La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


WINNETOU I

Aŭtoro: Karl May

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 11: Deigite De La Torturfosto

„Tion la uloj ja planis tre ruze“m diris Sam Hawkens. „Ĉar vi estas la plej nobla, vi naĝu. Nesencaĵo! Ĉar vi estas greenhorn, tio estas la kaŭzo. Ili lasu min en la akvon! Ŝate mi montrus al ili, kiel Sam Hawkens iras tra la ondoj kiel truto! Sed vi! Aŭskultu, Sir, pripensu, ke niaj vivoj dependas de vi. Se vi malsukcesos kaj ni mortu, mi parolos neniun vorton plu kun vi. Vi povas fidi je tio, se mi n'eraras!“

„Ne afliktiĝu, kara Sam!“ mi respondis. „Kion mi pvas fari, mi faros. Mi opinias tute male, ke la ruĝuloj faris tute ne malbonan elekton. Mi estas certa, ke mi povos savigi vin pli facile ol vi povus savigi nin.“

„Ni ĝin esperu! Nu, nun prias vivon aŭ morton. Vi ne kompatu pri Intŝu-tŝuna.

Eĉ ne lasu tiun ideon veni en vian kapon!“

„Ni vidos!“

„Ne estas io vidontenda! Se vi kompatos pri li, vi pereu, kaj tiam ni ankaŭ estos pereontaj. Vi do fidu pri via pugno, ĉu?“

„Jes.“

„Pli bone ne fidu. Ne okazos interbatalo.“

„Mi estas konvinkita, ke ĝi okazos.“

„Ne, tutcerte ne!“

„Kiel li do volas mortigi min?“

„Per la tomahoko, memkompreneble. Vi ja scias, ke oni ne uzas ĝin nur en proksimbatalo. Ĝi ankaŭ estas teruriga armilo en forbatalo. La ruĝuloj estas tiel trejnadintaj, ke ili detranĉas la pinton de levigita fingro el distanco de cent paŝoj per ĝi. Intŝu-tŝuna certe ne hakados al vi en la akvo, sed ĵetos ĝin al vi, dum vi naĝos, kaj mortigos vin per la unua provo. Kredu al mi, eĉ se vi estas plej bona naĝanto, vi neniam atingos la transan bordon. Jam dum la naĝado li ĵetegos la tomahakon sur vian kapon aŭ pli ekzakte sur la nukon, kio mortigas multe pli certe. Ĉiu via naĝarto kaj ĉiu via forto ne povos eviti tion.“

„Tion mi scias, kara Sam. Kaj same mi scias, ke en kelkaj cirkonstancoj fingroĉapeleto da ruzeco efikas pli ol granda barelo da korpoforto.“

„Ĉu ruzeco? De kie vi nun ricevis la bezonatan ruzecon? Mi diras al vi, ke la olda Sam Hawkens estas konata kiel ruzeta ulo. Sed malgraŭ tiu ruzeteco mi ne komprenas, kiel vi volas subrangigi la ĉefon! Kiel la ruzeco de la tuta mondo helpu kontraŭ bone ĵetata tomahoko!“

„Ĝi helpos, Sam, ĝi helpos!“

„Nu kiel?“

„Tion vi vidos, aŭ plie: vi vidos tion komence ne. Sed mi volas diri al vi, ke mi firme kredas al la sukceso de mia plano.“

„Tiun fanfaronadon vi ja nur faraĉas pro malafliktigi niajn korojn.“

„Ne.“

„Sed jes, pro konsoli nin! Sed kiom utilas konsolo, kiu pereos jam en la sekvonta sekundo?“

„Nur trankviliĝu. Mi havas bonan, eĉ bonegan planon.“

„Ĉu planon? Eĉ tio! Ekzistas nur unu plano tie ĉi, kaj tiu estas naĝi trans la rivero, dum kio vi estos trafata de la tomahoko.“

„Ne. Atentu! Se mi dronas, ni estos savigataj.“

„Droni–savigataj. Sir, vi estas en agonio jam nun. Tial vi elparolas tiun stultaĵon!“

„Mi scias, kion mi volas. Memorigu: se mi dronos, ni ne timu nenion plu.“

Mi parolis tiujn vortojn rapide kaj haste, ĉar la tri ĉefoj nun venis al ni. Intŝutŝuna diris:

„Ni nun malligos Old Shatterhand:on. Sed li ne pensu, ke li povas forkuri! Tuje li estus sekvonta de pluraj cent persekutantoj.“

„Ne ekideos al mi!“ mi respondis. „Eĉ se mi sukcesos saviĝi, estus fiago de mi forlasi miajn kunulojn.“

Mi estis malkatenata kaj movigis la brakojn pro provi iliajn movigeblon. Tiam mi komencis mian iritigon.

„Estas granda honoro al mi naĝi kun la plej fama ĉefo de la apaĉoj konkure aŭ plie pri vivo aŭ morto. Sed ne estas honoro al li.“

„Kial ne?“

„Ĉar mi ne estas egala kontraŭulo por li. Mi kelkfoje banis en rivereto kaj klopodis dum tio ne droni. Sed naĝi tra tia vasta, profunda rivero, tion mi preskaŭ ne kuraĝas.“

„Uf, uf! Tio ne plaĉas al mi. Winnetou kaj Intŝu-tŝuna estas la plej bonaj naĝantoj de nia tribo. Kiom do valoras venko super tia malbona naĝanto?“

„Eĉ vi havas armilon, se mi ne! Mi do iras al la certa morto, kaj miaj kunuloj jam pretigis ekmorti. Malgraŭ mi volas scii, kiel mi imagu tiun batalon. Kiu iru en la akvon unue?“

„Vi!“

„Kaj vi sekvos min, ĉu?“

„Kaj kiam vi atakos min per la tomahoko?“

„Kiam mi volas“, li respondis per la malestima rideto de la majstro, kiu parolas kun nekapablulo.

„Do tio povas okazi jam en la akvo, ĉu?“

„Jes.“

Mi kondutis, kvazaŭ mi ĉiam pli maltrankviliĝis, afliktiĝis kaj rezignis.

