La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


WINNETOU I

Aŭtoro: Karl May

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 10: Pri Vivo Aŭ Morto

La kajovajoj estis konvinkitaj, ke Fulmtranĉilo min mortpikus. La neekspektita rezulto de la batalo plenigis ilin per funebro, sed antaŭ ĉio per kolero kontraŭ ni.

Plej ŝate ili estus ekatakantaj nin, sed ili ne rajtis, ĉar ni certigis nian interkonsenton eĉ per la pacopipo kaj destinis, ke la partio de la venkito ne rajtis venĝiĝi al la venkinto. Tio neniel estis ŝanĝebla. Tamen ili provis baldaŭ trovi alian kaŭzon pro malamikeco kontraŭ ni.

Ili povis atendi, ĉar ni certe estis venkeblaj. Tial ili reteniĝis kaj okupiĝis pri la kadavro de ilia morta kunulo.

Sam Hawkens eĉ ne estis akceptata de Tangua. La malgranda trapper revenis ĉagrenigite kaj raportis:

„La ulo vere ne volas plenumi sian promeson. Li volas lasi la kaptintojn pereigi per malsato. Kaj tion tiu fiulo nomas ,ne mortigi‘ ! Sed ni estos atentadaj, se mi n'eraras, kaj tamen ĉesigos liajn fiplanadon, hihihihi!“

„Se nur tiu fiplanado ne ĉesigos nin mem!“ mi komentis. „Malfacilas savi aliajn, kiam oni mem bezonas savon.“

„Mi kredas, ke vi timas antaŭ tiuj ruĝuloj, Sir!“

Pshaw! Ke mi ne timas, tion vi scias tiel ekzakte kiel mi mem.“

„Kun unu diferenco. Tie, kie mi estus singarda, vi ekkuras kiel la virbovo al ruĝa tuko. Kaj kie utilus vera kuraĝo, vi forcedas. Sed tio estas vere greenhorn:e. Kion vi fakte pensas pri la tranĉilbatalon, en kiu vi ĵus venkis?“

„Mi pensas, ke vi verŝajne estas kontenta pri mi.“

„Mi ne parolas pri tio. Mi parolas pri eventualaj riproĉoj.“

„Ĉu riproĉoj? Kiu riproĉu al mi? Ĉu vi?“

„Pro ĉielo, kiel vi malfacile komprenas! Diru honeste, Sir, ĉu vi eble jam foje tie en la maljuna lando estis akuzita kiel murdinto de viro?“

„Mi kredas, ke ne. Almenaŭ mi ne scias ion pri tio“, mi respondis je lia stranga demando.

„Do vi neniam mortigis iun?“

„Ne.“

„Tiukaze vi hodiaŭ faris vian unuan mortigon. Sed kiu estas via intera stato pri tio? Tion mi volis scii.“

„Hm! Agrabla sento ĝi certe ne estas. Certe ne tre baldaŭ revenos la situacio, en kiu mi neigu la vivon de alia homo. Moviĝas io en mia intero, kiu havas grandan similecon kun malpura konscienco.“

„Ne iluziadu kaj ne okupiĝos per malsaĝaj pensadoj! Povas okazi ĉi tie ĉiun tagon, ke vi neigu homon pro savi vian propran vivon, ankaŭ senke vi ĝin volas.

En tia kazo oni devas– heavens , jen jam estas tia kazo!“ li interrompis lian parolon. „Ja fakte jam tieas la apaĉoj. Nun sango fluos. Prepariĝu pro batali, meŝ’ŝur:oj!“

De tie, kie la kaptitoj estis gardataj de iliaj malamikoj, eksonis la orelŝiran hiiiiiiiiiiiii:o, la militvoko de la apaĉoj. Intŝu-tŝuna kaj Winnetou estis, kontraŭ ĉiu ekspekto, jam revenintaj. Ili atakis la restejon de la kajovajoj.

„Malamikoj, tie ĉe niaj fratoj!“ Tangua kriis. „Rapide tien, rapide helpu al ili!“

Li volis forkuri, sed Sam Hawkens paŝis renkonte al li kaj vokis:

„Vi ne plu povas iri tien. Nur restu kie vi estas, ni tutcerte jam estas ĉirkaŭita.

Aŭ ĉu vi kredas, ke la ĉefoj de la apaĉoj estas tiel stultaj, ke ili atakas nur viajn gardistojn sen scii, kie vi troviĝas? Tuje ili venos–“

Lia parolado estis rapida kaj hasta, tamen li ne povis finigi ĝin. Nun eksonis la teruriga, la tutan korpon akre trairanta batalvoko ankaŭ proksime al ni. Ni ja troviĝas sur la ebena prerio, sed proksime al ni ankaŭ kreskis multaj arbedaĵoj, malantaŭ la apaĉoj estis kaŝiĝintaj, dum ni estis tute okupiĝintaj pri ni mem. Ni estis ĉirkaŭe embuskitaj. Nun ili venis en grandaj aroj de ĉiu flanko kurante al ni.

La kajovajoj pafis kaj sukcesis trafi kelkajn apaĉojn, sed tiam la apaĉoj jam atingis ilin.

„Certigu, ke vi mortigas neniun apaĉon“ mi vokis al Sam, Dick kaj Will. Tiam jam la batalado muĝis ĉirkaŭ ni. Ni kvar ne partoprenis en ĝi. La ĉefinĝeniero kaj la tri surveyor:oj defendiĝis. Ili estis mortpafataj. Estis terurige. Dum mi rigardis tiun okazon, mi ne vidis, kiu okazis malantaŭ mi. El embusko ni estis atakataj de amaso da apaĉoj. Ni ja vokis al ili, ke ni estas iliaj amikoj, sed sensukcese. Ili atakis nin per tranĉiloj kaj tomahokoj, tielke ni defendiĝu. Ni terenbatis kelkajn el ili per la pafilteniloj. Nun ili pli singardis kaj lasis nin trankvile intertempe.

