La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
WINNETOU IAŭtoro: Karl May |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Je la vespero de tiu tago mi kiel ĉiam manĝadis kun Intŝu-tŝuna kaj Winnetou.
Mia indiana amiko forlasis min post la manĝado. Mi volis sekvi lin, tiam la ĉefo komencis paroli la aventuron de Sam kun Kliuna-ai kaj tiam temigis la interrilatojn inter blankuloj kaj indianulinoj. Mi rimarkis, ke li volis ekscii, kiel mi pensis pri tio. „Ĉu mia juna frato Old Shatterhand opinias tian geedziĝon esti legitima aŭ nelegitima?“ li demandis.
„Se ĝi estas deklarata de pastro, kaj la indianino antaŭe kristaniĝis, mi ne vidas ion kontraŭleĝan en ĝi“, mi respondis.
„Do mia frato neniam akceptus squaw:on kiel sia edzino, tiel kiel ŝi estas, ĉu?“
„Ne.“
„Kaj ĉu estas malfacila estiĝi kristano?“
„Tute ne.“
„Ĉu tia squaw rajtas tiam plu estimi sian patron, eĉ se li ne estas kristano?“
„Jes. Nia religio postulas de ĉiu infano atenti kaj estimi la gepatrojn.“
„Kiun mia juna frato preferus, ĉu ruĝan aŭ blankan?“
„Al tio mi ne povas facile respondi. Dependas de la voĉo de la koro. Kiam ĝi ekparolas, oni ĝin obeas, egale kiun haŭtkoloron la squaw havas. Antaŭ la Granda Spirito ĉiuj homoj egalas. Tiuj, kiuj agordas al la alia kaj estas naskitaj por la alia, sin trovos.“
„Howgh!“ certigis la ĉefo. „Kiuj agordas, sin trovos. Mia frato parolis tre prave, li ja ĉiam parolas prave kaj bone.“
Pro mi tiu temo estis finigata. Ke indianino antaŭe estiĝu kristano, se ŝi volis edziniĝi, mi emfazis tiel ege intencite. Mi deziris al Nŝo-tŝi la plej bonan kaj plej noblan ruĝan militiston kaj ĉefon. Se mi ne estis veninta en la sovaĝan okzidenton pro elekti squaw:on. Eĉ ne jam estis certa, ĉu mi fakte iam edziĝos.
Kiun konsekvencon mia interparolo kun Intŝu-tŝuna havis, mi ekkonis du tagojn poste. Li kondukis min malspupren en la unuan etaĝon, kie mi antaŭe ne estis. Tie estis en speciala ĉambro niaj mezuriloj.
„Vidu al tiuj aĵoj, ĉu mankas io“, la ĉefo postulis de mi.
Mi trovis, ke nenio estis perdita. La iloj eĉ ne estis damaĝitaj, neatentinte kelkajn kurbigetojn, kujn mi povis facile ripari.
„Tiuj aĵoj estis medicino al ni“, li diris. „Tial ili estis tenata tiel zorge. Mia juna frato ilin prenu. Ili reestas lia posedaĵo.“
Mi volis danki al li pro tiu bonvena dono, sed li sin defendis kontraŭ la dankon kaj diris:
„Ni prenis ilin, ĉar ni pensis, ke vi estas nia malamiko. Sed nun vi estas nia frato kaj rericevu ĉion, kion vi posedas. Kion vi nun faros kun tiuj iloj?“
„Kiam mi iros for de tie ĉi, mi kunprenos ilin, pro redoni ilin al la homoj, de kiuj mi ricevis ilin.“
„Kie loĝas tiuj homoj?“
„En St. Louis.“
„Mi konas la nomon de tiu urbo, kaj mi ankaŭ scias, kie ĝi estas. Winnetou estis tie kaj rakontis pri ĝi al mi. Do vi volas foriri de ni?“
„Jes, sed ne jam nun.“
„Ni bedaŭras tion. Vi estiĝis militisto de nia tribo. Mi eĉ donis al vi la forton kaj honoron de ĉefo de la apaĉo. Ni kredis, ke vi restos ĉiam ĉe ni kiel Klekih-petra. Vi estiĝis laŭ lia volo la frato de Winnetou kaj tamen volas forlasi lin. Ĉu tio ne estas kontraŭdiro?“
„Ne. Fratoj ne devas ĉiam esti kune. Ili ofte disiras, kiam ili faru malsamajn taskojn.“
„Sed ili ja revidiĝasm ĉu?“
„Jes. Vi revidos min, ĉar mia koro rekondukos min al vi.“
„Ajn kiam vi venos, granda plezuro estos en ni. Mi tree bedaŭras, ke vi volas forlasi nin. Ĉu vi ne povus senti same feliĉe ĉe ni?“
„Mi ne scias. Mi estis tie ĉi nur dum tiel mallonga tempo, ke mi ne poavas respondi tiun demandon. Certe estos tiel, kiel sidas du birdoj en la ombro de unu arbo. Unu nutriĝas per la fruktoj de la arboj kaj restas tie. La alia bezonas alian manĝaĵon kaj ne povas resti longe, li foriru.“
„Sed tamen vi rajtas esti certa, ke ni donos ĉion al vi, kion vi bezonas.“
„Tion mi scias. Sed kiam mi parolis pri manĝaĵo, mi ne celis al la nutraĵo, kiun bezonas la korpo.“
„Mi scias, ke vi palvizaĝoj ankaŭ parolas pri la manĝaĵo de la spirito. Tion mi eksciis de Klekih-petra. Al li mankis tiu manĝaĵo ĉe ni, tial li estis tre malgaja kelkfoje. Vi estas pli juna, do vi sopiros for eĉ plie ol li. Tial vi iru. Sed ni petas al vi reveni. Eble vi tiam estos ŝanĝinta vian opinion kaj komprenas, ke vi povas farti bone ankaŭ ĉe ni. Sed mi ŝatas scii, kion vi faros, kiam vi estos reveninta en la urbon de la palvizaĝoj.“
„Tion mi ne jam scias hodiaŭ.“
„Ĉu vi restos ĉe la bankuloj, kiuj volas konstrui la vojon de la fajroĉevalo?“
„Ne.“
„Vi agas prave per tio. Vi estiĝis frato de la ruĝaj viroj kaj ne davas helpi al la palvizaĝoj kiuj volas trompi nian landon for de ni. Sed tie, kien vi iros, vi ne povos vivi per la ĉasado kiel tie ĉi. Vi havu monon. Winnetou diris al mi, ke vi estas malriĉa. Vi estus ricevonta mono, se ni ne atakis vin. Tial mia filo petis min doni al vi anstataŭon. Ĉu vi volas oron?“
Li rigardis min tiel arde dum tiu demando, ke mi gardis min jesi al ĝi. Li volis ekzameni min.