„Do vi rajtas mortigi min. Ĉu ankaŭ mi vin?“

Li faris mienon, en kiu videblis la klara respondo: bedaŭrinda nefortulo, vi neniam havos la ŝancon fari tion! Nur la mortotimo povis meti tiun ideon en vin!

Tiam li diris:

„Estas naĝado kaj batalado pri morto aŭ vivo. Do vi ankaŭ povas mortigi min.

Alie vi ĉiel ne atingos la cedron.“

„Kaj via morto ne estos venĝota, ĉu?“

„Ne. Se mi mortigas vin, vi ne atingos la celon, kaj viaj kunuloj ekmortu. Se vi mortigas min, vi atingos la cedron, kaj vi ĉiuj estos liberaj ekde tiu momento. Ek!“

Li ĉirkaŭturniĝis. Mi demetis mian ĉasĉemizon kaj la botojn. Kion mi havis en la zono kaj en la poŝoj, mi metis ĉe ili. Dum tio Sam plendis:

„Ĝi malsukcesos, Sir, malsukcesos ege. Se vi povus vidi vian vizaĝon! Kaj la lamenta sono de viaj lastaj demandoj! Mi timegas pri vi kaj ni!“

Mi ne povis respondi al li, ĉar la tri ĉefoj povus ĝin aŭdi. Sed mi sciis tutcerte, kiel mi agis tiel plendeme. Mi volis certigi Intŝu-tŝunan pri lia venko kaj trompi lin.

„Unu demandon plu!“ mi petis, antaŭ mi sekvis lin. „Ĉu ni rehavos niajn posedaĵojn, se ni estos liberaj?“

Intŝu-tŝuna elpuŝis mallongan, malpaciencan ridon. Li pensis tiun demandon esti tute ne necesa.

„Jes, vi ricevis ilin!“ li respondis.

„Ĉu ĉion?“

„Ĉion.“

„Ankaŭ la ĉevalojn kaj la pafilojn, ĉu?“

Li vokegis kolere al mi:

„Ĉion, mi ĝin diris! Ĉu vi ne havas orelojn? Bufo iam volis vetflugi kun la aglo kaj demandis ĝin, kion ĝi donos al si, se ĝi venkos! Se vi naĝos same stulte, kiel vi demandas, mi hontas, ke mi ne donis al vi maljunan squaw:on kiel kunbatalanto!“

Ni iris tra la duoncirklaĵon, kiu malkuniĝis pro ni, kaj al la bordo de la Rio Pecos. Mi pasis proksime de Nŝo-tŝi kaj ricevis de ŝi vidon, per kiu ŝi adiaŭis min.

La indianoj nin sekvis kaj sidiĝis neproksime de la bordo, pro komforte ĝui la spektaĵon.

Ne dubindas, ke mi troviĝis en plej granda danĝero. Mi povis naĝi tra la rivero rekte, diagonale aŭ zigzage, en ĉiu kazo mi ekmortus. La tomahoko de la ĉefo devis trafi min. Estis nur unu saviga solucio: subakviĝo. Pri tiu fako mi bonŝance ne estis la nekapablulo, kiun Intŝu-tŝuna min pensis esti.

Sed pri la subakviĝo mi same ne devis fidi sole. Mi ja iam devis reaperi pro spiri, kaj tiam mia kapo estis celo de la tomahoko. Ne estis alia solucio, mi ne devis reaperi el la supraĵo, almenaŭ ne videble antaŭ la ruĝuloj. Kiel mi faru tion?

Mi rigardis la bordon laŭ- kaj kontraŭfludirekten kaj vidis je mia kontentiĝo, ke la pejzaĝo pretis helpi al mi.

Ni troviĝis sur nekreskumita sableja ebeno. Ĝia kontraŭfluan limon, kie rekomencis la arbaro, estis iom pli ol cent paŝojn for de mi. Tie pli fore la rivero kurbiĝis, kaj ne estis videbla, kio estis trans tiu kurbiĝo. Laŭflue la limo de la sablejo estis ĉirkaŭ kvarcent paŝojn for de ni.

Se mi saltus en la riveron, kaj ne reaperus, oni kredus, ke mi dronis, kaj serĉus mian kadavron. Tiu serĉado nur senchavus laŭ la fluo. Do mia savigo atendis min en la alia direkto, kontraŭflue. Tie mi vidis lokon, kie la rivero subtralavis la bordon. La bordo estis super la akvo, kaj tiu loko ofertis al mi bonan ŝancon de mallonga restado. Tie malpli fore estis alnaĝiĝintaj arboj kaj arbedaĵoj, kiuj ankaŭ formis bonan kaŝejon. Sed intertempe estis pli bone konduti iomete timplene.

Intŝu-tŝuna senvestiĝis nur portante la malpezan indianan kalsonon kaj metis la tomahokon sub la zonon.

„Ni povas komenci. Ensaltu!“ li vokis.

„Ĉu mi ne unue rajtas provi, kiel profunda ĝi estas?“ mi demandis senkuraĝe.

Senfine malestimanta rideto aperis sur lia vizaĝo. Li voke postulis lancon. Oni aplortis ĝin al mi, kaj mi puŝis ĝin en la akvon. Ĝi ne atingis la fundon. Tio tre plaĉis al mi. Sed mi kondutiĝis eĉ pli rezignante ol antaŭe, surgenuiĝis apud la akvo, kaj lavis mian frunton kiel iu, kiu timas apopleksion kiam li enakviĝas, sen esti malvarmiĝinta antaŭe. Malantaŭ mi eksonis laŭta grumblaĵo de malestimo.

Tio estis certa signo, ke mi atingis mian celon.

„Pro la graco de Dio, pli bone revenu de tie, Sir!“ Sam vokis. „Mi ne eltenas vidi tion. Pli prefere ili torturaĉadu nin ĝismorte. Estas pli bone ol devi vidi tiun scenon de mizero!“

Nevolite mi miris, kion Nŝo-tŝi en tiu momento devis pensi pri mi. Mi turniĝis.

