La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
WINNETOU IAŭtoro: Karl May |
©2024 Geo |
La Enhavo |
„Kion la militistoj de la apaĉoj nun faros?“ mi demandis. „Ĉu enterigi Klekihpetran?“
„Jes.“
„Ĉu mi kaj miaj kunuloj rajtas ĉeesti?“
„Jes. Se vi ne estus demandinta, mi estus petonta vin pri tio. Vi tiutempe parolis kun Klekih-petra, kiam ni foriris pro alporti la ĉevalojn. Kia interparolado tio estis?“
„Li spertis kaj suferis multon kaj rakontis tion al mi.“
„Kiam li kuŝis mortante sur mia koro, li parolis al vi en lingvo, kiun mi ne komprenis“, Winnetou diris pripense. „Kiu ĝi estis?“
„La lingvo de niaj gepatroj.“
„Ĉu li tiam ankaŭ parolis pri mi?“
„Li petis min fideli al vi.“
„Fideli – al – mi – ĉu? Sed tiam vi ja ne konis min.“
„Mi konis vin, ĉar mi vidis vin, kaj li ja rakontis al mi pri vi.“
„Kion vi respondis al li?“
„Mi promesis plenumigi tiun peton.“
„Estis lia lasta deziro. Vi estiĝis lia heredanto. Vi promesis al li fideli al li, vi savis min, zorgis pri mi kaj indulgis min, kiam mi persekutis vin kiel mia malamiko. La piko de mia tranĉilo estus estinta mortiga al ĉiu alia, sed via forta korpo ĝin rezistis. Mi ŝuldas tiom multon al vi. Estu mia amiko!“
„Mi estas delonge.“
„Mia frato!“
„Kore volonte.“
„Ni firmigu nian aliancon apud la tombo de tiu, kiu metis mian animon en viajn manojn! Mia sango estu via, kaj via sango estu mia sango! Mi trinkos vian kaj vi trinkos mian sangon. Intŝu-tŝuna, la plej alta ĉefo de la apaĉoj, ĝin permesos al mi!“
Intŝu-tŝuna donis siajn manojn al ni kaj elkore diris:
„Mi ĝin permesas. Vi ne estos nur fratoj, sed kiel unu sola viro kaj militisto en du korpoj. Howgh!“
Ni iris al la loko, kie la tombo estu starigata. Mi demandis pri la konstrua maniero kaj tiam petis pri kelkaj tomahokoj. Tiam mi iris kun Sam, Dick Stone kaj Will Parker kontraŭ la fluo en la arbaron, kie ni elektis taŭgajn lignaĵojn kaj faris krucon per la tomahokoj. Kiam ni revenis kun tiu al la placo, la funebra ceremonio jam estis komencinta. La ruĝuloj estis sidiĝinta ĉirkaŭ la konstruaĵon kaj kantis iliajn monotonajn, strangajn funebrajn kantojn. La obtuza sono estis de tempo al tempo subsonita de altega, orelŝira plendokrio, kiu elpafiĝis kiel subita fulmo el densaj nuboj.
Dek du indianoj okupiĝis per la instruado de la du ĉefoj pri la konstruaĵo. Inter ili kaj la plendantaro dancis per strangaj, malrapidaj moviĝoj kaj saltoj mirige kovrita kaj per ĉiaj strangaj aĵoj ornamita figuro.
„Kiu estas tiu?“ mi demandis. „La medicinisto, ĉu?“
„Jes“, Sam respondis.
„Indianaj kutimoj je enterigo de kristano! Kion vi diras pri tio, kara Sam?“
„Ĉu tio ne konvenas al vi? Lasu ĝin trankvile konveni, Sir! Tute ne diru vorton kontraŭ tio! Vi alikaze treege ofendus la apaĉojn.“
„Sed tiu pompaĉo min ĝenas tutege!“
„Sed estas intencata bone. Tiuj pacemaj homoj kredas al la Granda Spirito, al kiu iris la morta amiko kaj instruisto. Ili faras la adiaŭan kaj funebran ceremonion en ilia maniero. Ĉio, kion la medicinisto faras dum tio, havas simbolan signifon.
Do trankvile lasu ilin agi! Ili same ne malhelpos al ni ornami la tombon per nia kruco.“
Kiam ni kuŝigis la krucon flanke de la ĉerko, Winnetou demandis:
„Ĉu tiu segno de la kristanaro estu starigota je la tombo de Klekih-petra?“
„Jes.“
„Tio bonas. Mi ĉiukaze estus petonta mian fraton Old Shatterhand fari krucon.
Klekih-petra havis unu en sia loĝejo kaj preĝis antaŭ ĝi. Tial tiu segno de lia kredo ankaŭ gardu lian tombon. Kiun lokon ĝi havu?“
„Ĝi elstaru supre el la tombo.“
Post kelka tempo la konstruado estis finigita. La tombo estis kronata de nia kruco kaj havis truon antaŭe por la ĉerko, kiu nun ankoraŭ staris sur la placo.
Venis Nŝo-tŝi. Ŝi estis en la pueblo pro alporti du argilajn pladojn. Kun ili ŝi iris al la rivero, pro plenigi ilin per akvo. Tiam ŝi venis al ni kaj metis la pladojn sur la ĉerkon.
Nun ĉio estis pretigita pro la entombigo. Intŝu-tŝuna mansegnis, kaj la plendokantado ekĉesis. La medicinisto kaŭriĝis sur la teron. La ĉefo paŝis al la ĉerko kaj parolis malrapide kaj solene:
„La suno leviĝas matene en la oriento kaj malleviĝas vespere en la okzidento. La jaro vekiĝas je la printempo kaj redormiĝas je la vintro. Tiel ĝi ankaŭ estas pri la homo. Ĉu estas tiel?“
„Howgh!“ ĝi ĉie sonis obtuze.
„La homo leviĝas kiel la suno kaj remalleviĝas en la tombon. Li venas en la mondon kiel printempo kaj kuŝiĝas pro restadi kiel la vintro. Sed kiam la suno malleviĝis, ĝi reaperas matene, kaj kiam pasis la vintro, la printempo reĉeestas. Ĉu ĝi estas tiel?“
„Howgh!“
„Tion Klekih-petra instruis al ni. La homo estas metata en la tombon, sed transe de la morto li restariĝas kiel nova tago kaj kiel nova printempo, pro vivi plu en la lando de la Granda Spirito. Tion Klekih-petra diris al ni, kaj nun li scias, ĉu li diris la veron, ĉar li malaperis kiel la tago kaj la jaro. Lia animo eniris en la loĝejo de la mortintoj, al kiu li ĉiam estis sopirinta. Ĉu estas tiel?“
„Howgh!“
„Lia kredo ne estis nia kredo. Ni amas niajn amikojn kaj malamas niajn malamikojn. Sed li instruis, ke oni amu ankaŭ siajn malamikojn. Tion ni ne volis kredi. Sed ajn kiam ni obeis lin kaj liajn vortojn, ĝi donis al ni nur utilon kaj ĝojon.
