La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


WINNETOU I

Aŭtoro: Karl May

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 6: Spurlegado

Mi dormis profunde, ĝis Sam min vekigis. Parker kaj Stone ankaŭ jam vekis. La aliaj ankoraŭ kuŝis en profunda dormado, ankaŭ Rattler. Ni manĝis pecon da viando, trinkis akvon kun tio, trinkigis niajn ĉevalojn kaj forrajdis, post Sam estis donintaj konsilojn al la du kunuloj pri la plej neekspektindaj kazoj. La suno ne jam estis leviĝinta, kiam ni komencis nian rajdadon. Estis mia unua eksciiga rajdado!

Mi estis scivolema, kiel li finiĝus.

Ni turniĝis en la direkton, en kiun la du apaĉoj forrajdis, laŭ la valo kaj ĉirkaŭ la arbara eĝo. La spuroj ankoraŭ estis videbla sur la herbejo. Eĉ mi kiel greenhorn rimarkis, ke ili kondukis norden, kvankam la apaĉoj certe troviĝis sude de ni.

Malantaŭ la kurbo de la valo estis maldensejo en la malapika laŭ la altaĵo kreskanta arbaro. Al tiu kondukis la spuroj. Pli alte la maldensejo ankoraŭ plilongiĝis longadistance. Post tiu ni venis sur prerion, kiu larĝiĝis suden kiel regula, malakra altiĝanta verda tegmentaĵo.

Ankaŭ tie ĉi la spuro estis facile sekvebla. La apaĉoj nin pasis ĉirkaŭante, tion ni baldaŭ ekkonis. Kiam ni troviĝis sur la supro de la verda tegmentaĵo, estis vasta, ebena, herbeja areo antaŭ ni, kiu ŝajnis ne havi limon en la sudo. Kvankam jam pasiĝis preskaŭ unu tago post la foriro de la apaĉoj, ni vidis ilian spuron kiel rekta lineo laŭiĝante sur tiu ebenaĵo. Sam, kiu ĝis nun ne parolis unu vorton, skuis la kapon kaj grumblis:

„Ne plaĉas al mi, tiu spuro, plenplene ne!“

„Sed plaĉas al mi des pli bone“, mi diris.

„Ĉar vi estas greenhorn, fakto, al kiu vi ĵus hieraŭ vespere denove volis kontraŭi. Do imagis la juna viro, ke mi volus laŭdi lin kaj eĉ kompari lin kun preria ĉasisto! Oni nur bezonas viajn vortojn nun pro scii tuje, kion oni pensu pri vi. Tiu ĉi spuro plaĉas al vi, ĉu? Jes, tion mi kredas, ĉar ĝi evidentiĝas tiel klare antaŭ vi, ke blindulo povus ĝin preni per la manoj. Sed ĵus tio ŝajnas tre pripensinda al mi.“

„Ne al mi.“

„Malmovigu la bekon, plej estimata Sir! Mi ne kunprenis vin, proke vi instruaĉas min per viaj nematuraj supozoj! Kiam du indianoj lasas siajn spurojn videblaj tiel klare, ĉiam estas pripensinda. Eĉ en la cirkonstancoj, ke ili forlasis nin en malamikeca planado. Tre supozendas, ke ili volas logi nin en embuskon. Ke ni sekvus ilin, ili tutcerte sciis.“

„Kia embusko tio estu?“

„Ne scieblas jam nun.“

„Kaj kie ĝi estu?“

„Tie en la sudo. Ili igis nian sekvadon tre facila. Se tiu ne okazis per certa intenco, ili estus klopodinta forviŝi la spurojn.“

„Hm!“ mi grumblis.

„Kio?“ li demandis.

„Nenio.“

„Hoho! Sonis, kvazaŭ vi volas diri ion.“

„Mi volis, sed ne diris.“

„Kial?“

„Mi havas kaŭzon malmovigi mian bekon. Alikaze vi pensas, ke mi volas instruaĉi vin, sed por tio mankas al mi talento kaj emo.“

„Ne paroladu stultaĵojn! Inter amikoj la vortoj ne estu pesata per la leterpesilo.

Vi ja volas lerni ion. Kiel vi povas lerni, kiam vi ne parolas! Do, kia estis tiu hmgrumblado, kiun vi ĵus faris?“

„Mi havis alian opinion kiel vi. Mi ne pensas, ke estas embusko.“

„Nu! Kial?“

„La du apaĉoj volas atingi iliajn samtribanojn. Ili volas ataki nin laŭeble baldaŭ kaj kunhavas mortulon en tiu varmego. Tio estas du gravaj kaŭzoj laŭeble rapidigi la rajdadon. Alie la mortulo survoje forputras kaj krome ili ne venos tro tarde pro kapti nin. Do ili ne havis la tempon forviŝi la spurojn. Laŭ mia opinio tiu estas la nura kaŭzo, kial ni vidas la spuron tiel klare.“

„Hm!“ nun grumblis Sam.

„Kaj se mi ne pravus“, mi pluis, „ni tamen povus sekvi la spuron sengardiĝe.

Kiel longe ni troviĝas sur tiu senfina ebenaĵo, ni ne timu pri io, ĉar ni vidas ĉiun malamikon jam defore kaj povas reeniĝi ĝustatempe.“

„Hm!“ li grumblis refoje kaj vidis al mi enpensiĝe: „Vi parolis pri la kadavro. Ĉu vi pensas, ke ili ĝin fakte kunprenas, kaj ne eble enterigas øin survoje?“

„La mortulo estis ege honorita inter ili. Iliaj moroj postulas, ke li estos enterigata per ĉiu indiana pompo. Tiu soleno estus eĉ superigata, se eblus lasi la murdinton ekmorti ĉe la kadavro. Ili do prokrastos la enterigon kaj rapidiĝos kapti nin kaj Rattler:on. Laŭ mia scio pri la apaĉoj, tio ne estas eksludebla.“

„Laŭ via scio, ĉu? Do vi estis naskita en Apaĉujo, ĉu?“

„Stultaĵo!“

„De kie alie vi konas ilin do?“

„Per la libroj, kiujn vi emas ignori.“

Well!“ li kapskuis. „Ni plurajdu!“

Li ne diris, ĉu li konsentis pri miaj opinioj aŭ ne. Sed kiam li tiam aŭ tiam vidis al mi de la flanko, aperis eta tiklaĵo en sia barbarbaro, mi konis tiun tiklaĵon. Estis segno, ke ne estis facila al li digesti ion mense.

