La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


WINNETOU I

Aŭtoro: Karl May

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 16: La Malbeno De La Oro

Je la vespero de la kvara tago mi repakis la mezurilojn en la kovraĵojn. Ni pretiĝis pro la pluvojaĝo kaj ekrajdis je la mateno de la kvina tago. La du ĉefoj decidiĝis pro la sama vojo, sur kiu mi estis kondukita per Sam en tiun regionon.

Kiam ni esti rajdintaj tiun vojon du tagojn ni havis renkonton. Ni troviĝis en ebena, herbkovrata, ie kaj tie per arbedaĵoj barata loko, en kiu ni havis foran videblon. Kvar rajdantoj venis renkonte al ni. Estis blankuloj. Ili ankaŭ vidis nin kaj haltis. Verŝajne ili demandiĝis, ĉu ili povis rajdi plu laŭ ilia vojo, aŭ ĉu ili cedu antaŭ ni. Renkonti tridek ruĝulojn ne agrablas al kvar blankuloj, kiuj eĉ ne scias, al kiu tribo apartenas la indianoj. Sed ili vidis, ke blankuloj estis inter la indsman:oj. Tio ŝajnis forigi ilian pridubon. Ili irigis iliajn ĉevalojn en la saman direkton plu.

La viroj estis vestatatj kiel cowboy:oj kaj armitaj per pafiloj, tranĉiloj kaj revolveroj. Kiam ili estis proksimiĝintaj je dudek paŝoj, ili haltigis iliajn ĉevalojn kaj ekprenis iliajn pafilojn pafprete en la manojn. Unu el ili vokis al ni:

Good day, meŝ'ŝurs! Ĉu necesas meti la fingron sur la lanĉilo aŭ ne?“

Good day, gents“, respondis Sam. „Nur formetu viajn pafbatilojn! Ni ne havas la intencon vin manĝi. Ĉu oni rajtas demandi, de kie vi venas?“

„Transe de la olda Misisipo.“

„Kaj kien vi volas?“

„Supren al New Mexico kaj de tie transe al Kalifornio. Ni aŭdis, ke oni bezonas bovpaŝtistojn tie kaj pagas ilin pli bone ol tie, de kie ni venas.“

„Eble pravas, Sir. Sed vi ankoraŭ havas longan vojon antaŭ vi, ĝis vi ricevos tian bonan okupon. Ni venas de tie supre kaj volas al St. Louis. Ĉu la vojo nun estas sendanĝera?“

„Jes. Almenaŭ ni ne aŭdis pri la malo. Sed vi ja ne timu alikaze. Ja estas sufiĉe multnombraj. Aŭ ĉu la ruĝaj gentleman:oj ne kunrajdos longe plu?“

„Nur la ĉi du militistoj kun ilia filino kaj fratino, Intŝu-tŝuna kaj Winnetou, la ĉefoj de la apaĉoj.“

„Kion vi diras, Sir! Ĉu ruĝa lady, kiu volas al St. Louis? Ĉu oni eble rajtas ekscii viajn nomojn?“

„Kial ne! Estas honestaj nomoj, ne kaŝigu ilin. Mi estas nomata Sam Hawkens, se min n'eraras. Tiuj estas miaj kamaradoj Dick Stone kaj Will Parker, kaj ĉi flanke de mi vi vidas Old Shatterhand:on, boy, kiu mortpikas la grizan urson per la tranĉilo kaj batas la plej fortan homon per la pugno sur la teron. Ĉu vi nun havu la amikecon ankaŭ diri viajn nomojn al ni?“

„Volante. Pri Sam Hawkens ni aŭdis, sed pri la aliaj gentleman:oj ne jam. Mia nomo estas Santer, kaj ne estas tiel fama okzidentvagulo kiel vi, sed nur simpla cowboy.“

Li ankaŭ menciis la nomojn de siaj tri kunuloj, kiujn mi ne memortenas, faris kelkajn demandojn plu kiuj rilatis al la vojo kaj poste ili rajdis plu. Kiam ili forestis, Winnetou demandis al Sam:

„Kial mia frato donis informigon al tiuj homoj tiel detale?“

„Ĉu mi fortenu ĝin de ili?“

„Jes.“

„Mi ne scius kial. Ni estis ĝentile demanditaj, do mi devis ĝentile respondi. Sam Hawkens ĉiam agas tiel.“

„Mi ne fidas pri la ĝentileco de la palvizaĝoj. Ili estis ĝentilaj, ĉar ni estis okoble pli multaj ol ili. Ne ŝatas al mi, ke vi diris al ili, kiuj ni estas.“

„Kial? Ĉu vi pensas, ke tio povus damaĝi al ni?“

„Jes. Tiuj palvizaĝoj ne plaĉis al mi. La okuloj de la viro, kiu interparolis kun vi, ne estis bonaj okuloj.“

„Mi ne rimarkis tion. Sed eĉ se ĝi estus tiel, tio ne damaĝas al ni. Ili forestas. Ili rajdas tien kaj ni tien. Ne ekideos al ili turniĝi kaj molesti nin.“

„Tamen mi volas scii, kion ili faras. Miaj fratoj plurajdu malrapide. Mi turniĝos kun Old Shatterhand kaj sekvos tiujn palvizaĝojn kelkan distancon. Mi sciu, ĉu ili vere plurajdas aŭ ĉu ili nur agis kvazaŭ.“

La aliaj plurajdis, li rajdis kun mi reen laŭ nia spuro, kiun sekvis la kvar fremduloj. Mi diru, ke tiu Santer ne plaĉis ankaŭ al mi. Liaj tri kunuloj aspektis same malmulte prifideblaj. Mi nur ne povis imagi, en kia maniero ili povus esti danĝeraj al ni. Eĉ ili estis tiu speco de viroj, kiuj kutimas erare interŝanĝi la posedaĵojn de aliaj homoj per iliaj propraj, mi demandiĝis vane, kio eblis igi ilin ekhavi la opinion, ke io estis kaptebla de ni. Kaj eĉ se ili kredis tion, ŝajnis al mi tre neeble, ke ili riskus ataki tridek sep bonarmitajn rajdantojn. Mi demandis Winnetou:n pri tio.

„Se ili estas ŝtelistoj, nia plimulto egalas al ili, ĉar ili ne intencas ataki nin. Plie ili sekvos nin kaŝe pro atendi la ĝustan momenton, en kiu tiu, al kiu ili celas, disiĝas el la grupo.“

„Al kiu ili do celas? Ili ja tute ne konas nin.“

„Ili celas al tiu, je kiu ili supozas oron.“

„Ĉu oron? Kiel ili povas scii, ĉu ni kunhavas iom kaj kiu el tiom multaj homoj ĝin portas? Ili devus esti ĉionsciantaj.“

„Ili ne nur pripensu, pro diri ĝin per preskaŭa certeco. Sam Hawkens estis tiel nesingarde malkas al ili, ke ni estas ĉefoj kaj volas iri al St. Louis. Ne necesas al ili scii pli.“

„Nun mi ekscias, al kio celas mia ruĝa frato. Kiam indianoj iras en la orienton, ili bezonas monon. Ĉar ili ne havas stampitajn monerojn, ili kunprenas oron, kies trovejon ili konas. Kaj kiam ili eĉ estas ĉefoj, ili konas tiujn ejojn tutcerte kaj kunprenas tre verŝajne multe da oro.“

„Mia frato Old Shatterhand ĝin divenis. Tiuj blankuloj direktigos ilian atenton al mia patro kaj mi, se ili intencas ŝtelon aŭ rabon. Sed nun ili ne estus trovanta iom ĉe ni.“

„Ĉu ne? Vi ja volis haviĝi monon!“

„Ni ankoraŭ haviĝos. Kial ni kunportu ĝin, kiam ni ne bezonas ĝin? Ĝis nun ni ne devis pagi ion. Tio okazos nur tiam, kiam ni vizitas la fortikaĵojn, kiuj estas sur nia vojo. Tial ni maljam haviĝos oron, verŝajne jam morgaŭ.“

„Do estas trovejo en la proksimo de nia vojo, ĉu?“

„Jes. Estas monto, kiu estas nomata Nugget-tsil. Inter aliaj homoj, kiuj ne scias, ke tieas oro, ĝi havas alian nomon. Ĉi vespere ni estos en ĝia proksimo kaj tiam iros pro preni, kion ni bezonas.“

Mi konfesas, ke miriĝo min ekregis, kiu estis miksita per iom da envio. Tiuj homoj sciis, kie la valora metalo kuŝis amase. Anstataŭ uzi ĝin, ili vivis vivon sen ĉiaj malmodestaĵoj. Ĉie ili havis kaŝitajn trezorejojn, al kiuj nur necesis iri pro plenigi la poŝojn per oro. Feliĉa kiu havus la saman eblecon!