Eble lia kredo ankaŭ estas nia kredo, nur ke ni ne povis kompreni ĝin tiel, kiel li deziris. Ni diris, ke niaj animoj iros al la ĉiamaj ĉasejoj. Li asertis, ke lia animo iros en la ĉiaman feliĉon. Ofte mi pensas, ke niaj ĉasejoj estas tiu ĉiama feliĉo. Ĉu estas tiel?“
„Howgh!“
„Lia fino falis sur lin kiel la rabbesto sur sia viktimo. Subite kaj neekspektite ĝi estis jen. Li estis sana kaj vigla kaj staris flanke de ni. Li estis surĉevaliĝanta kaj hejmrajdonta kun ni. Ĉimomente kuglo de murdisto trafis lin. Miaj gefratoj plendu pri tio!“
Komencis obtuza vekriado, kiu iĝis ĉiam pli laŭta kaj alta, ĝis ĝi finis per orelŝira muĝo. Tiam la ĉefo pluis:
„Ni venĝis lian morton. Sed la animon de la murdinto bedaŭre nun ne estas ĉe Klekih-petra. Ĝi ne povas servi al li transeje de la tombo, ĉar ĝi estis malkuraĝa kaj ne volis sekvi lin en la morton. La fava hundo, al kiu ĝi apartenis, estis pafita de infanoj. Lia kadavro naĝiĝas laŭ la fluo. Ĉu estas tiel?“
„Howgh!“
„Nun li estas for de ni. Sed lia korpo restis ĉe ni, proke ni starigas monumenton por li. Li ne estis naskita en tiu ĉi lando, sed li venis el fora regno trans la granda akvo. Oni rimarkas tion, perke tie kreskas la kverkoj. Tial ni alportis pro lia honoro glanojn, pro semi ilin sur lia tombo. Kiam ili ĝermos kaj kreskos el la tero, lia animo vekos el la tombo. Kaj tiel, kiel kreskas tiuj kverkoj, liaj vortoj vastiĝos en niaj koroj. Li ne iris for de ni, sen sendi al ni palvizaĝo, kiu estu anstataŭ li nia amiko kaj frato. Jen vi vidas Old Shatterhand:on, la blanka ulo, kiu devenas de la sama lando, el kiu Klekih-petra venis al ni. Li mortpikis la grizurson per la tranĉilo kaj batas ĉiun kontraŭulon teren per la pugno. Intŝu-tŝuna kaj Winnetou estis donita sub lia forto, sed li lasis niajn vivojn al ni, ĉar li estas amiko de la ruĝaj viroj. Ĉu estas tiel?“
„Howgh!“
„Estis la lasta deziro de Klekih-petra, ke Old Shatterhand estu sia sekvanto inter la apaĉoj. Old Shatterhand promesis plenumigi tiun deziron. Tial li estu enprenata en la tribon de la apaĉoj kaj valori kiel ĉefo. Ĝi estu tiel, kvazaŭ li estis naskita ĉe ni. Pro certigi tion, li devus fumi la kalumeton kun ĉiu plenkreskita militisto de la apaĉoj. Sed tio ne necesas, ĉar li trinkos la sangon de Winnetou kaj Winnetou la lian. Tiam Old Shatterhand estos sango de nia sango kaj karno de nia karno. Ĉu la militistoj de la apaĉoj konsentas pri tio?“
„Howgh, howgh, howgh!“ estis la triobla ĝoja respondo de ĉiuj ĉeestantoj.
„Do Old Shatterhand kaj Winnetou venu al la ĉerko kaj lasu ilian sangon flui en la akvon de la frateco!“
Do ĝusta, vera sangofrateco, pri kiu mi estis leginta jam tiel ofte! Ĝi estas kutimo de multaj sovaĝaj kaj duonsovaĝaj kaj estas certigata tiel, ke la du partoprenantoj aŭ miksas sangon de ili kaj trinkas ĝin, aŭke la sango de unu estas trinkata de la alia kaj reciproke. Sangofratoj kunrestas ofte pli firme, elkore kaj altruisme ol denaskaj fratoj.
Ĉi tie estis tiel, ke mi trinku da la sango de Winnetou, kaj li da mia sango. Ni stariĝis je ambaŭ flankoj de la ĉerko. Intŝu-tŝuna nudigis la brakon de lia filo kaj tranĉetis ĝin per la tranĉilo. El la sendanĝera tranĉo fluis kelkaj sangogutoj, kiujn la ĉefo lasis fali en unu akvopladon. Tiam estis mia vico. Kelkaj gutoj falis en la alian pladon. Winnetou ricevis la pladon kun mia sango en la manon, kaj mi prenis la alian pladon kun la sangogutoj de Winnetou.
Tiam diris Intŝu-tŝuna:
„La animo vivas en la sango. La animoj de tiuj junaj viroj iĝu en la alian kaj estu unu animo. Kion Old Shatterhand pensos, tiu tiam estu la penso de Winnetou, kaj kion Winnetou volas, tio ankaŭ estu la volo de Old Shatterhand. Trinku!“
Ni malplenigis niajn pladojn. Estis akvo de la Rio Pecos kun kelkaj sangogutoj, kiujn oni ne gustis. Tiam la ĉefo donis lian manon al mi.
„Nun estas same kiel Winnetou la filo de mia korpo kaj militisto de nia popolo.
La gloro de viaj agoj rapide disvastiĝos. Neniu alia militisto superos vin. Ĉiuj triboj de nia popolo respektos vin kiel ĉefo de la apaĉoj!“
Tio estis rapida avanco! Antaŭ nelonge mi ankoraŭ estis privata instruisto en St. Louis, poste surveyor kaj nun ĉefo inter „sovaĝuloj“. Sed mi konfesas, ke la sovaĝŭloj plaĉis al mi pli multe ol la blankuloj, kiujn mi renkontis en la pasinta tempo.
La interŝanĝo de sango cetere nek de mi, nek de la apaĉo estis ligata al ajn iuj magiaj efikoj. Ĝi havis nur simbolan signifon.
Strange la vortoj de Intŝu-tŝuna tamen pravis, ke Winnetou kaj mi estis kiel unu animo en du korpoj. Ni interkonsentis sen interparoli pri niaj sentoj, pensoj kaj decidoj. Ni nur bezonis vidi al la alia pro scii ekzakte, kion ni du volis. Eĉ kiam ni estis for de la alia, ni agis kun vere miriga agordo. Sed tio ne estis la efiko de la interŝanĝita sango, sed kaŭzo de nia reciproka simpatio kaj de la amplena respekto pri la opinioj kaj la kutimoj de la alia.
Kiam Intŝu-tŝuna estis finiginta sian paroladon, ĉiuj apaĉoj stariĝis kaj elpuŝis laŭtan, certigan „Howgh!“:on. Tiam la ĉefo aligis:
„Nun la nova, la vivanta Klekih-petra estas akceptita ĉe ni, kaj ni povas doni la mortan en sian tombon. Miaj fratoj nun faru tion!“
Li parolis al la apaĉoj, kiuj estis konstruintaj la monumenton.
Mi petis atendeton kaj mansegnis al Hawkens, Stone kaj Parker alveni. Kiam ili staris ĉe mi, mi parolis kelkajn vortojn sur la ĉerkon kaj aligis preĝon. Tiam la restaĵoj de la eksa revolucionisto kaj postan pentanton estis ŝovataj en la interon de la ŝtondomon. La ruĝuloj komencis malfermigi la truon.
Dum la tombo estis malfermigata, refoje eksonis la funebraj plendaĵoj de la indianoj. Kiam la lasta ŝtono estis enmitita, la soleno estis finigita. Ĉiu revenis al sia kutima okupiĝo. Mi estis invitita de Intŝu-tŝuna al manĝado.
Li loĝis en la plej granda ĉambro en la tria etaĝo de la pueblo. Ĝi estis ekipita tre simple. De la muroj pendis riĉa kolekto de indianaj armiloj, kiun mi rigardis pli detale. „Bela Tago“ servis al sia patro, Winnetou kaj mi. Mi trovis, ke ŝi estis majstrino de la pretigo de indianaj manĝaĵoj. Oni preskaŭ diris nenion. La ruĝulo ĝenerale ŝatas silenti, kaj hodiaŭ jam estis parolita tiom multe, ke ĉio, kiu restis priparolinda, estis prokrastita. Post la manĝado la malheliĝo baldaŭ ĉeestis.
„Ĉu mia blanka frato volas kuŝiĝi aŭ iri kun mi?“ Winnetou demandis min.
„Mi kuniras“ mi respondis, sen demandi, kien li volis iri.
Ni malaltiĝis de la pueblo kaj iris al la rivero. Tion mi ekspektis. Winnetou estis kondukita al la tombo de la hodiaŭ entombigita instruisto. Ni tie sidiĝis flanke de la alia. Winnetou prenis mian manon kaj tenis ĝin, sen diri unu vorton. Mi evitis interrompi la silenton.
