparolo. Mi konfrontos vin kun atestanto, Tangua, la ĉefo de la kajovajo bonvolu laŭtigi sian voĉon. Ĉu tiuj palvizaĝoj estas niaj amikoj?“
„Ne“, la kajovajo respondis, kies kontentiĝo estis klare videbla, ke la afero estiĝis tiel danĝera al ni.
„Ĉu ili volis indulgi pri ni?“
„Ne. Ili kolerigis min kontraŭ vi kaj petis min ne havi kompaton pri vi, sed mortigi vin ĉiujn.“
Tiu mensogo indignigis min tiel, ke mi ekĉesis mian silentadon kaj diris en lian vizaĝon:
„Tio estas tiel ega, senhonta mensogo, ke mi tuje batus vin teren, se mi havus nur unu liberan manon!“
„Hundo, malodoranta!“ li koleriĝis. „Ĉu mi batu vin teren?“
Li levis la pugnon.
„Ekbatu, se vi ne hontas ataki iun, kiu ne povas defendiĝi“, mi respondis. „Vi tie paroladas pri aŭskultado kaj pri justeco. Ĉu tio estas aŭskultado, kaj ĉu tio estas justeco, kiam oni ne rajtas diri, kion oni diru? Ĉu estas permesata al ni defendiĝi?
Ĉu ni povas fari tion, kiam ni estu batotaj ĝissange, se ni volas diri nur unu vorton pli ol vi volas aŭdi? Intŝu-tŝuna agas kiel nejusta juĝisto. Li faras la demandojn tiel, ke la respondoj, kiujn li permesas al ni, necese konduku nin en pereon. Aliajn respondojn ni ne rajtas farim kaj kiam ni volas diri la veron, li interrompas nian parolon, ne permesas nin finparoli kaj minacas al ni per torturo. Tian aŭskultadon kaj tian justecon ni ne bezonas. Pli bone nur komencu la torturadon, kiun vi estis fikse decidintaj por ni! Vi ne aŭdos unu sonon de doloron de ni.“
„Uf, uf!“ mi aŭdis virinan voĉon voki admirante. Estis la fratino de Winnetou.
„Uf, uf, uf!“ multaj apaĉoj vokis.
Kuraĝo estas ĉiam estimata de la indiano, kaj eĉ apreciata se pruvata de malamiko. Tial la elvokoj de admiro, kiuj nun aŭdeblis. Mi pluis:
„Kiam mi ekvidis Intŝu-tŝunan kaj Winnetoun la unuan fojon, mia koro diris al mi, ke ili estas bravaj kaj justemaj viroj, kiujn mi povas ami kaj respekti. Mi eraris.
Ili ne estas pli bone ol ĉiuj aliaj, ĉar ili aŭskultas voĉon de mensoganto kaj ne permesas al la voĉo de vero eksoni. Sam Hawkens lasis sin senkuraĝigi. Sed mi ne atentas viajn minacaĵojn kaj malestimas ĉiun, kiu subpremas la kaptiton, nur ĉar li ne povas defendiĝi. Se mi estus libera, mi eĉ parolu kun vi en tuta alia maniero!“
„Hundo, vi finomiĝas min mensoganto!“ Tangua kriis. „Mi disbategos viajn ostojn!“
Li tenis sian pafilon en la mano, ĝin turnigis kaj volis bati min per la tenilo.
Winnetou alsaltis, evitis la baton kaj diris:
„La ĉefo de la kajovajoj restu trankvile. Tiu Old Shatterhand parolis tre aŭdace, sed mi konsentas pri kelkaj el iliaj vortoj. Intŝu-tŝuna, la supera ĉefo de ĉiuj apaĉoj, permesu al li diri, kion li diru!“
Tangua devis trankviliĝi, kaj Intŝu-tŝuna decidiĝis respekti la deziron de sia filo.
Li paŝis pli proksime al mi kaj diris:
„Old Shatterhand estas kiel rabbirdo, kiu eĉ murdas plu, kiam ĝi estas kaptita.
Ĉu vi ne terenbatis Winnetoun du fojojn? Ĉu vi ne senkonsciigis eĉ min per via pugno?“
„Ĉu mi faris tion libervole? Ĉu vi ne devigis min al tio?“
„Devigis, ĉu?“ li demandis mirigite.