La liberan momenton mi uzis pro rapida ĉirkaŭvido. Ne estis unu kajovajoj, kiu ne estis atakata de pluraj apaĉoj. Ankaŭ Sam vidis tion kaj vokis:

„Rapide for! En tien, en la arbedojn!“

Li montris al arbedo en nia proksimo kaj kuris al ĝi. Dick Stone kaj Will Parker lin sekvis. Mi hezitis momenton kaj vidis al la loko, kie estis troviĝintaj la tri surveyor:oj. Ili estis blankuloj. Mi ŝate estus helpinta al ili, sed nun tro tardis. Tial mi ankaŭ kuris al la arbedo. Mi ne jam estis atinginta ĝin, kiam mi ekvidis malaperi Intŝu-tŝunan antaŭ mi.

Li estis troviĝinta en la aro, kies tasko estis la atako de la restejo kaj la liberigo de la kaptintoj. Kiam ili estis sukcesintaj tion, la du ĉefoj estis forkurintaj de tie pro ekkoni la sukceson de la pli granda aro, kiu estis atakinta nin. Intŝu-tŝuna estis kelkan distancon antaŭ lia filo. Kiam li ĉirkaŭis la arbedon, li ekvidis min.

„La landrabisto!“ li vokis kaj atakis min per la tenilo de lia arĝentpafilo. Mi ja vokis kelkajn vortojn al li, ke mi estas lia amiko, sed li ne aŭskultis, sed duobligis la forton de siaj batoj. Ne estis alia ebleco, se mi ne volas esti mortbatata, mi devis sendanĝerigi lin. Kiam li refoje resvingis pro bato, mi forĵetis mian ursmortigilon kaj venantmomente ekprenis lin per la maldesktra mano je la kolo, dum mi donis al li kelkajn batojn per la dekstra pugno sur la tempion. Li fallasis sian pafilon, spiregis kaj falis sur la teron. Tiam eksonis malantaŭ mi ĝojkrianta voĉo:

„Estas Intŝu-tŝuna, la plej eminenta el la apaĉaj hundoj! Mi havu lian skalpon!“

Kiam mi turniĝis, mi ekvidis Tanguan. Li forĵetis sian pafilon, ekprenis elzonigis sian tranĉilon kaj saltis sur la senkonscian apaĉon pro detranĉi lian kaphaŭton. Mi prenis lian brakon kaj ordonis:

„Tenu vian manon for de li! Mi venkis lin! Li estas mia posedaĵo!“

„Silentu, blanka parazito!“ li elkraĉis. „Mi ne demandu pri via permeso. Lasu min, alikaze–“

Li batis per la tranĉilo kaj trafis mian maldesktran manartikon. Mi ne volis mortpiki lin kaj tial lasis mian tranĉilon en la zono, sed prenegis kaj provis fortiri lin. Ĉar mi ne sukcesis tion, mi kunpremis lian gorĝon, ĝis li ne plu moviĝis. Poste mi kliniĝis malsupren al Intŝu-tŝuna, kies vizaĝo estis kovrata per sango el mia manartiko.

En tiu momento mi aŭdis brueton malantaŭ mi, kaj mi turniĝis pro vidi tien.

Tio turniĝo savis mian vivon. Mi ricevis fortegan baton sur la ŝultron, kiu estis celita al mia kapo. Se la kapo estus trafita, mia kranio estus disbategata. Estis Winnetou, kiu faris tiun bategon.

Li estis kurinta post sia patro. Kiam li ĉirkaŭis la arbedon, li vidis min surgenuiĝi ĉe sia patro, kiu kuŝis tie kvazaŭ morte kaj estis kovrita per sango.

Winnetou tuje resvingis pro la mortiga batego per la pafiltenilo, kiu sede feliĉe nur trafis mian ŝultron. Tiam li fallasis la pafilon, elzonigis sian tranĉilon kaj saltis sur min.

Mia situacio ne bonis. La batego estis tremiginta mian tutan korpon kaj malmovigeblis mian brakon. Ŝate mi estus doninta klarigon al Winnetou. Sed ĉio okazis tiel rapide, ke eĉ ne estis tempo por unu vorto. Li resvingis pro bato al mia brusto, bato, kiu tutcerte igus lian klingon laŭlonge en mian koron. Mi sukcesis nur etan turniĝon. La tranĉilo iĝis en mian maldekstran brustpoŝon, tie trafis la skatolon, en kiu mi tenis miajn paperojn, deglitis per ĝia lado kaj iĝis supre de la gorĝo kaj ene de la makzelo en la buŝon kaj tra la lango. Tiam Winnetou elmetis la tranĉilon kaj resvingis, tenante min je la kolo, pro dua bato.

La mortotimo duobligis miajn fortojn. Mi povis uzi nur unu brakon. La kontraŭulo kuŝis flanke sur mi. Mi sukcesis kroman turniĝon. Mi prenis lian dekstran manon kaj kunpremis ĝin tiel, ke li devis fallasi la tranĉilon. Tiam mi rapide ekprenis lian maldekstran brakon je la kubuto kaj puŝis ĝin supren, tielke li devis depreni sian manon de mia gorĝo, se li ne volis, ke lia brako disrompis. Nun mi altigis la genuojn kaj leviĝis per ĉiu forto. Winnetou estis deĵetata kaj falis sur la ventron. La nekstan momenton mi kuŝis sur lia dorso.

Nun gravis lin teni sube. Se li resurpeniĝus, mia vivo estus perdata. Mi metis unu genuon transe sur la du femurojn, la alian sur la brakon. Tiam mi prenis lin je la nuko per la uzebla mano. Li serĉis la falitan tranĉilon per la mano, feliĉe vane.

