La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


WINNETOU I

Aŭtoro: Karl May

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 9: Fulmtranĉilo

La kolero de la kajovajoj afliktis nin. Nia sekuro estis en danĝero. Kiam ni rekuŝiĝis, estis tial decidita, ke ni gardu per hora ŝanĝo ĝis la mateno. La ruĝuloj nature ekkonis tiun singardan rimedon tuje. Memkompreneblis, ke ili malbone akceptis tion kaj kondutis nun eĉ pli neamikece ol antaŭe.

Kiam mateniĝis, nia gardisto nin vekigis. Ni vidis, ke la kajovajoj ankoraŭ serĉis la fuĝintajn ĉefojn, kiujn ili ne kaptis dum la nokto. Finfine ni trovis la spuron kaj ĝin sekvis. Ĝi kondukis al la loko, kie la apaĉoj lasis iliajn ĉevalojn antaŭ la atako.

Intŝu-tŝuna kaj Winnetou estis forrajdintaj kun la ĉevalgardistoj, sed kunprenis neniun el la aliaj ĉevaloj, sed lasis ĉiujn tie. Kiam ni eksciis tion, Sam Hawkens faris sian ruzan mienon kaj demandis min:

„Ĉu vi eble povas pensi, Sir, kial la du ĉefoj faris tion?“

„Jes. Estas tute ne malfacile divenebla.“

„Hoho, Sir! Tia greenhorn kiel vi ja ne imagu esti trovinta ekzakte la ĝustan penson per hazardo. Necesas sperto pro respondi al mia demando.“

„Mi ĝin havas.“

„Ĉu vi? Sperton, ĉu? Mi scivolas de kie ĝi venu! Ĉu vi posedas la afablecon diri tion al mi?“

„Kial ne? Mian sperton mi ĉerpis el libroj.“

„Denove viaj libroj! Eble vi feliĉas unu fojon esti leginta ion, kiu povas utili al vi tie ĉi. Sed tial vi ja ne jam pensu, ke vi elĉerpis la tutan puton de la saĝeco. Mi tuj pruvos al vi, ke vi scias nenion, kaj vere tute nenion. Do, kial la du fuĝintaj ĉefoj kunprenis nur iliajn proprajn ĉevalojn, kaj lasis tiujn de la kaptitoj tie ĉi?“

„Ĵus pro la kaptitoj.“

„Ha! Kial?“

„Ĉar la kaptitaj apaĉoj eble baldaŭ estos bezonantaj iliajn ĉevalojn.“

„Ĉu vi opinias tion? Kion la kaptitoj nu faru kun iliaj ĉevaloj?“

Per liaj demandoj mi tutcerte ne sentis ofendita. Tio ja nur estis lia tipa maniero. Tial mi respondis:

„Povas okazi du aĵoj. Aŭ la du ĉefoj baldaŭ revenos kun pli granda aro pro liberigi la kaptitoj. Kial ili tiukaze unue kunprenu la ĉevalojn kaj poste realportu ilin? Aŭ la kajovajoj ne atendos la alvenon de la apaĉoj kaj foriĝos de tie ĉi kun iliaj kaptitoj. Tiukaze la situacio de la apaĉoj estos plifaciligata, ĉar ili povas rajdi. Ilia transporto estas multe malpli komplika. Esperindas, ke ili estos forkondukataj kaj eble povas esti liberigotaj sur la vojo. Se ili sede ne havus ĉevalojn kaj iru surpiede, la kajovajoj eble havos la ideon eviti la malfacilan kaj enuigan transporton, perke ili mortigos ilin jam tie ĉi.“

„Hm! Tio vere ne estas tiel stulte pensita, kiel oni ĝin povis ekspekti laŭ via vizaĝo. Sed vi forgesis trian eblecon. Fakte eblas, ke la kajovajoj mortigos la kaptitajn sen pensi ion pri la ĉevaloj.“

„Ne, tio ne eblas.“

„Ĉu ne? Sir, kiel vi povas ekhavi la ideon deklari ion neebla, kion Sam Hawkens pensas ebla?“

„Ĉar tiu Sam Hawkens ŝajne forgesis, ke ankaŭ mi ĉeestas.“

„Ha, vi ĉeestas, ĉu? Ĉu tio veras? Vi do supozas vian altestimatan ĉeeston esti tute elstara aŭ eĉ mondgrava okaziĝo?“

„Ne. Mi nur volis diri, ke la kaptataj ne estos mortigata, kiam mi ankoraŭ ĉeestos kaj povas movi fingron por ili.“

„Ĉu vere? Kia grava ulo vi ja estas, hihihihi! La kajovajoj havas la forton de ducent viroj, kaj vi, la greenhorn, volas malhelpi al ili dum ili faras, kio plaĉas al ili, ĉu!“

„Mi ja esperas ne stari sole.“

„Ĉu ne? Pri kiu vi volas fidi krome?“

„Pri vi, Sam, kaj ankaŭ pri Dick Stone kaj Will Parker. Mi estas tute certa, ke vi ne permesos amasmurdon.“

„Nu! Do fidon vi ankoraŭ havas pri ni! Mi treege dankas al vi pro tio, ĉar vere estas bona aĵo havi la fidon de tia viro. Fakte mi pensas iom fiere pri tio, se mi n'eraras.“

„Sam, mi parolas serioze kaj ne havas la intencon ŝerci pri tiu afero. Se prias tiom multajn homvivojn, la ŝercado ĉesu!“

Li briletis moke al mi per siaj okuletoj.

„Fulmotondro! Do tio vere seriozas al vi, ĉu? Nu, tiukaze mi faru tute alian mienon dum tio. Sed kion vi pensas, kiel tio ĉio okazos, Sir? Ni ne povas fidi pri la aliaj. Do ni estas nur kvar personoj, kiuj volas eventuale venki ducent kajovajojn.

