La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


WINNETOU I

Aŭtoro: Karl May

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 3: Ĉasante Bizonojn Kaj Mustangojn

Ni vigle rajdis en la bela aŭtuna mateno kaj parolis pri la planata grandioza fervojo kaj pri ĉio, kio nin okupis. White donis al mi la necesajn indikojn por la alligo al sia sekcio. Je la posttagmezo ni ekrestis ĉe akvejo. Poste White plurajdis kun sia scout, kaj ni restis ankoraŭ tempeton kuŝante, pro interparoladi.

Mallonge antaŭ ni ekrajdis reen, mi kliniĝis ĉe la akvo pro ĉerpi akvon per la mano kaj trinki. Tie mi vidis tra la kristalhela likvaĵo profundaĵon sur la tero, kiu ŝajnis farita de piedo. Mi atentigis Sam Hawkens pri tio. Li longe rigardis la spuron kaj grumblis:

„Mr. White tute pravis averti nin pri la indianoj.“

„Ĉu vi opinias, ke tiu spuro estas farita de indiano?“

„Jes, de indiana mokassin. Ĉu tio ne kaŭzas strangan senton en via stomaka ejo, Sir?“

„Tute ne.“

„Sed vi ja pensas aŭ sentas ion, ĉu ne?“

„Kion mi pensu, kromke ruĝulo estis ĉi tie?“

„Do vi ne sentas timon, ĉu?“

„Ne ekidee.“

„Certe, ĉar vi ja ne konas la ruĝulojn.“

„Sed mi esperas ekkoni ilin. Ili certe estas same kiel ĉiuj aliaj homoj, do la malamikoj de siaj malamikoj kaj la amikoj de siaj amikoj. Ĉar ne estas mia intenco ilin trakti malamike, mi supozas, ke mi timu nenion de ili.“

„Ĉar vi estas greenhorn, kaj ĉiame estos. Vi ja certe rajtas havi bonajn intencojn kiel trakti la ruĝulojn. Kvankam okaziĝos alie. La okazoj ne dependas de via volo.

Vi spertos tion, kaj mi nur esperas, ke tiu sperto kostos al vi seriozan elŝiraĵon da homkarno de via propra korpo aŭ eĉ la vivon mem.“

„Kiam tiu indsman estis tie ĉi viaopinie?“

„Ĉirkaŭ antaŭ du tagoj. Ni estus vidanta liajn spurojn ĉi tie en la herbaro, se ne estus restariĝinte intertempe.“

„Do skolto, ĉu?“

„Skolto pri bubalviando, jes. Ĉar nun estas paco inter la ĉi regionaj triboj, neeble estis skolto milita. Krome la ulo estis eksternorme nesingarde, do verŝajne ankoraŭ juna.“

„Kial?“

„Sperta militisto ne paŝas per la piedo en akvaĵo kiel tiu ĉi, kie la spuro sur la malprofunda sablo restas kaj videblas ankoraŭ longe poste. Tia stultaĵo povis esti nur farita de stultulo, kiu povas estas nur ruĝa greenhorn kiel vi estas blanka, hihihihi. Kaj blankaj greenhorn:oj kutimas esti eĉ pli stultaj ol la ruĝaj. Memorigu tion, Sir!“

Li subridis mallaŭte kaj ekstaris pro iĝi sur sian ĉevalon. La bona Sam ĝin amis komprenigi al mi sian elkoran simpation per deklari min esti stulta.

Ni povus reenrajdi laŭ la sama vojo, laŭ kiu ni venis. Sed kiel surveyor estis mia tasko esplori la areon. Tial ni unue deflankiĝis iomete, kaj poste resekvis la direkton.

Baldaŭ ni venis en sufiĉe larĝan valon, kiu estis kovrata per malhele verda herbo. La deklivoj je ambaŭ flankoj portis supre arbedojn kaj pli supre arbaron. La valo estis ĉirkaŭ dounan horon da rajdado longe kaj tiel tutrekte, ke oni povis ĝin travidi de la komenco ĝis la fino. Ni estis rajdintaj nur kelkajn paŝojn, kiam Sam haltigis sian ĉevalon kaj atente rigardis antaŭen.

„Heigh-day!“ li elpuŝis. „Jen ili estas! Jes vere, jen ili estas, la ekunuaj!“

„Kiu?“ mi demandis.

Mi vidis for antaŭe de ni ĉirkaŭ dek ok ĝis dudek malhelaj punktojn, kiuj moviĝis malrapide.

„Ĉu kiu?“ li ripetis mian demandon kaj moviĝis ekscigite jen kaj reen sur la selo. „Hontu elparoli tian demandon! Sed vi ja estas greenhorn, fakte tute ega!

Tiaj uloj kiel vi eĉ ne kapablas vidi kun malfermaj okuloj. Do ekhavu la amikecan inklinon, plej estimata Sir, diveni kiaj kreaĵoj tiuj estas, al kiuj direktiĝas la vido de viaj belaj okuloj!“

„Ĉu diveni? Hm! Mi supozus ilin esti kapreoloj, se mi ne scius, ke tiu speco de bestoj kunvivas en aroj de ne pli ol dek ekzempleroj. Ankaŭ mi diru per konsidero pri la distanco, ke la bestoj tie estu ege pli grandaj ol kapreoloj, kvankam ili aspektas tiel malgrandaj de tie ĉi.“

„Kapreoloj, hihihihi“ ridis Sam. „Kapreoloj tie ĉi alte apud la fontoj de la Canadian! Tio estas majstraĵo! Sed la alia diveno estis ne tiel malbone supozita.

Jes, pli grandaj ili estas, tiuj bestoj, multe pli grandaj ol kapreoloj!“

„Do eble estas bubaloj, ĉu?“

„Evidente bubaloj! Estas bizonoj, veraj bizonoj, kiuj estas migrantaj, la unuaj, kiujn mi vidas ĉi jaron. Nun vi sciis, ke Mr. White pravis: bizonoj kaj indianoj. De la ruĝuloj ni nur vidis premsignon de piedo. La bubalojn ni havas antaŭ ni en vivgrandeco. Kion vi diras pri tio, se mi n'eraras?“

„Ni rigardu ilin!“

„Rigardi, ĉu? Ĉu vere rigardi?“ li demandis alvidante min mirigite de la flanko.

„Jes. Mi neniam estis vidinta bizonojn kaj volas ŝate kaŝrigardi la bestojn antaŭ ni.“

Mi sentis nun nur la ĝojon de la bestamanto. Tio nekompreneblis al la malgranda Sam. Li terurigite kunbatis la manojn kaj diris:

„Kaŝrigardi, nur kaŝrigardi! Ĵus kvazaŭ, kiel eta knabo metas siajn okulojn al la truo en la ligno de kunikla stalo pro kaŝrigardi la kuniklaĉojn! Ho greenhorn, kion mi spertadu de vi! Mi ne kaŝaŭskultos aŭ kaŝrigardos ilin, sed ĉasi!, vere ĉasi!“

„Ĉu hodiaŭ, je dimanĉo?“

Mi diris tion nepripensinte. Li vere ĉagreniĝis kaj furiozis al mi:

„Bonvolu tenu vian bekon, Sir! Vera okzidentulo ne longe demandas pri la tago, kiam li vidas la unuajn bubalojn antaŭ si! Tio signifas viando, kompreende, viando, kaj kia, se mi n'eraras! Aĵo de bizona lumbo estas multe pli bonega ol la paradiza ambroziuso aŭ ambroziano, aŭ kiu estis la nomo per kiu nutriĝis la grekaj dioj. Mi havu buballumbon, eĉ se tio kostus mian vivon! La vento blovas kontraŭ ni, tio bonas. Ĉi tie sur la norda deklino de la valo brilas la suno. Sed tie dekstre estas umbro. Se ni teniĝas tie, la bestoj ne ekrimarkos nin antaŭtempe.

