La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
WINNETOU IAŭtoro: Karl May |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Mi tute ne konsentis pri la konduto de Sam, sed ĉagreniĝis pri tio. Winnetou estu logota en embuskaĵon kun sia patro kaj aro da kvindek militistoj! Se tio sukcesus, la du ĉefoj kaj iliaj apaĉoj estus pererintaj. Kiel Sam Hawkens nur povus proponi tion! Li ja sciis, ke mi estis treege impresita de Winnetou, ĉar mi diris ĝin al li. Aliflanke mi sciis, ke ankaŭ Sam ŝatis la junan apaĉoĉefon.
Ĉiuj miaj provoj interparoli kun li survoje estis vanaj. Li ne cedis de la flanko de la estro de la esploristo. Tio ĉagrenigis min plie. Se mi iam estis en malbona animstato, tiukaze estis je tiu tago, kiam ni atingas la tendejon dum la krepusko.
Mi iĝis de la ĉevalo, ĝin deseligis, kaj kuŝiĝis malgaje sur la herbejon. Sam estis malatentadinta pri ĉiuj miaj gestoj kaj nun rakontis al la tendejanoj kiel ni renkontis la kajovajojn kaj kio nun okazu. Komence ili ektimis pri la ĉeesto de la indianoj. Des pli ili nun ĝojis, kiam ili aŭdis, ke la kajovajoj estis niaj amikoj kaj aliancanoj, kaj ke ni ne plu afliktiĝu pri la apaĉoj. Savite de la ducent kajovajoj ni povis pluigi nian laboron.
La indianoj estis akcepataj amikece, servitaj per ursoviandaĵoj kaj rerajdis for.
Ili volis survojiĝi la tutan nokton, pro informigi ilian tribon laŭeble rapide. Kiam ili forestis, Sam venis al mi, kuŝiĝis flanke de mi kaj diris en sia kutima, supera maniero:
„Vi tute ne mienas bonaspekte ĉinokte, Sir! Do estu aperinta ĝeno, aŭ de la digestado aŭ de la animaj internaĵoj, hihihihi. Kiu el tiuj du do estas la fakta? Mi kredas, ke estas la dua. Ĉu ĝustas?“
„Jes, certe!“ mi respondis ne vere amikece.
„Do malglaciigu vian koron kaj diru al mi, kio afliktas vin. Mi kuracos vin.“
„Plaĉus al mi, se vi kapablus, Sam. Sed mi dubas pri tio.“
„Mi kapablas, vi povas esti certe pri tio.“
„Do bonvolu diri al mi, Sam, kiel plaĉis Winnetou al vi!“
„Bonege. Do kiel al vi!“
„Kaj vi volas lin pereigi! Kiel vi volas kunrimigi tion?“
„Pereigi, ĉu? Mi lin, ĉu? Tio ne ekideas al la filo de mia patro.“
„Sed li ja estos kaptata!“
„Certe jes.“
„Kaj tio estos lia pereo!“
„Do ne kredu al fantomoj, Sir! Winnetou plaĉas tiel bone al mi, ke mi ĉiutempe riskus mian vivon, se li troviĝus en danĝero.“
„Kial vi tiukaze logas lin en embuskaĵon?“
„Pro savigi nin antaŭ li kaj siaj apaĉoj.“
„Kaj kion poste?“
„Ĉu poste? Hm! Vi do intencas zorgi pri tiu juna apaĉo, ĉu, Sir?“
„Mi ne nur intencas, mi fakte ĝin faros! Se li estos kaptata, mi liberigos lin. Kaj se eĉ la armiloj estos uzataj kontraŭ li, mi stariĝos je lia flanko kaj batalos pro li.
Tion mi volas diri al vi malkaŝe kaj honeste.“
„Ĉu? Ĉu vi faro tion? Ĉu vere?“
„Jes. Mi ĝin promesis kore al mortanto. Tiu promeso estas sankta al mi same kiel ĵuro.“
„Ĝojas min, ĝojas min ege. Ni pri tio tute konsentas, ni du.“
„Sed“, mi urĝis senpacience, „do diru al mi, kiel mi harmonigu tiujn belajn parolaĵojn kun viaj malicaj intencoj!“
„Ĉu vi volas sii tion? Hm, jes, via olda Sam Hawkens certe rimarkis, ke vi volis paroli kun li survoje. Sed tio ne estu. Tio estus komplete damaĝinta mian tutan bonan planon. Mi estas tute alia ulo, kaj celas al tute alia celo, kiel ĝi ŝajnas. Nur ne permesas al ajn ĉiu ekkoni mian ludkartaron, hihihihi! Sed al vi mi povas permesi. Vi helpos al mi. Dick Stone kaj Will Parker ankaŭ, se mi n'eraras. Nu do: laŭ mia pritakso de Intŝu-tŝuna, li ne estis ne nur iomete esplorinta kun Winnetou, sed dume armiĝigis kaj elrajdigis siajn militistojn. Ili certe jam antaŭiĝis decan distancon. Ĉar li rajdas la tutan nokton, mi supozas, ke li volas atingi ilin jam morgaŭ frue, alikaze li ne estus peniganta sian ĉevalon en tiu maniero. Postmorgaŭ matene li jam povas esti tie ĉi. Nun vi ekkonas, en kia danĝero ni estas, kaj kiel proksime ĝi estas! Do estis bone, ke ni sekvis lian spuron. Kaj estis bone, ke ni renkontis la kajovajojn kaj eksciis ĉion de ili. Ili venigas iliajn ducent rajdantojn tien ĉi kaj–“
„Mi avertos Winnetoun pri la kajovajoj“, mi interrompis lian paroladon.
