La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


WINNETOU I

Aŭtoro: Karl May

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 2: Old Shatterhand

La belega amerika aŭtuno atingis sian finon. Ni jam estis laborintaj tri monatojn, sed ne jam plenumigis nian taskon, dum la aliaj sekcianoj jam estis revenintaj hejmen. Tio havis du kaŭzojn.

Unue ni prilaboru speciale malfacilan regionon. La trako sekvu la fluon de la suda Canadian trans la prerioj. La direkto estis donita ĝis la fontejo de tiu rivero, sed de New Mexico ĝi iru laŭ la situoj de la valoj kaj transpasejoj. Nia sekcio estis inter la Canadian kaj New Mexico. Do ni unue eltrovu la plej oportunan laŭiron.

Temporabaj rajdadoj, streĉigaj migradoj kaj multaj komparaj mezuradoj estis necesaj, antaŭ ni povis komenci la efektivan laboron. Ĉi ĉio estis malfaciligata per la fakto, ke ni troviĝis en danĝera ejo, ĉar tie ĉirkaŭiĝis Kajovaoj, Komanĉoj kaj Apaĉoj. Pri fervojo, kiu iris trans regiono, kiun ili konsideris kiel ilia posedaĵo, ili tute ne estus ĝojantaj. Ni estu tre singarde kaj ĉiam atentaj, per kio nia agado estis tre malrapidigata.

Per la respekto al la indianoj ni rifuzu nin nutri per la ĉaso, ĉar tiel ni estus atentigitaj la ruĝhaŭtulojn pri ni. Kion ni bezonis, ni ricevis per bovĉaroj de Santa Fé. Bedaŭrinde ankaŭ tiu transporto estis tre nesekuraj. Ofte ni ne povis daŭrigi niajn mezuradojn, ĉar ni atendadu la alvenon de la ĉaroj.

La dua kaŭzo de la prokrastiĝo estis la miksaĵo de nia grupo. Mi menciis, ke mi estis salutita de la ĉefinĝeniero kaj la tri surveyor:oj tre amikece en St. Louis. Tiu bona aligo ekspektigis min bonan kaj sukcesan kunlaboron. Sed bedaŭrinde mi estis ege elrevigita.

Miaj kolegoj estis veraj yankee:oj, kiuj ekkonis en mi la greenhorn:on, la nespertan dutchman:on, la lasta esprimo estu komprenata kiel insulto. Ili volis gajni monon, sen ade zorgi, ke ili faris sian laboron sincere. En tiu aspekto mi estis malhelpulo al ili, kaj mi baldaŭ perdis ilian favoron. Estis egala al mi. Mi plenumis mian devon. Pasis nur mallonga tempo, ĝis mi ekkonis, ke iliaj spertoj ne estis tre multaj. Ili lasis al mi la plej malfacilajn taskojn kaj kieeble senpenigis ilian vivon.

Mi ne kontraŭis, ĉar mi ĉiam estis havinta la opinion, ke oni ju pli fortiĝas, des pli da laborkvanto oni faru.

Mr. Bancroft, la ĉefinĝeniero, estis kvankam la plej laborema el ili. Sed bedaŭrinde klariĝis, ke li amis la brandon. Estis alportitaj kelkaj bareletoj da tiu drinkaĵo el Santa Fé. Ekde tiam li okupiĝis plie pri la brando ol pri la mezuriloj.

Okazis, ke li dum duonajn tagojn kuŝis ebrie sur la tero. Riggs, Marcy kaj Wheeler, la tri surveyor:oj, estu pagintaj la brandon same kiel mi. Tial ili drinkis, pro ne perdi monon, kun Bancroft kvazaŭ konkure. Facile imageblas, ke ankaŭ tiuj gentleman:oj ofte ne troviĝis en la plej bona stato. Ĉar mi ne drinkis, eĉ ne guton, mi memkompreneble estis la laborulo, dum ili alterne drinkadis aŭ findormadis la ebriecon. El ili Wheeler ja estis la plej favora de mi, ĉar li almenaŭ komprenis, ke mi peniĝadis por ili, sen esti devigita al tio. Ke nia laboro suferis pri tiuj cirkonstancoj, evidentiĝas mem.