Ni devis singardi, ĉar Santer ne rimarku, ke ni sekvis lin. Tial ni uzis ĉiun altaĵon kaj ĉiun arbedon pro kaŝiĝi. Post plena kvarona horo nio vidis la kvar. Ili trotis antaŭ ni kaj ŝajne rapidiĝis. Klarvideble ili ne pensis pri returniĝi. Ni haltis.

Winnetou rigardis ilin, kiam ili malaperis el nia vido.

„Ili ne havas malicajn intencojn. Do ni povas esti trankvilaj“ Winnetou diris.

Li antaŭsciis same malmulte kiel mi, kiel ege li eraris. Tiuj uloj fakte havis malicajn intencojn, sed ili agis ruzege, kiel ni rimarku tre baldaŭ. Ili supozis, ke ni rigardis ilin kelkan tempon, kaj tial pretendis hasti. Pli poste ili returniĝis kaj sekvis nin.

Ni reenirigis niajn ĉevalojn kaj reatingis niajn kunulojn rapide, ĉar ni galopis.

Je la vespero ni restadis ĉe akvaĵo. Per la kutima memkomprenebla singardo la ĉefoj unue esploris la ĉirkaŭon tre zorge antaŭke ili ordonis la restadon. La akvaĵo estis fonto, kiu ŝprucis hele kaj forte el la tero. Tieis sufiĉe da herbaĵoj por la ĉevaloj, kaj ĉar la loko estis ĉirkaŭata de arboj kaj arbedoj, ni povis bruligi helajn fajrojn, senke ili povis esti videblaj de foro. Krome Intŝu-tŝuna postenigis du gardistojn. Ĉio pro nia saveco ŝajnis farita.

La tridek apaĉoj restadis kiel kutime en sufiĉa distanco de ni pro manĝi ilian sekigitan viandon, kiam la fajroj brulis. Ni sep sidis sur la rando de la arbedaĵoj ĉirkaŭ nia fajro. La arbedaĵo savis nin antaŭ la malvarmeta vento.

Post la vespermanĝo ni kiel kutime interparolis kelkan tempon. Dum tiu interparolo Intŝu-tŝuna diris, ke ni morgaŭ ekrajdos nur ĉirkaŭ la tagmezo. Kiam Sam Hawkens demandis pri la kaŭzo de tio prokrasto, li klarigis per honesteco, pri kiu mi ege plendis pli poste:

„Fakte ĝi devis resti sekreto. Sed mi povas ĝin malkovrigi al miaj blankaj fratoj, se ili promesas, ke ili ne demandos plu pri tio.“

Kiam ni estis donintaj niajn promesojn al li, li pluis:

„Ni bezonas monon. Tial mi foriros de tie ĉi morgaŭ frue kun miaj infanoj pro haviĝi nugget:ojn, ni revenos maljam je la tagmezo.“

Stone kaj Parker aŭdigis vokojn de miro. Hawkens demandis, ne malpli mirite:

„Ĉu estas oro en la proksimo?“

„Jes“, respondis Intŝu-tŝuna. „Neniu scias ion pri tio. Ankaŭ miaj militistoj scias nenion. Mi eksciis ĝin de mia patro, kiu ĝin eksciis de sia frato. Tiaj sekretoj herediĝas nur de la patroj al la filoj kaj estas tenataj kiel sanktaj. Oni eĉ ne sciigas ilin al la plej bona amiko. Mi ja nun parolis pri, sed mi neniam malkovrigos aŭ eĉ montros ilin al neniu homo, kaj mortpafus ĉiun, kiu provus kaŝe sekvi nin.“

„Ĉu vi mortigus eĉ nin?“

„Eĉ vin! Mi pruvis mian fidon pri vi. Se vi elrevigos min, vi meritos la morton.

Sed mi scias, ke vi ne forlasos la restejon ĝis ni estos revenitaj de nia foriro.“

Per tio li ĉesigis la temon, kaj ni interparolis pri aliaj aĵoj. Post kelka tempo la interparolado estis interrompita de Sam. Intŝu-tŝuna, Winnetou, Nŝo-tŝi kaj mi sidis per la dorso al la arbedaĵo. Sam, Dick kaj Will sidis sur la alia flanko de la fajro vide al la arbedaĵo. Meze en la interparolo Hawkens elpuŝis vokon, ekprenis sian pafilon, celis kaj sendis kuglon en la arbedon. La pafo ekscitigis ĉiun en la restejo. La indianoj eksaltis kaj venis kure al ni. Ankaŭ ni rapide stariĝis kaj demandis Sam:on, kial li pafis.

„Mi vidis du okulojn, kiuj vidis el la arbedo malantaŭ Intŝu-tŝuna“, li klarigis.

Tuje la ruĝuloj ŝiris brulantajn branĉojn el la fajro kaj penetris la arbedon. Ilia serĉo estis vana. Oni trankviliĝis kaj residiĝis.

„Sam Hawkens certe eraris“, diris Intŝu-tŝuna. „Je flagra fajro tiaj trompaĵoj facile eblas.“

„Tio mirigus min. Kredas, ke mi vidis la okulojn tute klare.“

„La vento certe turnis du foliojn. Mia blanka frato vidis ilian malsupran, pli helan flankon kaj pensis, ke ili estus okuloj.“

„Tio fakte eblas. Do mi mortpafis foliojn, hihihihi!“

Winnetou rigardis tiun aferon ne en tia ŝerca maniero, sed diris serioze:

„Ĉiukaze mia frato Sam faris misagon, kiun li estonte ĉiam evitu!“

„Ĉu misagon? Ĉu mi? Kial?“

„Ne devis esti pafata.“

„Ĉu ne? Nu kio! Se spiono estas en la arbedo mi havas la rajton doni al li kuglon, se mi n'eraras.“

„Ĉu oni scias, ĉu la kaŝobservanto havas malamikecajn intencojn? Li rimarkas nin kaj proksimiĝas pro ekscii kiu ni estas. Eble li tiam elvenas pro saluti nin.“

„Hm, tio ĝustas“, la malgrandulo konfesis.