Venu!“

Li ekzamenis sian Liddy:n, ĉu la du tuboj estis enordaj, kaj igis sian ĉevalon transe al la suda valmuro. Mi agis laŭ li kaj ekzamenis mian ursmortigilon. Li rigardis min, tuje haltigis sian ĉevalon kaj demandis: „Ĉu vi do volas eĉ kunagi, Sir?“

„Memkompreneble!“

„Tion vi dece lasas, se vi ne volas esti disstamfigita kaĉo dum dek minutoj! Bizono ne estas kanaria birdo, kiun oni metas sur la manon kaj aŭskultas kanti. Antaŭ vi rajtas proksimiĝi al tia danĝera ĉasbesto, ankoraŭ multa bela kaj multe malbela vetero pasu trans la rokmontaro.“

„Sed mi ja volas–“

„Silentu kaj obeu!“ li interrompis min en sono, kiun mi neniam antaŭe aŭdis de li. „Mi ne volas turmenti mian konsciencon per via morto. Alitempe faru, kion vi volas, sed nun mi ne toleras kontraŭon!“

Se ne estus estinta tia bona interrilato inter ni, estus nun certe forta rispondon je tio. Sed tial mi silentis kaj rajdis malrapide malantaŭ li en la ombrejo de la arbaro. Dum tio li klarigis al mi, nun rekalmiĝinta:

„Estas dudek bestoj, kiel mi vidas. Sed do foje spertu, kiam mil aŭ eĉ pli da ili stamfe kuregas trans la savano! Mi ekstempe vidis aroj de dek mil kaj pli! Tio estis la ĉiutaga pano de la indiano. La blankhaŭtuloj ĝin forprenis de li. La ruĝulo flegumis la ĉasbestojn, ĉar ili donis al li nutron. Li ĉasis nur tiom multaj, kiel li bezonis. Sed la blankuloj furiozis en la sennombraj aroj kiel rabobesto, kiu eĉ plumortigas kiam ĝi satas, nur pro verŝi sangon. Kiel longe ĝi ankoraŭ daŭros, ĝis ne plu ekzistos bubalo, kaj mallongan tempon poste ne plu ekzistos indiano? Plendu al Dio! Kaj simile estas la afero de la ĉevalaroj. Ekzistis aroj el mil mustangoj kaj eĉ pli. Nun oni entuziasmas, se oni feliĉas vidi cent ĉevalojn je la sama ejo.“

Dume ni estis proksimiĝintaj al la bubaloj je distanco de ĉirkaŭ kvarcent paŝoj, senke ili rimarkis nin. Hawkens haltigis sian ĉevalon. La bestoj paŝtiĝis irante malrapide laŭ la valo. Plej fore antaŭe estis maljuna virbubalo, kies gigantan korpon mi rigardis per miro. Li estis ĉirkaŭ du metrojn alte kaj certe tri metrojn longe. Tiutempe mi ankoraŭ ne kapablis taksi la pezon de bizono. Hodiaŭ mi kredas, ke tiu certe pezis tridek centfuntojn, tute miriga amaso el karno kaj ostoj.

Li estis trovinta ŝlimejon kaj sin rulis en ĝi komfortume.

„Tio estas la estra virulo“, Sam flustris, „la plej danĝera el la tuta kompanio. Kiu volas ludi kun tiu ulo, estu subskribinta sian testamentaĵon. Mi prenos la junan bizoninon tie malantaŭ dekstre. Atentu, kien mi donos al ŝi la kuglon! Malantaŭ la skapolon de la flanko diagonale en la koron. Tiu estas la plej bona, ja la nure certa pafo, spite tiu en la okulon. Sed kiu estos tiel malsingarde ataki bizonon de antaŭe pro trafi ĝian okulon? Restu tie ĉi kaj premu vin kaj vian ĉevalon en la arbedaĵon.

Kiam ili vidos min kaj fuĝos, la stampedo pasos ekzakte tie ĉi. Eĉ ne ekideu forlasi tiun ejon antaŭ mi revenos aŭ vokos vin!“

Li atendis, ĝis mi estis premiĝinta inter du arbedojn. Tiam li plurajdis malrapide kaj mallaŭte. Mi havis tre strangan senton. Kiel oni ĉasis la bubalon, mi estis ofte leginta. Pri tio oni ne povis rakonti novaĵon al mi. Sed estas diferenco inter la papero, sur kiun oni presas tiajn priskribojn, kaj la sovaĝejo, en kiu oni spertas la ĉasadon. La unuan fojon en mia vivo mi vidis bubalojn. Kiujn ĉasbestojn mi estis pafinta antaŭe? Mezurate je tiuj gigantaj, danĝeraj bestoj fakte neniujn.

Tial oni povus supozi, ke mi ja estis kontenta pri la ordono de Sam konduti kviete.

Reale estis tute male. Mallonge antaŭe mi nur volis kaŝe aŭskulti kaj rigardi. Nun mi sentis nerezisteblan impulson kunagi.

Do Sam volis preni junan inulon. Fi! mi pensis, oni ne bezonas kuraĝon por tio.

Vera viro ja elektas ĵus la plej fortan virbubalon!

Mia ĉevalo estis malkvietiĝinta. Ĝi dancas per la piedoj, neniam antaŭe vidis bubalojn, timis kaj volis fuĝi. Nur pene mi povis ĝin reteni. Ĉu mi ne tamen kunagu je la ĉasado? Mi ne estis ekscigita, sed pripensadis tute kalme. Tiam decidis la impreso de la momento.

Sam estis mallongigita la distanco al la bizonoj al tridek paŝoj. Tiam li donis la spronojn al sia ĉevalo kaj galopis al la aro, pasanta la egan virbizonon pro povi pafi la bizoninon, kiun li montris al mi. Ĝi hezitis kaj pasigis la ŝancon fuĝi. Li atingis ĝin. Mi vidis, ke li pafis al ĝi pasante. Ĝi ekskuiĝis kaj mallevigis la kapon.

Ĉu ĝi faliĝis, mi ne sciis. Mia atento estis igita al io alia.

La giganta virulo ekstariĝis. Li fiksrigardis Sam Hawkens. Kia majesta besto!

Tia dika kapo kun la kurba kranio, la vasta frunto kaj la mallongaj, fortaj, suprenstarantaj kornoj! Tiu densaj, taŭzaj haroj sur kolo kaj brusto! Jes, tiu estas danĝera kreaĵo. Ĝia aspekto vekigis la deziron konkurigi homan kapablon kun tiu sovaĝa, besta forto.

Ĉu mi volis, aŭ ĉu mi volis ne? Mi ne scias. Mia rozharulo eksaltis el la arbedaĵo, kaj volis maldekstren. Mi ŝiris ĝin dekstren kaj flugis al la virbubalo. Li aŭdis min veni kaj turniĝis al mi. Tiam li mallevigis la kapon pro akcepti la rajdanton kaj la ĉevalon per la kornoj. Mi aŭdis Sam:on kriegi per tuta forto, sed ne havis la tempon vidi al li. Doni kuglon al la virulo neeblis. Unue ĝi ne staris ĝuste pro pafo kaj due la ĉevalo ne volis obei al mi. Ĝi kuregis per timo ĵus al la minacintaj kornoj. La bubalo ĵetis siajn malantaŭajn krurojn flanke kaj la kapon per fortega puŝo supren, pro trapiki mian rozulon. Per efikigo de ĉiuj fortoj mi sukcesis iomete defklankigi la ĉevalon Ĝi flugis en granda arko trans la malantaŭo de la bubalo, dum la kornoj de la besto tre proksime puŝiĝis maltrafante miajn krurojn.

Ni salto nin kondukis rekte en la ŝlimejon, en kiu la bubalo estis ruliĝinta. Mi ĝin vidis kaj prenis miajn piedojn el la ingoj. Tio estis mia feliĉo. La ĉevalo glitis, kaj ni falegis. Kiel tio ĉio povis okaziĝi tiel rapide, estas nekomprenebla al mi ankoraŭ hodiaŭ. Mi staris jam en la neksta momento rekte flanke de la ŝlimejo, la pafilo fikse en la mano. La bubalo turniĝis al ni kaj kuregis per nelertaj saltoj al la ĉevalo, kiu sukcesis ekstariĝi kaj provis fuĝi. Dum tio la bubalo ofertis sian flankon pro pafo. Mi celis. Nun la peza ursmortigilo pruviĝu la unuan fojon en kazo de danĝero. Per unu salto la balbulo estis atinginta la ĉevalon. Mi lanĉis – la bubalo ekhaltis meze en la kurado, ĉu pro la ektimo pri la pafo aŭ ĉar mi trafis bone, tion mi ne sciis. Mi tuje donis al li la duan kuglon. Malrapide li levigis la kapon kaj elpuŝis disŝiran blekegon, ŝanceliĝis momenton jen kaj reen kaj tiam kolapsis kie li estis.

Plej ŝate mi estus hele kriinta per ĝojo pri tiu pena venko, sed farendis pli gravajn aĵojn. Mia ĉevalo kuregis senrajdante dekstren, dum mi vidis Sam Hawkens:on galopadi je la maldekstra rando de la valo. Li estis sekvata de virbovo, kiu estis ne multe pli malgranda ol mia virulo.

Furioza bizono ne lasas fuĝi kontraŭulon, kaj dum tio povas rapidiĝi eĉ kiel ĉevalo. Ĝi aperigas en tiuj okazoj ruzecon kaj eltenpovon, kiun neniu estis ekspektinta de ĝi.

Tiel ankaŭ tiu virbovo iĝis danĝere proksime al la rajdanto. Pro saviĝi kontraŭ ĝi, Hawkens faru la plej riskajn turnigojn, kiuj lacigis la ĉevalon. Ĝi fakte ne ĝin eltenis tiel longe kiel la bubalo. Helpo do estis urĝe necesa. Mi ne havis la tempon eksciiĝi, ĉu mia virulo vere mortis. Rapide mi ŝarĝis ambaŭ tubojn de la ursmortigilo kaj kuris al la alia valflanko. Sam min vidis. Li volis veni al mi kaj ŝiris sian ĉevalon en mian direkton. Tio estis ega misago. La virbovo malantaŭ li nun ricevis la flankon de la ĉevalo rekte antaŭ si. Mi vidis, kiel li mallevigis la kornojn. Unu puŝo – ĝi levigis la ĉevalon kune kun la rajdanto en la aeron kaj faligis ambaŭ teren. Tiam ĝi traktis ilin per furiozaj puŝoj. Sam kriis pro helpo, kiel li kapablis krii. Mi ankoraŭ estis cent kvindek paŝojn for kaj ne devis heziti unu momenton plu. La pafo ja estus estinta pli certa en pli malgranda distanco, sed se mi atendus, Sam estus pereinta. Mi ekstaris, celis sub la skapolon kaj pafis.