„Ĉu oron?“ mi diris. „Vi forprenis neniun de mi, tial mi ne ekspektu iun de vi.“
Tio estis diplomatia respondo. Mi sciis, ke ekzistas kelkaj indianoj, kiuj konas la trovejojn de valoraj metaloj. Ili neniam ekideus malkovri ajn iun el tiu ejoj al blankulo. Intŝu-tŝuna verŝajne konis tian ejon.
„Ne, ni ne rabis iun de vi“, li respondis. „Sed vi ne ricevos pro ni kion vi meritas.
Pro tio mi volas kompensi vian perdon. En la montaro estas oro en granda amaso.
La ruĝaj viroj konas la ejojn, kie ĝi troveblas. Necesas al ili nur iri tien pro preni ĝin. Ĉu vi deziras, ke mi alportos iom por vi?“
Cent aliaj estus akceptintaj tian oferton kaj – ricevintaj neniom. Tion mi ekkonis per la strange atenduma vido de Intŝu-tŝuna.
„Mi dankas vin!“ mi diris. „Sed eĉ ke mi malriĉas,tio ne estas kaŭzo, ke mi mortiĝos per malsato post mia reveno al la palvizaĝoj.“
La streĉiĝo de lia mieno cedis. Li donis al mi la manon kaj diris:
„Viaj vortoj diras al mi, ke mi ne eraris pri vi. La ora pulvoro, kiun la blankaj orserĉantojn aspiras, estas pulvoro de la morto. Kiu trovas ĝin hazarde, pereos per ĝi. Neniam aspiru ricevi ĝin, ĉar ĝi ne nur mortigas la korpon, sed ankaŭ la animon. Mi volis ekzameni vin. Mi ne estus doninta vin oron, sed monon vi ricevu, fakte tiun monon, kiun vi meritas.“
„Tio ne eblas plu.“
„Mi ĝin volas, do eblas. Ni rajdos en la regionon, kie vi laboris. Vi finigos la haltitan laboron kaj tiam ricevos la laboron, kiu estis promesita al vi.“
Mi vidis al li mire kaj sendire. Ĉu li ŝercis? Aŭ ĉu tio denove estis ekzameno?
Sed tio ne verŝajnis.
„Mia juna blanka frato diras nenion“, li pluis. „Ĉu mia oferto ne bonvenas al li?“
„Eĉ tre bonnvena! Sed mi ne povas kredi, ke vi diris tion serioze.“
„Kial ne?“
„Ĉu mi finigu tion, pro kio vi punis miajn blankajn kunlaborintojn per la morto? Mi faru tion, kion vi malŝatis pri mi je nia unua renkonto?“
„Tiutempe vi ne havis la permeson de tiuj, kiuj posedis la landon. Nun vi ricevu tiun permeson. La oferto ne venas de mi, sed de mia filo Winnetou. Li diris al mi, ke ĝi ne faros damaĝon al ni, kiam vi finigos la interrompitan laboron.“
„Tio estas eraro. La vojo estos konstruata. La blankuloj venos tutcerte!“
Li mienis serioze kaj konfesis post iom da tempo:
„Vi pravas. Ni ne povas eviti, ke ili ŝtelos de ni ĉiam denove. Unue ili antaŭsendas magrandajn grupojn. Tiujn ni povas neigi, sed tio ne ŝanĝos ion. Pli poste ili venos en grandaj aroj, antaŭ kiuj ni cedu, se ni ne volas esti mortpremotaj. Sed ankaŭ vi estas senpoveca kontraŭ tio. Aŭ ĉu vi opinias, ke ili ne venos, se vi rezignas pri finmezuradi la vojon?“
„Ne, tion mi ne opinias. Ni povas fari kion ni volas, la fajroĉevalo rajdos ĉiel trans tiu lando.“
„Tiukaze vi povas senpripense akcepti mian oferton. Mi paroladis pri ĝi kun Winnetou. Ni du rajdos kun vi, tridek militistoj akompanos nin. Tio sufiĉos protekti vin kaj helpi al vi dum via laboro. Poste tiuj tridek viroj eskortos nin tiel for orienten, ĝis ni trovos certajn vojojn kaj povos iri per la kanuo de la vaporo al St. Louis.“
„Kion diras mia ruĝa frato? Ĉu mi komprenis lin ĝuste? Li volas orienten?“
„Jes, kun vi, Winnetou kaj Nŝo-tŝi.“
„Ĉu ankaŭ Nŝo-tŝi?“
„Ankaŭ mia filino. Ŝi volas vidi la grandajn loĝejojn de la palvizaĝoj kaj resti tie tiel longe, ĝis ŝi estiĝis tute kiel blanka squaw.“
Je tiuj vortoj mi verŝajne ne faris tre spritan mienon, ĉar li vidis ridete al mi kaj pluis:
„Mia juna blanka frato ŝajnas miri. Ĉu li do kontraŭas, ke ni iros kun li? Li diru ĝin sincere!“
„Ĉu kontraŭi? Kiel mi povus! Male mi tre ĝojas pri tio! Kun via akompano mi revenos sen danĝero en la orienton, jam tial ĝi treege estu bonvena al mi.“
