La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


WINNETOU I

Aŭtoro: Karl May

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 4: Klekih-petra

Laŭ la mezurita vojo la kampejo dum nia foresto estis transigita iomdistance.

Bancroft ekdiligentis ege, pro finfine montri, kion li kapablis labori. Nia alveno vekis atenton.

„Mulo, mulo!“ estis vokata. „De kie vi ĝin havas, Hawkens?“

„Ĵus sendita“, li respondis serioze.

„Neeble! De kiu?“

„Per la rapidpoŝto, kun speciala marko por du cent:oj. Ĉu vi volas vidi la koverton?“

Kelkaj ridis, la aliaj insultis. Sed li atingis sian celon. Oni lin ne demandis plu.

Ĉu li rakontis ion jam nun al Dick Stone kaj Will Parker mi ne povis vidi, ĉar mi tuje ekokupiĝis per la mezurada laboro. Ĝis la vespero ni laboris tiom multe, ke ni povis mezuri frue la venintan matenon la valon, en kiuj ni trovis la bizonojn. Mi demandis Sam:on, ĉu ni eble estos malhelpataj de la bubaloj, kiuj verŝajne volis uzi la valon kiel trapasa stratego. Ni trovis antaŭan grupon, kaj supozeble nun povis atendi la ĉefan aregon.

„Ne kredu tion, Sir!“ diris Sam. „La bizonoj estas same ruzaj kiel la mustangoj.

La de ni forpelitaj skoltoj estas revenintaj kaj avertis la aron. Ĝi nun certe iras en tute alian direkton.“

Kiam heliĝis la mateno, ni transigis la kampejon en la supran parton de la valo.

Hawkens, Stone kaj parker ne kunvenis, ĉar Sam volis kutimigi sian novan Mary:n al la rajdado, kaj la du aliaj akompanis lin. Ili rajdis al la prerio, sur kiu ni kaptis la mulon. Tie estis sufiĉe da spaco.

Ni surveyor:oj okupiĝis komence per la enterigo de la mezurbastonoj, je kio helpis al ni kelkaj anoj de Rattler. Li mem diligente promenadis en la ĉirkaŭo.

Dum tio ni kaj ankaŭ li proksimiĝis al la loko, kie mi pafmortis la du bubalojn. Je mia surprizo mi ekkonis, ke la maljuna virbovo ne tieis plu. Ni iris tien kaj vidis, ke de la loko, kie ĝi estis kuŝinta iris spuro al la arbedoj. La herboj estis suprenfrotita preskaŭ du metrojn vaste.

„Fulmotondro! Ĉu tio eblas?“ Rattler vokis mirite. „Mi ja ekzamenis la du virbovojn detale, kiam ni prenis la viandon. Ili mortis. Sed tamen tiu ĉi ankoraŭ estu havinta vivon en si.“

„Ĉu vi kredas?“ mi demandis lin.

„Certe. Aŭ ĉu vi pensas, ke morta bubalo kapablas forkuri?“

„Ĉu ĝi estu rampinta mem? Sameble ĝi estis tirita.“

„Ho nu, do de kiu?“

„De indianoj ekzemple. Ni trovis plidistance spuron de indiana piedo.“

„Nu! Kiel ruze kaj saĝe ja tia greenhorn povas paroli! Se ĝi estus forprenita de indianoj, de kiu do ili venis?“

„De ajn ie.“

„Prave. Eble eĉ malsupren de la ĉielo! De tie ili estu falinta, ĉar alikaze oni povus vidi iliajn premsignojn. Ne, ankoraŭ estis vivo en tiu ĉi bubalo. Ĝi rampegis en la arbedojn. Tie ĝi memkompreneble ekmortis intertempe. Ni vidu tuje!“

Li sekvis la spuron kunsiaj anoj. Eble li kredis, ke mi kunirus. Sed mi ne kuniris, ĉar lia moka maniero ne plaĉis al mi, kaj krome mi laboru. Finfine ankaŭ povis egali al mi, kien la kadavro de la maljuna virbovo malaperis. Sed mi ne jam ekprenis la mezurbastonon, kiam eksonis multvoĉa timkriado el la arbedaroj.

Krakis du pafoj, kaj tiam mi aŭdis Rattler voki:

„Sur la arbojn, ek sur la arbojn, aŭ vi pereas! Ĝi ne povas grimpi!“

Kiu ne povis grimpi? Tiam unu el la anoj de Rattler kuregis el la arbedo, per saltoj, kiujn oni povas fari nur en morta timo.

„Nu kio okazas?“ mi demandis.

„Urso, giganta urso, grizurso!“ li anhelis dum li pasis min kurege. Samtempe kriis veanta voĉo:

„Helpu, helpu! Ĝi havas min! Ho, ho!“

Tiel krias homo nur tiam, kiam li vidas la malferman gorĝon de la morto antaŭ si. Ĉiukaze la viro estis en plej granda danĝero. Oni devis helpi al li. Sed kiel? Mi estis lasinta mian pafilon ĉe la tento, ĉar ĝi malutilis dum la laboro. Ne estis malatentaĵo, ĉar ni surveyor:oj ja kunhavis la okzidentuloj pro nia sekuro. Se mi estus rekuranta al la tento, la viro estus disŝirita antaŭ mi estus revenonta. Mi do kuru al li kiel mi estis, kaj mi havis nur la tranĉilon kaj la du revolverojn en la zono. Sed kiaj armaĵaĉoj estas tiuj kontraŭ griza ursoj!

Sen longe pripensi mi saltis en la arbedon. La spuro pluiris, ĝis tie, kie staris la arboj. Tien la urso portegis la virbovon. De tie ĝi ankaŭ venis. Ni ne estis vidinta la spuron de la urso, ĉar ĝi estis forigita per la fortirado de la bizono.

La vido estis terura. Malantaŭ mi vokis la surveyor:oj, kiuj fuĝis en la tentoj al la armiloj. Antaŭ mi kriis la okzidentuloj, kaj inter ĉio sonis la dolora kriego de la viro, kiun la urso havis en siaj manegoj. Mi jam nun aŭdis la voĉon de la urso, propreca, laŭta kaj rapida ega kaj kraĉa spiro.

Antaŭ mi kuŝis la disŝirita korpo de la bizono. De dekstre kaj maldekstre vokis la okzidentuloj al mi, kiuj estis fuĝintaj sur la arbojn kaj sentis sava tie. Transe de la bubala kadavro unu el la okzidentuloj estis volinta grimpi sur arbon, sed estis kaptita de la urso. Li kuŝis sur la unua plej malsupra branĉo. La grizurso staris alte kaj disŝiris lian kruron kaj ventron per la antaŭaj manegoj.

La viro estis nesavebla venkita. Mi ne povis helpi al li. Neniu povus fari riproĉojn al mi, se mi nun estus forkurinta. Sed tio, kion mi vidis, logis per neresistebla forto. Mi ekprenis unu el la forĵetitaj pafiloj. Bedaŭrinde ĝi estis finpafita. Mi ĝin turnis, saltis trans la bubalo kaj donis al la urso bategon sur la kranion per la tenilo. Aĉe! La pafilo splitiĝis kiel vitro. Eĉ per buĉa hakilo tia kranio ne estis lezebla. Almenaŭ mi sukcesis, ke la urso deiĝis de sia viktimo. Ĝi turnigis sian kapon al mi, kvazaŭ ĝi mirus pri mia stulta atako. Tiam ĝi ŝajnis pripensi, ĉu ĝi restu je sia nuna viktimo aŭ ĉu ĝi ataku min. Tiu mallonga momento savis mian vivon, ĉar mi ekhavis ideon. Estis la nura, kiu povis helpi al mi en mia situacio. Mi elŝiris revolveron, saltis tute proksime al la urso kaj pafis tri-, kvar fojojn en ĝiajn okulojn. Tiam mi saltis flanken kaj restis rigarde starante.

