La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
WINNETOU IAŭtoro: Karl May |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Je tiu malfrua sezono ne restis al ni multe pli ol du horoj ĝis la vespero. Ni devis tree rapidiĝi. Gravis pasi laŭeble longan vojon ĝis la malheliĝo, ĉar ni tiam devis atendi la sekvintan matenon. Ni ne povis rajdi sen vidi la spuron.
Aliflanke estis supozeble, ke Santer uzus la vesperon kaj certe ankaŭ la nokton pro antaŭiĝi for de ni. Ke oni persekutis lin, tion li senkondiĉe sciis. Tiel ni devis morgaŭ fari egan rajdadon, kiu estis malfaciligota kaj malrapidigota per la fakto, ke ni atentiĝu pri la spuro. Tia malrapidiĝo ne necesis al li. Sed se li estus rajdinta dum la nokto, li certe lacus je la mateno kaj permesu pli longan kaj refortigan restadon ne nur al si mem, sed eĉ plie al sia ĉevalo. Tio almenaŭ povus egaligi la antaŭiron de Santer.
La de Winnetou kaj lia patro Nugget-tsil nomataj altaĵoj rapide malaperis malantaŭ ni. Ni nun ĉiame havis la ebenan prerion antaŭ ni, kiu komence estis ankoraŭ kovrita de arbedoj, kaj tiam nur estis senfina herbejo, unue riĉe verda, tiam malsekita, la spuro estis klare videbla. Santer plejparte estis rajdinta rapidege, tial la hufoj de sia ĉevalo lasis bone rimarkeblajn premsignojn.
Kiam komencis malheliĝi ni deĉevaliĝis kaj sekvis la spuron, kiun ni vidis pli bone irante ol rajdante tiel longe plu, ĝis ĝi tute ne plu estis rekonebla. Je loko, kie la herbo denove estis riĉe verda, ni haltis. Tie la ĉevaloj povis manĝi. Ni pakiĝis en kovrilojn kaj kuŝiĝis pro dormi.
La nokto malvarmis. Mi rimarkis, ke miaj kunrajdantoj tial ofte vekiĝis. Eĉ sen la malvarmo mi ne estus povinta ekdormi. La morto de Intŝu-tŝuna kaj lia filino tenis miajn okulojn malfermite.
Kiam mi tamen foje fermigis ilin, mi vidis iliajn korpojn kuŝi antaŭ mi en la sangoflako, kaj mi aŭdis la lastajn vorton de Nŝo-tŝi. Nun mi riproĉis al mi mem, ke mi ne estis estinta pli afabla al ŝi, kaj ke mi ne esprimiĝis alimaniere dum la interparolo kun ŝia patro. Estis, kvazaŭ mi pelis ŝin en la morton per tio.
Je la mateno eĉ malvarmis pli. Mi stariĝis pro varmiĝi per irado. Sam Hawkens rimarkis tion kaj demandis: „Certe malvarmas al vi, ĉu, Sir? Vi devis kunporti varmkruĉon en la okzidenton. Greenhorn:oj ja ŝatas kunporti tiajn aĵojn. Do mi nur povas laŭdi mian malnovan vestaĵon. Nek indiana sago nek varmeco sukcesas trairi. Ĉu mi prunti ĝin al vi, Sir?“
Pro la malagrabla malvarmo preskaŭ ĉiuj vekis jam je la matena heliĝo. Ĵus kiam ni povis rekoni la spuron nur iomete, ni surĉevaliĝis kaj plurajdis. Niaj ĉevaloj restadis kaj certe ankaŭ frostis dum la nokto. Ĉar tio varmigis ilin, ili forte rapidis, senke ni devis instigi ilin.
Ni ankoraŭ rajdis sur la prerio. Nun ĝi ondumiĝis. Sur la altaĵoj de la ondaĵoj la herbo estis malseka kaj rigida, en la valaĵoj riĉa kaj verda. Kelkloke estis flakoj, kie ni haltis kaj trinkigis niajn ĉevalojn.
Dum la spuro estis kondukiĝinta ĝis tie ĉi preskaŭ ekzakte al la oriento, ĝi iĝis ĉirkaŭ la tagmezo ĉiam pli suden. Kiam Hawkens rimarkis tion, li faris pripensan mienon. Mi demandis lin pri lia ekpripenso.
„Se ĝi estas, kiel mi pensas, niaj klopodoj verŝajne vanas.“
„Kial?“
„Tiu ulo firuzas. Li ŝajne volas fuĝi al la kajovajoj.“
„Tion li esperinde faros ne!“
„Kial ne? Ĉu li do pro via komplezo ekstaru meze en la prerio kaj lasi sin kapti?
Kion vi pensas! Li faros ĉion pro saviĝi. Ĉiukaze li tenis sian okulojn malferme kaj ekvidis, ke niaj ĉevaloj estas pli bonaj ol la sia. Tial li supozas, ke ni baldaŭ renkonte venos al li, kaj li ekhavis la ideon peti azilon ĉe la kajovajoj.“
„Sed ĉu ili akcpetos lin amikece?“
„Ne dubeblas pri tio unu momento. Necesas al li nur rakonti, ke li mortpafis Intŝu-tŝunan kan Nŝo-tŝin, kaj ili ovacios al li. Ni hastu, proke ni eble havos lin antaŭ la vespero.“
„Kiel freŝe vi taksas la hodiaŭan spuron?“
„Tio ne gravas. Ĉi tiun li lasis dum la nokto. Ni atendu ĝis ni atingos la lokon, kie li restis. Tiam ni vidos, kiel freŝa estas lia nova, lia hodiaŭa spuro estas. Ju pli longe li restis, des pli baldaŭ ni kaptos lin.“
Je la tagmezo ni atingis la lokon, kie Santer haltis. Oni vidis, ke la ĉevalo estis kuŝiĝinta. Ĝi estis tre laca, tion ni jam estis eksciintaj per la premsignoj. Ni taksis lian novan spuron kiel mapli ol du horojn freŝe. Ŝajne li estis dorminta pli longe ol li intencis. La antaŭiĝo per la nokta rajdado do estis egaligita. Nun li estis pli proksimaj al li je duona horo ol hieraŭ je la komenco de la persekutado.
Je la posttagmezo ni denove havis verdan prerion antaŭ ni. Pli poste ni eĉ trovis arbedaĵojn. Post zorga prijuĝo de la spuro la antaŭiĝo nun nur estis duona horo plu. Antaŭ ni la horizonto randis malhele.
„Estas arbaro“, Sam klarigis. „Mi supozas, ke ni trovas flankan rivereton de la norda branĉo de la Red River. Mi dezirus, ke estus antaŭ ni pli da prerio. Estus pli bone al ni.“
Certe estus pli bone, ĉar sur la savano oni povis vidi ĉion, sed en la arbaro oni facile iĝis en embuskon. Kaj pro la hasto, per kiu ni rajdis, estis neeble esplori la pejzaĝo, antaŭke ni rajdis en ĝin.