„La pafo estis danĝera al ni“, Winnetou pluis. „Aŭ Sam eraris kaj ne vidis okulojn. Tiukaze la pafo ne necesis kaj povus nur allogi malamikojn, kiuj eble estas en la proksimo. Aŭ fakte tieis homo, kies okulojn Sam rimarkis. Ankaŭ tiukaze malĝustis pafi al li, ĉar estis antaŭvidebla, ke la kuglo ne trafus.“

„Ho ho! Sam Hawkens certas pri sia kuglo! Mi volas vidi tiun, kiu pruvos mian mispafon!“

„Ankaŭ mi povas pafi, sed tre verŝajne ne trafus. La esploranto ja vidas, ke mi celas al li. Per tio li ekkonas, ke li estas rimarkita kaj farus rapidan moviĝon pro foriĝi de la buŝo de mia pafilo. La kuglo tiel ne trafas, kaj la viro malaperas en la nokton.“

„Jes, jes. Sed kion do mia ruĝa frato estus farinta en mia situacio?“

„Mi aŭ farus genupafon aŭ foriĝus neevidente de tie ĉi pro veni malantaŭ la kaŝrigardinton per kromvojo.“

La genupafo estas la plej malfacila pafo el ĉiuj. Multaj okzidentuloj, kiu alie estas bonaj pafantoj, ne kapablas ĝin. Mi trejnis ĝin en la lasta tempo, post Winnetou atentigis min pri ĝi.

Kiam mi sidas ĉe la resteja fajro, mia pafilo kuŝas prenprete flanke de la dekstra mano. Supozate, ke mi nun vidus du okulojn, kiuj rigardas min el kaŝejo. La vizaĝon de la rigardanto mi ne povas vidi, ĉar ĝi restas en la malhelo. Sed la okuloj estas videblaj, se li ne estas tiel singarda vidi nur tra la mallevigitaj okulharoj. Ili havas palan brilon, kiu ju evidentiĝas, des pli la viro streĉas la okulon.

Kiam mi konvinkiĝis havi malamikan rigardanton antaŭ mi, mi sendanĝerigu lin pro savigi min, per kuglo, kiu trafas lin inter la okuloj. Sed se mi ekprenas la pafilon kiel kutime, li vidas, ke mi celas al li, kaj tuje malaperas. Mi do celu tiel, ke li ne rimarkas ĝin. Tio okazas je la genupafo. Pro tio mi kurbigas la dekstran kruron, tielke la genuo leviĝas kaj mia femuro direktiĝas tiel, ke ĝia plilongiga linio celas rekte inter la okuloj de la rigardanto. Tiam mi ekprenas, kvazaŭ ludante, senintence la pafilon, metas la tubon laŭ la femuro, ke ĝi iĝas en la cellinion kaj mi pafas. Tio ne facilas, eĉ ĉar oni nur uzu la dekstran manon dum tio. Je uzo de ambaŭ manoj la tuta ago fakte ne aspektas tiel sendanĝere kaj neevidente.

Direktigi la pafilon per unu mano, ĝin teni fikse al la femuro kaj tiam pafi, tion la plej multaj ne sukcesas. En tiu eĉ ne estas kunkalkulita, kiel malfacila ĝi estas celi ĝuste. Kaj eĉ la celo konsistas nur el du preskaŭ nevideblaj punktoj meze en per la fajro flagranta kaj eble ankaŭ per la vento movata foliaro.

Al tio Winnetou celis, kiam li menciis la genupafon. Li estis majstro de ĝi. Tiu pafo ne estis same facila al mi, ĉar mia ursmortigilo estis tiel peza kaj preskaŭ nemovebla per nur unu mano.

Dum ĉiuj aliaj sentis trankviligita per la senrezulta esploro de la ĉirkaŭo, je Winnetou tio ne estis la kazo. Li restariĝis post kelka tempo pro daŭrigi la serĉadon. Pasis plena horo, ĝis li revenis.

„Neniu homo ĉeestas“, li diris. „Sam Hawkens certe eraris.“

Tamen li postenigis anstataŭ la ĝisnunaj du nun kvar gardistojn kaj ordonis, ke ili estu laŭeble atenta kaj rigardu speciale la ĉirkaŭon de la restejon. Poste ni kuŝiĝis.

Mia dormo estis malkvieta. Mi ofte ekvekis kaj inter tio havis mallongajn, malagrablajn sonĝojn, en kiuj Santer kun siaj tri kunuloj ludis la ĉefan rolon.

Post la matenmanĝo, kiu konsistis el viando kaj kaĉo el faruno kaj akvo, Intŝutŝuna foriris kun siaj gefiloj. Antaŭ ili iris, mi petis pri la permeso almenaŭ akompani ilin kelkajn paŝojn. Proke ili estu konvinkita, ke mi volus fari tion ne per scivolo pri la trovejo de la oro, mi diris al ili, ke mi ne povis perdi la supozon pri Rattler. Mi miris pri mi mem, ĉar hodiaŭ matene mi estis konvinkita sen certa kaŭzo, ke li fakte estis returniĝinta kun siaj tri kunuloj. Certe estis la konsekvenco de miaj sonĝoj.

„Mia frato ne zorgu pri ni“, Winnetou respondis. „Pro trankviligi lin, mi denove serĉos spurojn. Ni scias, ke Old Shatterhand ne strebas la oro. Sed se li irus kun ni nur mallongan vojon, li ekscius la lokon kaj tutcerte havo la febron, kiu postulas la mortigan polvon kaj ne forlasas la palvizaĝon, ĝis li estas pereinta je korpo kaj animo. Ni do petas vin ne per malfido, sed per amo kaj gardo ne iri kun ni.“

Tion mi respektu. Li esploradis fojon plu, sed sen trovi spuron. Tiam ili foriris.

Ĉar ili ne rajdis, mi supozis, ke la serĉata loko ne povis esti tre for.

Mi kuŝiĝis sur la herbejon, bruligis mian kalumeton kaj interparolis kun Sam, Dick kaj Will pro liberiĝi de miaj senkaŭzaj pritimoj. Sed mi ne trovis trankvilon.

Baldaŭ mi restariĝis. Io estis en mi, kiun mi forpelis. Tial mi surŝultris la pafilon kaj malproksimiĝis. Eble mi trovis ĉasbeston, kiu klarigis miajn pensojn.

Intŝu-tŝuna forlasis la restejon suden. Tial mi direktiĝis norden, proke oni ne povis diri, ke mi volus iri sur malpermesataj vojoj.

Kiam mi estis irinta ĉirkaŭ kvaronan horon mi trovis je mia mirego spuron, kiu estis farita de tri homoj. Ili estis portintaj mokasenojn. Mi diferencigis du grandajn, du mezgrandajn kaj du pli malgrandajn piedojn. La spuro estis freŝa.

Tio certe estis Intŝu-tŝuna, Winnetou kaj Nŝo-tŝi. Ili foriris suden, sed tiam direktiĝis norden pro trompi nin. Ni supozu, ke la trovejo de la nordo estus en la sudo.

Ĉu mi rajtis pluiri? Ne. Eblis, ke ili vidis min. Verŝajne ili trovos mian spuron je ilia reveno. Ili ne havu la penson, ke mi estis kaŝe sekvinta ilin. Sed mi ankaŭ ne volis jam reiri al la restejo. Do mi plupromenis al la oriento.

Jam post mallonga tempo mi haltu denove, ĉar mi trovis duan spuron. La esploro rezultigis, ke ĝi estis farita de kvar homoj, kiuj portis botojn kun spronoj.

Mi tuje pensis pri Santer. La spuro kondukis en la direkton, kie mi supozis la du ĉefojn, kaj ŝajnis veni el malproksima arbedo, el kiu kreskis du ankoraŭ folihavantaj skarlataj kverkoj. Tien mi iru unue.

La spuro fakte venis el la arbedo. Malantaŭ la arbedaĵo mi trovis la kvar fiksligitajn ĉevalojn, kiuj Santer kaj siaj kunuloj estis rajdintaj. Estis klare videbla je la tero, ke la kvar uloj restadis tie ĉi dum la nokto. Do ili fakte returniĝis! Kial?

Ĉiukaze pro ni. Ili certe havis la pensojn, kiujn Winnetou hieraŭ klarigis al mi.

Sam Hawkens hieraŭ vespere ne eraris, sed fakte vidis du okulojn. Sed tiam li forpelis la kaŝaŭskultinton per sia malĝusta konduko, antaŭ la pafo estis lanĉita.

