La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


WINNETOU I

Aŭtoro: Karl May

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 13: La Fino de Rattler

Kiam ni atingis la pueblon, mi vidis, kiel ega ŝtonkonstruaĵo ĝi estis.

Laŭ la eskaloj ni plialtiĝis ĝis la tria etaĝo, kie troviĝis la plej bonaj ĉambroj de la pueblo. Tie loĝis Intŝu-tŝuna kun siaj du gefiloj, kaj tie estis donitaj ĉambroj ankaŭ al ni.

Mia loĝejo estis granda. Ĝi ja havis neniujn fenestrojn, kaj estis lumigita nur tra la pordo, sed tiu porda malfermaĵo estis tiel vasta kaj alta, ke ne mankis heleco. La ĉambro malplenis, sed Nŝo-tŝi aranĝis ĝin al mi per felaĵoj, kovriloj kaj iloj tiel bone, ke mi povus senti tre komforta. Hawkens, Stone kaj Parker kune ricevis similan ĉambron.

Kiam mia „gastoĉambro“ estis tiel preta, ke mi povis eniri en ĝi, „Bela Tago“ alportis belege skulptitan pacopipon kaj ankaŭ tabakon. Ŝi plenigis ĝin al mi mem kaj fumigis la tabakon. Kiam mi estis farinta la unuajn enspirojn, ŝi diris:

„Tiun kalumenton sendis al vi Intŝu-tŝuna, mia patro. Li mem alportis la argilon de ĝi el la sanktaj ŝtonejoj, kaj mi skulptis la tabakingon el ĝi. Ĝi ne jam estis en la buŝo de ia ajn homo. Ni petas vin preni ĝin de ni kiel via posedaĵo kaj pensi pri ni, ajn kiam vi fumos ĝin.“

„Via boneco estas granda“, mi respondis. „Preskaŭ ĝi hontigas min, ĉar mi ne povas respondi per samvalora donaco.“

„Vi jam donacis al ni tiom multe, ke ni ne povas sufiĉe danki al vi, tio estas la vivon de Intŝu-tŝuna kaj Winnetou, mia frato. Pro tio niaj koroj ĉiam simpatios al vi. Vi estu nia frato, se vi permesas, ke ni rigardas vin kiel nia frato.“

„Mi dankas al vi. Per tiu oferto mia plej granda deziro estas plenumita. Intŝutŝuna estas fama ĉefo kaj militisto, kaj Winnetou estis en mia koro jam de la unua momento. Estas granda honoro al mi esti nomata la frato de tiaj viroj. Mi nur volus, ke ankaŭ miaj kunuloj ricevas la saman honorigon.“

„Se ili volas, ili estos rigardataj kiel naskitaj apaĉoj.“

„Ni dankas al vi pro tio. Do vi mem skultpis tiun tabakingon el la sankta argilo, ĉu? Kiel lertaj viaj manoj estas!“

Ŝi ruĝiĝis per tiu laŭdo.

„Mi scias, ke la virinoj kaj filinoj de la palvizaĝoj estas eĉ multe pli artspertaj kaj lertaj ol ni. Mi nun alportos ion kroman al vi.“

Ŝi iris kaj alportis miajn revolverojn, mian tranĉilon, ĉiun municion kaj la aliajn aĵojn, kiuj ne estis troviĝintaj en miaj poŝoj. Mi dankis, rimarkis, ke nun ne mankis plu, kaj demandis:

„Ĉu ankaŭ miaj kunuloj rehavos ĉion, kio estis deprenita de ili?“

„Jes, ĉion. Ili havas ĝin jam nun, ĉar dum mi servadas vin nun, Intŝu-tŝuna zorgas pri ili.“

„Kaj ĉu niaj ĉevaloj?“

„Ili ankaŭ estas tie ĉi. Vi rerajdos vian, kaj ankaŭ Hawkens rehavos sian Maryn.“

„Ĉu vi konas la nomon de lia mulo?“

„Jes, ankaŭ la nomon de lia malnova pafilio, kiun li nomas Liddy. Mi ofte parolis kun li. Li estas tre sprita viro, sed tamen brava ĉasisto.“

„Jes, li estas, kaj eĉ fidela, oferiĝema kunulo, kiun oni devas ŝati. Sed mi volas demandi vin ion. Ĉu vi diros al mi la veron?“

„Nŝo-tŝi ne mensogas“, ŝi respondis fiere.

„Viaj militistoj deprenis ĉion de la kajovajoj, kion ili kunportis, ĉu?“

„Jes.“

„Ankaŭ de miaj tri kameradoj, ĉu?“

„Jes.“

„Kial ne ankaŭ de mi? Oni ne tuŝis la enhavon de miaj poŝoj.“

„Ĉar Winnetou, mia frato, tion ordonis.“

„Ĉu vi scias, kial li tion ordonis?“

„Ĉar li simpatiis pri vi.“

„Kvankam li pensis, ke mi estis lia malamiko?“

„Jes. Vi ĵus diris, ke li estis en via korpo ekde la unua momento. La sama kazo ankaŭ okazis al li pri vi. Tre dolorigis lin, devi supozi vin esti malamiko, kaj ne nur malamiko–“

Ŝi ekĉesis, ĉar ŝi volis diri ion, kio certe ofendu min laŭ ŝia opinio.

„Parolu plu!“ mi petis.