La vizaĝo de Tangua estis enkarniĝita mokego. Winnetou levigis sian supran lipon tiel, ke oni povis vidi siajn dentojn. Li ĉagrenis, ke li iam estis dediĉinta sian indulgon al mi. Kaj lia fratino tenis sian vidon teren. Ŝi tute ne vidis al mi plu.

„Mi pretas“, Intŝu-tŝuna kriis al mi. „Kion vi atendas? Eniĝu!“

„Ĉu ĝi vere estu?“ mi demandis. „Ĉu estas neniu alia solucio?“

Laŭta ridado aŭdebliĝis, kaj la voĉo de Tangua eksonis:

„Ellasu tiun ranon! Donacu al li la vivon! Neniu militisto senhonoriĝu ataki lin!“

Per la furioza grumblego de kolerigita tigro Intŝu-tŝuna kriis al mi:

„Enakviĝu, aŭ mi batos mian tomahokon jam nun sur vian nukon!“

Mi aktoris tre terurigite, sidiĝis je la bordo de la rivero, unue enakvigis la piedojn kaj tiam la krurojn kaj agadis, kvazaŭ mi volus enakviĝi dece malrapide kaj singarde nur englitete.

„Eniĝu!“ Intŝu-tŝuna refoje kriis kaj puŝegis min en la akvo per piedbato sur mian dorson. Mi estis intencinta tion. Mi ĵetis miajn brakojn supren kvazaŭ helpopetanta, elkriis orelŝiratan timvokegon kaj faliĝis en la akvon kiel ŝtono.

Sed jam en la sekvinta sekundo la spektaĵo estis je la fino. Mi sentis la fundon kaj ekpuŝiĝis for sub la akvo laŭ la bordo kontraŭfluen. Tuj post tio mi aŭdis bruon malantaŭ mi. Intŝu-tŝuna ensaltis pro sekvi min. Mi eksciis post ĉio ĉi, ke unue estis lia inteco permesi iom da distanco al mi kaj lasi min atingi la transan bordon, kie min trafu la hakilo. Sed pro mia malkuraĝo li rezignis pri tiu plano kaj subite enakviĝis post mi pro mortbati min. Endis ne heziti en kazo de tia malbravulo kiel mi.

Mi atingis la superantan bordaĵon kaj reaperis mingarde, tielke nur la kapo ĝis la buŝo estis videbla. Neniu povis vidi min, maksimume la ĉefo, ĉar li troviĝis en la akvo. Je mia plezuro li tenis sian vidon laŭfluen. Mi enspiris rapide kaj profunde kaj resubakviĝis al la fundo pro plunaĝi. Tiam mi atingis la amasiĝitajn lignaĵojn, sub kiu mi reaperis kaj respiris. Ĝi kaŝis mian kapon tiel bone, ke mi povis resti pli longe super la supraĵo. Mi vidis la ĉefon kuŝi sur la akvo kiel rabbesto, kiu pretis, subite fali sur sian viktimon. Nun mi ankoraŭ sukcesu nur la lastan, sed ankaŭ la plej longan vojon: la distancon al la arbarrando, kie pendis arbedaĵoj trans la bordo en la akvon. Ankaŭ tiun mi sukcese atingis kaj iris el la akvo, kaŝita de la arbedaĵoj.

Mi nun atingu la kurbiĝon de la rivero, pro naĝi malantaŭ ĝi al la transa bordo.

Tio eblis pli rapide, se mi iris tien. Antaŭe mi vidis tra la arbedaĵoj al la apaĉoj. Ili staris vokante kaj braksvingante sur la bordo, dum ilia ĉefo naĝis serĉante jen kaj reen, tamen neeblis, ke mi estus restinta sub la akvo tiel longe vivante.

Nun mi pluriris en la arbaro ĝis la kurbiĝo de la rivero estis malantaŭ mi. Tiel mi reenakviĝis kaj gaje atingis la transan bordon.

Mi sekvis la arbaron ĝis la rando. Kaŝite de arbedoj mi vidis je mia granda plezuro, ke pluraj ruĝuloj estis saltintaj en la akvon kaj pikserĉis la dronintan Old Shatterhand:on per lancoj. Nun mi estus povinta iri senhaste al la cedro, sed tion mi ne faris. Mi ne volis ŝuldi mian venkon nur al ruzaĵo, sed doni lekcionon al Intŝu-tŝuna kaj samtempe igi lin dankendi al mi.

La ĉefo ankoraŭ serĉante naĝis jen kaj reen. Ne ekideis al li turni sian vidon al la alia bordo de la rivero. Ree mi englitis en la akvon, turniĝis sur la dorson, tielke nur la buŝo kaj la nazo eliĝis el la akvo, antaŭiĝis per batetoj de la manoj kaj lasis min naĝigi per la fluo. Neniu homo min rimarkis. Kiam mi estis atinginta la bordon vidadalvide de la apaĉoj, mi refoje subakviĝis, naĝis vojeton, tiam aperiĝis kaj vokis per laŭta voĉo:

„Sam Hawkens, Sam Hawkens, ni venkis!“

Ĝi aspektis, kvazaŭ mi staris sur maprofunda ejo. La ruĝuloj min aŭdis kaj videgis al mi. Teruriga kriado eksonis. Estis, kvazaŭ mil diabloj estis ekliberigitaj kaj vokegis vete. Apenaŭ, ke Intŝu-tŝuna min vidis, li ekantaŭiĝis per longaj, fortajn resvingoj kaj vene naĝis al mi. Mi ne lasu veni lin tro proksime kaj rapide naĝis al la bordo.

„For, pli for, Sir!“ Sam kriis al mi. „Hastu atingi la cedron!“

Jes, ke mi nun atingis la cedron, tion neniu plu povis eviti. Ankaŭ Inĉ-ĉuna ne.

Sed mi volis doni lekcionon al li kaj ne cedis de la loko, ĝis li estis nur ĉirkaŭ kvardek paŝojn for de mi. Tiam mi kuris al la arbo. En la akvo li certe estis sukcesinta atakon per la tomahoko. Sed nun li ne povis uzi sian ĵethakilon, ĝis li ankaŭ estis atinginta la bordon.