Ni do estis kaŝaŭskultitaj. Santer rigardis nin pro atendi momenton, kie li povis kapti sian viktimon sole. Sed tiu ĉi loko estis malproksima de nia restejo. Kiel li povis rigardi nin de tie ĉi?

Mi vidis al la arboj. Ili ja estis tre altaj, sed ne tro dikaj kaj facile grimpeblaj. La ŝelo de unu havis fendetojn, kiuj nur povis esti farita de spronoj. Tie ĉi iu estis suprengrimpinta. De la alto oni aŭ povis vidi nian restejon aŭ almenaŭ ĉiun, kiu forlasis ĝin. Mi ekhavis terurigan penson. Pri kio ni interparolis, antaŭke Sam ekkonis la okulojn en la arbedo? Pri tio, ke Intŝu-tŝuna volis foriri hodiaŭ kun iliaj gefiloj pro alporti oron. Tion la kaŝaŭskultinto aŭdis. Ĉi matene li estis grimpinta sur la kverkon kaj vidis la tri apaĉojn preterpasi. Mallonge poste li estis sekvinta ilin kun siaj tri kunuloj.

Winnetou estis en danĝero, same kiel Nŝo-tŝi kaj ilia patro! Mi haste iru post la fiuloj kaj ne permesu al mi la tempon reiri al nia restejo. Rapide mi malfiksligis unu el la kvar ĉevaloj, ĝin tiris el la arbedo en la liberon, sursvingiĝis kaj galopis post la fiuloj laŭ iliaj propraj spuroj, kiuj baldaŭ unuiĝis kun spuroj de la ĉefoj.

Pro la kazo, ke mi perdu tiun spuron mi serĉis indikojn pri la trovejo de la oro.

Winnetou parolis pri monto Nugget-tsil. Nuggets estas oreroj, kiujn oni trovas en diversajn grandecojn, tsil estas apaĉa vorto kaj signifas monto. Nugget-tsil do signifas oreromonto. Do mi serĉu monton. Mi vidis al la ĉirkaŭo, tra kiu mi rajdegis. Rekte antaŭ mi en la nordo estis pluraj altaĵoj, kiuj estis kovritaj per arboj. Unu el tiu estu la oreromonto. Pri tio mi ĉi momente ne dubis.

La maljuna ĉevalaĉo, kiun mi prenis en la hasto, kuris sufiĉe rapide. Preterpase mi ŝiris maldikan branĉon de arbedo kaj instigis la ĉevalon per tio. Ĝi faris, kion ĝi povis laŭ ĝiaj fortoj. La ebenaĵo malaperis malantaŭ mi, valoj aperis antaŭ mi. La spuro kondukis meze en la montojn, sed post kelka tempo mi ne povis vidi ĝin plu.

La montaraj riveretoj ĉi tie tralavis multe de ŝtonoj de la altaĵoj. Sed mi tamen ne deĉevaliĝis, ĉar estis klara al mi, ke la apaĉoj estis irinta plu laŭ la valo.

Pli poste malfermiĝis flankkanjono dekstre, kies tero ankaŭ estis kovrita per ŝtonoj. Nun mi eksciu, ĉu ili direktiĝis dekstren aŭ rekte pluiris. Mi saltis el la selo kaj esploris la ŝtonaron. Ne estis facila trovi la spuron. Sed mi tamen ĝin trovis, ĝi kondukis dekstren en la kanjonon.

Mi resurĉevaliĝis kaj sekvis ĝin. Baldaŭ la vojo disiĝis. Mi elseliĝu denove. Per ĉevalo mi ne plu povis iri. Mi ĝin fiksligis al arbo kaj pluiris piede.

Mi hastis plu en malvasta, roka kanaleto, en kiu ne plu troviĝis akvo. La timo igis min rapidiĝi, kio rabis mian spiron. Sur akreĝa altaĵo mi haltu pro kvietigi mian pulmon. Tiam mi plukuris, transe kelkan vojon malupren, ĝis la spuro subite kondukis maldekstren en arbaron. Mi kuris sub la arboj. Unue ili staris dense flanke de la alia, tiam pli maldense, ĝis heliĝis tiel antaŭ mi, ke mi supozis, ke mi venas al liberejon. Mi ne jam atingis la randon de tiu densejo, kiam mi aŭdis kelkajn pafojn. Momenton poste eksonis krio, kio eniĝis en mian korpon kiel tranĉilo. Estis la mortkrio de la apaĉoj.

Nun mi ne nur kuris, sed rapidegis antaŭen per grandaj paŝoj kiel rabbesto, kiu volas faliĝi sur sian viktimon. Denove pafo kaj kroma – tio estis la dutuba pafilo de Winnetou. Mi konis ĝian krakon. Dank' al Dio! Do li ankoraŭ vivis! Post kelkaj saltoj mi atingis la maldensejon kaj haltigis malantaŭ la lasta arbo. Kion mi vidis, terurigis min.

La maldensejo ne estis vasta. Preskaŭ en ĝia mezo kuŝis Intŝu-tŝuna kaj sia filino. Ĉu ili ankoraŭ vivis, moviĝis, mi unue ne povis ekkoni. Ne malproksime de tio mi vidis malgrandan rokon, malantaŭ kiu staris Winnetou. Li estis okupita reŝarĝi sian laŭncitan pafilon. Maldekstre de mi staris du uloj malantaŭ la arboj.

Per alŝultritaj pafiloj ili atendis, ke Winnetou sin videbligis. Dekstre de mi tria ulo kaŝiris singarde sub la arboj pro ĉirkaŭiri Winnetoun kaj veni malantaŭ li. La kvara kuŝis morte antaŭ mi, li estis pafita tra la kapo.

La uloj maldekstre de mi estis en tiu momento pli danĝeraj ol la tria. Mi alŝultrigis la ursmortigilon kaj mortpafis ilin ambaŭ. Tiam mi kuris post la tria, sen preni la tempon unue reŝarĝi. Li estis aŭdinta miajn pafojn kaj rapide turniĝis.

Sammomente li celis al mi kaj pafis. Mi saltis flanken. Li ne trafis min. Li ekkonis, ke li malgajnis sian ludon kaj fuĝis en la arbaron. Mi kuris post li. Estis Santer. Mi volis kapti lin. Sed la distanco inter mi kaj li estis tiel longa, ke mi baldaŭ ne plu vidis lin. Mi devus direktiĝi laŭ liaj premsignoj, sed tiukaze mi ne estus estinta sufiĉe rapide post li. Tial mi revenis post mallonga tempo, precipe ĉar mi diris al mi, ke Winnetou eble bezonus min.

Li surgenuis ĉe sia patro kaj sia fratino kaj esploris, ĉu ili ankoraŭ vivis. Kiam li vidis min veni, li stariĝis momenton. Liaj okuloj havis esprimon, kiun mi neniam forgesos. Ĝi montris preskaŭ frenezan koleregon kaj doloron.

„Mia frato Old Shatterhand vidas, kio okazis. Nŝo-tŝi, la plej bela kaj bona de la apaĉaj filinoj ne iros al la urboj de la palvizaĝoj. Estas ankoraŭ iom da viv en ŝi, sed ŝi verŝajne neniam denove remalfermos siajn okulojn.“

Mi silentis afekciite. Ili kuŝis en profunda sangoflako flanke de la alia, Intŝutŝuna pafita tra la kapo kaj „Bela Tago“ tra la brusto. Li estis morta tuje. Ŝi ankoraŭ spiris, malfacile kaj stertore, dum la bela bronzo de ŝia vizaĝo ĉiam pli paliĝis. La plenaj vangoj cedis kaj la esprimo de la morto aperis sur ŝia vizaĝo.