Ĉi tie mi aligu, ke ne ĉiuj apaĉoj vivis kun iliaj anoj en la pueblo. Pro tio la konstruaĵo estis multe tro malgranda. Ĝi estis loĝta de Intŝu-tŝuna kaj liaj plej eminentaj militistoj kun iliaj familioj kaj estis la centro de la iliajn bestarojn paŝtantaj kaj ĉasante vagantaj anoj de la tribo de la meskalero-apaĉoj. De tie ĉi la ĉefo regis sian tribon, kaj de tie ĉi li ankaŭ komencis la longajn rajdadojn al la aliaj triboj, kiuj respektis lin kiel plej alta ĉefo. Tiuj estis la lajaneroj, ĥikariljoj, tarakonoj, ĉirikajuoj, pinalenjoj, gilenjoj, mimbrenjoj, lipanoj, kupromino-apaĉoj kaj aliaj. Eĉ la navaĥoj ĝenerale obeis liajn ordonojn.
La meskaleroj, kiuj ne loĝis en la pueblo, estis foririntaj post la entombigo. Nur kelkaj el ili restis tie ĉi pro gardi la de la kajovajoj transprenitaj ĉevaloj. Tial mi nun sidis kun Winnetou sole kaj nerigardate ĉe la tombo de Klekih-petra.
„Ĉu mia frato Old Shatterhand iam forgesos, ke ni estis liaj malamikoj?“
„Jam estas forgesita.“
„Sed unu aĵon vi ne povos pardoni: la ofendon, kiu mia patro faris al vi.“
„Kiam?“
„Je nia unua renkkontiĝo.“
„Ha, ke li kraĉis en mian vizaĝon, ĉu? Kial mi ne povos pardoni tion?“
„Ĉar salivo nur estas purigbla per la sango de la kaŭzinto.“
„Winnetou ne afliktiĝu. Ankaŭ tio jam estas forgesita. Mi tute ne sentis ofendigita de Intŝu-tŝuna, via patro. Aŭ ĉu vi kredas, ke Old Shatterhand lasus sin alkraĉi sen tuje respondi al tiu ofendo per la pugno?“
„Jes, ni miris poste, kial vi ne faris tion.“
„La patro de Winnetou ne povis ofendi min. Mi forviŝis la salivon. Tiam ĝi estis pardonita kaj forgesita. Ni ne parolu plu pri tio!“
„Sed tamen mi parolu pri ĝi. Mi ŝuldas tion al vi, ĉar vi estas mia frato.“
„Kial vi parolu pri ĝi?“
„Vi unue lernu la kutimojn de mia popolo. Neniu militisto ŝate konfesas eraron.
Ĉefo faru tion eĉ pli malŝate. Intŝu-tŝuna scias, ke li faris eraron, sed li ne rajtas peti vian pardonon. Tial li ordonis al mi paroli kun vi. Winnetou vin petas anstataŭ sia patro.“
„Tio ne necesas. Ni kvitas, ĉar ankaŭ mi ofendis vin.“
„Ne.“
„Sed jes! Ĉu pugnobato ne estas ofendo?“
„Tio estis dum batalo, kie ĝi ne valoras kiel ofendo. Mia frato estas nobla kaj grandanima. Ni neniam forgesos tion.“
„Ni parolu pri aliaj aĵoj! Mi hodiaŭ estiĝis apaĉo. Kio ĝi estas pri miaj kunuloj?“
„Ili ne povas esti enprenataj en la tribon, sed ili estas niaj fratoj. Morgaŭ ni fumos la pipon de la paco kun ili. Ĉu en la hejmlando de mia frato ne estas kalumeto?“
„Ne. Kristanoj ĉiuj estas fratoj, eĉ sen iaj ceremoniaĵoj.“
„Ĉu ĉiuj fratoj? Ĉu ne estas milito inter ili?“
„Sed jes.“
„Tiukaze ili ankaŭ ne estas aliaj aŭ pli bonaj ol ni. Ili instruas la amon kaj ne sentas ĝin. Kial mia blanka frato forlasis sian hejman landon?“
Ne estas moro inter la ruĝulo fari tiajn demandojn. Sed Winnetou povis ĝin fari, ĉar li nun estis mia frato, kiu konatiĝu kun mi.
„Pro serĉi la feliĉon tie ĉi“, mi respondis.
„La feliĉon! Kio estas la feliĉo?“
„Riĉeco ekzemple, sed–“
Li lasis mian manon, kiam mi diris tion. Mi sciis, ke li nun havis la senton, ke li eraris pri mi.
„Riĉeco!“ li flustris. „Ĉu vi vere opinias, ke riĉeco feliĉigas?“
„Jes.“
„Vi eraras. La oro nur malfeliĉigis la ruĝajn virojn. Pro la oro la blankuloj pelas nin de lando al lando, de loko al loko, tielke ni pereos malrapide, sed certe. La oro estas la kaŭzo de nia morto. Mia frato do ne aspiru ĝin.“
„Mi ja ne faras tion.“
„Ĉu ne? Sed vi ja diris, ke vi serĉi la feliĉon en la riĉeco.“
„Jes, tio veras. Sed estas riĉeco en diversaj specoj, riĉeco je oro, je saĝeco kaj sperteco, je saneco, je gloro kaj famo, je graco de Dio kaj la homoj.“
„Uf, uf! Tion vi volis diri! Al kiu speco de feliĉo vi aspiras?“
„Al tiu, kiun mi priparolis laste.“
„Graco de Dio! Do vi ja estas pia, kredanta kristano, ĉu?“
„Ĉu mi estas bona kristano, mi ne scias, sed mi ŝate volas esti unu.“
„Do ĉu vi pensas, ke ni estas idolanoj?“
„Ne. Vi kredas al la Granda Spirito kaj ne adoras idolojn.“
„Plenumigu unu peton de mi!“
„Pri kiu peto vi parolas?“
„Ne parolu pri la kredo al mi! Neniam provu konverti min! Mi ne volas, ke nia alianco estos disŝirata. Estis tiel, kiel diris Klekih-petra. Via kredo povas esti la vera, sed ni ruĝaj viroj ja ne povas ĝin kompreni jam nun. Se la kristanoj ne forpelus kaj pereigus nin, ni pensus, ke ili estas bonaj homoj, kaj ankaŭ, ke ilia instruado estas bona. Tiam ni ankaŭ certe havus tempon lerni tion, kion oni sciu pro kompreni vian sanktan libron kaj viajn pastrojn. Sed kiu estas malrapide kaj certe dispremata, ne povas kredi, ke la instruado de tiu, kiu mortigas lin, estas religio de la amo.“
„Vi diferencigu inter la religio kaj tiuj ĝiaj anoj, kiuj nur ekstere konfesias al ĝi kaj ne agas laŭ ĝi!“
„Tion diras ĉiuj plavizaĝoj. Ini nomiĝas kristanoj, sed ne agas tiel. Ni havas nian grandan Manitun, kiu volas, ke ĉiuj homoj estu bonaj. Do neniam provu fari homon el mi, kiu estas nomata kristano, senke li eble estas unu! Tio estas la peto, kiun vi plenumigu al mi!“
Mi plenumigis ĝin al li kaj ne diris unu vorton al li pri mia kredo. Sed ĉu oni devas paroli? Ne per la vortoj, sed per mia vivo, mia ago mi estis estinta la instruisto de Winnetou.
Jarojn poste, je neforgesebla vespero, li postulis mem, ke mi parolu kun li pri la demandoj de la kredo.