„Howgh!“ li kapskuis kontente. „Vi finigos vian laboron, kaj poste ni iros en la orienton. Ĉu Nŝo-tŝi tie trovos homojn, ĉe kiuj ŝi povos loĝi kaj lerni?“
„Jes. Mi ŝate aranĝos tion. Sed la ĉefo de la apaĉoj konsideru pri tio, ke la palvizaĝoj ne povas realigi la saman gastamecon kiel la ruĝaj viroj.“
„Mi scias. Kiam palvizaĝoj venas al ni ne kiel malamikoj, ili ricevas ĉion, kion ili bezonas, senke ili devas doni ion al ni pro tio. Sed kiam ni vizitas ilin, ni pagu ĉion, fakte eĉ je duobla prezo kiel blankaj vojaĝantoj. Nŝo-tŝi do ankaŭ devos pagi.“
„Tio bedaŭrinde ĝustas, sed vi ne afliktu pri tio. Per via grandanima oferto mi gajnos multe da mono. Vi tiam estos miaj gastoj.“
„Uf, uf! Kion pensas mia juna blanka frato pri Intŝu-tŝuna kaj Winnetou, la ĉefoj de la apaĉoj? Mi ĵus diris al vi, ke la ruĝaj viroj konas multajn ejojn, kie troveblas oro. Ekzistas montoj, tra kiuj iras oraj vejnoj kaj valoj, en kiuj kuŝas la delavita orpulvoro sub la maldika terkovro. Kiam ni iras al la urboj de la blankuloj, ni ja ne havas monon, sed tiom da oro, ke nenio devas donaci al ni eĉ ne glason da akvo. Eĉ se Nŝo-tŝi devus resti tie plurajn somerojn, mi donus al ŝi pli da monon, ol estus necesa al ŝi. Nur la negastameco de la palvizaĝoj devigas nin iri al la trovejoj de la ora pulvoro. Alikaze ni neniam nek atentas nek uzas ilin. Kiam mia juna frato pretos por la ekrajdo?“
„Ĉiatempe, ĵus kiam vi volas.“
„Tiukaze ni ne hezitu, ĉar estas la tempo de la malfrua aŭtuno, kiu baldaŭ estos sekvata de la vintro. Ruĝa militisto bezonas eĉ pro tiu fora rajdado ne fari longan pretiĝon. Ni do povas ekrajdi jam morgaŭ, se vi pretas por tio.“
„Mi pretas. Nur restas pripensi, kion ni kunprenu, kiom da ĉevaloj kaj –“
„Winnetou zorgos pri tio“, li interrompis miajn vortojn. „Li jam pripensis ĉion.
Mia juna blanka frato ne bezonas zorgi pri io.“
Ni forlasis la unuan etaĝon kaj reiris supren. Kiam mi volis iri en mian loĝejon, elvenis Sam Hawkens.
„Mi diru al vi novaĵon, Sir“, li diris brile per ĝojo. „Vi miros, ege miros, se mi n'eraras.“
„Ĉu fakte?“
„Ni iros for de tie ĉi!“
„Nu! Tion mi jam scias.“
„Vi jam scias, ĉu? Mi volis fari plezuraĵon al vi per mia novaĵo. Sed do venas tro tarde.“
„Mi ĵus eksciis ĝin de Intŝu-tŝuna. Kiu ĝin diris al vi?“
„Winnetou. Trovis lin malsupre ĉe la akvo, kie li elektis la ĉevalojn. Eĉ Nŝo-tŝi kunrajdos! Ĉu vi scias ankaŭ tio?“
„Jes.“
„Estas stranga penso. Ŝi estu, laŭŝajne, restigota en la oriento en pensionaton.
Kial kaj pro kio, tio nekompreneblas al mi, se ne –“
Li haltis meze en la frazo, lasis siajn malgrandajn okulojn vidi al mi de supre malsupren kaj tiam pluis:
„Se ne – se ne – hm! Nŝo-tŝi eble estiĝu via Kliuna-ai. Ĉu vi ne pensas la samon, amata Sir kaj Shatterhand?“
„Mia Kliuna-ai, do mia luno, ĉu? Tiajn pensojn mi lasas al vi, Sam. Kiel utilas al mi luno, kiu ĉiam pli malpleniĝas, ĝis ĝi tute estos malaperata? Ne ekideas al mi perdi mian perukon pro indianino.“
„Ĉu vian perukon? Aŭskultu, tiu estis tre aĉa ŝerco, pri kiu vi ne estu fiera.
Cetere bonas, ke mia amo al tiu malpleniĝinta luno tiel senfeliĉa.“
„Kial?“
„Ĉar mi ĉiukaze ne povus lasi ĝin tie ĉi, sed devis kunpreni ĝin. Kiu do rajdas trans la prerio kun novluno! Hihihihi! Tiel ja estas ĉiam feliĉo en ĉiu malfeliĉo.
Nur unu aĵo ĉagrenas min pri tio.“
„Kio?“
„La bela grizursa felo. Se mi prilaboris ĝin mem, mi nun estus en belega ĉasvestaĵo. Tiel la vestaĵo kaj ankaŭ la felo estas perditaj.“
„Bedaŭrinde! Esperindas, ke pli poste estos ŝanco denove mortigi grizurson.