La bubalo levigis la kapon per movo, kvazaŭ li volis aŭskulti, kaj malrapide turniĝis. Tiam ĝi ekvidis min kaj venis kuregante al mi, sed ĉiam pli malrapidiĝis.

Restis sufiĉe da tempo al mi reŝarĝi la elpafitan tubon. Mi pretis pri tio, kiam la bubalo estis ankoraŭ maksimume tridek paŝojn for.

Ĝiaj movoj nun nur estis malrapida trotado. Kun profunde mallevigita kapo kaj sangoplenajn, kruele fiksrigardantaj okuloj ĝi venis rekte al mi, pli kaj pli proksime kiel malica sortaĵo, kiu ne estis haltigebla. Mi surgenuiĝis kaj celis. Tiu movo lasis la bubalon ekstari kaj levigi la kapon iomete, pro vidi min pli bone. Mi nun havis la malicajn okulojn rekte antaŭ miaj tuboj. Mi sendis unu kuglon en la dekstran kaj la alian en la maldekstran okulon. Mallonga tremo iĝis tra la korpo, tiam la grandega koloso falis teren.

Mi eksaltis sur la piedojn pro kuri al Sam. Sed ne necesis, ĉar li jam venis al mi.

„Nu!“ mi vokis. „Vi vivas, ĉu? Vi ne estas serioze lezita, ĉu?“

„Tute ne“, li respondis. Nur la dekstra kokso doloras per la falo, aŭ estas la maldekstra, se mi n'eraras. Mi ne povas ĝin ekkoni tiel ekzakte.“

„Kaj kio pri via ĉevalo?“

„Forgesindas. Ja ankoraŭ vivas, sed la bubalo malfermŝiris la tutan ventron. Pro mallongigi ĝian suferadon, ni mortpafu ĝin. Ĉu la bizono mortas?“

„Esperendas. Ni ekzamenu ĝin.“

Ni certiĝis, ke neniu vivo estis en ĝi plu. Tiam Hawkens diris per profunda spiraĵo:

„Kia penego tiu maljuna, naŭza bovaĉo estis al mi. Bovino estus estinta pli ĝentile al mi. Certe oni ja ne supozu virbovojn esti ladylike, hihihihi!“

„Kiu estis la kaŭzo, ke ekvenis al ĝi la stulta ideo ataki vin?“

„Ĉu vi ne vidis tion?“

„Ne.“

„Mi mortpafis la bovinon. Ĉar mia ĉevalo haltiĝis tro tarde, ĝi ĉagrenige proksimiĝis al la virbovo. Li ne povis toleri tion kaj atakis min. Mi ja tuje donis la duan kuglon al li el mia Liddy, sed ĝi ŝajne ne povis prudentigi ĝin. Li montris inklinon al mi, kiun mi per plej bona volo ne povis reciproki. Li ĉasis min tiel, ke mi ne sukcesis reŝarĝi la pafilon. Mi ĝin forĵetis, ĉar ja tute ne utilas, kaj tiel mi ekhavis liberajn manojn por la kondukiloj de mia ĉevalo, se mi n'eraras. Tamen la bedaŭrinda ĉevalaĉo ne sukcesis saviĝi.“

„Ĉar vi faris tiun lastan rapidan, fatalan turnon. Vi estu rajdinta arkon. Tiel la ĉevalo estus savita.“

„Estus savita! Vi parolas kiel spertulo. Tio oni vere ne ekspektu de greenhorn.“

Pshaw! Ne ĉio ĝenerale malbonas je greenhorn.“

„Jes. Se vi ne ĉeestus, mi nun kuŝis tie same kiel mia disŝirira ĉevalo. Ni iru vidi al ĝi.“

Ni ĝin trovis en malĝojiga stato. La intestoj pendis el ĝia malfermŝirita ventro.

Ĝi spiregis per doloroj. Sam venis serĉi sian forĵetitan pafilon, ĝin alportis, ŝarĝis, kaj donis la liberigan pafon al ĝi. Tiam li demetis la kondukilojn kaj la selon kaj diris:

„Nun mi estas mia propra ĉevalo kaj portas la selon sur la dorso. Tio rezultas, kiam oni kuras en virbovon.“

„De kie vi nun ricevos novan ĉevalon?“ mi demandis.

„Tio estas mia plej malgranda zorgo. Mi kaptos unu, se mi n'eraras.“

„Mustangon, ĉu?“

„Jes. La bubaloj estas tie ĉi. Ili komencis la migradon suden. Do la mustangoj ankaŭ baldaŭ aperos. Mi konas tion.“

„Ĉu mi rajtas ĉeesti, kiam vi kaptas mustangon?“

„Certe. Vi ankaŭ spertu tion. Sed venu nun. Ni iru ekzameni la maljunan virbovon. Eble li ankoraŭ vivas. Tiuj metuzalemoj kutimas havi eksternorme persisteman vivon.“

Ni aliris. La besto mortis. Oni povis nun admiri la gigantajn formojn eĉ pli bone ol antaŭe. Sam lasis sian vidon ŝanĝi inter mi kaj la virbovo, faris tute nepriskriblan grimacon, skuis la kapon kaj diris:

„Estas neklarigebla, entute ne klarigebla! Ĉu vi scias, kie vi trafis ĝin?“

„Nu kie?“

„Ĵus je la ĝusta loko. Ĝi estas pramaljuna ulo, kaj mi estus pripensinta dek fojojn, antaŭe mi estus riskinta ataki ĝin. Ĉu vi scias, kio vi estas, Sir?“

„Kio?“

„La plej senpripensa homo, kiu ekzistas!“

„Hoho! Senpripenseco neniam estis unu el miaj difektoj.“

„Do nun vi estas kutimiĝinta al ĝi. Kompreende. Mi ja ordonis al vi forteni viajn manojn de la bubalo kaj resti en la arbedaĵo. Kial vi ne obeis al mi?“

„Mi ne scias mem.“

„Nu! Vi faras ion sen scii la kaŭzon. Ĉu tio ne estas senpripensado?“

„Mi kredas, ke ne. Do certe estis iu grava kaŭzo.“

„Tiukaze vi ĝin konu!“

„Eble estas tiu, ke vi ordonis al mi, kaj mi lasas ordoni ion al mi.“

„Nu! Se oni volas vian bonon kaj avertas vin pri danĝero, vi estas ĵus tiam tiel obstinema endanĝeriĝi?“

„Mi ne venis en la okzidenton pro eviti ĉiun danĝeron, kiu estas ĉi tie.“

„Nu bone. Sed vi ankoraŭ estas greenhorn kaj vin gardu, kaj se vi ne volas obei al mi, kial vi do elektis tiun egan fibeston anstataŭ bovino pro pruviĝi?“

„Ĉar tio ŝajnis pli kavalire al mi.“

„Kavalire! Tiu greenhorn volas ludi la kavaliron, se mi n'eraras, hihihihihi!“

Sam subridis tiel, ke li tenu sian ventron, kaj tiam ridante aligis:

„Kiam vera okzidentulo faras ion, ne gravas al li, ĉu estas kavalira, sed ĉu ĝi estas utila al si.“

„Sed tio ja estas la kazo tie ĉi.“

„Tie ĉi, ĉu? Kial?“

„Mi elektis la virbovon, ĉar ĝi havas multe pli da viando ol bovino.“

Li rigardis min senkomprene momenton kaj tiam elvokis:

„Pli da viando, ĉu? Ĉi tiu juna viro mortpafis la virbovon pro la viando, hihihihihi! Mi kredas, ke vi dubis pri mia kuraĝo, ĉar mi atakis nur bovinon, ĉu?“

„Ne fakte, kvazaŭ mi supozis ĝin esti plie kuraĝe elekti beston fortan.“

„Ĉu kaj manĝi virbovan viandon? Kia eksternorma saĝa homo vi ja estas, Sir!

Tiu virbovo jam portas la pezegon de dek ok ĝis dudek jaroj. Ĝi konsistas el felo, kaj amaso el ostoj, tendenoj kaj ĥordoj. La viando de tiu besto estas malmola kiel tanita ledo. Eĉ se vi rostas aŭ kuiras ĝin taglonge, vi tamen ne eblos mordi ĝin. Ĉiu sperta okzidentulo preferas plie bovinon ol virbovo, ĉar la viando estas pli softa kaj pli suka. Jen vi refoje vidas, kia greenhorn vi estas. Mi ne havis la tempon rigardi vin. Kiel do via senpripensa atako al la bubalo okaziĝis?“

Mi ĝin rakontis al li.