Nun komencis ega luktado inter ni. Mia kontraŭulo estis Winnetou, kiu neniam estis venkita, kaj pli poste ankaŭ neniam estis venkata, pro lia serpente glata lerteco, siaj feraj muskoloj kaj ŝtalaj tendenoj.

Nun mi estus havinta tempo pro paroli. Kelkaj vortoj estus sufiĉintaj pro klarigo. Sed la sango fluis amase el mia buŝo, kaj kiam mi provis paroli per la trapikita lango, mi sukcesis nur nekompreneblan balbuton. Winnetou okupigis ĉiujn liajn fortojn pro deĵeti min. Mi kuŝis sur li kiel inkubo, kiu ne estas deskuebla. Li komencis anheli kaj anhelis ĉiam pli. Per la fingropintoj mi premis lian laringon tiel forte interen, ke li ne povis spiri plu. Ĉu li sufoku? Neniukaze! Do mi momente liberigis sian kolon. Li tuje rektigis la kapon. Tio igis lin en la al mi ĝustan pozicion. Du, tri rapide sinsekvaj bategoj per la pugno kaj Winnetou estis senkonscia. Mi venkis lin, la nevenkeblan. Ĉar ke mi jam antaŭe terenbatis lin ne vere validis, ĉar neniu batalo okazis antaŭe.

Mi profunde enspiris, dum kio mi atentu, ne misgluti la sangon, kiu plenigis mian buŝon. Ĝi ankaŭ fluis el la ekstera lezapertaĵo per preskaŭ fingrodika ŝpruĉo.

Mi volis leviĝi de la tero, kiam mi aŭdis koleran indianan vokon malantaŭ mi kaj ricevis baton per pafiltenilo sur la kapon, kiu senkonsciigis min.

Kiam mi gajnis la konscion, ĝi jam vesperis. Tiel longe mi estis kuŝinta senkonscie. Nur malrapide mi deiĝis el mia sonĝo.

Mi estis falita en la profundan muran tenejon de muelrado. La muelo ne funkciis. La rado ne povis moviĝi, ĉar mi estis enpremita inter ĝi kaj la muron. La akvo muĝis malsupren laŭ mi, premis sur la radon kaj kuniĝis min pli kaj pli forte, tielke mi kredis, ke mi estus dispremigita. Poste kaj poste mi ekkonis, ke ne estis la realeco, sed ankaŭ ne sonĝo.

La bruado kaj muĝado ne estis kaŭzata per la akvo. Ĝi buregis en mia kapo kaj estis la konsekvenco de la tenila bato, kiu surterigis min. Kaj la doloroj en la ŝultro ne estis kaŭzata per muelrado, kiu min kunpremis, sed per la batego, kiun mi ricevis de Winnetou.

La sango ankoraŭ fluis el mia buŝo. Ĝi volis iĝi en mian gorĝon kaj sufoki min.

Mi aŭdis terurigan anhelon kaj gargaradon, kaj ekvekis tute. Kiu anhelis tiel, estis mi mem.

„Li moviĝas! Dank’ al Dio, li moviĝas!“ mi aŭdis la voĉon de Sam voki.

„Jes, mi ankaŭ vidis ĝin“, asertis Dick Stone.

„Nun li malfermigas la okulojn! Li vivas, li vivas!“ pluigis Will Parker.

Mi fakte estis malfermiginta la okulojn. Sed kion la unua vido montris al mi, estis tute ne konsoliga. Ni ankoraŭ troviĝis en la loko, kiu okazis la batalado.

Brulis ĉirkaŭ dudek fajroj, inter kiuj moviĝis pli ol kvincent apaĉoj. Multaj el ili estis lezitaj. Ankaŭ multajn mortulojn mi vidis kuŝi. La apaĉoj perdis dek unu kaj la kajovajoj tridek militistojn. Ĉirkaŭe kuŝis la kaptitaj kajovajoj, ĉiuj fiksigege katenitaj. Neniu el ili povis fuĝi.

Neproksime de ni mi vidis kuŝi homon, kies korpo estis kunligita kiel ringo, preskaŭ tiel, kiel oni ĝin faris dum la tempo de la torturo dum la apliko de la tiel nomita hispana kapro. Estis Rattler. La apaĉoj fiksligis lin malrekte pro doni penojn al li. Li ĝemadis kompatiĝinde. Liaj kunuloj ne plu vivis. Ili estis mortpafitaj jam dum la unua atako. Oni lasis lin vivanta, ĉar ili estis destinita kiel la murdinto de Klekih-petra por pli malrapida kaj pli turmentoplena morto.

Ankaŭ mi estis katenita je manoj kaj piedoj, same Parker kaj Stone, kiuj kuŝis maldekstre antaŭ mi. Dekstre de mi sidis Sam Hawkens. Li estis katenita je la piedoj. Lia dekstra mano estis ligita malantaŭ la dorso, sed lia maldekstra mano estis lasita libera.

„Danku al la ĉielo, ke vi regajnis vian konscion, Sir!“ li diris kaj frotis sian vizaĝon per la libera mano. „Kiel ĝi do okazis, ke vi estis terenbatita?“

Mi volis respondi, sed ne kapablis, ĉar mia buŝo estis plena je sango.

„Ekparolu!“ li ordonis.

Mi provis, sed sukcesis elpuŝi nur malmultajn malklarajn vortojn, tiam la buŝo jam denove plenis je sango. Per tiu granda perdo da sango mi estis morteme laca.

Mian respondon mi povis doni nur per mallongaj, longe interrompitaj frazoj. Mi parolis mallaŭte, tielke Sam min preskaŭ ne komprenis:

„Batalis Intŝu-tŝuna – Winnetou al – pikis buŝon“, mi balbutis.