„Pro la sankta ĉielo ne!“ li vokis. „Tio nur damaĝus al ni, ĉar la apaĉoj saviĝus kaj ni ankoraŭ estos en danĝero per ili malgraŭ la ĉeesto de la kajovajoj. Ne, ili estu kaptataj kaj vidu ilian morton antaŭ la okuloj. Kiam ni tiam liberigos ilin kaŝe, ili estu dankema al ni kaj rezignu pri ilia venĝoplanado. Ekstremokaze ili postulos la eldonon de Rattler, kaj tiun mi ne rifuzus. Kion vi diras nun, kolera gentleman?“
Mi ofertis al mi mian manon.
„Mi estas komplete trankviligita, mia kara Sam. Tion vi tre bone elpensis!“
„Ĉu ne? Tiu Sam Hawkens ja laŭdire manĝas kampomusojn, sed li havas same kelkajn bonajn aspektojn, hihihihi! Nu, ĉu vi rekonsentas kun mi? Do ruliĝu sur la flankon kaj baldaŭ dormiĝu. Morgaŭ multo farendas. Mi ankoraŭ informigos Stone kaj Parker:on, proke ili scias, kiujn kartojn ni metos sur la tablon.“
Post Sam foriĝis, mi provis dormi, sed longe ne povis kvietiĝi. La tendanoj estis ĝojis pri nia alianco kun la kajovejoj kaj interparolis tiel laŭte pri tio, ke estus estinta artaĵo dormi en tiu bruo. Krome miaj memaj pensoj ne lasis min trankviliĝi. Hawkens parolis tiel certece pri sia plano, kvazaŭ malsukceso tute neeblis. Sed mi tute ne partoprenis en lia optimismo.
Ni volis liberigi Winnetoun kaj lian patron. Kio okazu al la aliaj kaptotak apaĉoj, tio neniam estis la temo. Ĉu ili restu kaptataj de la kajovajoj, dum iliaj du ĉefoj estus liberigataj? Tio ŝajnis kiel ega nejusteco al mi. Sed la liberigo de ĉiuj apaĉoj apenaŭ sukceseblis al ni kvar viroj, des pli multe ĉar tio ja okazu kaŝe, proke ni ne evidentiĝus. Kaj en kiu maniero la apaĉoj estus kaptotaj de la kajovajoj? Apenaŭ senbatale. Estis antaŭvidebla, ke la du ĉefoj defendiĝos plej forte dum tio, kaj per tio plej ege endanĝeriĝos.
Kiel ni povis eviti tion? Se ili ne estus lasontaj sin venki, ili verŝajne estos mortigantaj de la kajovejoj. Sed tio okazu neniukaze.
Mi pensadis longe pri tio kaj ruliĝadis jen kaj reen, senke mi trovis kontentiĝon.
La sola pensaĵo, kiu finfine trankviligis min, estis tiu, ke la malgranda ruza Sam certe estos trovanta solucion. Ĉiukaze mi planis certe pledi pro la du ĉefoj. Tiam mi finfine ekdormis.
La sekvintan matenon mi okupiĝis per duobla fervoro pri la laboro, ĉar mi estis mankinta hieraŭ. Ĉar ĉiu klopodiĝis, ni antaŭiĝis pli rapide ol antaŭe. Rattler sin tenis for de ni. Li migradis jen kaj reen, sed estis traktita tute amikece de siaj ,okzidentuloj‘, kvazaŭ nenio okazis. Je la vespero ni estis mezurintaj preskaŭ duoble longan vojon kiel antaŭe. Tial ni estis tre dormemaj kaj dormiĝis post la vespermanĝo. La tendejo estis antaŭiginta plu dum la tago.
La nekstan tagon ni estis same diligentaj, ĝis aperis interrompo ĉirkaŭ tagmezo.
La kajovajoj venis. Iliaj esploristoj estis trovintaj nin tre facile, ĉar la spurojn, kiujn ni faris, estis tre klare videblaj.