La kroma grupanoj ankaŭ ne estis pli bonaj. Ni rinkontis je nia alveno al la sekcio dekdu ‚okzidentulojn‘. Kiel novulo mi komence havis kelkan estimon antaŭ ili, ĝis mi ekkonis, ke ankaŭ tiuj homoj vere ne estis herooj de la okzidento.

Ili gardu nin kaj helpu je nia laboro. Feliĉe nenio okazis dum la unuaj tri monatoj, kio igis ilin servi al mi per ilia tre pridubenda gardo. Kaj parolante pri ilia laborhelpo, mi povas aserti per neminusita certeco, ke tie ĉi okazis kongreso de la plej egaj pigruloj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Bancroft estis laŭtitole kaj laŭordone la estro de nia sekcio. Li ankaŭ provis ekpreni la regon, sed ne unu homo obeis lin. Tiam li sakris, kiel mi malofte antaŭe aŭdis homon sakradi, kaj iris al la brandbaroleto, pro sin rekompensi por tiu streĉiĝo.

Riggs, Marcy kaj Wheeler ne agis alimaniere. En tiu cirkonstanco mi havis ĉian motivon transpreni la regadon, kaj mi ja transprenis, sed en maniero, ke oni ne povis ĝin ekkoni. Juna kaj nesperta homo neniam estus estimita kiel kapabla. Mi estis nomata de la duonsovaĝaj kaj malfacile regeblaj okzidentuloj minimume dek fojojn ĉiutage greenhorn, kaj tamen ili agis nesciante laŭ mia volo, dum mi lasis al ili la opinion, ke ili agis laŭ la sian.

La solaj sciantoj de mia subagado estis Sam Hawkens kaj liaj du kunuloj Dick Stone kaj Will Parker. Tiuj tri homoj estis honestaj kaj spertaj, ruzaj kaj bravaj okzidentaguloj, kies nomoj vaste havis bonan famon. Speciale Sam Hawkens sciis, kiel establigi atenton de la nevolema grupo. Ajn kiam li realigis ion en sia duone rigida, duone drola parolmaniero, ĝi okazis, ĉar li volis helpi al miaj intencoj.

Li metis min sub sian gardadadon, en maniero kiel homon, kiun oni ne demandu, ĉu li konsentis pri tio. Mi estis la greenhorn, kaj li la sperta okzidentulo, kies vortoj kaj agoj estu al mi seneraraj. Li donis al mi, ajn kiam estis tempo kaj ebleco, instruadon pri ĉio, kion oni sciu kaj povu en la okzidento. Kiam mi hodiaŭ povas aserti, ke mi poste je la flanko de Winnetou pasis la altan lernejon, mi ankaŭ konfesu, ke Sam Hawkens estis mia unua instruisto. Li eĉ pretigis mem al mi lazon kaj permesis al mi uzi sian propran malgrandan personon kaj sian ĉevalon kiel celo.

Kiam mi tiam estiĝis tiel sperta, ke la maŝo je ĉiu ĵeto kuŝiĝis tutekzakte, li ĝojis kaj vokis:

„Bonas tiel, mia juna Sir! Tiel ĝustas! Sed do ne imagiĝu ion pro tiu laŭdo!

Instruisto devas laŭdi eĉ la plej stultan lernanton kelkajn fojojn, proke la bubo antaŭiĝas. Se vi ekzercas tiel plu, povas eble, ke oni ne plu nomu vin greenhorn post ses aŭ ok jaroj.“

Entute ni tenis niajn ekzercojn sekreta. Ili ĉiam estis faritaj en tia malproksimeco de la tendejo, ke oni ne povis rigardi nin. Sam ĝin volis tiel. Kiam mi foje demandis lin pri la kaŭzo, li respondis:

„Estas tiel pro vi, Sir. Vi posedas tiel malmulte da lerteco en tiu aferoj, ke mi hontiĝis ĝis la ostojn pro vi, se tiuj uloj nin vidis dumage. Nu, nun vi ĝin scias, hihihihi. Prenu tion serioze!“

La konsekvenco de ĉi tio estis, ke la tuta laborantaro supozis min malkapabla kaj pri la traktado de armilo kaj pri korpa lerteco, sed tio ne ĉagrenis min.

