La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


WINNETOU I

Aŭtoro: Karl May

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 1: Greenhorn

Kara leganto, ĉu vi scias, kion signifas la vorto greenhorn? Green signifas verda, kaj per horn oni imagu sensilon. Greenhorn tiel estas homo, kiu ankoraŭ estas verda, do nova kaj sensperta en la lando, kaj nur singarde eltenu siajn sensilojn, se li ne volas sin meti en la danĝeron esti objekto de primokado.

Greenhorn estas homo, kiu ne ekstariĝis de sia seĝo, kiam lady intencas sidiĝi; kiu salutas la estron de domo, antaŭ li kliniĝis antaŭ la mistress kaj la miss; kiu dum la ŝarĝado de pafilo ŝovas la patroneon inverse en la tubon, aŭ puŝas unue la ŝtopilon, due la kuglon kaj laste la pulvon en la antaŭŝarĝan pafilon. Greenhorn parolas aŭ tute neniun aŭ tre puran kaj afektan anglan. Al li la yankee-angla lingvo aŭ eĉ la provincana lingvomiksaĵo estas teruraĵo. Greenhorn pensas racoon:on, do procionon, esti didelfo, do marsupiulo, kaj intermiksas sufiĉete belan mulatinon, duonnegrinon, kun kvadronino, filino de blankulo kaj mulatino. Greenhorn fumas cigaredojn kaj malestimas la tabaksuĉon sputantan sir:on. Greenhorn kuras, ricevinte vangofrapon de irlanda paddy, rekte al la loka juĝisto pro plendi, anstataŭ kiel ĝusta yankee mortpafi la fiulon ĵus tie. Greenhorn pensas, ke la premsignoj de turkey estas de urso, kaj malvastan jakton esti mississippi steamer. Greenhorn nekuraĝas meti siajn malpurajn botojn sur la genuojn de kunvojaĝanto kaj ensuĉi la supon per spirsono de mortanta bubalo. Greenhorn pro pureco kunportas lavsponĝon en la grandeco de kalabasego, kaj dek funtojn da sapo en la prerion, kaj enpoŝigas kompason, kiu jam en la tria aŭ kvara tago montras al ĉiu ebla direkto, sed neniam norden. Greenhorn notas por si mem okcent indianajn vokablojn, kaj kiam li renkontas la unuan ruĝhaŭtulon, li rimarkas, ke li sendis tiujn notaĵojn en la lasta koverto hejmen kaj anstataŭ retenis la leteron. Greenhorn aĉetas pulvon, kaj kiam li volas lanĉi la unuan pafon, li rimarkis, ke oni donis al li muelitan lignokarbon. Greenhorn studiis astronomion dek jarojn, sed povas fiksrigardi la ĉielon samlonge, sen ekscii la kioma horo estas. Greenhorn ŝovas la bowie-tranĉilon tiel sub la zonon, ke ĝi pikas en lian femuron, kiam li kliniĝas. Greenhorn en la sovaĝokcidento bruligas fajron, kiu brulas arbalte, kaj miras, se li estas malkovrita kaj mortpafita de la indianoj, kiel ili kapablis ekkoni lin. Greenhorn do estas greenhorn – kaj tia greenhorn estis tiutempe ankaŭ mi.

Certe mi ne konvinkiĝis, aŭ eĉ havis ideon, ke tiu moka markaĵo ĝustis al mi! Ho ne, ĉar ja estas ĵus la plej rimarkebla eco de greenhorn supozi ajn ĉiun alian homon, sed nur ne sin mem, esti verda!

Mi kredis kontraŭe esti eksternorme saĝa kaj sperta homo; ĉar mi lernis multon kaj neniam estis timanta ekzamenon! Ke la vivo estas la efektiva kaj reala universitato, kies lernantoj estas ekzamenataj ĉiutage kaj ĉiuhore, mia juneca menso tiutempe ignoris. Speco de denaska agemo estis kondukinta min trans la oceano en la Unuiĝintajn Ŝtatojn, kie la kondiĉoj de antaŭeniĝo por ambicia juna viro estis tiutempe speciale avantaĝaj. Mi certe povis trafi bonan okupadon en la orientaj ŝtatoj, sed io trenis min orienten. Foje tia-, foje aliamaniere dungita mallongan tempon, mi gajnis tiom, ke mi, ekstere bone ekipata kaj intere plenita per bona kuraĝo, venis al St. Louis. Tie la bonŝanco min kondukis en germanan familion, en kiu mi trafis intertempan okupiĝon kiel dominstruisto.