Ni rapidis galope trans la ebenaĵo. Ĝi estis unu el tuj mallongaherbaj savanoj, kiuj troviĝas inter la fontejoj de la Canadian kaj la Red River. La spuro estis trivica, kvazaŭ enpremigita per granda, tridenta forko. La ĉevaloj tie ĉi do ankoraŭ estis kondukitaj flanke de la alia. Certe ĝi estis tre streĉiga teni la mortulon rekta dum tiel longa rajdado. Ĝis nun neniu spuro estis videbla, ke ili faciligis tiun penon.

Nun Sam Hawkens pensis, ke alvenis la ĝuta tempo pro la instruado. Li klarigis al mi, kiuj detaloj de la spuro evidentigis, ĉu la rajdintoj rajdis paŝe, trote aŭ galope.

Post duona horo arbaro ŝajne limigis la ebenaĵon. Fakte la savano nur ĉirkaŭis ĝin. Ni plurajdis sur ĝi kaj nun havis la arbaron je nia maldekstra flanko. La arboj kreskis tiel maldense, ke rajdantaro facile povis trarajdi la arbaron unu post la alia. Sed la apaĉoj havis tri ĉevalojn flanke de la alia kaj tial ne povis trai ĝin. Tial ili estis devigitaj fari kromvojojn, laŭ kiuj ankaŭ ni rajdis, ĉar la malkovrata ejo ja estis pli preferenda al ni. Pli poste, kiam mi estis ‚finlerninta‘, mi neniam ekhavus la ideon plusekvi la spuron. Anstataŭ mi estus rekte rajdinta tra la arbaron kaj retrovinta la spuron sur la alia flanko.

Mallonge poste la prerio malvastiĝis en mallarĝa herbozono, sur kiu ie kaj tie kreskis arbedaĵo. Ĉi tie ni atingis lokon, kie la apaĉaoj etis haltintaj. Estis ĉe arbedaĵo, el kiu altkreskis kverka kaj faga ligno. Ni singarde rajdis ĉirkaŭ ĝi kaj proksimiĝis nur kiam ni certiĝis, ke la ruĝuloj ne plu estis en ĝi.

Je unu flanko de la arbedo la herboj estis malsuprenpremita. La ekzameno klarigis, ke la apaĉoj ĉi tie deĉevaliĝis, demetis la mortulon kaj kuŝigis lin sur la herbejon. Poste ili estis eniĝintaj en la arbedaĵon pro haviĝi kverkajn bastonojn kaj detranĉi ilies branĉoj. La restaĵoj de tiu laboro ankoraŭ videblis.

„Kion ili faris kun la bastonoj?“ Sam demandis kaj vidis al mi kiel instruisto al sia lernanto.

„Portilon aŭ tirilon por la mortulo“, mi respondis supozante.

„De kio vi scias tion?“

„De mi.“

„Kial?“

„Mi jam longe atendis tion. Tenadi la mortulon rekte tiel longe, vere ne estis facilaĵo. Mi do ekspektis, ke ili agus pro tio je la unua halto.“

„Malaĉe pensita. Ĉu tio estas ankaŭ legebla en viaj libroj, Sir? Do fakte ŝajnas estinta en la okzidento, kiuj skribas tion! Cetere via supozo estas la sama kiel la mia. Nu, oni vidu, ĉu ĝi ĝustas.“

„Mi supozas, ke ili konstruis ne portilon, sed tirilon.“

„Kial?“

„Pro portadi mortulon aŭ ion alian sur portilo, necesas du ĉevaloj, kiu rajdas aŭ flanke de aŭ post la alia. La apaĉoj havas nur tri ĉevalojn. Je tirilo sufiĉas jam unu ĉevalo.“

„Prave. Sed la tirilo faras grandegan spuron, kio povas esti pereiga al la rajdantoj. Krome supozendas, ke la apaĉoj estis tie ĉi hieraŭ mallonge antaŭ vespero. Do aperiĝos, ĉu ili restis tie ĉi aŭ rajdis dum la nokto.“

„Mi asertus la lastan, ĉar ili ja havis duoblan kaŭzon pro urĝo.“

„Tute prave. Ni certe baldaŭ ricevos la pruvon.“

Ni estis deĉevaliĝintaj kaj pluiris malrapide laŭ la spuro, niajn ĉevalojn kondukinte malantaŭ ni. Nun la spuro aspektis tute alie kiel antaŭe. Ĝi ja estis ankoraŭ trivice, sed nur la meza, vasta streko estis farita de ĉevalaj hufoj.

La du flankaj srekoj estis enpremitaj de la tirilo. Ili do supozende konsistis el du ĉefaj bastonoj kaj pluraj transversaj lignaĵoj, sur kiuj la mortulo estis fiksigita.

„Estis rajdinta unu post la alia“, Sam diris. „Kaj ekzistu kaŭzo, ĉar estas sufiĉe da spaco pro rajdi flanke de la alia.“

Ni resurĉevaliĝis kaj plurajdis trote. Dum tio mi pripensis, per kiu kaŭzo ili estis rajdintaj unu post la alia ekde tie.

„Sam, streĉigu viajn okulojn!“ mi diris post tempo. „Baldaŭ okaziĝos io pri la spuro, kion ni ne devis rimarki.“

„Kial? Kio okaziĝu?“ li demandis.

„Ili ne nur konstruis la tirilon pro faciligi la rajdadon kaj ne plu tenadi la mortulon rekte, sed ankaŭ pro povi apartiĝi.“

„Kion vi pensas! Apartiĝi! Ne ekideos al ili, hihihihi!“ li ridis. „Kio pensigas vin tion? Ja certe viaj libroj nun kondukis vin en eraron.“

„Tio evidentiĝos, Sam. Ĝis nun estis vi la instruisto. Nun mi faros kelkajn demandojn al vi.“

„Tio efikigos multajn saĝajn aĵojn. Nun mi scivolemas!“

„Kial la indianoj ĝenerale preferas rajdi unu post la alia? Ja ne pro komforto, ĉu?“

„Ne, sed proke iu, kiu trovas la spuron, ne povas nombrigi kiom rajdintoj ĝi estis.“

„Jes! Mi pensas, ke la sama kaŭzo ankaŭ aperis en ĉi kazo.“

„Mi scivolas, kio pensigas vin tion!“

„Kial la du apaĉoj rajdis post la alia, kvankam la spaco sufiĉas por pli ol tri ĉevaloj?“

„Verŝajne pro la mortulo. Unu rajdas antaŭe kiel direktodonanto, sekvas la ĉevalo kun la mortulo, kaj postas la dua, kiu atentu ĉu la tirilo stabiladas kaj ĉu la kadavro ne defalas.“

„Eble. Sed mi memorigu, ke urĝas al ili reveni al ni. La transportado de la mortpafito daŭras tro longe. Do unu el la du forrajdos antaŭen, proke la apaĉoj povas esti pli rapide informigataj.“

„Tion la fantazio iluzias al vi. Mi diras al vi, ke ne ekideos al ili apartiĝi.“

Kial mi disputu kun li? Mi ja eble malpravis. Li estis sperta scout kaj mi greenhorn. Tial mi silentadis, sed atente rigardis la teron kaj la spuron.