Ĉu vi opinias, ke tiu povus havi bonan finon?“

„Mi ne demandas pri la fino. Mi ne povas toleri, ke okazas tia murdado.“

„Kvankam ĝi okazos, sed kun la diferenco, ke vi kune estos neigota. Aŭ ĉu vi volas fidi pri via nova nomo Old Shatterhand? Ĉu vi opinias, ke vi povas terenbati ducent ruĝaj militistoj per viaj pugnoj?“

„Stultaĵo! Mi ne elektis tiun nomon mem kaj scias ekzakte, ke ni kvar ne povas venki la ducent. Ruzaĵo ofte pli bonas.“

„Ĉu? Certe vi legis ankaŭ tion, ĉu?“

„Jes.“

„Prave! Kaj kia terure saĝa ulo vi estiĝis per tio. Mi vere ŝate volas vin vidi ruza.

Kian vizaĝon vi do ĉirkaŭe farus dum tio? Mi diras al vi, ke nenio estas farebla tie ĉi malgraŭ ĉia ruzeco. La ruĝuloj faros, kion ili volas kaj tute ne zorgos pri ĉu ni faras minacajn aŭ ruzajn mienojn dum tio.“

„Bone! Mi vidas, ke mi ne povas fidi pri vi, kaj do agos sole, se oni devigas min.“

„Pro Dio, ne faru stultaĵojn, Sir! Vi ne faru ion tute sole, sed faru, kion faros ni.

Mi ja tute ne volis diri, ke mi ne volas zorgi pri la apaĉoj, sed neniam estis mia maniero intenci disrompi dikajn murojn per la kapo. La muroj ĉiam estas pli solidaj ol la kapoj.“

„Kaj mi same malpli volis diri, ke mi volas fari nefareblaĵojn. Intertempe ni ja ne scias, kion la kajovajoj volas fari kun iliaj kaptitoj, do ni ne bezonas peniĝi per afliktoj. Sed se ni estos iam devigata agi, ja troveblos solvo.“

„Eble. Sed singardema viro ne fidu pri tio. Kio troveblos tute ne estas mia afero.

Ni pensu pri tute certa demando, kaj tiu estas: kion ni faros, se la apaĉoj estu mortigataj?“

„Ni ne permesos tion!“ mi diris.

„Tio estas malplena parolaĉo! Ne permesi! Esprimu pli klare!“

„Ni protestos kontraŭ tio.“

„Tio ne sukcesos.“

„Tiukaze mi devigos la ĉefon agi laŭ mia volo.“

„Kiel vi volas fari tion?“

„Mi metos mian tranĉilon sur lian bruston, se ne estos alia ebleco.“

„Kaj mortpikos lin, ĉu?“

„Se li ne obeos al mi, jes.“

„Diablo, kia rabia homo vi estas!“ li vokis terurigite. „Tio vere ekspekteblas pri vi!“

„Mi certigas vin, ke mi faros tion!“

„Tio estas– tio estas–“ li eksilentis. Lia unua terurigita kaj tiam afliktita mieno iom post iom haviĝis alian esprimon. Finfine li pluis: „Tiu ideo tute ne aĉas. Meti la tranĉilon sur la bruston de la ĉefo boneble en tiu kazo estas la sola ŝanco devigi lin fari, kion ni volas. Vere ĝustas, ke eĉ greenhorn foje povas havi bonan tiel nomatan etan ideon. Tiun ni memorigu.“

Li volis pluparoli, sed venis Bancroft kaj postulis, ke mi komencu labori. La inĝeniero pravis. Ni ne perdu unu horon, se ni ankoraŭ volis pretigi nian mezuradon, antaŭ alvenis Intŝu-tŝuna kaj Winetou kun iliaj militistoj.

Ni estis okupataj intense ĝis la tagmezo. Tiam Sam Hawkens venis al mi kaj diris:

„Mi bedaŭrinde devas ĝeni vin, Sir. La kajovajoj ŝajnas plani ion pri iliaj kaptitoj.“

„Ĉu ion? Tio tre neklaras. Ĉu vi do ne scias, kion ekzakte?“

„Mi povas ĝin supozi, se mi neraras. Ili volas lasi ilin ekmorti je la torturfosto.“

„Kiam? Ĉu post kelka tempo aŭ baldaŭ?“

„Kompreneble baldaŭ. Alikaze mi ne estus veninta al vi nun. Ili faris pretigaĵojn, el kiuj mi konkludas, ke la apaĉoj estu torturotaj, tre baldaŭ.“

„Ni neebligu tion! Kie estas la ĉefo?“

„Ĉe siaj militistoj.“

„Ni logu lin for de ili. Ĉu vi bonvolu fari tion, Sam?“

„Jes, sed kiel mi ĝin faru?“

Mi ĉirkaŭrigardis esplore. La kajovajoj estis sekvintaj niajn mezuradojn kaj restiĝis je la rando de eta preria arbaro. Rattler kaj siaj anoj estis ĉe ili, kaj Sam Hawkens ĝis nun estis ĉirkaŭirinta en ilia proksimo, pro rigardi ilin. Parker kaj Stone sidis proksime al mi. Inter la ruĝuloj kaj mi estis arbedaĵo, kiu tre bone taŭgis al miaj intencoj. Li barigis la travidon de la kajovajo al ni.