Nun mi kontentiĝis per premeti lian manon kiel segno, ke mi volis plenumi lian peton. Tiam li pluis:
„Kio okaziĝis, ke mia frato alliĝis al la landŝtelistoj? Ĉu li ja ne sciis, ke tio estis krimo kontraŭ la ruĝaj viroj?“
„Mi estis povinta diri ĝin al mi, sed mi ne pensis pri tio. Mi estis gaja poci estiĝi surveyor, ĉar mi estis salajrita tre bone.“
„Ĉu salajrita? Mi kredis, ke vi ne povis finigi la laboron, ĉu? Ĉu do oni salajris vin, antaŭke la laboro estis finigita?“
„Ne. Mi ricevis antaŭpagon kaj la ekipaĵojn. Kion mi estos salajrinta, estus pagota al mi post la finigo.“
„Kaj nun vi ne ricevos la monon, ĉu?“
„Jes.“
„Ĉu estas multa?“
„En miaj proporcioj tre multa.“
Li silentis momenton. Tiam li diris:
„Mi bedaŭras, ke mia frato suferu damaĝon nur per ni. Ĉu vi ne estas riĉa?“
„Rilate al mono mi estas malriĉegulo.“
„Kiom da tempo vi devis mezuradi plu, ĝis vi estus finigotaj la mezuradon?“
„Nur kelkajn tagojn.“
„Uf! Se mi estus koninta vin tiel, kiel mi konas vin hodiaŭ, ni estus atakintaj la kajovajojn kelkajn tagojn pli poste.“
„Tielke mi povus esti finiginta la laboron hodiaŭ, ĉu?“
„Jes.“
„Tio signifas, ke vi estus lasinta nin fari la ,ŝteladon‘ ĝisfine, ĉu?“
„Ne la ŝteladon, nur la mezuradon. La lineloj sur via papero jam ne damaĝas al ni. Per ili la ŝtelado ne estas farita. Ĝi fakte komencas tiam, kiam venos la laboristoj de la palvizaĝoj pro konstrui la vojon de la fajroĉevalo. Mi donus al vi–“
Li hezitis dum lia parolado, pro klariĝi pri siaj novaj pensoj. Tiam li pluis:
„Ĉu vi devas havi la paperojn, pri kiun mi ĵus parolis pro ricevi vian salajron?“
„Jes.“
„Uf! Tiokaze vi neniam ricevos ĝin, ĉar ĉio, kion vi desegnis, estis neigata.“
„Kaj kio okazis al niaj iloj?“
„La militistoj, kiuj trovis ilin, volis ilin disbati. Sed mi ne permesis tion.
Kvankam mi ne estis en lernejo de la palvizaĝoj, mi tamen scias, ke tiuj objektoj havas altan valoron. Tial mi ordonis teni ili zorge. Ni portis ilin tien ĉi. Mi redonos ilin al mia frato Old Shatterhand.“
„Mi dankas al vi. Mi akceptas tiun donacon de vi, kvankam ĝi ne plu utilas al mi. Sed estas tre kara al mi, ke mi povos redoni la mezurilojn.“
„Ili ne utilas al vi, ĉu?“
„Ne. Ili nur utilus, se mi povus finigi la mezuradon.“
„Sed ja mankas al vi la paperoj, kiuj estis neigataj, ĉu?“
„Ne. Mi estis tiel gardume fari la desegnaĵojn dufoje.“
„Kaj ĉu vi ankoraŭ havas la duajn?“
„Jes, tie ĉi en mia poŝo. Vi estis ordoninta, ke nenio estu forprenata de mi.“
„Uf, uf!“
Tiu elvoko sonis duone kiel miriĝo kaj duone kiel kontentiĝo. Tiam li refoje silentis. Post kelka tempo li restariĝis kaj diris:
„Ni iru hejmen. Mia blanka frato suferis damaĝon per ni. Winnetou faros anstataŭon. Sed unue vi mallacigu ĉe ni.“
Ni reiris al la pueblo, en kiu ni kvar blankuloj estis dormantaj hodiaŭ la unuan fojon kiel liberaj viroj. La sekvintan tagon la paco de la pipo per granda ceremonio estis fumata de Hawkens, Stone, Parker kaj la apaĉoj., dum kio estis farataj la kutimajn longajn paroladojn. La plej bela estis farata de Sam, kiu ornamentis ĝin laŭ lia maniero tiel per spritaj esprimoj, ke la seriozaj indianoj peniĝu resti seriozaj.
Dum la pasiĝo de la tago ĉio estis klarigata ĉio, kio ĝis tiam estis restinta nekonata de miaj kunuloj. Dum tio mi refoje raportis, ke mi detranĉis Intŝutŝunan kaj Winnetoun je tiu vespero. Hawkens pri tio ekpredikis al mi tion:
„Vi estas intrigema homo, tute kaj komplene intrigema homo, Sir! Oni ja kutimas esti sincera al la amikoj, speciale se oni ŝuldas tiom multe al ili, kiel vi al ni. Kio vi ja estis, kiam ni vidis vin la unuan fojon en St. Louis? Privata instruisto, kiu enpuŝu en siajn infanojn la abocoon laŭvice kaj la multobligan tabelon kontraŭvice. Kaj tia malfeliĉa ulo vi estus restinta, se ni ne estus zorgintaj pri vi tiel amplene kaj komprenprete. Nur ĉe ni vi iam post iam gajnis prudenton. Estis ni, kiuj evoluigis vian cerbon tiel, ke ĝi post la ĝistiama malhelo nun komencas iam kaj tiam malheliĝi en ĝi. Bone kaj precize, ni estis patro kaj patrino, onklo kaj onklino al vi, garde zorgis pri vi, nutrigis vin korpe per la plej sukaj viandaĵoj kaj mense per nia saĝeco kaj sperteco kaj nun povis ekspekti per tio, ke vi montras atenton, honorigon kaj dankecon kontraŭ ni, sed ne, ke vi kiel anaso kuras en la akvon, en kiu ni kokinoj mizere estus dronantaj. Tamen vi ĉiam faris tion, kio estis malpermesita al vi. Doloras en mia malnova ĉasĉemizo vidi, ke vi kvitigas tiom da amo kaj sindono per tiom da malobeo kaj sendankeco. Se mi volus nombrigi ĉiujn viajn fiajn petolaĉojn laŭ la vico, neniu fino estus ekspektebla. Sed la plej aĉa estis, ke vi liberigis la du ĉefojn, senke ĝin diri poste al ni. Tion mi povas nek forgesi nek pardoni kaj pensos pri tio tiel longe, kiel mi estas en mia nuna haŭto. La konsekvencoj de tiu malica prisilentaĉeco tiam ja ankaŭ tuje videblis. Anstataŭ esti stufitaj kaj rostitaj sur la fosto, kaj hodiaŭ vekiĝi en la ĉarmaj ĉasejoj de la pasintaj indiananimoj, ni eĉ estis pritaksitaj kiel nemortigindaj. Nun ni sidas plenvive kaj bonsane tie ĉi en tiu fora pueblo, kie oni klopodiĝas difektigi niajn stomakojn per delikataĵoj kaj igi el greenhorn veran duondion. Tamen vi ankaŭ tiun fojon ne volas puŝi vin el nia mezo kaj el niaj koroj, sed stokigi ardajn karberojn sur vian kapon, perke ni pardonas al vi, se mi n'eraras. Jen mia mano.
Ĉu vi volas promesi pliboniĝon al mi, amata Sir?“
„Jes“, mi respondis kaj prenis lian manon. „Mi sekvos la noblan idealon tiel fervore, ke oni jam post mallonga tempo kredos, ke mi estas vera Sam Hawkens.“
„Plej estimata, tion dece lasu! Tio estus tute vana peno. Greenhorn kaj similiĝi al Sam Hawkens! La plej pura neeblaĵo! Tio estus ekzakte, kvazaŭ raneto provus iĝi operkantisto kaj –“
Dick Stone interrompis, ja ridante, sed tamen iomete malpermesante, lian parolon:
„Stop! Finfine estu kvieta, maljuna babilaĉulo! Vi tute ne plu estas eltenebla! Vi maligas ĉion, fuŝas pri ĉio kaj metas la dekstran ganton sur la maldesktran manon! Se mi estus Old Shatterhand, mi ne plu tolerus tiun ĉiaman ,greenhorn‘:on tiel kviete.“
„Kiel li ne plu toleru ĝin? Ja veras, li ja estas unu!“
„Sensencaĵo! Ni ŝuldas niajn vivojn al li. El cent spertaj okzidentuloj, enkomprenante vin kaj nin, estus estinta bone neniu, kiu estis sukcesinta kion li hieraŭ sukcesis. Anstataŭke ni gardas lin, li gardas nin. Tion memoru! Se li ne ĉeestus, ni ne sidus tie ĉi tiel gaje, kaj vi ne kaŭrus kun sana haŭto sub via malnova falsa peruko!“
„Kio? Ĉu falsa peruko? Tion diru ne duan fojon al mi! Estas tute vera peruko. Se vi ne jam scias tion, vidu pli detale al ĝi!“
Li deprenis ĝin kaj donis ĝin al li.