Sam pravis. Ni trovis etan riveron, en kiu sed ne fluis akvo, sed nur havis ie kaj tie kelkajn per akvo plenitajn kavaĵojn. Sur la bordoj estis arbedoj kaj arboj. Ne estis vera arbaro, sed nur pli aŭ malpli grandaj grupoj de arboj, kiuj randis la bordon en diversaj distancoj.
Mallonge antaŭ la vespero ni estis tiel proksimaj al la persekutato, ke li povis aperi antaŭ ni ĉiumomente. Tio fervorigis nin eĉ plie ol antaŭe. Mi sole antaŭrajdis, ĉar mia rozharulo elteniĝis pli bone kaj ankoraŭ havis ĉiujn siajn fortojn.
Refoje ni rajdis tra unu el tiuj arbogrupoj sur la maldekstra bordo de la rivereto.
Kiam mi atingis, antaŭ ĉiuj aliaj, la lastajn arbojn, mi vidis, ke la spuro kondukiĝis desktren en la senakvan riveringon. Tio estis mia feliĉo, ĉar kiam mi rigardis la riveringon pli detale, mi faris ekscion, kiu igis min tuj ekcedi de la rando de la arbareto kaj kaŝiĝi.
Se oni irus de tiu arba areto nur kvincent paŝojn piede, oni atingus alian arbareton sur la alia bordo de la rivereto. Antaŭ tiu indianoj lasis iliajn ĉevalojn libere ĉirkaŭiri. Mi vidis fostojn starigitajn en la tero, kiuj estis ligitaj per rimenoj, de kiuj pendis viandaĵoj. Se mi estus rajdinta nur unu ĉevallongecon plu, mi estus ekvidita de la ruĝuloj. Mi deĉevaliĝis kaj montris la scenon al niaj kunuloj.
„Kajovajoj!“ unu el la apaĉoj diris.
„Jes, kajovajoj“, Sam konsentis. „La diablo certe tre amas tiun Santer:on, ke li lasas lin trovi helpon ĵus en la lasta momento. Ni jam povis elteni niajn manojn pro kapti lin. Sed li tamen ne sukcesu forkuri.“
„Ne estas forta grupo de kajovajoj“, mi komentis.
„Hm! Ni nur vidas la ruĝulojn kiuj estas je tiu flanko de la arboj. Certe malantaŭ tiuj estas kromaj. Ili estis ĉasintaj kaj nun prilaboras iliajn viandaĵojn tie ĉi.“
„Kion ni faros, Sam? Ĉu ni returniĝos pro cedi laŭeble for?“
„Ne ekideos al mi! Ne restas tie ĉi.“
„Sed estas danĝere!“
„Tute ne!“
„Kiel facile ruĝulo povas veni tien ĉi!“
„Ne ekideos al iu el ili. Unue ili troviĝas tie transe sur la alia bordo. Kaj due baldaŭ malheliĝos, kaj tiam ili ne plu malproksimiĝos de ilia restejo.“
„Sed ju pli singarde, des pli bone!“
„Kaj ju pli granda la timo, des pli greenhorn:eca! Mi diras al vi, ke ni estas tie ĉi tiel savaj antaŭ tiuj kajovajoj, kvazaŭ ni troviĝus en Novjorko. Ili eĉ ne pensas pri transiri tien ĉi. Sed ni transiros al ili. Mi devas havi tiun Santer:on, eĉ se mi transportu lin el miloj da kajovajoj.“
„Hodiaŭ vi estas tio, kio vi alikaze mallaŭdas min esti: senpripensulo!“
„Kio? Kiu? Ĉu senpripensulo? Sam Hawkens kaj senpripensulo, ĉu? Tio min ridigas, hihihihi! Tion neniam antaŭe riproĉis al mi! Sir, vi ja alikaze ne estas tiel timema kaj eĉ atakas la grizurson per tranĉilo. Kial vi tiel malkuraĝas hodiaŭ?“
„Ne estas malkuraĝo, sed singardo. Ni estas tro proksimaj ĉe la malamikoj.“
„Ĉu tro proksimaj? Ridige! Mi eĉ pensas, ke ni multe pli proksimiĝos. Nur atendu la malhelon.“
Hodiaŭ li estis alie ol kutime. La morto de la „bela, kara, bona ruĝa miss“ indignis lin tiel, ke li sopiris venĝon. La apaĉoj konsentis pri lia praveco, kaj same Parker kaj Stone. Tial mi ne povis agi kontraŭ tio. Ni fiksligis niajn ĉevalojn kaj sidiĝis, pro atendi la ekmalheliĝon.
Mi spite ĉio konfesu, ke la kajovajoj moviĝis, kvazaŭ ili sentis tute savaj. Ili ĉirkaŭrajdis aŭ iris sur la libera ebenaĵo, interparolis kaj agis, kvazaŭ ili estis hejme en ilia sava, bone gardata indiana vilaĝo.
„Ĉu vi vidas, kiel senavertaj ili estas?“ Sam diris. „Hodiaŭ neniuj malbonaj pensoj estas ĉe ili.“
„Se vi nur ne eraras!“
„Sam Hawkens neniam eraras!“
„Pshaw! Mi povus pruvi al vi la malon. Estas io en mi kiel antaŭsento, ke ili nur aktoras.“
„Antaŭsento! Maljunaj squaw:oj havas antaŭsentojn, neniu alie. Enmemorigu tion, Sir! Kia kaŭzo ĝi havu, ke ili aktoras?“
„Pro allogi nin.“
„Tio tute ne necesas, ĉar ni venos ankaŭ sen allogado.“
„Vi ja supozas, ke Santer estas ĉe ili, ĉu ne?“
„Memkompreneble. Kiam li atingis ĉi tiun lokon, li vidis ilin kaj transrajdis al ili trans la malplena riveringo.“
„Kaj ĉu vi pensas, ke li rakontis al li, kio okazis kaj kial ili petas ilian savon?“
„Kia demando! Tute kompreneblas per si mem, ke ili diris tion al ili.“
„Do li ankaŭ raportis, ke siaj persekutantoj verŝajne estas tre proksimaj post li.“
„Pro mi ankaŭ tion.“
„Tiukaze mirigas min, ke ili tute ne faras iajn singardemaĵojn.“
„Mirigas tute ne. Ili simple pensas ĝin esti neebla, ke ni jam estas tiel proksimaj, kaj ekspektas, ke ni venus nur morgaŭ. Ĵus kiam malheliĝis, mi kaŝiros transen kaj rigardas la aferon. Tiam ni ekscios, kion ni faros, mi havu tiun Santer:on.“
„Bone, mi kuniros!“
„Ne necesas.“
„Mi plene kredas, ke ĝi necesas.“
„Kiam Sam Hawkens faras kaŝiradon, li ne bezonas helpanton. Mi ne kunprenos vin. Mi konas vin kaj viajn malutialjn homecajn sentojn. Verŝajne vi volas santeni la vivon de tiu murdisto.“
„Ne ekideus al mi ensonĝe!“
„Ne aktoru!“
„Mi parolas tiel, kiel mi pensas. Ankaŭ mi volas havi tiun Santer:on. Sed mi volas kapti lin vive pro porti lin al Winnetou. Ekde mi vidos, ke neeblas kapti lin vive, mi donos kuglon en lian kapon. Vi povas fidi pri tio!“
„Ĵus estas tio! Kuglon en la kapon! Vi ne volas, ke li estu torturota. Mi certe ne estas kontraŭanto pri tiuj rapidaj mortigoj. Sed al tiu fiulo mi elkore deziras penplenan mortiĝadon. Ni kaptos lin kaj portos lin al Winnetou. Mi nur sciu, kiom da kajovaj tie estas. Ĉarke estas pli multaj ol tiuj, kiuj montriĝas, pri tio mi certas.“
Mi preferis silenti. La vortoj de Sam dubigis la apaĉojn. Ili sciis, ke mi agis pro Rattler. Do estis facile al ili ekpensi, ke mi havis nun similajn intencojn. Mi agis, kvazaŭ mi konsentis pri la plano de Sam kaj kuŝiĝis flanke de mia ĉevalo sur la teron.