La arbo estis ĉirkaŭ tricent paŝojn for de la Rio Pecos. Kiam mi estis pasinta la duonon de tiu vojo, mi ekstaris kaj turniĝis. La ĉefo ĵus elakviĝis. Li agis ekzakte, kiel mi ĝin intencis. Atingi min kure li ne povis plu. Nur lia tomahoko nun min povis trafi. L ŝiris ĝin el la zono kaj kuris al mi. Mi atendis momenteton. Kiam li estis danĝere proksima, mi returniĝis pro fuĝo, sed nur ŝajnige. Kiam mi estis staranta senmove, mi diris al mi, li certe ne ĵetis la hakilon. Tiel mi povis vidi ĝin veni kaj povis flankeniĝi. Laŭ mia pensado li ĵetus nur, kiam mi estis fuĝanta turnigite mian dorson al li, tielke mi ne povis vidi la alflugegantan armilon. Do mi ŝajnige ekfuĝis, sed nur faris dudek paŝojn kaj tiam reekstaris, dum kiu mi fulmrapide turniĝis.

Ĝuste! Li nun estis ekstariginta pro fari certan ĵeton, estis svinginta la hakilon super la kapo kaj ĝin ĵetinta al mi. Mi faris du, tri rapidajn paŝojn flanken – la tomahoko flugis preter mi kaj eniĝis en la sablon.

Tion mi intencis. Mi kuris tien, ekprenis la armilon kaj malrapide iris renkonte al la ĉefo. Li ekkris per kolero kaj kuregis al mi kiel furiozulo. Mi resvingis la tomahokon kaj minace vokis al li:

„Haltu, Intŝu-tŝuna! Vi denove eraris pri Old Shatterhand. Ĉu vi volas ricevi vian proran hakilon en la kapon?“

Li ekstaris.

„Hundo, kiel vi eskapis de mi en la akvo? La malbona spirito helpis al vi!“

„Ĉu vi vere kredas tion? Se oni volas paroli pri spirito tie ĉi, ĝi estis la bona Manitu, kiu helpis al mi.“

Mi povis vidi en liaj okuloj, ke li ne jam rezignis.

„Vi volas ataki min“ mi diris. „Mi povis ĝin vidi. Pli bone rezignu pri tio, ĝi estus via morto. Nenio okazu al vi, sed se vi kuraĝas proksimiĝi, mi defendiĝu. Do estu saĝa kaj–“

Mi ne povis paroli plu. Lia kolero estis pli granda ol la prudenta pripenso. Li levigis siajn manojn kiel longaj ungegoj kaj eksaltis al mi. Li jam pensis havi min, sed mi rapide plmalgrandiĝis kaj glitis flanken. La forto de la flanka puŝiĝo lin falegigis teren. Tuje mi estis super li, metis mian maldekstran genuon sur unu, la dekstran sur la alian brakon, ekprenis lian kolon per la maldekstra mano, resvingis la tomahokon kaj vokis:

„Intŝu-tŝuna, ĉu vu petas pri indulgon?“

„Ne.“

„Tiukaze mi disbatos vian kapon.“

„Mortigu min, hundo!“ li anhelis dum la vana provo liberiĝi.

„Ne, vi estas la patro de Winnetou kaj vivu. Sed mi sendanĝerigu vin iom da tempo. Vi devigas min fari tion.“

Mi batis la senklingan flankon de la tomahoko sur lian kapon. Li stertoris, liaj membroj tremis kramfe kaj tiam malstreĉiĝis. De la alia flanko de la rivero tio aspektis, kvazaŭ mi mortbatis lin. Eksonis eĉ multe pli teruriga kriegado ol antaŭe. Mi fiksigis liajn manojn sur la korpon per la zono, portis lin al la cedro kaj metis lin tie sur la teron. Tiun nenecesan vojon mi iru, ĉar laŭ la vortoj de la kondiĉoj mi devis iri al la cedro. Mi lasis lin kuŝi tie kaj rapide rekuris al la rivero.

Mi vidis, ke multaj ruĝuloj saltis en la akvon pro transnaĝi, antaŭ ĉiuj Winnetou.

Tio povis estiĝi danĝera. Tiam mi alvokis al ili, kiam mi estis atinginta la bordon:

„Reiru! La ĉefo vivas. Mi ne faris ion al li. Sed se vi proksimiĝas, mi mortbatos lin. Nur Winnetou transvenu; kun li mi volas paroli!“

Ili ne atentis tiun averton. Winnetou rektiĝis en la akvo, proke ĉiuj povis vidi lin kaj vokis kelkajn vortojn al ili, kiujn mi ne komprenis. Ili obeis al li kaj reiris. Li transvenis sole. Mi atendis lin apud la akvo.

„Estis bone, ke vi reirigis viajn militistojn. Ili estus endanĝerantaj vian patron.“

„Vi mortbatis lin per la tomahoko, ĉu?“

„Ne. Li devigis min senkonsciigi sin, ĉar li ne volis kapitulaci.“

„Sed vi ja povis mortigi lin! Li estis sub via forto!“

„Mi ne ŝatas mortigi kontraŭulon, eĉ ne kontraŭulon, kiun mi estimas. Jen vi havas lian armilon! Vi povas decidi, ĉu mi venkis!“

Li prenis la tomahokon kaj longe vidis al mi. Lia vido mildiĝis.