Tiam mi redonacos la felon al vi.“
„Ĉu vi al mi? Aŭ sameble mi al vi! Vi ne pensu, ke la grizaj ursoj nur ĉirkaŭvagas pro lasi sin pikmorti de la unua greenhorn trovebla. Tiutempe estis hazardo. Ni tute ne deziru trovi urson, almenaŭ ne en la baldaŭa tempo, kiam ni laboru. Ja estas ega penso, ke vi mezuradu plu. Per tio vi havos vian monon, kaj ni nian salajron. Eble – thunderstorm! Mi tute malenvius pri tio, se mi ĵus estis diveninta ĝuste.“
„Kion vi divenis?“
„Ke vi ricevos la tutan monon!“
„Mi ne komprenas vin.“
„Sed estas tre facila komprenebla. Kiam la laboro estas farita, ĝi ankaŭ estu pagata. La aliaj ne vivas plu. Do iliaj partoj estu kundonataj.“
„Ne iluziu tion, Sam. Oni evitos realigi vian saĝan penson.“
„Ĉio eblas. Vi nur faru ĝin ĝuste. Vi ja preskaŭ faris la tutan laboron sole. Ĉu vi volas?“
„Ne. Ne ekideos al mi ridindiĝi perke mi postulos pli ol konvenas al mi.“
„Greenhorn, denove greenhorn! Mi diras al vi, ke en tiu ĉi lando via modesteco estas en la tute malĝusta loko. Mi volas vian bonon. Tial agu laŭ mia konsilo. La penson estiĝi okzidentulo, pri tio pli bone rezignu. Tiu en via tuta vivo ne estos, vi ne havas la plej etan lertecon pro tio. Vi do pensu pri alia kariero, kaj vi bezonas pro tio monon, kaj poste denove monon. Nun vi povas havi belan sumon, se vi agos ĝuste. Tiukaze vi ne mizeros en la sekvonta tempo. Se vi ne agos laŭ mia konsilo, via branĉo naĝiĝos laŭ la fluo en la malĝustan direkton, mi volis diri, tiukaze vi malbonŝancis kaj pereos kiel fiŝo, kiu hazarde surlandiĝis.“
„Ni atendu. Mi ne iris trans la Misisipo pro estiĝi okzidentulo. Do se mi ne estos iu, mi ne plendos pri perdita espero. En tiu kazo nur vi estus bedaŭrinda.“
„Ĉu mi? Kial mi?“
„Ĉar vi tiel ege klopodis fari ion el mi. Mi jam nun povas aŭdi la homojn diri al mi, ke mi ŝajne havis instruiston, kiu kapablis nenion.“
„Ne kapablas, ĉu? Ĉu mi? Sam Hawkens kaj kapablas nenion, hihihihi! Mi kapablas ĉion! Mi eĉ kapablas lasi vin stari tie ĉi, Sir!“
Li foriris, sed returniĝis post kelkaj paŝoj kaj diris: „Memortenu tion: se vi ne postulas la tutan monon, mi postulos kaj metos ĝin en vian poŝon poste! Howgh!“
Post tiuj vortoj li foriĝis per paŝoj, kiuj certe estu dignoplenaj, sed estis la plena malo de tia. La kara uleto deziris al mi ĉion bonon, do ankaŭ la kompletan salajron, sed tio ne estis pensebla.
Kion Intŝu-tŝuna diris, ĝustis. Ruĝa militisto ne bezonas longan pretiĝon eĉ pro plej fora vojaĝo. La vivo en la pueblo ankaŭ hodiaŭ okazis laŭ ĝia kutima sinsekvo, senke io indikis pri nia baldaŭa ekrajdo. Ankaŭ Nŝo-tŝi, kiu servis al ni je la manĝado, estis kiel ĉiam. Ŝi estis faronta longan kaj danĝeran rajdadon pro ekkoni la multe laŭditajn bonegecojn de la civilizacio, kaj tamen eĉ neniu plej eta nuanco de ekscito estis videbla je ŝi.
Pro la enpakigo de la iloj mi ricevis de Winnetou plurajn softajn, lanajn kovrilojn. Kiel kutime kunsidis la tutan vesperon, senke nur unu vorto estis parolata pri la intencita rajdado. Kiam mi kuŝiĝis pro dormo mi tute ne sentis kvazaŭ mi estis faronta longan vojaĝon. La trankvileco kaj malvarmsangeco de la indianoj transinfektiĝis.
Je la mateno mi estis vekigata de Sam Hawkens, kiu diris al mi, ke ĉio estis preta pro la ekiro. La tago preskaŭ ne komencis. Estis malfrua aŭtuna mateno, kies malvarmeto pruvis, ke estis ĝusta decido ne plu prokrasti la vojaĝon.
Ni matenmanĝis iomete. Poste ĉiuj enloĝantoj akompanis nin malsupren al la rivero, kie estu farata ceremonia festeto, kiun mi neniam antaŭe vidis: la medicinisto deklaru, ĉu tiu vojaĝo okazos feliĉe aŭ malfeliĉe.
Al tiu ceremonio ankaŭ venis la apaĉoj, kiuj loĝis en la malproksimejo de la pueblo. Nia granda bovĉaro ankoraŭ staris tie. Ĝi ne povis esti kunprenata, ĉar ĝi estis tro pezeca. Ĝi estis la ,sanktaĵo‘ de la medicinisto. Li estis metinta kovrilojn sur ĝi, sub kiuj li agis.
Vasta cirklaĵo estis formigita ĉirkaŭ la ĉaro. Tiam komencis la al la ruĝuloj „sankta agado“, kiun mi sede nomis en miaj pensoj „spektaĵo“. El la ĉaro sonis teruriga graŭlado kaj kraĉospirado kvazaŭ pluraj hundoj kaj katoj estis interbatalantaj.
Mi staris inter Winnetou kaj sia fratino. Nŝo-tŝi surmetis virajn vestaĵojn. Ŝia vestaĵo egalis al tiu de ŝia frato. Ankaŭ ŝi ne portis kapkovraĵon. De ŝia zono pendis pluraj saketoj kun diversaj enhavoj. Tranĉilo kaj pistolo estis en ĝi. Sur ŝia dorso pendis pafilo. Ŝia vestaĵo estis nova kaj ornamita per multkoloraj franĝoj kaj brodaĵoj. Ŝi aspektis tiel militeca kaj sede tiel knabineca kaj ĉarma, ke ĉiuj vidoj estis direktigitaj al ŝi. Ĉar mi portis la vestaĵon, kiu estis donacita al mi, ni tri estis preskaŭ same vestitaj.