„Ne.“

„Tiukaze mi pluis anstataŭ vi. Supozi min esti lia malamiko, tio ne povis dolorigi lin, ĉar oni ankaŭ povas estimi malamikon. Sed li kredis, ke mi estus mensogisto, trompema kaj intrigema homo. Ĉu tio ĝustas?“

„Vi ĝin diris.“

„Esperinde li nun komprenas, ke li eraris. Kaj unu demandon plu: kion vi faras kun Rattler, la murdinto de Klekih-petra?“

„Li estas ĵus fiksligata al la torturfosto.“

„Kio? Ĉu nun? Kaj oni ne diras tion al mi, ĉu? Kial oni silentis al mi pri tio?“

„Winnetou ĝin volis tiel.“

„Jes, sed kial?“

„Li kredas, ke viaj okuloj ne volas vidi tion, kaj viaj oreloj ne aŭdi.“

„Verŝajne li eĉ ne eraris pri tio. Kie la torturado okazas?“

„Malsupre, apud la rivero, kie vi ankaŭ estis. Intŝu-tŝuna forkondukis vin, ĉar vi ne ĉeestu.“

„Sed mi volas ĉeesti! Kiujn penojn oni elektis por li?“

„Ĉiujn, kiujn oni kutime faras al kaptitoj. Rattler estas la plej malica palvizaĝo, kiun la apaĉoj iam ajn kaptis. Li mortigis nian blankan patron, kiun ni estimis kaj amis, sen kaŭzo. Tial li ne nur ekmortu per kelkaj penoj, kiel ĝi estas tradicio je aliaj kaptitoj, sed oni donos al li ĉiujn torturojn, kiujn ni konas, unu post la alia.“

„Tio ne estu! Tio estas kruela!“

„Li ĝin meritas!“

„Ĉu vi povas ĉeesti, ĝin rigardi?“

„Jes.“

„Vi, knabino!“

Ŝiaj longaj okulharoj malleviĝis. Ŝi direktigis la vidon al la tero kelkan tempon, relevigis ĝin, vidis preskaŭ riproĉe en la okulojn kaj respondis: „Ĉu vi miras pri tio?“

„Jes. Virino ne estu povanta vidi tion.“

„Ĉu tio estas kutimo ĉe vi?“

„Jes.“

„Vi eraras.“

„Ĉu vi volas aserti la malon?“

„Jes.“

„Tiokaze vi konu niajn virinojn kaj knabinojn pli bone ol mi!“

„Eble vi ne konas ilin! Kiam viaj krimuloj staras antaŭ la juĝisto, aliaj homoj rajtas ĉeesti. Ĉu tio ĝustas?“

„Jes.“

„Mi aŭdis, ke kutime ĉeestas pli da aŭskultantinoj ol aŭskultantoj. Ĉu virino ne rajtas esti tie? Kaj kiam ĉe vi murdisto estas mortigata, ĉu tiam neniuj blankaj squaw:oj ĉeestas?“

„Ĝi iam estis tiel.“

„Ĉu estas nun malpermesata al ili?“

„Jes.“

„Kaj ankaŭ al la viroj, ĉu?“

„Jes.“

„Do estas malpermesata al ĉiuj! Se estus permesata al ili, ankaŭ la squaw:oj ĉeestus. Ho, la virinoj de la palvizaĝoj ne estas tiel mimozaj, kiel vi pensas. Ili povas elteni la penojn tre bone, la penojn, kiuj sentas aliaj, bestoj aŭ homoj. Mi ne estis ĉe vi, sed Klekih-petra rakontis tion al ni. Ankaŭ Winnetou venis en la grandajn urbojn de la oriento, kaj kiam li estis reveninta, mi raportis al mi ĉion, kion li vidis.“

„Kion li raportis al vi?“

„Ĉu viaj squaw:oj ne kunsidas milope, kiam ĉevaloj estas mortrajdataj dum vetkuradoj? Ĉu ne ĉeestas squaw:oj, kiam boksistoj interbatis ĝissange? Mi estas juna, sensperta knabino kaj estas pensita de vi esti unu el la sovaĝuloj, sed mi povus diri al vi multajn aĵojn plu, kiujn viaj mildanimaj squaw:oj faras, senke ili sentas la hororon, kiun sentus min.“

Mi konis la junan belan indianinon kiel mildanima, kvieta virino, nun ŝi staris antaŭ mi kun brilantaj okuloj kaj ardaj vangoj, la vivanta bildo de venĝodiino, kiu ne konas kompaton. Ĉu mi rajtis juĝi pri ŝi? Ĉu ŝi malpravis?

„Mi nun iras kaj rigardos, kiel la murdinto de Klekih-petra ricevas sian punon“, diris Nŝo-tŝi finige.

„Nu bone“, mi diris. „Sed mi kuniras.“

„Pli bone restu tie ĉi!“ ŝi petis, denove parolante per tuta alia sono. „Intŝu-tŝuna kaj Winnetou ne ŝatus, se vi kunvenus.“

„Ĉu ili ĉagreniĝos pri mi?“

„Ne. Ili ne deziras ĝin, sed ankaŭ ne malpermesos ĝin al vi. Vi estas nia frato.“

„Tiukaze mi kuniros. Ili pardonos min.“

Kiam mi elpaŝis kun ŝi sur la platformon, Sam Hawkens staris tie. Li fumis sian malnovan, mallongan savanpipon, ĉar ankaŭ li ricevis tabakon.