La indianoj havis fortajn, militecajn korpojn. Ili havis tre bonajn ĉevalojn kaj estis armitaj senescepte per pafiloj, tranĉiloj kaj tomahawk:oj. Mi nombrigis pli ol ducent virojn. Ilia estro estis altkreskita, havis rigidan, seriozegan vizaĝon kaj rabbestajn okulojn, de kiuj nenio bona estis ekspektenda. Li nomiĝis Tangua, kiu laŭvorte signifas ĉefo. Per tio konkludeblis, ke li almenaŭ kiel ĉefo ne bezonis timi konkurecon. Kiam mi rigardis lian vizaĝon kaj liajn okulojn, mi eke sentis timon kaj teruron pri la vivo de Intŝu-tŝuna kaj Winnetou. Tangua venis kiel amiko kaj aliancano, sed tute ne kondutis amikece. Je lia alveno li ja ne tuje iĝis de sia ĉevalo pro saluti nin, sed faris ordonecan brakomovon, kiu igis nin esti ĉirkaŭigata de ĉiu siaj anoj. Post tio li rajdis al nia ĉaro kaj mallevigis la kovraĵon pro envidi. La enhavo ŝajnis allogi lin, ĉar li iĝis de la ĉevalo kaj en la ĉaron, pro esplori ĝin pli detale.
„Hoho!“ diris Sam Hawkens, kiu staris flanke de mi. „Tiu ulo ŝajnas rigardi nin kaj nian posedaĵon kiel bona kaptaĵo, jam antaŭ li estis interparolinta unu vorton kun ni, se mi n'eraras. Se li kredas, ke Sam Hawkens estas tiel stulta dungi la kapron kiel ĝardenisto, li certe eraras. Tion mi tuj montros al li.“
„Ne agu senpripense, Sam!“ mi petis. „Tiuj ducent indianoj superas nin.“
„Je nombrom jes, je sprito certe nem hihihihi!“ li respondis.
„Sed ili ĉirkaŭas nin!“
„Well, tion mi povas vidi ankaŭ. Aŭ ĉu vi kredas, ke mi ne havas okulojn? Ni venigis, laŭŝajne, ne vere bonajn helpanthelpantojn. Ĉar ili ĉirkaŭis nin, mi supozas, ke li intencas enpoŝigi nin kune kun la apaĉoj. Sed tiu mordaĵo pezu ege en lia stomako, tion mi certigas al vi. Kunvenu al la ĉaro, proke vi aŭdas, kiel Sam Hawkens parolas kun tiaj fibuboj! Mi estas bona konato de tiu Tangua. Li ekzakte scias, ke mi troviĝas tie ĉi. Lia ago do ne estas nur ĉagreniga al mi, sed pensigu nin ĉiujn. Nur vidu la obskurajn vizaĝojn de liaj anoj! Mi nun memorigos al li mian ĉeeston. Venu!“
Ni havis niajn pafilojn en la manoj kaj iris al la ĉaro, en kiu Tangua fiserĉadis.
Mi ne sentis tute sendanĝera dum tio. Kiam ni estis alvenintaj, Sam demandis averte:
„Ĉu la fama ĉefo de la kajovajo emas post momentoj iri en la Ĉiaman Ĉasejon?“
Tangua rektiĝis el sia kliniĝita pozicio, turniĝis al ni kaj respondis krude:
„Kial la palvizaĝoj ĝenas mi per tiu stulta demando? Tangua iam regos en la Ĉiama Ĉasejo kiel granda ĉefo. Sed ankoraŭ longa tempo pasos, ĝis li suprenvojiĝos tien.“
„Tiu tempo eble estos nur unu minuto.“
„Kial?“
„Iĝu de la ĉaro, tiam mi ĝin klarigos al vi. Sed rapidiĝu!“
„Mi restas tie ĉi!“
„Nu, tiukaze vi estos krevata.“
Dum tiuj vortoj Sam turniĝis kaj agis kvazaŭ li volis foriri.