Kiam la graŭlado komencis, mi verŝajne ne faris speciale ceremonian mienon, ĉar Winnetou diris:
„Mia frato ne jam konas tiun riton. Enpense li certe ridas pri ni.“
„Neniu religia rito priridindas al mi, eĉ se mi povas kompreni ĝin tiel malkomplete.“
„Kion vi aŭdos kaj vidos tie ĉi ne estas sovaĝula burleskaĵo, sed ĉiu movo kaj ĉiu sono de la medicinisto havas signifon. Kion vi aŭdas nun, estas la interkverelantaj voĉoj de la bona kaj la malbona sorto.“
Simile li ankaŭ klarigis al mi la pluan sinsekvon de la medicina danco.
La graŭladon sekvis kroma kriaĉado, kiu interŝanĝiĝis per pli dolĉaj sonoj. La kriaĉo eksonis ĉiufoje, kiam la medicinisto ekkonis malbonajn antaŭsegnojn, kaj la pli dolĉaj tiam, kiam li antaŭvidis bonaĵojn.
Kiam tio estis daŭrinta kelkan tempon, li subite ekvenis salte el la ĉaro kaj vokege ĉirkaŭkuris en cirklo kiel frenezulo. Iom post iom liaj paŝoj malrapidiĝis.
La vokegado ĉesis. Li komencis malrapidan, groteskan dancon, dum kiu li kovris sian vizaĝon per terurige aspektanta masko kaj fiksigis ĉiajn mirigajn obektojn sur sian korpon. Tiun dancon li akompanis per monotona kantado. Kantado kaj dancado komence estis pli movecaj kaj iom post iom trankviliĝis, ĝis ili ĉesis kaj la medicinisto sidiĝis sur la teron. Kun la kapo inter la genuoj li sidis kelkan tempon silenta kaj senmove, ĝis li subite eksaltis kaj laŭte deklaris la rezulton de sia pensa laboro:
„Aŭskultu, vi gefiloj de la apaĉoj! Tio estas, kion Manitu, la Granda Spirito lasis min esplori. Intŝu-tŝuna kaj Winnetou, la ĉefoj de la apaĉoj, kaj Old Shatterhand, kiu estiĝis nia blanka ĉefo, forrajdos kun iliaj ruĝaj kaj blankaj militistoj pro akompani Nŝo-tŝin, la junan filinon de nia tribo al la loĝejoj de la palvizaĝoj. La bona Manitu pretas gardi ilin. Ili spertos kelkajn aventurojn, sen havi damaĝon de tio, kaj revenos sane al ni. Ankaŭ Nŝo-tŝi, kiu restas pli longan tempon ĉe la palvizaĝoj, revenos feliĉe. Nur unu el ili ni neniam revidos.“
Li silentis kaj mallevigis la kapon pro esprimi sian malgajecon pri tiu fakto.
„Uf, uf, uf!“ la ruĝuloj vokis scivole kaj bedaŭre, sed neniu riskis demandi, pri kiu li parolis.
Ĉar la nedicinisto restadis pli longan tempon en sia silento, la pacienco forlasis mian malgrandan Sam Hawkens. Li demandis:
„Nu kiu ĝi estas, kiu ne revenos? La viro de la medicino ĝin diru al ni!“
La medicinisto faris rifuzan mansegnon, nun atendis des pli longe, tiam levigis la kapon direktigis sian vidon al mi kaj vokis:
„Estus estinta pli bone, se mi ne estus demandita pri tiu. Mi ne volis nomi lin.
Sed nun Sam Hawkens, la scivolema palvizaĝo, devigis min ĝin diri. Estas Old Shatterhand, kiu ne revenos. La morto venos al li post mallonga tempo. La aliaj, al kiuj mi anoncis feliĉan revenon evitu lian proksimon, se ili ne volas lasi iliajn vivojn kune kun lia. Ili ĉe li estas en danĝero, sed for de li ĉiam en saveco. Tion diras la Granda Spirito. Howgh!“
Post tiuj vortoj li reiris en la ĉaron. La ruĝuloj rigardis min eviteme kaj murmuretis esprimojn de bedaŭro.
Inter ili min nun valoris kiel damnita. Estis pli bone eviti min.
„Kiajn ideojn havas tiu ulo?“ Sam diris al mi. „Ĉu mortu vi? Tio ekideas al neniu alia homo krom al tiu stultulo. Tiu ideo falis el lia propra malforta cerbo. Kiel li nur povis ekhavi ĝin?“
„Pli bone demandu, kiun intencon li havis!“ mi respondis. „Li ne ŝatas min kaj timas mian influon al la ĉefo, kiu povus vastiĝi baldaŭ al la tuta tribo. Nun li uzis la bonvenan ŝancon malaltigi tiun influon.“
„Ĉu mi iru kaj planti kelkajn vangofrapojn en lian ruĝan vizaĝon, Sir?“
„Ne faru stultaĵojn, Sam! La afero tute ne indas ekscitiĝon.“
Intŝu-tŝuna, Winnetou kaj Nŝo-tŝi estis vidintaj konsternite interalie, kiam ili aŭdis la profetaĵon de la medicinisto. Ĉu ili kredis al la vereco de la orakolaĵo aŭ ne, estis egala. Ĉiukaze ili konis la efikon de la antaŭdiro al iliaj anoj. Tridek viroj rajdu kun ni. Se ili kredis, ke mia proksimo estus danĝera, ĉiaj malagrablaĵoj estis neeviteblaj. Ĉar la eldiro de la medicinisto ne estis ŝanĝebla, oni nur povis agi kontraŭ tio, perke la estroj staris klarvideble kiel antaŭe je mia flanko, kaj ke ili montris tion al iliaj anoj. Tial ili ambaŭ prenis miajn manojn, kaj Intŝu-tŝuna diris tiel laŭte, ke ĉiuj ĝin aŭdis:
„Miaj ruĝaj gefratoj aŭdu miajn vortojn! Nia medicinfrato posedas la vidon pro esplori la sekretojn de la estonteco. Tre ofte okazis, kion li antaŭdiris. Sed ni ankaŭ spertis, ke li povas erari. En la tempo de la granda malsekeco li provis allogi la pluvon, sed la pluvo ne venis. Antaŭ la lasta forrajdo kontraŭ la komanĉoj li anoncis, ke ni havus grandan akiron. Sed la venko, kiun ni sukcesis, havigis nin nur kelkajn maljunajn ĉevalojn kaj tri malbonajn pafilojn. Kiam li diris al ni en la antaŭlasta aŭtuno, ke ni iru al la akvo de la Toyah, se ni volus ĉasi multajn bubalojn, ni agis laŭ liaj vortoj. Sed ni ĉasis nur tiom malmultan viandon, ke en la vintro preskaŭ estis malsatego. Mi povus doni al vi pli da tiaj ekzemploj, kiuj pruvas, ke lia okulo estas de tempo al tempo malklara. Tial estas bone ebla, ke li eraras ankaŭ nun pri nia frato Old Shatterhand. Mi prenas liajn vortojn tiel, kvazaŭ ili neniam estis diritaj kaj postulas de miaj gefratoj agi same. Ni atendu, ĉu ili realigos.“
Tiam mia malgranda Sam Hawkens elamasiĝis kaj vokis:
„Ne, ni ne devas atendi. Ekzistas rimedo ekscii tuje, ĉu la medicinisto anoncis la verecon.“
„Pri kiu rimedo parolas mia blanka frato?“ Intŝu-tŝuna demandis.