La suno estis malaperinta jam delonge. Nun la malheliĝo malleviĝis. Transe ĉe la kajovajoj kelkaj fajroj estis bruligataj. La flamoj brulegis alten. Tio alie tute ne estas kutimo de la singardemaj ruĝuloj. Tial certiĝis al mi la penso, ke ili celis al nia allogo. Ni kredu, ke ili ne sciis nenion, kaj havu la ideon ataki ilin. Se ni farus tion, ni kurus ĵus al iliaj pafilbuŝoj.
Dum mi pripensadis, estis al mi, kvazaŭ mi perceptis brueton, kiu estis kaŭzita de neniu el ni. Estis aŭdebla de malantaŭ, kie neniu el ni kuŝis, ĉar mi kŭsis plej ekstere. Mi aŭksultis. La brueto ripetiĝis. Mi aŭdis ĝin klare kaj kaj povis rekoni ĝin. Estis la mallaŭta susuraĵo de branĉo, de kiu pendas malsekaj folioj. Ne, ĝi ne estis la moviĝo de glata branĉo, sed de volvokreskaĵo. Ĝi havu pikilojn aŭ dornojn, ĉar la brueto estis kaŭzita de skuaro, de dorno post dorno.
Tio ekscio klarigis tuje al mi, kie mi serĉu la fonton de la brueto. Malantaŭ mi estis, inter tri proksime al la alia starantaj arboj rubusujo, de kiu unu volvobranĉeto estu movigita. Povis esti tie eta besto. Sed en nia sitacio endis singardemi. Ankaŭ povis esti homo. Tion mi ekzamenu.
Mi diris, ke transe ĉe la kajovajoj brulis altaj fajroj. Ili ja ne povis transigi iliajn brilojn, sed mi povis vidi ĉion, kio estis inter ili kaj mia okulo. Pri la rubusujo tio estis atingebla, perke mi kaŝirus al la alia flanko. Do mi stariĝis kaj forpromenis malrapide, sed ne en la direkton, al kiu mi celis. Kiam mi estis sufiĉe for, mi returniĝis kaj proksimiĝis al la arbareto de la malantaŭo. En ĝia proksimo mi kuŝiĝis kaj mallaŭte rampis al la rubusujo, kiun mi atingis nerimarkite de miaj kunuloj. Ĝi estis rekte antaŭ mi. Mi povis atingi ĝin per la mano, kaj en la sama direkto brulis la fajroj transe. Mi povis vidi tra kelkaj maldensaĵoj, sed entute la rubusujo densis. Jes, fakte, tie io denove bruetis, sed ne en la mezo, sed je la flanko de la heĝo.
Estis homo, indiano en la heĝo, kaj li nun volis foriri. Tio kaŭzu bruetaron, kiun li nun provis onigi en pli longan tempon. Li faris tion vere majstre. Anstataŭ unu sola, laŭta sursuraĵo nun nur estis de minuto al minuto mallaŭta, pajleca kraketo, kiujn mi nur aŭdis, ĉar mi estis kuŝinta tiel proksime de tie. Li nun preskaŭ estis sukcesinta la malfacilan artaĵon. Lia korpo estis preskaŭ jam plene en la libero.
Nur unu ŝultro kaj la brako, la kolo kaj la kapo ankoraŭ estis en la heĝo.
Mi rampis al li, ĝis mi kuŝis malantaŭ lia dorso. Li liberigis la ŝultron, la kolon, la kapon kaj nun ankoraŭ nur devis eltiri la brakon. Nun mi ekstariĝis, ekprenis lian kolon per la maldesktra mano kaj bategis la dekstran pugnon sur lian kapon.
Li restis kviete.
„Kio estis tio?“ mi aŭdis Sam demandi en nia restejo. „Ĉu vi ne rimarkis ion?“
„La ĉevalo de Old Shatterhand piedbatis“, Dick respondis.
„Li forestas. Kie li estas? Li do ne faru stultaĵojn!“
„Ĉu stultaĵojn. Ĉu li? Neniam faris iajn, kaj neniam faros.“
„Hoho! Estas pensebla, ke li kaŝe vizitas la kajovajojn kaj savigas la vivon de tiu Santer.“
„Ne, li ne faros tion. Pli ŝate li premsufokas la murdiston, olke li lasas lin forkuri. La sorto de la du apaĉoj tuŝis lian koron. Vi ja certe rimarkis tion je li.“
„Eble. Sed mi ne kunprenos lin, kiam mi pli poste kaŝiros al la kajovajoj. Li ja ne povas esti utila al mi. Mi volas nombri ilin kaj esplori la ĉirkaŭon. Tiam ni ekscios, kiel ni ataku. Li faras sian aĵon sufiĉe bone kiel greenhorn, sed proksimiĝi al la restejo de la kajovajoj je tiuj altaj flamoj, tion li certe ne jam kapablas. Tiuj uloj scias, ke ni venos. Ili do estas singardaj kaj streĉigos la orelojn tiel, ke nur olda okzidentulo povos proksimiĝi.“
Mi ekstaris, paŝis rapide al li kaj diris: „Vi eraras, kara Sam. Vi kredis, ke mi estus for, sed fakte mi ankoraŭ ĉeestas. Ĉu mi kapablas la kaŝan aliron aŭ ne?“
„Fulmotrondo!“ li grumblis. „Vi vere ĉeestas, ĉu? Oni ja tute ne rimarkis vin!“
„Pruvo, ke io mankas al vi, kio laŭ viaj vortoj mankas al mi. Cetere eĉ ĉeestas aliaj homoj krom mi, senke vi scias ĝin.“
„Nu kiu? Pri kiu vi parolas?“
„Iru tien al la rubusujo. Tie vi vidos lin, Sam.“
Li stariĝis. La aliaj sekvis lin.