La ĉefo subite eksaltis de la ĉaro, ekprenis lian brakon kaj vokis:
„Ĉu krevata? Kial Sam Hawkens diras tiajn vortojn?“
„Pro averti vin.“
„Pri kio?“
„Pri la morto, kiu estus kaptinta vin, se vi estus restinta nur malmultajnn momentojn tie supre.“
„Uf! Ĉu la morto estas en tiu ĉaro? Ĝin montru al mi!“
„Baldaŭ eble. Ĉu la mesaĝistoj ne diris al vi, kial ni estas tie ĉi?“
„Ili ĝin diris al mi. Vi volas konstrui vojon por la fajroĉevalo de la plavizaĝoj.“
„Prave! Tia vojo iĝas trans riveroj kaj profundaĵoj kaj tra rokoj, kiun ni diskrevigas. Mi pensas, ke vi scias tion.“
„Mi scias. Sed kiel tio rilatas al la morto, kiu minacus al mi?“
„Tre rekte. Ĉu vi eble ekkonis, per kio ni krevigas la rokojn, kiuj baras la vojon de nia fajroĉevalo? Ĉu eble per la pulvo, per kiu vi pafas el viaj pafiloj?“
„Ne. La palvizaĝoj kreis alian elpensaĵon, per kies helpo ili kapablas disbategi eĉ montojn.“
„Prave! Kaj tiun elpensaĵon ni havas sur tiu ĉi ĉaro. Ĝi ja estas garde pakita, sed kiu ne scias, kiel oni traktu tian pakaĵon, ekmortos tuje kiam li tuŝas ĝin. Ĝi eksplodas en liaj manoj kaj krevigas lin en mil etajn pecojn.“
„Uf, uf!“ li vokis timigite. „Ĉu mi estis proksime al tiuj pakaĵoj?“
„Tiel proksime, ke vi jam nun troviĝus en la Ĉiama Ĉasejo, se vi ne estus desaltinta. Kaj kiu nun estus videbla de vi? Neniu medicinaĵo, neniu kapobuklo, nenio, tute nenio, sed etaj pecoj de karno kaj ostoj. Kiel vi volas regi en tiu stato en la Ĉiama Ĉasejo? Viaj restaĵoj estus pistataj tie de la fantomaj ĉevaloj.“
Indiano, kiu venas en la Ĉiaman Ĉasejon sen kapobuklo aŭ medicinaĵo estas akceptata de la mortaj herooj per malestimo, kaj kaŝiĝu antaŭ la okuloj de ĉiuj beatuloj. Tio estas la kredo de la ruĝuloj. Kia malfeliĉaĵo ĝi estus, alveni tie en etaj pecoj! Malgraŭ la malhela koloro oni povis vidi, ke la sango foriĝis el la vizaĝo per teroro.
„Uf! Kiel bone, ke vi diris tion al mi ĝustatempe! Sed kial vi deponas tiun elpensaĵon en la ĉaro, en kiu troviĝas ankaŭ multaj aliaj utilaj aĵoj?“
„Do ĉu ni metu tiujn gravajn pakaĵojn sur la tero, kie ili malboniĝas kaj povas kaŭzi plej grandan malfeliĉon je eta tuŝo? Mi diras al vi, ke ili tamen estas sufiĉe danĝeraj en la ĉaro. Kiam tia pakaĵo eksplodiĝas, ĝi krevigas ĉion, kio troviĝas en la proksimejo.“
„Ĉu ankaŭ la homojn?“
„Memkompreneble ankaŭ la homojn kaj la bestojn en ĉirkaŭo, kiu vastas dekoble cent ĉevallongecojn.“
„Tiukaze mi diru al miaj militistoj, ke neniu el ili proksimiĝu al tiu danĝera ĉaro.“
„Faru tion. Mi eĉ petas vin, proke ni ĉiuj ne pereu per malatentaĵo! Vi vidas, kiel zorgeme mi estas pri vi, ĉar mi kredis, ke la militistoj de la kajovajoj estas niaj amikoj. Sed ŝajnas, ke mi eraris. Kiam amikoj renkontas, ili salutas unu la alian kaj kune fumas la pipon de la paco. Ĉu vi intencis hodiaŭ agi kontraŭ tiu moro?“
„Vi ja jam fumis la pacopipon kun la Vulpo, mia esploristo!“
„Nur mi kaj la blanka militisto, kiu staras ĉi tie flanke de mi. Ne la aliaj. Ĉu vi ne volas saluti ankaŭ ilin? Alie mi pensu, ke via amikeco ne seriozas.“
Tangua ĉirkaŭvidis momenton pripensante kaj tiam respondis per senkulpiĝaĉo:
„Ni troviĝas en milito kaj tial ne kunhavas la pacan kinikinikon.“
„La buŝo de la ĉefo de la kajovajo parolas alimaniere, kiel pensas sia koro. Mi vidas la saketon de la kinikiniko pendanta de via zono, kaj ĝi ŝajnas plena. Ni ne bezonas ĝin, ĉar ni havas sufiĉe da tabakon mem. Ja ne ĉiuj partoprenu en la kalumetado. Vi fumas pro vi kaj viaj militistoj, kaj mi fumas pro mi kaj la ĉi ĉeestantaj blankuloj. Tiel validas la amikeca alianco al ĉiuj viroj, kiuj troviĝas tie ĉi.“
„Kial ni du fumu, kiam ni jam estas fratoj? Sam Hawkens supozu, ke ni estis fumintaj la kalumeton pro ĉiuj.“
„Laŭ via volo! Sed tiukaze ni faros, kion ni emas, kaj vi ne ricevos la apaĉojn sub vian forton.“
„Do ĉi vi volas averti ilin?“ Tangua demandis. Liaj okuloj danĝere brilis.