Dume mi enmanigis la bowie-tranĉilon.

La blindigita rabbesto eke deturniĝis de la arbo kaj faliĝis al la loko, kie mi estis starinte momenteton antaŭe. Mi forestis, kaj nun la urso komencis furioze kaj kraĉospirante serĉi min per rabiaj svingegoj per la manegoj. Ĝi turniĝadis sur ĉiuj kvar kruroj, disfosis la teron, batis per siaj antaŭaj piedoj per fortaj svingoj ĉirkaŭ si, saltis en ĉiujn direktojn, kaj tamen ne povis ekkapti min, ĉar je mia bonŝanco trafis bone.

Fine ĝia atento iĝis pri siaj lezaĵoj. Ĝi sidiĝis, rektiĝis en tiu pozicio kaj frotis siajn okulojn spiregante kaj dentgrincante per la antaŭaj manegoj. Tuje mi staris flanke de ĝi, resvingis kaj puŝegis la tranĉilon du fojojn inter ĝiajn ripojn. Li tuje provis min kapti, sed mi jam reestis ekster ĝia atingradio. Mi bedaŭrinde ne trafis ĝian koron. La serĉon al mi rekomencis per duobla furiozo. Tio daŭris ĉirkaŭ dek minutojn. Ĝi perdis multan sangon dum tio kaj moviĝis ĉiam pli malrapide. Tiam li residiĝis rekte pro palpi al siaj okuloj. Tio donis al mi la ŝanco por du pluaj, rapide sekviĝantaj tranĉilpuŝegoj. Tiun fojon mi trafis pli bone. Ĝi falis antaŭen, ŝancele kaj spirege faris kelkajn paŝojn, volis rerektiĝi, sed ne havis la forton por tio, sed falis sur la teron, ruliĝis jen kaj reen, ĝis ĝi finfine streĉiĝis laŭlonge kaj restis kuŝanta senmove.

„Dank’ al Dio!“ Rattler vokis de sia arbo. „La fibesto estas morta. Estis terura danĝero al ni.“

„Mi ne vidas, kio estis la teruraĵo al vi“, mi respondis. „Vi ja tre bone estis certiginta vian savon. Nun vi povas veni malsupren.“

„Ne, ne, ne jam. Antaŭe ekzamenu la urson, ĉu li vere mortas!“

„Ĝi mortas.“

„Vi tute ne povas scii tion. Vi ja ne havas ideon pri kiel persistema estas vivo de tia fibesto. Do ekzamenu ĝin!“

„Pro vi, ĉu? Se vi volas scii, ĉu ĝi ankoraŭ vivas, do ekzamenu ĝin mem. Vi ja estas fama okzidentulo, kaj mi nur greenhorn.“

Mi turniĝis al lia kamarado, kiu ankoraŭ pendis de la arbo. Li ĉesis kriaĉi kaj ne moviĝis plu. Lia vizaĝo estis grimacita. Liaj vaste malfermigitaj okuloj fiksrigardis min vitrece. La karno estis disŝirita de sia korpo, ke videblis la ostoj, kaj la internaĵoj ŝvelis el sia ventro. Mi regis mian teruron kaj vokis al li:

„Lasu, Sir! Mi helpos al vi veni supren!“

Li ne respondis. Neniu eĉ ne eta moviĝo klarigis, ke li komprenis min. Mi petis liajn kamaradojn veni de la arboj kaj helpi al mi. La famaj „okzidentuloj“ ne estis persvadeblaj al tio, ĝis mi estis skuinta kaj piedbatinta la urson kelkajn fojojn pro pruvi, ke ĝi vere mortis. Maljam tiam ili kuraĝis deveni kaj helpis al mi meti la terurige multilitan viron sur la teron. Liaj brakoj ĉirkaŭis la arbon tiel fikspreme, ke ni povis lin demeti nur perforte. Li estis morta.

Sed tiu terura fino ŝajnis tute ne aflikti siajn kamaradojn. Ili nezorgante turniĝis de li kaj al la urso.

„Nun estas vico nia, viroj!“ Rattler vokis. „Minutojn antaŭe la urso volis manĝi nin, nun ni manĝon ĝin! Ni rapide deŝiru la felon kaj haviĝu la ŝinkon kaj la piedegojn!“

Li prenis sian tranĉilon kaj surgenuiĝis, pro komenci la laboron, sed mi protestis:

„Estintus pli honoriga, se vi estus uzinta vian tranĉilon je ĝi, kiam ĝi ankoraŭ vivis. Nun estas tro tarda pro tio. Do ŝparu la penon.“

„Kio?“ li rektiĝis. „Ĉu vi volas malhelpi al mi detranĉi mian rostaĵon?“

„Tion mi volas tutcerte, Mr. Rattler.“

„Per kiu juro?“

„Per la plej nekontestebla juro de la mondo. Mi mortigis la urson.“

„Tio ne veras! Vi do ne volas aserti, ke povas greenhorn mortigi grizan urson per la tranĉilo! Ni pafis al li, kiam ni estis vidinta ĝin.“

„Kaj poste vi fifuĝis sur la arbojn!“

„Sed niaj kugloj trafis. Ĝi finfine mortis per ili, ne per tiuj malmultaj pinglopikoj, kiujn vi donis al ĝi per la tranĉilo, kiam ĝi jam estis duone morta. La urso estas nia posedaĵo, kaj ni faras kun ĝi, kion ni volas. Ĉu komprenitas?“

Li vere volis komenci la laboron. Mi avertis lin refoje:

„Tuje forigu viajn fingrojn de ĝi, Mr. Rattler. Alikaze mi lernigos vin atenti miajn vortojn! Ĉu komprenitas?“

Ĉar li tamen igas sian tranĉilon en la felon de la urso, mi prenis lin per ambaŭ manojn je la koksoj, levis lin supren kaj ĵetis lin al la plej proksima arbo en alta arko. Estis tiumomente tute egala al mi, ĉu li estis iel lezita per tio. Ankoraŭ dum li flugis tra la aero, mi elŝiris mian duan revolveron pro tuje povi respondi al eventualaj atakoj. Rattler restariĝis, fiksrigardis min per furiozaj okuloj, tenis sian tranĉilon kaj vokis:

„Tion vi repagos al mi! Vi jam batis min fojon antaŭe, kaj mi prizorgos, ke vi ne kapablos tuŝi min trian fojon.“

Li volis ataki min. Mi levis mian revolveron kaj minacis:

„Unu paŝon plu kaj mi pafos kuglon en vian kapon! Forigu la tranĉilon! Je ‚tri‘ mi pafos, se vi tiam ĝin tenos en la mano. Do: unu – du – kaj –“

Li tenis la tranĉilon. Mi fakte estus pafinta, certe ne vere en la kapo, sed tra la mano. Mi devis krei respekton antaŭ mi. Feliĉe ne estis pafita, ĉar en tiu momento eksonis laŭta voĉo:

„Gents, ĉu vi frenezas? Kiu bona kaŭzo povus ekzisti, ke blankuloj rompas la kolon reciproke? Ĉesu tuje!“