„Jes. Ni volis kapitulaci sen kontraŭbatalo, sed viaj militistoj ne atentis pri kio ni diris. Ili atakis nin tiel, ke ni devis defendiĝi. Sed demandu viajn anojn, ĉu ni do nur lezis ilin, tamen ni estis povintaj sambone mortigi ilin. Ni fuĝis, proke ni ne devis mortigi unu el ili. Vi venis kaj atakis min same, senke atenti pri miaj vortoj.
Mi devis defendiĝi kaj povis mortpiki aŭ mortpafi vin, sed mi nur batis von teren, ĉar mi estas via amiko kaj volas vian bonon. Poste Tangua venis kaj volis preni vian skalpon. Ĉar mi ne permesis tion, li batalis kun mi, sed mi venkis lin. Tiel mi konservis ne nur vian vivon, sed ankaŭ la skalpon. Poste, kiam–“
„Tiu damninda kojoto mensogas, kvazaŭ li havus cent diversajn langojn!“
Tangua kriis furioze.
„Ĉu vere estas mensogo?“ Winnetou demandis lin.
„Jes. Mia ruĝa frato Winnetou esperinde ne dubas pri la vero de miaj vortoj, ĉu?“
„Mi alvenis“ Winnetou diris. „Vi kuŝis senmove kaj ankaŭ mia patro. Tio veras.
Old Shatterhand parolu plu!“
„Do mi venkis Tanguan pro savigi Intŝu-tŝunan. Tiam venis Winnetou. Mi ne vidis lin kaj ricevis de li baton per la tenilo, kiu sede ne trafis mian kapon.
Winnetou pikis en mian buŝon kaj tra la lango. Do mi ne povis paroli, alie mi estus dirinta, ke mi volas esti lia amiko kaj frato. Mi estis lezita kaj mia brako nemovebligita, sed tamen mi venkis lin. Li kuŝis antaŭ mi senkonscie, kiel ankaŭ Intŝu-tŝuna. Mi povis mortigi ambaŭ. Ĉu mi ĝin faris?“
„Vi estus farinta ĝin“, respondis Intŝu-tŝuna, „sed venis apaĉa militisto kaj terenbatis vin per la tenilo.“
„Ne, mi estus farinta ĝin ne. Ĉu tiuj tri palvizaĝoj, kiuj estas fiksligitaj kune kun mi, ne venis libervole al vi pro iĝi sub via forto? Ĉu ili estus farintaj tion, se ili pensus vin esti iliaj malamikoj?“
„Ili ĝin faris, ĉar ili ekkomprenis, ke ili ne povis fuĝi. Ili do supozis ĝin pli saĝa kapitulaci libervole. Mi konfesas, ke io estas en viaj vortoj, kio preskaŭ povus vekigi kredon. Sed kiam vi terenbatis mian filon Winnetou la unuan fojon, vi ne estis devigita pri tio.“
„Sed jes.“
„De kiu?“
„De la singardo. Ni volis savigi vin kaj lin. Vi estas bravaj militistoj, vi estus defendiĝintaj kaj tiel lezitaj aŭ mortigitaj. Tion ni volis eviti. Tial mi terenbatis Winnetoun, kaj vi estis venkita de miaj tri blankaj amikoj. Mi esperas, ke vi nun kredas al miaj vortoj!“
„Ili estas mensogo, nenio sed mensogo!“ Tangua vokis. „Mi ĵus alvenis, kiam li estis terenbatita vin. Ne mi, sed li volis preni vian skalpon. Mi volis eviti tion, kiam min trafis lia mano, en kiu ŝajne loĝas la malbona spirito, ĉar neniu povas rezisti al ĝi, eĉ ne la plej forta viro.“
Mi returniĝis al la kajovajoj kaj diris minace:
„Jes, neniu povas rezisti ĝin. Mi uzas ĝin nur, ĉar mi ne volas fluigi la sangon de homo. Sed kiam mi batalos refoje kun vi, mi tion faros ne per la mano, sed per la armilo. Tiam vi ne eliĝos kun nura senkonsciado. Tion memorigu!“
„Ĉu vi, ĉu batalos kun mi?“ li mokis. „Ni forbruligos vin kaj disdonos vian cindron en ĉiujn ventojn!“
„Ne estu troe konvikita de tio. Mi estos libera pli frue ol vi ekspektas, kaj tiam postulas la kvitigon de vi!“
„Tiun vi povas havi! Mi donos ĝin al vi. Mi deziras, ke viaj vortoj realiĝus. Mi tiam ŝate volus batali kun vi, ĉar mi scias, ke mi tiam frakasos vin.“
Intŝu-tŝuna finigis tiun interludaĵon.
