La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
WINNETOU IAŭtoro: Karl May |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Sam Hawkens pravis. Ĉiu kroma parolado nenecesis. Ni nun povis fari nenion, sed atendi la okaziĝojn.
La nokto estis tre nekomforta. Blovis vento, kiu iom post iom iĝis ventego. Je la mateno tiel malvarmiĝis, kiel oni ne ofte povas ĝin sperti en tiu regiono. Sam Hawkens rigardis la ĉielon kaj diris:
„Hodiaŭ verŝajne okazos io, kio ne ofte okazas tie ĉi. Fakte pluvos, se mi n'eraras. Tio tre avantaĝas al nia plano.“
„Kial?“ mi demandis.
„Ĉu vi ne povas elpensi tion? Ĉirkaŭrigardu, kiel la herbejo estas plena je piedpremaĵoj. Kiam la apaĉoj venos, ili tuj vidos, ke tie ĉi estis pli da homoj kaj bestoj ol ni fakte estas. Kiam komencas pluvi, la herboj rerektiĝos rapide. Alikaze la spuroj de tiu ĉi kampejo estus vidoblaj ankoraŭ post tri aŭ kvar tagoj. Mi foriĝos laŭeble baldaŭ kun la ruĝuloj.“
„Ĉu pro serĉi lokon por la atako?“
„Jes. Ja povus lasi ilin tie ĉi kaj venigi ilin poste, sed ju pli baldaŭ ili foriros, des pli rapide malaperiĝos la spuroj. Dume vi trankvile povas daŭrigi la laboradon.“
Li informigis la ĉefon pri sia intenco. Tangua akcpetis. Post mallonga tempo la indianoj forrajdis kun Sam kaj siaj du kunuloj. La loko, kiun li volis elekti estu sur la vojo, kiun ni volis primezuri.
Ni sekvis la antaŭrajdintojn tiel malrapide, kiel nia laboro antaŭiĝis. Ĉirkaŭ tagmezo la antaŭdiro de Sam realiĝis. Ĝi pluvis, fakte tiel forte, kiel ĝi povas pluvegi nur en tiuj latitudoj. Ĝi ŝajnis fali de la ĉielo kiel lago.
Meze en tiu akvoŝutado Sam kun Dick kaj Will revenis. Ni maljam vidis ilin, kiam ili estis proksimiĝintaj al ni je dek du aŭ dek kvin paŝoj, tiel dense la pluvo falis. Ili trovis utilan lokon. Parker kaj Stone montru ĝin al ni. Malgraŭ la pluvego Sam tuje resurvojiĝis, pro komenci sian esploristan laboron. Li volis plenumi sian taskon piedire, ĉar li tiel povis kaŝiĝi pli bone, olke li estus kunpreninta sian mulon. Kiam li estis malaperinta malantaŭ la densa pluvokurteno, mi havis la senton, ke la decido nun ne plu longe atendendis.
Kiel forte la akvoŝuto estis, tiel rapide ĝi reĉesis. Mallonge poste la suno brilis sur ni samvarme kiel hieraŭ. Ni rekomencis la laboron.
Niaj iloj estis sur ebena, ne tre granda, je tri flankoj de arbaro surkreskita savano, sur kiu staris tie kaj tie kelkaj arbedaĵoj. Tio estis tre konvena tereno al ni.
Ni rapide antaŭiĝis. Mi rimarkis, ke Sam Hawkens antaŭdiris la efikon de la pluvo ĝuste. La kajovajoj estis antaŭ ni rajdintaj ĵus tie, kie ni nun laboris, sed tamen neniuj premsignoj de la hufoj de iliaj ĉevaloj estis videblaj. Kiam la apaĉoj sekvos nin, ili neeble povos antaŭscii ke estis ducent da niaj aliancanoj en nia proksimeco.
Kiam komencis malheliĝi, kaj ni ĉesigis nian laboron, ni eksciis de Stone kaj Parker, ke ni troviĝos en la proksimeco de la verŝajna batalejo. Mi ŝate estus vidinta tiun lokon, sed jam estis tro malfrue hodiaŭ por tio.
La sekvintan matenon ni atingis post mallonga laborotempo rivereton, kiu fluis tra granda, lageteca malprofundaĵo, kiu verŝajne daŭre plenis je akvo, dum la riveretingo je pluraj lokoj preskaŭ sekis. Per la hieraŭa pluvo la lageto estis plenita ĝis la randoj. Al la lageto kondukis malvasta, senarbeda terlango de la savano, kiu estis surkreskitaj je la dekstra kaj maldekstra rando de arboj kaj arbedetoj. En la akvon eliĝis duoninsulo, sur kiuj estis ankaŭ arboj kaj arbedoj. Tie, kie ĝi aliĝis al la fiksa tero, ĝi estis tre malvasta, kaj tiam enakve vastiĝis kiel preskaŭ cirkloronda formitaĵo. Trans la ageto leviĝis malkrute altaĵo, sur kiu estis densa arbaro.
„Tiun lokon nia Sam elektis“, Stone diris kaj ĉirkaŭvidis per spertula mieno. „Ĝi vere ne povus esti pli utila al nia plano.“
Mi esplore rigardis la ĉirkaŭon. „Kie estas la kajovajoj, Mr. Stone?“ mi demandis.
„Ili kaŝiĝas, kaŝigas tre bone“, li ridetis sciante. „Vi povus klopodiĝi pene kaj tamen ne trovos unu spuron de ili, sed fakte vi povas certi, ke ili vidas nin bone kaj povas rigardi nin senĝene.“
„Do, kie ili estas?“
„Nur atendu, Sir! Unue mi klarigu al vi, kial Sam elektis tiun ejon. La savano, trans kiu ni venis, estis surkreskata de multaj unuopaj arbedaĵoj. Tio igas la kaŝsekvadon de ni al la apaĉaj esploristoj tre facila. Nia tendeja fajro brilis trans tiu terlango longe for en la savanon, de kie venos la malamikoj. Ĝi allogos la apaĉojn. Ili povas proksimiĝi al ni tute konvene, kiam ili teniĝas malantaŭ la arboj kaj arbedoj. Mi diras al vi, meŝ’ŝurs, ke ni certe ne eblis trovi pli perfektan lokon!“
Lia senkarna, veterdurita vizaĝo brilis per kontento. Sed la ĉefinĝeniero tute ne havis la saman opinion. Li skuis la kapon kaj diris:
„Kia viro vi ja estas, Mr. Stone! Tiu ulo ĝojiĝas, ke li povas esti tiel konvene atakata! Mi diras al vi, ke tio plaĉas al mi tiel malmulte, ke mi foriĝos!“
„Pro tiukaze eĉ pli facile povi kaptota de la apaĉoj! Ne permesu al tia fipenso veni en vian menson, Mr. Bancroft! Memkompreneble mi ĝoju pri tiu ĉi loko! Se ĝi igas ĝin facila al la apaĉoj nin kapti, estos poste eĉ multe pli konvena al ni kapti ilin. Nur vidu trans la akvon. Tie supre sur la altaĵo, meze en la arbaro, estas la kajovajoj. Iliaj esploristoj sidas sur la plej altaj arboj kaj certe vidis nin veni.