Ni rigardis en la direkton, el kiu venis tiuj vortoj, kaj vidis viron elpaŝi de malantaŭ arbo. Li estis malgranda, maldika, ĝibhava kaj estis vestita kaj armita preskaŭ kiel ruĝhaŭtulo. Oni fakte ne povas distingi, ĉu li estis blankulo aŭ indiano. Lia eĝtrajta vizaĝo ŝajnis supozigi indianan devenon, sed la koloro de lia sunbrunigita vizaĝo verŝajne iam estis blanka. Lia kapo ne estis kovrata. La malhelo haroj pendis ĝis la ŝultroj. Liaj vestaĵoj estis indiana ledpantalono, leda ĉasĉemizo kaj simplaj mokasenoj. Armita li estis per pafilo kaj tranĉilo. Malgraŭ lia malbela aspekto li faris tute neniun priridindan impreson. Rattler kontraŭe havis alian opinion:

„Halô, kia miskreaĵo venas tie? Do en la bela okzidento estas permesataj tiuj homoj?“

La fremdulo rigardis lin ekzamene de la kapo ĝis la piedoj kaj respondis trankvile kaj superece:

„Danku al Dio, se vi havas sanajn membrojn! Cetere ne gravas la korpo, sed la koro kaj la spirito. Mi kredas, ke mi ne timu komparon kun vi pri tio.“

Li faris malŝatuman mansegnon kaj tiam turniĝis al mi:

„Kian forton vi havas, Sir! La artaĵon flugigi pezan homon for tra la aero kapablas ne multaj viroj. Vere estis plezuro rigardi vin.“

Tiam li batetis la grizurson per la piedo kaj diris bedaŭrante:

„Nu tiu estas la ulo, kiun ni volis havi. Ni venis tro tarde. Domaĝe!“

„Vi estis ĉasinta ĝin, ĉu?“

„Jes. Ni trovis sian spuron hieraŭ kaj sekvis ĝin. Nun ni bedaŭrinde vidu, ke la laboro estas jam farata.“

„Vi parolas en multenombro, Sir. Ĉu vi ne estas sola?“

„Ne, du gentleman estas kun mi.“

„Kiu?“

„Mi ĝin diros al vi, kiam mi ekkonis, kiu estas vi. Vi ja scias, ke en tiu ĉi regiono neniam povas sufiĉe singarde.“

Li mallonge vidis al Rattler kaj lia aro dum tiuj vortoj kaj tiam aligis amikece:

„Cetere, kiam oni vidas homon, oni tuje scias, ĉu oni povas konfidi al li aŭ ne.

Mi aŭskultis la lastan parton de via interparolo kaj nun sufiĉe scias, kio pensindas.“

„Ni estas aermezuristoj, Sir“, mi klarigis al li. „Unu ĉefinĝeniero, kvar surveyor:oj, tri scout:oj kaj dudek ikzidentuloj, kiuj savu nin antaŭ eventualaj atakoj.“

„Hm. Tiurelate vi ŝajnas esti viro, kiu bezonas neniun savanton. Do surveyor:oj vi estas. Kion vi mezuradas tie ĉi?“

„Fervojon.“

„Kiu pasu ĉi tie, ĉu?“

„Jes.“

„Do vi aĉetis tiun landon?“

Lia vido iĝis fiksrigarda kaj lia vizaĝo pli malŝerca dum tiu demando.

Li ŝajne havis kaŭzon por tiu scivolo, tial mi respondis:

„Mi havas la taskon partopreni la mezuradojn. Tion mi faras, sen zorgiĝi pri la aliaj aferoj.“

„Hm, jes! Sed mi pensas, ke vi scias ekzakte kion vi faras ĉi tie. La tero, sur kiu vi staras, estas posedaĵo de la indianoj, nome la Apaĉoj de la tribo de la Meskaleroj. Mi scias tutcerte, ke ili nek vendis la landon, nek donis ĝin al ajn iu alia.“

„Tio ne koncernas vin!“ Rattler vokis al li. „Ne okupiĝu pri la aferoj de aliaj homoj, sed pri viaj propraj.“

„Tion mi ja faras, Sir, ĉar mi apartenas al la meskalero-apaĉoj.“

„Ĉu vi? Ne lasu vin priridi! Oni ja estu blinda pro ne vidi, ke vi estas blankulo.“

„Vi eraras! Vi ne taksu min per mia haŭto, sed per mia nomo. Mi estas nomata Kleki-petrah.“

Tiu nomo signifis en la lingvo de la apaĉoj, kies dialektojn mi tiutempe ne jam konis, ,Blanka Patro‘. Rattler ŝajne jam aŭdis tiun nomon antaŭe, ĉar per moka miro li faris paŝon malantaŭen.

„Ha, Klekih-petra, la fama instruisto de la apaĉoj!“ li diris. „Domaĝe, ke vi havas ĝibon. Ja vere ĉagrenigu vin, ke la ruĝaj fiknabojn daŭre ridas pri vi.“

„Ho, ne gravas, Sir. Mi estas kutimata priridata de fiknaboj, ĉar prudentaj homoj ne faras tion. Kaj ĉar mi nun scias, kiu vi estas kaj kion vi faras tie ĉi, mi ankaŭ povas diri al vi, kiuj estas miaj akompanantoj. Estos pli bone, ke mi montros ilin al vi.“

Li vokis indianan vorton, kiun mi ne komprenis. Tiam du tre impresigajn homojn venis el la arbaro kaj paŝis al ni malrapide kaj dignoplene. Estis indianoj, kaj patro kaj filo, tion oni povis vidi tuje.

La pli maljuna estis iom pli ol mezgranda kaj tre solidkorpa. Lia teniĝo estis regeca, kaj per liaj movadoj oni povis konkludi al korpa lerteco. Lia serioza vizaĝo estis vere indiana, sed ne tiel akra kaj eĝa kiel ĉe la plej multaj ruĝuloj. Lia vido havis la kalman, preskaŭ mildan esprimon de trankvila, intera sinrego, kiu certe igis lin supera inter liaj samtribanoj. La malhelajn harojn li kunligis al kaskeca kreto, en kiu estis fiksita agloplumo kiel segno de ĉefa digno. La vestaĵoj estis mokasenoj, franĝa leggins, kaj leda ĉasĉemizo. Ĉio estis farita tre simple kaj prodaŭre. En la zono estis tranĉilo, krome pendis de ĝi pluraj saketoj, en kiuj estis tenataj ĉiuj la etaj aĵoj, kiujn okzidentulon bezonis. La medicinsaketo pendis je ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, flanke de ĝi la pacopipo kun la el sankta argilo tranĉita tabakingo. En la mano li tenis dutuban pafilon, kies lignaj partoj estis dense kovrita per enbatitaj najloj. Tiu estis la pafilo, kiu donos al lia filo pli poste grandan famon per la nomo „arĝentpafilo“.

La pli juna estis same vestita kiel lia patro, nur liaj vestaĵoj aspektis pli gracie.

Liaj mokasenoj estis ornamentitaj trabrode per histrikaj haregoj, kaj la juntoj de lia leggins kaj lia ĉasĉemizo per etaj ruĝaj juntoj. Ankaŭ li portis la medicinsaketon ĉirkaŭ lia kolo, kaj kune la kalumeto. Lia armaro konsistis kiel ĉe sia patro el tranĉilo kaj dutuba pafilo. Ankaŭ lia kapo estis nekovrata kaj lia haroj kunligitaj. Ili estis tiel longaj, ke ili tamen falis abunde kaj peze sur la dorson.