„Kia stranga homo Old Shatterhand estas! Tion mi ne komprenas.“

„Vi lernos kompreni min.“

„Vi donas tiun hakilon al mi se scii, ĉu ni plenumos nian promeson! Vi povus defendiĝi per ĝi. Ĉu vi scias, ke vi iĝis sub mia forto per tio?“

Pshaw! Mi ne timas. En ĉiuj kazoj mi havas miajn brakojn kaj pugnojn, kaj Winnetou ne estas mensogisto, sed militisto, kiu ĉiam plenumos sian promeson.“

En tiu momento li donis al mi la manon. Liaj okuloj brilis, kiam li respondis al mi:

„Vi pravas. Vi estas libera, kaj la aliaj palvizaĝoj ankaŭ liberas, escepte la viro, kiu estas nomata Rattler. Vi fidas al mi. Mi dezirus, ke mi ankaŭ povus fidi al vi!“

„Vi fidos pri mi kiel mi pri vi, nur atendu iom da tempo. Nun kunvenu al via patro!“

„Jes, mi vidu, kiel li fartas. Kiam Old Shatterhand ekbatas, la morto ne tre foras.“

Ni iris al la cedro kaj malfiksigis la brakojn de la ĉefo. Winnetou esploris lin kaj tiam diris:

„Li vivas, sed ne baldaŭ vekiĝos kaj poste havos dolorantan kapon longan tempon. Mi ne restu tie ĉi kaj irigos kelkajn virojn al li. Mia frato Old Shatterhand venu kun mi.“

Estis la unua fojo, ke li nomis min ,mia frato‘. Kiel ofte mi aŭdis tiujn vorton el lia buŝo!

Ne reeniris al la rivero kaj tranaĝis. La ruĝuloj staris sur la bordo kaj ege atendis nin. Ĉar ni naĝis tiel paceme flanke de la alia, ili ekkonis, ke ni interkonsentis. Samtempe ili ekkonis, kiel malprave ili estis juĝinta pri mi. Kiam ni estis stariĝintaj sur la bordon, Winnetou prenis mian manon kaj diris laŭte:

„Old Shatterhand venkis. Li kaj liaj tri kunuloj estas liberaj!“

„Uf, uf, uf!“ la apaĉoj kaj kajovajoj vokis.

Tangua staris inter ili kaj faris malamikan mienon. Kun li ankoraŭ okupiĝendis, ĉar liaj mensogoj devis esti punataj. Krom al ni, mi ŝuldis tion al ĉiuj blankuloj, kiujn li estonte renkontis.

Winnetou iris kun mi preter Tangua eĉ sen vidi al li. Li kondukis min al la fostoj, sur kiuj pendis la tri kunuloj.

„Haleluja!“ Sam vokis. „Ni estas savaj, ni ne estos neigotaj! Homo, mann, amiko, junulo kaj greenhorn, kiel vi nur sukcesis tion?“

Winnetou donis sian tranĉilon al mi kaj diris:

„Detranĉu ilin! Vi meritas fari tion mem.“

Apenaŭ ke ili estis liberaj, ili saltis al mi kaj ĉirkaŭbrakis min pro premi kaj premegi min tiel forte, ke mi preskaŭ sentis timon. Sam certigis, dum glutis la larmoj el siaj okuletoj en la barbarbaron:

Sir, se mi iam pensos, ke mi ne plu ŝuldas tion al vi, la nekste venonta urso min manĝu kune kun haŭto kaj haroj. Kiel vi nur sukcesis tion? Vi estis malaperinta! Vi havis tian timon antaŭ la akvo. Ĉiuj pensis, ke vi estus droninta.“

„Ĉu mi ne diris: se mi dronas, ni ĉiuj estos liberaj?“

„Old Shatterhand tion diris, ĉu?“ Winnetou demandis. „Do ĉio nur estis ŝajnigo, ĉu?“

„Jes“, mi kapcertigis.

„Mia frato sciis, kion li volis. Li ne nur estas malforta kiel urso, sed eĉ ruza kiel la vulpo de la prerio. Kiu estas lia malamiko treege timu lin.“

„Kaj ĉu tiu malamiko Winnetou estis?“

„Mi estis, sed mi ne estas plu.“

„Do vi ne plu kredas al la mensogisto Tangua, sed al mi, ĉu?“

Li denove vidis longe kaj esplore al mi, ofertis lian manon kaj diris:

„Viaj okuloj estas bonecaj okuloj. En via vizaĝo ne loĝas senhonesteco. Mi kredas al vi.“

Dume mi estis resurmetinta miajn vestaĵojn, prenis la sardinujon el la ĉasĉemiza poŝo kaj diris:

„Mia frato Winnetou faris la pravan juĝon. Mi pruvos tion al li. Eble li konas tion, kion mi nun montros al li.“

Mi elprenis la kunrulitan harbuklon, ĝin rektigis kaj ofertis ĝin al li. Li eltenis la manon al ĝi, sed ne ĝin prenis, anstataŭ surprizigite faris paŝon malantaŭen.

„Estas haroj de mia kapo. Kiu ĝin donis al vi?“

„Intŝu-tŝuna antaŭe rakontis, ke la Granda Spirito sendis nevideblan savigiston al vi, kiam la kajovajoj estis fiksligintaj vin al la arboj. Li fakte estis nevidebla, ĉar li devis kaŝiĝi antaŭ la kajovajoj. Sed nun li ne devas kaŝiĝi plu. Nun vi ja certe kredu, ke mi ne estis via malamiko, sed ĉiam estis estanta via amiko.“

„Vi – vi – vi detranĉis nin, ĉu? Ni ŝuldas la liberecon kaj certe ankaŭ la vivon al vi, ĉu?“ li konsternite elpuŝis. Tiam li prenis mian manon kaj fortiris min al lia fratino. Li ŝovis min antaŭ ŝin kaj diris:

„Nŝo-tŝi jen vidas la bravan militiston, kiukaŝe liberigis la patron kaj min, kiam la kajovajoj estis ligintaj nin al la arboj. Ŝi danku al li!“

Post tiuj vortoj li ĉirkaŭbrakis min. Nŝo-tŝi diris nur unu vorton:

„Pardonu!“

Ŝi danku kaj anstataŭ petis mian pardonon! Kial? Mi ne komprenis ŝin sufiĉe bone. En ŝiaj pensoj ŝi juĝis malĝuste pri mi. Kiel mia flegistino ŝi devis koni min pli bone ol ĉiuj aliaj. Kiam mi simulis per ruzo, ŝi tamen ankaŭ kredis, ke ĝi estus la realo. Ŝi estis supozinta min esti malkuraĝa, mallerta ulo. Rebonigi tion estis pli grava al ŝi ol la danko, kiun Winnetou postulis de ŝi. Mi respondis:

„Nŝo-tŝi certe memoras ĉion, kion mi diris al ŝi. Nun ĝi realiĝis. Ĉu mia fratino nun kredos al mi?“

„Mi kredas al mia blanka frato!“

Tangua kun furioza mieno staris en la proksimo. Mi iris kaj fikse vidis al li.