Subite ŝi ete moviĝis, turnis la kapon al la flanko, kie kuŝis ŝia patro, kaj malrapide malfermis la okulojn. Ŝi vidis Intŝu-tŝunan kuŝi en la sango kaj ege ektimis. Tiam ŝi ŝajnis konsciiĝi pri kio estis okazinta. Ŝi movis sian manon al la koro, sentis la varme fluantan sangon kaj elpuŝis egan, stertoran anhelon.

„Nŝo-ĉi, mia bona, sola fratino!“ Winnetou plendis.

Ŝi levis la vidon al li.

„Winnetou – mia frato!“ ŝi flustris. „Venĝu min!“

Tiam ŝia vido iĝis de li al mi. Feliĉa, sed rapide remortiĝanta rideto estis sur ŝiaj lipoj.

„Old Shatter – hand!“ ŝi spiretis. „Vi ĉi – eas! Nun mi mortas – tiel –“

Pli ni ne aŭdis. La morto ne lasis ŝin finparoli, ĝi fermis ŝian buŝon por ĉiam.

Estis, kvazaŭ mia koro volis krevi. Mi salte stariĝis, ĉar ni estis surgenuintaj ĉe ŝi, kaj elpuŝis laŭtan krion, kies eĥo resonis de la arboj de la najbaraj montoj.

Winnetou ankaŭ stariĝis, malrapide, kvazaŭ li estus ŝarĝita per centfuntajn pezojn. Li plektis siajn ambaŭ brakojn ĉirkaŭ mi kaj diris: „Nun ili mortas! La plej granda, plej nobla ĉefo de la apaĉoj kaj Nŝo-tŝi, mia fratino, kiu estis doninta sian animon al vi. Ŝi ekmortis kun via nomo sur la lipoj.“

„Mi neniam forgesos tion“, mi promesis afekciite.

Tiam lia vizaĝo tute ŝanĝis ĝian esprimon. Lia voĉo sonis kiel fora, minaca tondrado, kiam li demandis:

„Ĉu vi aŭdis ŝian lastan peton al mi?“

„Jes.“

„Venĝo! Mi venĝu ŝin, kaj mi venĝos ŝin, kiel neniam antaŭe murdo estis venĝita! Ĉu vi scias, kiu estis la murdintoj? Vi vidis ilin. Palvizaĝoj ili estis, al kiu ni nenion faris. Tiel ĝi ĉiam estis, kaj tiel ĝi ĉiam estos, ĝis la lasta ruĝa viro estos murdita. Nŝo-tŝi voli estiĝi kiel blanka squaw, ĉar ŝi amis vin kaj kredis, ke ŝi venkos vian koron, se ŝi kutimiĝis al la scio kaj la moroj de la blankuloj. Tion ŝi pagis per la vivo. Ni povas malami vin aŭ ni povas ami vin, estas tute egala: kien palvizaĝo metas sian piedon, lin sekvas nia pereo. Estos plendado en ĉiuj triboj de la apaĉoj, kaj eksoniĝos kolera kaj venĝa kriado ĉie, kie troviĝas ano de nia popolo.

La okuloj de ĉiuj apaĉoj nun vidas al Winnetou pro ekscii, kiel li venĝos la morton de sia patro kaj sia fratino. Mia frato Old Shatterhand aŭdu, kiun mi ĵuras ĉi tie ĉe la du mortaj korpoj! Mi ĵuras je la Granda Spirito kaj je ĉiuj miaj bravaj prauloj, kiuj estas kunigataj en la ĉiamaj ĉasejoj, ke mi ekde hodiaŭ mortpafos ĉiun blankulon, kiun mi vidos, per la pafilo, kiu falis el la morta mano de mia patro, aŭ–“

„Ĉesu!“ mi interrompis lian ĵuron ektimigite. Mi sciis, ke li tute kaj ĝisfine seriozus pri tiu ĵuro. „Ĉesu! Mia frato ne ĵuru nun – ne jam!“

„Kial ne nun?“ li demandis preskaŭ kolere.

„Ĵuro estu dirata per kvieta animo.“

„Uf! Mia animo estas en tiu ĉi momento tiel kvieta kiel la tombo, en kiu mi metos tiujn mortulojn. Kiel ĝi neniam redonos ilin, same mi neniam reprenu unu vorton de mia ĵur–“

„Ne parolu plu!“ mi reinterrompis.

Liaj okuloj brilis minace al mi.

„Ĉu Old Shatterhand volas malhelpi al mi fari mian devon?“ li vokis. „Ĉu la maljunaj virinoj kraĉu al mi, ĉu mi estu puŝata el mia popolo, ĉar mi ne havas la kuraĝon venĝi tion, kio okazis hodiaŭ?“

„Tion mi ne volis diri. Ankaŭ mi volas puno por la murdintoj. Tri el ili jam havis ilian punon. La kvara forfuĝis, sed li ne sukcesos forkuri eterne.“

„Li forkuros de ni neniukaze!“ Winnetou elvokis. „Sed mi ne nur okupiĝu pri li.

Li agis kiel la filo de tiu pala raso, kiu donas al ni la neiĝon. Ĝi respondecas pro ĉio, kion ĝi instruis al li kaj mi igos ĝin pagi por tio!“

Li staris antaŭ mi fiere kaj rekte, militisto, kiu spite sia juneco sin sentis kiel la reĝo de siaj samuloj. Li estis viro, kiu plenumis, kion li planis. Certe li estus sukcesanta unuigi la militistojn de ĉiuj ruĝaj popoloj en sian forton kaj komenci senesperan bataladon, kiu kovru la sovaĝan okzidenton per cent miloj da viktimoj.

En tiu ĉi momento decidiĝis, ĉu la tomahoko de la milito furiozos senkompate kaj kolere aŭ ne.

Mi ekprenis lian manon.

„Vi faru, kion vi volas“, mi diris. „Sed antaŭe aŭdu peton, kiu eble estos mia lasta. Se vi ne plenumos ĝin, vi neniam plu aŭdos la voĉon de via blanka amiko kaj frato. Jen kuŝas Nŝo-tŝi. Vi diris mem, ke ŝi amis min kaj mortis kun mia nomo sur la lipoj. Ŝi amis ankaŭ vin, min kiel amiko kaj vin kiel frato. Vi pli ol sufiĉe redonos ŝian amon. Je tiu amo mi petas vin, ne eldiru vian ĵuron nun, sed nur, kiam la ŝtonoj de la tombo fermiĝis super la plej nobla filino de la apaĉoj!“

Li vidis al mi serioze, preskaŭ kolere. Tiam li malleviĝis la vidon al la mortulino.

Mi vidis, ke lia vizaĝo malstreĉiĝis. Finfine li redirektigis sian okulon al mi kaj diris:

„Mia frato Old Shatterhand havas grandan forton pri la koroj de siaj amikoj kaj kunuloj. Nŝo-tŝi certe plenumigus lian peton, kaj tial ankaŭ mi obeos ĝin. Nur kiam mia okulo ne plu vidas la du kadavrojn, ĝi decidiĝu, ĉu la Misisipo kaj ĉiuj ĝiaj flankriveroj portu la sangon de la ruĝaj kaj blankaj popoloj al la maro. Mi finparolis. Howgh!“

Dank' al Dio! Mi sukcesis neebligi la malbonon almenaŭ intertempe. Mi premis lian manon.

„Mia ruĝa frato tuje ekkonis, ke mi ne volas peti pri kompato pro la kulpulo. Li estu punota tiel ege kaj strikte, kiel li meritas ĝin. Oni zorgu, ke li ne sukcesas fuĝi.