„Halo'!“ li elvokis. „Tie kuŝas indiano! Kiel tiu veniĝis tien ĉi?“
„Lasu tion diri al vi de li mem!“
„Sed li ja mortas!“
„Ne. Mi nur senkonsciigis lin.“
„Nu kie? Do ne tie ĉi, ĉu?“
„Kie alie! Li kaŝe kaŭris ĉi tie en la rubusujo, kaj mi rimarkis lin tie. Kiam li volis eliri pro forkaŝiri, mi donis bategon al li. Vi eĉ aŭdis la bategon kaj pensis, ke ĝi estis piedbato de mia ĉevalo.“
„Ĉiuj diabloj, tio ĝustas! Do tiu indiano fakte ĉeestis, kaŝiĝis en la heĝo kaj aŭdis ĉion, pri kio ni parolis. Bone, ke vi sendanĝerigis lin! Fiksligu kaj lin kaj ŝtopu lian buŝon, se mi n'eraras! Sed kial li ne estas transe ĉe liaj samuloj? Kion serĉindis al li tie ĉi? Li certe estis tie ĉi antaŭke ni venis, ĉu?“
„Vi faras tiajn demandojn kaj nomas aliajn homojn greenhorn:oj, ĉu?
Memkompreneble li estis tie ĉi pli frue ol ni. La kajovajoj sciis, ke ni venis. Ili supozis, ke ni estis sekvintaj la spuron de Santer kaj certe aperos tie ĉi. Tial ili volis akcepti nin. Pro ne maltrafi la ĝustan momenton, ili postenigis gardiston, kiu informigu ilin. Sed ĉar ni rajdis tro rapide, aŭ ĉar li tiumomente ne sufiĉe atentis, aŭ ĉar li venis tien ĉi, kiam ni ankaŭ aperis, ni surprizigis lin, tielke li devis kaŝiĝi tie ĉi en la rubusujo.“
„Sed li ja povis fuĝi!“
„Certe li ne havis la tempon pro tio. Ni estus vidintaj lin kuri kaj eksciantaj, ke la kajovajoj atendis nin. Ankaŭ eblas, ke li decidis dekomence kaŝiĝi tie ĉi pro kaŝauskulti nin.“
„Tio ĉio bone eblas“, Sam grumblis. „Sed ĝi estu, kiel ĝi estas, estas feliĉaĵo, ke ni kaptis lin. Nun li devas konfesi ĉion.“
„Li rifuzos diri ion. Vi ekkonos nenion per li.“
„Eble. Sed ankaŭ ne necesas, ke ni klopodiĝas per li. Ni scias, kion ni pensu.
Kion mi ne jam scias, mi scios baldaŭ, ĉar mi nun iros transen.“
„Pro eble neniam reveni!“
„Kial?“
„Ĉar la kajovajoj tenos vin. Vi ja diris mem, ke tre facilas kaŝe proksimiĝi je tiaj grandaj kaj helaj fajroj.“
„Jes, al li, sed ne al mi. Tial mi transiros, kaj vi restos tie ĉi.“
Li diris tion tiel decidiĝite kaj ordone, ke mi kontraŭdiru al li:
„Vi estas hodiaŭ kiel ŝanĝitaj, Sam. Ĉu vi vere kredas, ke vi povus ordoni al mi?
Ĉu vere?“
„Memkompreneble mi kredas tion.“
„Tiam mi diru al vi per ĉia amikeco, ke vi eraras. Eĉke vi lernigis min multajn de la kapabloj de okzidentulo, mi delonge ne plu estas via lernanto, al kiu vi povas ordoni. Aŭ ĉu mi nombru diversajn aĵojn, kiuj tre malagrable al vi kuŝas en via memoro? Krome la persekutado de Santer estas tute nur afero mia. Winnetou transdonis tiun taskon al mi, tial valoras, kion mi diras, kaj ne via ordono. Ĉu tio klaras, Sam Hawkens?“
„Vi faras tre solenajn parolaĵojn, sir, se mi ne eraras. Sam Hawkens estas maljuna okzidentulo, dum vi estas greenhorn, kaj restas unu. Tion vi ne forgesu, se vi ne volas ŝajni esti maldankema. Ĝi restas tiel: mi nun iras, kaj vi restos tie ĉi!“
Li fakte iris. La apaĉoj grumblis pri li, kaj ankaŭ Stone kometis ĉagrene:
„Li fakte hodiaŭ estas tute alie ol kutime. Riproĉi al vin maldankemon! Ni devas esti dankema al vi, ĉar sen vi ne estus vivantaj plu. Ĉu do li iam savigis vian vivon?“
„Lasu lin!“ mi respondis. „Li estas malgranda, glora ulo, kaj ĵus lia hodiaŭa konduto proas pro li. La kolero pri la morto de Intŝu-tŝuna kaj Nŝo-tŝi kulpas. Sed mi ne obeos lin. Mi nun ankaŭ iros. Per lia ekscito li facile povos senpripense riski ion, kion li evitus je laŭnorma animstato. Restu tie ĉi, ĝis mi revenos. Eĉ se vi aŭdos pafojn, ne foriĝu de ĉi loko. Nur se vi aŭdos mian voĉon, venu helpi al mi!“
Mi lasis mian ursmortigilon kuŝi, kiel ankaŭ Sam lasis lian Liddyn tie ĉi, kaj mi foriĝis. Hawkens esis irinta rekte for de ni tra la riveringo. Do li volis kaŝaliri de tie. Mi trovis tion esti malĝuste. La kajovajoj sciis, ke ili ekspektu nin el la direkto el kiu ankaŭ Santer venis, do ili tute koncentrigis ilian atenton al tiu ejo. Mi decidis proksimiĝi de la alia flanko.
Tial mi iris laŭ la ĉiflanka bordo en la alian direkton, tiel malproksime, ke la brilo de la transe brulantaj fajroj ne povis trafi min. La arboj de la arbareto ŝirmis min antaŭ la lumo. Estis tiel malhele tie, ke mi sukcesis iri nerimarkite en la riveringon kaj el ĝi sur la transan bordon. Nun mi troviĝis sub la arboj, kuŝiĝis kaj rampis plu. Brulis ok fajroj. Tiom multaj ne estis bezonataj, ĉar mi nombris nur ĉirkaŭ kvardek indianojn. Ili do nur estis bruligintaj pro montri al ni, kie la kajovajoj restadis.
Ili kunsidis en grupoj sub la arboj kaj havis iliajn pafilon pafpretaj antaŭ ili. Se ni estus estinta tiel nepripensaj kuri en tiun insidon, la afero estus finiĝinta malbone al ni. La insido cetere estis aranĝita tiel evidente kaj stulte, ke nur senspertaj okzidentulo ne rimarkus ĝin. La ĉevalojn de la ruĝuloj mi vidis paŝtiĝi ekstere sur la ebena prerio.