Certe multaj virinoj estus enviinta pri la belegaj, blue brilantaj haroj. Lia vizaĝo estis preskaŭ pli nobla ol tiu de lia patro, ĝi havis nebrilan helbrunan koloron, kun eta nuanco de bronzo. Kiel mi nun divenis, kaj pli poste eksciis, li estis samaĝa kiel mi. Li faris grandan impreson al mi. Ni rigardis unu la alian per longaj, ekzamenantaj vidoj. Dum tio mi kredis rimarki, ke en liaj seriozaj, malhelaj okuloj, kiu posedis velurecan brilon, mallongan momenton ekbrilis amikeca lumo, kiel saluto, kiun la suno sendas tra truon en la nuboj sur la teron.

„Tiuj estas miaj amikoj kaj akompanantoj“, diris Klekih-petra kaj unue montris al la patro kaj tiam al la filo. „Tiu estas Intŝu-tŝuna (Bona Suno), la granda ĉefo de la meskaleroj, kiu estas respektata kiel ĉefo ankaŭ de ĉiuj aliaj apaĉaj triboj. Kaj jen staras lia filo Winnetou, kiu malgraŭ sia juneco jam faris pli multajn bravajn agojn ol kvin maljunaj militistoj dum ilia tuta vivo. Lia nomo iam estos famiĝita en ĉiuj savanoj kaj rokaj montaroj.“

Tio sonis troigita, sed fakte estis maltroigita, kiel mi eksciis pli poste. Rattler ridis moke.

„Tia juna ulo do estu farinta tiajn fiagojn, ĉu?“ li vokis. „Mi konscie diras ,fiagojn‘, ĉar kion li faris certe estis nur ŝtelojn, fraŭdojn kaj rabojn. Oni ja konas tion. La ruĝuloj ŝtelas kaj rabas ĉiuj.“

Tio estis ega ofendaĵo. La tri fremduloj agis, kvazaŭ ili ne aŭdis ĝin. Ili paŝis al la urso kaj rigardis lin. Klekih-petra kliniĝis kaj ekzamenis ĝin.

„La urso mortis per la tranĉilaj pikoj, kaj ne per kuglo“, li diris turniĝinte al mi.

Li estis aŭskultinta mian kverelon kun Rattler kaj nun volis certigi, ke mi pravis.

„Trovindas“, kraĉspiris Rattler. „Kion tia fiinstruisto scias pri la ursoĉasado?

Kiam ni estos senfeliginta la beston, ni ja vidos, kiu lezaĵo estis mortiga. Mi ne permesas greenhorn:on fraŭdi min de mia posedaĵo.“

Tiam Winnetou kliniĝis malsupren ĉe la urso, palpis ĝin je la lokoj, kie estis sangoplenaj, kaj demandis min, kiam li estis restariĝinta:

„Kiu atakis tiun beston kun tranĉilo?“

Li parolis puran anglan.

„Mi“, mi respondis.

„Kial la juna palvizaĝulo ne pafis al ĝi?“

„Ĉar mi ne kunhavis pafilon.“

„Sed tie ĉie surteras pafiloj!“

„Ili ne estas mia posedaĵo. La viroj, kies posedaĵoj ili estas, forĵetis ilin kaj grimpis sur la arbojn.“

„Kiam ni estis sekvintaj la spuron de la urso, ni aŭdis egan timkriadon. Kie okazis tio?“

„Tie ĉi.“

„Uf! La sciuroj kaj mefitoj fuĝas sur la arbojn, kiam kontraŭulo proksimiĝas.

Sed la viro batalu, ĉar al li estis donita la potenco venki eĉ la plej fortan beston, se li posedas kuraĝon. La juna palvizaĝo pruvis kuraĝon. Kial li do estas nomata greenhorn?“

„Ĉar mi estas la unuan fojon kaj nur de mallongan tempon en la okzidenton.“

„La palvizaĝoj estas strangaj homoj. Inter ili estas malbenata junulo, kiu riskas proksimiĝi al la terura grizurso nur kun tranĉilo, kiel greenhorn. Tiuj, kiuj per timo grimpas sur la arbojn kaj tie supre kriaĉas per teruro, rajtas nomiĝi bravaj okzidentuloj. La ruĝaj viroj estas pli justaj. Inter ili neniam bravulo povas valori kiel poltronulo, kaj poltronulo neniam kiel bravulo.“

„Mia filo parolis tre ĝuste“, konsentis lia patro. „Tiu juna, kuraĝa palvizaĝo ne estas greenhorn plu. Kiu mortigas la grizurson en tia maniero, meritas nomati heroo. Kaj kiu eĉ faras tion pro savi aliajn, kiuj fuĝiĝas sur arbojn povas ekspekti de ili dankon, sed ne insultaĵojn. Ni iru elen sur la prerion pro vidi, kial la palvizaĝoj troviĝas en ĉi regiono.“

Kia diferenco inter miaj blankaj kunuloj kaj tiuj de ili malestimataj indianoj! La justemeco igis ilin, senke ili devis ĝin, juĝi pro mi. Eĉ estis riskaĵo, ke ili faris tion.

Ili estis nur triope kaj ne sciis, kiom estis ni. Do ili endanĝeriĝis, se ili igis niajn okzidentulojn iliaj kontraŭuloj. Ili pasis nin malrapide kaj fiere kaj el la arbedaĵo.

Ni sekvis ilin. Intŝu-tŝuna vidis la mezurbastonojn stari el la tero, ekstariĝis, turniĝis al mi kaj demandis:

„Kio estas farata tie ĉi? Ĉu la palvizaĝoj do volas mezuradi tiun areon?“

„Jes.“

„Pro kio?“

„Pro konstrui vojon por la fajroĉevalo.“

Liaj okuloj ekperdis la trankvilan, prudentan vidon. Ili ekbrilis furioze. Preskaŭ haste li scivolis:

„Vi apartenas al tiuj homoj, ĉu?“

„Jes.“

„Kaj vi kunmezuradis, ĉu?“

„Jes.“

„Vi estas pagata por tio, ĉu?“

„Jes.“

Li ĵetis malestiman vidon al mi. Same malestimanta estis la sono de lia voĉo, kiam li diris al Klekih-petra:

„Viaj instruadoj sonas tre bele, sed ofte ili ne ĝustas. Finfine oni vidis palvizaĝon kun brava koro, sed kiam oni demandas lin, kion li faras tie ĉi, li venis pro ŝteli nian landon pro mono. La vizaĝoj de la blankuloj ŝajnas bonaj aŭ malbonaj, sed intere unu estas kiel ĉiuj.“

Mi ne sciis, kion mi diru pro mia defendo. La ĉefo pravis. Ĉu mi vere povis fieri pri mia konfesio?

La ĉefinĝeniero estis kaŝinta en la tendo kun la tri surveyor:oj. Ili rigardis tra truo en la tenda ŝtofo kion faris la timita urso. Kiam ili vidis nin veni, ili kuraĝis elveni. Ili venis al ni kaj demandis, kio okazis al la urso.

„Ni mortpafis ĝin“, Rattler respondis haste, „kiel tagmanĝo ni havos urspiedegojn, kaj ursoŝinko estas planata kiel verspermanĝo.“

La ruĝuloj vidis al mi, ĉu mi toleris tion. Tial mi kontraŭdiris:

„Kaj mi asertas, ke mi mortpikis lin. Jen staras tri fakuloj, kiuj certigis, kion mi diris. Sed tio ne decidu. Kiam Hawkens, Stone kaj Parker estos revenintaj, ili faru ilian juĝon. Ĝis tiam la urso restu kuŝanta netuŝata.“

„La diablo atendu ilian juĝon.“ Rattler grumblis. „Mi ekiros kun miaj viroj pro enpartigi la urson. Kiu estos malhelpanta al ni, en tiun ni pafos la kompletan kuglodepoton!“

„Ne tiel dikiĝu, aŭ mi maldikigos vin, Mr. Rattler!“ mi avertis. „Antaŭ viaj kugloj mi ne tiel timas, kiel vi timis antaŭ la urso. Vi ne igos min grimpi sur arbon, estu certa pri tio! Mi ne kontraŭos, ke vi iras tien, sed nur pro enterigi vian kamaradon. Vi vere ne devas lin resti kuŝante tiel.“

„Ĉu mortas iu?“ Bancroft demandis ektimigite.