„Ankaŭ estas alia afero, Sir“, li diris ridete. „Estis ĝis antaŭ mallonge kaptitoj kaj nun estas noblaj sinjoroj. Tio estas diferenco. Kiel vi fartas per la novaj cirkonstancoj?“

„Dankon, bone“, mi respondis.

„Ankaŭ mi bonege. La ĉefo mem regalis nin. Ja bonegas, se mi n'eraras!“

„For, reiris al la rivero.“

„Ĉu vi scias, kio tie okazas nun?“

„Mi povas elpensi. Karesa adiaŭado de la karaj kajovajoj.“

„Tio malpli. Rattler estas torturota.“

„Rattler estas torturota, ĉu? Kaj oni kondukis nin tiel! Mi ĉeestu! Venu, Sir! Ni iru malsupren rapide.“

„Ne tiel haste! Ĉu vi povas rigardi tian spektaĵon, senke la hororo vin forpelis?“

„Ĉu hororo? Kia greenhorn vi ja estas, Sir! Kiam vi estos troviĝinta pli longe en la okzidento vi ne plu pensu pri hororon. Tiu ulo meritas la morton kaj estas mortigota en indiana maniero. Estas ĉio!“

„Sed estas krueleco.“

Pshaw! Ne parolu pri krueleco je tiu ĉi subjekto! Li ĉiel mortu. Aŭ ĉu vi eĉ ne konsentas pri tio?“

„Nu sed jes. Sed ili ĝin faru mallonge! Li estas homo!“

„Ulo, kiu mortpafas alian, kiu tute ne faris ion al li, ne plu estas homo. Krome li estis ebria kiel besto.“

„Ja estas kaŭzo de pli mildigo! Li ne plu sciis, kion li faris.“

„Ne lasu min ridi pri vi! Kiu drinkadas tiel sensence, ke li atakas sian kunhomon, estu punata duoble. Mi ne sentas la plej etan kompaton pri tiu Rattler.

Nu, pripensu, kiel li traktis vin!“

„Mi pensas pri tio, sed mi estas kristano kaj ne indiano. Mi provos ĉion ebligi al li rapidan ekmorton por li.“

„Tion lasu, Sir! Unue li ne meritas ĝin, kaj due ĉiu via klopodo estos vana.

Klekih-petra estis la instruisto, la spirita patro de la tribo. Lia morto estas neanstataŭigebla perdo al la apaĉoj. La murdo okazis sen ajn ia kaŭzo. Per tiuj kaŭzoj ĝi estos neebla pensigi la ruĝulojn pri mildigo de la puno.“

„Sed tamen mi provos!“

„Sed vane!“

„Tiukaze mi pafos kuglon en la koron de Rattler.“

„Pro finigi liajn penojn, ĉu? Tion je la graco de Dio lasu! Vi estus igonta la tutan tribon via malamiko per tio. Estas la bona rajto de la apaĉoj difini la manieron de la puno. Se vi rabos tiun rajton de ili, la juna amikeco tuje estos finigata. Do, ĉu vi kuniras?“

„Jes.“

„Bone. Sed ne ekideu pri fari stultaĵojn. Mi vokos Dick:on kaj Will:on.“

Li malaperis en la eniron de sia loĝejo kaj baldaŭ revenis kun siaj kunuloj. Ni malaltiĝis per la eskaliloj. Nŝo-tŝi estis antaŭirinta. Kiam ni venis en la flankan valon de la Rio Pecos, ni ne plu vidis la kajovajojn. Ili estis forrajdinta kun ilia lezita ĉefo. Intŝu-tŝuna estis tiel prudenta sendi esploristojn post ili, ĉar eblis ekidei al ili reveni nerimarkote pro venĝiĝi.

Nia bovĉaro ankoraŭ estis sur la loko sur la rivera bordo. Kiam ni venis, la apaĉoj staris en vasta cirklo ĉirkaŭ la ĉaro. En la mezo de la cirklo staris la du ĉefoj kun kelkaj militistoj. Nŝo-tŝi estis ĉe ili kaj interparolis kun Winnetou. Kvankam ŝi estis la filino de ĉefo, ŝi ne rajtis enmiksiĝi en la aferojn de la viroj. Se ŝi nun tamen ne troviĝis inter la virinoj, certe ne estis iu negravaĵo, kion ŝi diru al sia frato. Kiam ŝi vidis nin veni, ŝi atentigis lin pri ni kaj tiam foriĝis al la squaw:oj.

Do ŝajnis, ke ŝi interparolis kun li pri ni.