Samfacile ili ĝin rimarkos, kiam la apaĉoj venos. De tie supre ili povas vidi for trans la savano.“
„Sed“, la ĉefinĝeniero kontraŭis, „kiel la kajovajoj povos utili al ni, kiam ili estas trans la akvo for en la arbaro?“
„Tie ili estas nur intertempe, ĉar ili alikaze estus ekkonota de la esploristoj de la apaĉoj. Kiam la esploristoj estos foriĝontaj, la kajovajoj transvenos al ni kaj kaŝiĝos sur la duoninsulo, kie ili ne estas videblaj.“
„Ĉu la esploristoj de la apaĉoj ne sambone povas veni tien?“
„Ili certe povas, sed tion ni ne permesos al ili.“
„Tiukaze vi devus forpeli ilin, kaj tamen ni agu, kvazaŭ ni scius nenion pri ilia ĉeesto. Kiel vi volas kunrimigi tion, Mr. Stone?“
„Tre facile. Ni memkompreneble ne agu, kvazaŭ ni serĉus ilin, kaj tial ne povas malpermesi al ili suriri la duoninsulon. Sed la terlango estas, kie ĝi aliĝas al la bordo, nur tridek paŝojn vaste, kaj tiun malvastaĵon ni baros per niaj ĉevaloj.“
„Ĉevaloj kiel baraĵo! Ĉu tio eblas?“
„Certe. Ni ligigas la ĉevalojn tie al la arboj. Tiel vi povas certi, ke neniu indiano proksimiĝas, ĉar la ĉevaloj evidentigos lin per iliaj spirego. Ni do lasas la esploristojn veni kaj esplori senĝene. Sur la duoninsulon ili ne venos. Kiam ili estos for, pro informigi iliajn militistojn, la kajovajoj alvenos kaj kaŝiĝos sur la duoninsulo. Tiam la apaĉoj venos kaŝirante kaj atendos, ĝis ni kuŝiĝos pro dormi.“
„Sed kio, se ili ne atendas tiel longe?“ mi interrompis lian paroladon. „Tiukaze ni ne povas plu kaŝe foriri!“
„Ankaŭ tio ne estus danĝera“, li respondis. „La kajovajoj tuje venus pro helpi al ni.“
„Sed tio ne okaziĝos sen sangoverŝo, kaj ni ja volas eviti ĵus tion.“
„Jes, Sir, ĉi tie en la okzidento oni ne mezuru la verŝatan sangon je gutoj. Sed tute ne afliktiĝu! La sama aĵo boneble detenos la apaĉojn de ataki nin dum ni ankoraŭ vekas. Ili ja diru al ili mem, ke ni estus defendiĝontaj. Kaj eĉke ni nur estas dudek viroj, tamen certe kelkaj el ili estus mortigotaj, antaŭ ili sukcesus sendanĝerigi nin. Ne, ili ŝatas ilian vivon kaj sangon same kiel ni. Tial ili atendos, ĝis ni estos kuŝiĝinta pro dormi. Tiam ni lasos finbruli la fajron kaj poste cedos sur la insulon.“
„Kaj kion ni faros ĝis tiam? Ĉu ni povas labori?“
„Jes. Vi nur reestu tie ĉi je la decidiga horo.“
„Tiukaze ni ne perdu tempon. Venu, meŝ’ŝur:oj, proke ni ankoraŭ sukcesos ion!“
Ili agis laŭ mia invito, kvankam ili ne sentis laboreme. Mi estas konvinkita, ke ili ĉiuj plej favore estus fiforirintaj. Sed tiukaze la laboro ne povus esti finigata, kaj ili ne estus ricevontaj monon laŭ la kontrakto. Ili ne volis rezigni pri la mono. Kaj se ili tamen estus fifuĝintaj, la apaĉoj estus sekvintaj ilin tre baldaŭ. Ne, ili ekkonis, ke ili estis pli savaj tie ĉi, kaj tial ili restis.
Mi ekspektis la estontajn okazojn tute ne indiferente. Mi estis en stato, kiun oni kutime nomigas kanona febro. Timo ĝi ja ne estis, mi estis sentinta ĝin certe jam antaŭe, kiam mi mortigis la bubalon kaj poste la urson.
Hodiaŭ eble ĝi estos homoj; ĉi tio estis, kio malkvietigis min. Mian vivon mi ja defendiĝos certe. Sed kio okazos al Intŝu-tŝuna kaj Winnetou?
Mi pensadis la lastajn tagojn tiel ofte pri Winnetou, ke li ĉiam pli kariĝis al mia koro. Cetere mi pli poste mi eksciis de Winnetou, ke li tiutempe pensis same ofte pri mi, kiel mi pri li.
Mia malkvieto estis eĉ per la laboro ne malmultigata, sed mi sciis ekzakte, ke ĝi estos ekmalaperata en la momento de la decidigo. Tial mi deziris, ke tiu momento venu tre baldaŭ. Kaj tiu deziro plenumiĝis. Estis jam mallonge post tagmezo, ke ni vidis Sam Hawkens:on veni al ni. La malgranda viro aspektis laca, sed la ruzaj okuloj vigle brilis malantaŭ la malhela barba arbaraĵo.
„Ĉu ĉio sukcesis?“ mi demandis. „Mi povas ekkoni je vi, ke vi sukcesis, olda Sam.“
„Ĉu?“ li diris ridetante. „Kie ĝi estas skribita sur mi? Ĉu sur mia nazo aŭ nur sur via imago?“
„Ĉu imago? Pshaw! Kiu vidas viajn okulojn, ne povas dubi.“
„Ĉu do miaj okuloj min perfidas? Bone pro postaj fojoj, ke mi scias tion. Sed vi pravas. Ĉio sukcesis al mi, kaj eĉ multe pli bone ol mi aŭdacis esperi!“
„Vi vidis la esploristojn, ĉu?“
„Ĉu esploristojn? Ĉu vidis? Ne nur la esploristoj, sed la tutan aron, kaj mi ne nur vidis ilin, sed eĉ kaŝaŭskultis ilin.“
„Ĉu kaŝaŭsklutis? Do rapide ekparolu, kion vi eksciis!“
„Ne nun kaj ne tie ĉi. Prenu viajn ilojn kaj iru al la kampejo! Mi sekvos, nur iru antaŭe al la kajovajoj pro diri al ili, kion mi aŭskultis kaj kiel ili agu.“
Li iris al la rivereto je la flanko de la lageto, transsaltis kaj malaperis sur la alia flanko en la arbaron. Ni prenis niajn aĵojn kaj iris en la tendejon, kie ni atendis la reveno de Sam. Ni nek vidis nek aŭdis lin veni. Subite li staris meze inter ni kaj diris petole:
„Jen mi estas, mylord:oj! Ĉu vi do havas nek okulojn nek orelojn? Ja elefanto povus surprizigi vin, kies piedbatojn oni aŭdas jam duonhoron antaŭe!“
„Ĉiukaze vi ne sursceniĝis en elefanta maniero“, mi respondis ridante.
„Eble. Mi nur volis montri al vi, kiel proksimiĝi al homoj, senke ili ekscias ĝin.
Vi trankvile jen sidis kaj ne parolis. Estis tute mallaŭtaj. Kaj tamen ne aŭdis min, kiam mi proksimiĝis. Tiel ĝi ankaŭ estis hieraŭ, kiam mi kaŝaŭskultis la apaĉojn.“
„Rakontu tion al ni, Sam!“
„Well, vi ĝin aŭdu. Sed mi sidiĝu pro tio, ĉar mi tre lacas. Miaj kruroj kutimiĝis al la rajdado kaj ne plu akceptas la iradon. Ja ankaŭ estas pli noble aparteni al la kavalerio ol al la infanterio, se mi n'eraras.“
Li sidiĝis en mian proksimon, videtis ĉirkaŭe al ĉiuj el ni unu post la alia kaj tiam diris, signifige skuinte la kapon:
„Do, hodiaŭ vespere la danco komencas!“
„Ĉu jam hodiaŭ?“ mi demandis duone suprizigite kaj duone ĝojigite, ĉar mi deziradis, ke la decidiĝo baldaŭ venu. „Tio estas bone, tio estas tre bone!“
„Hm, ja ŝajnas, ke vi senpacience ekspektas la atakon de la apaĉoj! Sed vi pravas. Estas bone, kaj ankaŭ plaĉas al mi, ke ni ne atendu longe plu. Estas tre nekonforma devi atendaĉadi ion, kio ja povas havi alian finon, ol oni pensas.“
„Ĉu alian finon? Ĉu okaziĝis io, pri kio ni afliktiĝu?“
„Tute kaj plene ne. Male! Estas eĉ maljam nun, ke mi estas tute konvinkita, ke ĉio okaziĝos bone. Sed sperta viro scias, ke eĉ la plej bona infano povas estiĝi malica fiulo. Eĉ la plej bona aĵo povas misdirektigata per ia hazardo sur la malĝustan vojon.“
„Sed ĉu tio estas pritiminda nun?“
„Ne. Laŭ ĉio, kion mi aŭdis, la sukceso estas kvazaŭ atinginta.“
„Kion vi do aŭdis? Nu finfine rakontu, kio okazas!“
„Lante, lante, mia juna Sir! Ĉio laŭvice. Kion mi aŭdis, mi ne jam povas diri, ĉar mi ja sciu, kio okaziĝis antaŭe. Mi foriris dum la pluva vetero. Ne devis atendi la ĉeson, ĉar la pluvo ne povas iĝi trans mia jako, eĉ ne la plej forta, hihihihi. Mi iris preskaŭ ĝis la ejo, kie staris niaj tendoj, kiam la du apaĉoj venis al ni. Sed tie mi kaŝiĝu, ĉar mi vidis tri ruĝulojn, kiuj tie ĉirkaŭesploraĉis. Estas apaĉesploristoj, mi pensis, kaj ili ne iros pli for, ĉar ili ja nur iru ĝis tie. Kaj tiel ĝi estis. Ili esploradis la lokon sen trovi mian spuron, kaj tiam sidiĝis sub la arbojn, ĉar estis tro malseka pro sidi ekster la arbaro. Tie ili kaŭris kaj atendadis certe du horojn. Sidiĝis mi ankaŭ sub arbon kaj same atendadis du horojn. Mi ja sciu, kio okazis nun. Venis rajdantaro, pentrita per la militaj farboj. Mi tuj ekkonis ilin: Intŝu-tŝuna kaj Winnetou kun iliaj apaĉoj.“
„Kiom ili estis?“
„Ĵus kiom mi ekspektis. Mi nombrigis ĉirkaŭ kvindek homojn. La esploristoj venis el la arbaro kaj raportadis al la ĉefo. Tiam ili iru antaŭe. La aro postiris malrapide. Vi ja povas esti certe, gentleman:oj, ke Sam Hawkens iĝis sekvinta. La pluvo forviŝis la spurojn, sed viaj bastonoj ja tieis kaj servis kiel gvidiloj. Mi deziris, ke iam en mia longa vivo estus donacinta al mi tiel bela kaj klara spuro.