„Jes, Rollins“, Rattler respondis. „Tiu bedaŭrinda devis perdi sian vivon nur per la stulteco de iu alia, alikaze li povus saviĝinta.“

„Kial? Kies stulteco?“ Bancroft demandis.

„Li agis same kiel ni kaj saltis supren laŭ la arbo. Certe li estus atinginta la bezonatan altecon, sed tiam alkuris tiu greenhorn kaj instigis la urson, kiu per tio furioze atakis Rollins:on kaj disŝiris lin.“

Tio nun vere estis sufiĉe al mi. Mi staris preskaŭ senvorta per ekmiriĝo. La falsigo de la faktoj en tiu maniero, eĉ dum mia ĉeesto, tion mi povis toleri. Tial mi rapide turniĝis al li kun la demando:

„Ĉu tio vere estas via opinio, Mr. Rattler?“

„Jes“, li kapjesis decide. Dum tio li elingigis la revolveron, ĉar li atendis mian ekatakon.

„Ĉu Rollins povis sin savigi, sed estis malhelpinta de mi?“

Yes.“

„Sed opinias mi, ke la urso jam estis kaptinta lin, antaŭ mi venis.“

„Tio estas mensogo!“

Well, do vi nun aŭdu aŭ sentu la verecon.“

Dum tiuj vortoj mi ŝiris la revolveron el lia mano per mia maldekstra kaj donis al li tiel fortan vangobaton per la dekstra, ke li falis surteren ses ĝis ok paŝojn for.

Li eksaltis, elŝiris sian tranĉilon kaj kuregis al mi kiel furioza besto. Mi paratis la tranĉilatakon per la maldekstra mano kaj batis la atakanto per la dekstra pugno surteren, tielke li restis kuŝanta antaŭ miaj piedoj.

„Uf, uf!“ Intŝu-tŝuna vokis mirigite. Per tuta admirado de tiu ĉasbato li forgesis la ĉasta indiana sinteno. Sed jam en la neksta momento estis rimarkebla, ke li pentis tiun admiron.

„Tio reestis Shatterhand!“ diris la surveyor Wheeler.

Mi ne aŭskultis tiujn vortojn, sed atentiĝis pri la kamaradoj de Rattler. Ili estis koleraj, sed neniu kuraĝis ataki min. Ili grumbladis kaj malbenadis, sed tio jam estis ĉio.

„Do serioze pensadu pri Rattler, Mr. Bancroft“, mi postulis de la ĉefinĝeniero.

„Mi faris nenion malbonan al li, sed li ĉiam denove ekmilitas kiam li vidas pacon.

Mi supozas, ke eĉ okaziĝos murdo kaj mortigo en ĉi tendejo. Sendu lin hejmen, kaj se tio ne agrablas al vi, tiukaze iru mi.“

„Hoho, Sir, tiel serioze la afero ja certe ne povas esti!“

„Sed jes, tiel serioze ĝi estas. Jen vi ricevas lian tranĉilon kaj sian revolveron.

Donu tiujn armilojn reen al li, kiam li retrankviliĝos. Se li atakos min kun armilo estonte, mi pafos lin surteren. Vi nomas min greenhorn, sed tamen mi konas la leĝojn de la prerio. Se ajn iu minacas per la tranĉilo aŭ la kuglo, mi rajtas lin mortpafi tuje.“

Tio celis ne nur al Rattler, sed ankaŭ al liaj ,okzidentuloj‘, el kiuj neniu diris vorton. Nun la ĉefo Intŝu-tŝuna turniĝis al la ĉefinĝeniero:

„Mia orelo kaptis, ke vi estas la komandanto inter tiuj ĉi palvizaĝoj. Ĉu estas tiel?“

„Jes.“

„Do mi parolu al vi.“

„Pri kio?“

„Vi estu aŭdonta. Vi staras sur viaj piedoj. Viroj sidu, kiam ili konferencas.“

„Ĉu vi volas esti nia gasto?“

„Ne, tio neeblas. Kiel mi povas esti via gasto, kiam vi troviĝas sur mia tero, en mia arbaro, en mia valo, sur mia prerio? La blankaj viroj sidiĝu. Kiaj palvizaĝoj estas tiuj, kiuj venas tie?“

„Ili apartenas al ni.“

„Do ili kunsidiĝu ĉe ni.“

Sam, Will kaj Dick nun revenis de ilia rajdado. Kiel spertaj okzidentulo ili ne miris pri ĉeesto de indianoj, sed faris zorgantajn mienojn, kiam ili estis informigitaj, kiuj la du estis.

„Kaj kiu estas la tria?“ Sam demandis min.

„Li nomiĝas Klekih-petra. Rattler nomis lin instruisto.“

„Klekih-petra, la instruisto, ĉu? Mi aŭdis ankaŭ pri li, se mi n'eraras. Tio estas tre enigmeca homo, blankulo, kiu jam delonge vivas inter la apaĉoj kaj ŝajnas esti speco de misiisto, kvankam ne pastro. Ĝojas al mi lin vidi. Mi provos konatiĝi kun li kaj ekzameni lian sekretan denton, hihihiih.“

„Se li permesas ekzamenon!“

„Li ja ne mordos mian fingron. Ĉu io alia okaziĝis, dum mi forestis?“

„Jes. Io tre grava.“

„Do ekparolu!“

„Mi faris tion, pri kio vi avertis min hieraŭ.“

„Mi ne scias pri kio vi parolas. Avertis vin pri multo.“

„Grizurso.“

„Kiel – kie, kiiiiio? Do griza urso ĉeestis?“

„Jes, kaj kia!“

„Nu kie? Vi ja nur ŝercas!“

„Ne ideus al mi! Tie malantaŭ la arbedo en la arbaro. Forportis la maljunan virbovon.“

„Ĉu vere? Fulmotondro, ĉu tio okazu ĵus kiam mia persono ne tieas. Ĉu mortis homoj?“

„Unu – Rollins.“

„Kaj vi, ĉu? Kion vi faris? Espere vi teniĝis for, ĉu?“

„Jes. Povas ĝin kredi certe. Mi teniĝis ekzakte tiel for de ĝi, ke ĝi ne povis fari ion al mi, sed ke mi povis puŝi mian tranĉilon inter ĝiajn ripojn kvarfoje.“

„Ĉu vi frenezas? Atakis ĝin per tranĉilo, ĉu?“

„Jes. Ne kunhavis la pafilon.“

„Tipa, vera greenhorn! Ekstre alportis pezan ursmortigilon, kaj kiam venas la urso, li pafas per la tranĉilo anstataŭ per la pafilo! Ĉu oni povas kredi tion vere?

Kiel la afero okaziĝis?“

„Tiel, ke Rattler asertas, ke mi ne mortigis ĝin, sed li.“ Mi rakontis al li, kiel ĉio okaziĝis.