„Ne. Tio ne ekideos al mi, ĉar ili estas niaj malamikoj kaj volas mortigi nin. Sed mi ne diros al vi, en kiu maniero vi povas kapti ilin.“
„Mi ne bezonas vin pro tio. Mi ĝin scias mem.“
„Hoho! Do ĉu vi scias, kiam kaj el kiu direkto ili venos kaj kie ni povos trovi ilin?“
„Mi ĝin scios, ĉar mi elsendos miajn esploristojn.“
„Tion vi ne faros, ĉar vi estas sufiĉe saĝa diri al vi, ke la apaĉoj trovos la sprurojn de viaj esploristoj kaj tuje pretiĝos por la batalo. Tiukaze ne tre verŝajnas, ke vi povos kapti ilin. Sed laŭ mia plano eblas embuskigi kaj surprize kapti ilin sen ilia antaŭscio, se mi n'eraras.“
Mi vidis, ke tio klarigo faris impreson. Tangua diris post mallonga pripenso:
„Mi interparolos kun miaj militistoj.“
Li iris al la Vulpo kaj mansegne alvenigis kelkajn kromajn ruĝulojn. Ni vidis, kiel ili interparolis.
„Ke li antaŭe volas paroli kun tiuj uloj, ne estas bona segno al ni!“ Sam diris.
„Mi pensis, ke vi estas lia amiko, ĉu?“ mi respondis.
„Ĉu amiko? Kiun vi nomus amiko inter tiaj kajovajoj! Ili estas fiuloj kaj vivas nur per rabado. Oni estas iliaj amikoj nur tiel longe, ke ili ne povas forpreni ion de oni. Sed ni havas ĉaron plenan je manĝaĵoj, kiuj estas tre valoraj al la ruĝuloj. Tion la esploristoj diris al ilia ĉefo. Ekde tiu momento estis decidita, ke ni estu elrabotaj.“
„Kaj nun, ĉu?“
„Ĉu nun? Hm, nun ni estas savaj.“
„Se vi pravus, tio certe plaĉus al mi.“
„Mi pensas, ke mi pravas. Mi konas tiujn ulojn. Bonega ideo de mi kredigi al tiu ulo, ke ni havus specon de ekslpodaĵo tie ĉi sur la ĉaro, hihihihi! Li supozis ĉion, kio estas sur ĝi jam kiel certa kaptado. Nun mi estas konvikita, ke neniu ruĝulo riskos tuŝeti la ĉaron. Mi eĉ esperas, ke tiu timo ankaŭ iam estos utila al ni. Mi enpoŝigos sardinan skatolon kaj kredigos al ili, ke ĝi enhavus dinamiton. Vi ja ankaŭ jam havas skatoleton kun viaj paperoj. Vi povas memorigi por estontaj situacioj.“
„Bone! Volas esperi, ke tio ankaŭ kaŭzos la deziratan efikon. Sed kion vi opinias nun pri la pacopipo?“
„Estis interkonsentite, ke ĝi ne estu fumota. Nun mi pensas, ke la uloj decidiĝos alie. Mia parolado estis klariĝa al la ĉefo kaj same konvinkigos la aliajn. Sed ni fidu pri ili tamen ne.“
„Jen vi vidas, Sam, ke miaj priduboj tute ne estis malpravaj. Vi volis plenumi vian planon per la helpo de la kajovajoj. Tiel vi igis nin sub ilia forto. Mi scivolemas, kio okaziĝos!“
„Nenio alia krom tio, kion mi diris. La ĉefo volis elrabi nin kaj poste ataki la apaĉojn memfare. Dume li ekkonis, ke ili estas tro saĝaj sin lasi kapti kaj buĉi en tiu facila manieraĉo. Travidu! Ili pretas. Tangua venas. Nun decidiĝos.“
La antaŭsentis la decidon jam antaŭ li estis alveninta. Per kelkaj alvokoj de la Vulpo la aro de la ruĝuloj disiĝis. La rajdantoj deĉevaliĝis. Ni ne plu estis ĉirkaŭitaj. Tangua nun havis ete pli amikecan mienon ol antaŭe.
„Mi interparolis kun miaj militistoj“, li diris. „Ili konsentas, ke mi fumas la kalumeton kun mia frato Sam. Tio validu por ĉiuj.“
„Tion mi ekspektis, ĉar vi estas ne nur brava, sed ankaŭ saĝa viro. La militistoj de la kajovajoj proksimiĝu kaj estu atestantoj, ke ni du interŝanĝas la fumon de la paco kaj la amikeco.“
Tiel ĝi okazis. Tangua kaj Sam Hawkens fumis la kalumeton per la jam priskribitaj decaĵoj. Nun ni povus supozi, ke ili lasus nian pacon almenaŭ hodiaŭ kaj la sekvantajn tagojn.