„Mi ĝin diros al vi. Ne nur la ruĝuloj, sed ankaŭ la blankuloj havas iliajn medicinistojn, kiuj kapablas esplori la estonton. Mi, Sam Hawkens, estas la plej fama el ili!“
„Uf, uf!“ vokis la apaĉoj.
„Jes, vi miras, ĉu ne? Ĝis nun vi pensis min esti nur normala okzidentulo, ĉar vi jam ne konis min. Sed mi kapablas pli ol manĝi ĉerizojn, kaj vi konu min pli bone, hihihihi! Kelkaj el miaj ruĝaj militistoj prenu iliajn tomahokojn kaj fosi malvastan, profundan truon en la teron.“
„Ĉu mia blanka frato volas vidi en la interon de la tero?“ Intŝu-tŝuna demandis.
„Jes. La estonteco estas kaŝata en la sino de la tero. Kelkfoje ĝi ankaŭ estas legebla inter la steloj. Sed ĉar mi ne vidas stelojn je tiu hela tago, kiujn mi povus demandi, mi vidu en la teron.“
Kelkaj indianoj obeis lian postulon kaj fosis truon per iliaj milithakiloj.
„Ne faru sensencaĵojn, Sam“ mi flustris al li. „Kiam la ruĝuloj rimarkos, ke vi trompas ilin, vi plimalbonigas la aferon anstataŭ plibonigi ĝin!“
„Sensencaĵojn, ĉu? Do kio faras la medicinisto? Nu, ankaŭ sensencaĵojn! Kion povas kaj rajtas li, tion povas kaj rajtas ankaŭ mi, se mi n'eraras, estimata Sir. Mi scias, kion mi faras. Se ni ne agas nun, ni havos malagrablaĵojn kun la ruĝuloj, kiuj akompanu nin. Vi povas esti certa pri tio.“
„Mi ja ankaŭ estas konvinkita pri tio. Sed mi petas vin almenaŭ ne fari ion priridindan!“
„Ho, la afero estas tre serioza. Ne ĉagrenu pri tio!“
Malgraŭ tiu aserto mi ne sentis tute agrable. Mi konis lin tro bone. Li estis ŝercemulo. Tial mi ŝate estus avertinta lin eĉ pli insiste, sed li lasis min stari kaj iris al la indianoj pro diri al ili, kiel profunde ili fosu la truon.
Kiam li estis preta, li forpelis ilin kaj demetis sian malnovan, ledan ĉasĉemizon.
Postke li refermige butonumis ĝin kaj metis ĝin sur la teron, la malnova vestaĵo staris tiel neflekseble, kvazaŭ ĝi estis farita el lado aŭ ligno. Li metis la ĉemizon sur la truon, faris signifplenan manieron kaj vokis:
„La viroj, virinoj kaj infanoj de la apaĉoj vidos, kion mi nun faros kaj miros pri tio. La tero malfermigos al mi sian sinon, kiam mi estos parolinta miajn sorĉajn vortojn, tielke mi ekscios ĉion, kio okazos al ni en la baldaŭa tempo.“
Nun li malproksimiĝis iomete de la truo, kaj tiam iris ĉirkaŭ ĝi malrapide kaj per solenecaj paŝoj, dum kio li deklamis je mia hororigo la multobligan tabelon de la unu ĝis la naŭ. Feliĉe li faris tion tiel rapide, ke la ruĝuloj tute ne rimarkis, kion li parolis. Kiam li estis finiginta la naŭ, liaj paŝoj ĉiam pli rapidiĝis, ĝis li kure galopis ĉirkaŭ la ĉemizo. Dum tio li aŭdigis laŭtan graŭlon kaj movis siajn brakojn kiel ventmueleroj. Kiam li estis kurinta kaj graŭlinta ĝis li ne plu povis spiri, li iris al sia ĉemizo, kliniĝis kelkajn fojojn kaj metis sian kapon de supre en la ĉemizon pro vidi tra ĝi en la truon.
Mi timis pri la sukceso de tiu infanaĵo. Mi ĉirkaŭrigardis kaj rimarkis je mia trankviliĝo, ke la ruĝuloj ĉiuj rigardis la aferon per granda seriozeco. Ankaŭ la vizaĝoj de la du ĉefoj ne videbligis malakcepton. Sed mi estis konvinkita, ke Intŝutŝuna ekzakte sciis, ke la agado de Sam estis nura aktorado.