Kiam mi finis, li mezuris min per grandaj okuloj, skuis la kapon kaj ordonis:

„Iru kaj prenu vian ĉevalon! Ni ĝin bezonas, ĉar ĝi portu viandon, kiun ni kunprenos.“

Mi plenumis tiun peton, treege elrevigita pri lia stranga konduto. Li estis aŭskultinta mian rakonton, sen diri nur un vorton. Mi certis meriti iom da agnosko. Anstataŭ li diris nenion, sed forsendis min venigi mian ĉevalon.

Kiam mi alkondukis la ĉevalon, Sam surgenuis ĉe la bubalino, kiun li mortpafis.

Li fortiris la felon de unu malantaŭa kruro kaj nun elŝeligis la lumbaĵon.

„Do“, li diris, „ tio estos rostaĵon ĉi vespere, kiel ni delonge ne havis unu. Tiun lumbaĵon ni metos kun la selo kaj la kondukiloj sur vian ĉevalon. Ĝi estu nur por vi, Will kaj Dick kaj mi. Se la aliaj ankaŭ volas iom, ili rajdu ĉi tien kaj haviĝu la bovinon.“

„Se ĝi ne dume estos formanĝata de kadavrobirdoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj.“

„Nu. Kiel saĝe vi denove estas! Kompreneblas per si mem, ke ni kovras ĝin per branĉoj kaj post metas ŝtonojn sur ĝin. Devus veni jam urso aŭ alia granda rabbesto, se ĝi volas havi viandon.“

Mi tranĉis dikajn branĉojn de la proksima arbedaĵo kaj alportis pezajn ŝtonojn.

Per tiuj ni kovris la bovinon kaj tiam ŝarĝis mian ĉevalon.

„Kio okazos al la virbovo?“ mi demandis Sam:on.

„Al ĝi? Kio okazu al ĝi?“

„Ĉu ne io de ĝi utilas al ni? Eĉ ne la ledon, ĉu?“

„Ĉu vi estas tanisto? Mi estas ne.“

„Sed mi ja legis, ke la haŭtoj de la mortpafitaj bubaloj estas kaŝataj en tiel nomataj cache:oj kaj tenadata.“

„Nu, ĉu vi legis tion? Do, se vi legis tion, ĝi ja certe veru. Ĉio, kion oni povas legi pri la Sovaĝa Okzidento ja estas vera, tute kaj fakte vera, hihihihi! Reale ja estas okzidentuloj, kiuj ĉasas la bestojn pro la feloj. Ankaŭ mi faris tion. Sed hodiaŭ ni ne apartenas al tiu speco kaj rezignas pri pene porti tiun pezan haŭton.“

Ni ekiris kaj atingis, kvankam ni iru piede, la tendejon duonan horon poste.

La fakto, ke ni venis piedire, kaj ne kunhavis la ĉevalon de Sam kaŭzis atenton.

Ni estis demandita pri la kialo.

„Ni ĉasis bubalojn, kaj dum tio mia ĉevalo estis disŝirita de virbovo“, Sam Hawkens respondis.

„Ĉasis bubalojn, bubalojn, bubalojn!“ sonigis ĉiu buŝo. „Nu kie, kie?“

„Iomete malpli ol duona horo de ĉi tie. Kunportis la lumbaĵon. Vi povas havi la reston.“

„Tion ni faros, jes, tion ni faros“, vokis Rattler, kiu agis kvazaŭ nenio okaziĝis inter li kaj mi. „Kie estas la loko?“

„Rajdu laŭ nia spuro kaj vi trovos la ejon. Vi ja havas sufiĉe da okuloj, se mi n'eraras.“

„Kiom da bestoj ĝi estis?“

„Dudek.“

„Kaj kiom vi mortpafis?“

„Unu bovinon.“

„Ĉu nur? Kien estas la aliaj?“

„For. Vi povas ilin serĉi. Mi ne zorgis pri kien ili volis promeni, kaj ankaŭ ne demandis, hihihihi!“

„Sed nur unu bovinon! Du ĉasistoj, kiuj nur pafas unu el dudek bubaloj!“ iu diris malestimume.

„Ĝin faru pli bone, se vi povas, Sir! Tre verŝajne vi estus pafinta ĉiujn dudek, kaj eble eĉ kelkajn pli el ili. Vi trovos krome, kiam vi alvenos tie, du malnovajn, dudekjarajn virbovojn, kiujn mortpafis tiu juna gentleman.“

„Virbovoj, malnovaj virbovoj!“ ĉiu vokas. „Pafi dudekjarajn virbovojn! Kia greenhorn oni estu por fari tian stultaĵon!“

„Egalas al mi, ĉu vi ridas pri li, Meŝ’ŝurs. Sed tiam vidu al la virbovoj! Vi sciu, ke li savis mian vivon per tio!“

„La vivon, ĉu? Kial?“

Ili scivolemis pri la aventuro, sed li rifuzis.

„Ne emas paroli pri tio nun. Lasu lin rakonti ĝin mem, se vi supozas ĝin saĝa haviĝi la viandon kiam jam malheliĝis.“

Li pravis. La suno malleviĝis, kaj post mallonga tempo estus malhela. Ĉar ili povis imagi, ke mi eĉ plie ne volis fari la rakontiston, ili ĉiuj surĉevaliĝis kaj forrajdis. Ĉiu, ĉar neniu volis ricevi nenion. Ili ne konfidis unu la alian. Inter decaj ĉasistoj, ĉiu ĉasata viando estis posedaĵo de ĉiuj. Inter tiuj homoj tio ne estis ekspektinda. Kiam ili revenis, mi do laŭekspekte aŭdis, ke ili estis sin ĵetintaj sur la bovinon kiel sovaĝuloj. Ĉiu estis klopodinta kverelante kaj malbenante deŝiri por si laŭeble grandan kaj bonan viandopecon.

Kiam ili forestis, ni prenis la lumbaĵon kaj la selon de mia ĉevalo. Mi kondukis la beston flanken pro ĝin senbridigi kaj fiksligi. Dum tio mi malrapidis, tielke Sam Hawkens trovis la ŝancon rakonti nian aventuron al Parker kaj Stone. La tento estis inter ili kaj mi. Do ili ne povis min aŭdi, kiam mi revenis. Kiam mi ne plu estis malproksima, mi aŭdis Sam:on diri:

„Do ĝin kredu. Estis ekzakte, kiel mi diris! Tiu ulo atakas rekte la plej grandan kaj plej fortan virbovon kaj pafas ĝin teren kiel maljuna, sperta bubalĉasisto! Certe mi agis kvazaŭ tio estis senpripensecaĵo. Mi lin dece riproĉis. Sed scias, kion mi pensu pri li.“

„Mi ankaŭ“, konsentis Stone. „Li iam estos brava okzidentulo.“

„Kaj eĉ tre baldaŭ“, mi aŭdis Parker:on diri.

Yes“, certigis Sam Hawkens. „Sciu, li estis naskita por tio, verece kaj tute laŭregule. Kaj pensu pri la korpa forteco! Ĉu li hieraŭ fortenis nian pezan ĉaregon, tute sole, kaj senke iu helpis al li? La teron, kiun batas li, dum jaroj ne portos herbon. Sed, ĉu vi volas promesi unu aĵon al mi?“

„Kion?“ Parker demandis.

„Ne lasu lin scii, kion ni pensas pri li.“

„Kial ne?“

„Ĉar eble tio orgojligos lin.“

„Ho ne!“

„Ho jes! Li estas tute modesta ulo, kaj tute ne emiĝe al orgojleco. Estas ĉiam misago, kiam oni aŭdas homon. Oni povas fuŝigi la plej bonan karakteron per tio.

Do vi povas nomi lin greenhorn senzorge. Fakte li ja estas! Li certe ja posedas ĉiun econ, kiun deca okzidentulo devas havi, sed ili ankoraŭ ne finmaturis. Li bezonas multon da sperto plu.“

„Ĉu vi dankis al li, ke li savis vian vivon?“

„Ne ideis al mi.“

„Ĉu ne? Kion li do pensu pri vi?“

„Tute egalas al mi, kion li pensas pri mi, se mi n'eraras. Kompreneble li supozas min esti ignorema kaj maldankema fiulo. Sed estas malgravĵo. Pli gravas, ke li restos, kiel li estas. Certe mi plej ŝate estus brakuminte lin.“

„Fi!“ Stone elvokis. „Brakumi vin! Do vi neniam havis spegulon en via mano, ĉu? Tiu vizaĝo, tiu barbo kaj tiu nazo! Ajn iu, kiu havos la sensencan ideon brakumi vin, aŭ stultiĝis per tro da suno aŭ lia cerbo enfrostiĝis per tro da malvarmego.“

„Nu! Ha! Hm! Ja vere soniĝas sufiĉe amikece de vi!“ grumblis Sam Hawkens.