Tiam ni atingis tre malprofundan, vastan kaj komplete sekiĝintan riverujon.

Estis riveringo, kiu enprenas en la printempo la akvon de la montaro kaj restas seka dum la alia tempo. La tero inter la du malaltaj bordoj konsistis el ŝtongruzo, en kiuj estis apartaj ujoj el fajna, malpeza sablo. La spuro iris rekte en la mezo de tiu riverujo.

Dum ni rajdadis malrapide, mi atente rigardis la gruzon kaj la sablon je ambaŭ flankoj. Se mi estis pensinta prave, tiu ejo estis la plej bona ŝanco al unu el la apaĉoj forlasi sian kunulon. Se li lasus paŝi sian ĉevalon ne sur la sablo, sed nur sur la malmola gruzo, sur kiu ne videblis spuro, li povus malaperi sen lasi premsignojn. La spuron de la dua apaĉo kun la tirila ĉevalo malantaŭ si tiam estis ankoraŭ supozebla kiel la spuro de tri ĉevaloj.

Mi rajdis post Sam Hawkens. Ni preskaŭ jam atingis la finon de la riveringo, kiam mi ekrimarkis en sablejo rondan profundaĵon, kies randoj estis seneĝiĝinta.

Ĝi havis ĉirkaŭe la grandecon de kaftaso. Mi ne havis multan sperton tiutempe, sed kion mi pli poste povis aserti, mi nun almenaŭ komprenetis: ke tiu profundaĵo estis farita de ĉevala hufo, kiu estis glitine de la pli alta gruzo en la pli malalte troviĝintan sablon. Kiam ni atingis la finigan bordon, Sam volis plurajdi laŭ la spuro. Mi lin retenis:

„Kunvenu maldekstren, Sam!“

„Kial?“ li demandis.

„Mi volas montri ion al vi.“

„Kion?“

„Vi vidos. Nur kunvenu!“

Mi rajdis laŭ la bordo de la riveringo. Ĝi estis kovrita per herboj. Ni estis rajdintaj ne pli ol ducent ĉevalpaŝojn, kiam aperis spuro de rajdanto sur la sablo kaj laŭiĝis klare videble trans la herbejo kaj for al la suda direkto.

„Kio estas ĉi tio, Sam?“ mi demandis per la fiero de novulo.

Liaj okuletoj ŝajnis voli kaŝiĝi malantaŭen en la ingojn. Lia ruza vizaĝo eklongiĝis.

„Ĉevalaj premsignoj!“ li respondis mirigite.

„De kie ili venis?“

Li vidis al la riveringo. Ĉar li ne rimarkis neniun spuron tie, li diris:

„Ĉiukaze de ĉi tie el la pritempa rivero.“

„Prave. Kaj kiu eble estis la rajdinto?“

„Ĉu scias mi?“

„Ne, sed scias mi. Unu el la du apaĉoj.“

Lia vizaĝo longiĝis eĉ plu, mieno, pri kiu mi ne estis taksinta lin kapable.

„De tiuj du, ĉu?“ li vokis. „Neeble!“

„Sed jes ili apartiĝis, kiel mi estis supozinta. Nun kunvenu reen al nia spuro!

Kiam ni rigardas ĝin atente, ni vidos, ke ĝi estis farita nur de du ĉevaloj.“

„Tio estus vere miriga! Ni vidu. Mi estas tute scivola!“

Ni rajdis reen kaj nun estis pli atenta ol antaŭe. Ni eksciis fakte, ke de tie estis pluirintaj nur du ĉevaloj. Sam tusis kelkajn fojojn, rigardis min pridube de la kapo ĝis la piedoj kaj demandis:

„Do kiel vi eksciis, ke la apartiĝita spuro venis de tie el la sekujo?“

„Mi vidis hufan spuron tie transe en la sablo kaj konkludis la ceteron per tio.“

„Ĉu vere? Do montru al mi tiun spuron!“

Mi kondukis lin al la loko. Tiam li vidis al mi eĉ pli pridube ol antaŭe kaj demandis: „Sir, vi ŝajnas esti verecamanta kaj honesta ulo. Sed en tiu kazo vi estas tre suspekta al mi. Ĉu vi neniam antaŭ estis en la preriejo?“

„Ne.“

„Neniam antaŭe en la sovaĝa okzidento?“

„Ne, neniam.“

„Tiukaze la diablo vin prenu. Vi tute kaj komplete nekomprenebla homido!“

„Hoho, Sam Hawkens! Ĉu tiu estas la benaĵa parolo de amiko, kiel vi asertas esti?“

„Nu, ne pensu malbone pri mi, kiam je tiuj okazoj mi ete kolerumas. Venas tia greenhorn en la okzidenton, neniam antaŭe aŭdis la herbon kreski kaj ĉikon kanti, kaj jam je la unua esploriga rajdado ruĝigas la vizaĝon de la olda Sam Hawkens per honto. Kiam tio ne boligas la sangon, oni estu eskimo somere kaj grenlandano vintere, se mi n'eraras. Kiam mi estis tiel juna kiel vi, mi estis dekoble pli saĝa ol vi. Nun en miaj maljunecaj tagoj mi ŝajnas esti dekoble pli stulta. Ĉu ne estas malgajiga al okzidentulo, kiu posedas sian iomon da honorosento?“

„Vi ne bezonas pensi pri tio tro serioze.“

„Sed tamen seriozas al mi! Mi konfesu, ke vi pravas. Kiel tio povis okaziĝi?“

„Tielke mi ĝuste pensis kaj konkludis. La ĝusta konkludado gravas.“

„Tion mi ne komprenas.“

„Nu, mi faris ĉi tiun konkludon: kiam indianoj rajdas post la alia, ili volas kaŝi ilian spuron. La du apaĉoj rajdis post la alia, do konklude ili volis kaŝi ilian spuron. Tion vi ja komprenas, ĉu?“