La interaj vortoj sufokiĝis en la sango. Mi nun ekkonis, ke la sango jam faris flakon, en kiu mi kuŝis.

„Fulmotondro! Kiu povis antaŭscii tion? Ni ja ŝate estus kapitulaciintaj, sed tiuj apaĉoj eĉ ne atentis pri niaj vortoj. Tial ni kaŝiĝis en la arbedon pro atendi, ĝis ilia kolero estus kvietiĝinta, se mi n'eraras. Ni kredis, ke vi estus aginta same, kaj serĉis vin. Sed kiam ni ne trovis vin, mi rampis al la rando de la arbedo pro ekscii, kio okazis. Tie staris amaso da kriantaj apaĉoj ĉirkaŭ Intŝu-tŝuna kaj Winnetou, kiuj ŝajnis morti, sed baldaŭ rekonsciiĝis. Vi kuŝis flanke, kvazaŭ morta. Tio terurigis min tiel, ke mi tuj venigis tiun Will Parker:on kaj tiun Dick Stone:on kaj kuris kun ili al vi pro ekscii, ĉu eble ankoraŭ estis vivo en vi. Ni tuje estis kaptitaj.

Mi diris al Intŝu-tŝuna, ke ni estas amikoj de la apaĉoj kaj havis hieraŭ vespere la intencon liberigi la du kaptitajn ĉefojn. Li mokridis pri mi ĉagrene. Sed mi ŝuldas al Winnetou, ke oni lasis mian maldesktran manon libera. Estis ankaŭ li, kiu flegis vian gorĝon, alikaze vi neniam estus revekiĝinta, sed mortis per sangoperdo, se mi n'eraras. Ĉu la piko profundas?“

„Tra – lango“, mi balbutis.

„Ĉiuj diabloj! Tio danĝeras. Vi do ricevos vundfebreton, kiun mi ja ne volus havi, sed tamen ŝate transprenus, ĉar tia maljuna prociono kiel mi ĝin pli facile travivas ol greenhorn. Laŭ mia supozo, vi ĝis nun vidis sangon nur en la kolbaso.

Ĉu vi estas ankaŭ krome lezita?“

„Tenilbatoj – kapo kaj – ŝultro“, mi flustris.

„Do vi estis terenbatita, ĉu? Mi pensis, ke sole la piko kaŭzis vian staton. Certe via kapo forte zumas. Sed tio pasos. La plej grava aĵo estas, ke via iometo da menso ne estis kune terenbatita. La danĝero estas la trapikita lango, kiun oni ne povas bandaĝi. Mi provos–“

Mi ne aŭdis pli, ĉar mi denove senkonsciiĝis.

Kiam mi ekrevekis, mi sentis, ke mi estis movigita. Mi aŭdis la iradon de multaj ĉevaloj kaj malfermis la okulojn.

Mi kuŝis sur la felo de la grizurso, kiun mi mortpikis. Ĝi estis formigita kiel pendmato kaj pendis inter du ĉevaloj, kiuj portu min tiumaniere. Mi estis tiel profunde en la felo, ke mi povis vidi nur la kapojn de tiuj ĉi ĉevaloj kaj la ĉielon. La suno ĵetis ardajn brilojn malsupren sur min. Mia buŝo estis ŝvelinta kaj plena je konguliĝinta sango. Mi volis ĝin elpuŝi per la lango, sed ne povis movi ĝin.

„Akvon, akvon!“ mi volis voki. Mi sentis terurigan soifon, sed ne kapablis fari sonon, eĉ ne flustreton. Mi diris al mi, ke mi estis je la fino, kaj volis, kiel ĉiu mortanto ĝin faru, pensi pri Dio kaj tio, kiu estas ekster la vivo, sed denove estis subigita de la senkonscio.

Poste mi batalis kun indianoj, bubaloj kaj ursoj, faris mortodanĝerajn rajdadojn sur la arida stepo, naĝis monatojn longe en senbordaj maroj – mi havis la vundfenebron kaj batalis longan tempon kun la morto. Kelkfoje mi vidis du malhelajn okulojn antaŭ mi, la okulojn de Winnetou. Tiam mi ekmortis, estis metita en la ĉerkon kaj enterigata. Mi aŭdis, ke la tero estis ŝovelata sur la ĉerkon, kaj tiam kuŝis tutan eternecon en la tero, senki mi povis moviĝi, ĝis subite la kovrilo de mia ĉerko ŝvebis supren kaj malaperis.

Mi havis la helan ĉielon super mi. La kvar muroj de la tombo malleviĝis. Ĉu tio estis reala? Ĉu tiu povis okazi? Mi igis mian manon al la frunto.

„Haleluja, haleluja! Li ekvekas el la morto, li ekvekas!“ Sam ĝojkriis.

Mi turnis la kapon.

„Ĉu vi vidis, kiel li tuŝis sian frunton per la mano kaj eĉ turnis la kapon?“ la malgrandulo kriis.

Li kliniĝis super mi. Lia vizaĝo brilis per ravo. Mi vidis tion, kvankam la densa barba arbaro ĝin kovris komplete.

„Ĉu vi rekonas min, kara Sir?“ li demandis. „Vi malfermigis la okulojn kaj moviĝis. Vi do revivas. Ĉu vi vidas min?“

Mi volis respondi, sed ne povis, ĉar mi estis multe tro laca kaj ĉar la lango kuŝis en mia buŝo peze kiel plumbo. Tial mi nur kapjesis.

„Kaj ĉu vi reaŭdas min?“ li pluis.

Mi kapjesis denove.

„Nu vidu al li – vidu jen – vidu jen!“

Lia vizaĝo malaperis. Anstataŭ aperis la kapoj de Stone kaj Parker. La fidelaj kunuloj havis larmojn de ĝojo en la okuloj. Ili volis paroli al mi, sed Sam forŝovis ilin.