Sed devis tre sin gardi, la apaĉoj, ĉar ili povis ektrovi nin malantaŭ. Tial antaŭiĝis nur malrapide. Ili agadis tre ruze kaj singarde. Vere estis plezuro rigardi ilin. Eĉ la plej eta moviĝo de tiuj du ruĝuloj estis prikalkulita. Neniu vorto estis parolata. Oni komunikis nur per mansegnoj. Tri kilometrojn malantaŭ la loko, kie mi unue vidis ilin, ĝi malheliĝis. Ili elseliĝis, fiksigis iliajn ĉevalojn kaj malaperis en la arbaron, kie ili volis resti ĝis la mateno.“
„Kaj tie vi kaŝaŭskultis ilin, ĉu?“
„Jes. Kiel saĝaj militistoj ili ne bruligis fajron. Sed ĉar Sam Hawkens estas same saĝa kiel ili, li pensis, ke ili tiel ankaŭ ne povis vidi lin tiel facile. Tial mi ankaŭ malaperiĝis sub la arboj kaj rampis sur la ventro antaŭen, ĝis mi venis en ilian proksimon kaj povis aŭdi ĉion, kion ili parolis.“
„Sed, ĉu vi komprenis ĉion?“
„Senprudenta demando! Mi ja povas aŭdi, kio estas parolata!“
„Mi volis demandi, ĉu ili uzis la angla-indianan ĵargonon?“
„Ili tute ne uzis ion, sed interparolis, se mi n'eraras, fakte en la dialekto de la meskaleroj, kiun mi sufiĉe bone komprenas. Malrapide mi antaŭiĝis, ĝis mi troviĝis en la proksimo de la du ĉefoj. Ili foje interŝanĝis kelkajn vortojn, ja mallonge, laŭ indiana maniero, sed enhavoplene. Mi tie ekkonis multon kaj nun scias, kion mi pensu.“
„Do ekparolu“, mi petis, kiam Sam faris paŭzon.
„Verece do volas havi nin. Volas kapti nin vivantaj.“
„Do ne mortigi, ĉu?“
„Sed jes, iomete mortigi nin ili volas, sed ne tuje. Volas nur kapti nin sen lezi nin, kaj porti nin poste en la vilaĝojn de la meskaleroj apud la Rio Pecos, kie ni estu katenota al la torturfostoj kaj bruligota vivante. Well, plene same kiel karpoj, kiujn oni kaptas, portas hejmen, metas en akvo kaj nutrigas, pro poste kuiri ilin kun ĉiaspeca spico. Mi miras, kia viandaĵo la maljuna Sam tie estos, speciale, se ili metas min tute en la poton kaj rostas min en mia ĉasĉemizo, hihihihi!“
Li ridis en sia stranga, mallaŭta maniero momente kaj poste pluigis:
„Ili celas precipe al Mr. Rattler, kiu sidas tie tiel trankvile ravita inter vi kaj vidas al mi tiel feliĉe, kvazaŭ la paradizo atendas lin kun ĉiuj siaj beataĵoj. Jes, Mr.
Rattler, vi estis metinta supon en vian teleron, kiun mi ne ŝatus manĝi. Vi estos ponardota, fostota, venenota, pikota, pafota, radumota, kaj pendigota, ĉiam unu dece post la alia kaj ĉio nur iomete, proke vi restos vivante laŭeble longe kaj povas ĝui ĉiujn tiujn penegojn per ĝusta gusto. Kaj se vi poste kvankam ankoraŭ ne estos morta, vi estos metota kune kun Klekih-petra, kiun vo mortpafis, en fosejon kaj enterigota vivanta.“
„Ĉielo! Ĉu ili diris tion?“ demandis Rattler, kies vizaĝo estiĝis mortule pala per teruro.
„Certe! Kaj vi ja ĝin meritas. Mi ne povas helpi al vi je tio. Nur volas deziri, ke vi tiam, post vi spertis ĉiujn tiujn manierojn morti neniam plu faras tian kruelan agon. Sed pensas, ke vi lasos tion. La korpo de Klekih-petra estis transdoninta al medicinisto, kiu portas ĝin hejmen. Vi sciu, tiuj ruĝuloj de la sudo scias trakti kadavron tiel, ke ĝi restas freŝaj longan tempon. Mi vidis mumiojn de indianinfanoj, kiuj ankoraŭ post cent jaroj aspektis tiel freŝaj, kvazaŭ ili nur hieraŭ estis vivintaj. Se ni ĉiuj estos kaptotaj, oni faros la plezuron al ni rigardi, kiel ili igas el la vivanta korpo de Mr. Rattler tian mumion.“
„Mi ne restas tie ĉi!“ Rattler vokis terurigite. „Mi foriros! Ili ne kaptos min!“
Li volis salti sur siajn piedojn. Sam Hawkens retiris lin malsupren kaj avertis:
„Neniun paŝon for de tie ĉi, se via vivo karas al vi! Mi diras al vi, ke la apaĉoj eble jam okupis la tutan ĉirkaŭon. Vi kurus rekte en iliajn manojn.“
„Ĉu vi vere kredas tion, Sam?“ mi demandis.
„Jes. Mi havas ĉiun kaŭzon supozi tion. Ankaŭ ne eraris pri aliaj aferoj. Cetere la apaĉoj fakte jam estis elrajdintaj kontraŭ la kajovajoj, en kompleta armeo, al kiu la du ĉefoj volis iri, post ili finigis la aferon pri ni. Nur tial ĝi eblis, ke ili povis reveni tiel rapide al ni. Ili ne devis rajdi en ilian vilaĝon pro venigi militistojn, sed ili trovis la kontraŭ la kajovajoj elrajdintajn tribojn survoje. Ili donis la korpon de Klekih-petra al la medicinisto kaj kelkaj aliaj viroj pro hejmenigi ĝin kaj elektis kvindek bonajn rajdistojn, kiuj kaptu nin.“
„Kie estas la aliaj trupoj, kiuj batalu kontraŭ la kajovajoj?“
„Mi ne scias. Ne estis unu vorto parolita pri tio. Krome povas tute egala al ni.“
Pri tio la olda Sam eraris. Tute ne povis egali al ni, kie troviĝis tiuj multopaj aroj. Tion ni spertis jam mallonge poste. Sam rakontis plu:
„Kiam mi estis sufiĉe aŭskultinta, mi estis povinta min igi reen al vi. Sed dum la nokto tiel malfacilis kaŝigi la propran spuron. Ili estus povintaj vidi ĝin en la mateno. Tial mi restis kaŝata la tutan nokton en la arbaro kaj resurpiediĝis, kiam ili estis forrajdintaj. Mi sekvis ilin ĝis ĉirkaŭ ses mejloj for de tie ĉi kaj tiam iris kromvoje, pro malvidate veni al vi. Well, jen vi scias ĉion, kion mi povas diri al vi.“
„Vi do ne lasis vin vidi antaŭ ili, ĉu?“
„Ne.“
„Kaj ankaŭ zorgis, ke ili ne povas vidi viajn spurojn, ĉu?“
„Jes.“
„Sed vi ja diris, ke vi volis videbliĝi antaŭ ili!“
„Mi ja scias, scias! Ankaŭ videbligus min. Sed ne necesis, ĉar– ŝŝŝ! Ĉu vi aŭdis tion?“
Li estis interrompata de la triobla voko de aglo.
„Tio estas la esploristoj de la kajovajoj. Ili sidas tie supre en la arboj. Mi diris al ili, ke ili donu al mi tiun segnon, kiam la apaĉoj aperas tie sur la savano. Venu, Sir, ni vidu, ĉu vi havas bonajn okulojn!“
Tiu invito estis direktita al mi. Li stariĝis. Mi prenis mian pafilon kaj volis sekvi lin.
„Haltu!“ li diris. „Lasu la pafilon tie ĉi. La okzidentulo ja neniam apartiĝu de sia pafilo. Sed nun ni faru escepton kaj agu, kvazaŭ ni tute ne pensus pri ia danĝero.