Ni ne lasu al li antaŭecon. Winnetou diru al mi, kio okazo pro la sekvo de la murdinto!“

„Miaj piedoj estas katenataj“, li deklaris. „La ritoj de mia popolo postulas al mi resti ĉe la mortuloj, ĝis ili estas entombigitaj. Nur poste mi rajtas paŝi sur la vojon de venĝo.“

„Kaj kiam la entombigo okazos?“

„Tion mi interkonsilos kun miaj militistoj. Aŭ ni enterigas la mortulojn je la loko, kie ili ekmortis, aŭ ni portos ilin al la pueblo. Sed eĉ se ili estos metata en sian lastan restejon tie ĉi, pluraj tagoj pasos antaŭ ĉio estas farita, kio devas okazi pro entombigo de granda ĉefo.“

„Sed tiukaze la murdinto sukcesos fuĝi.“

„Ne. Winnetou ne rajtas persekuti lin, sed aliaj ja povas fari, kio necesas. Mia frato rakontu al mi, kiel li venis tien ĉi.“

Nun, kiam ni parolis pri objektivaĵoj, li estis tiel trankvila kiel ĉiam. Mi rakontis al li, kion li sciu. Dum li pensis pri mia raporto, ni aŭdis egan anhelon. Ĝi venis de la loko, kie kuŝis la du fiuloj, kiujn mi pafis. Ni rapide iris tien. Kuglo de mi trafis la koron de unu. La alia estis tiel trafita kiel Nŝo-tŝi. Li ankoraŭ havis vivon kaj nun rekonsciiĝis. Senkomprene li fiksrigardis nin kaj mumblis kelkajn vortojn, kiujn mi ne povis kompreni. Mi kliniĝis malsupren al li kaj parolis al li:

„Homo, ĉu vi rekonas min? Ĉu vi scias, kiu parolas kun vi?“

Li provis memoriĝi. Lia okulo pliklariĝis. Mi aŭdis lin mallaŭte demandi:

„Kie estas – Santer?“

„Fuĝis“, mi respondis.

„Ki – kien?“

„Tion mi ne scias, sed mi esperas ricevi de vi indikon. Viaj aliaj kunuloj mortas.

Ankaŭ vi nur vivos sekundojn plu. De kie Santer venis?“

„Mi – ne – scias.“

„Ĉu Santer estas lia vera nomo?“

„Havas – multajn – nomojn.“

„Kiu li fakte estas?“

„Ankaŭ – ne scias.“

„Ĉu vi havas konatojn proksime de tie ĉi?“

„Ne – ne.“

„Kien vi volis?“

„Ne – nien. Kie mono – rabo –“

„Do via profesio estis rabisto! Kiel vi havis la ideon ataki la du apaĉojn kaj la knabinon?“

„Nug – nugget:oj.“

„Sed vi ne povis scii ion pri la nugget:oj.“

„Volis al – al –“

Li ĉesis. La parolado malfacilis al li. Mi divenis, kion li volis diri kaj demandis:

„Vi aŭdis, ke la apaĉoj volis iri en la orienton kaj tial supozis, ke ili kunhavus oron, ĉu?“

Li kapjesis.

„Do vi planis ataki ilin, ĉu? Sed ĉar vi pensis, ke ni estus singardaj kaj kaŝobservos vin, vi plurajdos iomete kaj nur returniĝis, kiam vi povis esti certa, ke ni estus trankviligitaj, ĉu?“

Li vidis malsupren.

„Tiam vi returniĝis kaj rajdis post ni. Ĉu vi kaŝaŭskultis nin je la vespero?“

„Jes – Santer.“

„Do Santer mem! Ĉu li diris al vi, kion li aŭdis de ni?“

„Apaĉoj – Nugget-tsil – haviĝi nugget:ojn – frue –“

„Ĝuste tiel, kiel mi pensis. Tiam vi kaŝiĝis en la arbedo kaj rigardis nin de la arboj. Vi volis ekscii la lokon, je kiu la apaĉoj haviĝas la oron, ĉu?“

Li estis fermiginta la okulojn kaj ne respondis.

„Aŭ ĉu vi volis ataki ilin nur je ilia reveno, pro –“

Winnetou interrompis:

„Mia frato ne bezonas demandi plu. Tiu palvizaĝo ne plu povas respondi. Li mortas. La blankaj hundoj volis spioni nian sekreton. Sed ili venis tro tarde. Ni jam estis sur la vojo reen, kiam ni aŭdis ilin veni. Ili kaŝiĝis malantaŭ la arboj kaj pafis al ni. Intŝu-tŝuna kaj ,Bela Tago‘ falis trafite. Unu kuglo nur tuŝetis mian brakumon. Mi pafis al unu. Kiam mi ektiris, li saltis ĵus ĝustatempe malantaŭ arbon. Tial mi ne trafis lin. Mia dua kuglo surterigis duan ulon. Tiam mi saviĝis malantaŭ tiu ŝtono. Sed li ne estus savinta mian vivon, se mia frato Old Shatterhand ne estus veninta. Ĉar du fiksigis min en tiu loko de tiu flanko, kaj la tria volis iri ĉirkaŭ mi. Lia kuglo certe estus trafinta min Tiam mi aŭdis la fortan voĉon de la ursmortigilo de Old Shatterhand kaj estis savigita. Nun mia frato scias ĉion kaj eksciu, kiel Santer povas esti kaptota.“

„Kiu transprenos tiun taskon?“

„Old Shatterhand sukcesos ĝin. Li tutcerte trovos la spuron de la fuĝanto.“

„Certe. Sed dum mi pene serĉas ĝin, multe da tempo pasiĝos.“

„Ne. Ne necesas, ke mia frato serĉu ĝin. Ĝi ĉiukaze kondukas al iliaj ĉevaloj. Kie Santer restis kun siaj kunuloj dum la nokto, estas herbo. Old Shatterhand do facile vidos, kien la murdinto rajdis.“

„Kion poste?“

„Poste mia frato kunprenos dek militistojn, kiuj sekvu kaj kaptu Santer:on. La aliajn dudek militistojn li sendu al mi tien ĉi, proke ili kantos la mortoplendon kun mi.“

Fojon plu mi kliniĝis malsupren al la vizaĝoj de la du mortuloj kaj foriris. Je la rando de la maldensejo mi returniĝis. Winnetou ĵus kovris la kapojn de la du murditaj kaj elpuŝis dum tio tiajn obtuzajn plendosonojn, per kiuj la ruĝuloj komencas iliajn mortokanojn. Ne facilis al mi forlasi mian sangofraton tiel sole.

Sed mi agu kaj rapidiĝis reen laŭ la vojo, sur kiu mi estis veninta.

Unue mi supozis, ke la antaŭdiro de Winnetou plenumiĝus. Sed dum mi grimpis trans la altaĵa eĝo, mi ekdubis.

Santer antaŭ ĉio tuje fuĝu kaj laŭeble rapide foriĝu el nia proksimo. Se li kurus al ilia restejo li faris danĝeran kromvojon. Eĉ li faru ĝin nur pro haviĝi ĉevalon.

Sed kio, se li trovus la ĉevalon, sur kiu mi venis? Santer ja certe fuĝis sur la sama vojo, kiu kondukis lin tien. Tiukaze li tutcerte trovis la ĉevalon.

Tio penso duobligis mian haston. Mi kuregis malsupre la monto kaj scivolis, ĉu mi ankoraŭ trovus la ĉevalon. Mia ĉagreno estis grandega, kiam mi atingis la lokon kaj vidis, ke la ĉevalaĉo forestis! Mi haltis nur momenton kaj tiam kuris plu tra la kanjono. Nun mi kuru plu, ĉar la serĉo de la spuro pro la ŝtonaro ja ĉiel vanus.

Kiam mi atingis la valon mi haltis pro zorge legi la spuron. Mi ne tuje sukcesis, ĉar la tero tie ankoraŭ estis tro malmola. Dek minutojn poste mi trovis softan teron, kie estis pli facile ekkoni la premsignojn de la piedoj kaj hufoj.