Mi respondis la demandon de Sam:

„Simple rakontu al li, ke mi diru ion al li, sed ne povus interrompi mian laboron. Tiel li certe venos.“

„Mi esperas tion. Sed kio, se li kunvnigas kelkajn indsman:ojn?“

„Pri ili okupiĝu vi kaj Stone kaj Parker. Pri li mem okupiĝos mi. Prettenu kelkajn rimenojn, proke ni povos fiksligi ilin. La afero okaziĝu rapide kaj laŭeble mallaŭte.“

Well, mi ne scias, ĉu estas la ĝusta ago, kiun vi planas. Sed ĉar mi ne havas pli bonan ideon, ni agu laŭ via volo. Ni riskas niajn vivojn, sed ĉar mi ne jam sentas emon ekmorti, mi pensas, ke ni iĝus el la afero, kvankam eble kun kelkaj lezoj, se ĝi estu, hihihihi!“

Sam foriĝis. Miaj sinjoroj kolegoj laboris malproksime de mi, sed ne povis aŭdi nian interparolon. Ankaŭ eĉ ne ideis al mi sciigi ilin, kion mi volis fari. Mi certis, ke ili estus provintaj eviti kion mi planis. Ilia vivo plie valoris al ili ol tiu de ĉiuj kaptintaj apaĉoj.

Mi sciis, kion mi volis riski. Ĉu mi rajtis kunŝiri Dick Stone:on kaj Will Parker:on en la danĝeron, senke mi estis antaŭe avertinta ilin? Ne. Do mi demandis ilin, ĉu mi lasu ilin el la afero.

„Ni ja vere protestu, Sir!“ Stone respondis indigne. „Ĉu vi pensas, ke ni estas fiuloj, kiuj ne helpas al amiko, kiu troviĝas en danĝero? Kion vi planas, estas vera, brava okzidentula petolaĵo, en kiu ni partoprenos per plena plezuro. Ĉu ne, olda Will?“

„Jes“, Parker certigis. „Mi ja volas vidi, ĉu ni kvar estas la ĝustaj uloj pro defii la forton de ducent indsmanoj. Mi jam ĝojas nun, kiam mi imagas, kiel ili alkuros kriante, sed tamen deviginte ne ataki nin!“

Trankvile mi plulaboris kaj ne videtis malantaŭ mian ŝultron, ĝis Stone post kelka tempo vokis al mi:

„Pretiĝu, Sir, ili venas!“

Nun mi turniĝis. Sam venis kun Tangua. Bedaŭrinde krom estis tri ruĝuloj kun li.

„Ĉiu el ni unu viron“, mi diris. „Mi okupiĝos pri la ĉefo. Ekprenu ilin je la gorĝo, pro ili ne povos ekkrii, kaj dece atendu, ĝis mi ekagos. Ne komencu antaŭ tio!“

Mi malrapide iris renkonte al Tangua. Stone kaj Parker min sekvis. Kiam ni renkontis, ni staris tiel, ke la aliaj kajovajoj ne povis vidi nin per la menciita arbedaĵo. La ĉefo faris tute ne ĉarman mienon kaj diris malamikece:

„La palvizaĝo, kiu estas nomata Old Shatterhand, min venigis. Ĉu vi forgesis, ke mi estas la ĉefo de la kajovajoj?“

„Ne, mi scias, ke vi estas tiu“, mi respondis.

„Tiukaze vi devis veni al mi, anstataŭ mi al vi. Sed ĉar mi scias, ke vi troviĝas en tiu ĉi lando nur mallonge kaj ankoraŭ lernu esti ĝentila, mi pretas pardoni tiun misaĵon de li. Kion vi diru al mi? parolu mallonge, ĉar mi ne havas tempon!“

„Kion vi faru tiel urĝe?“

„Ni volas hurligi la apaĉajn hundojn.“

„Kiam?“

„Nun.“

„Kial jam nun? Mi pensis, ke vi volas kunpreni la kaptintojn en vian vigvamejon, pro lasi ilin ekmorti tie en la ĉeesto de viaj squaw:oj kaj infanoj.“

„Ni ĝin volis. Sed ili estus malutilaj al ni dum nia militado. Tial ili jam hodiaŭ perdu iliajn vivojn.“

„Mi petas vin ne fari tion.“

„Vi ne rajtas peti“, li ekkriis al mi.

„Ĉu vi ne volas paroli same ĝentile al mi kiel mi al vi? Mi nur elparolis peton. Se mi havus la intencon ordoni al vi, vi eble havus kaŭzon estiĝi kruda.“

„Mi volas aŭdi nenion de vi, nek ordonon, nek peton. Neniu palvizaĝo povas ŝanĝi ion de mia decido.“

„Sed eble jes! Ĉu vi havas la rajton mortigi la kaptintojn? Mi ne volas aŭdi vian respondon, ĉar mi ĝin konas, kaj ne disputos kun vi pri ĝi. Sed estas diferenco mortigi homon rapide kaj sendolore, aŭ malrapide torturi lin ĝismorte. Ni ne akceptos, ke tio okazas dum nia ĉeesto.“

Li rektiĝis pli alten kaj respondis malestime:

„Ne akceptos, ĉu? Laŭ via supozo, kiu vi estas? Kompare al mi vi estas kiel bufo, kiu volas obstini kontraŭ la urso de la roka montaro. La kaptintoj estas mia posedaĵo. Mi agos pri ili, kion mi volas.“

„Ili iĝis viaj kaptintoj nur per nia helpo. Tial ni havas la egalan rajton pri ili kiel vi. Ni deziras, ke ili restas vivantaj.“

„Deziru, kion vi volas, blanka hundo. Mi ridas pri viaj vortoj!“

Li kraĉis antaŭ miajn piedojn kaj volis turniĝi, tiam mia pugno trafis lin tiel, ke li falis teren. Sed li havis stabilan kranion, ne estis tute senkonsciigita, kaj tuje volis restariĝi. Tial mi kliniĝu malsupren al li pro doni kroman baton al li, kaj unu momento ne povis atenti pri la aliaj. Kiam mi estis donita la duan baton al li kaj rerektiĝis, mi vidis Sam Hawkens:on genui sur ruĝulon, kiun li fiksprenis je la gorĝo. Stone kaj Parker venkis la duan. La tria forkuris laŭte vokante.

Mi ekhelpis al Sam. Kiam ni estis fiksligintaj sian kajovajon, ankaŭ Dick kaj Will estis pretaj pri ilia viktimoj.