„For, for tiu felaĵo!“ Stone protestis ridante.
Sam ĝin remetis sur la kapon kaj diris riproĉe:
„Hontu, Dick, ke vi nomis la ornamaĵon de mia kapo felaĵo! Mi neniam ekspektis tion de tiel bona kamarado! Vi ĉiuj ne kapablas honorigi la valoron de via olda Sam. Do mi punos vin per malestimo kaj nun vizitos mian Maryn. Mi ja vidu, ĉu ĝi fartas same bone kiel mi.“
Li faris malestiman mansignon tra la aero kaj foriris. Ni laŭte ridis post li, ĉar vere estis neebla pensi ion malbonan pri li.
La sekvintan tagon revenis la esploristoj, kiuj kaŝe estis sekvintaj la kajovajojn.
Ili raportis, ke la malamikoj estis forrajdintaj senhalte, kaj ke ili ŝajne ne havis la intencon venĝiĝi al la apaĉoj.
Nun sekvis tempo da trankvileco. Sam, Dick kaj Will ŝate ĝuis la gastamon de la apaĉoj kaj laŭdece mallaciĝis. Sam Hawkens limigis sian agemon per ĉiujtagaj rajdadoj de sia Mary. La besto, laŭ liaj vortoj, lernu la admiri liajn artecojn. Tio signifos, ke ĝi kutimiĝu al lia maniero rajdi.
Mi tute ne maldiligentis. Winnetou intencis preni min en la indianan instruadon. Ofte ni estis survoje taglonge kaj faris forajn rajdadojn, dum kiuj mi trejniĝu ĉion, kiu apartenas al la ĉasado kaj la militado. Ni rampadis en la arbaroj, dum kio mi ricevis elstaran instruadon de la kaŝproksimiĝo.
Winnetou ofte disiĝis de mi kaj donis al mi la taskon serĉi lin. Li dece klopodiĝis forviŝi siajn spurojn, kaj mi klopodiĝis sammaniere trovi ilin. Plurfoje li tiam estis en densa arbedaĵo aŭ staris, kaŝita de malsupren pendanta foliaro en la akvo de la Rio Pecos kaj rigardis min, kiel mi serĉis lin. Li atentigis min pri miaj misagoj kaj donis ekzemplojn kiel mi kondutu kaj kion mi faru kaj lasu. Estis bonega instruado, kiun li donis per la sama plezuro, kiel mi estis lia lernanto per ĝojo kaj admiro. Winnetou ne nur estis majstro de ĉiuj kapablecoj, kiuj necesas en indiana vivo, sed ankaŭ majstro de instruado. Ofte mi venis hejmen lace kaj kun streĉigitaj membroj. Sed eĉ ne tiam mi ripozis, ĉar mi volis lerni la lingvon de la apaĉoj kaj ricevis lekcionojn en la pueblo.
Mi havis du instruistojn kaj instruistino. Nŝo-tŝi lernigis min la dialekton de la meskaleroj, Intŝu-tŝuna tiun de la ljaneroj kaj Winnetou tiun de la navaĥoj. Ĉar tiuj lingvoj estas tre similaj unu al la alia, kaj ne posedas grandan vortoriĉecon, mi antaŭiĝis tre rapide en tiuj lekcionoj.
Kiam Winnetou foriĝis ne for de la pueblo, okazis de tempo al tempo, ke Nŝo-tŝi partoprenis en niaj ekskursoj. Ŝi estis ĉiun fojon alte entuziasma, se mi solvis miajn taskojn bone.
Unu fojon ni troviĝis en la arbaro, kie Winnetou postulis de mi foriri kaj reveni post kvaronan horon. Mi tiam serĉu Nŝo-tŝin, kiu volis bone kaŝiĝi. Mi tial foriris pli longan distancon, atendis kelkan tempon kaj tiam iris reen. La spuro estis unue sufiĉe videbla, sed tiam la premsegnoj de la indianino subite mankis. Mi sciis, ke ŝi havis tre malpezan irmanieron. Sed la tero estis softa, kaj tial almenaŭ la eta rimarkeblaĵo devis esti tie. Sed mi trovis nenion, eĉ ne unu subenpuŝetitan aŭ kurbigitan planteton, kvankam ĵus sur tiu loko nur estis tre densa kaj delikata musko. Nur la ŝpuro de Winnetou estis klarvideble enpremita, sed mi ne okupiĝu pri ĝi, ĉar mi ne serĉu lin, sed lian fratinon. Li ĉiel sin tenis en la proksimon pro kaŝe rigardi, ĉu mi faris misagojn aŭ ne.
Mi serĉis denove kaj denove en la ĉirkaŭo, sed ne trovis la plej etan indikaĵon.
Tio strangis. Mi pripensis. Ne povis ekzisti iu dubo, ke ŝi estis lasinta spuron, ĉar neniu piedo povis tuŝi la teron tie ĉi, senke rimarkebligi en la softa musko. Ĉu piedo devis tuŝi la teron? Mi havis ideon. Kio, se la piedo de Nŝo-tŝi tuŝis la teron fakte ne?
Mi esploris la premsignojn de Winnetou. Ili estis enpremitaj pli profunde, pli profunde ol antaŭe. Ĉu li eble prenis sian fratinon sur la brakon kaj forportis ŝin?
Tiukaze la tasko estis laŭ lia opinio tre malfacila, sed laŭ mia opinio tre facila, se mi iam estis diveninta, ke li portis Nŝo-tŝin.
Per tiu pezo liaj piedoj estis enpreniĝintaj pli profunde. Nun nur necesis trovi spuron de la indianino. Mi tutcerte serĉu ĝin ne sur la tero, sed pli supre.
Se Winnetou estis irinta tra la arbaro sole, li havis liberajn manojn kaj nenion malhelpon iĝi tra la branĉaro. Sed se li estis portinta sian fratinon, tie estu ĉiukaze fleksrompitaj branĉetoj. Mi sekvis liajn piedpremaĵojn kaj ne rigardis la spuron, sed la arbedaĵojn. Prave! Je pluraj lokoj mi trovis rompitajn branĉetojn kaj damaĝitajn foliojn, do segnojn kiu ne tieus, se Winnetou estis irinta tiun vojon sole.
La spuro kondukiĝis rekte al maldensejo de la arbaro, kaj same rekte trans ĝi.
Je la aliflanka rando la du ĉiukaze troviĝis kaj kaŝe ĝojis, ke ne estus eble al mi sukcesi mian taskon. Mi povis senhezite iri al ili, sed mi volis fari ĝin pli bone kaj dece surprizegi ilin. Tial mi kaŝiradis ĉirkaŭ la densejo. Sur la alia flanko mi unue reserĉis la spuron de Winnetou. Se li estis irinta pli for, mi baldaŭ vidu ĝin. Se mi ne vidus ĝin, li kaŝiĝis kun Nŝo-tŝi. Mi kuŝiĝis sur la teron kaj antaŭiĝis senbrue duoncirkle pasante malantaŭ arboj kaj arbedoj.
Neniu pieda premsigno estis trovebla. Do ili ja troviĝis sur la rando de la maldensejo.