Mi volis provi kaŝaŭskulti unu el la grupoj, laŭeble tiu, en kiu troviĝis la estro, ĉar tie estis plej certe ekkoni, kion mi sciu. Sed kie serĉendis la estron? Supozeble en la grupo, en kiu ankaŭ sidis Santer, tion mi diris al mi. Do mi ŝoviĝis de arbo al arbo pro ektrovi Santer:on.
Post kelka serĉado mi vidis lin. Li kunsidis kun kvar indianoj, el kiu sed neniu portis la segnaĵon de la ĉefa digno. Sed tio ankaŭ ne necesis, ĉar laŭ la moroj de la ruĝuloj la plej maljuna inter ili estu la estro. Bedaŭrinde mi ne povis riski kaŝrampi tiel proksime, kiel mi ŝate volis. Ne estis kreskaĵoj, en kiu mi povis trovi kaŝon kaj gardon. Sed kelkaj arboj staris tiel, ke iliaj ombroj akcepteble donis ŝirmon al mi. Ĉar brulis ok fajroj, ĉiu arbo havis plurajn ombrojn, duonombrojn, kiuj flagris jen kaj reen kaj donis fantomecan aspekton al la intero de la arbareto.
Je mia ĝojo la ruĝuloj interparolis laŭte. Ja ne estis ilia intenco konduti kaŝume. Ni ne nur vidu ilin, sed ankaŭ aŭdu ilin. Mi atingis la menciitan ombron kaj restis kuŝante ĉirkaŭ dek du paŝojn for de la grupo de Santer. Estis ne malgranda risko, ĉar mi povis esti multe pli facile rimarkata de la aliaj ruĝuloj ol de tiu ĉi grupo.
Mi aŭdis, ke Santer fanfarone paroladis. Li rakontis pri la nugget:a monto kaj postulis al la ruĝuloj iri tien kun li pro haviĝi la trezoron.
„Ĉu mia blanka frato konas la lokon, kie ĝi troveblas?“ demandis la plej maljuna el la kvar indianoj.
„Ne. Ni volis ĝin elspioni, sed la apaĉoj revenis tro frue. Ni kredis, ke ili estus restintaj tiel longe en la kaŝejo, ke ni povis kaŝaŭskulti ilin.“
„Tiukaze ĉiu serĉado estos vana. Dekfoble cent viroj povus iri tien pro esplorado. Ili trovos nenion. Sed ĉar mia frato mortpafis la plej eminentan el niaj malamikoj kaj lian filinon, ni faros la komplezon al li poste tien rajdi kaj helpos al li serĉi. Sed antaŭ tio ni kaptu viajn persekutantojn kaj poste ankaŭ iros pro mortigi Winnetoun.“
„Ĉu Winnetoun? Sed tiu ja estos inter ili!“
„Ne, li ne rajtas forlasi siajn mortulojn kaj ankaŭ tenos la plej grandan parton de siaj militistoj ĉe si. La pli malgranda parto rajdis post vi kaj estas estrata de Old Shatterhand, la blanka hundo, kiu disŝmesis la genuojn de nia ĉefo. Tiun aron ni hodiaŭ atakos.“
„Poste ni rajdos al la oreromonto, pro senvivigi Winnetoun kaj serĉi la oron!“
„Tio ne eblas tiel rapide, kiel mia frato pensas. Winnetou entombigu sian patron kaj sian fratinon. Dum tio li ne estu ĝenata. La Granda Spirito neniam pardonus al ni pri tio. Sed kiam li estos ĝin farinta, ni atakos lin. Li ne iros al la urboj de la palvizaĝoj, sed hejmeniĝos. Ni embuskos lin, aŭ allogos lin tiel, kiel ni allogas hodiaŭ Old Shatterhand:on. Mi nur atendas, ke mia esploristo revenas, kiu kaŝiĝis transe. Ankaŭ la gardistoj, kiuj kuŝiĝis for ekstere, ne jam donis mesaĝon al mi.“
Kiam mi aŭdis tion, mi ektimis. Do estis postenoj antaŭ la arbareto. Kio, se Sam Hawkens ne rimarkis ilin kaj iĝis meze inter ilin! Apenaŭ mi finpensis tion, mi aŭdis mallongan krion de pluraj voĉoj. La estro salte stariĝis kaj aŭskultis. Ankaŭ la aliaj kajovajoj silentis kaj aŭskultis.
Al la arbareto proksimiĝis grupo. Estis kvar ruĝuloj, kiuj alportis blankulon. Li defendiĝis, sed sen sukceso. Oni ja ne fiksligis lin, sed li estis malageblita per la tranĉiloj de la venkintoj. Tiu blankulo estis mia sensingarda Sam. Mia decido tuj estis farita. Mi ne devis lasi lin sub la forto de la kajovajoj, kvankam mi riskis mian vivon per tio.
„Sam Hawens!“ Santer vokis, kiu tuj rekonis lin. „Good evening, sir. Certe vi ne pensis retrovi min tie ĉi, ĉu?“
„Fiulo, rabisto, murdisto!“ la sentima Sam vokis al li kaj saltis al li pro ekpreni lian kolon. „Bone, ke mi havas vin. Nun vi ricevas vian salajron, se mi n'eraras!“
La atakito defendiĝis. La ruĝuloj helpis kaj ŝiris Sam:on for de li. Tio kaŭzis mallongan ĥaoson, kiun mi rapide utiligis. Mi ekprenis la du revolverojn kaj saltis meze inter la indianojn.
„Old Shatterhand!“ Santer kriis kaj ektimigite forkuris.
Mi sendis du kuglojn post li, sed ili ne trafis, lanĉis plurajn pafojn al la ruĝuloj, kiuj cedis kriante, kaj vokis al Sam:
„For, post mi, ĉiam malantaŭ mi!“
La ruĝuloj ŝajnis esti rigidigitaj per teruro, kvankam mi pafis al ili. Mi ekprenis la brakon de Sam kaj ŝiris lin for kun mi, en la arbareton kaj malsupren en la riveringon. Tio ĉio okaziĝis tiel rapide, ke de mia atako ĝis nun pasiĝis apenaŭ pli ol minuto.
„All devils, kiel tio ĝustatempis!“ Sam diris, kiam ni estis atingintaj la riveringon. „Tiuj fiuloj min–“
„Ne babilu, sed sekvu min!“ mi interrompis. Mi lasis lian brakon kaj turniĝis dekstren, pro kuri malsupren en la riveringo. Unue endis iĝi el la alpafebleco.
Maljam nun la surprizigitaj kaj konfuzigitaj ruĝuloj rekapabliĝis. Ilia kriado eksonis malantaŭ ni tiel laŭte, ke mi ne plu povis aŭdi la paŝojn de Sam. Altaj vokoj eksonis, pafoj krakis. Estis infera bruego.