„Tio ne estis saĝa de vi“, mi diris. „Kial vi lasis la trian forkuri?“

„Ĉar mi atakis la saman viron, al kiu celis ankaŭ Stone“, Parker ripetis. „Per tio ni perdis du sekundojn, sed tio estis sufiĉe da tempo por la tria fiulo foriĝi.“

„Ne damaĝas“, Sam Hawkens konsolis. „Tio nur havos la konsekvenco, ke la danco komencos iom pli frue. Ni ne kverelu pri tio. La ruĝuloj estos tie ĉi post du aŭ tri minutoj. Ni zorgu, ke ni havos liberan spacon inter ni kaj ili!“

Ni enkatenigis la ĉefon. La surveyor:oj estis rigardantaj ektimiĝite. La ĉefinĝeniero venis al ni kure kaj kriis teruriĝite: „Kion vi faras tie, homoj! Kion la indianoj faris al vi? Nun ni ĉiuj pereos.“

„Tio verece okazos, Sir, se vi ne tuje batalos je nia flanko. Alvoku viajn anojn kaj venu al ni! Ni savos vin.“

„Vi, ĉu savos nin? Tio ja estas–“

„Silentu!“ la malgrandulo interrompis lian parolon. „Ni scias tute ekzakte, kion ni volas. Vi pereos, se vi ne stariĝas je nia flanko.“

Ni levis la tri katenitajn indianojn kaj portis ilin kelkajn paŝojn sur la ebenan prerion, kie ni metis ilin sur la teron. Bancroft estis sekvinta nin kun la tri surveyor:oj. Ni elektis tiun lokon, ĉar ni estis pli savaj sur la libera areo ol en alia, kiun ni povas ne plene superrigardi.

„Kiu parolu kun la ruĝuloj, kiam ili venos? Eble ĉu mi?“ mi demandis.

„Ne, Sir“, Sam respondis, „mi faros tion, ĉar vi ne jam komprenas la duonindianan lingvomikson tute bone. Sed helpu al mi en la ĝusta momento kaj agu, kvazaŭ vi volus mortpiki la ĉefon.“

Li apenaŭ finparolis, kiam ni ekaŭdis la kolerkriadon de la kajovajoj. Unu momenton poste ni vidis ilin aperi ĉe la menciita arbedaĵo, kiu estis nia ŝirmaĵo.

Sed ĉar unu volis esti pli rapida ol la alia, ili ne estis kuniĝa aro, sed longa vico el unuopaj kurantoj. Estis utila al ni, ĉar kuniĝita aro ne estus same facile ŝtopebla.

Sam iris renkonte al ili kaj segnis al ili per la brako ekstari. Mi aŭdis, ke li vokis ion al ili, sed ne komprenis ĝin. Ĝi ne havis tuje la intencitan efikon, sed kiam li estis ripetinta sian vokon kelkajn fojojn, mi vidis, ke la antaŭaj kajovajoj ekstaris.

Ankaŭ la sekvintaj ruĝuloj ĉesis kuri. Mi diris al Stone kaj Parker, ke ili rektigu la ĉefon, kaj minacante svingegis mian tranĉilon antaŭ li. La ruĝuloj elpuŝis laŭtan krion.

Sam parolis plu al ili. Tiam ni vidis, ke subĉefo de la kajovajoj disiĝis el la aro kaj paŝis al ni kune kun Sam malrapide kaj dignoplene.

Kiam ili estis atingintaj nin, Sam montris al niaj tri kaptitoj kaj diris:

„Vi vidas, ke vi aŭdis la veron de mi. Ili estas sub nia forto.“

La subĉefo furioze vidis al siaj samtribanoj kaj respondis:

„Tiuj du katenitaj ruĝaj militistoj ankoraŭ vivas. Sed la ĉefo ŝajnas morti!“

„Li ne mortas. La pugno de Old Shatterhand bategis lin teren, kaj li perdis la konscion. Sed ĝi revenos. Atendu tion, kaj sidiĝu ĉe ni. Kiam la ĉefo estos regajninta la konscion kaj repovos paroli, ni interkonsilos kun li. Se tuje, kiam unu el la kajovajoj rektas sian armilon kontraŭ ni, la tranĉilo de Old Shatterhand iĝos en la koron de Tangua. Certu pri tio.“

„Kial vi volas agi kontraŭ ni, kvankam ni estas viaj amikoj!“

„Amikoj, ĉu? Vi ja eĉ ne kredas mem, kion vi diris!“

„Mi kredas. Ĉu ni ne fumis la pipon de la paco kun vi?“

„Jes, sed pri tiu paco oni ne povas fidi.“

„Kial?“

„Ĉu estas kutimo de la kajovajoj ofendi iliajn amikojn kaj fratojn?“

„Ne.“

„Nu, via ĉefo ofendis Old Shatterhand:on, do ni ne rigardu vin kiel fratoj. Sed li ekmoviĝas!“

Tangua, kiun Stone kaj Parker remetis sur la teron, malfermis la okulojn kaj vidis al unu post la alia, kvazaŭ li unue divenu, kiu okazis. Tiam la konscio ŝajnis tute reveni en lin.

„Uf, uf! Old Shatterhand batis min teren. Kiu katenis min?“ li vokis kolere.

„Mi“, respondis mi.

„Oni metu de mi la rimenojn. Mi ordonas!“

„Antaŭ kelkaj momentoj vi ne volis aŭdi mian peton. Nun mi ne obeas vian ordonon. Vi ne havas la rajton ordoni al ni!“

Liaj okuloj direktiĝis al mi kun furioza vido.

„Silentu, aŭ mi frakasos vin!“ li grumblis.