„Ĉu la ĉefo de la kajovajoj estas mensogisto, aŭ ĉu li amas la verecon?“ mi demandis arde.

„Ĉu vi volas ofendi min?“ li laŭtiĝis.

„Ne. Mi nur volas scii, kiel mi pensu pri vi. Do respondu!“

„Old Shaterhand sciu, ke Tangua amas la verecon.“

„Do vi ankaŭ plenumas ĉiun promeson, kiun vi faris, ĉu?“

„Jes.“

„Kaj vi ankoraŭ scias, kion vi diris al mi, ĉu?“

„Kiam?“

„Antaŭ mallonge, kiam mi ankoraŭ estis katenita sur la fosto.“

„Mi diris tiam multajn aĵojn.“

„Tutcerte. Samcerte vi scias, pri kiuj el viaj vortoj mi nun parolas. Vi volis kvitiĝi kun mi.“

„Ĉu mi diris tion?“ li demandis kaj levigis siajn brovojn.

„Jes. Vi krome diris, ke vi ŝate volas batali kun mi, ĉar vi ekzakte scias, ke mi estus frakasota de vi.“

„Mi ne memoras tiujn vortojn. Old Shatterhand certe miskomprenis min!“ li respondis hezite.

„Ne. Winnetou ĉeestis. Li atestos ĝin al mi.“

„Jes“ Winnetou certigis volante. „Tangua volis kvitiĝi kun Old Shatterhand kaj sin gloris, ke li tre ŝate volas batali kun li kaj frakasi lin.“

„Vi do rescias, ke vi diris tiujn vortojn. Ĉu vi ankaŭ plenumos tiajn vortojn?“

„Ĉu vi postulas tion?“

„Jes. Vi nomis min rano, kiu ne posedas kuraĝon. Vi mensogis pri mi kaj klopodegis pereigi nin. Kiu riskas diri tion, ankaŭ risku defendiĝi kontraŭ mi.“

Pshaw! Mi batalas nur kun ĉefoj!“

„Mi estas ĉefo.“

„Pruvu tion!“

„Bone! Mi pruvos ĝin al vi, perke mi pendigos de tiu arbo per ŝnuro, se vi rifuzas kvitigon kun mi.“

Minaci al indiano per pendigo estas ega ofendo. Li ŝiris sian tranĉilon el la zono kaj kriis:

„Hundo, ĉu mi mortpiku vin?“

„Jes, sed ne tiel, kiel vi ĝin volas nun, sed dum justa batalo, viro kontraŭ viro kaj tranĉilo kontraŭ tranĉilo.“

„Tio ne ekideas al mi. Mi ne okupiĝu per Old Shatterhand.“

„Antaŭ nelonge, kiam mi estis fiksligita, vi havis alian opinion.“

Li volis ataki min. Sed Winnetou interiĝis kaj diris:

„Mia frato Old Shatterhand pravas. Tangua mensogis pri li kaj volis kvitiĝi kun li. Se li ne plenumos tiujn vortojn, li estas malkuraĝulo kaj meritas esti eligita el sia tribo. Tiu kverelo endas decidata tuj. Neniu diru pri la militistoj de la apaĉoj, ke ili toleras malkuraĝulojn kiel gastoj inter ili. Kion la ĉefo de la kajovajoj nun volas fari?“

Tangua vidis en ĉiujn direktojn. Ĉeestis preskaŭ kvaroble pli multaj apaĉoj ol kajovajoj. Li neeble povis riski kverelon kun la apaĉoj. Tangua pensis pri la alta elpago kaj la fakto, ke li ankoraŭ estis duone kaptito.

„Mi pensos pri tio“, li diris cede.

„Brava militisto ne devas pripensi en tia kazo. Aŭ vi akceptas la batalon, aŭ vi estos rigardata kiel malkuraĝulo.“

Subite li streĉiĝis kaj kriis:

„Tangua, ĉu malkuraĝulo? Kiu diras tion, en ties bruston mi puŝas mian tranĉilon!“

„Mi tion diros“, Winnetou respondis trankvile, „kiam vi ne plenumos la vorton, kiun vi diris al Old Shatterhand.“

„Mi plenumos mian vorton.“

„Do vi pretas tuje baali kun li, ĉu?“

„Jes. Urĝas al mi vidi lian sangon laŭeble baldaŭ.“

„Bone, nu estu interkonsentata, kun kiuj armiloj tiu batalo estos farata.“

„Kiu decidu tion?“

„Old Shatterhand.“

„Kial?“

„Ĉar vi ofendis lin.“

„Ne, sed mi. Li ankaŭ ofendis min, kaj mi estas ĉefo, dum estas li nur malnobla blankulo. Mi do valoras multe plie ol li.“

„Old Shatterhand estas pli ol ruĝa ĉefo.“

„Li ankaŭ asertas tion, sed ne povis pruvi ĝin. Minacaĵo ne estas pruvo.“

Mi decidis pri la demando:

„Tangua elektu. Estas tute egala al mi, per kiu armilo mi venkos lin.“

„Vi ne venkos min“, li vokegis kolere al mi. „Ĉu vi pensas, ke mi elektos la pugnan interbatalon, en kiu vi terenbatas ĉiun, aŭ la tranĉilan, en kiu mortpikis Fulmtranĉilon, aŭ la tomahokon, en kiu eĉ Intŝu-tŝuna malsukcesis?“

„Nu, kian alie?“

„La pafilan. Ni pafos unu al la alia. Mia kuglo iĝos en vian koron.“

„Bone, mi konsentas. Sed ĉu mia frato Winnetou aŭdis, kion Tangua nun konfesis?“

„Kion?“

„Ke mi batalis kun Fulmotondro, kaj mortpikis lin. Tion mi faris pro savigi la kaptitajn apaĉojn de la torturfosto. Tangua neis tiun ĝis ĉi tiu momento. Mi pravis, kiam mi nomis lin mensogisto.“

„Ĉu mensogisto? Ĉu mi?“ la kajovajo tondrumis. „Tion vi pagu per via vivo!