Tute mallaŭte mi rampis al tiu loko. Neniu brueto povis esti nerimarkata de iliaj spertaj oreloj, mi devis esti speciale mingarda.
Finfine mi vidis la du. Ili sidis malproksimege al la alia en prunarbedon, per la dorso turnigita al mi, ĉar ili min ekspektu de la alia flanko, kaj flustre interparolis, mi ne povis kompreni iliajn vortojn.
Mi antaŭĝojis pri la surprizo kaj ŝoviĝis ĉiam pli antaŭen. Mi nun jam estis tiel proksima al ili, ke mi preskaŭ povis atingi ilin per la mano. Ĵus mi volis elteni mian brakon kaj tuŝi Winnetoun de malantaŭ, kiam mi estis hezitigata de parolo.
„Ĉu mi venigi lin?“ li flustre demandis.
„Ne“, Nŝo-tŝi respondis. „Li venos mem.“
„Li ne venos.“
„Li venos!“
„Mia fratino eraras. Li lernis ĉion tre rapide, sed via spuro kondukiĝas tra la aero. Kiel li volas trovi ĝin?“
„Li ĝin trovos. Mia frato Winnetou rakontis al mi, ke Old Shatterhand jam nun ne estas plu erarigebla. Kial mia frato nun asertas la malon?“
„Ĉar mi donis al li la plej malfacilan taskon el ĉiuj. Lia okulo trovos ĉiun spuron. Sed via spuro estas nur trovebla per la pensoj, kaj tion li ne jam lernis.“
„Li tamen venos, ĉar li povas ĉion, kion li volas.“
Ŝi nur flustris tiujn vortojn, tamen en ŝia sono estis aŭdebla sono de fido, pri kiu mi estus estinta fiera.
„Mi neniam antaŭe konis viron, kiu enkapiĝas ĉion tiel facile kaj rapide“, Winnetou certigis. „Ekzistas nur unu aĵo, kion li ne neniam enkapiĝos, kaj tion Winnetou tre bedaŭras.“
„Kio estas tio?“
„La deziro, kiun ni ĉiuj havas.“
Ĵus nun mi volis rimarkigi min. Sed Winnetou paroli pri deziro. Tio igis min, ankoraŭ atendi iom. Ili ne diris ilian deziron al mi, ĉar ili kredis, ke mi ne plenumos ĝin. Eble mi nun aŭdis, kiu ĝi estis. Tial mi silentis plu kaj kaŝaŭskultis.
„Ĉu mia frato Winnetou jam parolis kun li pri ĝi?“, Nŝo-tŝi demandis.
„Ne“, respondis Winnetou.
„Kaj Intŝu-tŝuna, nia patro, ankaŭ ne jam, ĉu?“
„Ne. Li volis diri ĝin al li, sed mi ne permesis tion.“
„Ĉu ne? Kial? Nŝo-tŝi amas tiun palvizaĝon tree. Ŝi estas la filino de la plej alta ĉefo de ĉiuj apaĉoj!“
„Ŝi estas, kaj ŝi estas eĉ pli ol tio. Ĉiu ruĝa militisto kaj ĉiu palvizaĝo ĝojus, se mia fratino volus estiĝi lia squaw, nur Old Shatterhand ne ĝojus.“
„Kiel mia frato Winnetou povas scii tion, dum li ne jam estis parolinta kun li pri tio?“
„Mi tamen scias tion, ĉar mi konas lin. Li ne estas kiel la aliaj blankuloj. Mi kredas, ke li ne elektos indianinon kiel sia squaw.“
„Ĉu li diris tion?“
„Ne.“
„Ĉu eble lia kor apartenas al blankulino?“
„Ankaŭ ne.“
„Vi scias tion certe, ĉu?“
„Jes. Ni interparolis pri blankaj virinoj, kaj mi ekkonis per liaj vortoj, ke lia koro ne jam decidiĝis.“
„Do ĝi decidiĝos pro mi!“
„Mia fratino ne trompiĝu! Old Shatterhand pensas kaj sentas alie, ol ŝi opinias.
Se li elektas squaw:on, ŝi estu inter la virino tion, kio li estas inter la viroj.“
„Ĉu mi ne estas tio?“
„Inter la ruĝaj kanbinoj, jes. El ili neniu povas egali al mia fratino. Sed ĉu vi povas egali al blanka virino? Kion vi vidis kaj aŭdis? Kion vi lernis? Vi konas la virinan vivon de la ruĝaj popoloj, sed scias nenion pri tio, kion blanka virino estu lerninta kaj scianta. Old Shatterhand ne atentas la brilon de la oro aŭ la beleco de la korpo. Li aspiras al aliaj aĵoj, kiujn li ne povas trovi je ruĝa knabino.“
Ŝi mallevis la kapon kaj silentis. Li karesis ŝian vangon per la mano kaj diris:
„Mi ne volas pezigi la koron de mia fratino, sed Winnetou kutimas ĉiam diri la veron, eĉ se ĝi estas malkomforta. Eble li scias manieron, en kiu Nŝo-tŝi povas atingi sian celon.“
Ŝi eke relevis la kapon kaj demandis:
„Kiu maniero tio estas?“
„Iri al la urboj de la palvizaĝoj.“
„Tien mi iru, laŭ via opinio, ĉu?“
„Jes. Pro lerni, kion vi sciu kaj povu, se Old Shatterhand amu vin.“
„Tiukaze mi volas iri tien baldaŭ, tre baldaŭ. Ĉu mia frato Winnetou volas plenumigi deziron de mi? Parolu kun Intŝu-tŝuna, nia patro, pri tio! Peti lin lasi min iri al la grandaj urboj de la palvizaĝoj. Li ne neos, ĉar–“
Pli mi ne aŭdis, ĉar mi nun mallaŭte rampis reen. Ŝajnis esti preskaŭ peko al mi esti aŭskultinta tiun interparolon de la gefratoj. Se nur ili rimarkis tion! Necesegis esti eĉ pli mingarde ol antaŭe dum mia proksimiĝo. La plej eta bruo povis malkovri, ke mi ekkonis la sekreton de la bela indianino. Kaj en tiu kazo mi estis devigita forlasi miajn ruĝajn amikojn jam la saman tagon.
Feliĉe mi sukcesis reeniĝi nerimarkite. Kiam mi estis ekster aŭdebleco, mi leviĝis de la tero kaj rapide cirkle iris ĉirkaŭ la maldensejo, ĝis mi retrovis la spuron.
Tiam mi elpaŝis du aŭ ri paŝojn al la mezo de la maldensejo kaj vokis:
„Mia frato Winnetou transvenu!“
Nenio moviĝis tie transe, tial mi reprovis:
„Mia frato venu, ĉar mi vidas lin! Li sidas tie en la arbedo de la sovaĝaj prunoj.
Ĉu mi do venu pro venigi lin?“
La branĉetoj moviĝis. Winnetou elpaŝis, sed sole. Li do volis ankoraŭ teni la kaŝejon de sia fratino sekreta kaj demandis min:
„Ĉu mia frato Old Shatterhand trovis Nŝo-tŝin?“
„Jes.“
„Kie?“
„En la arbedo, kien kondukis min ŝia spuro.“
„Ĉu vi do vidis ŝian spuron?“
Tio sonis mirigite. Li ne sciis, kion li pensu pri mi. Ke mi diris la malveron, li ne kredis. Sed laŭ lia opinio mi estu trompita per ajn io.