„Vi estas vere nekredeble senpensema ulo!“ Sam vokis. „Neniam antaŭe vidis grizurson kaj ĝin atakas kvazaŭ ĝi estus pudela hundo! Mi vidu al la besto. Venu, Dick kaj Will! Vi ja sciu ankaŭ, kiun stultaĵon tiu greenhorn jam denove faris.“

Li volis iri. Sed ĉar Rattler en tiu momento rekonsciiĝis, li unue turniĝis al li:

„Aŭskultu, Mr. Rattler, mi diru ion al vi! Vi denove komencis kverelon kun mia juna amiko. Se vi riskos tion unu fojon plu, mi prizorgos, ke tio neniam plu povos okazi. Mia pacienco estas je la fino. Memoru tion!“

Li foriĝis kun Stone kaj Parker. Rattler faris koleran mienon kaj ĵetis malamplenajn vidojn al mi. Li diris nenion, sed estis videbla, ke li estis kvazaŭ mino, kiu povis krevi en la neksta momento.

La du indianoj kaj Klekih-petra estis surteriĝinta sur la herbejo. La ĉefinĝeniero sidis vidalvide de ili, sed ili ne jam komencis la interparolon. Ili volis atendi la revenon de Sam pro aŭdi, kiun juĝon li farus. Post mallonga tempo li revenis kaj vokis jam defore:

„Tio estis granda stultaĵo pafi al la grizurso kaj poste fuĝi. Kiam oni volas ĝin venki, oni pli bone pafas tute ne, sed lasas ĝin tranvkile. Tiukaze ĝi faras nenion danĝeran. Tiu Rollins aspektas terure! Kaj kiu volas esti mortiginta la urson?“

„Mi“, vokis Rattler rapide.

„Vi, ĉu? Per kio do?“

„Per mia kuglo.“

Well, tio ĝustas.“

„Mi ĝin pensis!“

„Jes, la urso mortis per kuglo.“

„Do ĝi estas mia posedaĵo. Ĉu vi aŭdis tion, viroj? Sam Hawkens juĝis pro mi!“

Rattler vokis triumfe.

„Jes, pro vi. Via kuglo flugis ekzakte pasinte ĝian kapon kaj deŝiris pecon de la orelo. Kaj per tia eta orelero unu ĉarma grizurĉjo nature tuje mortas, hihihihi. Se estas fakte tiel, ke pluraj viroj pafis, ili do simple ne trafis per timo. Nur unu pafila kuglo iĝis tra la orelo. Krome estas nur videblaj la spuroj de la nedanĝeraj revolveraj kugloj je la okuloj. Sed kvar profundaj tranĉilaj pikoj tieas, du flanke de la koro kaj kvar rekte en. Kiu nu pikis?“

Mi mansegnis.

„Ĉu vi sole?“

„Neniu alia.“

„Do la urso estas posedaĵo via. Ĉar ni estas societo, vi ricevos la felon, la viando estas partigota. Vi ordonu, kiel tio okaziĝu. Tio estas kutimo en la okzidento. Kion vi diras pri tio, Mr. Rattler?“

„La diablo vin prenu!“ Li aŭdigis kelkajn malbenaĵojn plu. Tiam li iris al la ĉaro, sur kiu troviĝis la branda bareleto. Mi vidis, ke li fluigis brandon en glason kaj sciis, ke li nun estos drinkadanta, ĝis li ne povis plu.

La demando, kiu mortpafis la urson, per tio estis klarigita. Nun Bancroft invitis la ĉefon de la apaĉoj elparoli sian peton.

„Ne estas peto, sed ordono, kiun mi volas elparoli“, respondis Intŝu-tŝuna fiere.

„Ni ne ricevas ordonojn“, certigis la ĉefinĝeniero same fiere.

Sur la vizaĝo de la ĉefo aperetiĝis nuanco da ĉagreno. Sed li tuje sin ekregis kaj diris trankvile:

„Mia blanka frato respondu kelkajn demandojn de mi kaj diru la veron dum tio.

Ĉu li havas domon, en kiu li normale loĝas?“

„Jes.“

„Kaj ĝardenon kun ĝi, ĉu?“

„Jes.“

„Se nun la najbaro volus konstrui vojon tra tiu ĝardeno, ĉu mia frato tolerus tion?“

„Ne.“

„La landoj trans malantaŭ la rokaj montoj kaj oriente de la Mississipi estas posedaĵo de la palvizaĝoj. Kion ili dirus, se la indianoj venus kaj intencus konstrui ferajn vojojn tie?“

„Ili forpelus ilin.“

„Mia frato diris la veron. Sed nun venas la palvizaĝoj tien ĉi en tiuj landoj, kiuj estas nia posedaĵo. Ili forkaptas la mustangoj kaj mortigas niajn bubalojn. Ili serĉas ĉe ni oron kaj valorajn ŝtonojn. Kaj nun ili eĉ volas konstrui longan vojon, sur kiu kuru ilia fajra ĉevalo. Sur tiu vojo tiam venos ĉiam pli da palvizaĝoj, kiuj atakos nin kaj forprenos la malmulton, kiun oni lasis al ni. Kion ni diros pri tio?“

Bancroft silentis.

„Ĉu ni do havas malpli rajtojn ol vi? Vi nomiĝas kristanoj kaj daŭre paroladis pri amo. Sed fakte vi volas ŝteli kaj rabi de ni. Ni kontraŭe estu honestaj al vi. Ĉu tio estas amo? Ĉu ne la tuta lando estis posedaĵo de la ruĝaj viroj? Oni ĝin forprenis de ni. Kion ni ricevis por tio? Mizeron, nenion sed mizeron. Vi pelas nin ĉiam kaj ĉiam pli malantaŭen kaj puŝas nin ĉiam pli kuna, tielke ni baldaŭ sufokiĝos. Kial vi faras tion? Per urĝo, ĉar vi ne havas spacon? Ne, nur per avideco, ĉar en viaj landoj ankoraŭ estas sufiĉa spaco por milionoj da homoj. Ĉiu el vi volas posedi propran ŝtaton, tutan landon. La ruĝulo kiel vera posedanto devas havi nenion, sur kiu li povas meti sian kapon pro restado. Ĉu ni ne havas la saman rajton, kiun vi havas por via domo, via ĝardeno? Se ni volus realigi niajn leĝojn, ni mortigu vin ĉiujn. Sed ni nur deziras, ke viaj leĝoj valoriĝu ankaŭ por ni.

Ĉu ili valoras? Ne! Viaj leĝoj havas du vizaĝojn. Vi volas konstrui vojon tie ĉi. Ĉu vi demandis nin pri nia permeso?“

„Mi ne devas demandi.“

„Kial ne? Ĉu tiu estas via lando?“

„Mi kredas, ke jes.“

„Ne, ĝi estas nia posedaĵo. Ĉu vi aĉetis ĝin de ni?“

„Ne.“

„Ĉu ni ĝin donacis al vi?“

„Ne, ne al mi.“

„Kaj ankaŭ al neniu alia. Se vi estas honesta viro, kaj estas sendata tien ĉi pro konstrui vojon por la fajra ĉevalo, vi unue demandu vian komisianton, ĉu li havas la rajton por tio. Sed vi ne faris tion. Mi malpermesas al vi mezuradi tie ĉi plu!“

Tion li diris per emfazo, per kiu oni povis rimarki nudan seriozecon. Mi estis ekmirita de tiu indiano. Intŝu-tŝuna parolis klaran, fluantan anglan.

Lia logiko estas same kiel lia parolo klara kaj pura. Ĉu li eble dankis tiujn bonaĵojn al Klekih-petra, la ,instruisto‘ ?