Winnetou iris tra la cirklaĵo de siaj militistoj, venis renktonte al ni kaj diris serioze:

„Kial miaj blankaj fratoj ne restis en la pueblo? Ĉu ili ne ŝatas la loĝejojn, en kiujn ili estis kondukitaj?“

„Ili plaĉas al ni. Ni dankas al nia ruĝa frato pro lia prizorgado. Ni revenis, ĉar ni aŭdis, ke Rattler nun ekmortu. Ĉu estas tiel?“

„Jes.“

„Sed mi ne vidas lin!“

„Li kuŝas en la ĉaro ĉe la kadavro de la murdito.“

„Kiun mortigon li suferu?“

„La mortigon torturan.“

„Ĉu tio estis decidita difinite? Mia religio postulas al mi peti pro Rattler.“

„Ĉu via religio? Ĉu ĝi ne estis ankaŭ la lia?“

„Jes.“

„Ĉu li agis laŭ ĝiaj leĝoj?“

„Bedaŭrinde ne.“

„Via kaj lia religio malpermesas la murdon. Li tamen murdis, do la leĝoj de via religio ne efikigendas al li.“

„Mi ne agu laŭ la fiagoj, kiuj Rattler faris. Mi plenumu mian devon, sen demandi pri la pensmanieroj kaj la agoj de aliaj homoj. Mi petas vin mortigi tiun viron en rapida maniero!“

„Kio estis decidita, tio farendas!“

„Ĉu nepre?“

„Jes.“

„Do ekzistas neniu rimedo plenumi mian deziron, ĉu?“

Li vidis serioze kaj pripense al la tero. Tiam li respondis:

„Ekzistas unu. Antaŭ mi ĝin diras al mia blanka frato, mi petu lin, pli bone ne insisti pri ĝi. Ĝi povus endanĝerigi mian blankan fraton inter niaj militistoj.

„Mi ne komprenas tion.“

„Ili ne povus estimi vin tiel, kiel mi ĝin deziras pro vi.“

„Do tiu rimedo estas supozata kiel senhonora kaj malestimenda, ĉu?“

„Laŭ la kompreno de la ruĝa viro, jes.“

„Ĝin diru al mi!“

„Vi alvoku nian dankemecon.“

„Mi komprenas! Sed tion neniu viro faras, ĉu?“

„Ne. Ni ŝuldas nian vivon al vi. Se vi volus memorigi tion, vi devigus Intŝutŝunan kaj min agi laŭ via deziro.“

„Kiel tio realiĝos?“

„Ni devis fari denovan interkonsilon kaj paroli tiel pro vi, ke niaj militistoj agnosku la dankon, pri kiu vi insistas. Sed tiukaze ĉiu, kion vi faris, estus senvalora. Ĉu tiu Rattler meritas tian oferaĵon?“

„Certe ne!“

„Mia frato aŭdas, ke mi parolas kun li malkaŝe. Mi scias, kiuj pensoj kaj sentoj loĝas en lia koro. Sed miaj militistoj ne povas kompreni tiajn sentojn. Homo, kiu postulas dankon, estas malestimota de ili. Ĉu Old Shatterhand hodiaŭ devu foriri de ni, ĉar miaj militistoj kraĉos sur la teron antaŭ li?“

Iĝis malfacila respondi al tio. Mia prudento kaj mia fiero kontraŭis. Winnetou povis resenti tiun malharmonion.

„Mi interparolos kun Intŝu-tŝuna, mia patro“, li diris „Mia frato atendu tie ĉi!“

Li foriris.

„Ne faru stultaĵojn, Sir!“ Sam petis. „Vi tute ne scias, kio tio signifos.“

„Ne povas esti multsignifa.“

„Sed jes! Estas vera: la ruĝulo malestimas ĉiun, kiu malkaŝe postulas dankon de li. Li ja certe faros, kion oni volis, sed poste li ne volas scii ion pri tiu homo. Fakte ni jam hodiaŭ estus foriĝantaj kaj havus la malamikajn kajovajojn antaŭ ni. Kio signifas tio, mi ja ne klarigu.“

Inĉu-cuna kaj Winnetou interparolis kelkan tempon. Poste ili venis al ni.

La ĉefo komencis:

„Se Klekih-petra ne estis klariganta tiom multan al ni pri via religio, mi supozus vin esti viro, kun kiu paroladi estas malglorigo. Sed tiel mi komprenas vian deziron. Sed miaj militistoj ne komprenos tion kaj malestimos vin.“

„Estas ne nur mi, sed ankaŭ Klekih-petra, pri kiu vi parolas.“

„Kial pri li?“

„Li havis la saman religion, kiu nun petigas min, kaj li mortis kun tiu kredo. Lia religio postulis al li pardoni siajn malamikojn. Se li ankoraŭ vivus, li certe ne tolerus, ke sia murdinto ekmortos en tiu maniero.“

„Ĉu vi vere kredas tion?“

„Jes, mi certas pri tio.“

Li malrapide skuis la kapon.

„Kiaj homoj tiuj kristanoj ja estas! Aŭ ili estas tiel malbonaj, ke oni ne povas kompreni ilian malbonecon. Aŭ ili estas bonaj, kaj tiam ilia boneco estas tiel granda, ke oni same ne povas kompreni ilian bonecon!“

Li interŝanĝis kelkajn vidojn kun Winnetou. Ili komprenis unu la alian. Ili interparolis nur per la okuloj. Tiam Intŝu-tŝuna returniĝis al mi.

„Ĉu tiu murdisto ankaŭ estis malamiko via?“

„Jes.“

„Ĉu vi pardonis lin?“

„Jes.“

„Tiukaze aŭskultu, kion mi diros al vi! Ni vidos, ĉu nur eta restaĵo de boneco loĝas en li. Se tio estas la kazo, mi provos plenumigi vian deziron, senke vi estos endanĝeriganta. Sidiĝu tien ĉi kaj atendu. Kiam mi segnos al vi, vi venu al Rattler kaj postulu de vi, ke li petu vian pardonon. Se li faras tion, li ekmortu rapide.“

„Ĉu mi rajtas diri tion al li?“

„Jes.“

Intŝu-tŝuna reiĝis kun Winnnetou en la cirklaĵon. Ni sidiĝis sur la loko, kie ni estis starinta.