Tiun familion ofte vizitis S:o Henry, pafilfaristo, kiu sekvis sian profesion per sindonemo de artisto, kaj kiu nomiĝis per estimula fiero Henry, the Gunsmith (Henry, la pafilfaristo).

Henry estis granda filantropo, kvankam li tute ne faris tiun impreson, ĉar li kontaktiĝis kun neniu escepte la menciita familio, kaj eĉ traktis siajn klientojn malĝentile kaj krude, ke ili venis al li nur pro la bonkvalito de liaj varoj. Li perdis edzinon kaj infanojn per terura okazo, pri kiu li neniam parolis. Mi komprenis per kelkaj alludoj, ke ili estis murditaj dum rabatako. Tio krudigis lin ekstere. Eble li ne sciis, ke li fakte estis kompleta malĝentilulo. Lia kerno sed estis milda kaj bona.

Kial la maljuna viro havis do por mi, la juna fremda homo, preferumon, mi ne sciis, ĝis li diris la kaŭzon foje al mi. Ekde mi estis tie, li venis pli ofte ol antaŭe, aŭskultis la instruadon, poste interparoligis min kun si, kaj fine eĉ invitis min viziti sin. Tia prefero estis neniam antaŭe donita al iu alia. Mi unue min gardis sekvi lian inviton. Mia reteno sed ŝajnis tute ne akceptata de li. Mi ankoraŭ memoras hodiaŭ lian ĉagrenan vizaĝon kaj la sonon, per kiu li salutis min, kiam mi fine unu vesperon vizitis lian ejon malgraŭ ĉio.

„Kie vi do kaŝiĝis, Sir?“ li grumblis ĉagrenite.

„Hejme.“

„Kaj kie antaŭhieraŭ?“

„Ankaŭ hejme.“

Pshaw! Tiaj verdaj birdoj, kiel vi estas, ne restas sidante en la nesto. Ili metas siajn bekojn ĉien, nur ne tien, kie ili estu!“

„Nu, kie mi estu, laŭ via opinio?“

„Ĉi tien ĉe mi, komprenende. Jam delonge estis io mi volis demandi vin.“

„Kial vi ne demandis?“

„Ĉar mi ne volis, komprenende.“

„Nu, kiam vi volas?“

„Hodiaŭ eble.“

„Do eku“, mi postulis kaj sidiĝis sur la labortablon, ĉe kiu li laboris.

Li vidis al mi mirigite, skuis la kapon malakceptante kaj vokis:

„Eki, ĉu? Kvazaŭ mi unue demandu tian greenhorn pri permeso, se mi volas paroli kun li!“

Greenhorn, ĉu?“ mi ripetis, suprenigante miajn brovojn, ĉar mi sentis insultita. „Mi volas supozi, S:o Henry, ke tiu vorto elglitis sen via volo!“

„Do ne vantadu, sir! Mi parolis per plena pripenso. Vi estas greenhorn, kaj kia! La enhavon de viaj libroj vi ja bone enkapas, vere. Tute mirigas, kion vi homoj lernu tie transmare! Tiu juna homo scias ekzakte, kiel malproksimas la steloj de tie ĉi, kaj kion la reĝo Nebukadnecar skribis sur brikojn, kaj kiom pezas la aero, kiun li eĉ ne povas vidi! Kaj ĉar li scias tion li imagas esti saĝulo! Sed metu vian bekon en la vivon, komprenu, do ĉirkaŭ kvindek jarojn en la vivon! Tiam vi eble eksciu, kio vera saĝeco estas! Kion vi scias nun, estas nenio, tute nenio. Kaj kion vi kapablas nun, estas eĉ malpli. Entute vi eĉ ne kapablas pafi!“

Li diris tion per tre malestima sono kaj tiel konvikite, kvazaŭ li estus certa pri sia opinio.