„Memkompreneble.“

„Per tiu ĝusta konkludo mi trovis la ĝustan efikon. La ĝusta okzidentulo antaŭ ĉio pensu ĝuste. Mi montros al vi alian konkludaĵon. Ĉu vi volas aŭdi ĝin?“

„Kial ne?“

„Via nomo estas Hawkens. Tio ja signifas ,falko‘, ĉu ne?“

Yes!“

„Plue! La falko manĝas kampmusojn. Ĉu tio ĝustas?“

„Jes, kiam ĝi kaptas ilin, ĝi ankaŭ ilin manĝas.“

„Nu do! Mia konkludo: la falko manĝas kampmusojn. Vi nomiĝas Hawkens, sekve vi do manĝas kampmusojn.“

Sam malfermigis la buŝon, pro ĉerpi spiron kaj pensojn, vidis al mi momenton nescianta kaj tiam elpuŝis:

Sir, ĉu vi volas moki pri mi? Tion mi malpermesas! Mi ja tute ne estas harlekeno, kiu toleras ĉian misagon kontraŭ si! Vi ofendis min, ege ofendis min per la diabla aserto, ke mi manĝas musojn, eĉ aĉajn kampomusojn! Pro tio mi postulas satisfakcion. Kompreende!“

„Nu bone!“ mi koncedis. „Antaŭ ni interbatas, mi ofertas al vi volante pentodonon. Mi donacas al vi mian grizursan felon.“

Tuje liaj okuloj rebrilis.

„Sed vi ja bezonas ĝin mem.“

„Ne. Mi ĝin donas al vi.“

„Heigh-day, tion mi akceptas tuje. Dankon, Sir, dankon multfoje! Ho, kiel la aliaj ĉagreniĝos! Ĉu vi scias, kion mi faros el ĝi? Novan ĉasĉemizon el grizursa ledo! Mi kudros ĝin mem! Mi estas bonega ĉasĉemizkudristo. Vidu al tiu, kiel bone mi ĝin plibonigis!“

Li montris al la pratempa sako, kiu estis volvita ĉirkaŭ li. Unu ledaĵo estis flikita ĉiam denove sur la alian, tielke la ĉemizo havis la dikecon de tabulo.

„Sed la orelojn, la ungegojn kaj la dentojn ricevos vi, mi ilin ne bezonas por mia ĉemizo. Vi batalis pro tiaj venkosignoj endanĝeriginte vian vivon. Mi faros ĉenaĵon el ili. Ĉu vi konsentas?“

„Jes.“

„Ĝuste, do ĉiu el ni havas sian plezuron. Vi estas vere deca ulo, tute deca ulo.

Donacas al via Sam Hawkens grizursan felon. Nun vi laŭ mi povas konstati pri mi, ke mi ne nur manĝas kampomusojn, sed eĉ ratojn. Tio ŝanceligos mian animan pacon tute ne.“ Li pripensis momenton, tiam li pluparolis. „Krome, ĉu vi vere skribos libron pri viaj spertaĵoj?“

„Jes.“

„Kaj vi skribos ankaŭ pri mi, ĉu?“

„Nur pri miaj plej elstaraj amikoj“, mi diris. „Iel pro konstrui al ili skribitan monumenton.“

„Hm, hm! Bonege! Konstrui monumenton! Tio ja sonas tute alie kiel hieraŭ. Mi do estu miskomprentinta. Do ankaŭ pri mi?“

„Se vi volas, alikaze ne.“

„Aŭskultu, Sir, mi volas. Mi eĉ petas vin skribi pri mi. Sed vi faru komplezon al mi!“

„Kiun?“

„Ĉu vi rakontos pri ĉio, kion ni kune spertis?“

„Jes.“

„Bonvolu forsilenti, ke mi ne trafis la apartiĝintan spuron! Ke Sam Hawkens ne trovis ĝin! Mi ja hontu antaŭ ĉiuj viaj legontoj! Se vi estus tiel bona kaŝigi tion, vi anstataŭ rajtas skribi pri la afero de la musoj kaj la ratoj. Kion la homoj pensas pri mia manĝaĵo, estas tute egala al mi, sed se ili supozus min esti okzidentulo, kiu permesas al indiano forrajdi sen ekscii tion per lia spuro, tio ĉagrenigus min, tute ĉagrenigus!“

„Tio ne eblas, kara Sam.“

„Ĉu ne? Kial?“

„Ĉar mi priskribu ĉiun personon, kiel li estas. Tiukaze mi pli bone ne skribos pri vi.“

„Ne, ne, mi volas ankaŭ aperi en la libro! Eble ja estas pli bone, kiam vi diros la veron. Kiam vi montros miajn eraraĵojn, tio estos avertanta ekzemplo al la legantoj, kiuj estas same stultaj kiel mi, hihihihi. Ĉu vi konsentas?“

„Jes.“

„Tiukaze ni rajdu plu!“

„Kiun spuron ni sekvu? Ĉu la apartiĝintan?“

„Ne, la alian.“

„Do estas certe tiu de Winnetou.“

„Per kio vi konkudas tion?“

„Unu sekvu kun la mortulo pli malrapide. Sed la alia forrajdas antaŭen pro kunigi la militistojn. Do tiu alia certe estas la ĉefo.“

„Jes, ĝustas. Mi havas la saman opinion. Ni ne okupiĝu pri la ĉefo. Ni nur sekvas lian filon.“

„Kial?“

„Ĉar mi volas scii, ĉu li haltis pro resti. Tio ŝajnas grava al mi. Do ek, Sir!“

Ni plurajdis trote, senke io eksternorma okaziĝis. Maljam unu horon antaŭ tagmezo Sam haltis.

„Ni returnu. Ankaŭ Winnetou rajdadis la tutan nokton, tio nun evidentas. Do la apaĉoj tre rapidiĝas. Ni povas ekspekti ilian atakon tre baldaŭ. Eble ankoraŭ dum la kvin tagoj, kiujn vi bezonas pro la finigo de la mezura laboro.“

„Tio estus malagrabla.“

„Certe jes. Se vi ĉesas kaj ni foriĝas, la laboro restas nefinigite. Sed se ni restas, ni estos atakata kaj la laboro ankaŭ restas nefinigite. Ni parolu kun Bancroft pri la afero.“

„Sed eble estas tria ebleco.“

„Mi ne vidas, kia tio estus.“

„Ke ni intertempe savigas nin for de tie ĉi kaj finigas la reston, kiam la apaĉoj estos foriĝintaj. Eble tio sukcesos. Ni vidu, kion la aliaj opinias pri tio. Ni hastu atingi la tendejon jam antaŭ la noktiĝo.“

Ni rerajdis la saman vojon, kiun ni estis rajdintaj tien. Mia rozharulo ankoraŭ estis tute freŝa, kaj la nova Mary agis, kvazaŭ ĝi estis ĵus veninta el la stalo. En mallonga tempo ni rajdis longan distancon, ĝis ni atingis fluantan akvujon, kie ni decidis trinkigi kaj restigi la bestojn. Tie ni elseliĝis kaj kuŝiĝis inter arbedojn sur la softan herbejon.