Malgraŭ ĉiuj malhelpaĵoj, ni fine estis tamen tiel antaŭiĝintaj, ke ni esperis atingi la alian sekcion post ĉirkaŭ unu semajno. Pro anonci la estontan alvenon, estu sendata mesaĝisto. Bancroft deklaris, ke li volis mem fari tiun rajdadon kaj kunpreni unu el la okzidentuloj kiel gvidisto. Ne estis la unua mesaĝo, kiun ni elsendis. Ni estis regule interŝanĝintaj mesaĝistojn kun la sekcioj kaj antaŭ kaj malantaŭ ni. Tial mi sciis, ke la inĝeniero, kiu estris la sekcion antaŭ ni, estis kapabla homo.

Estis unu dimanĉo frue, kiam Bancroft volis ekrajdi. Li ĝin supozis enda, antaŭe preni adiaŭan drinkon, en kiu ĉiuj partoprenu. Mi sole ne estis invitita. Hawkens, Stone kaj Parker ne akceptis la inviton. La drinko adiĝis tiel longe, ke Bancroft fine eĉ ne plu povis balbuti. Liaj kundrinkantoj sekvis lian ekzemplon kaj drinkis ne ebriis malpli kiel li. La planitan rajdadon oni certe ne povis plu ekspekti. La uloj faris, kion ili ĉiam estis farinta en tiu stato: ili rampis maltantaŭ la arbedojn kaj ekdormis.

Kio okazu? La mesaĝisto estu for, kaj la ebriuloj certe dormis ĝis la tarda posttagmezo. Estis pli bone, ke faris mi tiun rajdadon. Dum mi interkonsilis kun Sam Hawkens pri tio, li montris per la mano okzidenten kaj diris:

„Ne necesos, ke vi rajdos, Sir. Povas doni la mesaĝon al la du, kiuj venas tie.“

Kiam mi vidis en la montritan direkton, mi vidis du rajdantojn, kiuj proksimiĝis. Estis blankuloj, maljuna Scout, skolto, kiu jam multfoje estis ĉe ni, kaj flanke de li pli juna viro, kiu ne estis vestita kiel okzidentulo. Mi ne jam estis rinkontinta lin. Kiam ili atingis nin, ili bremsis la ĉevalojn. La nekonato demandis pri mia nomo. Kiam mi estis respondinta, li vidis al mi amikece kaj ekzaminante kaj diris:

„Do estas vi la juna germana gentleman, kiu faras ĉi tie la tutan laboron, dum la aliaj pigre kuŝadas en la ombro! Vi scios, kiu mi estas, kiam mi diras al vi mian nomon. Mi nomiĝas White.“

Tio estis la nomo de la estro de la sekcio, al kiu niu mesaĝisto estu sendita. Ke White venis mem, certe havis kaŭzon. Li iĝis de la ĉevalo, skuis mian manon kaj ĉirkaŭvidis en la tendejo. Kiam li ekvidis la dormantojn malantaŭ la arbedoj kaj tiam ankaŭ la brandbareleton, lia vizaĝo montretis komprenan, sed tute ne amikecan rideton.

„Nu, ili ebrias, ĉu?“ li demandis.

„Jes. Mr. Bancroft volis rajdi al vi, kaj tial okaziĝis eta adiaŭdrinko. Mi vekigos lin kaj–“

„Atendu!“ li interrompis mian parolon. „Lasu ilin dormi! Taŭgas al mi, ke mi povas paroli kun vi, senke ili ĝin aŭdas. Kiuj estas la tri viroj, kiuj staris ĉe vi?“

„Sam Hawkens, Will Parker kaj Dick Stone, niaj tri Scout:oj. Fidelaj homoj.“

„Ha, Hawkens, la eta, stranga ĉasisto. Brava ulo. Mi aŭdis pri li. La tri ĉeestu ĉe ni.“

Mi mansignis al la tri okzidentuloj proksimiĝi. Tiam mi demandis:

„Vi venas mem, Mr. White. Ĉu okazis io grava?“

„Ne vere, sed mi volis kontroli la situacion tie ĉi kaj interparoli kun vi. Ni jam pretigis nian sekcion. Vi ne jam la vian.“