„La silentado estus pli saĝa de vi ol de mi. Vi estis ofendinta min kaj vi estis batita teren pro tio. Old Shatterhand ne akceptas, ke oni nomas lin bufo kaj blanka hundo sen reago. Se vi ne iĝas pli ĝentila, eĉ pli malbonaj aĵoj povos okazi al vi.“

„Mi postulas esti liberigata! Se vi ne obeas al mi, miaj militistoj foriĝos vin de la supraĵo de la tero!“

„Vi parolas kiel viro sen kapo. La unua, kiu estus forigota, estas vi. Tie staras viaj anoj. Se nur unu el ili levas la piedojn, pro proksimiĝi sen permeso, la klingo de mia tranĉilo iĝis en vian koron. Howgh!“

Mi metis la pinto de la tranĉilon sur lian bruston. Li devis kompreni, ke li estis sub nia forto, kaj certe ne plu dubis, ke mi realigos mian minacon. Li silentadis kelkan tempon kaj vidis al ni per furioze jen kaj reen iĝantaj okuloj. Tiam li klopodis regi sian koleron.

„Kion vi volas de mi?“ li demandis rimarkeble pli trankvile.

„Nenion pli multon ol tion, pri kiu mi petis vin antaŭ kelkaj minutoj. La apaĉoj ne ekmortu sur la torturfosto.“

„Do vi postulas, ke ili estas mortigota tute ne?“

„Agu pri ili pli poste, kion vi volas. Kiel longe ni estas tie ĉi, tiel longe nenio okazu al ili.“

Refoje li pripensegis silenante. Malgraŭ la militfarbo sur lia vizaĝo oni vidis, ke li tremis per kolero, malamo kaj malica ĝojo. Mi estis ekspektinta, ke la disputa interparolo inter ni daŭriĝu pli longe. Tial mi miris, kiam li diris nun:

„Okaziĝos laŭ via deziro. Mi eĉ akceptos iom pli, se vi ankaŭ akceptos la proponon, kiun mi faros al vi.“

„Kiu propono tio estas?“

„Vi ne pensu, ke mi timiĝu antaŭ via tranĉilo. Vi tute ne intencas mortpiki min.

Se vi farus tion, vi estus disŝirota de miaj militistoj malmultajn minutojn poste. Eĉ se vi bravas, ducent kajovajojn vi ne povas venki. Tamen la apaĉaj hundoj ne mortu sur la torturfosto. Mi eĉ promesas al vi, ke ni mortigos ilin tute ne, se vi akceptas batali pri vivo aŭ morto.“

„Kun kiu?“

„Kun unu el miaj militistoj, kiun mi elektos.“

„Kiu armilo?“

„Nur la tranĉilo. Se li mortpikos vin, ankaŭ la apaĉoj ekmortu. Sed se vi mortpikos lin, ili ne ekmortu kaj eĉ estu liberigotaj.“

Mi povis esti certa, ke li dum tio havis ian kaŝitan penson. Verŝajne li supozis, ke mi estis la plej danĝera el la ĉeestantaj blankuloj kaj volis sendanĝerigi min.

Kompreneblis per si mem, ke li tutcerte elektos majstron de la tranĉilskermado.

Malgraŭ mi respondis, sen longe pripensadi:

„Mi konsentas. Ni akordiĝos pri la kondiĉoj kaj fumos la pipon de ĵuro pri tio.

Tiam komencu la batalo.“

„Kion vi faru!“ Sam Hawkens vokis. „Mi neniamaniere povas toleri, ke vi faras la stultaĵon akcepti tiun batalon, Sir!“

„Ne estas stultaĵo, Sam.“

„La plej granda kiu eblas. Je juĝa kaj honesta batalo la ŝancoj estu egalaj. Sed tio ne estas la kazo tie ĉi. Ĉu vi jam iam batalis per la tranĉilo pri vivo aŭ morto?“

„Ne.“

„Nu do! Vi verŝajne havos kontraŭulon, kiu estas majstro de la punardo. Pensu pri la konsekvencoj! Se vi estos mortpikata, la apaĉoj ankaŭ ekmortos. Sed se via kontraŭulo estos mortpikata, kiu ekmortos tiukaze? Neniu homo escepte de li!“

„Sed la apaĉoj venkos iliajn vivojn kaj eĉ la liberon.“

„Ĉu vi vere kredas tion?“

„Jes, ĉar tio estos certigata per la kalumeto. Tio valoros kiel ĵuro.“

„La diablo fidu pri ĵuro, kiu estas dirata kun cent kaŝaj kontraŭpensoj! Eĉ se ĝi estu serioza, vi estas greenhorn kaj–“

„Ĉesu vian greenhorn:adon, Sam!“ mi interrompis lian parolon. „Vi ja sufiĉe ofte spertis, ke tiu greenhorn tute konscias, pri kio li faras.“

Li tamen kontraŭparolis pli longan tempon. Ankaŭ Dick Stone kaj Will Parker konsilis al mi, ne agi tiel. Sed mi restis fidela al mia decido.

„Bone, pro mi do kuru kun via obstimema kapo tra dek aŭ dudek muroj!“ fine Sam vokis ĉagrenigite. „Mi tute ne kontraŭas plu. Sed mi garde atentos, ke ĉio okazos egalrajte dum la batalo. Veon al tiu, kiu volas trompi vin aŭ nin! Mi pafos lin per mia Liddy en la aeron, ke li restas disbatita je mil pecoj en la nuboj, se mi n'eraras!“

Nun estis interkonsentigitaj la kondiĉoj. Sur senherba loko en la proksimo estu fosetota ok (8) en la sablon. Ĉiu el la du kontraŭuloj stariĝu en unu de la du cirkloj, kiun li dum la batalo ne devis forlasi. Kompato ne estu. Unu el ambaŭ ekmortu, sed la familianoj de la mortigota ne rajtu venĝiĝi al la venkonto. La kromaj kondiĉoj jam estis interkonsentigitaj.

Kiam ni finparolis, la ĉefo estis senkatenata. Mi fumis la kalumeton kun li.