„Lasu min al li! Mi volas paroli kun li!“

Li prenis miajn du manojn, metis tiun lokon, kie supozeble estu la buŝo sur ilin, kaj demandis:

„Ĉu vi malsatas, Sir? Ĉu vi soifas? Ĉu vi povos manĝi aŭ trinki ion?“

Mi kapneis, ĉar mi ne sentis ian bezonon enpreni ion. Mi estis tiel malforta, ke mi eĉ ne sopiras al unu sola akvereto.

„Ĉu ne? Ĉu vere ne? Dio sinjoro, do ĉu tio eblas! Ĉu vi scias, kiel longe vi kuŝadis tie ĉi?“

Mi respondis per eta kapneo.

„Tri semajnojn, plenajn tri semajnojn! Vi ja ne jam scias, kiu okazis post via vundigo kaj kie vi troviĝas! Vi havis fortegan vundfenebron kaj poste ricevis tetanon, kuŝis tute senmove. La apaĉoj volis enterigi vin. Sed mi ne kredis je via morto kaj petadis tiel longe, ĝis Winnetou interparolis kun sia patro kaj ricevis la permeson enterigi vin nur, kiam la putrado videbligus. Ni danku tion al Winnetou.

Mi venigu lin!“

Mi fermis la okulojn kaj rekuŝis senmove, sed ne en la tombo, sed en feliĉa laceco. Mi deziris, ke mi ĉiam povus resti kuŝanta tiel. Mi aŭdis paŝojn. Mano tuŝis min kaj movigis mian brakon. Eksonis la voĉo de Winnetou: „Ĉu Sam Hawkens ne eraris? Ĉu Old Shatterhand vere vekis?“

„Jes. Ni tri vidis ĝin tute klare. Li eĉ respondis miajn demandojn per kapsegnoj.“

„Tiukaze okazis granda miraklo. Sed estus pli bone, se li estus restinta morta. Li revenis nur en la vivon pro ekmorti, ĉar li reiros kun vi en la morton.“

„Sed li estas la plej bona amiko de la apaĉoj!“

„Li batis min teren du fojojn!“

„Ĉar li devis!“

„Kiel li devis?“

„La unuan fojon li devis pro savigi vian vivon. Vi estis defendiĝinta kaj estus mortiginta de la kajovajoj. Kaj la duan fojon li devis defendiĝi kontraŭ vi. Ni volis kapitulacii libervole, sed ne povis, ĉar viaj militistoj ne atentis niajn certigojn.“

„Tion Sam Hawkens nur diras pro savigi sin.“

„Ne. Estas la vero.“

„Via lango mensogas. Ĉio, kion vi rakontis al mi pro eviti vian torturan morton nur konvinkigis nin, ke vi estis eĉ pli grandaj kontraŭuloj al ni ol la kajovajaj hundoj. Vi fikaŝiras al ni kaj aŭskultis nin. Ĉu vi estus estinta nia amiko, vi estus avertinta nin, kaj ni ne estus atakitaj tie ĉe la akvo kaj ligitaj al la arboj.“

„Sed vi estus venĝiĝintaj la morton de Klekih-petra je ni, aŭ almenaŭ malhelpintaj nin finigi nian laboron.“

„Kaj fakte vi ne povis finigi ĝin. Vi elpensas senkulpiĝojn, kiujn ĉiu infano povas ekkoni kiel malĝusta. Ĉu vi pensas, ke Intŝu-tŝuna kaj Winnetou estas pli malsaĝa ol eta infano?“

„Tio ne ekideas al mi. Old Shatterhand denove eksenkonsciiĝis. Se li estus veka kaj povus paroli, li certe asertus, ke mi diris la veron.“

„Li mensogus same kiel vi. La palvizaĝoj estas ĉiuj mensogistoj kaj trompistoj.

Mi konis nur unu solan blankulon, en kies koro loĝis la vereco. Tiu estis Klekihpetra, kiun vi murdis. Pri tiu Old Shatterhand mi preskaŭ eraris. Mi vidis lian kuraĝon kaj lian korpoforton kaj admiris lin. En liaj okuloj ŝajnis loĝi la sincereco.

Mi kredis, ke mi povus fidi pri li. Sed ankaŭ li estis nur landrabisto kiel la aliaj. Li ne malhelpis al vi logi nin en embuskon kaj batis sian pugnon du fojojn sur mian kapon. Kial la Granda Spirito kreis tian homon kaj donis al li tian malbonan koron?“

Mi estis volinta vidi al li, kiam li tuŝis min, sed mia volo ne estis obeata per la lacaj movigaj nervoj. Kiam mi aŭdis tiun juĝon de Winnetou, mi faris denovan provon. La palpebroj malfermiĝis. Mi vidis lin stari flanke de mi. Li estis vestita per malpeza tolaĵo, portis neniun armilon kaj tenis libron en la mano, sur kies kovrilo legeblis la vorto „Hiawatha“. Tiu indiano, filo de popolo, kiun oni supozis esti la ,sovaĝuloj‘, do ne nur povis legi, li eĉ posedis prudenton kaj bonguston. La fama poemaĵo en la mano de apaĉa indiano! Tion mi eĉ ne estus deziranta ensonĝe.

„Li remalfermis la okulojn!“ Sam vokis. Winnetou turniĝis al mi. Li vidis longe al mi kaj tiam demandis:

„Ĉu vi povas paroli?“

Mi kapneis.

„Ĉu vi havas dolorojn?“

La sama respondo.

„Estu honesta! Kiam oni revekiĝas el la morto, oni ne diru malĝustaĵojn. Ĉu vi kvar viroj vere volis savigi nin?“

Mi kapjesis dufoje.