Ni agu kavazaŭ ni kolektus lignon por fajro. Per tio la apaĉoj klonkudos, ke ni restos tiun matenon ĉi tie. Tio povas esti nur utila al ni.“
Ni promenadis tute senzorge inter la arbaj kaj arbedaj aroj transe al la malkovrata herbejo kaj sur la savanon. Tie ni kolektis maldikajn branĉojn je la rando de arbedo kaj kaŝe ĉirkaŭvidetis serĉante la apaĉojn. Se iuj troviĝus, ili estu malantaŭ la arbedaĵoj, kiuj staris tie kaj tie distrita sur la savano.
„Ĉu vi vidas iun?“ mi demandis Sam:on post tempo.
„Ne“, li flustris.
„Mi ankaŭ ne.“
Ni penigis niajn okulojn, sed povis vidi nenion. Sed tamen mi pli poste eksciis de Winnetou, ke li estis kuŝinta maksimume kvindek paŝojn for de mi malantaŭ arbedeto rigardinte min. Ne sufiĉas, ke oni havas ardajn okulojn, oni ankaŭ estu kutimiĝita. Tiaj miaj okuloj tiutempe ne jam estis. Hodiaŭ mi tuje ekkonus Winnetoun, eĉ se ĝi nur estus per la kuloj kiuj flugis pli dense ĉirkaŭ lia kaŝejo ol super la aliaj arbedaĵoj.
Ni do revenis senrezulte al la aliaj kaj nun ĉiuj okupiĝis per la kolektado de ligno por la tendeja fajro. Ni kunigis pli ol ni bezonis.
„Ĝuste tiel“, diris Sam. „Ni lasu kroman lignon por la apaĉoj. Kiam ili ekatakos nin kaj ni estos malaperontaj, ili rapide povu bruligi fajron.“
Nun tre rapide malheliĝis. Sam kaŝiĝis, kiel la plej sperta, tute antaŭe, kie la herbejo de la savano komencis. Li volis kaŝaŭskulti la esploristojn, kiujn ni povis certe ekspekti. Ili estus volintaj esplori nian tendejon. La fajro estis bruligita kaj lumis trans la herbeja zono for en la savanon. La apaĉoj certe supozis nin esti sengardiĝaj kaj nespertaj viroj. La granda fajro bone taŭgis montri al la kontraŭulojn la vojon al ni.
Ni vespermanĝis kaj kuŝiĝis, kvazaŭ ni pensus pri nenion danĝeran. La pafiloj estis malproksime for de ni, sed en la direkto al la duoninsulo, proke ni povis ilin kunpreni pli poste. La terlango estis barita per niaj ĉevaloj laŭ la propono de Sam.
Ekde la komenco de la malhelo pasis ĉirkaŭ tri horoj, kiam Sam revenis sensone kiel ombro kaj raportis per mallaŭta voĉo:
„La esploristoj venas! Du viroj, unu je tiu, kaj la alia sur la alia flanko. Mi aŭdis kaj vidis ilin.“
Do ili proksimiĝis al ni je du flankoj de la herbeja zono kaj teniĝis en la malhelo de la arbedo. Sam sidiĝis al ni kaj diris ion per laŭta voĉo pri la pli unua pli taŭga temo, kiu ideis al li. Ni respondis al li. Tiel komenciĝis interparolado, kies vigleco certigu la esploristojn. Ni sciis, ke ili tieis kaj arde rigardis nin, sed evitis direktigi nur unu solan suspektan vidon al la arbedoj.
Nun ni antaŭ ĉio ekkonu, kiam ili reforiĝis. Ni ne povis aŭdi ilin, kaj ankaŭ ne vidi, kaj tamen ni ne perdu unu sekundon ekde la momento de ilia reiro.
Ekspektindis, ke tiam jam post mallonga tempo la tuta aro kaŝe proksimiĝus. Sed intertempe la kajovajoj ekokupu la duoninsulon. Tial ĝi estus pli bone ne atendi ilian foriĝon, sed devigi ĝin. Tial Sam stariĝis, agus kvazaŭ li serĉus lignon kaj eniĝis en la arbedaĵon je unu flanko. Mi faris la samon je la alia flanko.
Ni nun povis esti certaj, ke la esploristoj reforiĝis. Sam metis ambaŭ manojn al la buŝo kaj sonigis trioble la blekon de grandrano. Tio estis la signalo por la kajovajoj, ke ili venu. Ĉar ni troviĝis apud akvaĵo, la voko de grandrano ne povis suspektiĝi. Nun Sam rekaŝiris reen al sia aŭskulta posteno, pro povi anonci al ni la alveno de la ruĝuloj.
Pasis almenaŭ du minutoj ekde de la bleko de la grandrano, kiam la kajovajoj venis rapidiĝe, unu proksime post la alia, longa vico el ducent militistoj. Ili ne atendadis en la arbaro, sed antaŭiĝis jam antaŭ la signalo ĝis la akvaĵo kaj tiam saltis trans la rivereto. Kiel serpentoj ili rampis malantaŭ nin en nia ombraĵo plata sur la tero al la duoninsulo. Tio okazis tiel lerte kaj rapide, ke la lasta estis rampe pasinta nin post maksimume tri minutoj.
Nun ni atendis Sam:on. Li ekaperis el la malhelo kaj murmuretis al ni:
„Ili venas, refoje je du flankoj, laŭ mia aŭskultado. Ne metu lignon sur la fajron plu. Ni zorgu, ke restos iom da ardaĵo, proke la apaĉoj povas rapide rebruligi la fajron.“
Ni amasigis la restintajn lignaĵojn tiel ĉirkaŭ la fajro, ke la ardaĵo ne povis heligi la ĉirkaŭon kaj perfidi nian malaperiĝon. Kiam tio estas farita, ĉiu el ni sentu iomete kiel aktoro. Ni sciis, ke estis ĉirkaŭ kvindek apaĉoj estis en nia proksimo, sed agu, kvazaŭ ni ne estis sciantaj. Nia vivo dependis de la sekvintaj sekundoj. Ni ekspektis, ke la apaĉoj atendus, ĝis ni estis dormantaj. Sed kio okaziĝu, se ili ne farus tion, sed atakus nin jam antaŭ tio? Tiukaze ni ja havus ducent kajovajojn kiel helpantoj, sed tio kostus nian vivon. La decidiĝo ĉeestis. Mi estis tiel trankvila, kvazaŭ mi ludu nur partion de ŝako aŭ domeno.
Rattler kuŝis longe elstreĉita sur la tero. Li estis turniginta sian vizaĝon al la tero kaj pretendis dormi. La mortotimo kaptis lin per malvarmegaj manoj. Liaj ,famaj okzidentuloj‘ fiksrigardis unu la alian pale kaj timoplene. Ili povis nur elpuŝi interrompitajn vortojn, kaj tamen partoprenu en nia interparolado. Will Parker kaj Dick Stone sidis tie tiel komforte, kvazaŭ ne ekzistis unu apaĉo en la tuta. Sam Hawkens rakontis unu ŝercon post la alian, kaj mi laŭeble laŭte ridis pri tio, kion li diris.
Kiam finfine estis pasinta pli ol duona horo ni povis esti konvikita, ke la atako okaziĝu post la dormiĝo. Alikaze li jam delonge estus farita. La fajro estis preskaŭ finbrulinta. Mi decidis ne plu prokrasti la decidiĝon. Tial mi oscedis kelkajn fojojn, elstreĉiĝis kaj diris:
„Mi lacas kaj volas dormi. Ĉu vi ne ankaŭ dormemas, Sam Hawkens?“
„Mi ne kontraŭas. Mi faros la samon“, li respondis. „La fajro finiĝas. Bonan nokton!“
„Bonan nokton!“ diris ankaŭ Stone kaj Parker. Tiam ni foriĝis laŭeble malproksime de la fajro kaj elstreĉiĝis sur la tero.
La flamo pli kaj pli malgrandiĝis, ĝis ĝi estingiĝis tute. Nur la ardaĵo ankoraŭ malhele lumetis. Sed ĝia brilo ne povis fali sur ni, pro la ĉirkaŭstokita ligno. Ni kuŝis en la malhelo. Nun endis nin savigi mallaŭte. Mi ekprenis mian pafilon kaj forŝovis min malrapide. Sam estis je mia flanko, la aliaj sekvis. Proke neniu perfidanta bruo estis aŭdanta, mi piedbatigis unu ĉevalon, perke mi forte kuris kontraŭ ĝi. Tio supersonu ĉion bruaĵon. Ĉiuj sukcesis atingi la kajovajojn, kiuj kuŝis en embusko kiel batalemaj panteroj.
„Sam“, mi flustris, „kiam la du ĉefoj estu savotaj, ni ne lasu ilin al la kajovajoj.