„Kulpas la malfacilaĵoj de la areo, kaj mi volas–“

„Scias, scias!“ li interrompis min. „Mi bedaŭre scias ĉion. Se vi ne estus peniĝinta trioble, Bancroft ankoraŭ starus, kie li komencis.“

„Tio ne veras, Mr. White. Mi ne scias, kiel vi gajnis la opinion, ke estis mi la sola diligenta homo tie ĉi, kaj estas mia devo–“

„Kvietu, Sir, kvietu! Jen kaj reen iris mesaĝistoj inter vi kaj ni. Ilin mi elaŭskultis, senke ili ĝin rimarkis. Estas tre grandanima de vi, ke vi volas protekti tiujn fidrinkulojn tie ĉi, sed mi volas aŭdi la veron. Kaj ĉar mi vidas, ke vi estas tro deca ĝin eldiri al mi, mi demandos ne vin, sed Sam Hawkins:on.“

Ni estis irinta al nia tendo. White sidiĝis antaŭ ĝi sur la herbon kaj mansegnis al ni. Tiam li komencis demandadi Hawkins:on, Stone:on kaj Parker:on. Ili raktonis al li ĉion sen troigo. Kvankam mi kelkajn fojojn enĵetis komenton, pro senakrigi aferojn kaj protekti miajn kolegojn. Bedaŭrinde tio faris neniun impreson al White.

Kiam li eksciis ĉion, li postulis, ke ni montris al li niajn desegnaĵojn kaj la kronikon. Mi ne devis plenumi tiun deziron, sed ĝin plenumis, ĉar mi rimarkis, ke li sekvis bonajn celojn. Li vidadis al ĉio atente. Kiam li demandis min pri tio, mi ne povis nei, ke mi sole estis la desegninto kaj la farinto de la skizoj. Neniu el la aliaj iam faris unu strekon aŭ skribis unu literon.

„Sed de la kroniko ne klariĝas, kiom multe aŭ kiom malmulte da laboro estis farita de la individuoj“, li diris. „Vi multe troigis vian laŭdindan kolegecon.“

Hawkens ridetis ruze: „Do metu vian manon en lian ĉemizpoŝon, Mr. White!

Tie estas ladaĵo, en kiu estis estinta sardinoj en oleo. La sardinoj elestas, sed nun enestas aĵo el papero. Sendube estas lia privata kroniko, se mi n'eraras. Tio certe aspektos iom alie ol la oficiala raporto, en kiu li kaŝas la pigrecon de siaj kolegoj.“

Sam sciis, ke mi faris privatajn notojn, kaj ilin kunportis en malplena sardinskatolo. Estis malagrabla al mi, ke li ĝin diris. White petis, ke mi montru ankaŭ tion al li. Kion mi faru? Ĉu miaj kolegoj meritis, ke mi penegis, sen ricevi dankon, kaj ke mi silentis pri tio? Mi ne volis damaĝi al ili, sed ankaŭ ne volis esti malĝentila al White. Tial mi donis al li mian kronikon, sed sub la kondiĉo, ke li al neniu rakontu pri ĝia enhavo. Ĝi legis ĝin ĝisfine, ĝin redonis al mi kaj diris:

„Fakte mi kunprenu ĉi tiujn foliojn kaj donu ilin al la administracio. Viaj kunlaborantoj estas tute nekapablaj homoj, al kiuj pagindas ne unu dolaron plu.

Vin oni fakte pagu triope. Sed okazu via volo. Mi nur atentigas vin, ke bonos al vi zorge tenadi tiujn privatajn notojn. Ili eble iam estos tre utila al vi. Kaj nun ni vekigu la honorajn gentleman:ojn.“

Li ekstaris kaj faris bruon. La ‚gentleman:oj‘ videbliĝis malantaŭ la arbedoj kun fiksrigardantaj vidoj kaj konfuzaj mienoj. Bancroft volis plendi, ke oni ĝenis lian dormon, sed ĝentiliĝis, kiam mi diris al li, ke venis Mr. White de la proksima sekcio. La du neniam antaŭe rinkontiĝis. La unua okazo estis, ke Bancroft ofertis glason da brando al la vizitanto. Sed tion li provis je la malĝusta viro. White uzis tiun oferton tuje kiel komencpunkto de puniga parolado, kian Bancroft certe nenie antaŭe aŭdis. Senvorta per miriĝo li aŭskultis tempe, tiam li ekiris al la parolanto, prenis lian brakon kaj kriis en lian vizaĝon:

„Sinjoro, ĉu vi havus la afablecon diri al mi, kiu vi estas?“

„White mi nomiĝas. Tion vi ja aŭdis.“

„Kaj kiu vi estas?“

„Ĉefinĝeniero de la najbara sekcio.“

„Ĉu iu el vi tie rajtas ordoni ion al ni?“

„Mi pensas, ke ne.“

„Nu do! Mi nomiĝas Bancroft kaj estas la ĉefinĝeniero de la sekcio tie ĉi. Nenia homo rajtas ordoni al mi, kaj plej minimume vi, Mr. White.“

„Ĝustas, ke ni estas egalrangaj“, respondis White. „Transpreni ordonojn de la alia, necesas al neniu el ni. Sed kiam unu vidas, ke la alia endanĝerigas la entreprenon, por kiu ambaŭ laboru, estas sia devo atentigi la alian pri liaj misago.

Via vivotasko ŝajnas esti malplenigi brandbarelojn. Mi nombrigas ĉi tie dek ses homojn, kiuj ĉiuj ebriis, kiam mi alvenis tien ĉi du horojn antaŭe, kaj tiel–“

„Du horojn antaŭe, ĉu?“ Bancroft interrompis lian parolon. „Do tiel longe vi jam estas tie ĉi, ĉu?“

„Certe, jes. Mi rigardis la raportaĵojn kaj sciiĝis, kiu ilin faris. Ja vere estis la pura paradiza vivo tie ĉi, dum nur unu persono, eĉ la plej juna, penege devis fari la kompletan laboron.“

„Tion diris vi, vi kaj neniu alia!“ Bancroft koleris al mi. „Nu ĝin ekneu, vi fia mensogulo, vi insida perfidisto!“

„Ne“, kontraŭis White. „Via juna kunlaboranto agis kiel gentleman kaj paroladis nur bonajn aĵojn pri vi. Li provis protekti vin, kaj mi konsilas al vi peti lian pardonon.“

„Ĉu peti pardonon? Ne ideas al mi!“ Bancroft kraĉospiris. „Tiu greenhorn ne scias la diferencon inter triangulo kaj kvarangulo, kaj tamen iluzias esti surveyor.

Ni ne antaŭiĝis, ĉar li faris ĉion malĝuste kaj malhelpis nin. Se li nun diskreditis kaj misfamigis nin ĉe vi, tiam–“

Li ne sukcesos paroli plu. Mi estadis pacienca dum monatoj kaj lasis tiujn homojn pensi pri mi laŭ ilia volo. Nun ĉeestis la ĝusta momento montri al ili, ke ili tute eraris pri mi. Mi ekprenis la brakon de Bancroft, ĝin premis, ke li eksilentis per doloro kaj diris:

„Mr. Bancroft, vi drinkis tro da brando kaj ne findormis. Mi supozas, ke vi ankoraŭ ebrias. Tial mi agas kvazaŭ mi ne aŭdis tion.“

„Ebria, ĉu mi? Vi estas freneza!“ li kriis.

„Certe jes, ebria! Ĉar se mi scius, ke vi estus sobra, kaj estus dirinta la insultojn per pripenso, mi nun estus devigita bati vin surteren. Ĉu vi komprenis? Ĉu vi nun plue havas la kuraĝon nei vian ebriecon?“

Mi ankoraŭ premas lian brakon. Li certe neniam kredis, ke li iam havu timon antaŭ mi. Nun li timis, kaj mi povis ĝin vidi. Li ne estis malforta viro, sed la esprimo de mia vizaĝo ŝajnis ektimigi lin. Li ne volis diri, ke li ankoraŭ ebriis, sed ankaŭ ne kuraĝis pluaserti siajn riproĉojn. Tial li turniĝis al la estro de la dek du okzidentulojn, kiuj estis donita al ni kiel helpantoj:

„Mr. Rattler, ĉu vi toleras, ke tiu ulo atakas min? Ĉu vi ne estas tie ĉi pro gardi nin?“

Tiu Rattler estis granda, vastŝultra ulo, kiu ŝajnis havi la forton de tri aŭ kvar homojn. Li ne ŝatis min, kaj nun ekuzis la ŝancon povi liberigi sian koleron pri mi.