Kelkajn minutojn la kapo de Sam estis en la koluma malfermaĵo de lia ĉemizo.
Dum tiu tempo li iam kaj tiam movigis siajn brakojn kvazaŭ li volis segni, ke io tre grava kaj signifplena estis antaŭ liaj okuloj. Finfine li eltiris la kapon. Lia mieno estis seriozega. Li malfermige rebutonumis la ĉemizon, ĝin resurmetis kaj ordonis:
„Miaj ruĝaj fratoj refermigu la truon. Mi ne rajtas diri ion, kiam ĝi ankoraŭ estas malfermata!“
Kiam la truo estis replenigita, Sam ege enspiris, kvazaŭ li sentus tre elĉerpita, kaj vokis:
„Via ruĝa medicinisto misvidis. Okazos ekzakte la malo de tio, kion li diris. Mi vidis ĉion, kion la venanta semajno alportos al ni, sed ne estas permesata al mi ĝin eldiri. Nur parton mi rajtas raporti. Mi vidis pafilojn en la truo kaj aŭdis pafojn. Ni do devos sukcesi batalojn. La lasta pafo estis tiu de la ursmortigilo de Old Shatterhand. Kiu pafas laste ja ne povas esti pafita kaj morta, sed certe venkis.
Venos malbono sur miajn ruĝajn fratojn. Sed ili povas eviti ĝin per resti en la proksimo de Old Shatterhand. Kiam ili sed faros, kion la medicinisto postulis de ili, ili pereos. Mi finparolis. Howgh!“
La efiko de tiu profetaĵo estis en la unua momento ekzakte tiel, kiel Sam intencis. La ruĝuloj kredis al li, tio estis videbla. Ili vidis ekspektante al la ĉaro. Ili certe ekspektis, ke la medicinisto elvenis pro defendiĝi. Sed li ne aperis, do ili supozis, ke li sentis venkita. Sam Hawkens venis al mi, vidis al mi ruzece per siaj brilaj okuletoj kaj demandis:
„Nu, Sir, kiel mi sukcesis mian taskon?“
„Kiel vera, rekta ĉarlatonisto.“
„Well! Do bone, ĉu ne?“
„Jes. Almenaŭ ŝajnas, kvazaŭ vi atingis vian celon.“
„Atingis ĝin tuttrafe. La medicinisto estas venkata. Li ne lasas sin vidi nek aŭdi.“
Winnetou nur rigardis nin per trankvila kaj signifplena vido. Sed Intŝu-tŝuna venis al ni kaj diris al Sam:
„Mia blanka frato estas saĝa viro. Li metis la fortecon el la vortoj de nia medicinisto, kaj li posedas ĉemizon, en kiu estas gravaj omenaĵoj. Tiu ĉemizo famiĝos de la unu granda akvo ĝis la alia. Sed Sam Hawkens iom trois per sia profetado.“
„Ĉu trois? Kial?“ scivolis la malgrandulo.
„Estus sufiĉinta diri, ke Old Shatterhand ne alportos danĝeron al ni. Kial Sam Hawkens pluis, ke ni spertos malbonon?“
„Ĉar mi ĝin vidis en la truo.“
Intŝu-tŝuna mansegnis nekrede kaj parolis:
„La ĉefo de la apaĉoj scias, kion li kredu, Sam Hawkens povas certi pri tio. Ne necesis paroli pri malbonaj aĵoj kaj plenigi la korojn de niaj homoj per aflikto.“
„Per aflikto, ĉu? La militistoj de la apaĉoj estas bravaj viroj, kiuj ne timos.“
„Ili ne timas. Tion ili pruvos, se nia rajdado renkontigu nin kun malamikoj. Ni nun komencu ĝin.“
La ĉevaloj estis alvenigitaj. Estis pluraj ŝarĝoĉevaloj inter ili, el kiuj kelkaj portu miajn mezurilojn. La aliaj estis ŝarĝitaj per manĝaĵoj kaj aliaj necesaj aĵoj.
Estas rito de la indianoj, ke la forrajdantaj militistoj estas akompanataj de la hejmrestantoj kelkan distancon. Tio hodiaŭ ne okazis, ĉar Intŝu-tŝuna ĝin ne volis.
La tridek ruĝuloj, kiuj rajdis kun ni, eĉ ne adiaŭis iliajn edzinojn kaj infanojn.
Certe ili estis farintaj tion antaŭe. En publiko ilia militista digno tion ne permesis.
Nur unu estis, kiu adiaŭis per vortoj: Sam Hawkens. Li vidis Kliuna-ain stari en la virinaro, irigis sian mulon al ŝi kaj demandis:
„Ĉu vi aŭdis, kion mi vidis en la truo?“
„Vi ĝin diris, kaj mi ĝin aŭdis“, ŝi respondis.
„Mi estus povinta diri multon pli, ekzemple ankaŭ pri vi.“
„Ĉu pri mi? Ĉu mi ankaŭ estis en tiu truo?“
„Jes. Mi vidis vian tutan estonton antaŭ mi. Ĉu mi rakontu ĝin al vi?“
„Jes, bonvolu!“ ŝi diris rapide kaj haste. „Kion la estonto donos al mi?“
„Ĝi ne donos ion al vi, sed rabas ion de vi, kio estas tre valora kaj kara al vi.“
„Kio estas tio?“ ŝi volis timete scii.
„Viaj haroj. Vi perdos ĝin post kelkaj lunoj kaj havos terurige kalvan kapon, kiel la luno, kiu ja ankaŭ ne havas harojn. Tiam mi sendos mian perukon al vi. Fartu bone, vi malfeliĉa luno!“
Li ridante foririgis sian mulon kaj ŝi deturniĝis hontante, ke ŝi ridindiĝis per sia scivolo.