Ĉu vi konsentas?“
„Jes.“
„Mi zorgos pri Winnetou. Vi, Stone kaj Parker povas ataki Intŝu-tŝunan.“
„Vi unu kaj ni tri kune ankaŭ nur unu, ĉu? Tiu kalkulaĵo ne ĝustas, se mi n'eraras.“
„Sed tamen ĝi restu tiel. Mi rapide venkos Winnetoun, sed vi estu triope, proke lia patro ne povas defendiĝi. Se estos permesota al li tempo kaj spaco pro defendiĝi, tio povas signifi al li lezo aŭ la morto.“
„Well, vi pravas! Sed proke neniu kajovajo komencos nian taskon, ni antaŭiĝu iomete, proke ni estas inter la unuaj. Venu!“
Ni rampis antaŭen al la fajro kaj nun atendis streĉiĝe la batalkriadon de la apaĉoj. Kutime ilia estro donas per kriado la signalon pro la atako, kaj tiam la aliaj kunkantas per laŭeble infera kriego. Tiu bleko prenu la kuraĝon pri defendiĝo de la atakato. Oni povas imiti tiun sonon, kiel ĝi sonas je la plej multaj triboj, perke oni elpuŝas en la plej alta falseto longan „Hiiiiiiiiiiiiii“on, dum kio oni batas per la plata mano tre rapide sur la lipoj, tielke la sono aŭdeblas kiel trilo.
La kajovajoj estis same streĉitaj kiel ni. Ĉiuj el ili ankaŭ volis esti la unua. Tial ili insistiĝis antaŭen, ke ni pli kaj pli estis ŝovitaj antaŭen. Tio povus estiĝi al ni danĝera, ĉar ni ĉiam pli proksimiĝis al la apaĉoj. Tial mi tree esperis, ke la atako baldaŭ okaziĝus.
La espero estis finfine plenumata. La menciita „Hiiiiiiiiiii“:ado eksonis per tiel akra, strida bruo, ke ĝi penetris tra mia tuta korpo. Tiam sekvis kriado, kiu sonis tiel hororiga, kvazaŭ ĝi estis elpuŝata de mil diabloj. Ni aŭdis rapidajn paŝojn kaj saltojn sur la mola tero. Tiam subite ĉio kvietis. Kelkajn momentojn nenio moviĝis. Oni povus esti aŭdanta fornikon iri. Tiam Intŝu-tŝuna vokis unu mallongan vorton: „Ko!“
Tiu vorto signifas fajro, do ekbruligu fajron. Nia cendo ankoraŭ ardis. La flanke surstokitaj sekaj ligneroj kaj branĉoj estis bone bruleblaj. La apaĉoj obeis la ordonon rapide kaj ĵetis lignon sur la bruletan cendon. Daŭris nur malmultajn sekundojn ĝis alte supren ekbrulis flamo, kiu heligis la ĉirkaŭon de la fajro.
Intŝu-tŝuna kaj Winnetou staris flankalflanke. Rapide formiĝis cirklo el militistoj ĉirkaŭ ili, kiam la apaĉoj mirante, ke ni estis malaperintaj.
„Uf, uf, uf!“ ili vokis.
Winnetou montris jam nun, malgraŭ sia juneco, la prudentecon, kiun mi admiris je li tiel ofte pli poste. Li diris al si, ke ni ankoraŭ estu en la proksimeco, kaj ke la apaĉoj, kiuj staris ĉe la fajro kaj en la helo, nun estas en malavantaĝo, ĉar ili estis klarvideblaj alcelaĵoj por niaj pafiloj. Tial li vokis:
„Tatiŝa, tatiŝa!“
Kiel mi pli poste ekkonis, tio signifas „forkuru!“. Ankaŭ Winnetou volis ekkuri, sed mi estis aginta pli rapide. Kvar, kvin rapidaj paŝoj igis min al la cirklaĵo, kiu ĉirkaŭis lin. Dekstren kaj maldekstren mi disĵetis la apaĉojn, kiuj starris sur mia vojo. Hawkens, Stone kaj Parker min sekvis. Kiam Winnetou ĵus vokis sian laŭtan „Tatiŝa, tatiŝa!“:n kaj deturniĝis pro ekkuro, mi staris antaŭ li. Unu momenton ni fiksrigardis unu la alian. Lia mano fulmrapide iĝis al la zono pro ekpreni la tranĉilon. Sed tiam jam mia pugnobato trafis lin sur la tempion. Li ŝanceliĝis kaj falis sur la teron. Samtempe mi vidis, ke Sam, Will kaj Dick estis kaptintaj lian patron.
La apaĉoj kriegis per furiozo, sed iliaj kriado ne estis aŭdebla, ĉar ĝi estis subsonigata per la hororiga vokegado de la kajovajoj, kiuj nun ekatakis iliajn kontraŭulojn.
Mi staris meze en la amasaĵo de batalantaj kaj bruegaj homoj, kiuj atakis unu la alian. Ducent kajovajoj kontraŭ kvindek apaĉoj, do kvar kontraŭ unu! Sed la militistoj de Winnetou defendiĝis laŭpove. Mi devis uzi ĉiujn miajn fortojn pro teni plurajn apaĉojn for de mi. Ĉar mi staris en ilia mezo, mi turniĝu kiel turbaĵo.
Mi uzis nur miajn pugnojn dum tio, ĉar mi ne volis lezi aŭ mortigi iun el ili. Kiam mi estis terenbatinta kvin aŭ kvar, mi reestis libera. Sammomente la defendiĝo ĝenerale iĝas pli malforta. Post kvin minutoj la batalado estis finigita.
La ĉefo Intŝu-tŝuna kuŝis katenite sur la tero, flanke de li la senkonscia Winnetou. Ankaŭ li estis katenata. Neniu apaĉo sukcesis fuĝi, supozeble ĉar neniu el ili haviĝis la ideon filasi siajn ĉefojn kaj forkuri. Multaj el ili estis lezitaj, same kvanto da kajovajoj. Bedaŭrinde eĉ tri el la kajovajoj kaj kvin el la kajovajoj estis mortigitaj. Tio ne estis estinta nia intenco, sed la forta defendiĝo de la apaĉoj devigis la kajovajojn uzi iliajn armilojn pli forte, ol ni deziris.
La venkitaj kontraŭuloj estis ĉiuj katenataj. Tio ne estis penado, ĉar ĉiam tri kajovajoj fiksprenis unu apaĉon, dum la kvara aŭkvina rapide katenigis lin.
La mortuloj estis portataj flanken. Ĉar la lezitaj kajovajoj estis prizorgataj de iliaj samtribanoj, ni blankuloj komencis bandaĝi la lezitajn apaĉojn. Dum tio ni ne nur vidis furiozajn vizaĝojn, sed eĉ estis trovis defendiĝadon je kelkaj. Ili estis tro fiere promesi helpon de iliaj kontraŭuloj kaj pli prefere lasis la sangon flui el iliaj lezaĵoj. Mi ne sentis aflikton pri tio, ĉar la lezoj ne estis seriozaj.
Kiam ni finigis tiun agadon, ni unue komencis demandiĝi, kion ni faru kun la kaptitoj dum la nokto. Mi volis laŭeble faciligi la aferon al ili. Sed Tangua ekkoleris kontraŭ mi:
„Tiuj hundoj ne estas via posedaĵo, sed nia. Mi sole destinas, kio okazos al ili.“
„Nu, kio?“ mi demandis lin.
„Ni estus lasontaj ilin vivante, ĝis ni estos revenintaj en niajn vilaĝojn. Sed ĉar ni volas ataki iliajn loĝejojn, kaj ĉar la vojo ĝis tiuj estas ankoraŭ longa, ni ne longe portaĉos ilian pezegon. Ili ĉiuj estos katenotaj al la torturfosto.“
„Tion mi kredas ne.“
„Kial?“
„Ĉar vi estis eraranta, kiam vi diris, ke la apaĉoj estas via posedaĵo. Tio estis malĝusta.“
„Tio ĝustis!“
„Ne. Laŭ la leĝoj de la okzidento destinas pri la venkinta nur tiu, kiu venkis lin.
Do prenu la apaĉojn, kiujn vi venkis. Mi ne kontraŭos pri tio. La aliajn, kiujn ni kaptis, posedas ni.“
„Uf, uf! Kiel saĝe vi parolas. Do vi ja volas teni ankaŭ Intŝu-tŝunan kaj Winnetoun?“
„Memkompreneble!“
„Kaj kio, se mi ne permesas tion?“
„Vi permesos!“
Lia voĉo sonis malamika. Mi respondis al li trankvile kaj decidita. Li ekprenis lian tranĉilon, puŝis ĝin en la teron ĝis la tenilon kaj kriaĉis minacante al mi:
„Nur metu vian manon sur unu apaĉon, kaj viaj korpoj estos kie la tero tie ĉi, kie enestas mia tranĉilo. Mi finparolis. Howgh!“
Tio estis parolita tute serioze. Malgraŭ mi estus montrita al li, ke mi ne emis lasi min timigi, se Sam Hawkens ne estus estinta tiel saĝa ĵeti minacintan vidon al mi. Tial mi preferis silenti.