„Do vi pensas, ke mi estas malbelega ulo! Sed kio estas vi, laŭ via opinio? Do bela homo, ĉu? Eĉ ne havu la ideon! Mi promesas al vi: se ni ambaŭ volus partopreni en beleca konkuro, gajnus la premion mi! Sed vi, vi estus gajnonta konsoligan kromdonacon, hihihihi! Sed ni ne parolu pri tio. Ni parolis pri nia greenhorn. Mi ne dankis al li, kaj ne dankos. Sed kiam nia lumbaĵo estos rostita, li ricevu la plej bonan kaj plej sukan parton. Mi detranĉos ĝin mem, li vere meritas ĝin. Kaj sciu, kion mi faros morgaŭ!“

„Kion?“ demandis Stone.

„Grandan plezuron al li. Li rajtu kapti mustangon.“

„Ĉu vi volas ĉasi mustangojn?“

„Jes. Mi ja havu novan ĉevalon. Vi pruntu vian ĉevalon al mi por la ĉasado. Ĉar hodiaŭ la bubaloj aperis, ankaŭ la mustangoj venos. Mi supozas, ke bezonas nur rajdi al la loko, kie ni elmezuradis kaj enterigis la fostojn por la fervojo. Tie estos mustangoj, tuje kiam aperas la sovaĝaj ĉevaloj en ĉi regiono.“

Mi ne kaŝaŭskultis plu, sed reeniris kaj proksimiĝis al la tri ĉasistoj tra arbedaĵoj, el tute alia direkto. Ili ne ekkonu, ke mi kaŝe aŭdis ĉion.

Estis bruligata fajro kaj du branĉoforkoj metita en la teron flanke de ĝi. Ili estu la portaĵoj de la rostoturnilo, kiu estis dika, rekta branĉo. Al tiu la tri fiksigis la tutan lumbaĵon. Tiam Sam Hawkens komencis turni la trapikilon malrapide kaj per laŭarta sperto. La feliĉplena mieno, kiun li faris dum tio, kaŝe amuzigis min.

Kiam la aliaj revenis kun la viando, ili agis kiel ni kaj ankaŭ bruligis kelkajn fajrojn. Ĉar ĉiu volis rosti por si mem, la spaco ne sufiĉis. La konsekvenco estis, ke ili manĝis la rostaĵojn nur duone finrostita.

Mi ricevis la vere plej bonan parton. Ĝi pezis certe tri funtojn, sed mi finmanĝis ĝin. Sed oni ja ne supozu min esti multmanĝulo. Mi male estis manĝinta malmulte ol aliaj. Sed al iu, kiu ĝin ne scias aŭ spertis mem, estas preskaŭ nekredebla, kiujn amasegojn da viando unu okzidentulo povas manĝi, aŭ sambone devas manĝi, se li volas persisti. Tio estas interligita kun la fakto, ke okzidentulo povas haviĝi preskaŭ neniujn manĝaĵojn krom viando.

Mi vidis maljunan trapper:on finmanĝi ok funtojn da viando senpaŭze. Kiam mi poste demandis lin, ĉu li satus, li respondis subridante:

„Mi ja devas sati, ĉar mi ne havas pli. Sed se vi volos doni al mi pecon de viando via, vi ne atendu eterne, ĝis vi ĝin ne vidos plu.“

Dum la manĝado la okzidentuloj malproksime de ni interparolis pri nia bubalĉasado. Kiam ili estis vidintaj la du virbovojn, ili haviĝis alian ideon pri la „stulteco“, kiun mi laŭdire faris.

La sekvintan tagon mi agis, kvazaŭ mi volis eklabori. Tiam Sam venis al mi kaj diris:

„Do lasu viajn ilojn resti, Sir. Endas fari ion, kio estas pli ekscita.“

„Kion?“

„Vi eksciu. Pretigu vian ĉevalon. Ni elrajdos.“

„Promeni, ĉu? Tiukaze pli gravas la laboro.“

Pshaw! Vi jam sufiĉe streĉiĝis. Krome mi pensas, ke ni estos reveninta je tagmezo. Poste vi povos mezuradi kaj kalkuladi kiom vi volas.“

Mi informigis Bancroft:on. Poste ni forrajdis. Sur la vojo Sam agis tre sekretoplene. La rajdo reiris laŭ la jam mezurita vojo, ĝis ni atingis la prerion.

Ĝi estis ĉirkaŭ tri kilometrojn vasta kaj duoble longa kaj estis randata per arbarportantaj altaĵoj. Ĉar ĝi estis trafluata de vasta rivereto, la tero havis sufiĉe da akvo kaj abundan herbaĵon. En la nordo estis aliro al la prerio tra inter du montoj, en la sudo ĝi finiĝis en valo. Kiam ni estis atingintaj tiun valon, Hawkens starigis sian ĉevalon kaj esplore vidis ĉirkaŭe trans la tuta ebenaĵo. Poste ni plurajdis, norden laŭ la rivereto.

Subite Sam ekkriis, haltigis sian ĉevalon, deseliĝis, saltis trans la rivereto kaj venis al loko, en kiu la herboj estis subpremita. Li ekzamenis la lokon, revenis, resurĉevaliĝis kaj plurajdis, flankeniĝinte al dekstre, tielke ni atingis la okzidentan randon de la prerio. Tie li refoje deĉevaliĝis kaj lasis sian ĉevalon manĝi la herbon, sed fiksligis ĝin gardeme. Ekde la ekzamenado de la spuro li ne parolis unu vorton. Sed sur lia barba vizaĝo estis kontento rideto, kiel sunbrilo sur arbara pejsaĝo.

„Deĉevaliĝu same, Sir“, li postulis nun, „kaj fikse ligigis vian ĉevalon! Ni atendados tie ĉi.“

„Kial fikse ligigu?“ mi demandis, kvankam mi ĝin sciis ekzakte.

„Ĉar alikaze vi ĝin certe perdos. Mi vidis ofte, ke la ĉevoloj je tiuj okazoj forkuris.“

„Kiuj okazoj?“

„Ĉu vi ne havas ideon? Do provu diveni!“

„Ĉu mustangoj?“

„Kio pensigas vin tion?“ li demandis, dum li vidis al mi suspektante kaj miriĝite.

„Ĉar mi legis, ke la malsovaĝaj ĉevaloj emas forkuri kun la sovaĝaj mustangoj, se ili ne estis fikse ligitaj.“

„Li diablo vin prenu! Ĉion vi legis! Do vere ne eblas surprizigi vin. Vere ŝatendas la homojn, kiuj povas legi tute ne!“

„Ĉu vi volis surprizigi min?“

„Certe.“

„Per mustangoĉaso, ĉu?“

„Jes.“

„Ne bone eblis. Surprizigo ja kondiĉas, ke oni ne scias ion pri ĝi antaŭe. Sed vi estus lasinta min scii, antaŭ la ĉevaloj estus venantaj.“

„Prave, hm! Do sciu, ke la mustangoj jam estis tie ĉi.“

„Ĉu la premsignoj en la herbo estis ilia spuro?“

„Jes. Ili pasis ĉi tie antaŭhieraŭ. Estis antaŭaro, vi sciu, io simila kiel esploristoj. Mi diru al vi, ke tiuj bestoj estas eksternorme ruzaj. Ili ĉiam igas etan grupon rajdi antaŭe. Ili havas oficirojn, ekzakte la militistoj. La arestro ĉiam estas sperta, forta kaj kuraĝa virĉevalo. Ĉu ili restas aŭ moviĝas, ajn ĉiam ili formas ĉirkaŭan cirklon el virĉevalojn. Pli intere estas la ĉevalinoj, kaj centre en la mezo estas la idoj. Ili faras tion, proke la virĉevaloj povas defendi la ĉevalinojn kaj ĉevalidojn. Mi jam ofte rakontis al vi, kiel kapti mustangon per lazo. Ĉu vi do bone memorigis ĝin?“

„Memkompreneble.“

„Ĉu vi emas kapti unu?“

„Jes.“

„Do vi havos la ŝancon ĉi antaŭtagmezon, Sir.“

„Dankon! Sed mi ne uzos ĝin.“

„Ĉu ne? All devils! Kial ne?“

„Ĉar mi ne bezonas ĉevalon.“

„Sed okzidentulo ja ne demandas ĉu li bezonas ĉevalon aŭ ne!“

„Tiukaze li tute ne estas, kiel mi imagas veran okzidentulon. Vi parolis pri kadavroĉasistoj hieraŭ, pri blankhaŭtuloj, kiuj mortigas la bubalojn amase, sen bezoni la viandon. Same la afero estas pri la ĉevaloj. Mi ne volas forrabi la liberecon de unu el tiuj belegaj bestoj, senke mi povas peti pardonon, ke mi bezonas ĉevalon.“

„Tio estas pensita dece, Sir, tre dece. Sed kiu diris, ke vi rabu la liberecon de ĉevalo? Vi ekzercadis ĵeti la lazon kaj nun probu. Mi volas vidi, ĉu vi sukcesas vian ekzamenon. Ĉu vi komprenis?“

„Tio estas io alia. Mi kunagos.“

„Bone. En mia afero estas memkompreneble pura neplezuro. Mi bezonas ĉevalon kaj haviĝos unu. Mi ĝin diris ofte al vi, kaj ĝin diras nun denove: sidu tute fikse en la selo kaj stabiligu vian ĉevalon bone, kiam la lazo ekstreĉiĝos kaj okazos la tirego. Se vi ne faras tion, vi estos ŝiregata teren; la mustango kuros for kaj kuntiros vian ĉevalon per la lazo.“

Li volis paroli plu, sed eksilentis subite kaj montris per la mano al la du montoj je la norda fino de la prerio. Tie aperis unu sola, unuopa ĉevalo. Ĝi kuris antaŭen malrapide, direktigis la kapon ŝanĝe al ambaŭ flankoj kaj ensuĉis la aeron tra la naztruoj.