„Jes“, mi respondis. „Mi vidis ŝin.“
„Sed mia fratino ja tiel ege klopodis, ke neniu spuro povas esti videbla.“
„Vi eraras. Ĝi videblas, sed ne en la tero, sed en la branĉaro. Nŝo-tŝi ne tuŝis la teron per siaj piedoj, sed kiam vi poris ŝin, vi rompis branĉetoj kaj damaĝis foliojn.“
„Uf! Mi portis ŝin, ĉu? Kiu diris tion al vi?“
„Viaj premsignoj. Ili estis subite pli profundaj, ĉar vi estiĝis pli peza. Ĉar vi ne povis esti ŝanĝinta vian pezon, vi certe surprenis ŝarĝon. Tiu ŝarĝo estis via fratino, kies piedoj ne tuŝis la muskon.“
„Uf! Vi eraras. Iru reen kaj reserĉu!“
„Tio estus vana kaj ne necesa, ĉar Nŝo-tŝi sidas tie, kie vi estis sidinta. Mi venigos ŝin.“
Mi iris al la arbedo. Sed ŝi jam estis venanta el ĝi kaj kontente diris al Winnetou:
„Mi diris al vi, ke li trovos min, kaj mi pravis.“
„Jes, mi frato Old Shatterhand povas legi spuron de homo ne nur per la okuloj, sed ankaŭ per la pensoj. Ekzistas preskaŭ nenio plu, kio lernendas al li.“
„Ho, ankoraŭ tre multan“, mi respondis. „Mia frato Winnetou diras laŭdon al mi, kiun mi ne jam meritas. Sed kion mi ne jam scias, mi lernos de li.“
Fakte estis la unua laŭdon, kiun mi aŭdis de lia buŝo. Mi same fieris pri ĝi kiel antaŭe pri kelkfoja laŭdo de unu el miaj instruistoj.
Je la vespero de tiu tago li alportis al mi zorge faritan, per ruĝaj indianaj brodaĵoj ornamita ĉasvesto el blankigita ledo.
„Nŝo-tŝi, mia fratino, petas vin surmeti tiun vestaĵon“, li diris. „Via vestaĵo ne plu sufiĉe bonas al Old Shatterhand.“
Li certe pravis. Miaj vestaĵoj eĉ en indianaj rilatoj aspektis tre aĉiĝinte. Se mi estus rekontita en tiuj vestaĵoj en eŭropa urbo, oni senhezite estus arestita kiel vagabondo. Sed ĉu mi rajtis akcpeti tiun donacon de Nŝo-tŝi? Winnetou ŝajnis diveni miajn pensojn.
„Vi rajtas akcepti tiun vestaĵon“, li diris, „ĉar mi mendis ĝin. Ĝi estas donacaĵo de Winnetou, kiun vi savigas el la certa morto, ne de lia fratino. Do ĉu estas malpermesata al la palvizaĝoj akcepti donacaĵojn de squaw?“
„Se ne estas de la propra squaw aŭ parenca, jes.“
„Vi estas mia frato. Nŝo-tŝi do estas parenca al vi. Tamen tiu donaco estas de mi kaj ne de ŝi. Ŝi ĝin pretigis pro mi.“
Kiam mi provis la vestaĵon la sekvintan matenon, ĝi ĝustis kvazaŭ dua haŭto.
Eĉ sinjora tajloristo en Novjorko ne estus povinta mezuri pli ekzakte. Mi montriĝis en ĝi al mia bela amikino, kiu ĝojis ege pri mia laŭdo.
Mallonge post tio Dick Stone kaj Will Parker min vizitis pro admiri min. Ankaŭ al ili estis donitaj novaj vestaĵoj, kiuj sede ne estis faritaj de Nŝo-tŝi, sed de aliaj squaw:oj. Kaj kiam mi troviĝis en la ĉefa valo nelonge post tio, pro trejni la ĵetadon de la tomahoko, malgranda, stranga figuro venis pompe paŝegante al mi.
Estis nova, leda indiana vestaĵo, kiu finiĝis sube per paro de malnovaj grandegaj indianaj botoj. Supre estis eĉ pli malnova feltoĉapelo kun tre triste malsupren pendanta randaĵo, sub kiu videblis taŭza barbarbaro, grandega nazo kaj du etaj, ruzaj okuloj. Per tiuj mi rekonis mian malgrandan Sam Hawkins:on. Li stariĝis pleje postuleme antaŭ mi, la maldikajn, kurbajn krurojn vaste disigitaj kaj demandis:
„Sir, ĉu vi eble konas la viron, kiu jen staras antaŭ vi?“
„Hm!“ mi respondis. „Lasu min vidi!“
Mi prenis liajn brakojn, turnigis lin tri fojojn ĉirkaŭ si mem, rigardis ĉiajn liajn flankojn kaj tiam diris:
„Tio verece ŝajnas esti Sam Hawkens, se mi n'eraras!“
„Yes, mylord! Vi ne eraras. Estas mi en propra persono kaj vera grandeco. Ĉu vi rimarkas ion?“
„Nokaŭtige nova vestaĵo!“
„Certu pri tio!“
„De kie ĝi estas?“
„El la ursohaŭto, kiun vi donacis al mi.“
„Tion mi vidas, Sam. Mi celis al la persono, de kiu vi ricevis la vestaĵon.“
„La persono, ĉu? Hm! Nu jes! Jes, la persono, Sir! Estas speciala afero. Fakte ne estas persono.“
„Kio alie?“
„Personjo.“
„Kiu?“
„Nu, ĉu vi konas la belan Kliuna-ain?“
„Ne. Kliuna-ai signifas luno. Ĉu estas knabino aŭ squaw?“
„Ambaŭ, aŭ plie nenio el tio.“
„Do avino, ĉu?“
„Sensencaĵo! Kiam ŝi estas kaj squaw kaj knabino aŭ plie nenio el tio, ŝi memkompreneble estas vidivino. Ŝi estis la squaw de apaĉo, kiu estis mortigata dum la lasta batalo kun la kajovajoj.“
„Kaj kiun vi nun volas konsoli, ĉu?“
„Yes, Sir“, li certigis. „Mi tute ne malemas tion. Eĉ mi enamiĝetis al ŝi je la unua vido, aŭ plie je ĉiu vido iom pli.“
„Sed, Sam, ĉu indianinon?“
„Nu kio? Mi eĉ edziĝus al negrino, se ŝi ne nigras. Cetere Kliuna-ai estas bonega kaptaĵo.“
„Kial?“
„Ĉar ŝi tanas la plej bonajn ledaĵojn en la tuta tribo.“
„Ĉu vi volas lasi vin tanata?“
„Ne ŝercaĉu, Sir! mi seriozas. Hejmo bona – ĉio bona, ĉu vi komprenas min?
Ŝi havas plenan, rondan vizaĝon kiel la luno.“
„En la komenca aŭ la fina kvarono?“
„Mi petas elkore ne fari ŝercojn pri la luno! Ŝi estas plenluno, kaj mi edziĝos al ŝi, se mi n'eraras.“
„Esperendas, ke tio ne estos novluno poste. Tiel vi nu faris tiun konatiĝon?“
„Ĵus per la tanado. Mi demandis pri la plej bona tanistino, fakte pro la ursofelo.
Ŝi estis rekomendita al mi. Do mi portis al ŝi la felon kaj tuje rimarkis, ke ŝi inkliniĝis.“
„Al la felo, ĉu?“
„Sensencaĵo! Kompreneble al mi!“
„Tio konigas bonguston, kara Sam!“
„Jes, bonguston ŝi havas! Cetere ŝi tute ne estas needukita! Tion ŝi pruvos jam per tio, ke ŝi ne nur tanis la felon, sed eĉ faris al mi novan vestaĵon el ĝi. Kiel mi plaĉas al vi?“
„Kvazaŭ moda heroo!“
„Gentleman, ĉu ne? Jes, gentleman! Ŝi estis tute ekscigita, kiam ŝi estis vidinta min en tiu vestaĵo. Vi povas certi pri tio, Sir, mi edziĝos al ŝi!“
„Kie estas via eksa vestaĵo?“
„Forĵetis ĝin.“
„Nu! Vi estinte diris, ke vi ne volus fordoni vian vestaĵon eĉ pro multa mono.“
„Tio estis estinte. Tiam ne estis neniu Kliuna-ai. La tempo ŝanĝas ĉion. Well!“
La malgranda, ursleda svatiĝulo turniĝis kaj forpaŝegis fiere. La amikeca sento, kiun li sentis pri la indiana wittib, kaŭzis tute ne iajn animajn dolorojn al mi. Oni nur bezonis vidi al Sam pro esti tute trankviligita. La tromezure grandaj piedoj, la maldikaj, kurbaj kruretoj, kaj la vizaĝo – eĉ al indianino tio estas tro da plezuro.