Kial mi ne kuris laŭ la rivero al nia restejo, sed kontraŭ ĝi, en la alian direkton de kie troviĝis nia restejo? La ruĝuloj komence ne povis vidi nin, ĉar malhelis malsupre en la riveringo. Ekspektinde ili kuris laŭrivere, ĉar ili supozis, ke ni fuĝis en tiun direkton. Ni do troviĝis baldaŭ en saveco, kaj tiam povis per granda kurbo esti reirontaj al nia restejo.
Kiam mi estis kurinta sufiĉe for, mi haltis. La kriado de la ruĝuloj ankoraŭ bruis en la malproksimo. Kie mi staris, nenio moviĝis.
„Sam!“ mi vokis per neplena voĉo.
Neniu respondo.
„Sam, ĉu vi aŭdas min?“ mi demandis pli laŭte.
Ankaŭ nun li ne respondis. Kie li estis? Li certe ja estis dekvinta min! Ĉu eble li falis kaj leziĝis? Mia fuĝo estis trans fendohava, sekigita ŝlimo kaj tra profundaj akvaĵoj. Mi prenis kartoĉojn el la zono, reŝarĝis la revolveron kaj returniĝis, pro serĉi Sam:on per malrapidaj paŝoj.
La infera bruego de la kajovajo ankoraŭ aŭdeblis. Tamen mi riskis proksimiĝi, ĝis mi denove staris apud la altaĵo de la arbareto, kie mi postulis de Sam min sekvi. Mi ne estis trovinta lin. Certe li havis alian opinion kaj rekte grimpis sur la transan bordon, sen atentiĝi pri miaj vortoj. Sed ĉi momente la brilo de la fajroj certe trafis kaj heligis lin, kaj li montriĝis ne nur al la okuloj, sed ankaŭ al la kugloj de la kajovajoj.
Mi remalproksimiĝis de la arbareto kaj kuris per kurbo al nia restejo.
Tie mi trovis ĉiujn en granda eksciteco. La ruĝaj kaj blankaj kunuloj urĝiĝis ĉirkaŭ min. Dick Stone riproĉe vokis:
„Sir, kial vi malpermesis al ni veni post li, eĉ se oni pafus! Ni sopire atendis, ke vi vokus. Dank' al Dio, ke almenaŭ vi reĉeestas, eĉ nelezita, kiel mi vidas!“
„Kie estas Sam? – Ne tie ĉi, ĉu?“ mi scivolis.
„Ĉu tie ĉi? Kiel vi povas demandi tion! Ĉu vi do ne vidis, kio okazis al li?“
„Nu kio?“
„Kiam vi forestis, ni atendis. Post plilonga tempo ni aŭdis kelkajn ruĝulojn voki.
Tiam rekvietiĝis. Poste ni subite aŭdis revolverajn pafojn kaj tiam terurigan kriadon. Krakis pafoj, kaj ni vidis Sam:on aperi.“
„Kie?“
„Malsupre ĉe la arbareto, sur la ĉi flanka bordo.“
„Mi ĝin sciis! Sam hodiaŭ sensingardemis, kiel neniam antaŭe. Plu, plu!“
„Li kuris al ni, sed multaj kajovajoj sekvis lin, kiuj atingis kaj kaptis lin. Ni vidis tion klare, ĉar la fajroj hele brulas, kaj volis helpi al li. Sed antaŭ ni povis atingi la lokon, ili jam estis irintaj kun li sur la transan bordon kaj malaperis sub la arboj.
Ni ege emis sekvi ilin pro ataki ilin kaj liberigi Sam:on. Sed ni memoris vian malpermeson kaj lasis tion.“
„Eĉ tio ĝustis, ĉar vi dekunu viroj ne estus sukcesintaj ion kaj estus mortigitaj ĉiuj.“
„Sed kion ni faros, sir? Sam estas kaptita!“
„Bedaŭrinde jes, eĉ la duan fojon!“
„Ĉu la duan –“ li surprizigite vokis.
„Jes. Post la unua fojo mi jam estis reliberigita lin. Nur necesis al li sekvi min, proke li nun povis stari antaŭ vi egale libere kiel mi. Se hodiaŭ li nu havas sian propran opinion pri ĉio.“
Mi rakontis al ili, kio okazis. Kiam mi estis parolinta, Will Parker diris:
„Do vi kulpas plene nenion, sir! Vi faris pli ol ĉiu alia estus riskinta. Sam igis sin mem en tiun mizeraĵon. Sed ni ja ne tial lasu lin perei en ĝi.“
„Ne. Li devas esti eligota. Sed tio nun estos multe pli malfacila al ni, ol ĝi estis al mi je la unua fojo. Ni povas esti certaj, ke la kajovajoj duoble akre atentos.“
„Prave. Sed eble tamen eblos finfine eligi lin!“
„Ĉio eblas. Sed estas dek du kontraŭ kvardek viroj, kiuj ekspektas esti atakata ĉiumomente! Tamen restas al ni neniu alia ebleco, sed tuj ekagi, ĉar ni eĉ malpli risku la atakon dum la tago.“
„Well, do ni atakos jam ĉi nokte!“
„Senhaste, senhaste! Tio estu pripensita.“
„Pripensi ĝin, sir! Sed dume permesu al mi kaŝiri transen pro esplori la situacion.“
„Tion vi faru, sed nur, kiam kelka tempo estos pasiĝinta kaj ilia atento iom pli malakriĝis. Kaj tiam vi ne iru sole, sed mi akompanos vin. Verŝajne ni eĉ kunprenos ankaŭ la aliajn.“
„Bone, tre bone, sir! Mi konsentas. Kunpreni ankaŭ la aliajn, tio sonas tute kiel atako. Ni plenumigos nian devon. Pri ses aŭ ok kajovajoj mi certe povas okupiĝi, kaj Dick Stone certe ne volos havi malpli da ili. Ĉu ne, olda Dick?“
„Yes, ekzakte trafita, olda Will“, Stone respondis. „Ne dependas de kelkaj pli aŭ kelkaj malpli, se prias liberigi Sam:on. Alie estas sagaca uleto, sed hodiaŭ ne estas unu el liaj eminentaj tagoj.“
Enmense mi konsiliĝis, en kiu maniero li povus esti plej bone liberigota. Mian vivon li certe estus riskinta pro li, sed ĉu mi rajtis eĉ endanĝerigi la vivojn de la apaĉoj nur pro li? Eble oni povis atingi la celon per ruzaĵo pli facile kaj sendanĝere. Tio klariĝos, kiam ni estos kaŝirintaj transen. Pro esti preta agi en ĉiuj situacioj, mi planis kunpreni ankaŭ la apaĉojn komence. Eble klariĝos, ke subita atako donus avantaĝojn, kiujn ni povis akiri sen granda risko.
Intertempe ni ankoraŭ atendu, ĉar transe oni estis vigla. Sed iom post iom trankviliĝis. La kvieto nur estis interrompita per fortaj, foreĥantaj batoj de tomahokoj. La ruĝuloj hakis lignaĵojn de la arboj. Verŝajne ili intencis lasi la fajrojn bruli samintense kiel antaŭe ĝis la mateno.