Li faris malestimanta mansegnon kaj vokis ĉagrene:

„Mensogo, mensogo! Eĉ ĉe la remalfermigita tombo mensogo! Se vi estus konfesinta la veron al mi, eble estus veninta la penso al mi, ke vi povus estiĝi alia, pli bona. Mi estus petinta Intŝu-tŝunan donaci al vi la vivon. Sed nun definitive certas, ke vi ekmortu. Ni flegos vin zorge, proke vi reiĝos rapide sana kaj sufiĉe forta pro longe elteni la penojn, kiuj atendas vin. Ekmorti kiel malforta, malsana viro, tio ne estas puno.“

Mi ne povis teni la okulojn malfermaj plu. Mi mallevigis la palpebrojn. Se mi nur povus paroli! La alicirkonstance ruza Sam Hawkens bedaŭrinde defendis nin nur tre mallerte.

„Sed ni ja pruvis klare kaj nekontraŭeble al vi, ke ni estis starintaj je via flanko“, Sam parolis al la juna ĉefo. „Viaj militistoj devis esti torturotaj. Pro eviti tion Old Shatterhand batalis kun Fulmtranĉilo kaj venkis lin. Li endanĝerigis sian vivon pro vi kaj estu nun torturota kiel rekompenco!“

„Vi pruvis nenion al mi, ĉar ankaŭ tiu rakontaĵo estis mensogo.“

„Demandu Tanguan, la ĉefon de la kajovajoj, kiu estas ankoraŭ en via forto!“

„Mi demandis lin.“

„Kion li diras?“

„Ke vi mensogas. Old Shatterhand ne batalis kun li, sed la kajovajoj estis mortigita dum nia atako de niaj militistoj.“

„Estas nekredebla senhontaĵo de Tangua. Li scias, ke ni kaŝe agis pro vi, kaj nun volas venĝiĝi pri tio.“

„Li ĵuris tion al mi je la Granda Spirito, do mi kredas al li, ne al vi. Mi diras al vi la samon, kion mi ĵus diris al Old Shatterhand. Se vi estus farintaj sinceran konfeson, mi estus pledanta pro vi, klekih-petra, kiu estis mia patro, amiko kaj instruisto, donis la spiriton de la paco kaj mildeco en mian koron. Mi ne aspiras je sango, kaj mia patro, la ĉefo, ĉiam faras, pri kio mi petas lin. Tial ni mortigis neniun el la kajovajoj, kiujn ni ankoraŭ tenas kaptataj. Ili rekompencu tion, kion ili faras, ne per iliaj vivoj, sed per ĉevaloj, armiloj, tendoj kaj kovrotukoj. Ni ne jam tute interkonsentiĝis kun ili pri la prezo, sed la finigo baldaŭ okazos. Rattler estas la murdinto de Klekih-petra. Li ekmortu. Vi estas liaj kunuloj. Tamen ni eble havus indulgon, se vi estus sinceraj. Sed ĉar vi ne estas, vi spertos la saman sorton kiel Rattler.“

Tio estis longa parolado, tiel longa, kiel mi nur je eminentaj cirkonstancoj estis reaŭdonta paroladon el la buŝo de tiu silentema Winnetou. Nia sorto do estis pli grava al lia koro, ol li volis konfesi.

„Ni ja neeble povas deklari kiel viaj malamikoj, kiam ni estas viaj amikoj“ kontraŭis Sam.

„Silentu! Mi vidas, ke vi ekmortos kun tiu mensogo en la buŝo. Ĝis nun ni permesis pli da libereco al vi ol al la aliaj kaptitoj, proke vi povis helpi al tiu Old Shatterhand. Vi ne meritas tiun liberecon kaj de nun estos tenata pli severe. La malsanulo ne plu bezonas vin. Nun sekvu min. Mi kondukos vin al la loko, kiun vi ne rajtas forlasi ekde nun.“

„Ne tion, Winnetou, nur tion ne!“ Sam vokis ektimigite. „Neeble mi povas disiĝi de Old Shatterhand!“

„Vi povas, ĉar Winnetou ordonas tion al vi! Kion li volas, okazos!“

„Sed ni petas vin, almenaŭ permesi–“

„Kvietu!“ la apaĉoj interrompis lian frazon. „Mi ne volas aŭdi unu vorton kontraŭ tio. Ĉu vi sekvos min libervole, aŭ ĉu mi ordonu al miaj militistoj, ke ili fiksligu kaj forportu vin?“

„Ni estas sub via forto kaj estas devigata obei al vi. Kiam ni rajtas revidi Old Shatterhand:on?“

„Je la tago de via kaj lia morto.“

„Ĉu ne antaŭe?“

„Ne.“

„Tiukaze ni unue adiaŭiĝu de li, antaŭ ni sekvos vin.“

Li prenis miajn manojn. Mi sentis lian barbarbaron, ĉar li kisis mian frunton.

Ankaŭ Parker kaj Stone adiaŭiĝis. Poste ili foriris kun Winnetou. Kelkan tempon mi kuŝis sole, ĝis venis kelkaj apaĉoj kaj forportis min. Jam dum ili portadis min, mi reekdormis.

Kiel longe mi dormis, mi ne sciis. Kiam mi ekvekis, ne plu estis tiel malfacila malfermigi miajn okulojn. Mi ne plu estis tiel malforta ol antaŭe, iomete povis movigi la langon kaj meti fingron en la buŝon, pro forigi el ĝi la sekintan sangon kaj la puson.

Je mia miro mi troviĝis en ĉambreca, kvarangula loko, kies muroj estis el ŝtono.