Li rapide proksimiĝis, ekprenis mian brakon, kiel mi ankoraŭ fiksprenis Bancroft:on kaj diris: „Ne, Mr. Bancroft, mi tion ne povas toleri. Tiu infano ankoraŭ portas sian unuan paron de botoj kaj volas minaci al adoltaj viroj. Forigu la manon de Mr. Bancroft, knabo, aŭ mi montros al vi, kia greenhorn vi estas!“

Tiu admono estis direktita al mi. Ĝi venis tute bonŝance al mi, ĉar Rattler estis pli forta kontraŭulo ol la ĉefinĝeniero. Mi ŝiris mian brakon el lia mano kaj vokis:

„Mi, ĉu knabo, ĉu greenhorn? Reprenu tion tuje, Mr. Rattler aŭ mi bategos vin teren!“

„Vi min, ĉu?“ li ridis. „Tiu greenhorn vere estas tiel stulta pensi, ke–“

Li ne povis paroli plu. Mi batis mian pugon sur lian tempion, ke li rekte kiel plena sako falis kaj senkonscie restis kuŝanta. Kelkajn momentojn regis konsterna silento. Tiam unu el la anoj de Rattler vokis:

All devils! Ĉu ni trankvile rigardu, kiam tia parvenua dutchman batas nian estron? Ek sur la fiulon!“

Li eksaltis al mi. Mi akceptis lin per piedbato en la stomakon. Tio estas certa rimedo faligi la kontraŭulon, oni nur staru dum tio tre firme sur la alia piedo. La ulo falis teren. En la sama momento mi genuiĝis sur lian korpon kaj donis al li senkonsciigan pugnobaton sur la tempion.

Tiam mi rapide eksaltis, ŝiris la du pistolojn el la zono kaj vokis:

„Ĉu iu plu? Li venu!“

La grupaĉo de Rattler certe emis venĝi la malvenkon de la du kameradoj. Unu vidis al la alia demande.

„Aŭskultu, homoj!“ mi avertis, „ajn kiu proksimiĝas unu paŝon aŭ ekprenas la armilon, tuje ekhavos kuglon en la kapo! Mi pruvos, ke unu sola greenhorn tre bone egalas al dek du tiaj okzidentuloj, kiel estas vi!“

Tiam Sam Hawkens stariĝis flanke de mi kaj diris:

„Kaj mi, Sam Hawkens, volas averti vin, se mi n'eraras. Tiu juna, germana greenhorn estas sub mia tute speciala gardado. Kiu riskos nur tuŝeti lin, tiun mi tuje pafas truon tra la figuro. Mi komplete seriozas, vi povas memorigi ĝin, hihihihi!“

Dick Stone kaj Will Parker supozis ĝin utila, ankaŭ stariĝi flanke de mi, pro montri, ke ili havis tute la saman opinion kiel Sam Hawkens. Tio faris impreson al la kontraŭuloj. Ili lasis min, grumblis subpremitajn malbenojn kaj minacaĵojn en la barbojn kaj tiam okupiĝis pri la du senkonsciaj kunuloj.

Bancroft supozis, ke estus la plej bona reakcio malaperi en sian tenton. White estis rigardinte min per grandaj, miriĝaj okuloj. Li skuis la kapon.

„Nu, Sir, tio ja estas terura!“ li diris. „Do mi vere ne dezirus esti via kontraŭulo.

Oni fakte nomu vin Shatterhand, ĉar vi smeŝas per nur unu pugnobato homon fortan kaj grandan kiel arbo teren. Mi neniam estis vidinta tian.“

Tiu propono ŝajnis plaĉi al la malgranda Sam Hawkens. Li subridis gaje:

„Shatterhand, hihihi! Greenhorn, kaj jam havas batalan nomon, kaj kian! Jes, se Sam Hawkens okupiĝas pri greenhorn, ja vere io granda rezultas, se mi n'eraras. Shatterhand, Old Shatterhand! Tute simile kiel Old Firehand, kiu ankaŭ estas okzidentulo, forta kiel urso. Kion vi diras pri via nomo?“

Mi ne povis aŭdi, kion ili respondis, ĉar mi estis okupata de White, kiu tiris min flanken.