La aranĝo, en kiu ni rajdis, iĝis tute per si mem. Intŝu-tŝuna kaj Winnetou kun sia fratino kaj mi estis je la antaŭo. Malantaŭ ni estis Hawkens, Parker kaj Stone, kaj ilin sekvis la tridek apaĉoj, kiuj interŝanĝe kondukis la ŝarĝoĉevalojn.
Nŝo-tŝi sidis sur sia ĉevalo en vira maniero. Ŝi estis bonega kaj persisteca rajdanto. Sambone ŝi kapablis uzi siajn armilojn. Kiu estus renkontinta nin sen scii ŝin, pensu, ke ŝi estus la pli juna frato de Winnetou. Sed al pli arda okulo ne kaŝeblis la virina softeco de ŝia vizaĝo kaj la korpaj formoj. Ŝi estis bela, spite ŝia vira vestaĵo kaj ŝia vira maniero rajdi.
La unuaj tagoj de nia rajdado pasis sen rakontinda okaziĝo. La apaĉoj tiutempe bezonis kvin tagojn de la ejo de la atako ĝis la pueblo apud la Rio Pecos. La transporto de la mortitoj kaj lezitoj malrapidiĝis la rajdadon.
Jam post tri tagoj ni atingis la lokon, kie Klekih-petra estis murdita de Rattler.
Tie la noktorestejo estis pretigata. La apaĉoj stokigis ŝtonojn pro memorigaĵo.
Winnnetou estis eĉ pli serioza ol kutime je tiu loko. Mi rakontis al lia patro kaj lia fratino, kion Klekih-petra diris al mi pri sia antaŭan vivon.
Je la sekvinta mateno ni plurajdis al la ejo, kie nia mezura laboro estis ĉesigita per la atako. La mezuraj fostoj ankoraŭ staris. Mi povis komenci tuje, sed antaŭe mi faru ion pli gravan.
Tiutempe post la batalo ne ekideis al la apaĉoj enterigi la mortajn blankulojn kaj kajovajojn. Ili lasis la kadavrojn kuŝi kie ili estis. Kion ili ne faris, transdonis la vulturoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj. Estis teruriga laboro por mi, Sam, Dick kaj Will, kolekti la restaĵojn de la mortuloj kej meti ilin en kunan tombon. La apaĉoj ne partoprenis en tio.
Per tio la tago pasis. Maljam la sekvintan tagon mi komencis mian laboron.
Krome la militistoj, kiuj postportis la ilojn, speciale Winnetou helpis al mi, kaj lia fratino preskaŭ neniam foriris el mia proksimo. La neokupitaj ruĝuloj vagis en la ĉirkaŭo kaj alportis plurajn viandaĵojn je la vespero.
La mezurado antaŭiĝis bone. Spite la malfacilaĵoj de la ejo mi atingis la ligon al la sekvanta etapo jam post tri tagoj. Je la kvara tago mi kompletigis la desegnaĵojn kaj notaĵojn. Tiam mi pretis, kaj tio estis bona, ĉar la vintro venis rapide. La noktoj jam estis tre malvarmaj, tielke ni ne lasis la fajrojn estingiĝi ĝis la mateno.
Kiam mi diris, ke la apaĉoj helpis al mi, mi sed samtempe ne povas aserti, ke ili faris tion ŝate. Ili obeis la ordonojn de iliaj ĉefoj. Alikaze ili estus helpinta al mi tute ne. Estis rimarkebla, ke ili ĝojis se ili ne estis plu bezonataj. Kaj kiam ni kunsidis je la vespero, la tridek indsman:oj restis ĉiam en pli fora malproksimo, ol postulis la respekto antaŭ iliaj ĉefoj. Sam ankaŭ rimarkis tion kaj komentis:
„Ja ne vere ŝatas labori, tiuj ruĝuloj. Ja estas kaj restas ĉiam vera: la indiano estas farema ĉasisto kaj brava militisto, sed maldiligentulo en ĉiuj aliaj aferoj.
Laboro ne gustas al li.“
„Kion ili faras por mi, tute ne penas kaj ne meritas la vorton laboro. Ilia kontraŭemo certe havas alian kaŭzon. Ŝajne ili kredas al la profetaĵo de ilia medicinisto plie ol al via antaŭdiro, kara Sam.“
„Eble. Sed estus stultaĵo de ili.“
„Eĉ mia laboro ja estas teruraĵo al ili. Tiu lando estas ilia posedaĵo, kaj mi ĝin mezuras por aliaj homoj, iliaj malamikoj. Vi pensu ankaŭ pri tio, Sam.“
„Sed iliaj ĉefoj ja ĝin volas!“
„Certe. Sed tio ne havas la konsekvencon, ke ili konsentas. Kaŝe ili kontraŭas.
Kaj kiam mi rigardas ilin kunsidi kaj interparoli mallaŭte, mi povas ekkoni per iliaj mienoj, ke ili parolas pri mi, kaj certe nenion amikecon.“
„Ŝajnas ankaŭ al mi. Sed povas egali al ni. Kion ili pensas kaj parolas ne doloras nin. Intŝu-tŝuna, Winnetou kaj Nŝo-tŝi estas je nia flanko, kaj ni ne povas plendi pri ili.“
Li pravis. Winnetou kaj sia patro traktis nin per vere frateca helpemo, kaj la indianino legis ĉiun mian deziron en miaj okuloj. Estis kvazaŭ ŝi eksciis ĉiun mian penson. Ŝi estis akra rimarkanto kaj atenta aŭskultanto. Je mia plezuro mi rimarkis, ke mi neintencite estis ŝia instruisto, de kiu ŝi lernis per entuziasmo.
Kiam mi parolis, ŝi aŭskultis koncentriĝe, kaj kion mi faris, ŝi faris ekzakte tiel poste, eĉ se ĝi kontraŭis al la kutimoj de ŝia raso. Ŝi ŝajnis ĉeesti nur pro mi, kaj zorgis pri mia komforteco kaj bonfarto eĉ pli ol mi mem.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.