Poste ni liberigis ankaŭ la du aliajn katenitojn. La kvar kajovajoj iris al iliaj kunuloj, pro raporti al ili pri la estonta spektaklo.

La ĉefinĝeniero kaj la aliaj surveyor:oj riproĉis al mi. Mi ne atentis pri tio.

Ankaŭ Sam, Dick kaj Will ne konsentis je mia decido, sed almenaŭ ili lasis min trankvila. Hawkens diris aflikigite:

„Vi povis fari pli bonajn aĵojn ol akcepti tiun diablaĵon, Sir! Mi ĉiam diris kaj ĝin diras nun denove: vi estas facilanima homo, tre facilanima homo! Kio nu estos la avantaĝo, se vi estas mortpikota, ĉu? Do klarigu tion al mi!“

„La avantaĝo, ĉu? Mi mortos, nenio plu.“

„Ĉu nenio plu? Do ne eĉ ŝercaĉu! La morto estas ĉio, kio povas okazi al iu. Se iu mortas, nenio plu povas okazi al li.“

„Sed jes!“

„Ĉu jes? Kio, ekzemple?“

„Oni povas esti enterigata.“

„Tenu la bekon, kara Sir! Se vi scias fari nenion escepte de krom ĉia ofendo eĉ ĉagreni min, mi deziras, ke mi estus malŝparinta mian simpation al pli digna homo.“

„Ĉu vi vere sentas ofendigita, Sam?“

„Nature mi sentas. Do ne demandu tiel stulte! Ja preskaŭ certas, ke vi estas neigota, komplete neigota. Kion utilan mi tiam faru en mia aĝo en tiu mondo? He, kion mi faru? Mi havu greenhorn:on, kun kiu mi povas intertempe disputi. Kun kiu mi tiam disputu, kiam vi estos mortpikita?“

„Tute facile, vi disputu kun alia greenhorn.“

„Tio pli facile direblas ol fareblas. Tian kompletan kaj neplibonigeblan greenhorn:on kiel vi mi neniam denove trovos mian tutan postan vivon. Sed mi diras al vi, Sir, se io okazos al vi, la ruĝuloj memoru min por ĉiam! Kiel furioza berbero mi kuros mezen inter ili kaj–“

„Berserko, berserko vi volis diri, kara Sam“, mi interrompis lian parolon.

„Tute egalas al mi, ĉu mi tiam estos furioza berserko aŭ berbero. Mi simple ne povas toleri, ke vi estu mortpikota. Kaj kio estas pri via konscienco? Mi scias, ke vi havas bonan koron kaj ne ŝate mortigas homon. Vi ja ne havas la kaŝan intencon indulgi pri la kontraŭulo, kun kiu vi batalu, ĉu?“

„Hm, hm!“

„Hm, hm, ĉu? Ĉesu vian hm-hm:adon! Vi batalos pri vivo aŭ morto, Sir!“

„Kio, se mi nur lezos lin?“

„Tio ne eblas, laŭ la kondiĉoj.“

„Mi volis diri: kio, se mi lezos lin tiel, ke li ne povas batali plu?“

„Same neeblas. Tiukaze vi ne estos la venkanto kaj devus komenci novan batalon kun alia kontraŭulo. Vi ja aŭdis, ke la venkota mortu. Se vi volas iĝi brava okzidentulo, via tranĉilo estos ankoraŭ gustonta multajn pecojn da homa karno.

Memoru, ke tiuj kajovajoj estas ĉiuj rabemaj fiuloj, ke ili kulpas pri ĉio, kio okazas nun, ĉar ili volis ŝteli la ĉevalojn de la apaĉoj.“

„Se ĝi trankviligas vin, estu konvikata, ke mi ne indulgos. Same ja ne ekideos al li ne kompati pri mi.“

„Bone! Tiu estos vorto, kion mi supozas validi. Kvazaŭ mi sentas, kvazaŭ mia filo estu kondukata al la buĉejo. Pli ŝate mi volus batali anstataŭ vi. Ĉu vi ne emas transdoni tiun taskon al mi, Sir?“

„Ne, pli kara Sam. Unue estas pli bone, se ekmortas greenhorn kiel mi ol tia brava okzidentulo kiel vi, kaj due–“

„Tenu la bekon! Ne gravas, se ekmortas mi maljuna ulo. Sed se ekmortas tia juna–“

„Sed tenu la bekon nun vi!“ mi interrompis. „Due estus nur senhonore kaj malkuraĝe de mi, se mi cedus kaj lasus alian batali anstataŭ mi. Krome la ĉefo ne akceptos tion, ĉar li ja celis rekte al mi.“

„Ja estas ekzakte tio, kion mi ne komprenas! Li celas al vi, ĵus al vi. Mi esperas, ke lia kanoto naĝos en direkton, al kiu li ne direktiĝas ĝin. Atentu, ili venas!“

La indianoj nun venis malrapide marŝante. Ili opis malpli ol ducent, ĉar kelkaj el ili estis restintaj ĉe la kaptitaj apaĉoj kiel gardistoj. Tangua kondutis ilin preter ni ĝis la loko, kiun ni elektis. La kajovajoj stariĝis formante trikvaronan cirklon. La kvaran kvaronon plenumis ni blankuloj. Tiam la ĉefo mansegnis. El la aro de la ruĝuloj paŝis militisto kun vere heroulaj korpoformoj kaj demetis ĉiujn siajn armilojn, escepte de la tranĉilo. Poste li nudigis la supran duonon de sia korpo.