Sam Hawkens silentadis. Mi pensadis pri Winnetou kaj la estonta batalado kun li kaj siaj apaĉoj. Post tempo Sam Hawkens ekdormis. Mi ĝin ekkonis per la regula spirado, kiu levigis kaj mallevigis lian bruston. Li ne dormis multe dum la lasta nokto. Tie ĉi li povis riski mallongan dormeton, ĉar mi gardis kaj ni ne rimarkis ion danĝeran en la tuta regiono.

Nun mi spertu ekzemplon, kiel akraj estas la sensoj de la homoj kaj la bestoj en la sovaĝa okzidento. La mulo staris meze en la arbedo kaj manĝis la foliojn de la branĉoj. La rozulo teniĝis en mia proksimeco kaj falĉadis la herbejon per siaj akraj dentoj.

Subite la mulo aŭdigis mallongan, avertan spiregon. Tuje Sam ekvekis kaj staris sur la kruroj.

„Mi dormis, la Mary spiregis. Tio min vekigis. Venas homo aŭ besto. Kie estas mia mulo?“

„Tie en la arbedo.“

Ni rampis en la arbedon al Mary. La besto rigardetis singarde tra la branĉoj. La longaj oreloj moviĝis vigle, kaj la vosto leviĝis kaj malleviĝis. Kiam ni venis, ĝi trankviliĝis. Vosto kaj oreloj malmoviĝis.

Kiam ni rigardis tra la branĉoj, ni vidis ses indianoj, kiuj venis rajdante de nordo laŭ niaj spuroj. La unua indiana rajdanto havis mezgrandan, sed fortan figuron. Li tenis sian kapon mallevite kaj ŝajnis ne lasi sian vidon for de la spuro.

Ĉiuj ses estis vestitaj per ledaj leggins:oj kaj malhelaj kotonĉemizoj. Armitaj ili estis per pafiloj, tranĉiloj kaj tomahawk:oj. Iliaj vizaĝoj brilis per graso. Sur ĉiu estis pentrita blua kaj ruĝa streko.

Mi jam volis efaflikti pri tiu renkonto, jen Sam diris, sen mallaŭtigi sian voĉon:

„Kia renkonto! Tio nin savigos, Sir!“

„Ĉu savigos? Kial? Ĉu vi ne volas paroli pli mallaŭte? La uloj jam estas tiel proksime, ke ili certe aŭdas nin!“

„Ili aŭdu. Estas kajovajoj. La antaŭa rajdanto estas Bao, kio signifas en ilia linvgo vulpo, brava kaj saĝa militisto. La ĉefo de tiuj homoj nomiĝas Tangua kaj estas mia bona amiko. Ili havas la militkoloroj en la vizaĝoj, do verŝajne estas esploristoj. Mi nur ne aŭdis, ke iu tribo elfosis la militan hakilon.“

La kajovajoj ŝajnas esti miksita popolo el ŝoŝonoj kaj pueblaj indianoj. En la indiana teritorio ili estis enlimigitaj en fiksaj ejoj, sed multaj el ili ankoraŭ migradas en la Texas:aj dezertoj, antaŭ ĉio en la tiel nomata Panhandle, kaj eĉ ĝis New Mexico. Tiuj migrantoj estas bonaj rajdantoj kaj posedas amason da ĉevaloj.

Ili estas granda danĝero por la blankuloj per ilia rabemo. Tial la loĝantoj de la limejoj estas iliaj ĝismortaj malamikoj. Same ili ne havas la plej bonajn rilatojn kun la apaĉaj triboj, ĉar ili tute ne kutimas respekti la posedaĵon kaj vivon de siaj ruĝaj fratoj. Ili estas, per unu vorto, rabistaroj.

La ses esploristoj nun alvenis tre proksime. Kiel ili povis savigi nin, estis tute malklare al mi. Ses indianoj povis utili al ni aŭ malmulte aŭ neniel. Sed mi baldaŭ eksciu, al kio Sam Hawkens celis.

Ili estis venintaj laŭ nia spuro tien kaj nun vidis nian revenan spuron kiam ili ĉirkaŭis la arbedon. Per tio ili memkompreneble konkludis, ke troviĝis homoj en ĝi. Tuje ili turnigis iliajn fortajn ĉevalojn kaj kuregis reen, pro eliĝi el la pafdistanco de niaj pafiloj.

Sam paŝis antaŭ la arbedon, tenis la ambaŭ manojn kavume al la buŝo kaj elpuŝis akran, laŭtege sonan vokon, kiu ŝajnis konata de ili. Tuje ili haltigis la ĉevalojn kaj vidis reen. Sam vokis denove kaj mansignis. Mi estis stariĝinta flanke de Sam. Ili rapide rajdis al ni, kvazaŭ ili volis mortigi nin sub la hufoj de siaj ĉevaloj. Sed ni trankvile staradis. Duonan metron antaŭ ni ili reenŝiris siajn ĉevalojn, saltis el la seloj kaj lasis la bestojn kuri.

„Nia blanka frato Sam estas tie ĉi, ĉu?“ demandis la estro. „Kiel li iĝas en la vojon de siaj ruĝaj amikoj?“

„Bao, la ruza vulpo, min trovis, ĉar li rajdis laŭ mia spuro“, respondis Sam.

„Ni kredis, ke ĝi estas la spuro de la ruĝaj hundoj, kiujn ni serĉas“, diris la Vulpo en balbuta, sed komprenebla angla.