„Old Shatterhand estas tre aŭdaca, se li pensas, ke li reestos libera“, li diris. „Li pripensu, kiom kazoj estas konataj kontraŭ li. Eĉ se unu el ili estus pardonata, lia sorto ne ŝanĝus. Li nur elparolis asertojn, sed donis neniujn pruvojn.“
„Ĉu mi ne terenbatis Rattler:on, kiam li pafis al Winnetou kaj trafis Klekihpetran?
Ĉu ankaŭ tio ne estas pruvo?“
„Ne. Vi eble faris tiujn per aliaj kaŭzoj. Ĉu vi diru ion plu?“
„Ne nun, eble pli poste.“
„Diru ĝin nun. Pli poste vi ne povos diri ion!“
„Ne, ne nun. Kiam mi volos ĝin diri pli poste, vi devos atenti pri ĝi, ĉar Old Shatterhand ne estas viro, kies vortojn oni ne malatentu. Mi nun silentas, ĉar mi estas scivola pri la juĝo, kiun vi faros pri ni.“
Intŝu-tŝuna deturniĝis de mi kaj faris mansegnon. Nun pluraj maljunaj militistoj paŝis el la duoncirklaĵo kaj sidiĝis kun la tri ĉefoj pro interkonsilado.
Dum tio Tangua klopodiĝis laŭeble ardigi la juĝon. Dume ni havis tempon interparoli.
„Mi scivolas, kion ili surtabligos“, Dick Stone diris. „Sed certe ne estos amaso da saĝeco.“
„Mi estas konvinkita, ke ni ne eliros tute sane el la afero“, diris Will Parker.
„Mi ankaŭ“, konsentis Sam Hawkens. „La uloj ja kredas nenion, ni povas diri, kion ni volas! Cetere vi faris vian aĵon tute ne malbone, Sir! Mi miradis pri Intŝutŝuna.“
„Kial?“ mi demandis.
„Ke li lasis vin babiladi. Li fermigis mian buŝon ajn kiam mi volis malfermi ĝin.“
„Ĉu babiladi? Ĉu vi seriozas, Sam?“
„Jes.“
„Dankon pro tia ĝentileco!“
„Mi nomas ĉiun paroladon babilado, kiam ĝi ne sukcesas, se mi n'eraras. Kaj sukceson vi havis same malmulte kiel mi.“
„Mi opinias malsame.“
„Sed sen kaŭzo.“
„Ne, sed kun tre bona kaŭzo. Winnetou parolis pri naĝado. Tio estis fiksigita decido. Tial mi pensas, ke ili estis tiel ardaj dum la aŭskultado nur pro timigi nin.
La juĝo certe estos multe malpli arda.“
„Do ne iluziu eĉ tion! Ĉu vi vere opinias, ke oni donos al vi ŝancon savigi vian vivon per naĝado?“
„Jes.“
„Sensencaĵo, teruriga sensencaĵo! Jes, se ĝi estis decidita, oni lasos vin naĝi.
Sed ĉu vi ankaŭ scias kien?“
„Ĉu?“
„Meze en la gorĝon de la morto! Kiam vi mortos, memoru, ke mi pravis, hihihihi!“
La malgranda, stranga ulo eĉ sukcesis kaŝridadi gaje pri tiu en nia malbonega situacio ne vere ridiga spritaĵo. Lia bonhumoreco sed daŭris nur momenton. La interkonsilado finiĝis. La militistoj, kiuj partoprenis, reeniĝis en la duoncirklaĵon.