Kiam mi diris „fumi“ la kalumeton aŭ la pacopipon, mi uzis la al ni kutiman esprimon. La indiano ja ne diras fumi tabakon, sed trinki tabakon. Fakte li vere trinkas ĝin, ĉar kiam li fumas en indiana maniero, li englutas la fumon, arigas ĝin en la stomako kaj poste ellasas ĝin per opaj puŝoj.
Post nia intertempa pacigo kun la kajovajoj, Tangua postulis grandan kunsidadon, en kiu ĉiuj blankuloj partoprenu. Tio tute ne konvenis al mi, ĉar tio detenis nin de nia laboro. Tial mi petis al Sam, ke la kunsidado estu prokrastota ĝis la vespero. Mi aŭdis, ke tia interparoladaĉo de la ruĝuloj emis esti preskaŭ senĉesaj. Sam parolis kun la ĉefo kaj tiam raportis:
„Kiel vera indsman li ne deiĝas de sia volo. La alveno de la apaĉoj ne atendindas longan tempon. Tial ni havas laŭ lia opinio sufiĉe da tempo por kunsido, dum kiu mi klarigu mian planon, kaj post kiu ĉiukaze oni laŭdece manĝados. Manĝaĵoj tieas, kaj la kajovajoj kunportis sufiĉe da sekigita viando sur iliaj portoĉevaloj. Sed feliĉe mi almenaŭ ebligis, ke nur Dick Stone, Will Parker kaj mi partoprenu. Vi aliaj estas permesataj redaŭrigi la laboradon.“
„Ĉu permesataj? Kvazaŭ ni bezonus la permeson de la indsman:oj. Mi tute ne zorgiĝos pri kio ili permesas!“
„Ne damaĝu mian planon, Sir! Pli bone agu, kvazaŭ vi tute ne rimarkus tiajn aĵojn! Ni ne kolerigu ilin kontraŭ ni, se ĉio finiĝu bone.“
„Sed mi volas ankaŭ partopreni la kunsidadon!“
„Ne necesas.“
„Ĉu ne? Mi ja devas scii, kio estas decidota!“
„Pri tio vi estos sciigata de mi.“
„Sed kio, se vi estos planantaj ion, kion mi ne povas aprobi?“
„Ĉu aprobi? Ĉu vi? Do vidu al tiu greenhorn! Do vere imagas, ke li antaŭe aprobu kio Sam Hawkens decidas. Do mi ankaŭ petu pri via permeso, kiam mi volas mallongigi miajn ungojn aŭ plibonigi miajn botojn, ĉu?“
„Tion mi ja ne diris. Mi nur volas esti certa, ke nenio estos decidata, kio endanĝerigas la vivojn de niaj du apaĉoj.“
„Vi povas fidi pri via olda Sam Hawkens. Mi ĵuras al vi, ke ili iĝos el la afero kun sana haŭto. Ĉu tio sufiĉas?“
„Jes, vian ĵuron mi honoras. Mi pensas, ke se vi iam ĵuras, vi ankaŭ atentas, ke ĝi efikiĝas.“
„Well! Do eklaboru kaj estu konvinkata, ke la afero ankaŭ finiĝos bone sen vi, kvazaŭ vi mem havis vian manon en ĝi!“
Mi devis kontenti. Treege gravis al mi, ke ni estos finiginta nian mezuradon jam antaŭ la rekontiĝo kun la apaĉoj. Ni eklaboregis pri nia sekcio kaj tre rapide antaŭiĝis, ĉar Bancroft kaj siaj tri viroj ĉerpis ĉiujn iliajn fortojn.
Se ni ne ege rapidiĝus, la apaĉoj venus antaŭ ni estis pretaj. Tiukaze aŭ de ili aŭ de la kajovajoj ni estus treege malbonfartigataj. Sed se ni finiĝus nian laboradon antaŭe, poveste ekzistis la ebleco nin forsavigi ĝustatempe.
Tion mi diris al la viroj, kaj tial ili laboris per klopodo kaj eltenpovo, kiu neniam antaŭe estis rimarkebla je ili. Fakte mi tute ne pensis pri fiforiĝi. La farto de Winnetou tre gravis al mia koro. La aliaj povis fari, kion ili volis. Mi estis firmanima ne foriri, ĝis mi povus esti certa, ke al li ne plu minacis danĝero.