Tiam ankaŭ la hakilbatoj ĉesis. La steloj indikis noktomezon. Mi decidis, ke estis la ĝusta tempo komenci la agon. Unue ni zorgis, ke la ĉevaloj, kiujn ni lasu tie, estis bone fiksligitaj kaj ne povis liberiĝi. Denove mi kontrolis la katenojn kaj la buŝŝtopilon de la kaptita kajovajo. Nun ni forlasis nian restejon kaj iris laŭ la sama vojo, kiun mi estis irinta apud la riveringo.
Kiam ni staris en la arbareto, mi ordonis al la apaĉoj resti tie sub la estreco de Dick Stone kaj eviti ĉiun brueton. Tiam mi mallaŭte pluiris kun Will Parker. Kiam ni estis atinginta la bordan altaĵon, ni kuŝiĝis kaj aŭskultis. Profunda silento estis ĉie. Ni malrapide rampis antaŭen. La ok fajroj ankoraŭ brulis. Mi vidis, ke tutaj aroj de branĉoj estis enĵetitaj en ili. Tio ekdubigis min. Ni rampis plu kaj ne vidis unu homon. Finfine ni ekkonu, ke la arbareto estis forlasita. Ne unu kajovajo plu tieis.
„Ili foriris, kaŝe foriris!“ Parker miris. „Kaj tamen ili incitis la fajrojn tiel!“
„Pro kaŝi ilian foriron. Kiam la fajroj ankoraŭ brulas, ni pensu, ke ili ankoraŭ tieas.“
„Sed kien ili iris? Ĉu tute for?“
„Mi tion supozas, ĉar Sam estas bona akiraĵo al ili, kiun ili volas porti en savecon. Sed ankaŭ eblas, ke ili intencas diablecan agon.“
„Ĉu diablaĵon? Kia?“
„Ataki nin transe, kie ni estus atakinta ilin tie ĉi.“
„Jes. Ni iru transen kaj savi niajn ĉevalojn, eĉ se ĝi poste evidentiĝus esti necesa. Ju pli singarde, des pli bone.“
Ni iris malsupren al la apaĉoj kaj kuris al nia restejo, kie ni trovis ĉion enorde.
Sed la kajovajoj ankaŭ povis veni pli poste. Tial ni surĉevaligis kaj rajdis kelkan vojon sur la prerion, kie ni restis. Se la kajovajoj ankoraŭ venis, ili trovus nin ne je la eksa loko kaj atendu la tagon pro trovi nin. La kaptitan kajovajon ni kunprenis.
Ankaŭ al ni ne restis io krom pacienciĝi ĝis la mateno.
Kiam la tago komencis heliĝi ni surĉevaliĝis kaj rajdis al nia eksa restejo. Neniu estis tieinta. Do ni estis cedinta sen kaŭzo. Sed ne damaĝis. Tiam ni iris tra la riveringo kaj al la arbareto. La fajroj finbruliĝis kaj lasis cindrejojn. Tiuj estis la solaj segnoj, ke tie okazis tiom multe hieraŭ.
Nun ni esploris la spurojn. De la loko, kie mi estis vidinta la ĉevalojn, la spuroj de la kajovajoj kondukiĝis al sudorienta direkto. Ili ŝajnis rezigni pri ataki nin. Tio ne plu estis utilaj al ili, ĉar ne plu eblis surprizigi nin.
Sam:on ili kunprenis, kio ekscitegis Dick Stone:on kaj Will Parker:on. Ankaŭ mi bedaŭris la uleton. Mi estis preta fari ĉion sufiĉe prudentan pro lia liberigo.
„Se ni ne iros helpi al li, ili torturos lin sur la fosto“, Dick Stone plendis.
„Ne“, mi konsolis lin. „Ni ja ankaŭ havas kaptiton, garantiulo pro li.“
„Sed ĉu ili scias tion?“
„Certe. Sam estis ĉiukaze tiel ruza ĝin diri al ili. Kiel ili traktos lin, tiel ni traktos nian kaptiton.“
„Sed ni laŭeble rapide rajdu post tiuj indsman:oj.“
„Ne.“
„Kio? Ĉu vi ne volas helpi al li?“
„Ankaŭ ne. Sed mi ne volas lasi min trompi de tiuj ruĝaj uloj en la savano.“
„Ĉu trompi? Mi ne komprenas vin.“
„Do nur vidu al tiu spuro! Kiel malnove ĝi povas esti?“
„Ili foriris jam antaŭ noktomezo, laŭ la verŝajno.“
„Tion mi ankaŭ pensas. Ekde tiam pasiĝis ĉirkaŭ dek horoj. Ĉu vi pensas, ke ni povos atingi ili dum la tago?“
„Ne.“
„Kaj kion vi pensas, kien ili rajdis?“
„Al ilia vilaĝo.“
„Tiukaze ili estos tie, antaŭ ni povas atingi ilin. Ĉu vi opinias, ke ni du povis riski rajdi meze en la kajovajejo pro ataki unu el ilia vilaĝo kaj liberigi kaptiton?“
„Tio estus frenezaĵo.“
„Bone! Do ni interkonsentas kaj ne rajdos post ili.“
Li gratis sin malantaŭ la orelo kaj grumblis senidee kaj ĉagrene: „Sed nia olda Sam! Kio okazis al li? Ni ja ne povas rezigni pri li, ĉu?“
„Ne, tion ni ja ne faros. Male, ni liberigos lin.“
„La diablo vin kaptu, sir! Mi ne estis kreita pro diveni tiujn enigmojn. Foje vi diras, ke ni ne sekvu la ruĝulojn kaj tuje poste vi asertas, ke ilia kaptito estu liberigata. Tion komprenu, kiu volas, sed ne mi!“
„Mi klarigos ĝin al vi. La ruĝuloj fakte volas iri al la nugget-monto.“
„Al la – ! Ĉu tio vere ĝustas, sir?“
„Ĝi ĝustas, vi povas fidi pri tio. Mi eksciis tio, kiam mi hieraŭ kaŝaŭskultis interparoladon. Santer igis la ruĝulojn helpi al li dum la oroserĉado. Kaj la kajovajoj volas uzi la situacion pro kapti Winnetou:n.“
„Sed ili ja ne ĝenu la entombigon!“
„Ili ankaŭ ne volas. Ili atendos, ĝis ĝi estos farita. Unue ili volas agi kvazaŭ ili reiras al ilia vilaĝo. Laŭ ilia opinio tio evitos, ke ni sekvis ilin. Ili do supozas, ke ni reiras al Winnetou. Sed kiam ili estas rajdinta kelkan tempon sudorienten, ili alidirektiĝos kaj rajdos al la nugget-monto. Laŭ ilia opinio ni lasos nin tie nesciinte ataki kaj buĉi.“
„Bela afero, belega afero! Sed ni zorgos, ke ĝi finiĝos alie.“
„Jes, ni zorgos. Ĉu vi nun ankoraŭ volas rajdi post la kajovajoj?“
„Ne ideas al mi. Kion vi opinias pri tio, olda Will?“
„Mi opinias, ke estas ekzakte tiel, kiel diris Old Shatterhand. Ni devas iri for de tie ĉi, tuje for, pro povi averti Winnnetou:n ĝustatempe. Ĉu vi konsentas, sir?“
„Jes.“
„Kaj la kaptiton ni kunprenas, ĉu?“
„Memkompreneble. Ni fiksligos lin sur la Mary:n de Sam. Tuje kiam vi estis faritaj tion, ni ekrajdos. Antaŭe ni serĉu akvejon malsupre en la riveringo pro trinkigi niajn ĉevalojn.“
Duonan horon poste ni survojis, tre malkontente pri la sukceso de nia agado.