„Ĉu vi vidas ĝin?“ Sam flustris. Li parolis per ekscitiĝo tute mallaŭte, kvankam la ĉevalo neeble nin povs aŭdi. „Ĉu mi ne diris, ke ili venos? Tiu estas la esploranto, kiu ekzamenu, ĉu la loko estas sava. Ruza virĉevalo! Kiel ĝi okulumas kaj flarumas en ĉiujn direktojn! Nin ĝi ne jam ekkonas, ĉar la vento blovas en niajn vizaĝojn. Tial mi elektis ĉi tiun lokon.“

Nun la mustango ektrotis. Li kuris rekte antaŭen, poste dekstren, fine maldekstren. Tiam li turniĝis kaj malaperis je la loko, kie ni vidis lin aperi.

„Ĉu vi rigardis ĝin?“ Sam demandis. „Kiel saĝe li kondutas kaj uzis ĉiun arbedeton kiel kaŝejo, pro ne esti vidata! Neniu indiana esploristo povus agi pli bone.“

„Tio veras. Miriga afero!“

„Nun ĝi rekuris pro anonci al sia kvarpieda generalo, ke la areo nedanĝeras. Sed vere eraras, hihihihi! Mi vetas, ke ili ĉeestos post maksimume dek mintoj. Do atentu! Ĉu vi scias, kiel ni ĝin faros?“

„Nu kiel?“

„Vi nun rajdas reen ĝis la fino de la prerio rapide kaj tie atendos. Mi dume malaperiĝos en la malproksimeco de la enirejo kaj kaŝiĝos tie en la arbaro. Kiam la aro venos, mi lasos ĝin pasi kaj tiam ĉasos ĝin de malantaŭ. Ĝi fuĝos en vian direkton. Kiam ĝi proksimiĝos, vi videbliĝos. Tiam ĝi reenfuĝos. Tiel ni ĉasos ĝin inter mi kaj vi, ĝis ni elektis la du plej bonajn ĉevalojn kaj kaptis ilin. El tiuj du mi tiam elektos la pli bonan. La alian ni lasas forkuri. Ĉu vi konsentas?“

„Kiel vi povas demandi! Mi ja scias nenion pri la ĉevalĉasado. Vi estas sendube majstro de tiu fako, kaj mi obeos ĉiujn viajn ordonojn.“

Well, vi tute pravas. Mi jam havis rondan nombron da sovaĝajn mustangojn sub mi kaj ĝin venkis kaj certe povas aserti, ke vi ne eldiris stultaĵon per la ‚majstro‘. Nu, foriĝu, alie la tempo pasiĝas kaj ni estas je la ĝusta loko je la ĝusta tempo.“

Ni resurĉevaliĝis kaj disrajdis, li norden kaj mi suden. Ĉar mia peza ursmortigilo estis iom malhelpema al mi, mi estis volanta ĝin lasi ie por tiu momento. Sed mi aŭdis, ke singardema okzidentulo fordonas sian pafilon nur en kazoj, pri kiuj li povas esti tute certa, ke li ĝin ne bezonos. Tia kazo ĉi tiu ne estis.

Ĉiun momenton povis ekaperi indiano aŭ rabbesto. Tial mi nur prizorgis, ke la ‚olda gun‘ pendiĝis fikse de la rimeno, kaj ne povas bati min dum la rajdado.

Nun mi atendis ekscigite la ekaperon de la ĉevaloj. Mi haltis inter la antaŭaj arboj de la arbaroj je la rando de la prerio, fiksligis unu finon de la lazo al la selligilo kaj metis la kroman lazon en rondaĵojn antaŭ mi, ke mi tuje povis ĝin ekpreni, kiam venus la ĝusta momento.

La alia fino de la prerio estis tiel for de mi, ke mi ne povus vidi la mustangoj, kiam ili estus aperantaj tie. Mi ne estis tutan kvaronan horon je mia posteno, kiam mi jam ekvidis en la foro amason da malhelaj punktoj, kiuj rapide pligrandiĝis.

Estis la mustangoj, kiuj kuregis en mian direkton.

La kolharoj flirtis per la kurego, kaj la vostoj destaris kiel plumaĵoj per la vento.

Estis ĉirkaŭ tricent. La tero ŝajnis tremiĝi per iliaj piedoj. Antaŭ ĉiuj aliaj kuregis blanka virĉevalo, majesta besto, kiun oni ŝate kaptu. Sed al neniu preriĉasisto ideos rajdi blankĉevalon. Tiel hela besto malkaŝus lin al ĉiu kontraŭulo jam en la foro.

Nun estis la tempo, ke mi montriĝu al la bestoj. De sub la arboj mi elrajdis en la liberon. Tiu ago tuje efikiĝis. La kondukanta blankĉevalo ekpuŝiĝis reen kvazaŭ ĝi ricevis kuglon en la bruston. La aro tuje haltiĝis kaj hezitis. Laŭta, tima spirego aŭdebliĝis, tiam la aro fulme turniĝis kaj kuregis reen.

Mi sekvis malrapide, ĉar al mi ne estis urĝo. Sam Hawkens ja estis sur la alia flanko kaj certe ĝin ĉasos reen al mi. Dum tio mi pensadis pri io, kiu evidentiĝis al mi. Kvankam la bestoj haltis antaŭ mi nur mallongan momenton, ŝajnis al mi, kvazaŭ unu el ili ne estis ĉevalo, sed mulo. Mi certe povus erari, sed tamen kredis esti vidinta ĝuste. Mi volis atenti pli bone je la dua fojo. La mulo estis kurinta en la unua vico rekte malantaŭ la estra blankĉevalo. Do ne nur estis supozita inter la ĉevalo kiel unu el ilia ĝenro, sed eĉ posedu altan rangon inter ili.

Post kelkan tempon la aro revenis kaj returniĝis je la ekvido de mi kiel antaŭe.

Tio ripetiĝis kelkajn fojojn plu. Tiufoje mi povis ekkoni la mulon inter ili pli klare.

Estis helbruna besto kun malhela strio sur la dorso. Malgraŭ la granda kapo kaj la longaj oreloj estis vere bela besto.

Muloj estis pli nepostulemaj ol ĉevaloj, havas multe pli certan iradon kaj ne timevitas profundaĵojn. Sed aliflanke ili obstinemas. Mi vidis mulojn, kiuj plej ŝate lasis sin bati ĝismorte, ol fari nur unu paŝon antaŭen, kvankam ili ne estis ŝarĝitaj kaj la vojo antaŭ ili estis tute ebena. Ili simple ne volis.

Ŝajnis al mi, kvazaŭ tiu mulo havis interan fajron, kvazaŭ ĝiaj okuloj brilis pli hele kaj vidis pli ruze ol tiuj de la ĉevaloj. Mi ekdecidis ĝin kapti. Evidente ĝi estis forkurinta de sia posedinto dum paskurego de sovaĝa ĉevalaro kaj restis ĉe ĝi.

Sam repelis la grupon al mi. La mustangoj nek plu povis kuri antaŭen nek malantaŭen, ili forfuĝis flanken. Ni sekvis ilin. La aro sin disigis. Mi vidis, ke la mulo estis en la pli granda grupo. Ĝi kuregis flanke de la blankĉevalo kaj ŝajnis esti speciale rapida kaj persistema besto. Mi sekvis tiun grupon. Sam ŝajne ankaŭ celis al ĝi.

„Enmezigu, mi maldekstre, vi dekstre!“ li vokis al mi.

Ni donis la spronojn al niaj ĉevaloj kaj nun ne plu nur rajdis malantaŭ la aro, sed rapidiĝis tiel, ke ni pli kaj pli proksimiĝis, ĝis ĝi atingis la randon de la arbaro.

En la arbaron la ĉevaloj ne kuris, sed returniĝis kaj intencis trapasi inter ni. Pro neebligi tion, ni rapide rajdis unu al la alia. La ĉevaloj diskuregis al ĉiuj flankoj kiel aro de kokinoj en kiun plonĝis akcipitro. La blankulo kaj la mulo, apartigita de la aliaj ĉevaloj, kurege trapasis inter ni. Ni ĉassekvis ilin. Dum tio Sam vokis, jam singigante sian lazon super la kapo:

„Refoje greenhorn. Greenhorn eterne.“

„Kial?“

„Ĉar vi intencas kapti la blankulon, kaj nur greenhorn povas fari tion, hihihihi!“

Mi respondis, sed li ne aŭdis min, ĉar sia laŭta rido superbruis miajn vortojn.