La ĉefinĝeniero estis en granda embaraso. Se li volis esti honesta, li ne povis respondi preskaŭ nenion al tiuj kulpigoj. Li ja temigis kelkajn argumentojn, sed estis sofistikaĵoj, veronturnaĵoj kaj falsaj konkludaĵoj. Kiam la ĉefo refoje respondis kaj pelis lin plu en la embarason, Mr. Bancroft turniĝis al mi:

Sir, ĉu vi ne aŭdas, pri kio estas parlata tie ĉi? Do ankaŭ partoprenu kaj ankaŭ diru ion!“

„Dankon, Mr. Bancroft. Sed mi estas tie ĉi kiel surveyor, ne kiel advokato. Igu el la afero, kion vi volas. Mi mezuradu, ne paroladu.“

Tiam deklaris Intŝu-tŝuna decidiĝite:

„Ne necesas plu, ke oni paroladas. Mi diris, ke mi ne toleras vian ĉeeston. Mi volas, ke vi jam hodiaŭ foriras de tie ĉi. Decidu, ĉu vi volas obei aŭ ne. Mi nun foriras kun mia filo Winnetou kaj revenos post la tempon, kiun la palvizaĝoj nomas unu horo. Tiam vi respondu al mi. Se vi iros ne, la milita hakilo estos elterigata inter ni kaj vi. Mi estas Intŝu-tŝuna, la ĉefo de ĉiuj apaĉoj. Mi finparolis.

Howgh!“

Howgh estas indiana emfaziga vorto kaj signifas tiom kiel amen, basta, ĝi restas tiel, tiel ĝi okazu kaj ne alie. La ĉefo stariĝis, kaj ankaŭ Winnetou. Ili foriris kaj malrapide paŝis laŭ la valo, ĝis ili malaperis malantaŭ kurbaĵo. Klekih-petra estis restinta sidante. La ĉefinĝeniero turniĝis al li kaj petis lian konsilon.

„Faru kion vi volas, Sir!“ respondis Klekih-petra. „Mi havas tute la saman opinion kiel la ĉefo. Okazas granda, daŭra krimo al la ruĝa raso. Sed kiel blankulo mi ankaŭ scias, ke la indsman defendiĝas vane. Se vi foriras de tie ĉi hodiaŭ, venos morgaŭ aliaj, kiuj finigos vian laboron. Sed mi volas averti vin. La ĉefo seriozas tute.“

„Kien li iris?“

„Li alvenigos niajn ĉevalojn. Ni kaŝigis ilin, kiam ni rimarkis, ke ni estis en la proksimeco de la urso. Oni ne proksimiĝas al kaŝejo de grizurso sur ĉevalo.“

Li ankaŭ stariĝis kaj promenis for. Verŝajne li volis sin forteni de kromaj demandoj. Mi sekvis lin kaj tamen demandis:

Sir, ĉu vi permesas al mi akompani vin? Mi promesas ne diri aŭ fari ion, kio ĝenas vin. Estas nur, ĉar mi volas ekscii pli pri Intŝu-tŝuna kaj Winnetou.“

„Jes, iomete kunvenu, Sir“, li respondis. „Mi reteniĝis de la blankuloj kaj iliaj agadoj, kaj ne plu volis scii nenion pri ili. Sed vi plaĉis al mi. Ni promenadu kune.

Mi kredas, ke vi vere estas la plej prudenta el tiu tuta societo.“

„Mi estas la plej juna kaj tute ne ruza. Kaj mi supozeble neniam ruziĝos. Tial mi verŝajne faras la impreson de sufiĉe bonkora homo.“

„Ne ruza, ĉu? Sed ĉiu ameriko ja estas pli malpli ruza.“

„Mi ne estas ameriko, mi estas germano.“

„Ĉu germano?“ Li levis la kapon. „Tiukaze mi vin salutas, samlandano! Tio ĝi estis ŝajne, kio tiris min al vi. Antaŭ vi staris germano, kiu estiĝis vera apaĉo! Ĉu tio ne ŝajnas stranga al vi?“

„Tute ne. Ekzistas multaj aĵoj inter ĉielo kaj tero, pri kio nia lerneja ŝaĝeco eĉ ne revas.“

Se li eble lasis min kuniri komence nur duone volante, li nun ĝojis, ke li povis libere paroli. Li demandis min detale pri miaj planoj. Mi respondis al li tiel doneme, kiel li ĝin volis. Ni estis kuŝiginta sub arbo neproksima de la tendejo. Mi povis rigardi lian vizaĝon tute.

„Vi estas je la komenco de la bataloj, kies finon mi atingis“, li fine diris. „Sed ne estos malfacila al vi sukcesi vian vojon. Dio estas sur via flanko. Li neniam forlasos vin. Je mi estis alia afero. Mi estis perdinta Dion, kiam mi foriris el la hejmeco.“

Li fari paŭzon kaj vidis al mi ekzamene, tiam li rakontis al mi la historion de sia vivo:

„Mi estis instruisto je pli alta lernejo. Mia plej granda fiero estis vivi kiel libertinulo kaj esti detroniginta Dion. Mi estis bona parolisto kaj eksciigis miajn aŭskultantojn. Ili fidis al mi blinde. Tiam venis la tempo de la revolucio. Kiu ne respektas Dion, al tiu ankaŭ neniu reĝo, neniu estrulo estas sankta. Mi publike aperiĝis kiel la kondukisto de la nekontentuloj. Ili fakte trinkis miajn vortojn de la lipoj, ekkuniĝis en amason kaj ekprenis la armilojn. Multaj el ili ekmortis dum la batalo, multaj ekmortis pli poste malantaŭ karceraj muroj. La revolucio malsukcesis. Mi fuĝis kaj migradis sencele de unu ŝtato al la alia. Fine mi alvenis post senĉesaj erarvojaĝojn al la apaĉoj kaj iĝis ilia instruisto. Mi deziras, ke vi povus konatiĝi kun Winnetou iom plie. Li estas mia plej kara verko. Se li estus la filo de eŭropa estro, li iĝus fama generalo. Sed kiel heredanto de indiana ĉefo li pereos, kiel pereas lia tuta raso. Se mi nur povus sperti la tagon, en kiu li nomiĝas kristano! Li estas mia spirita infano. Mi amas lin pli ol mi mem.“

Li silentis kaj mallevis la kapon. Pasis iom da tempo, ĝis li demandis mallaŭte:

„Kiel ĝi do okazis, ke mi rakontis ĉi ĉion al vi? Mi vidas vin hodiaŭ la unuan fojon kaj certeble neniam vin revidos. Aŭ ĉu ankaŭ estis la ago de Dio, ke ni renkontis hodiaŭ tie ĉi? Vi vidas, la eksa Dineanto nun provas rededuki ĉion al tiu plej alta volo.“

Pripensade vidas al la valo. De tie mi nun vidis veni Intŝu-tŝunan kaj Winnetoun. Ili nun sidis sur ĉevaloj kaj kondukis la beston de Klekih-petra nerajdite kun ili. Ni stariĝis pro iri al la kampejo. Apogante al la ĉaro staris Rattler kun fajroruĝa, ŝvelita vizaĝo kaj fiksrigardis transe al ni. Dum la mallonga tempo li drinkis tiom multe, ke li ŝanceliĝis jen kaj reen. Lia vido estis malica kiel tiu de sovaĝa taŭro. Mi decidis esti atenta pri li.

La ĉefo kaj Winnetou estis iĝinta de la ĉevaloj kaj paŝis al ni. Ni kunstaris en granda cirklo.