Anstataŭ kapti Santer:on, ni perdis Sam Hawkens:on. Ke tio okazis per lia propra kulpo, estis nur eta konsolaĵo.
Dum la persekutado ni devis resti je lia spuro kaj tial faris kromvojon, ĉar li alidirektiĝis dum lia rajdado. Mi decidis mallongigi la vojon. Tiel ni reestis antaŭ la kanjono, kiu kondukis supren al la maldensejo, kie la atako okazis, jam mallonge antaŭ tagmezo de la sekvinta tago.
Ni lasis la ĉevalojn garditaj per apaĉo malsupre en la valo kaj supreniris. Sur la rando de la maldensejo staris gardisto, kiu salutis nin nur per mansegno. Ni ekkonis je la unua vido, kiel diligentaj la dudek apaĉoj estis estintaj pro pretigi la entombigon de la ĉefo kaj lia filino. Mi rimarkis amason da maldikaj arboj, kiuj estis faligitaj per la tomahokoj pro konstrui katafalkon. Krom estis grandaj amasaĵoj el ŝtonoj, kiuj estis alportegitaj kaj ankoraŭ alportegataj. En tiuj laboroj la apaĉoj, kiujn mi alkondukis, tuj partoprenis. Mi estis sciigata, ke la entombigo okazu jam la sekvintan tagon.
Flanke oni starigis simplan dometon, en kiu la du mortuloj estis kuŝigitaj. Tie ankaŭ Winnetou troviĝis. Estis dirata al li, ke ni alvenis. Li aspektis ektimige.
Winnetou preskaŭ ĉiam seriozis. Nur malofte aperetis rideto sur lia vizaĝo.
Neniam mi aŭdis lin laŭte ridi. Sed ĝenerale en liaj vire belaj trajtoj estis ĉiam esprimo de boneco kaj afableco, kaj liaj malhelaj veluraj okuloj povis kelkfoje eĉ vidi amikece. Hodiaŭ lia vizaĝo ŝajnis malmoliĝi ŝtonece. Liaj moviĝoj estis malrapidaj kaj pezaj.
Tiel li alvenis al mi, vidis malklare kaj esplore al ĉiuj flankoj, vidis en miajn okulojn per dolorplena esprimo kaj demandis:
„Kiam mia frato revenis?“
„Ĵuse.“
„Kie troviĝas la murdinto?“
„Ni ne kaptis lin.“
Dum tio respondo mi mallevis la vidon al la tero.
Ankaŭ li vidis teren. Mi ŝate volis ekkoni liajn pensojn. Nur post longa paŭzo li demandis:
„Ĉu mia frato ĉesis la persekutadon?“
„Ne. Mi ankoraŭ persekutas. Li venos tien ĉi.“
„Old Shatterhand rakontu!“
Li sidiĝis sur ŝtonon. Mi malleviĝis flanke de li kaj donis al li detalan raporton.
Li aŭskultis ĝin pacience ĝis la fino kaj ankaŭ silentis kelkan tempon poste, tiam demandis:
„Do mia frato ne scias ekzakte, ĉu la murdisto ne estis trafita de la revolveraj kugloj?“
„Ne. Sed mi povas aserti, ke mi ne lezis lin.“
Li malrapide kapskuis, premis mian manon kaj diris:
„Mia frato pardonu al mi la demandon, kiun mi faris, la demando, ĉu li ĉesis la persekutadon. Old Shatterhand estis farinta ĉion, kion li kapablis. Sam Hawkens bedaŭros esti estinta tiel senpripense. Ni pardonos tion al li kaj liberigos lin. Mi pensas ankaŭ kiel mia frato. La kajovajoj venos. Sed ili trovos nin alie, kiel ili esperas nin trovi. La kaptito ne estu traktata perforte, sed arde gardata. Morgaŭ la tomboj estos starigataj sur Intŝu-tŝunan kaj Nŝo-tŝin. Ĉu mia frato kune ĉeestos?“
„Tre dolorigus min, se Winnetou malpermesus tion al mi!“
„Mi ne nur permesas ĝin, mi petas tion al vi. Via ĉeesto eble tenos la vivon de multaj palvizaĝoj. La leĝo de la sango postulas la morton de multaj blankaj viroj.
Sed via okulo estas kiel la suno, kies varmeco malmoligas la glacion kaj estigas ĝin freŝiga akvo. Vi scias, kiun mi perdis. Estu vi al mi patro, kaj estu vi al mi fratino samtempe. Mi petas vin pri tio, Ŝarlih!“
Estis larmo en lia okulo. Li hontis, forkuris kaj malaperis ĉe la mortuloj en la dometo. Cetere li hodiaŭ nomis min la unuan fojon per mia antaŭnomo Karl kaj ankaŭ poste neniam elparolis ĝin en alia maniero – sed Ŝarlih.
Nun mi fakte devus priskribi la entombigon, kiu estis farata per ĉia indiana soleneco. Sed kiam mi pensas pri tiuj malgajaj horoj, mi ankoraŭ hodiaŭ sentas tiun profundan doloron, kvazaŭ ili estis nur je la hieraŭa tago. Tial mi petas rajti ellasi la priskribon.
La korpo de Intŝu-tŝuna estis fiksligata sur lian ĉevalon, tiam oni amasigis teron ĉirkaŭ ili, ĝis la besto ne plu povis moviĝi. Tiam ĝi ricevis kuglon en la kapon. La teramasaĵo estis plialtigata, ĝis ĝi kovris la rajdanton, liajn armilojn kaj lian medicinaĵon, tiam kovrata ĉirkaŭe per pluraj tavoloj de ŝtonoj ĝis la pinto.
Nŝo-tŝi ricevis per mia peto alian tombon. Mi ne volis lasi ŝin simple tiel esti kovrata per tero. Ni rektigis ŝin laŭ la trunko de arbo en sida pozicio kaj formigis per ŝtonoj ĉirkaŭ ŝi solidan, kavan piramidon, el kies pinto staris la supro de la arbo.
Mi estas estinta poste kun Winnetou kelkajn fojojn ĉe la Nugget-tsil pro viziti la tombojn. Ni ĉiam trovis ilin netuŝitaj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.