„Pri kiuj ruĝaj hundoj parolas mia ruĝa frato?“

„Pri la apaĉoj el la tribo de la meskaleroj.“

„Kial vi nomas ilin hundoj? Ĉu ekkomencis kverelo inter ili kaj miaj fratoj, la bravaj kajovajoj?“

„La hakilo de la milito estis elterigita inter ni kaj tiuj favaj kojotoj.“

„Uf! Aŭdi tion plaĉas al mi! Miaj fratoj sidu kun ni, ĉar mi diru al ili gravan aĵon!“

La Vulpo vidis al mi esplorante kaj demandis:

„Mi neniam antaŭe vidis tiun palvizaĝon. Ĝi ankoraŭ junas. Ĉu ĝi jam apartenas al la militistoj de la blankaj viroj? Ĉu ĝi jam meritiĝis nomon?“

„Tiu palvizaĝo estas mia plej kara amiko kaj frato“, Sam respondis. „Antaŭ nelonge li venis trans la granda akvo kaj estas granda militisto de sia popolo. Li neniam antaŭe vidis bubalon aŭ urson kaj tamen batalis antaŭhieraŭ kun du virbubaloj kaj mortigis ilin pro savi mian vivon. Hieraŭ li mortpikis la grizurson de la rokmontaro per la tranĉilo, senke lia haŭto nur estis gratita dum tio.“

„Uf, uf!“ la ruĝuloj vokis admirante. Sam pluigis en sia laŭda maniero:

„Lia kuglo neniam maltrafas sian celon, kaj en lia mano loĝas tiom da forto, ke li smeŝas ĉiun kontraŭulon per unu bato de sia pugno teren. Tial la blankaj viroj de la okzidentoj donis al li la nomon Old Shatterhand.“

En tiu maniero mi ricevis, tute sen mia kunago, la militnomon, kiun mi portis ekde tiam en tiuj landoj. Tio estas moro en la okzidento. Ofte eĉ la plej bonaj amikoj ne interkonas la veran nomon de la alia.

La Vulpo donis al mi la manon kaj diris amikece:

„Se Old Shatterhand permesas, ni estos siaj amikoj kaj fratoj. Ni amas virojn, kiuj terensmeŝas siajn malamikojn per unu batego. Tial vi estos bonvena en niaj tendoj.“

Tio signifis per aliaj vortoj: ni bezonas bubojn, kun tia korpoforto, kiel vi ĝin posedas, tial venu al ni. Se vi ŝtelas kaj rabas por ni kaj kun ni, vi fartos bone ĉe ni.

Dignoplene mi respondis:

„Mi amas la ruĝajn virojn, ĉar ili estas la filoj de la Granda Spirito, kies infanoj estas ankaŭ la palvizaĝoj. Ni estu fratoj kaj interhelp kontraŭ ĉiuj malamikoj, kiuj ne respektas vin kaj min!“

Plaĉa subrideto aperis sur lia per graso kaj farbo ŝmirita vizaĝo, kiam li certigis al mi:

„Old Shatterhand parolis bone. Ni volas fumi la pipon de la paco kun li.“

Ni sidiĝis kun ili apud la akvejo. La Vulpo elpoŝigis pipon, kies dolĉa-fiaga aromo ofendis mian nazon jam de malproksime, kaj ŝtopis ĝin per miksaĵo, kiu ŝajnis konsisti el pistitaj ruĝaj betoj, kanabofolioj, tranĉitaj glanoj kaj okzalo. Tiam li bruligis ĝin, ensuĉis la fumon, ĝin blovis al la ĉielo kaj al la tero kaj diris:

„Tie supre loĝas la Granda Spirito, kaj tie ĉi sur la tero kreskas la plantoj kaj la bestoj, kiujn li kreis por la militistoj de la kajovajoj.“

Poste li faris pluajn kvar ensuĉojn kaj blovis la fumon al nordo, sudo, oriento kaj okzidento.

„En tiuj lokoj loĝas la ruĝaj kaj la blankaj viroj, kiuj tenas tiujn bestojn kaj plantojn maljuste. Sed ni iros al ili kaj prenos, kio estas nia posedaĵo. Bao parolis.

Howgh!“

Kia parolado! Tiu kajovajo konstatis tute malkaŝe, ke li supozis ĉiun besta¼on kaj planta¼on esti la posedaĵo de sia tribo kaj tial la rabon esti ne nur sia rajto, sed eĉ sia devo! Ĉu mi vere estu la amiko de tiuj homoj? Sed kiu troviĝas inter muzikistoj, ja devas kunludi.

La Vulpo donis la malpacan pacopipon al Sam. La malgrandulon faris siajn ses ensuĉojn kaj diris:

„La Granda Spirito ne atentiĝas la diversajn haŭtojn de la homoj, ĉar ili povas surŝmiri farbon pro trompi Lin, sed Li vidas al la koro. La koroj de la militistoj de la tribo de la kajovajoj estas bravaj, netimemaj kaj fidelaj. Mia koro estas ligata al la kajovajoj, kiel mia mulo estas ligita al la arbo, al kiu min ligigis ĝin. Tiel ĝi estos ĉiam ligata, se mi ne eraras. Mi parolis. Howgh!“

Tio vere estis laŭ la maniero de Sa, Hawkens, kiu komprenis eltrafi la bonan aspekton de ĉio. Lia parolado estis rekompencata per ripetita „Uf, uf, uf!“

Bedaŭrinde li nun faris la fiagon transdoni la argilan odoraĉotubon ankaŭ en mian manon. Mi tre ŝate fumas. Ankoraŭ neniu cigaro estis tro forta al mi. Tial mi povis ekspekti, ke ankaŭ tiu indiana pacotubo ne mortigus min. Mi do stariĝis, faris geston de atentigo kaj ekensuĉis. Jes, estis vera. La ĵus nomitaj konsistaĵoj, do betoj, kanabo, glanoj kaj okzalo ĉiuj estis en la finaĵo de la pipo. Nun mi flaris kaj gustis, ke ankaŭ ĉeestu ero de felta ŝuo. Mi blovis la fumon al la ĉielo kaj al la tero kaj tiam diris:

„De la ĉielo venas la sunbrilo kaj la pluvo. De ĝi venas ĉiu bona donaco kaj ĉiu beno. La tero ricevas la varmon kaj la humidecon kaj donacas pro tio la bubalon kaj la mustangon, la urson kaj la cervon, la kalabason, la maizon kaj antaŭ ĉio la noblan planton, el kiu la saĝaj ruĝaj viroj faras la kinikinikon, kiu donacas la odoron de la amo kaj de la fratiĝo el la pipo de la paco.“

Mi legis, ke la indianoj nomis sian tabakmiksaĵon kinikiniko, kaj hodiaŭ tuje aplikis tiun scion je la ĝusta cirkonstanco. Nun mi plenigis mian buŝon suĉante per fumo kaj blovis ĝin en ĉiuj ĉieldirektojn. La gusto estis eĉ pli riĉa kaj naŭziga kiel antaŭe. Mi estis certa, ke du kromaj enhavoj estis nomeblaj, fakte kolofono kaj detranĉitaj ungoj. Post tiu certe ĝusta ekkono mi pluigis:

„En la okzidento altiĝas la roka montaro, kaj en la oriento vastiĝas la ebenaĵoj.