„Vi plaĉas al mi, Sir. Ĉu vi ne emas iri kun mi?“

„Emon aŭ ne, Mr. White, mi ne rajtas.“

„Kial?“

„Ĉar mia devo min tenas.“

„Tute ne gravas! Mi transprenos la responson.“

„Ne utilas, ĉar mi ne povus responsi ĝin mem. Mi estis sendita tien ĉi pro helpi mezuradi tiun sekcion, kaj mi ne rajtas foriri, ĉar vi ne jam estas pretaj.“

„Bancroft pretigis ĝin kun la tri aliaj.“

„Jes, sed kiam kaj kiel? Ne, mi restu.“

„Sed pripensu, ke ĝi povus esti danĝera por vi.“

„Kial?“

„Vi eĉ demandas, ĉu? Vi do klare vidu, ke igis tiujn ulojn viaj plej akraj kontraŭuloj.“

„Kial? Do ne mi komencis la kverelon!“

„Sed vi batis du el ili teren. Ĉu vi kredas, ke ili pardonos tion al vi?“

„Mi ne timas antaŭ ili. Ĝuste tiuj du pugnobatoj kreis respekton antaŭ mi. Tiel baldaŭ neniu riskos sin proksimigi al mi. Cetere staras Hawkens, Stone kaj Parker helpante je mia flanko.“

„Laŭ via volo. Vi certe estus estonta utila al mi. Sed almenaŭ parton de la vojo vi ja akompanos min, ĉu ne?“

„Kiam?“

„Nun.“

„Vi volas forrajdi tuje, ĉu, Mr. White?“

„Jes, la cirkonstancoj ĉi tie estas tiel, ke ne estos plezuro al mi resti pli longe ol necese.“

„Sed ĉu vi ne volas manĝi ion antaŭ vi foriras?“

„Ne necesas. Ni havas en niaj selopoŝoj, kion ni bezonas.“

„Ĉu vi ne volas adiaŭiĝi de Bancroft?“

„Ne sentas emon por tio.“

„Sed ĉu vi ne venis, pro priparoli negocajn aĵojn kun li?“

„Jes, certe. Sed mi povas diri tion sambone al vi. Antaŭ ĉio mi volis averti vin pri la ruĝhaŭtuloj.“

„Ĉu vi vidis ilin?“

„Nur iliajn spurojn. Estas nun la tempo, en kiu la sovaĝaj mustangoj kaj bubaloj migras suden. Tiam la ruĝuloj forlasas siajn vilaĝojn pro ĉasi kaj haviĝi viandon.

La Kajovaoj ne estas timendaj, kun ili ni interkonsentiĝis pri la fervojo. Sed la Komanĉoj kaj Apaĉoj ne jam scias nenion pri tio. Tial ni ne lasu nin vidi de ili. Mi pretas pri mia sekcio kaj forlasas la regionon. Igu, ke vi ankaŭ baldaŭ pretos. La ejo iĝas pli kaj pli danĝera je ĉiu tago. Kaj nun metu la selon sur vian ĉevalon kaj demandu Sam Hawkens:on, ĉu li emas kuniri.“

Certe li emis.

Fakte mi ja volis labori tiun tagon; sed estis dimanĉo. Krome mi certe meritis unu ripoztagon. Mi do iris al Bancroft en la tenton, ke mi hodiaŭ ne laboros, sed akompanos White:on parton de la vojo kun Sam Hawkens.

„Iru, pro la tri nomoj de la diablo, kaj disfraktu viajn kolojn!“ li respondis. Mi ja ne sciis, ke tiu deziro preskaŭ realiĝis mallongan tempon poste.

Dum kelkaj tagoj mi ne estis sidanta sur la selo. Mia ruzharulo blekis ĝojante, kiam mi enjungigis ĝin. Ĝi pruviĝis kiel bonega ĉevalo: Mi antaŭĝojis jam nun, povi rakonti tion al mia olda gunsmith Henry.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.