Kiu vidis liajn malkovritajn muskolojn, sentu aflikton kaj timon pri mi. La ĉefo kondutis lin en la mezon kaj anoncis per voĉo, kiu sonis plena per venkcerteco:

„Jen staras Metan-akva, la plej forta militisto de la kajovajoj, kies tranĉilo venkas ĉiun malamikon. Oni nomas lin Fulmtranĉilo, ĉar la kontraŭulo falegas sur la teron per lia tranĉilo kiel batita de la fulmo. Li batalos kun Old Shatterhand, la palvizaĝo.“

„Heavens!“ Sam flustris al mi. „Tiu estas vera Goljato! Aŭskultu, kara Sir, vi estas pereanta!“

Pshaw!“

„Ne iluziadu ion! Estas nur unu maniero venki tian ulon. Ne permesu longan bataladon, sed zorgu tre baldaŭan finon, alie li lacigas vin kaj neigos vin des pli certe. Kio pri via pulso?“

Li prenis mian manartikon kaj nombris. Tiam li pluis:

„Dank’ al Dio, ne pli ol sesdek batoj, do tute normale. Ĉu vi do ne estas ekscigita? Vi ne havas timon, ĉu?“

„Tiuj ja trous! Ekscito kaj timo en situacio, kie la vivo dependas de trankvila koro kaj vido! Ni ja vidos, ĉu la ulo vere nevenkeblas.“

Dum tiuj vortoj mi estis nudiginta mian superan korpon. Tio ne estis unu el la kondiĉoj, sed ne aperu la dubo, ke mia vestaĵo servu kiel savilo kontraŭ la tranĉilo de la kontraŭulo. La ursmortigilon kaj la revolveron mi donis al Sam. Tiam mi paŝis en la mezon de la cirklo. La koro de la bona Sam bategis. Mi sentis neniun timon.

Nun estis fosetita sufiĉe granda oko en la sablon. Tiam la ĉefo ordonis al ni stariĝi sur niajn poziciojn. Fulmtranĉilo esploris min malestimante kaj diris laŭte:

„La korpo de tiu malforta palvizaĝo tremas per timo. Ĉu li riskos iri en la segnon en la sablo?“

Li apenaŭ diris tiujn vortojn, kiam mi stariĝis en la sudan cirklon de la oko. Mi havis gravan kaŭzon por tio. Fakte mi tial havis la sunon malantaŭ mi, dum li estis blindetigata per ĝi.

„Li vere riskas!“ Fulmtranĉilo mokis. „Mia tranĉilo lin formanĝos. La Granda Spirito donas lin en mian manon. Li forprenis lian prudenton.“

Inter la indianoj tiuj parolaĵaj antaŭludoj kutimas. Mi estus supozita esti malkuraĝa, se mi estus silentinta. Tial mi respondis:

„Vi batalas per la buŝo. Sed mi staras tie ĉi kun la tranĉilo. Stariĝu en la cirklon, se vi ne timas!“

Li stariĝas per unu salto en la alian cirklon de la oko kaj kriis kolere:

„Ĉu timi? Ĉu Metan-akva timu? Ĉu vi aŭdis tion, militistoj de la kajovajoj? Mi forprenos la vivon de tiu blanka hundo per la unua piko!“

„La unua piko mia neigos vian vivon. Nun silentu! Vi ne estu nomata Fulmtranĉilo, sed Grandbuŝo.“

„Tiu malodora kojoto aŭdacas ofendi min! La vulturoj manĝu liajn internaĵojn!“

Tiu minaco estis malkaŝaĵo, eĉ stultaĵo de li. Ĝi malkovris al mi, kiel li volis uzi sian tranĉilon. Miajn internaĵojn! Do verŝajne ne pikon en la koron, sed bato de malsupre supren, pro distranĉi mian ventron.

Ni staris tiel proksime al la alia, ke oni nur bezonis kliniĝi iomete pro atingi la kontraŭulon per la tranĉilo. Li fiksrigardis min en la okulojn. Li dekstra brako malstreĉe pendis. Li tenis la tranĉilon tiel, ke la tenilfino estis je la etfingro, kaj ke la klingo eksteriĝis inter la dika kaj montra fingro. Do li vere volis fari baton de malsupre supren, ĉar kiu batas de supre malsupren tenas la tranĉilon inverse, tiel ke la tenilfino estas je la dikfingro, kaj ke la klingo iĝis el la pugno je la etfingro.

La direkton de lia atako min konis. Nun ankoraŭ gravis la momento. Tiun malkovru al mi liaj okuloj. Mi konis la tipan, fulmecan tremeton, kiu rimarkeblas en ĉiuj tiaj kazoj. Mi mallevis la palpebrojn, pro igi lin pli memcerta, sed rigardis lin des pli atenta tra la okulharoj.

„Ekpiku, hundo!“ Fulmtranĉilo postulis.

„Ĉesu parolaĉi kaj agu, vi ruĝa knabo!“ mi respondis.

Tio estis ofendo, kiun sekvu aŭ kolera respondo aŭ la atako. La dua okazis.

Fulmeca ekvastetiĝo de lia pupilo ĝin anoncis al mi. En la sekvinta momento li forte elpuŝis la dekstran brakon kun la tranĉilo antaŭen kaj ŝiris ĝin supren, pro distranĉi mian ventron. Se mi estus ekspektinta de supre malsupren, mi nun estus pereanta. Sed tiel mi paratis lian atakon, perke mi pensrapide batis mian klingon malsupren kaj distranĉis lian antaŭbrakon.

„Hundo, fava!“ li vokegis, retiris la brakon kaj lasis la tranĉilon fali per ekteruro kaj doloro.

„Ne parolu, sed batalu!“ mi respondis kaj levigis mian brakon. Tiam mia klingo iĝis en lia koro laŭlonge. Mi tuje retiris ĝin. La piko trafis tiel bone, ke forta sangostrio elŝprucis. La grandulo ŝanceliĝis nur unufoje jen kaj reen, volis krii sed nur kapablis suspiran ĝemeton kaj tiam falis sur la teron.

La indianoj komencis koleran hojladon. Nur unu el ili ne ekvokis, Tangua. Li alvenis, hokiĝis super mia kontraŭulo, palpumis la randoj de la piklezaĵo, restariĝis kaj rigardis min per vido, kiun mi longe ne povis forgesi. En ĝi estis miksaĵo el kolero, teruro, timo, admiro kaj agnosko. Tiam li volis foriĝi senvorte.