Intŝu-tŝuna anoncis per laŭta voĉo:
„Aŭskultu, militistoj de la apaĉoj kaj la kajovajoj, kio estis decidita pri la kaptitaj palvizaĝoj! En la interkonsilo de la plejaĝuloj jam antaŭe estis interkonsentigita, ke ni volis ĉasi ilin en la akvo, tie lasi ilin batali kontraŭ la alia, kaj fine forbruli ilin. Sed Old Shatterhand, la plej juna el ili, parolis vortojn, kiuj ne komplete malplenis je saĝeco. La palvizaĝoj meritas la morton, sed tamen ŝajnas, ke ili ne agis tiel malamikece, kiel ni estis supozintaj. Tial nia antaŭa decido estis neigita. Ni lasu la Grandan Spiriton decidi inter ni kaj ili.“
Li silentis momenton, pro pligrandigi la scivolon de liaj aŭskultantoj. Tion Sam Hawkens uzis por la komento:
„Fulmotondro, tio iĝas ege interesiga! Ĉu vi scias, al kiu li celas, Sir?“
„Mi komprenetas“, mi repsondis. „Interbatalo, tiel nomata dijuĝo. Ĉu mi divenis ĝuste?“
„Jes, sed inter kiu? Mi ege volas scii tion.“
Nun la ĉefo pluis:
„La palvizaĝo, kiu estas nomata Old Shatterhand, ŝajnas esti la plej nobla inter ili. Do la decidigo estu farata de li. Ĝi dependu de tiu el ni, kiu estas la plej alta laŭ rango. Tio estas mi, Intŝu-tŝuna, la ĉefo de la apaĉoj.“
„Fulmotondro, fulmotondro! Vi kaj li!“ Sam flustris ekscitigite.
„Uf, uf, uf!“ sonis vokoj de admiro de la vicoj de la ruĝuloj.
Ili ankaŭ estis surprizigitaj, ke li mem volis batali kun mi. Intŝu-tŝuna povus sambone iĝi el la danĝero kaj transdoni la taskon al iu alia. Li donis la klarigon, kiam li pluparolis:
„Intŝu-tŝuna kaj Winnnetou estis humiligitaj je ilia famo, ke nur necesis la pugno de palvizaĝo terenbati kaj senkonsciigi ilin. Ili forlavu tiun makulon, perke unu el ili batalas kun tiu palvizaĝo. Winnetou rifuziĝu, ĉar mi estas pli maljuna kaj la unua ĉefo de la apaĉoj. Li konsentas pri tio, ĉar mi purigos kune kun mian honoron ankaŭ tiun de mia filo, ke mi mortigos Old Shatterhand:on.“
Denove li intermetis paŭzon.
„Vi povas ĝoji, Sir!“ Sam diris. „Vi certe havos pli rapidan ekmorton ol ni. Vi provis gardi lin, kaj nun ĉiukaze estos neigata de li.“
„Ni vidos tion!“
„Mi ne atendos, ĝis mi vidos tion, scias tion jam nun. Aŭ ĉu vi kredas, ke vi havos la samajn armilojn?“
„Tion mi ne iluzias.“
„Well! La kondiĉoj de tiuj okazoj estas difinataj tiel, ke la blankulo ne havos ŝancon. Se tamen ajn iu ajn ie elvenas el la afero vivante je tia okazo, ĝi nur estas escepto, kiu certigas la regulon. Aŭskultu!“
Intŝu-tŝuna parolis plu:
„Ni deprenos la katenilojn de Old Shatterhand kaj lasos lin en la riveron, tra kiu li naĝu. Sed li ne ricevos armilon. Mi sekvos lin kaj kunprenos nur la tomahokon.
Se Old Shatterhand atingos la bordon kaj la cedron tie transe sur la maldensejo vivante, li estos savigata kaj ankaŭ liaj kunuloj estos liberaj. Sed se mi mortigos lin, antaŭ li estos atingita la cedron, ankaŭ liaj kunuloj ekmortu kaj ja ne estos torturotaj kaj forbrulotaj, sed mortpafotaj. Ĉiuj ĉeestantaj konstatu, ke ili aŭdis kaj komprenis miajn vortojn!“
„Howgh!“ sonis la unuanima respondo.
Oni facile povas kompreni, ke ni estis ege ekscitigataj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.