Estis mia tasko ne nur mezuradi, sed ankaŭ skribe raporti pri la laboro kaj fari la desegnaĵojn. Ĉiun skizon mi desegnis duoble. Unu ricevis la ĉefinĝeniero, la alian mi faris kaŝe por mi mem, pro la kriza kazo. Nia situacio estis tia, ke tiu atento ŝajnis prava.
La kunsidado vere daŭris ĝis la vespero. Ĝi ĵus finiĝis, kiam la malheliĝo nin devigis ĉesi. La kajovajoj estis en tre bona humuro, ĉar Sam Hawkens faris la eraraĵon, aŭ la saĝaĵon, doni al ili la reston de la brando. Brulis pluraj fajroj, ĉirkaŭ kiuj sidis la festenantaj ruĝuloj. Flanke la ĉevaloj paŝtiĝis kaj pli fore en la malhelo staris la gardantoj, kiujn la ĉefo postenigis.
Mi sidiĝis al Sam kaj siaj nedisigeblaj kunuloj Parker kaj Stone, enprenis mian vespermanĝon kaj vidis tra la tendejo. Ĝi aspektis tre militeca. Nia brando sufiĉis nur tiel, ke ĉiu estis ricevinta kvin aŭ ses glutoj. Neniu el la ruĝuloj ebriis, sed la fajrakvo ilin ardigis sufiĉe, ĉar ili ne estis kutimiĝintaj al ĝi. La indsman:oj estis multe pli viglaj kaj pli laŭtaj ol alie.
Nun mi demandis Sam:on pri la rezulto de la interkonsiliĝado.
„Vi povas kontenti“, li diris. „Okazos nenio al viaj karuloj.“
„Sed kio, se ili defendiĝos?“
„Ili ne sukcesos ekdefendiĝi. Estos venkitaj kaj katenitaj, ankaŭ ili eĉ ekscias, ke tio estas ebla.“
„Ĉu vere? Nu, kiel la afero okaziĝos do, laŭ via planado?“
„Tre facile. La apaĉoj venos sur unu certa vojo. Ĉu vi eble povas diveni, kiu tiu estos, Sir?“
„Jes. Ili memkompreneble iros tien, kie ili renkontis nin, kaj tiam sekvos niajn spurojn.“
„Prave! Vi vere ne estas tiel stulta, kiel vi aspektas. Do ni konas la direkton, el kiu ni ekspektu ilin veni. La laŭ gravo dua aĵo estas la tempo, kiam ili venos.“
„Oni ne povas kalkuli tion, maksimume supozi.“
„Jes, kiu havas sufiĉe da kaĉo en la kapo, povus supozi tion. Sed nura supozo ne utilas al ni. Kiu en nia situacio agas laŭ supozado, certe ankaŭ vendas sian animon. Ni bezonas certecon!“
„Tiun ni nur povas haviĝi per elsendi esploristojn kontraŭ ili. Sed tion vi ja volis eviti, Kara Sam. Vi ja havas la opinion, ke la spuroj de la esploristoj ekkonigos nin.“
„La spurojn de la ruĝaj esploristoj! Memorigu tion, de la ruĝaj esploristoj, Sir!
Ke ni estas tie ĉi, tion la apaĉoj scias. Se ili trovas la spuron de blanka viro, tio ne estus dubigo al ili. Sed se ili trovus la spuroj de indianoj, ili estus avertataj kaj kondutus singarde. Ĉar vi estas tiel elstarante saĝa kapo, vi ja certe povas elpensi, kion ili supozus.“
„Ke kajovajoj estas en la proksimejo, ĉu?“
„Jes, vi fakte ĝin divenis! Se mi ne devus trakti mian perukon tiel singarde, mi nun deprenu mian ĉapelon per estimo. Do nur imagu, ke mi ĵus faris tion!“
„Dankon, Sam! Mi volas esperi, ke tiu estimo iam remalaperos. Sed plue! Vi do opinias, ke ni elsendu ne ruĝajn, sed blankajn esploristojn kontraŭ la apaĉoj, ĉu?“
„Jes, sed nur unu.“
„Ĉu tio ne estas tro malmulte?“
„Ne, ĉar tiu unu estas ulo, pri kiu oni povas fidi. Fakte li nomiĝas Sam Hawkens, se mi n'eraras, kaj kutimas manĝi kampajn musojn, hihihihi! Ĉu vi eble konas tiun ulon, Sir?“
„Jes“, mi asertis. „Se tiu unu transprenos la kazon, ni certe povas esti tute senzorgantaj. Li ne lasos la apaĉojn sin kapti.“
„Sin kapti ne, sed sin vidigi.“
„Kio? Ili vidu vin?“
„Jes.“
„Sed tiukaze ili kaptos kaj mortigos vin!“
„Ne ekideos al ili. Ili estas multe tro saĝa pro tio. Mi ĝin aranĝos tiel, ke ili vidu min, proke ili ne ekhavos la ideon, ke ankaŭ kajovajoj estas en la proksimejo. Kaj kiam mi tute senzorge promenadas antaŭ ili, ili certe supozos, ke ni sentus save kiel en la sino de la patrino. Ili ne faros ion al mi, tute nenion, ĉar vi estus avertataj, se mi ne revenus en la kampejon. Laŭ ilia opinio mi ja estas tiam samcerte kaptebla kiel poste.“
„Sed Sam, ĉu ne eblas, ke ili vidos vin, sed vi ne ilin?“
„Sir“, li grumblis amuzigite, „se vi tiel volas ofende bati mian vangon, nia interrilato estas je la fino! Mi, ne vidas ilin! La okuletoj de Sam Hawkens ja malgrandas, sed ardas. La apaĉoj ja ne proksimiĝos plenare, sed antaŭsendos kelkajn esploristojn. Sed tiuj ne povos kaŝiĝi antaŭ mi, ĉar mi stariĝas tie, kie mi necese vidu ilin. Vi sciu, ekzistas lokoj, kie eĉ la plej bona scout ne povas kaŝiĝi.