„Ĉu vi vidas, ke mi ankoraŭ staras en la cirklo?“ mi diris. „Metan-akva forlasis sian cirklon kaj nun kuŝas ekster la limaĵo. Kiu venkis?“

„Vi!“ li ŝuŝis kolere kaj foriris. Post kvin aŭ ses paŝoj li revenis kaj kraĉospiris al mi: „Vi estas blanka filo de la malica spirito. Nia medicinisto prenu la sorĉon for de vi. Tiam vi donu vian vivon al ni!“

„Via medicinisto faru, kion li volas. Sed vi nun plenumu vian promeson.“

„Kiun promeson?“ li moke demandis.

„Ke la apaĉoj ne ekmortos.“

„Ni ne mortigos ilin. Mi ĝin promesis kaj ĝin plenumos.“

„Kaj ili estos liberaj, ĉu?“

„Jes, ili regajnu la liberecon. Kion diras Tangua, tio okazos.“

„Tiukaze mi nun iros kun miaj amikoj pro senkatenigi la kaptintojn.“

„Tion mi faros mem, kiam la momento ĝustos.“

„Ĝi ĝustas, ĉar mi venkis.“

„Ĉu ni interkonsentiĝis pri la tempo?“

„Ili ne estis speciale menciita, sed ja komprenas per si mem, ke–“

„Silentu!“ li tondrumis al mi. „La tempon decidos mi! Ni ne mortigos la apaĉajn hundojn. Sed kiel ni povas eviti, ke ili ne ekmortos, kiam ili ricevos nek manĝaĵon nek akvon? Ne estas kulpo mia, kiam ili mortos per malsato kaj soifo, antaŭ mi povas liberigi ilin?“

„Fiulaĉo!“ mi diris en lian vizaĝon.

„Hundo, parolu nur unu vorton plu, kaj–“

Li volis finigi sian minacon, sed interrompiĝis meze en la parolado kaj vidis ektimigite en mian vizaĝon, kies mieno ŝajne tute ne plaĉis al li. Mi pluigis sian interrompitan paroladon:

„– mia pugno batos vin teren, vi insidema mensogisto!“

Li rapide faris kelkajn paŝojn reen, ekprenis sian tranĉilon kaj minacis:

„Via pugno ne fojon plu proksimiĝos al Tangua. Mi tuje terenpikos vin.“

„Fulmtranĉilo diris la samon. Nun li kuŝas tie. Kaj la samo okazos al vi. Kio okazu al la apaĉoj, pri tio mi interkonsilos kun miaj blankaj fratoj. Se vi malrektigas nur unu haron de ili, vi kaj viaj anoj estos neigataj. Vi scias, ke ni kapablas ekblovegi vin ĉiujn en la aeron.“

Maljam post tiuj vortoj mi forlasis la limon de la batalejo kaj iris al Sam. Per la vekriado de la ruĝuloj li ne povis aŭdi, kiu estis diskutata inter mi kaj la ĉefo. La malgrandulo kuris renkonte al mi, prenis min per ambaŭ manoj kaj vokis per hela plezuro:

„Bonvenon, bonvenon, Sir! Vi revenas el la regno de la morto, en kiu vi jam ŝajnis restiginta ĉiame. Homo, amiko, junulo kaj greenhorn, kia kreaĵo vi estas!

Neniam estis vidinta bubalojn kaj mortpafos la plej fortajn el la aro! Neniam estis vidinta grizurson kaj mortpikas ĝin, kvazaŭ li mortpikus pomon! Neniam estis vidinta mustangon kaj kaptas mian novan Mary:n! Kaj nun stariĝas antaŭ la plej fortan kaj plej faman ruĝan tranĉilulon kaj trafas meze en lian koron, senke li mem ne perdas unu sangeron! Dick kaj Will, venu tien ĉi kaj rigardu tiun strangan surveyor:on! Kio nur iĝos el li?“

„Submajstro“, ridetis Stone.

„Submajstro, ĉu? Kion vi volas diri per tio?“

„Li denove pruvis, ke li ne plu estas greenhorn kaj lernanto. Ni nomu lin submajstro. Li tiel rajtas iĝi majstro pli poste.“

„Neniun greenhorn plu, ĉu? Se vi foje volas eĉ diri ion, almenaŭ ne elpuŝu nematurajn vakciniojn! Tiu ulo estas greenhorn, tute kaj plene, alikaze li ne estus riskinta batali kun tiu grandega indiano. Facilanimaj homoj ja ĉiam havas la plej grandan feliĉon, kaj la plej stultaj kamparistoj ĉiam ricevas la plej grandajn terpomojn. Tiel ĝi estas pri li: stulta, facilanima, greenhorn. Ke li ankoraŭ vivas, li ŝuldas nur al sia stulteco, se mi n'eraras. Kiam ĝi komencis, mia koro preskaŭ ekĉesis bati. Mi apenaŭ ne povis spiri, ĉiuj miaj pensoj okupiĝis pri la testamento de tiu greenhorn. Unu bato, unu puŝo, kaj la ruĝulo ekkuŝis sur la tero! Nun ni atingis, kion ni volis: la vivon kaj la liberon de la kaptitaj apaĉoj!“

„Pri tio vi eraras“, mi respondis, sen esti kolera pri lia parolado.

„Mi eraras, ĉu? – Kial?“

„Kiam Tangua faris sian promeson, li samtempe planis trompi nin.“

„Mi ja antaŭsciis, ke li havus kaŝajn intencojn! Sed kion li diris al vi?“

Mi ripetis la vortojn de Tangua. Pri tio Sam ekkoleris, ke li tuje iris al Tangua pro postuli klarigon. Mi uzis la etan paŭzon pro surmeti miajn vestaĵojn kaj repreni miajn armilojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.