Do li pensis, ke mi celis al la blankĉevalo. Egale al mi! Mi tial lasis al li la mulon kaj rajdis flanken, al kie la aliaj mustangoj ĥaose kuregis jen kaj reen blekante kaj spiregante per timo. Sam estiĝis nun tiel proksime al la mulo, ke li ĵetis la lazon.

La maŝo falis ĝuste. Ĝi kuŝiĝis ĉirkaŭ la kolon de la besto. Nun Sam haltu kaj stabilige starigu sian ĉevalojn sur la malantaŭajn krurojn, proke ĝi povus kompensi la ektiregon, kiam la lazo ekstreĉiĝis. Li ankaŭ faris tion, sed momenton tro tarde. Lia ĉevalo ne jam tute stabiliĝis kaj estis tirata teren per la fortega ektiro. Sam Hawkens flugis, farante grandiozan saltumon for tra la aero kaj falis sur la teron. La ĉevalo rapide restariĝis kaj forkuris. Per tio la lazo perdis sian streĉon. La mulo revenkis liberon. Ĝi galopis for kaj ŝiris la ĉevalon kun si trans la prerio, ĉar la lazo ja estis fiksigita al la selo.

Mi rajdis al Sam pro ekscii, ĉu li estis lezita. Li ekstariĝis kaj vokis al mi ektimante:

„Je fulmotondro! Tiu fiĉevalo de Dick Stone fuĝas for de mi, kaj eĉ ne diris adiaŭon, se mi n'eraras!“

„Ĉu vi estas lezita?“

„Ne. Ekelseliĝu kaj donis al mi vian ĉevalon. Mi kaptu tiujn du fuĝantojn!“

„Ne ekideas al mi! Vi povus riski saltumon denove, kaj ĉiuj du ĉevaloj estus perdataj.“

Dum mi parolis, mi pelis mian ĉevalon plu, sekvante la mulon. Ĝi jam estis grandan distancon for, sed nun havis malinterkonsentecon kun la ĉevalo. Unu volis kuri tien, la alia alidirekten. Ili malhelpis unu la alian, ĉar ili estis interligitaj per la lazo. Tial mi atingis ilin post mallonga tempo. Eĉ ne iĝis en mian menso uzi mian propran lazon. Mi ekkaptis la lazon, kiu ligigis la du bestojn, ĝin volvis kelkajn fojojn ĉirkaŭ mian manon kaj nun estis certe, ke mi povus venki la mulon.

Unue mi lasis ĝin kuri plu kaj sekve galopigis la du ĉevalojn, sed iom kaj iom pli forte tiris la lazon, tielke la maŝo ĉiam pli malvastiĝis. Per tio mi povis direktigi la beston pli malpli bone. Per ŝajniĝa lasado mi igis ĝin riturnadi en granda arko al la loko, kie staris Sam Hawkens. Tie mi ektiris la lazon tiel forte, ke la kolo de la mulo estis ekkunpremata. Ĝi perdis spiron kaj falegis surteren.

„Tiru, ĝis mi tenas la mulon firme kaj tiam lasu!“ vokis Sam.

Li saltis al ĝi kaj stariĝis flanke de la besto, kvankam ĝi forte batadegis per la kruroj.

„Nun!“ li ordonis.

Mi lasis la lazon. La mulo regajnis spiron kaj ekstariĝis. Same rapide Sam estis saltinta sur ĝian dorson.

Ĝi restis starante kelkajn momentojn senmove, kvazaŭ glaciiĝita per ŝoko. Sed tiam ĝi enaeriĝadis, foje antaŭe, foje malantaŭe. Tiam ĝi saltegadis per ĉiuj kvar kruroj flanken kaj ĝibis, sed la malgranda Sam sidis firme.

„Ĝi ne deigos min!“ li vokis al mi. „Nun ĝi provos la lastan rimedon kaj kuregos for kun mi. Atendu min tie ĉie, mi ĝin reenrajdigos obeante!“

Sed li eraris. Ĝi tute ne forkuris kun li, sed subite sin faligis teren kaj volviĝis.

Tio povis rompigi ĉiujn ripojn de la malgrandulo. Li iĝu el la selo. Mi saltis de la ĉevalo, ekkaptis la sur la tero moviĝantan lazon kaj dufoje ĝin plektis ĉirkaŭ radikego de arbedo. Dume la mulo estis deiginta sian rajdanton kaj ekstariĝinta.

Ĝi volis forkuri, sed la radiko solidis. La lazo streĉiĝis, kaj la maŝo denove eke malvastiĝis. La besto falegis surteren.

Sam Hawkens estis volviĝinta flanken. Li kezerce palpumis sian krurojn kaj ripojn, mienis, kvazaŭ li manĝis acidan brasikon kun prunpureo, kaj diris:

„Lasu la fibeston kuri. Neniu ĝin venkos, se mi n'eraras.“

„Neniel! Mi ne lasas hontigi de mulo, kies patro ne estis gentleman, sed azeno!

Ĝi estu obeonta. Atentu!“

Mi ŝiris la lazon de la radiko kaj stariĝis per vaste disigitaj kruroj super la beston. Kiam ĝi regajnis spiron, ĝi reekstariĝis. Nun plej gravis tre forta femurpremo. Tiurilate mi tre verŝajne estis unu klason super la malgranda Sam.

Ripo de ĉevalo devas fleksiĝi per la premo de rajdantfemuro; tio kunpremas la internaĵojn kaj kaŭzas mortotimon. Dum la mulo provis min deĵeti, mi prenis la lazon, kiu pendis de la kolo de la besto, ĝin volvis ĉirkaŭ mia mano kaj fikspremis ĝin je la nodaĵo. Tuj kiam mi ekkonis, ke la besto volis faliĝi surteren, mi kunpremigis la maŝon.

Estis seriozega batalo. Mi komencis ŝviti el ĉiuj poroj; sed la mulo ŝvitis eĉ plie.

La ŝvito fluis de ĝia korpo. De la buŝego glutis ŝaŭmo en grandaj eroj. Ĝiaj moviĝoj iĝis pli malfortaj, ĝia furioza spirego iĝis mallonga tusado. Fine ĝi kolapsis sub mi, ĉar ĝi perdis la lastan fortecon. Ĝi restis kuŝante senmove kun rulantaj okuloj. Mi enspiris profunde. Ŝajnis al mi, ke ĉiuj miaj ligamentoj kaj ĥortoj estis disŝiritaj.

„Heavens, kia homo vi estas!“ Sam vokis. „Vi ja havas pli da fortoj ol la besto!

Se vi povus vidi vian vizaĝon, vi ektimus!“

„Kredeble.“

„Viaj okuloj evidentiĝis. Viaj lipoj ŝvelas kaj viaj vangoj tute bluas!“

„Tio estas la konsekvenco, ke oni estas greenhorn kaj rifuzas lasi sin deĵeti, dum majstro de la mustanga ĉasado estis pli saĝa kaj lasis sin deviŝi, postke eĉ okaziĝis al li, ke li ligigis sian ĉevalon al mulo, kaj tiam permesis la du bestojn forpromenadi.“

Li faris mizeran mienon kaj petis plende:

„Silentu pri tio, Sir! Mi diras al vi, eĉ al la plej sperta ĉasisto kelkfoje povas okazi tiu speco de malbonŝanceto. Vi kontraŭe havis du tre bonŝancajn tagojn hieraŭ kaj hodiaŭ.“

„Mi esperas sperti kelkajn tiel bonŝancajn tagojn plu. Nu kiel fartas viaj ripoj kaj la aliaj ostetoj?“

„Mi ne scias. Mi kunkolektos kaj nombrigos tuje, kiam pli bonfartas mi. Nun ili klakas ĉie en mia korpo. Tiu estis besto, kian mi neniam antaŭe havis inter miaj gamboj! Mi esperas, ke ĝi nun haviĝos racion!“

„Ĝi jam havas. Vidu, kiel elĉerpita ĝi kuŝas tie! Ni metu selon kaj bridilojn sur ĝi. Vi rajdos ĝin hejmen.“

„Sed ĝi rekomencos obstakli!“

„Ne ekideos al ĝi. Por ĝi sufiĉas. Ĝi estas prudenta besto, kaj vi estos feliĉa, ke vi ĝin kaptis.“

„Jes, kreendas. Fakte mi intencis kapti ĝin ekde la komenco. Vi ja volis kapti la blankĉevalon, kio estis tre granda stultaĵo.“

„Ĉu vi scias tion tiel ekzakte?“

„Nu, certe estis stultaĵo!“

„Mi ne parolis pri tio, sed pri via certeco, ke mi volis kapti la blankulon.“

„Kion vi do volis ĉasi anstataŭe?“

„La mulon ankaŭe.“

„Ĉu vere?“

„Jes. Mi ja estas greenhorn, sed ankaŭ mi scias, ke blanka ĉevalo ne taŭgas al sovaĝejmigranto. La mulo ŝatis al mi tuj kiam mi ĝin vidis.“

„Jes, bonan komprenecon pri ĉevaloj vi havas, tion oni konfesu.“

„Mi esperas, ke via kompreneco pri homoj estas same bona, kara Sam! Nun venu kaj helpu al mi starigi la beston de la tero!“

Ni surkrurigis la beston. Ĝi staris senmove, tremis je la tuta korpo kaj ankaŭ ne obstinis, kiam ni surmetis la selon kaj la bridilojn. Kaj kiam Sam estis sursidiĝinta, ĝi obeis al la kondukilo tiel vole kaj sensive kiel dresita ĉevalo.