En la nordo brilas la lakoj, kaj en la sudo ondas la granda akvo de la maro. Se la tuta lando, kiu estas inter tiuj kvar limoj, estus mia posedaĵo, mi ĝin donacus al la militistoj de la kajovajoj, ĉar ili estas miaj fratoj. Ili ĉasu tiun jaron dekoble tiom da bubaloj kaj kvindekoble tiom da grizusrsoj kiel estas la nombro de iliaj kapoj.

La eroj de la maizo estu grandaj kiel kalbasoj, kaj la kalbasoj tiel grandaj, ke oni povus tranĉi el unu ŝelo dudek kalbasojn. Howgh!“

Deziri al ili tiujn belegajn aĵojn ne kaŭzis nepageblajn elspezojn al mi, sed ili ĝojis pri tio kvazaŭ ili fakte estis ricevintaj ilin. Tiom multe neniam antaŭe homo deziris al ili. Tial la ĉiam ripetitaj ,Uf! Uf!‘:oj ŝajnis neĉesantaj. La Vulpo premis mian manon denove, certigis min pri sia amikeco por ĉiamaj tempoj kaj disŝiris sian buŝon dum sia Uf!:ado tiel vaste, ke mi sukcesis liberiĝi de la paca kaj malodora pipo, perke mi ŝovis ĝin inter liajn longajn, flavajn dentojn. Li tuje eksilentis pro ĝui la enhavon de la fumtubon per dankoplena medito.

Tio estis mia unu ,sankta agado‘ ĉe la indianoj, ĉar la fumado de la pacopipo estas supozata de ili kiel solenaĵo, kiu havas tre seriozajn kaŭzojn kaj same seriozajn konsekvencojn. Kiel ofte mi post tio fumu la kalumeton kaj konsciis pri la seriozeco, la digno de la agado tute. Sed tie ĉi ĝi naŭzis min ekde la komenco.

Krome la afero maksimume ŝajnis ridiga al mi, ekde la parolado pri la koro de Sam, kies koro ,estas ligita kiel mulo al arbo.‘

Pro forviŝi la guston de la pipo, mi elpoŝigis cigaron kaj bruligis ĝin. La ruĝuloj rigardi min dum tio per avidaj okuloj. La vuplo malfermis la buŝon tiel vaste, ke elfalis la pipo. Kiel sperta militisto li posedis la konscion ĝin kapti kaj ŝovi reen inter la lipojn. Sed oni povis klare vidi, ke en tiu ĉi momento li preferus unu cigaron plie ol mil pacaj kaj kinikinikaj pipoj.

Ĉar ni komunikis kun Santa Fé, de kie ni ricevis niajn provizaĵojn, ne estis malfacila al mi haviĝi kelkajn cigarojn. Tiun matenon mi kunprenis provizon por du tagoj. Do mi povis plenumigi la ardan deziregon de la ruĝuloj kaj donis al ĉiu el ili cigaron. La Vulpo tuj formetis la pipon kaj bruligis sian cigaron. Liaj anoj agis alie. Ili metis ne nur la finaĵojn de la cigaroj en la buŝojn, sed ilin enŝovis tute. Mi ĵuris silente donaci ion al ili, kio estas fumebla kaj ne manĝebla.

Nun ĉiuj oficialaĵoj estis faritaj, kaj la ruĝuloj en plej bona animstato. Do Sam komencis per la demando:

„Miaj fratoj diras, ke la hakilo de la milito estis elterigita inter ili kaj la meskalero-apaĉoj. Mi scias nenion pri tio. De kiam ĝi ne plu kuŝas en la tero?“

„Ekde la tempo, kiun la palvizaĝoj nomigas du semajnoj. Mia frato Sam certe estis en fora loko, tielke li ne povis ekscii ion pri tio.“

„Tio ĝustas. Sed la popoloj ja vivis en paco! Kiu estas la kaŭzo, ke miaj fratoj ekprenis la armilojn?“

„Tiuj hundoj, la apaĉoj, mortigis kvar el niaj militistoj ĉe la Rio Pecos.“

„Tie ja ne staras viaj tendoj, ĉu?“

„Sed tiuj de la meskaleroj.“

„Kion viaj militistoj volis fari tie?“

La kajovajo pripensis momenton pro respondi laŭ la vero:

„Aro de niaj militistoj estis foririntaj pro nokte ataki la ĉevalojn de la meskalero-apaĉoj. Tiuj fetorantaj hundoj sed gardis bone. Ili defendiĝis kaj mortigis niajn bravajn virojn. Tial la hakilo de la milito estis elterigita inter ni kaj ili.“

Do la kajovajoj volis ŝteli ĉevalojn, sed estis trovitaj kaj forpelitaj. Ke kelkaj el ili perdis iliajn vivojn dum tio, estis tute ilia mema kulpo. Tamen la apaĉoj, kiuj fakte pravis, faru penton pri tio, ĉar ili defendis ilian posedaĵon. Plej ŝate mi estus dirinta tion honeste en la vizaĝon de tiuj fibuboj. Mi jam malfermigis la buŝon, sed Sam mansignis al mi averte kaj pludemandis:

„Ĉu la apaĉoj scias, ke viaj militistoj eliris kontraŭ ili?“

„Ĉu mia frato pensas, ke ni estis dirintaj ĝin al ili? Ni atakos ilin el embusko, mortigas kiom ni povas kaj poste kunprenos ĉion, kion ni bezonas el iliaj aĵoj.“

Tio estas la troaĵo al mi. Mi enmiksiĝis:

„Kial miaj bravaj fratoj volas havi la ĉevalojn de la apaĉoj? Mi pensis, ke la riĉa tribo de la kajovajoj posedas multe pli da ĉevaloj ol siaj militistoj bezonas.“

La Vulpo vidis al mi ridetante kaj respondis:

„Mia juna frato Old Shatterhand estis veninta trans la granda akvo kaj certe ne jam scias, kiel pensas kaj vivas la homoj sur tiu flanko de la akvo. Jes, ni havas multajn ĉevalojn. Sed venis al ni blankaj viroj, kiuj volis aĉeti ĉevalojn, pli multajn ĉevalojn, ol ni povis fordoni. Tiam ili rakontis al ni pri la ĉevalaroj de la apaĉoj kaj diris, ke ili donos al ni po apaĉoĉevalo sammulte da varoj kaj brando kiel po kajovajoĉevalo. Tial niaj militistoj elrajdis pro haviĝi apaĉajn ĉevalojn.“

Mi estis denove tentita ellasi mian koleron, sed Sam mansignis tre energie kaj volis scii:

„Ĉu mia frato, la Vulpo, rajdadas kiel esploranto?“

„Jes.“

„Kiam postsekvos viaj militistoj?“

„Ili estas unu tagrajdadon malantaŭ ni.“

„Kiu estras ilin?“

„Tangua, la brava ĉefo mem.“

„Kiom militistoj li kunhavas?“

„Duoble cent.“

„Kaj vi kredas, ke vi surprizigas la apaĉojn?“

„Ni venos sur ilin kiel la aglo sur la korvojn.“

„Mia frato eraras. La apaĉoj scias, ke ili estu ataktota de la kajovajoj.“

La Vulpo skuis la kapon nekredante.