Rapide la pafilojn! La batalo komencu tuje, proke mi silentigas tiun blekaĉantan hundon!“

Li havis sian pafilon en la mano. Winnetou sendis apaĉon en la pueblon, pro alporti mian pafilon kaj la municion. Ĉio estis tenata zorge, kvankam Winnetou estis pensinta min esti sia malamiko.

„Mia blanka frato diru, el kiu distanco kaj kiom fojojn estu pafonta!“

„Egalas al mi“, mi respondis. „Kiu elektis la armilojn ankaŭ decidu tion.“

„Jes, mi decidas“, Tangua diris. „Ducent paŝoj kaj tiom da pafoj, ĝis unu el ni falas sur la teron kaj ne povas restariĝi.“

„Bone“, diris Winnetou. „Mi atentos. Foje unu, foje la alia pafu, ĉiam ŝanĝe. Mi ĉestaros kun mia pafilo kaj tuje donos kuglon en la kapon de tiu, kiu pafos, senke estas lia vico. Kiu pafos unue?“

„Memkompreneble mi!“ la kajovajo vokis.

Winnetou malestime skuis la kapon. „Tangua volas havi ĉiujn avantaĝojn. Old Shatterhand pafu unue.“

„Ne“, mi respondis. „Ĝi okazu laŭ lia volo. Unu pafo de li kaj unu pafo de mi.

Ĉiel ĝi estos finigita post tio.“

„Ne!“ kontraŭis Tangua. „Ni pafos ĝis unu falos.“

„Tion mi diris, ĉar mia unua pafo vin mortigos“, mi diris.

„Fanfaronulo!“

Pshaw! Fakte mi mortigu vin, sed ne faros tion. La malpli adekvata puno de viaj fiagoj sed estas, ke mi lamigos vin. Mi dissplitigos vian dekstran genuon.

Memorigu tion!“

„Ĉu vi aŭdis tion?“ li ridis. „Tiu palvizaĝo, kiu estas nomata de siaj propraj amikoj greenhorn, volas antaŭdiri je ducent paŝojn da distanco, ke li trafos mian genuon! Ridu pri li, vi militistoj!“

Li ĉirkaŭvidis viglige, sed neniu ridis.

„Ĉu vi timas antaŭ li? Mi montros al vi, kiel mi malestimas lin. Ni mezurumu la ducent paŝojn!“

Dum tio okazis, mia ursmortigilo estis alportata. Mi esploris ĝin. Ĝi enordis.

Ambaŭ tuboj estis ŝarĝitaj. Pro esti tute certa mi malplenpafis kaj reŝarĝis ilin.

Dum tio Sam venis al mi kaj diris:

Sir, mi havas cent demandojn por vi, sed tamen ne trovas ŝancon eldiri ilin.

Nun nur tiu unu: ĉu vi vere volas trafi la genuon de tiu ulo?“

„Jes. Estos sufiĉa puno.“

„Nu, certe ne. Tia fiinzekto estu ekstermata, se mi n'eraras. Nur pripensu ĉion, kion li fikaŭzis, kaj kio okazis, nur ĉar li volis ŝteli la ĉevalojn de la apaĉoj!“

„Samegale kulpas pri tio la blankuloj, kiuj instigis lin fari tion.“

„Kial li lasis sin instigi? Se mi estus vi, mi donus kuglon en lian kapon. Li tutcerte celos al via frunto!“

„Aŭ al la brusto. Mi estas konvinkita pri tio. Sed li ne trafos. La pafiloj de tiuj uloj ne taŭgas.“

La distanco estis mezurita. Ni stariĝis sur la du finpunktojn. Mi estis trankvile kiel ĉiam. Tangua koleregis kaj elpuŝis la plej malicajn malbenaĵojn. Tial Winnetou, kiu staris distancon flanke, diris:

„La ĉefo de la kajovajoj silentu kaj atentu! Mi nombros ĝis tri, tiam oni pafos.

Kiu pafos pli frue, ricevos mian kuglon en la kapon!“

Oni ja povas imagi, ke ĉiuj ĉeestantoj preskaŭ tremis per streĉiĝo. Ili staris en du vicoj dekstre kaj maldekstre de ni, tielke formiĝis vasta strato, je kies finoj ni du atendis. Regis profunda kvieto.

„La ĉefo de la kajovajoj komencu“, Winnetou diris. „Unu – du – tri!“

Mi staris senmove kaj montris mian plenan korpolarĝecon al la kontraŭulo. Li jam je la unua vorto de Winnetou alŝultris la pafilon, celis zorgege kaj pafis. La kuglo proksime preterpasis min.

„Nun Old Shatterhand pafu“, Winnetou postulis. „Unu – du–“

„Haltu!“ mi lin ĉesigis. Mi staris honeste kaj rekte antaŭ la ĉefo de la kajovajoj.

Sed li turniĝas duone kaj montras al mi sian flankon.

„Mi povas tion“, la kajovajo grumblis. „Kiu volas malpermesi tion al mi? Ne estis interkonsentita, kiel ni staru.“

„Tio veras“ mi konfesis. „Tangua povas stari ajn kiel li volas. Li turnas la mi la flankon, ĉar li opinias, ke mi ne povas trafi lin tiel facile. Sed li eraras, ĉar mi ĉiel trovos lin. Mi estis povinta pafi sen diri unu vorton, sed mi volas esti honesta al li.

Li ricevu mian kuglon en la dekstran genuon. Sed tio nur povas okazi, kiam li staras vidalvide al mi. Sed se li turnas al mi la flankon, la kuglo dissplitigos ambaŭ liajn genuojn. Tio estas la diferenco. Li povas stari, kiel li volas. Mi lin avertis.“

„Ne pafu per vortojn, sed per kuglo!“ Tangua mokis. Li ne atentis pri miaj vortoj kaj restis stari flanke.

„Old Shatterhand pafas“, Winnetou ripetis. „Unu – du – tri!“

Mia pafo ekbruis. Tangua elpuŝis krion, fallasis sian pafilon ŝanceliĝis foje jen kaj reen kaj falis.