La katenitaj apaĉoj kuŝis ĉirkaŭ la fajro. Estus estinta pli facile lasi ilin kuŝadi tie, kie ili povis gardataj sen peno. Sed Tangua volis montri al mi, ke li fakte povus trakti ilin kiel sia posedaĵo. Tial li ordonis kateni ilin starante al la plej proksimaj arboj.
La kajovajoj agis laŭeble senindulge dum tio kaj klopodiĝis doni grandan penon al la katenatoj. Neniu apaĉo grimacis dum tio per doloro. Plej malice oni traktis la du ĉefojn. Iliaj katenaĵoj estis ĉirkaŭtiritaj tiel forte, ke la sango ŝajnis preskaŭ ekelŝpruĉi el la kunŝveligita karno.
Neeblis, ke unu kaptito povis deiĝi kaj fuĝi per propra forto. Tamen Tangua starigis gardistojn ĉie ĉirkaŭ la tendejo.
Nia fajro brulis je la finaĵo herbeja zono apud la akvaĵo. Ni sidiĝis en la proksimejo de la fajro kaj decidis ne permesi la ĉeeston de iu kajovajo, ĉar tio certe malhelpus aŭ neebligus la liberigon de Winnetou kaj lia patro. Sed same ne ekideis al ili veni al ni. Ili kondutis malamike jam je nia unua renkonto, kaj mia lasta parola interŝanĝo kun ilia ĉefo tute ne efikis ŝanĝi ilian opinion pri ni. La malestimaj vidoj, kiuj ili ĵetis al ni, estis ĉio escepte de fidigaj. Ni estu feliĉaj, se sukcesus al ni liberiĝi de ili sen serioza konfrontaĵo.
La kajovajoj bruligis pli fore de ni en la savano plurajn fajrojn, ĉirkaŭ kiuj ili sidiĝis. Tie ili interparolis en la lingvo de ilia popolo. Ni ne komprenu ilin. Ankaŭ tio ni supozu esti maloportuna segno. Ili pensis esti mastroj de la situacio. Ilia konduto estis tiu de leono en la cirko, kiu toleras hundeto en sia proksimo.
Nia intenco estis plimalfaciligata per la fakto, ke nur kvar personoj sciu pri ĝi:
Sam Hawkens, Dick Stone, Will Parker kaj mi. La aliajn ni ne volis sciigi pri la afero, ĉar ili verŝajne estus kontraŭantaj aŭ eĉ firaportantaj nian planaĵon al la kajovajoj. Ni devis atendi, ĝis ili ĉiuj estis dormintaj. Tial Sam opiniis, ke ni same nun provu dormi iomete. Ni kuŝiĝis. Malgraŭ ĉiu ekscito mi sukcesis ekdormi. Pli poste mi estis vekata de Sam. Tiutempe mi ne jam sciis kiel pli poste definigi la tempon laŭ la antaŭiĝo de la steloj. Sed certe estis mallonge post noktomezo. Niaj kunuloj dormis, la fajro finbruliĝis. La kajovajoj bruligis nur unu fajron, ili estis lasintaj la aliajn finbruli. Ni povis interparoli, kvankam mallaŭte. Parker kaj Stone ankaŭ vekis.
„Unue ni decidu, kiu ĝin faru“ Sam flustris.
„Ne iru for de tiu ĉi ĉiuj kvar. Sufiĉas du.“
„Al tiu memkompreneble apartenos mi!“ mi respondis decidite.
„Hoho, ne hastu, plej kara Sir! La afero estas mortodanĝera!“
„Mi scias.“
„Vi volas riski vian vivon, ĉu?“
„Jes.“
„Well! Ja estas vi deca ulo, se mi n'eraras. La sukceso de nia plano dependas de la homoj, kiuj ĝin efikigos.“
„Prave.“
„Ĝojas min, ke vi kofesas tion. Tial mi pensas, ke vi rifuzos mem kunagi.“
„Ne ideas al mi!“
„Prudentiĝu, Sir! Lasu min iri kun Dick Stone.“
„Ne!“
„Vi ankoraŭ troe novas. Vi scias entute nenion pri la kaŝirado.“
„Eble. Sed hodiaŭ mi provos al vi, ke oni eĉ sukcesas ion, kion oni ne scias. Oni nur havu emon pri ĝi.“
„Kaj sperton, Sir, sperton! Ĵus tion vi tute ne havas. Tio unue estu denaska kaj due trejnita. Tiu trejnado mankas al vi!“
„Montros provo.“
„Ĉu vi volas fari provon?“
„Jes. Ĉu vi scias, ĉu ĉefo Tangua dormas?“
„Ne.“
„Tamen gravas al ni scii tion, ĉu ne, Sam?“
„Jes, estos kaŝe ironta tien.“
„Ne, tion faros mi pro fari la provon.“
„Nu! Sed kio, se oni malkovras vin?“
„Ne damaĝos, ĉar estas bona senkulpigo. Mi volus konvinkiĝonta, ĉu la gardistoj estas dece atentaj.“
„Nu, eblas. Sed kion pruvos tiu provaĵo?“
„Mi volas gajni vian fidon. Mi pensas, ke se mi sukcesos tion, vi ne plu rifuzos kunpreni min al Winnetou.“
„Hm! Pri tio ni parolu poste.“
„Konsentinte! Nu, ĉu mi nun estas permesata proksimiĝi al Tangua?“
„Jes. Sed gardu vin! Se oni malkovras vin, oni estos avertata, kaj se ne, tiukaze pli poste, kiam Winnetou estos malaperonta, des pli. Oni baldaŭ konvinkiĝos, ke vi malkatenigis lin.“
„Kaj ke oni konvinkiĝis prave.“
„Uzu ĉiun arbon kaj arbedon kiel kovraĵo kaj gardu vin ne paŝi sur ejaĵon, sur kiu falas la brilo de la fajro. Teniĝu ĉiam en la malhelo!“
„Mi teniĝos ĉiam en la malhelo, Sam!“
„Esperindas. Estas almenaŭ tridek kajovajoj ankoraŭ vekaj, se mi n'eraras, jam ekskluzive la gardistoj. Se vi sukcesos ne esti malkovrota mi laŭdos vin kaj pensos al mi, ke eble post dek jaroj ja verŝajne iĝos okzidentulo el vi, kvankam vi malgraŭ ĉiuj pli bonaj instruadoj ankoraŭ estas greenhorn. Tiel bele verda kaj nesperta, kiel oni ne povas vidi ĝin en ia cirkaĵo per mono, hihihihihi!“
Mi ŝovis la tranĉilon kaj la revolveron laŭeble profunden en la zonon kaj forrampis de la fajro. Hodiaŭ mi pli bone ol tiutempe povas taksi, en kiun riskon mi iĝis. Fakte mi ne volis kaŝproksimiĝi al la ĉefo.
Ne, mi prenis Winnetoun en mian koron kaj volis tion pruvi al li, fakte per ago, en kiu mi riskis mian vivon. Tio nun estis bona ebleco fari tion: moi povis liberigi lin. Sed mi volis fari ĝin sole. Eĉ se mi estus kaŝproksimiĝinta sukcese al la ĉefo Tangua, estis supozenda, ke Sam ne rezignus pri sia kontraŭo. Tial mi ekhavis la ideon, ne longe petadi, sed rezigni pri Tangua kaj liberigi Winnetoun anstataŭe.
Per tio mi ne nur riskis mian propran vivon, sed ankaŭ tiujn de miaj kunuloj. Se mi estus kaptata, mi kaj ili pereus. Mi ja sciis tion ankaŭ tiutempe, sed ne plu pensadis pri tio en mia juneca agemo.
Mi legis multon pri la kaŝirado, kaj ankaŭ aŭdis multon, ekde mi estis en la sovaĝa okzidento. Speciale Sam ofte diris kaj montris al mi, kiel oni faru ĝin. Mi faris laŭ li, sed entute tio ne estis la trejnado, kiun mi hodiaŭ bezonis. Sed tio ne malhelpis al mi kredi profunde al la sukceso de mia plano.
Mi kuŝiĝis sur la herbejon kaj ŝovis min for en la arbedaĵojn. De nia tendejo ĝis tie, kie oni katenis Intŝu-tŝunan kaj Winnetoun al du arboj, estis distanco de ĉirkaŭ kvindek paŝoj. Fakte mi devus rampadinta tiel, ke nur la pintoj de miaj fingroj kaj de miaj botoj tuŝis la teron. Sed oni bezonis forton kaj eltenpovo en la manaj kaj piedaj fingroj, kiun oni nur povas atingi per longa trejnado. Tiutempe mi ĝin ne posedis.