„Kiel ili eksciis tion? Ĉu iliaj oreloj do longiĝis ĝis la tendoj de la kajovajoj?“

„Certe jes.“

„Mi ne komprenas mian fraton Sam. Li diru al mi, kion li volis diri per tiuj vortoj.“

„La apaĉoj havas orelojn, kiuj povas iri kaj eĉ rajdi. Ni vidis du el tiuj oreloj hieraŭ, kiuj estis ĉe la tendoj de la kajovajoj pro kaŝaŭskulti.“

„Uf! Ĉu du oreloj? Do ĉu du esploristoj?“

„Jes.“

„Tiukaze mi tuje revenu al la ĉefo. Ni nur kunprenis ducent militistojn, ĉar ni ne bezonas pli multajn, kiam la apaĉoj scias kredas sin savaj. Sed kiam ili scias ĉion, ni bezonas multe pli.“

„Miaj fratoj ne pripensis ĉion ĝisfine. Intŝu-tŝuna, la ĉefo de la apaĉoj, estas tre saĝa militisto. Kiam li vidis, ke siaj viroj mortigis kvar kajovajojn, li diris al si mem, ke la kajovajoj certe estos venĝantaj ilin, kaj li elrajdis pro kaŝaŭskulti vin.“

„Uf, uf! Li mem, ĉu?“

„Jes, li kaj sia filo Winnetou.“

„Uf, ankaŭ Winnetou! Se ni estis sciintaj tion, tiuj du hundoj estus kaptitaj! Ili nun kunigos amason da militistoj pro akcepti nin. Mi diru tion al la ĉefo, proke li atendas kaj venigas eĉ pli da militistoj! Ĉu Sam kaj Old Shatterhand rajdos kun mi?“

„Jes.“

„Do ili rapide iĝu sur iliajn ĉevalojn!“

„Ne tiel haste! Antaŭe mi interparolu kun vi pri io grava.“

„Tion vi povas diri al mi survoje.“

„Ne. Mi rajdos kun vi, sed ne al Tangua, la ĉefo de la kajovajoj, sed vi akompanos nin al nia tendejo.“

„Pri tio mia frato Sam eraras tree.“

„Tute ne. Atentu kion mi diros al vi! Ĉu vi volas kapti Intŝu-tŝunan, la ĉefon de la apaĉoj vivante?“

„Uf!“ la kajovajo vokis eksciĝite. Liaj anoj atente aŭskultis.

„Kaj lian filon Winnetou kune, ĉu?“ Sam demandis.

„Uf, uf! Ĉu tio eblas?“

„Eĉ tre facilas.“

„Mi konas mian fraton Sam, alie mi kredus, ke sur lia lango nun loĝas ŝercaĵo, kiun mi ne toleru.“

Pshaw! Mi parolas serioze. Vi povas kapti la ĉefon kaj sian filon vivante.“

„Kiam?“

„Post malmultaj tagoj, ĉe nia tendejo.“

„Kie ĝi troviĝas?“

„Vi vidos, ĉar vi volonte akompanos nin tien, kiam vi aŭdis, kion mi nun volas diri al vi.“

Li raktontis al ili pri nia mezura laborado kaj ĝia celo, pri kiu ili tute ne kontraŭis, kaj pri la renkonto kun la apaĉoj.

„Mi miris, ke la du ĉefoj estis tute solaj“, Sam pluis, „kaj supozis, ke ili estis ĉasintaj bubalojn kaj disiĝis nur mallongan tempon de iliaj militistoj. Sed nun mi scias tutekzakte la fakton. La du apaĉoj estis ĉe vi pro esploradi. La plej altaj viroj de la apaĉoj faris tiun rajdadon mem. Tio estas certa segno, ke ili supozas tiun aferon esti tre serioze. Intŝu-tŝuna rajdos sian ĉevalon ĝismorte, se tio necesas, pro povi alarmigi siajn milistojn!“

„Tial mi raportu al mia ĉefo samrapide pri tio!“

„Mia frato nur atendu kaj lasu min finparoli! La apaĉoj estos ardaj pri du venĝoj, pri venĝo pri vi kaj pri venĝo pri ni pro la mortigo de ilia Klekih-petra. Ili kunigos pligrandan aron kontraŭ vi kaj malpligrandan kontraŭ ni. En la malpligranda grupo troviĝos la ĉefo kun sia filo. Vi nun rajdos al via ĉefo, post mi montras al vi kie estas nia tendejo, kaj diros ĉion al li, kion mi rakontis al vi. Tiam vi venos al ni kun viaj ducent militistoj pro atendi kaj kapti Intŝu-tŝunan kaj sian malgrandan aron. Li kunhavos ne pli ol kvindek militistojn. Ni estas dudek blankaj viroj kaj helpos al vi. Do estos facilaĵo venki la apaĉojn. Kiam vi tiam havos la du ĉefojn en viaj manoj, la tuta tribo estas via. Vi povos postuli de la apaĉoj, kion vi volas. Ĉu mia frato konsentas pri ĉi ĉio?“

„Jes. La plano de mia frato Sam estas tre bona. Kiam la ĉefo ĝin ekscios, li ĝojos. Ni agos laŭ ĝi.“

„Tiukaze niekrajdu kaj rajdu rapide, proke ni atingas la tendejon jam antaŭ la noktiĝo!“

Ni iĝis sur la ĉevalojn, kiuj nun sufiĉe restadis, kaj kuregis ilin galope for.

Tiufoje ni neglektis sekvi ekzakte laŭ la spuro. Ni rajdis rekte kaj evitis ĉiun kromvojon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.