Tiajn ejojn oni elektas, kiam oni volas kaŝrigardi esploristojn. Tuj kiam mi vidis ilin, mi ilin anoncos al vi, proke vi tiam agos dece nesciante, kiam ili ĉirkaŭkaŝiras la kampejon.“
„Sed tiam ili ja vidos la kajovajojn kaj ilin anoncos al ilia ĉefo!“
„Kiun ili vidos? Ĉu la kajovajojn? Ulo, greenhorn kaj honorinda junulo, ĉu vi kredas, ke la cerbo de Sam Hawkens konsistas el vato aŭ sorbopapero, he? Mi ja zorgiĝos, ke la kajovajoj ne estos videblaj, eĉ ne la plej eta spuro de ili, kompreende. La esploristoj de la apaĉoj nur vidu la homojn, kiuj estis en la tendejo, kiam Winnetou tieis kun sia patro.“
„Tio memkompreneble estas alia afero!“
„Ĉu ne? La esploristoj do senĝene ĉirkaŭkaŝiru nian kampejon kaj foriru kunprenonte la certecon, ke ni tute ne estas sciantaj ion. Kiam ili tiam malaperos, mi kaŝsekvos ilin pro atendi la alvenon de la tuta aro. Tiu ja memkompreneble ne venos dumtage, sed nokte, kaj iĝos laŭble proksime al nia tendejo. Tiam la bravaj apaĉoj atakegos nin.“
„Kaj kaptos nin kaj mortigos nin, almenaŭ kelkajn el ni!“
„Aŭskultu, Sir, vi vere estas bedaŭrinda! Vi volas esti studiinta viro kaj eĉ ne scias, ke oni forkuru, se oni ne volas lasi sin kapti! Hodiaŭtage tion scias ĉiu leporo, sed vi ne scias! Ĉu tio ne estas legebla en la multaj libroj, kiujn vi legis?“
„Vi do opinias, ke ni iĝu en savejon, ĉu?“
„Jes. Ni memkompreneble bruligos fajron, proke ili povos vidi nin klare. Dum ili brilas, la apaĉoj restos en iliaj kaŝejoj. Ni lasos ilin finbruli kaj foriĝos en la malhelo pro venigi la kajovajojn. Nun la apaĉoj kuregas en nian tendejon kaj – trovas neniun homon, hihihihi! Ili miros kaj rebruligos la fajrojn pro serĉi nin.
Nun la vico estos al ni: la apaĉoj estos atakataj. Tio estos petolaĵo, pri kio oni ankoraŭ estos raportonta longan tempon. Oni diros: estis Sam Hawkens, kiu elpensis tion, se mi n'eraras.“
„Jes. Estus tre bone, se okaziĝos ekzakte tiel kaj ne alimaniere, kiel vi ĝin planas.“
„Ne okaziĝos alie. Certe mi zorgos pro tio.“
„Kaj tiam ni kaŝe liberigos la apaĉojn, ĉu?“
„Almenaŭ Intŝu-tŝunan kaj Winnetoun.“
„Ĉu ne la aliajn?“
„Tiom, kiom ni povas sen atentigi pri ni.“
„Kio okazos al la kromaj?“
„Tute ne seriozaĵojn, Sir. Mi povas certigi vin pri tio. La kajovajoj en la unua momento pensos maplie pri la aliaj apaĉoj, sed plie pri rekapti la fuĝontojn. Sed kio okazu poste, pri tio ni ne jam penpensu. Antaŭ ĉio ni trovu lokon, kiu utilas al nia plano. Tion mi faros morgaŭ matene. Hodiaŭ ni sufiĉe paroladis. Ekde morgaŭ ni agos.“
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.