„Tion mi ne pensis ebla“, Sam diris, „ke la ĉefo respektas vian deziron. Li tre verŝajne ŝatas vin.“

„Eble. Sed mi kredas, ke ekzistas krome alia kaŭzo! Estas la influo de Klekihpetra, kiu eĉ gravas post lia morto. Mi scivolemas, kio okazas nun.“

„Ni ĝin vidos. Nur atentu!“

Nun la kovrilo estis deigata de la ĉaro. Ni vidis, ke oni deprenis longan, valizan aĵon, sur kiu estis fiksligita homo.

„Estas la ĉerko“, diris Sam Hawkens. „Kunmetita el brule malplenigitaj arbopezegoj kaj kovrita per malsekaj feloj. Kiam la ledo sekiĝas, ĝi kuniĝas, kaj la ĉerko estas tiel fermita aerdense.“

Ne for de la loko, kie la flankvalo iĝis al la Rio Pecos, staris roko, sur kiu estis kunmetita malferma kvarangulo el grandaj ŝtonoj. Flanke de ĝi kuŝis krome multaj ŝtonoj, kiujn oni surstokis tie. Al tiu ŝtona kvarangulo la ĉerko kun la fiksligita viro sur ĝi nun estis portanta. Tiu homo estis Rattler.

„Ĉu vi scias, kial oni amasigis la ŝtonojn tie?“ Sam demandis.

„Mi povas ĝin pensi. Oni volas konstrui la tombon el ili.“

„Ĝuste! Duoblan tombon.“

„Ankaŭ por Rattler, ĉu?“

„Jes. La murdisto estas enterigata kune kun sia viktimo. Tute ne malbona ideo!“

„Hororige! Esti vivante fiksligata al ĉerko de la murdito kaj scii dum tio, ke tio estas ankaŭ la propra lasta restejo!“

„Mi preskaŭ pensas, ke vi eĉ bedaŭras tiun homon! Ke vi petis pro li, mi povas kompreni, sed kiel oni povas senti kompaton pri li, tion mi komprenas vere ne.“

Nun la ĉerko estis levita tiel, ke Rattler estis starigita sur siajn piedojn. Oni fiksligis ambaŭ, la ĉerkon kaj la homon per dikaj rimenoj al la ŝtonmuro. La ruĝuloj, viroj, virinoj kaj infanoj proksimiĝis kaj stariĝis duoncirkle ĉirkaŭ ĝi. Tieis profunda, ekspektoplena silento. Winnetou kaj Intŝu-tŝuna staris flanke de la ĉerko, unu dekstre, la alia maldesktre. Nun la ĉefo eklaŭtigis sian voĉon:

„La militistoj de la apaĉoj ĉi tie kunvenis pro juĝado, ĉar la popolo de la apaĉo suferas grandan mankon, kiun la kulpulo pagu per sia vivo.“

Intŝu-tŝuna pluparolis. Li paroladis en la bildoriĉa maniero de la indianoj pri Klekih-petra, lia karaktero kaj liaj agoj, kaj tiam rakontis detale, kiel okazis la murdo. Li raportis pri la kapto de Rattler kaj fine sciigis, ke la murdinto nun estu torturata kaj poste enterigota kune kun la mortulo, fiksligata sur la ĉerko. Tiam li vidis al mi kaj donis al mi la atenditan segnon.

Ni stariĝis kaj iris en la mezon de la cirklaĵo. Antaŭe mi ne povis klare vidi la kondamniton pro la distanco. Nun mi staris antaŭ li kaj sentis profundan kompaton pri Rattler, kvankam mi havis neniun kaŭzon al tio.

La sur la piedan finiĝon starigita ĉerko estis pli ol duoble homvasta kaj pli ol du metrojn longa. Ĝi aspektis, kvazaŭ oni desegis egan pezon de dika arbotrunko, kaj kovris ĝin per ledo. Rattler estis fiksigita sur tiun kuŝante sur la dorso. Liaj brakoj estis igitaj malantaŭen, kaj liaj piedoj disen. Oni povis vidi, ke li ne devis suferi nek malsaton nek soifon. Ŝtopilo estis en lia buŝo. Li do ne povis paroli ĝis nun.

Ankaŭ lia kapo estis fiksigita tiel, ke li ne povis movi ĝin. Kiam mi venis, Intŝutŝuna prenis la ŝtopilon el lia buŝo kaj diris al mi:

„Mia blanka frato volis paroli kun tiu murdisto. Ĝi okazu!“

Rattler vidis, ke mi estis libera. Do mi amikigis kun la indianoj, tion li povis ekkoni. Tial mi kredis, ke li petus min efikigi pli mildan punon de la indianoj. Sed anstataŭ li ekparolis kolere al mi, ĵus kiam la ŝtopilo estis elprenita:

„Kion vi volas de mi? Foriĝu! Ne farendas io al ni du!“

„Vi aŭdis, ke vi estis kondamnita al morto, Mr. Rattler“, mi respondis trankvile.