Tial mi rampadis sur la genuoj kaj la malsupraj brakoj en la maniero de kvarpieda besto. Ankaŭ mi metis miajn manojn sur lokon, mi unue ĝin palpetis pro ekscii, ĉu tie eble kuŝis peco de seka lignaĵo, kiu povis esti disrompata per la pezo de mia korpo kaj kaŭzi brueton. Kiam mi rompu trans aŭ sub branĉoj, mi antaŭe zorge kunplektis ilin, proke mi povis pasi ilin, senke ili susuris. Tio okazis tre malrapide, sed mi tamen antaŭiĝis.
La apaĉoj estis katenitaj al la arboj je du flankoj de la ebena herbozono. La du ĉefoj staris je la maldesktra flanko sur la rando de la zono. Ĉirkaŭ kvar aŭ kvin paŝoj antaŭ ili sidis indiano, kiu gardu ilin speciale zorge. Tio tree malhelpis al la efikigo de mia plano. Mi pripensadis, kiel mi povis delogi la atenton de la gardisto almenaŭ mallongan tempon. Pro tiu mi bezonis ŝtonojn, sed tiujn mi nenie povis trovi.
Mi sukcesis ĉirkaŭ la duonon de la vojo kaj bezonis pli ol duona horo pro tio. En duona horo mi do sukcesis nur dudek kvin paŝojn. Mi vidis malproksime de mi brileti iun helaĵon. Mi rampis tien kaj trovis je mia granda ĝojo etan profundaĵon en la tero, kiu estis plenita per sablo. Kiam la pluvo iam plenis la rivereton kaj la lageton, la akvo transbordiĝis kaj alnaĝigis la sablon tien ĉi. Mi rapide plenigis poŝon per ĝi kaj poste rampis plu.
Post kroma duona horo mi finfine troviĝis malantaŭ Winnetou kaj lia patro. La arboj, al kiuj ili estis ligitaj estis ne komplete dikaj kiel viro. Ne estus ebla al mi proksimiĝi plu, se ne feliĉe estis kreskinta folihava branĉoj je la bazo de la arboj.
Ĝi estis sufiĉe densa pro kovri min antaŭ la gardisto. Plurajn paŝojn flanke malantaŭ la gardisto estis dorna arbedaĵo, al kiu mi celis.
Mi unue ŝoviĝis antaŭen ĝis mi estis proksime malantaŭ Winnetou kaj restis kuŝanta tie kelkajn minutojn pro rigardi la gardiston. Li ŝajnis esti laca, ĉar li tenis la okulojn fermataj kaj malfermis ilin tiam kaj tiam tiel dormeme, kvazaŭ ĝi penis al li. Tio bonŝancis al mi.
Unue mi ekkonu, per kiu maniero Winnetou estis katenita. Mi do metis mian brakon singarde ĉirkaŭ la trunko kaj palpis lian piedon kaj kruro. Tion li nature sentu. Mi pritimis, ke li farus moviĝon, per kiu mi povis esti malkovrata. Sed tio ne okazis, li estis tro prudenta pro tio. Mi ekkonis, ke la piedoj estis kunligitaj je la maleoloj. Krome oni ligigis rimenon ĉirkaŭ la maleoloj kaj la arbo. Do tie necesis du tranĉoj.
Tiam mi vidis supren. En la flagranta fajrobrilo mi vidis, ke oni metis liajn brakojn dekstre kaj maldekstre ĉirkaŭ la arbo kaj kunligis ilin malantaŭ la trunko per rimeno. Tie mi faru nur unu tranĉon.
Nun mi eksciis cirkonstancon, pri kiu mi antaŭe ne pensis. Se mi detranĉus Winnetoun, estis ekspektinda, ke li tuj forkurus. Tio metus min en plej urĝan danĝeron. Mi pripensadis malesperante, kiel mi povus eviti tion okazon, sed ne trovis solvon. Do mi simple toleru la riskon kaj pretiĝis devi same tuje foriĝi, se la apaĉo forkurus.
Tiutempe mi ne jam konis Winnetoun. Kiam ni parolis pri lia liberigo pli poste, li rakontis al mi, pri kio li pensis en tiu momento. Kiam li sentis mian palpantan manon, li kredis, ke estas apaĉo. Ja eblis, ke iu esploristo aŭ mesaĝisto estis sekvinta ilin pro alporti mesaĝon de alia grupo. Tial li tuje estis certa pri sia liberigo kaj atendis la savigajn tranĉojn. Sed li estus ŝanĝinta sian pozicion sur la arbo tutcerte ne tuje, sed teninta ĝin ĝis la ĝusta momento, ĉar neniukaza li estus forfuĝinta sen sia patro kaj ankaŭ ne volis endanĝerigi tiun, kiu liberigis sin per subita forkuro.
Mi distranĉis unue la du malsuprajn rimenojn. La supran mi ne povis atingi de mia pozicio sur la tero. Krome mi atentu, ke mi ne tranĉus en la manojn de Winnetou. Mi do ekstaru. Estis preskaŭ neevitebla, ke la gardisto min vidus dum tio. Pro delogi lian atenton, mi kunportis la sablon. Malgrandaj ŝtonoj certe estus pli utilaj. Mi metis la manon en la poŝon, elprenis iom da sablo kaj ĵetis ĝin preter Winnetou kaj la gardisto sur la dornarbedon. Tio kaŭzis brueton. La ruĝulo turniĝis kaj vidis al la arbedo, sed baldaŭ retrankviliĝis. Dua ĵeto instigis lian pridubon. Povis esti venena serpento sub la arbedo. Li ekstaris, tien iris kaj rigardis ĝin esplore. Dum tio li montris al ni sian dorson. Rapide mi ekstaris kaj distranĉis la rimenon. Je tio evidentiĝis la malfiksigitaj haroj de Winnetou.
Per la maldekstra mano mi prenis maldikan harfasketon, detranĉis ĝin per la dekstra mano kaj faliĝis reen sur la teron.
Kial mi faris tion? Pro havi neceskaze pruvon en la manoj, ke estis mi, kiu liberigis Winnetoun.
Je mia ĝojo Winnetou me faris la plej etan moviĝon. Li staris tie ekzakte kiel antaŭe. Mi kunplektis la harojn je ringo kaj ĝin enpoŝigis. Tiam mi rampis for al Intŝu-tŝuna, kies katenaĵojn mi sammaniere esploris. Li estis katenita kaj fiksigita al la arbo same kiel Winnetou, kaj ankaŭ restis same senmove, kiam li sentis la tuŝon de mia mano. Ankaŭ lin mi detranĉis je la piedoj. Poste mi refoje sukcesis delogi la atenton de la gardisto, tielke mi povis liberigi liajn manojn de la rimenoj.
Li ne moviĝis.
Tiam mi havis la ideon, ke estus pli bone malaperigi la sur la teron falintajn rimenojn. La kajovajoj ne necese sciu, en kiu maniero la kaptintoj estis liberigitaj.
Se ili estus trovontaj la rimenojn, ili ekkonus, ke la du ĉefoj estis detranĉitaj. Kaj tiel ilia suspekto tuje direktiĝus al ni. Mi do unue forprenis la rimenojn ĉe Intŝutŝuna kaj kaŝrampis trans al Winnetou, pro fari la samon tie. Mi enpoŝigis la rimenojn kaj komencis la rompadon reen.
Kiam la du ĉefoj estis malaperintaj, la gardisto certe tuje ekalarmis. Tiam mi ne plu troviĝu en la proksimeco. Mi rapidiĝu. Tial mi unue rampis pli profunden en la arbedaĵon, ĝis mi ne estis videbla, eĉ se mi stariĝis. Mi ekstaris kaj kaŝiris singarde, sed multe pli rapide ol antaŭe al nia tendejo. Nur en la proksimo de la finbrulinta fajro mi resurteriĝis kaj transis la mallongan reston de la vojo rampante.
Miaj tri kunuloj estis afliktiĝintaj pri mi. Kiam mi estis alveninta ĉe ili kaj refoje kuŝis inter ili, Sam flustris al mi:
„Ni preskaŭ timis, Sir! Ĉu vi scias, kiel longe vi forestis?“
„Ĉu?“
„Preskaŭ du horojn.“
„Ĝustas. Duonan horon jen, duonan horon reen, kaj mi restis tie tutan horon.“
„Kial vi devis resti tie tiel longe?“
„Pro ekscii tutekzakte, ĉu la ĉefo dormas.“
„Kiel vi do faris tion?“
„Mi rigardis lin tiel longe. Kiam li ankoraŭ ne estis moviĝinta, mi povas esti konvikata, ke li dormas.“
„Nu, ha, bone! Ĉu vi aŭdis tion, Dick kaj Will? Pro ekscii ĉu la ĉefo mallacas aŭ dormas, li fiksrigardis lin plenan horon, hihihihi! Li estas kaj restas greenhorn, neplibonigebla greenhorn. Ĉu vi do havas neniom da cerbo en la kapo, ke vi ne elpensis alian rimedon? Vi ja ĉiukaze trovis etan lignajn aŭ ŝelajn pecojn, ĉu ne?“
„Jes“, mi respondis, ĉar la lastaj vortoj estis redirektita al mi.