Ĝi estis heligita tra la enireja malfermaĵo, kiu ne estis barita per pordo. Mia kuŝejo troviĝis en la malantaŭa angulo. Oni metis plurajn grizursajn felojn superalie kaj estis kovrinta min per bela indiana brodita tuko. En la angulo flanke de la pordo sidis du indianinoj, kompreneble flegantoj kaj samtempe gardantoj, unu juna kaj unu maljuna. La pli maljuna estis malbela kiel la plej multaj ruĝaj squaw:oj. La juna estis bela, eĉ tre bela. Ŝi portis longan, ĉemizecan vestaĵon, kiu malvaste ĉirkaŭis la kolon kaj estis je la kokso kunprenata per haŭto de sonserpento. Ne videblis ian ornamaĵo sur ŝi, io kiel vitroperloj aŭ nevaloraj moneroj, per kiuj la indianinoj normale ŝate drapiĝas. Ŝia sola ornamaĵo estis ŝiaj longaj, belegaj haroj, kiuj pendis en du dikaj, blunigraj ligaĵoj ĝis longe sub la koksoj. Ili memorigis min pri la haroj de Winnetou. Ankaŭ ŝiaj vizaĝaj trajtoj montris tian similecon. Ŝi havis la samajn velurnigrajn okulojn, kiuj estis duone kaŝataj malantaŭ longaj, pezaj okulharoj. Tipe indianan elstaran vangoston ŝi ne havis. La varme kaj softe trajtitaj plenaj vangoj kuniĝis en mentonon, kies kavetoj estus montrumintaj ĉe eŭropanino specon de petolemo. Ŝi parolis mallaŭte kun la maljunulino. Kiam ŝi dum tio malfermigis la bele trajtitan buŝon pro rideto, la dentoj ekbrilis kiel eburo inter la ruĝaj lipoj. La delikatloba nazo estus indikinta plie al greka aŭ al indiana origino. La koloro de ŝia haŭto estis hela kuprobronzo kun nuanco de arĝento. La knabino ĉirkaŭ estis dek ok jara. Mi estus akceptinta ĉiun veton, ke ŝi estis la fratino de Winnetou.

La du squaw:oj okupiĝis pri ornami blankigitajn ledzonojn per ruĝaj kudraĵoj.

Mi rektiĝis. Tute ne malfacilis al mi, dum mi eĉ ne povis malfermigi la okulojn per malforteco, kiam mi ekiĝis en la dormon de saniĝo. La maljunulino aŭdis mian moviĝon, vidis al mi, montris al mi kaj vokis:

„Uf! Aguan inta-hinta!“

Aguan inta-hinta signifas „li viglas.“ La knabino de sia laboraĵo vidis supren kaj stariĝis, kiam ŝi vidis min sidi.

„Vi ekvekis“, ŝi diris je mia miro en sufiĉe kutimeca angla. „Ĉu vi havas deziron?“

Mi malfermigis mian buŝon pro respondi, sed tuje refermigis ĝin. Mi ekmemoris, ke mi ja ne povis paroli. Sed mi povis min sidiĝi, do ne estis ekskludebla, ke mi ankaŭ regajnis la parolkapablon. Do mi faris provon.

„Jes; mi – eĉ havas – plurajn dezirojn.“

Ĝi eblis! Sed mia voĉo sonis fremde. La vortoj eliĝis premite kaj fajfe; ili kaŭzis dolorojn en mia gorĝo. Sed estis almenaŭ vortoj, postke mi ne estis parolinta unu silabon dum la pasintaj semajnoj.

„Parolu mallaŭte aŭ nur per segnoj“, la knabinoj diris. „Nŝo-tŝi aŭdas, ke la parolado dolorigas vin.“

„Nŝo-tŝi estas via nomo, ĉu?“ mi demandis.

„Jes. En la lingvo de la palvizaĝoj tio signifas ,bela tago‘.“

„Danku al tiu, kiu donis tiun nomon al vi. Vi ne povis ricevi iun pli taŭgan, ĉar vi estas kiel bela printempa tago, en kiu la unuaj floroj de la jaro komencas odori.“

Ŝi ete ruĝiĝis kaj memorigis min:

„Vi volis diri al mi viajn dezirojn.“

„Antaŭe diru al mi, ĉu vi estas tie ĉi pro mi!“

„Jes. Mi havas la ordonon flegi vin.“

„De kiu vi ricevis ĝin?“

„De mia frato Winnetou.“

„Mi ĝin sciis. Vi tree similas al tiu juna, brava militisto.“

„Vi volis mortigi lin!“

Tio sonis duone kiel certigo kaj duone kiel demando. Dum tio ŝi rigardis min tiel esplorante kvazaŭ ŝi volis ekscii miajn pensojn.

„Ne.“ mi kontraŭis.

„Li ne kredas tion kaj supozas, ke vi estas lia malamiko. Vi batis lin, kiun neniam antaŭe venkis, dufoje sur la teron!“

„Unu fojon pro savigi lin, kaj la alian fojon, ĉar li volis mortigi min. Mi prenis lin en mian koron, ekde ni renkontis la unuan fojon.“

Refoje ŝiaj malhelaj okuloj rigardis mian vizaĝon longan tempon. Tiam ŝi diris:

„Li ne kredas al vi, kaj mi estas lia fratino. Ĉu vi havas dolorojn en via buŝo?“

„Ne nun.“

„Ĉu vi povos gluti?“

„Mi volas provi. Ĉu vi rajtas doni al mi akvon pro trinki?“

„Jes, ankaŭ pro lavi. Mi alportos iom al vi.“ Ŝi foriris kun la maljunulino.

Kion signifu tio? Winnetou supozis nin esti siaj malamikoj, ne kredis al niaj asertoj de la malo, kaj tamen lasis sian fratinon flegi min. Eble la kaŭzo por tio klarigus al mi pli poste.