„Tio ne estas ŝanĝebla. Vi ekmortu ĉiukaze. Sed mi volas, ke vi – “

„For, hundo, for!“ li ĉesigis min, dum kio li volis kraĉi al mi, sed ne trafis min, ĉar li ne povis movi la kapon.

„Do ekmorti vi devas ĉiukaze“, mi pludiris senkonfuze, „sed en kiu maniero, tio dependas de vi. Vi estu torturota ĝismorte. Tio signifas, ke oni turmentos vin longe, eble nur hodiaŭ, eble eĉ morgaŭ la tutan tagon. Tio estas hororiga. Intŝutŝuna sin tial deklaris bonvola per mia peto, lasi vin ekmorti rapide, kiam vi plenumos unu kondiĉon, kiun li dependigis de tio.“

Mi atendis momenton, ĉar mi pensis, ke li demandus min pri tiu kondiĉo.

Anstataŭ li elpuŝis terurigan malbenaĵon al mi:

„Tiu kondiĉo estas, ke vi petas mian pardonon“, mi klarigis plu.

„Ĉu pardonon? Ĉu peti vian pardonon?“ li kriis. „Pli prefere mi demordas mian langon kaj suferas ĉiujn penegojn, kiujn tiuj ruĝaj friponoj povas elpensi!“

„Atentu bone, Mr. Rattler, ne estis mi, kiu difinis tiun kondiĉon. Mi ne bezonas vian pardonon. Intŝu-tŝuna ĝin volis, kaj ĉar mi nur diru ĝin al vi, mi ĝin nun faris.

Pripensu, en kia situacio vi estas, kaj kio okazos al vi! Vi travivos hororigaĵon, tute teruran manieron de mortigo, kion vi povas eviti, perke vi diras nur tiun unu vorton ,pardonon‘.“

„Ne ekideas al mi, neniam, neniam! Foriĝu de tie ĉi! Mi ne volas vidi vian friponan vizaĝon plu! Iru al la diablo kaj pro mi eĉ pli for!“

„Se mi plenumas vian volon kaj foriras, estas tro tarda por vi. Mi poste neniam revenos. Do estu prudenta kaj diru la vorton!“

„Ne, ne kaj ne!“ li kriegis.

„Mi petas vin pri tio!“

„For, for, mi diras! Ĉielo kaj infero, kial mi estas fiksligata! Se miaj manoj liberus, mi montrus al vi la vojon!“

Well, okazu via volo. Sed mi diras al vi, ke mi ne revenos, se vi vokos min poste.“

„Ĉu mi, ĉu voki vin? Ne iluziu tion! Foriĝu nun, mi diras!“

„Bone, mi iros. Sed antaŭe io alia: ĉu vi ankoraŭ havas deziron? Mi plenumos ĝin. Saluton al ajn iu? Ĉu vi eble havas parencojn, al kiuj mi povas mesaĝi?“

„Iru en la inferon kaj diru tie, ke vi estas damnenda fripono! Vi aliancis kun tiuj ruĝuloj kaj donis min sub ilian forton. Pro tio mi –“

„Vi eraras“, mi interrompis lian parolon. „Do vi havas neniun deziron antaŭ via morto, ĉu?“

„Nur tiun, ke ĝi ankaŭ okazu baldaŭ al vi!“

„Bone, do ni kvitas. Ne endas fari ion al mi, escepte de konsili al vi kiel kristano: pensu pri viaj agoj kaj pri la repago, kiun vi donu en la transejo!“

Kion li respondis al tio, mi ne povas skribi. Glacimalvarma sento iris mulsupren laŭ mia dorso dum tio. Intŝu-tŝuna prenis mian manon kaj forkondukis min.

„Mia juna, blanka frato vidas, ke tiu murdisto ne meritas propeton. Vi nomas nin paganoj, sed ĉu ruĝa militisto eldirus tiujn vortojn?“

Mi ne respondis al li. Mi ne estis ekspektinta la konduton de Rattler. Antaŭe li ĉiufoje ektremis, kiam oni estis parolanta pri la torturfostoj de la indianoj. Kaj hodiaŭ li agis, kvazaŭ ĉiuj penegoj de la mondo valorus nenion al li.

„Tio ja ne estas kuraĝo“, Sam diris, „sed kolero, nenio sed kolero. Li pensas, ke estas via kulpo, ke li estis igita sub la forto de la apaĉoj. Li ne vidis vin ekde la tago, je kiu ni estis kaptitaj. Nun li rimarkas, ke ni ĉirkaŭiras libere. La ruĝuloj estas amikecaj al ni, dum li ekmortu. Tio estas sufiĉa kaŭzo al li pensi, ke ni intrigis kontraŭ li. Sed nur atendu la komencon de la torturado, tiam li kantos tute alie, se mi n'eraras!“

La apaĉoj lasis nin ne longe atendi la komencon de la malgaja sepktaĵo. Mi fakte volis iri, sed neniam antaŭe vidis tiun aĵon, kaj do decidis resti tiel longe kiel mi povis elteni ĝin.