„Uf, uf, uf!“ oni vokis ĉie. Ĉiu iĝis al li pro vidi, kiel mi trafis lin.

Mi ankaŭ iris tien. Estimante oni cedis antaŭ mi.

„En ambaŭ genuojn, en ambaŭ genuojn!“ ili diris de dekstre kaj maldekstre.

Tangua plorete kuŝis sur la tero. Winnetou surgenuis ĉe li kaj esploris la lezaĵon.

„La kuglo iris ekzakte, kiel mia blanka frato antaŭdiris“, li certigis. „Ambaŭ genuoj estas dissplitigitaj. Tangua neniam denove povos rajdi pro direktigi siajn okulojn al la ĉevaloj de aliaj triboj.“

Kiam la trafito vidis min, li ĵetis al mi fluegon da malbenaĵoj.

„Mi avertis vin!“ mi diris senkompate. „Vi ne atentis pi miaj vortoj kaj kulpas ĝin mem.“

Tangua ne aŭdacis plendi, ĉar indiano ne faru tion eĉ dum la plej egaj doloroj.

Li mordis siajn lipojn, malamikece vidis sur la teron kaj elkraĉis:

„Mi estas lezita kaj ne povas hejmiĝi. Mi restu ĉe la apaĉoj.“

Winnetou kapneis kaj respondis tre decidite:

„Vi devos hejmiĝi, ĉar ni ne havas spacon por la ŝtelintoj de niaj ĉevaloj kaj la murdintoj de niaj militistoj. Ni ne venĝiĝis per sango, sed kontentiĝis per bestoj kaj aĵoj. Kromaĵojn vi ne povas postuli. Kajovajo ne devas esti en nia pueblo.“

„Sed mi ne povas rajdi hejmen!“

„Old Shatterhand estis eĉ multe plie lezita ol vi kaj ankaŭ ne povis rajdi.

Malgraŭ li devis kunveni. Memoru lin ofte! Tio utilos al vi. La kajovajoj volis forlasi nin hodiaŭ. Ili faru tion laŭeble baldaŭ, ĉar ni traktu ĉiun, kiun ni trovos morgaŭ en la proksimo de niaj paŝtejoj tiel, kiel Old Shatterhand devis esti traktita laŭ ilia volo. Mi finparolis. Howgh!“

Li prenis mian manon kaj forkondukis min. Kiam ni estis el la homamasiĝo, ni vidis lian patron. Du viroj akompanis Intŝu-tŝunan tra la rivero. Winnetou renkonte iris al li ĝis la bordo. Mi serĉis Sam Hawkens:on, Dick Stone:on kaj Will Parker:on.

„Finfine ni rajtas paroli trankvile!“ Sam diris. „Antaŭ ĉio diru, kiuj haroj tiuj estis, kiujn vi montris al Winnetou?“

„Mi detranĉis ilin de li.“

„Kiam?“

„Kiam mi detranĉis lin kaj lian patron.“

„Do vi – ĉiuj diabloj! – ĉu vi – vi, la greenhorn, liberigis ilin?“

„Certe.“

„Sen diri unu vorton al ni!“

„Ne necesis.“

„Sed, kiel vi nu faris tion?“

„Kiel ĉiu greenhorn ĝin faras.“

„Parolu kompreneble, Sir! Tio estis ekstreme malfacila afero!“

„Jes, vi eĉ dubis, ke vi mem sukcesus ĝin.“

„Sed vi sukcesis ĝin! Aŭ mi tute ne havas prudenton, aŭ ĝi paŭzas ĉimomente!“

„La unua estas la fakto, la unua, Sam!“

„Ne ŝercaĉu! Tia fiulo! Liberigas la ĉefojn kaj kunportadas la haraĵon, kiu efikas miraklojn, sen diri unu vorton al ni! Havas tiel honestan vizaĝon, tiu ulo, sed oni ja ne fidu pri iu ajn homo! Kaj kiel ĝi nu estis hodiaŭ! Restis multaj aĵoj malklaraj al mi. Vi dronis kaj poste subite reaperis, ĉu?“

Mi rakontis al li, kio okazis al mi. Dick kaj Will ankaŭ aŭskultis.

„Homo, amiko kaj greenhorn, vi ja estas tute nekredebla petolulo, se mi n'eraras. Mi demandu vin denove, kiel antaŭe: ĉu vi vere neniam antaŭe estis en la sovaĝa okzidento?“

„Ne.“

„Do nur la diablo komprenu vin! Vi estas komencanto en ĉio, sed tamen en ĉio jam majstras. Ulon kiel vi mi vere neniam antaŭe renkontis. Mi laŭdu vin, vere laŭdu. Vi faris vian aĵon ruze, hihihihi! Nia vivo vere estis en ega danĝero. Sed vi ne endas vanti pri tiu laŭdo, tute ne. Vi kontraŭe ja faros des pli grandajn stultaĵojn. Vere mirus min, se vi iam iĝos taŭga okzidentulo!“

En tiu maniero li certe ankoraŭ longe estus pluparolinta, sed tiam venis Winnetou kun Intŝu-tŝuna. La patro de Winnetou vidis, kiel antaŭe sia filo, longe kaj serioze en mian vizaĝon kaj tiam diris:

„Mi aŭdis ĉion de Winnetou. Vi estas liberaj kaj esperinde pardonos ĉion. Vi estas brava kaj ruza militisto kaj ankaŭ estonte venkos multajn malamikojn. Kiu igas vin lia amiko, agas saĝe. Ĉu vi volas fumi la kalumeton de la paco kun ni?“

„Jes, mi volas esti via amiko kaj frato!“

„Do venu kun mi kaj mia filino Nŝo-tŝi supren en la pueblon. Mi donos al mia venkinto loĝejon, kiu dignas al li. Winnetou restas tie ĉi pro teni la ordon.“

Kune kun li kaj Nŝo-tŝi ni iris supren kiel liberaj viroj al la piramida konstruaĵo, kiujn ni forlasis kiel kaptitoj pro esti puŝata en la morton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.