Li ne jam estis tre for de mi, li returniĝis kaj vokis al mi: „Ja estas tute alia aĵo, tiu nova vestaĵo, Sir! Mi sentas kvazaŭ renaskita. Ne volas revidi la eksan. Sam nun svatiĝos!, hihihihi!“
La sekvintan tagon mi trovis lin malsupre apud la pueblo. Li faris pripensecan mienon.
„Kiuj astronomiaj pensoj cirklas en via kapo, kara Sam?“ mi demandis lin.
„Astronomiaj, ĉu? Kial ĵus tiaj?“
„Ĉar vi faras mienon, kavazaŭ vi volas malkovri kometon aŭ nebulozon.“
„Eĉ estas preskaŭ tiel. Mi pensis, ke estas kometo, sed verŝajne nur estos nebulozo.“
„Kiu?“
„Kliuna-ai.“
„Ho! La plenluno hodiaŭ jam estas nebulozo! Kial?“
„Demandis ŝin, ĉu ŝi denove volas edziniĝi. ,Ne‘ ŝi respondis.“
„Tio ne malhelpu al vi, vidi esperante al la estonto. Romo ne estis konstruita dum unu tago.“
„Kaj mia nova vestaĵo ne tanita dum unu horo. Vi pravas, Sir, mi ankoraŭ svatiĝas.“
Li supreniĝis laŭ la eskalo pro viziti sian Kliunan-ain. La sekvintan tagon mi selis mian rozfelulon pro forrajdi al bubalĉasado kun Winnetou. Sam Hawkens venis al mi kaj diris:
„Ĉu mi rajtas kunrajdi, Sir?“
„Al la bubalĉasado, ĉu? Ne! Vi ja nun ĉasas pli bonan beston.“
„Sed tiu neebligas sin ĉasi.“
„Ĉu?“
„Jes. Kaj postulemas.“
„Kial?“
„Mi reestis ĉe ŝi. Ŝi diris al mi, ke ŝi faris la vestaĵon per la ordono de Winnetou.“
„Do ne per amo, ĉu?“
„Ŝajnas tiel. Tiam ŝi diris, ke mi ordonis la tanado de ŝi. Kiom mi volus doni po ĝi.“
„Do pago!“
„Yes! Ĉu tio estas segno de amo?“
„Ne scias. Ne havas spertojn en tiaj aferoj. Infanoj amas iliajn gepatrojn, sed tamen tiuj pagu ĉion por ili. Eble tio estas ĵus pruvo pro la reamo de via plenluno.“
„Plenlumo, ĉu? Hm! Same eblas, ke nur estas la fina kvarono. Do vi ne kunprenas min?“
„Winnetou volas rajdi kun mi sole.“
„Tiokaze mi ne povas ŝanĝi ĝin.“
„Eĉ vi aĉigus vian novan ĉasĉemizon, kara Sam!“
„Certe, tio veras. Sangomakuloj ne decas sur tiu delikata vestaĵo.“
Li foriris, sed returniĝis kaj demandis:
„Ĉu vi ne opinias, Sir, ke mia eksa vestaĵo estis multe pli taŭga?“
„Eble.“
„Ne nur eble, sed eĉ verŝajne.“
Per tio la afero estis finigita je tiu tago. Sed dum la sekvintaj tagoj Sam c pli pripensemiĝis kaj silentemiĝis. Lia luno ŝajnis ĉiam pli malaperinta. Unu matenon mi vidis lin iri el lia loĝejo portante sian eksan vestaĵon.
„Kio estas tio, Sam?“ mi demandis lin. „Mi pensis, ke vi demetis tiun vestaĵon, kaj eĉ forĵetis ĝin, kil vii diris, ĉu?“
„Ja estis tiel.“
„Kaj vi rehaviĝis ĝin, ĉu?“
„Yes.“
„Per ĉagreno, ĉu?“
„Memkompreneble. Mi estas terurige ĉagrenita!“
„Ĉu de la fina kvarono?“
„Estiĝis novluno. Mi nek povas nek volas vidi tiun Kliuna-ain plu!“
„Do mi antaŭdiris ĝin al vi prave.“
„Jes. Estiĝis ekzakte, kiel vi diris. Sed io kulpis, ke mi ĝisfurioze ĉagreniĝis.“
„Nu? Kio ĝi estis?“
„Al vi mi diros ĝin. Reestis ĉe ŝi hieraŭ. Traktis min malbone dum la lastaj tagoj, tre malbone, preskaŭ tute ne vidis al mi kaj ĉiam respondis al mi nur laŭeble mallonge. Do sidis hieraŭ ĉe ŝi kaj apogis mian kapon sur ligna fosto. Estis spliteto je ĝi aŭ io simila, sur kiu hokiĝis miaj haroj. Kiam mi esktaris, estis ega ŝiro de mia estiminda kranio. Turniĝis, kaj kion mi vidu tie, Sir – kio mi vidis tie?“
„Ĉu vian perukon, laŭ mia supozo?“
„Jes, mia peruko restis pendanta je tiu spliteto kaj estis kunŝirinta mian kapon sur la teron.“
„Tiel la eksa plenlumo memkompreneble estiĝis novluno, ĉu?“
„Tute kaj plene! Unue ŝi staris tie kaj fikse rigardis min, kiel – nu, kiel homon, kiu ne havas harojn sur la kapo.“
„Kio poste?“
„Poste ŝi elvokis kaj kriaĉis kvazaŭ ŝi mem havis kalvan kapon. Kaj fine ŝi kuregis for kaj ne estis vidita plu.“
„Eble ŝi reaperos al vi kiel en komenca kvarono!“
„Ne ŝi! Ŝi lasis diri al mi, ke mi ne plu venu al ŝi. Fakte ŝi insistas voli viron kun haroj sur la kapo. Ĉu tio ne treege stultas?“
„Hm!“
„Ne pri:hm:indas, Sir! Kiam virino edziniĝas, do povas esti tute egala al ŝi, ĉu sia edzo havas la harojn sur la kapo aŭ en la peruko, se mi n'eraras. Eĉ estas pli honora havi ilin en la peruko, ĉar tie ili kostis monon. La kreskado ja senkostas!“
„Tiukaze mi lasus ilian ankaŭ kreski en via situacio, kara Sam!“
„Estimata Sir, la diablo vi prenu! Mi serĉas konsolon pri mia amaflikton kaj edziĝoĉagreno kaj aŭdu nur mokaĵojn de vi. Mi volus, ke vi ankaŭ havus perukon kaj eĉ ruĝan vidvinon, kiu ĵetas vin el via domo. Kaj nun adiaŭ!“
Li foriris ĉagrenigite.
„Sam!“ mi vokis post li. „Unu demandon plu!“
„Kio?“ li demandis.
„Kie ĝi estas?“
„Kio?“
„La nova vestaĵo.“
„Mi resendis ĝin. Ne volas vidi ĝin plu. Volis edziĝi en ĝi, surhavi ĝin dum la ceremonio. Sed ĉar la edziĝo ne okazos, mi ankaŭ ne plu volas havi la vestaĵon.
Howgh!“
Tiel finiĝis la rilaton inter mia amiko Sam kaj Kliuna-ai, la ĉiam pli malaperanta ruĝa luno. Cetere li tre baldaŭ reestis gaja kaj konfesis al mi, ke li ĝojis esti restinta fraŭla junulo. Li neniam denove adiaŭus de sia malnova vestaĵo, ĉar ĝi estas pli bona, pli taŭga kaj komforta ol ĉiuj ĉasĉemizoj de ĉiuj indianaj tajloronoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.