La spektantoj sidiĝis. Pluraj junaj militistoj kun tranĉiloj en la manoj aperis kaj stariĝis ĉirkaŭ kvin dek metrojn antaŭ Rattler. Ili ĵetis iliajn tranĉilojn al li, sed evitis trafi lin. La klingoj ĉiuj iĝis en la ĉerkon, sur kiun li estis fiksligita. La unua tranĉilo estis maldekstre, kaj la dua dekstre de lia piedo, tiel proksime, ke preskaŭ ne estis aero intere. La du sekvintaj tranĉiloj estis celitaj pli alten. Tiel daŭriĝis, ĝis liaj kruroj estis randumitaj malvaste de kvar tranĉilaj vicoj.

Ĝis nun li sufiĉe bone kondutis. Sed nun la tranĉiloj enflugegis ĉiam pli alte. La tasko estis imiti la konturon de la korpo per tranĉiloj. Li timiĝis. Ĉiufoje, kiam tranĉilo estis ĵetita al li, li elpuŝis timkrion. La ĵetoj iĝis des pli laŭtaj kaj altaj jo pli alten la indianoj celis.

Kiam ankaŭ la supra parto de la korpo estis ĉirkaŭita de ĉiuj la tranĉiloj, ili celis al la kapo. La unua tranĉilo iĝis dekstre de lia kolo en la ĉerkon, la dua maldekstre.

La sekvintoj eniĝis laŭ ambaŭ flankoj de la kapo ĝis la hardislimo, ĝis ne plu estis spaco por kroma klingo. Tiam ĉiuj la tranĉiloj estis eltiritaj. Tio estis nur antaŭludo. La junaj militistoj montru, ke ili povas celi trankvile kaj trafi certe. Ili iris al la cirklaĵo kaj sidiĝis.

Nun Intŝu-tŝuna elektis pli maljunajn militistojn, kiuj ĵetu el la distanco de tridek paŝoj. Kiam la unua pretis, la ĉefo iris al Rattler, montris al lia dekstra brako kaj ordonis:

„Trafu tien ĉi.“

La tranĉilo alflugis, ekzakte trafis la montritan punkton kaj iĝis tra la muskolo en la ĉerkon. Tio estis serioza. Rattler sentis la doloron kaj elpuŝis kriadon, kvazaŭ li jam estis trafita mortodanĝere. La dua tranĉilo iĝis tra la alia brako. La kriado duobliĝis. La tria kaj kvara ĵeto estis celitaj al la femuroj kaj ankaŭ tie trafis ekzakte la punktojn, al kiuj la ĉefo estis antaŭe montrinta. Oni ne vidis sangon flui, ĉar Rattler ne estis senvestigita, kaj la indianoj unue nur trafu tiujn lokojn, kie la lezaĵoj ne povis kaŭzi neniun danĝeron, do ne mallongigon de la spektaĵo.

Eble Rattler estis pensinta ĝis nun, ke oni ne vere estis tiel serioza pri sia mortigo. Nun li komprenu, ke tio supozo estis malĝusta. La sekvintajn tranĉilojn li ricevis en la malsuprajn brakojn kaj la krurojn. Antaŭe li nur elpuŝis unuopajn kriojn, sed nun li kriis senĉese.

La spektantoj grumblis, ŝuŝis kaj esprimis ilian malestimon en diversaj manieroj. Indiano sur la torturfosto kondutas tute alie. Kiam komencas la spektaĵo, kiu finiĝu per lia morto, li ekkantas sian mortokanton, en kiu li laŭdas siajn agojn kaj mokas pri siaj torturantoj. Jo pli ardaj estas la doloroj, kiujn oni donas al li, des pli egaj estas la ofendoj, kiujn li ĵetas al ili. Neniam li elpuŝas plendon aŭ laŭtigi dolorkrion. Kiam li mortas, liaj kontraŭuloj deklaras lian gloron kaj enterigas lin kun ĉiuj indianaj honorigoj.

Alia aĵo estas malkuraĝulo, kiu krias per la plej malgrava lezo kaj petas pri indulgo. Torturi lin ne estas honoro, sed preskaŭ hontego. Tial finfine ne troveblas unu militisto plu, kiu volas okupiĝi per li, kaj li estas mortbatata aŭ en alia senhonora maniero transigata de vivo en morton.

Tia malkuraĝulo estis Rattler. Liaj lezaĵoj ne jam estis danĝeraj. Ili ja certe kaŭzis dolorojn al li, sed pri turmentoj oni ne jam povis paroli. Tamen li kriis kaj veis, kvazaŭ li sentus ĉiujn turmentojn de la infero. Dum tio li ĉiam refoje vokegis mian nomon.

Mi venu al li.

Intŝu-tŝuna ordonis paŭzon kaj petis min:

„Mia juna blanka frato demandu lin, kial li tiel krias. La tranĉiloj ĝis nun neeble povas kaŭzi doloron al li.“

„Jes, venu, Sir, venu! Mi parolu kun vi!“

Mi iris al li kaj demandis:

„Kion vi volas de mi?“

„Tiru la tranĉilojn el miaj brakoj kaj kruroj!“

„Tion mi ne rajtas.“

„Sed mi ja mortos per ili! Kiu povas travivu tiom multajn lezaĵojn?“

„Strange! Ĉu vi do kredis, ke vi travivos tion ĉi?“

„Sed vi ja ankaŭ vivas!“

„Mi murdis neniun!“

„Mi ne estas kulpa, ke mi ĝin faris. Vi ja sciis, ke mi ebriis!“

„Tio ŝanĝas nenion pri via ago. Mi ofte avertis vin pri la brando. Vi ne atentis kaj nun devas akcepti la konsekvencojn.“

„Vi estas kruda kaj senkora homo! Bonvolu petu pro mi!“

„Tion mi faris. Petu pri pardono, kaj vi estos mortigata rapide kaj ne turmentata.“

„Ĉu ekmorti rapide? Sed mi ne volas ekmorti! Mi volas vivi, vivi, vivi!“

„Tio neeblas.“

„Ĉu neeblas? Do ne estas savigo?“

„Ne.“

„Neniu savigo – neniu, neniu!“

Li vokegis tion per ĉiu forto kaj tiam komencis tian vekriadon kaj plendaĉon, ke mi ne plu eltenis stari ĉe li.