„Nu, ĉu miaj blankaj fratoj decidiĝis, ĉu ili volas resti tie ĉi aŭ foriri?“ demandis Intŝu-tŝuna.

La ĉefinĝeniero ŝajnis ekhavinta perigan ideon.

„Eĉ se ni volus foriri, ni tamen restu tie ĉi pro obei la ordonojn, kiujn ni ricevis.

Mi sendos jam hodiaŭ mesaĝiston al Santa Fé kaj demandigos lin. Tiam mi povos respondi al vi.“

Tio vere ne estis malbone pensita. Ĝis la mesaĝisto estos reveninta, ni certe estos finigintaj nian laboron. Sed la ĉefo ne lasis kontentĝi per tio.

„Mi ne atendas tiel longe. Miaj blankaj fratoj diru tuje al mi, kion ili faros.“

Rattler estis plenigita sian glason per brando kaj estis veninta al ni. Mi pensis, ke li celus al mi, sed li nun turniĝis al la du indianoj kaj balbutis:

„Se la indsman:oj drinkas kun mi, ni agos laŭ ilian volon kaj foriros. Alikaze ne.

La knabo komencu. Jen vi havas fajrakvon, Winnetou.“

Li donis al li la glason. Winnetou cedis malantaŭen kun rifuza mansegno.

„Kio, vi ne volas drinki kun mi? Tio estas damna ofendaĵo. Jen vi havas la brandon en la vizaĝon, sakra ruĝhaŭto. Ĝin forlekis, se vi ne volas drinki!“

Antaŭ iu el ni povis ĝin neebligi, li ĵetis la glason kune kun la enhavo en la vizaĝon de la juna apaĉo. Tio estis laŭ indiana kompreneco mortiginda ofendo.

Winnetou bategis la pugnon en la vizaĝo de la ebriulo, tielke li falegis teren.

Rattler pene restariĝis. Mi jam pretiĝis al interveno, sed okazis nenio. Li nur fiksrigardis la junan apaĉon minace kaj tiam reŝancelis malbenante al la ĉaro.

Winnetou sekiĝis kaj faris same kiel sia patro, fiksan, senmovan mienon, kiu ne videbligis, kio okazis en ilia intero.

„Mi demandas la lastan fojon“, diris la ĉefo, „ĉu la palvzaĝoj ankoraŭ hodiaŭ forlasos la valon?“

„Ne estas permesata al ni.“

„Tiukaze ĝin forlasos ni. Ne estas paco inter ni.“

Mi provis kroman peraĵon. Bedaŭrinde ĝi malsukcesas. La tri iris al siaj ĉevaloj.

Tiam estis aŭdebla la voĉo de Rattler de la ĉaro:

„Iĝu for, vi ruĝaj hundoj! Sed la baton en la vizaĝon la knabo tuj rekompensu!“

Dek fojojn pli rapide, ol oni povis ekspekti de li en sia stato li estis preninta pafilon el la ĉaro kaj celis al Winnetou. La juna apaĉo staris en tiu momento libere kaj sen kovron. La kuglo trafu lin, ĉar ĉio okaziĝis tiel rapide, ke neniu movo povus savi lin. Klekih-petra ekvokis timplene:

„For, Winnetou, ek, for!“

Samtempe li eksaltis pro stariĝi savante antaŭ la ruĝhaŭto. La pafo krakis.

Klekih-petra metis, per la forto de la kugleniĝo duone turnigita, sian manon sur la bruston, ŝanceliĝis kelkajn momentojn jen kaj reen kaj tiam falis sur la teron. En tiu momento sed ankaŭ Rattler faligis teren, trafita de mia pugno. Mi estis rapide saltinta al li pro neebligi la pafon, sed venis tro tarde. La du apaĉoj estis dirintaj nenian vorton. Ili surgenuis ĉe ilia amiko kaj ekzamenis lian vundon. Li estis trafite proksime de la koro en la bruston. La sango elspruĉis per forto. Mi kuris al Klekih-petra. Li tenis la okulojn malfermataj. Lia vizaĝo paliĝis kaj malŝvelis per teruriga rapideco.

„Prenu lian kapon sur viaj kruroj“, mi petis Winnetoun. „Se li malfermos la okulojn kaj vidos vin, lia morto estos pli facila.“

Li plenumis tiun peton sen diri unu vorton. Lia vido restis seninterrompe sur la vizaĝo de la mortanto. Klekih-petra levigis malrapide la palpebrojn. Li vidis Winnetou:n kliniĝinte super si. Feliĉa rideto aperis sur liaj reeniĝintaj trajtoj.

„Winnetou, ŝi ja Winnetou – Winnetou, mia filo Winnetou!“ li flustris. Tiam liaj vitreciĝaj okuloj serĉis min. En la germana lingvo li min petis:

„Restu ĉe li – fidela al li – daŭrigi mian verkon!“

Li levigis pete la manon. Mi ĝin tenis kaj promesis:

„Mi ĝin faros!“

Lia vizaĝo formis malklaran esprimon. Li preĝis per ĉiam pli mallaŭta voĉo:

„Jen falas mia folio – deŝirata – ne mallaŭte – facile – estas – la lasta pento – mi ekmortas kiel – kiel mi ĝin – deziris. Dio Sinjoro, pardonu – gracon – gracon! Mi venas – gracon!“

Li kunprenis la manojn. Lia kapo leviĝis malantaŭen. Klekih-petra mortis.

Winnetou kuŝigis la kapon de la mortinto sur la herbejon, malrapide stariĝis kaj demande vidis al sia patro.

„Tie kuŝas la murdinto. Mi batis lin teren“, mi diris. „Li estas via.“

„Fajrakvo!“

Nur tiu mallonga respondo venis el la buŝo de la ĉefo.

„Mi volas esti via amiko, via frato. Mi iros kun vi!“ mi diris mallaŭte.

Li kraĉis en mian vizaĝon kaj kolere diris:

„Fava hundo! Landŝtelisto pro mono! Fiodora kojoto! Ne kuraĝu sekvi nin, tiam frakasos vin Intŝu-tŝuna!“

Se iu alia estus dirinta tion, mi estus respondinta per la pugno. Kial mi ne faris tion? Ĉu mi eble meritis la punbatadon kiel invadinto en fremdan posedaĵon. Mi toleris ĝin, sen esti certa pri la kaŭzoj. Ĉu mi ofertu min denove? Tion mi ne povis fari, malgraŭ la promeso, kiun mi donis al la mortinto.

La blankuloj kunstaris silente kaj atendis, kion la du apaĉoj nun farus. Ili prenis la kadavron kaj metis ĝin sur la ĉevalon kaj fiksligis ĝin. Tiam ili surseliĝis, rektiĝis la malsupreniĝantan Klekih-petran kaj malrapide rajdis for. La du ruĝuloj ne relasis neniun vorton de minaco aŭ venĝo. Ili ankaŭ ne returniĝis al ni unu fojon.

Sed tio estis multe pli leziga, olke ili estus ĵurantaj la plej hororan morton al ni.

„Tio ja esti terura, kaj facile povas teruriĝi pli!“ Sam Hawkens diris. „Tie kuŝas la fiulo, ankoraŭ senkonscie per via bato kaj la brando. Kion ni faras kun li?“

Mi ne respondis, sed metis la selon sur mian ĉevalon kaj forrajdis. Mi estu sole, pro subigi tiun teruran duonan horon almenaŭ ekstere. Je la malfrua vespero mi revenis en la tendejon korpe kaj anime disbatita.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.