Post kelka tempo la du squaw:oj revenis. La pli maljuna havis tasecan ujon el bruna argilo en la mano, kiel la pueblo-indianoj ĝin kutime produktas. Ĝi estis plenigita per malvarmeta akvo. Ŝi supozis min esti ankoraŭ tro malforta trinki sen helpo, kaj tial metis ĝin sur mian buŝon. La glutado malfacilis al mi kaj kaŭzis egajn dolorojn. Sed eblis, ĝi eblu. Mi trinkis per etaj glutoj kaj longaj paŭzoj, ĝis la ujo malplenis.

„Tio estis bona al vi“, diris Nŝo-tŝi. „Mi alportos pli poste ankaŭ ion alian al vi.

Vi certe soifas kaj malsatas. Ĉu vi volas lavi vin?“

„Ĉu mi sukcesos tion?“

„Ĝin provu!“

La maljunulino estis alportinta kavigitan kalabasduonon plenigita per akvo.

Nŝo-tŝi metis la ujon flanke de mia kuŝejo kaj donis al mi mantukecan plektaĵon el mola basto. Mi provis laviĝi, sed ne sukcesis. Mi ankoraŭ estis tro malforta. Ŝi metis unu angulon de la plektaĵo en la akvon kaj komencis purigi mian vizaĝon kaj miajn manojn. Kiam ŝi finigis, ŝi demandis min per eta, kompatanta rideto: „Ĉu vi ĉiam estis tiel maldika kiel nun?“

Maldika, ĉu? Pri tio mi tute ne estis pensinta. Tri longaj semajnoj de fenebro, kaj krom la tetano! Dum tio tempo nenion manĝinta kaj nenion trinkinta! Tio ne povis restinta sen konsekvencoj. Mi palpis miajn vangojn kaj diris:

„Mi neniam estis maldika.“

„Vidu vian spegulaĵon ĉi tie en la akvo!“

Mi vidis en la kalabason kaj reŝiriĝis ektimigite. De la akvo vidis la kapo de fantomo al mi.

„Kia miraklo, ke mi ankoraŭ vivas!“ mi vokis.

„Jes, Winnetou ankaŭ diris tion. Vi eĉ travivis la longan rajdadon tien ĉi. La Granda Spirito donis fortan korpon al vi. Alia ulo ne estus elteninta la vojaĝon de kvin tagoj.“

„Ĉu kvin tagoj? Kie ni troviĝas?“

„En nia pueblo je la Rio Pecos.“

„Ĉu ĉiuj viaj militistoj revenis, kiuj estis kaptitaj?“

„Jes. Ili loĝas en la proksimo de la pueblo.“

„Kaj la kaptitaj kajovajoj estas ankaŭ tie ĉi, ĉu?“

„Ankaŭ. Fakte ili estu mortigotaj. Ĉiu alia tribo estus torturantaj ilin ĝismorte, sed Klekih-petra estis nia instruisto, kaj instruis al ni la graco de la Granda Spirito. Se la kajovajoj pagas rekompencon, ili rajtas iri hejmen.“

„Kaj miaj tri kunuloj, ĉu? Ĉu vi scias, kie ili troviĝas?“

„Ili estas ligitaj en simila ĉambro kiel vi.“

„Kiel ili fartas?“

„Ili bonfartas. Kiu ekmortu je la torturfosto estu forta, proke li povas elteni multon. Alikaze ne estus puno al li.“

„Do ili vere ekmortu?“

„Jes.“

„Ĉu ankaŭ mi?“

„Ankaŭ vi.“

En la sono de ŝia respondo estis neniu nuanco de bedaŭro. Ĉu tiu bela knabino estis tiel sensentece, ke la penplena mortigo de viro tute ne tuŝis ŝian koron?

„Diru al mi, ĉu mi eble povas paroli kun ili?“ mi petis.

„Tio estas malpermesata.“

„Ĉu mi almenaŭ rajtas sendi mesaĝon al ili?“

„Ankaŭ tio malpermesatas.“

„Lasi nur diri al ili, kiel mi fartas, ĉu?“

Ŝi pripensis momenteton kaj respondis:

„Mi petos mian fraton Winnetou pri tio, ke ili de tempo al tempo scios, kiel vi fartas.“

„Ĉu Winnetou iam venos al mi?“

„Ne.“

„Sed mi interparolu kun li!“

„Li ne kun vi.“

„Kion mi diru al li, estas tre grava.“

„Por li, ĉu?“

„Por mi kaj miaj kunuloj.“

„Li ne venos. Ĉu mi ĝin diru al li, se estas io, kion vi povas konfidenci al mi?“

„Ne. Mi dankas al vi! Mi certe povus ĝin diri al vi, mi povus konfidenci ĉion al vi. Sed se li estas tro fiera interparoli kun mi, mi ankaŭ havas mian fieron ne interparoli kun li per mesaĝisto.“

„Vi vidos lin ne antaŭ la tago de via morto. Ni nun iros. Se vi bezonas ion, segnu. Tiam tuje iu venos.“

Ŝi elpoŝigis argilan fajfileton kaj ĝin donis al mi. Tiam ŝi foriĝis kun la maljunulino.

Ĉu mi ne troviĝis en tre aventureca situacio? Mi kuŝis mortmalsane kaj estu bone flegata, proke mi havu sufiĉe da fortoj pro ekmorti! Tiu, kiu postulis mian morton, lasis min flegiti de sia fratino, ne de iu maljuna, malpura indiana squaw!

Ne menciindas, ke mia interparolado kun Nŝo-tŝi ne okazis tiel senobstakle, kiel mi ĝin priskribis. La parolado estis malfacila al mi kaj estis akompanata per egaj doloroj. Mi do parolis tre malrapide kaj ofte devis paŭzi. Tio lacigis min. Mi ekdormis, kiam „Bela Tago“ estis forlasinta min.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.