„Sed restu, Sir, restu ĉe mi!“ li vokis al mi. „Aŭ ili rekomencos torturi min!“

La ĉefo bruskis al li:

„Ne plu fikriu, hundo! Vi estas malodoranta kojoto, kiun neniu militisto plu volas tuŝi per la armilo.“

Li turniĝis al liaj anoj:

„Kiu el la filoj de la apaĉoj plu volas okupiĝi per tiu malkuraĝulo?“

Neniu respondis.

„Do neniu, ĉu?“

Denove silento kiel antaŭe.

„Uf! Tiu murdisto ne meritas esti mortigata de ni. Li ankaŭ ne estu enterigota kun Klekih-petra. Kiel povus tia bufo aperi flanke de cigno en la ĉiamaj ĉasejoj!

Detranĉu lin!“

Li donis mansegnon al du junulaj knaboj. Ili tuje ekstariĝis, kuris jen, tiris la tranĉilojn el liaj membroj kaj liberigis lin de la ĉerko.

„Fiksligu liajn brakojn sur la dorson!“ la ĉefo ordonis.

La knaboj, kiuj ne estis pliaĝaj ol dekjaraj, obeis.

Rattler ne riskas eĉ la plej etan kontraŭon. Kia malhonoro! Mi preskaŭ hontis esti blankulo.

„Konduku lin al la rivero kaj puŝu lin en la akvon!“ la sekvinta ordono sonis. „Se li vivante atingos la transan bordon, li estu libera.“

Rattler elpuŝis ĝojkrion kaj lasis sin konduki de la knaboj al la rivero. Ili ankaŭ vere enpuŝis lin. Li eĉ ne posedis tiom da dignosenton ensalti mem. Unue li ensinkis, sed baldaŭ reaperis je la supraĵo kaj penegis antaŭiĝi naĝante kun la dorso turnigite suben. Tio ne malfacilis, kvankam liaj manoj estis fiksligitaj sur lia dorso. Li povis antaŭiĝi per la kruroj.

Ĉu li rajtis atingi la transan bordon sen danĝero? Mi mem ne deziris tion. Li meritis la morton. Se oni lasis lin vivi plu kaj fuĝi, oni ja eĉ kunkulpiĝis pri la krimaĵoj, kiujn li estonte faros. La du knaboj staris proksime apud la akvo kaj rigardis lin. Tiam Intŝu-tŝuna ordonis al ili:

„Prenu pafilojn kaj pafu en lian kapon!“

Ili kuris al la loko, kie kelkaj militistoj kuŝigis iliajn pafilojn, kaj ĉiu prenis unu.

La malgrandaj junuloj sciis ekzakte, kiel oni devis trakti tiujn armilojn. Ili surgenuiĝis sur la bordo kaj celis al la kapo de Rattler.

„Ne pafu, pro la volo de Dio, ne pafu!“ li kriis ekterurigita.

La knaboj interparolis. Ili mallevis la pafilojn kaj lasis Rattler:on naĝi pli for.

Intŝu-tŝuna faris nenion kontraŭ tio. Mi vidis, ke li sciis ekzakte, ĉu ili povis pafi aŭ ne. Subite ili elpuŝis kuraĝigan vokegon per ilia helaj infanvoĉoj kaj lanĉis iliajn pafilojn. Rattler estis trafata en la kapon kaj tuje malaperis sub la akvosupraĵon.

Neniu ĝojkrio eksonis, kiel ĝi estas kutimo de la ruĝulo, kiam malamiko estis mortigata. Malkuraĝulo kiel Rattler ne meritis, ke oni laŭtigis eĉ unu etan elvokon pro li. La malestimo de la indianoj estis tiel granda, ke ili tute ne okupiĝis pri lia kadavro. Ili lasis lin naĝiĝi laŭ la fluo, sen eĉ vidi al li plu.

Intŝu-tŝuna venis al mi kaj demandis:

„Ĉu mia juna blanka frato nun kontentas pri mi?“

„Jes. Mi dankas al vi!“

„Vi ne devas danki al mi. Ankaŭ se mi ne estus koninta vian deziron, mi estus aginta sammaniere. Tiu hundo tute ne meritis ekmorti sur la torturfosto. La palvizaĝoj kapablas fari ĉiun malican agon sed kiam ili montru kuraĝon, ili per timo kriaĉas kiel hundoj, kiu ricevis batojn.“

„La ĉefo de la apaĉoj ne forgesu, ke ekzistas ĉie kuraĝaj kaj malkuraĝaj, bonaj kaj malbonaj homoj!“

„Vi pravas. Mi ne volis ofendi vin.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.