Mia peno vanis. Mi povis serĉi kaj esplori kiel mi volis, kaj streĉigi miajn okulojn kaj mian sagacecon: Santer ne rajdis tie ĉi. Li certe forlasis la kanjonon pli supren je loko, je kiu ne restis spuro sur la roko. Ne estis alia ebleco.

Jen mi nun staris! Kion mi faru? Ĉu mi reiru kaj serĉi la lokon kie Santer devojiĝis? Povis forpasi horoj, ĝis mi trovus ĝin. Mi pensis, ke mi ne povis akcepti tiun perdon de tempo. Estis ĉiukaze pli bone kuri al nia restejo kaj venigi helpon.

Tion mi ankaŭ faris. Estis kurado, kiel mi neniam estis farinta unu. Mi ĝin eltenis, ĉar mi lernis de Winnetou kiel kiel konduti dum tio, pro ne perdi la spiron kaj ne tro laciĝi. Oni ja metu la pezon de la korpo nur sur unu kruron kaj ŝanĝas ĝin sur la alian, kiam ĝi elĉerpis. En tiu maniero oni povas troti horlonge, senke necesas streĉiĝi troe. Sed oni havu bonan, sanan pulmon.

Kiam mi proksimis al mia celo, mi unue turniĝis al la restejo de Santer. La tri ĉevaloj ankoraŭ staris en la arbedo. Mi malfiksligis ilin, iĝis sur unu, tiris la aliajn du per la kondukiloj kaj rajdis al la restejo. La tagmezo delonge estis pasinta, kaj Sam vokis al mi:

„Nu kie vi estis, Sir! Vi pasigis la manĝadon, kaj–“ li ĉesis, rigardis la ĉevalojn per mirigita vido kaj tiam pluis: „Fulmotondro! Vi foriris piede kaj revenas rajde!

Ĉu vi do estiĝis ĉevalŝtelisto?“

„Malpli. Mi akiris tiujn bestojn. Tute ne malproksime de tie ĉi.“

„De kiu?“

„Nur rigardu ilin atente! Mi tuj rekonis ilin. Vi ja ankaŭ havas bonajn okulojn!“

„Jes, mi havas. Tuj vidis, kies ili estas, sed mi ne tuj komprenis. Ja estas la ĉevaloj de Santer kaj liaj kunuloj! Sed mankas unu.“

„Tiun ni serĉos, kaj ankaŭ tiun, kiu sidas sur ĝi.“

„Sed kio –“

„Kvietu, Sam!“ mi interrompis lian demandon. „Okazis io tre grava, tre malgajiga. Ni tuje rajdu for de ĉi tie.“

„De tie ĉi, ĉu? Kial?“

Anstataŭ respondi al li, mi alvokis la apaĉojn kaj donis al ili la mesaĝon pri la morto de Intŝu-tŝuna kaj lia filino. Post mia lasta vorto regis ega silento. Ili ne povis kompreni, kion mi diris. Mia mesaĝo estis tro hororiga, mi rakontis pli detale, kio okazis, kaj almetis:

„Nun miaj ruĝaj fratoj diru al mi, kiu pli bone antaŭdiris la estonton, ĉu Sam Hawkens aŭ via medicinisto! Intŝu-tŝuna kaj Nŝo-tŝi trovis la morton, ĉar ili malproksimiĝis de mi, kaj Winnetou estis savigita de mi. Do ĉu mia proksimo donos la morton aŭ la vivon?“

Nun ili ne povis dubi plu. Eksonis kriado, kiu estis aŭdebla eĉ mejlojn for. La ruĝuloj furioze ĉirkaŭiris, svingis iliajn armilojn kaj faris la plej terurigajn grimacojn pro esprimi ilian koleron. Nur post kelka tempo mi sukcesis supersoni ilian kriadon.

„La militistoj de la apaĉoj silentu! Ni iru for pro kapti la murdinton!“

„For, jes, for, for, for!“ ili kriis kaj kuris al iliaj ĉevaloj.

„Kvieto!“ mi vokegis ĉagrene. „Miaj ruĝaj fratoj ja ne jam scias, kion ili faru. Mi ĝin diros al ili.“

Nun ili ariĝis ĉirkaŭ mi tiel urĝe, ke mi preskaŭ estis terenpuŝata. Se Santer nun estus estinta tie ĉi, ili certe estus disŝirintaj lin. Hawkens, Stone kaj Parker silente staris flanke de la alia. La mesaĝo faris senkuraĝigan impreson al ili. Nun ili proksimiĝis, kaj Sam diris:

„Estas kvazaŭ oni bategis mian kapon kaj mi ankoraŭ ne vere povas kompreni tion. Terurige, timige! La kara, bela, bona, juna ruĝa miss! Estis ĉiam tiel amikeca al ni kaj nun estu neigata! Sciu, Sir, estas al mi, kvazaŭ–“

„Tenu tion nun ĉe vi, kara Sam!“ mi ĉesigis lian parolon. „Ni sekvu la murdinton. Parolado ne utilas.“

Well! Mi konsentas. Sed ĉu vi scias, kien li fuĝis?“

„Ne jam.“

„Mi antaŭsciis tion. Vi ja ne vidis lian spuron. Kiel ni nun trovu ĝin? Ŝajnas neeble aŭ almenaŭ esti tre malfacile.“

„Ne estas malfacile, sed tre facile.“

„Ĉu via opinio? Hm! Vi do volis diri, ke ni devas iri en la kanjonon, en kiu li malaperiĝis flanken, ĉu? Estos longa serĉado!“

„Mi ne parolis pri la kanjono.“

„Ĉu ne? Do mi scivolas, kiun penson vi prezentos. Kelkfoje ja greenhorn ankaŭ povas havi penson, sed –“

„Silentu pri via greenhorn! Mi nun ne volas aŭdi aĉajn parolaĵojn. Mia koro ploras; tial tenu viajn ŝercaĉojn ĉe vi!“

„Ĉu ŝercaĉoj? Hooo! Kiu nu pensas, ke mi emas ŝerci pri ĉi tiu afero, ricevas de mi baton en la korpon, ke li flugos de ĉi tie ĝis Kalifornio! Mi nur ne povas kompreni, kiel vi volas trovi Santer, senke ni metas nian vidon sur la ejon, kie lia spuro estis perdita.“

„Tie ni serĉu tro longe. Kaj se ni trovus la spuron, ni devus sekvi ĝin trans monto kaj tra valo kaj densa arbaro, kio ankaŭ daŭrus tro longe. Sed kiam mi fakte rigardas la montojn tie, mi emas konstati, ke ili ne estas araj, sed staras unuope–“

„Kaj vi eĉ pravas. Mi konas tiun regionon sufiĉe bone. Estas tie ĉi ebenaĵo kaj transe denove ebenaĵo. Tiuj montoj ne apartenas al montaro aŭ altaĵaro, sed ili metiĝis sur la ebenan prerion malproksime de la alia.“

„Ĉu prerio? Do tieas herbejoj, cu?“

„Jes, ĉieas herbejoj, ekzakte kiel tie ĉi.“

„Tion mi antaŭsciis. Santer rajdu trans aŭ inter tiuj montoj laŭ lia volo. Egalas al ni. Sed tuje kiam li forlasas ilin, li venas al la ebena prerio kaj premu siajn segnojn en la herbejojn.“

„Tio tut kompreneblas per si mem, plej estimata Sir!“

„Nur aŭskultu plu. Ni formigos du trupojn kaj rajdas ĉirkaŭ la montoj, ni kvar blankuloj dekstre kaj la dek apaĉoj maldekstre. Malantaŭ la montoj ni renkontiĝos kaj tiam ekscios, ĉu unu el la trupoj trovis la spuron. Mi estas konvinkita, ke tio iam estos la kazo. Poste ni sekvos la spuron.“

Mia malgranda Sam vidis al mi de la flanko, faris ne tre spritan mienon kaj vokis:

Lack-a-day! Ke mi ne havis tiun ideon! Ja estas la plej facila kaj plej certa aĵo.