„Ĝi jam estis havinta mastron“, la malgrandulo diris, „kiu ŝajne estis bona rajdanto. Mi ekkonas tion tuje. Certe ĝi estis forkurinta de li. Ĉu vi scias, kiel mi nomos ĝin?“

„Ĉu?“

„Mary. Mi jam estis rajdinta mulon, kies nomo estis Mary. Do ne necesas peniĝi elpensi novan nomon.“

„Do nomiĝas la mulo Mary kaj la pafilo Liddy!“

„Jes. Estas ĉiuj du tre belaj nomoj. Ĉu ne? Kaj nun mi petu vin, ke vi faru grandan komplezon al mi.“

„Kun plezuro. Kiun?“

„Ne parolu pri tio, kio okazis tie ĉi! Tio estus treege afabla de vi.“

„Nesencaĵo! Tio estas afero de memkompreneco, ne de afableco.“

„Stulta okazo. Kiel la bando tie transe en la kampejo ridos, se ili ekscius, en kia maniero Sam Hawkens haviĝis sian novan, karan Mary:n! Estus plezuro al ili, eĉ plezurego! Se vi silentos pri tio, mi estos...“

„Bonvolu kvieti!“ mi interrompis lin. „Tute ne necesas perdi unu vorton pri tio.

Vi estas mia instruanto kaj mia amiko. Kaj pli mi ja ne diru.“

Liaj etaj, ruzaj okuloj humidiĝis. Ekscigite li elvokis:

„Jes, via amiko mi estas, Sir! Se mi scius, ke ankaŭ vi volus donaci al mi iom da via amikeco, tio estus granda, vera plezuro al mi.“

Mi ofertis mian manon al li kaj respondis:

„Tiun plezuron mi povas fari al vi, Sam. Vi povas certi, ke mi igis min en mian koron, kiel – kiel – nu, ĉirkaŭ kiel bonan, afablan kaj honestan onklon. Ĉu tio sufiĉas al vi?“

„Tute, Sir, tute! Mi estas tiel ravita, ke mi ĉi tuje volas fari al vi replezuron. Diru al mi kion mi faru! Ĉu mi – ĉu mi ekzemple tuj finmanĝu ĉi tiun novan Mary:n antaŭ viaj okuloj plene kaj tute?“

„Ĉesu!“ mi protestis. „Tiukaze mi perdus vin, ĉar vi ja krevu. Vi jam faris amason da plezuroj al mi, kaj vi certe eblos fari multajn amikaĵojn al mi estonte.

Lasu Mary:n kaj vin vivanta kaj ni ekiĝu reen en la kampejon. Mi laboru.“

„Laboru, ĉu? Sed vi ja laboris tie ĉi. Se tio ne estis laboro, mi ne plu scias kion nomi laboro.“

Mi ligigis la ĉevalon de Dick Stone per la lazo al mia rajdobesto, tiam ni ekrajdis. La mustangaro dume delonge malaperis. La mulo vole obeis sian rajdanton. Sem multfoje sur la vojo ĝoje elvokis:

„Ŝi havis bonan edukon, tiu Mary, tre tre bonan edukon! Mi sentas per ĉiu paŝo, ke mi estos rajdanta bonege ekde hodiaŭ. Ĝi nun rememoras, kion ĝi iam lernis kaj forgesis inter la mustangoj. Esperendas, ke ĝi ne nur havas temperamenton, sed ankaŭ karakteron.“

„Se ĝi ĝin havas ne, vi povas ĝin instrui al ĝi. Ĝi ne jam estas tro maljuna por tio.“

„Kiel aĝa vi pritaksas ĝin?“

„Kvinjara, ne pli.“

„Estas ankaŭ mia opinio. Mi ekzamenos ĝin pli detale, ĉu ĝustas. Mi ŝuldas la beston al vi, al neniu alia. Estis du malfeliĉaj tagoj por mi, tre tre malfeliĉaj. Sed honorigaj tagoj por vi. Ĉu vi estis kredinta, ke vi spertus la bizonan kaj ankaŭ la mustangan ĉason tiel baldaŭ post la alia?“

„Kial ne? Oni ĉiam ekspektu ĉion tie ĉi en la okzidento. Mi esperas sperti ankaŭ aliajn ĉasojn.“

„Hm, jes. Endas deziri, ke vi sukcesos tiam same kiel hieraŭ kaj hodiaŭ. Hieraŭ via vivo estis serioze endanĝerita. Vi riskis tro multon. Vi neniam forgesu, ke vi estas greenhorn. Tiu homo trankvile lasas proksimiĝi la bubalon kaj tiam pafas en ĝiajn okulojn! Ĉu oni iam spertis tion? Vi ankoraŭ estas nesperta kaj subtaksis la bizonojn. Estu pli atentema en la estonto, kaj ne kredu vin troe kapabla! La bizonĉasado estas tre danĝera. Ekzistas nur unu besto, kiu estas eĉ pli danĝera.“

„Kiu?“

„La urso.“

„Ĉu vi parolas pri la nigra urso kun flava buŝego?“

„La baribalo, ĉu? Nek ekideas al mi! Tiu estas tre komforta kaj pacema besto, al kiu oni povus instrui gladadon kaj trikadon. Mi parolas pri la griza grizzly, la griza urso de la rokaj montaroj. Vi ja legis pri ĉio, kaj certe do scias ĉion pri tiu ulo.“

„Jes.“

„Do ĝoju, se vi neniam renkontos ĝin. Kiam ĝi staras sur siaj malantaŭaj kruroj, ĝi estas pli ol duonan metron pli alta ol vi. Per nur unu mordo ĝi igas ostokaĉon el via kranio. Kiam li foje estas atakita kaj ĉagrenigita, ĝi ne kvietiĝas, ĝis ĝi estos disŝirinta kaj neiginta sian kontraŭulon.“

„Aŭ ĝis ĝi mem kuŝas sur la tero.“

„Hoho! Jam denove aperiĝas via senpripensemo! Vi parolas pri la forta, nevenkebla griza urso per malestimo, kvazaŭ ĝi estus eta, sendanĝera lavurso.“

„Ne tute. Ne ideas al mi malestimi ĝin. Sed nevenkebla li samcerte ne estas.

Neniu besto estas nevenkebla, ankaŭ la grizurso ne.“

„Vi legis tion ankaŭ, ĉu jes?“

„Jes.“

„Hm! Mi kredas, ke viaj libroj estas kulpaj pri via senpripensemo. En ĉiuj aliaj aferoj vi ja estas tute komprenema ulo, se mi n'eraras. Vi certe estus preta kaj atakus la grizurson ekzakte kiel la bubalojn hieraŭ.“

„Se mi ne havus alian eblecon – jes.“

„Alian eblecon! Sensencaĵo! Kion vi volas diri per tio? Ĉiu homo havas alian eblecon, se li volas!“

„Tio signifas, ke li povas fuĝi, se li estas malkuraĝa. Tion vi ja volis diri, ĉu ne?“

„Ne tute. Ne estas malkuraĝo fuĝi antaŭ grizurso, male, estas la pura sinmortigo ataki ĝin.“

„Pri tio ni malsamopinias. Se ĝi surprizas min kaj ne lasas tempon al mi fuĝi, mi defendiĝu. Se ĝi atakas kunulon, mi devas helpi al tiu bedaŭrindulo. Tiuj estas du kazoj, en kiuj mi ne povas aŭ ne devas fuĝi. Krome facile penseblas, ke brava okzidentulo atakas la grizan urson sen devo pro neigi ĝin, kaj flankafere haviĝas la bonege gustajn ŝinkojn kaj piedegojn.“

„Vi estas neinstruebla homo. Mi ekzorgas treege pri vi. Danku al Dio, se vi neniam ekkonas tiujn ŝinkojn kaj piedegojn! Sed mi ja ne volas nei, ke ne ekzistas pli bongustan delikataĵo en la tuta konata mondo.“

„Fakte vi ne jam bezonas zorgi pri mi nun. Aŭ ekzistas grizaj ursoj eĉ en ĉi regiono?“

„Kial ne? La grizurso ekzistas en la tuta montaro. Li sekvas la riverojn kaj foje eĉ iras fore en la prerion. Ĝi estas treege malamikeca fibesto! Ni ne parolu plu pri ĝi!“

Silente ni plurajdis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.