„Do vi nur bezonis ĵeti unu el tiuj lignaĵoj aŭ iom da tero al la ĉefo. Se li estus vekinta, li certe tuje estus moviĝinta. Nu, vi certe ja ĵetis,, se mi n'eraras, sed nur vidon post vidon, plenan horon longe, hihihihi!“
„Eble, sed mian ekzamenon mi ja sukcesis!“
Dum mi parolis, mi direktigis miajn okulojn scivolante al la du apaĉoj. Mi miris, ke ili ankoraŭ staris ĉe la arboj, kvazaŭ ili estis katenitaj. Jam ili povis foresti. La kaŭzo pro la hezitado estis simpla. Winnetou supozis, ke mi detranĉis lin unue kaj tiam kaŝiris al lia patro. Li atendis nun segnon de mi. Lia patro havis la supozis same.
Kiam mia segno ne aperis, Winnetou atendis momenton, ĝis la gardisto fojon plu fermis siajn dormemajn okulojn. Tiam li movis sian brakon pro segni al sia patro, ke li ne plu estis katenita. La ĉefo donis la saman segnon reen al li. Ili nun eksciis la situacion kaj tuje foriĝis el ilia pozicio.
„Jes, vian ekzamenon vi sukcesis“, Sam Hawkens koncedis. „Vi rigardadis la ĉefon plenan horon, senke vi estis kaptitaj.“
„Konklude vi nun konfesu, ke mi povas kuniri al Winnetou sen fari stultaĵojn.“
„Hm! Ĉu vi pensas, ke vi povas liberigi la du ĉefoj per bombardi ankaŭ ilin tutan horon per viaj vidoj?“
„Ne. Ni detranĉos ilin.“
„Vi diras tion, kvazaŭ ĝi estus tiel facila. Ĉu vi ne vidas, ke sidas gardisto ĉe ili?“
„Mi vidas certe.“
„Li agas same kiel vi. Ili pafadas al ili per liaj vidoj. Pro malfiksigi la du ruĝhaŭtulojn malgraŭ tiu gardado, vi ne jam posedas sufiĉe da sperto. Estas tiel malfalcila, ke mi eĉ ne scias, ĉu mi sukcesos tion. Nur vidu tien, Sir! Jam la kaŝirado ĝis tie estas vera majstraĵo. Kiam oni tiam estas alveninta ĉe ili, tiam – heavens ! Kio estas tio?“
Li estis vidinta al la apaĉoj kaj eksilentis meze dum sia parolado, ĉar ili ĵus nun malaperis de iliaj arboj. Mi agis, kvazaŭ mi ne rimarkis tion.
„Kio okazas? Kial vi ne parolas plu?“
„Kial, ĉu? Ĉar – ĉar – ĉu tio nun ĝustas aŭ ĉu mi trompiĝas?“
Li frotis siajn okulojn. „Jes, pro Dio, ĝi ĝustas! Dick, Will, nu vidu tien, ĉu vi ankoraŭ vidas Winnetoun kaj Intŝu-tŝunan!“
Ili turniĝis kaj ĵus volis diri ion, kiam la gardisto salte ekstaris, momenton fiksrigardis la du forlasitajn arbojn kaj elpuŝis orelŝiran krion, kiu vekigis ĉiujn dormantojn. Okazis nepriskribeblan ĥaosaĵo.
Ĉiuj kuris al la arboj, ankaŭ la blankuloj. Mi sekvis ilin, ĉar mi agu, kvazaŭ ankaŭ mi estis mirigita.
Pli ol ducent homoj premiĝis ĉirkaŭ la loko, kie la fuĝintoj ankoraŭ estis starintaj malmultajn momentojn antaŭe. Dum tio sonis kolerokriado, kiu evidentiĝis al mi, kiun mi povis ekspekti, se la vereco estus eltrovota. Finfine Tangua ordonis kvieton kaj diris siajn komandojn. Per tiuj preskaŭ la duono de la kajovajoj forkuris kaj serĉis la fuĝintojn ekster sur la savano. La ĉefo bolis per kolero. Li batis sian pugnon en la vizaĝon de la neatentinta gardisto, ŝiris la medicinsaketon de lia kolo kaj piede dispremis ĝin. Per tio la bedaŭrinda malfeliĉulo estis deklarita kiel senhonora.
La vorto medicino cetere tute ne signifas medikamento aŭ kuracilo. Ĝi estis ekuzita inter la indianoj maljam post la renkonto kun la blankuloj. La kuraciloj de la palvizaĝoj estis nekonata de la ruĝuloj. Ili pensis, ke la efikiĝoj de tiuj medicinaĵoj estus la konsekvencoj de mistera sorĉo. Ekde tiam ili nomas ĉion, kio estas sorĉaĵo, aŭ kion ili ne povas kompreni per la vorto medicino.
Memkompreneble ĉiu tribo ankaŭ havas propran esprimon por tio. Ekzemple medicino signifas en la lingvo de la mandanoj hopeneŝ, de la toskaroroj junu kvet, de la nigrapiedoj nahtova, de la suoj vakon kaj de la arikaroj varutih.
Ĉiu plenkreska viro, ĉiu militisto havas medicinaĵo. La junulo, kiu volas aparteniĝi al la militistoj, foriĝas kelkajn tagojn kaj serĉas la solecon. Tiam li fastadas kaj soifadas kaj pensas pri siaj esperoj, deziroj kaj celoj. La peno de la menso, kune kun korpaj malhaviĝo igas lin en febrecan staton, en kiu li ne plu povas diferenci inter ŝajno kaj realo. Li kredas ricevi diajn sugestojn. La revo tiam estas al li supernatura malkovro. Kiam li atingis tiun fazon, li atendas la unuan objekton, kiu estis iluziigita al li per la revo aŭ la febro. Tiu objekto poste estas sankta al li lian tutan vivon, ĝi estas lia ,medicino‘. Se li revas ekzemple pri vesperto, li ne trankviliĝas ĝis li kaptis unu. Kiam tio sukcesis al li, li revenas kun la besto al sia tribo kaj ĝin donas al la medicinisto, kiu preparu ĝin. La vesperto estas igita en la medicinsaketon, kiu ĉiam estu portata kaj kiu estas la plej kara posedaĵo de ĉiu indiano: medicino perdita, honor perdita. Tia malfeliĉulo povas regajni sian dignon nur, perke li mortigas faman kontraŭulon kaj tiam transprenas ties medicinon.
Do estis ega puno por la gardisto, ke lia medicino estis deŝirata kaj dispremata.
Li ne diris unu vorto de senkulpiĝo aŭ kontraŭo. Li prenis sian pafilon kaj malaperis inter la arboj. Ekde nun por lia tribo li estis morta.
La kolero de la ĉefo direktiĝis ne nur al la gardisto, sed ankaŭ kontraŭ mi. Li venis al mi kaj kriis:
„Vi volis havi tiujn du hundojn por vi mem. Do kuru post ili kaj rekaptu ilin!“
Mi turniĝis flanken sen respondi al li. Li ekprenis mian brakon kaj vokis:
„Ĉu vi aŭdis, kion mi ordonis al vi? Vi persekutu ilin!“
Mi forskuis lian manon.
„Ĉu ordonis? Ĉu vi rajtas ordoni al mi?“ mi respondis.
„Jes, ĉar mi estas la ĉefo de tiu tendejo, kaj vi devas obei al mi!“
Mi elpoŝigis la sardenan skatolon kaj diris:
„Ĉu mi donu al vi la ĝustan respondon kaj dispuŝegu vin kune kun ĉiuj viaj militistoj? Parolu nur unu vorton plu, kaj mi pereigos vin ĉiujn per tiu medicino!“
Mi scivolis, ĉu tiu teatraĵo efikus la intencitan konsekvencon. Jes, la impreso egis! Tangua recedis kaj vokis:
„Uf, uf! Tenu tiun medicinon ĉe vi kaj estu hundo, kiel ĉiu apaĉo estas hundo!“
Tio estis ofendo, kiun mi ne estus tolerinta tiel trankvile, se en tiu momento ne estus estinta pli saĝa respekti lian koleron kaj la superforto de liaj anoj. Ni blankuloj revenis al nia fajrejo, kie la okaziĝo estis priparolata detale, senke iu trovis kredeblan klarigon. Mi silentis, ankaŭ al Sam, Dick kaj Will. Kaŝe plezuris al mi teni la solvon de la enigmon de la malapero de la kaptintoj en la manoj, dum ili fervore kaj vane serĉadis ĝin. La buklon de Winnetou mi kunportis je ĉiuj miaj vojaĝoj. Mi posedas ĝin ankoraŭ hodiaŭ.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.