Ja ĉiu infano komprenu tion, se mi n'eraras!“

„Do ĉu vi konsentas, Sam?“

„Komplete, Sir, komplete! Nur rapide elektu dek apaĉojn!“

„Mi elektos tiujn, kiuj havas la plej bonajn ĉevalojn. Kiu scias, kiel longe ni persekutu tiun ulon. Tial ni ankaŭ kunprenu sufiĉe da manĝaĵoj. Se vi scias tiun regionon sufiĉe bone, vi eble scias, kiel longe ni rajdu ĝis ni atingas la alian flankon de la montaro, ĉu?“

„Eĉ se ni rapidiĝu, ĝi daŭros pli ol du horojn.“

„Tiukaze ni ne atendu plu.“

Mi decidis la dek apaĉojn, kiuj ĝojis pri mia elekto. Persekuti la murdinton estis pli kara al ili, ol kanti funebraĵojn ĉe la mortuloj. Al la dudek aliaj mi klarigis la vojon al Winnetou. Poste ili foriĝis.

Mallongan tempon poste ankaŭ miaj dek apaĉoj ekrajdis pro iri ĉirkaŭ la montoj en okzidenten direktiĝinta kurbego, dum nia vojo kondukis nin orienten ĉirkaŭ la altaĵoj. Kiam ni kvar surĉevaliĝis, mi unue kondukis ilin al la restejo kaj serĉis en ties proksimo lokon, kie la hufo de la ĉevalo, kiun mi estis rajdinta, faris profundan premon en la teron. Mi ekzakte mezuris tiun klaran premaĵon kaj surpaperigis tion. Sam Hawkens skuis la kapon pri tio kaj komentis ridete:

„Ĉu ankaŭ apartenas al la profesio de surveyor desegni ĉevalhufojn laŭ la naturo?“

„Ne, sed okzidentulo ĝin kapablu.“

„Ĉu okzidentulo? Kial?“

„Ĉar ĝi povas utili al li de tempo al tempo.“

„Kial?“

„Vi tion ekscios. Kiam mi trovos spuron, mi komparos ĝin per tiu desegnaĵo.“

„Ah! Hm! Prave! Vere ne estas stulta! Ĉu vi lernis tion per viaj libroj?“

„Ne.“

„Do per kio?“

„Mi havis tiun ideon mem.“

„Do fakte ekzistas ideoj, kiuj amuziĝas per veni al vi, ĉu? Kiu pensis tion, hihihihi!“

Pshaw! Ili ĉiukaze fartas multe pli bone ĉe mi ol sub via peruko, Sam!“

„Prave, prave!“ Dick Stone vokis. „Ne plu toleru tiujn stultaĵojn! Oni ja rimarkas ĉiun horon, ke vi superas lin, Sir.“

„Silentu!“ Sam vokis al li per ridiga kolero. „Nu ĉion vi scias pri supero! Krome estas ofendo ĉiam ŝerci pri mia peruko. Mi ne plu povas toleri tion.“

„Kion vi volas fari kontraŭ tio?“

„Mi donacas ĝin al vi. Tiam mi estos libera de ĝi, kaj vi ekscios, kiaj pensoj loĝas sub ĝi. Cetere mi ja konfesis, ke la opinio de nia greenhorn ja ne estas tiel malbona. Li nur estus doninta ankaŭ al la dek apaĉoj tian belan bildo de ĉevalpiedo.“

„Mi ĝin ne faris, ĉar mi ne pensis, ke necesas“, mi respondis.

„Ne necesa, ĉu? Kial?“

„Ĉar oni ne povas ekspekti, ke ili povas kompari hufpremsignon al tiu desegnaĵo. Krome mi estas konvinkita, ke ili trovos la spuron de Santer tute ne.“

„Kaj mi asertas la malon. Ne ni, sed ii ĝin trovos. Memkompreneblas, ke Santer rajdis okzidenten.“

„Mi ne pensas, ke tio tiel memkompreneblas.“

„Ĉu ne? Kiam ni renkontis lin, li volis okzidenten. Tio ankoraŭ tiel estas.“

„Ne supozendas. Li estas firuza ulo. Jam estas ja rekonebla je lia senspura malapero. Li do diros al si mem, ke ni serĉos lin en la okzidento, ĉar li volis okzidenten jam je nia unua renkontiĝo. Tial li fuĝos en alian direkton, tre verŝajne orienten. Ja estas facile komprenebla.“

„Estas certe komprenebla, se vi klarigas ĝin tiel. Ni nur esperu, ke ĝi faktas.“

Ni instigis niajn ĉevalojn kaj rajdegis trans la prerio. La sinistraj montoj estis ĉiam je nia maldekstra flanko. Ni ĉiam provis rajdi sur malmola tero, kie Santer devis lasi klaran spuron. Dum tio niaj okuloj estis direktitaj al la tero la tutan tempon. Ju pli rapide ni rajdis, des pli ni estu atentaj, ĉar alikaze ni povus maltrovi la spuron.

Tiel pasiĝis horo kaj duona plu. Ni preskaŭ estis finigitaj nian duoncirklon ĉirkaŭ la montoj, kiam ni rimarkis malhelan strekon, kiu kondukiĝis horizontale antaŭ ni tra la herbejo. Estis spuro, la spuro de unu sola rajdinto, do tre verŝajne la spuro de Santer. Ni deĉevaliĝis. Mi iris kelkan distancon laŭ la spuro pro trovi klaran premaĵon. Kiam mi sukcesis, mi komparis ĝin al la desegnaĵo. Ambaŭ agordis tiel ekzakte, ke ĝi estis Santer sen ia dubo.

„Tia desegnaĵo vere estas eksterordinare utila“, komentis Sam. „Mi enmemorigos tion.“

„Jes, enmemorigu tion!“ Parker konsentis. „Kaj enmemorigu unu aĵon plu.“

„Kion?“

„Ke jam venis la momento, ke la instruisto, kiu vi ja estis, nun lernas de sia lerninto!“

„Nu ĉu vi volas ĉagreni al mi, olda Will? Vi ne sukcesos tion, hihihihi!“ Sam ridis. „Ja certe estas honoro por la instruisto, kiam li antaŭigis la lernanton tiel for, ke li fine eĉ povas lerni de li. Je vi oni ja bedaŭre rezigni pri tiuj sukcecoj.

Kiom da jaroj mi klopodadis iĝi vin okzidentulo, kaj ĉio estis vana. Vi ne povos forgesi ion en viaj maljunaj tagoj, ĉar vi ja ne lernis ion en viaj junaj tagoj.“

„Mi komprenas! Vi ŝate volas nomi min greenhorn, ĉar vi ne povas vivi sen tiu vorto kaj vi ne plu povas uzi ĝin pri nia Old Shatterhand.“

„Kaj vi estas greenhorn, kaj kia! Do maljuna, kiu hontiĝu antaŭ ĉi tiu juna, ĉar la juna jam delonge superas la maljunan, se mi n'eraras.“

Spite tiu vortbatalado ni interkosentis, ke la spuro de Santer estis ne pli malfreŝa ol du horojn. Plej ŝate ni estus sekvinta ĝin ĵus tuje, sed atendu la dek apaĉojn. Bedaŭrinde tio daŭris tri kvaronajn horojn. Unu el ili mi sendis al Winnetou, pro sciigi lin, ke ni trovis la spuron. Tiam ni plurajdis, nun al orienten.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.