„Mi ne kapablas pafi, ĉu?“ mi rispondis ridetante. „Do estas tio la demando, kiun vi volis prezenti al mi?“

„Jes, estas tio. Kiu estas la stato en tiu afero?“

„Donu bonan pafilon en mian manon, tiam mi rispondos, ne antaŭe.“

Tiu momenton li lasis la tubon, pri kiu li laboris, ekstariĝis, iris proksimen al mi, rigardis min mirigite kaj vokis:

„Ĉu pafilon en la manon, sir? Ne ideos al mi, tute ne! Miaj pafiloj nur estas donataj en manojn, kiuj spertas ilin trakti!“

„Tiajn mi havas“, mi kapjesis al li.

Li denove vidis al mi dubante, sidiĝis, rekomencis prilabori la tubon kaj grumblis:

„Tia greenhorn. Eĉ povus min furiozigi per lia impertinenteco!“

Mi lasis lin agi laŭ lia volo, ĉar mi konis lin, elpoŝigis cigaron kaj ĝin bruligis.

Restis kvaronan horon silento inter ni. Pli longe li ĝin ne povis suferi. Li tenis la tubon al la lumo, vidis tra ĝi kaj menciis:

„Pafi do estas pli malfacila ol rigardi la stelojn aŭ legi malnovajn brikojn de Nebukadnecar. Komprenende. Ĉu vi iam havis pafilon en via mano?“

„Eble jes.“

„Kiam?“

„Jam ofte.“

„Ĉu ankaŭ celis, lanĉis, trafis?“

„Memkompreneble.“

Li eke mallevigis la tubon, vidis al mi kaj diris:

„Jes, trafis, memkomprenble. Sed kio?“

„La celon, nature.“

„Nu! Ĉu vi serioze volas iluziigi min pri tio?“

„Aserti, ne iluziigi. Estas la vero.“

„La diablo vin forprenu, sir! Pri vi oni ne povas esti certa. Mi konvinkas, ke vi maltrafus muron, eĉ se ĝi estus dek metrojn alta kaj dudek kvin metrojn longa, kaj tamen vi faras tiel seriozan kaj memcertan mienon dum via asertado, ke oni povus furioziĝi. Mi ne estas knabo, kiun vi instruas, komprenende! Tia greenhorn kaj librulaĉo kiel vi volas povi pafi! Studadis turkajn, arabajn kaj aliajn fiajn foliaraĉojn kaj asertas krome havi tempon pafadi! Do prenu tiun oldan gun:on de la najlo en la muro kaj ĝin prenu kvazaŭ vi celus! Estas ursmortigilo, la plej bonan, vi iam tenis en la mano.“

Mi tien iris, prenis la pafilon de la muro kaj kvazaŭcelis.

„Nuuu!“ li elvokis kaj ekstariĝis. „Kio estas tio? Vi do traktas tiun gun:on kvazaŭ ĝi estus promenbastono, sed fakte ĝi estas la plej pezan pafilon, kiun mi konas! Ĉu vi havas tian forton?“

Sen rispondo mi kaptis lin je la butonumita jako kaj la pantalonrando kaj levigis lin per la dekstra brako.

„Ĉesu!“ li kriis. „Lasu min! Vi ja estas multe pli forta ol mia Bill.“

„Via Bill, ĉu? Kiu estas tio?“

„Li estis mia filo, kiu – sed ni lasu tion! Li mortas, kiel ankaŭ la aliaj. Ŝajnis iĝi laŭdeca ulo, sed estis neigata dum mia neĉeesto. Vi similias al li, preskaŭ havas la samajn okulojn kaj ankaŭ la saman mienon je la buŝo. Tial mi petas al vi – nu, entute ne estas via afero!“

Esprimo de profunda funebro aperis sur lia vizaĝo. Li traglitigis sian manon kaj tiam pluparolis kvazaŭ nenio okazis. „Sir, je via muskola forto estas domaĝega, ke vi okupadiĝis per libroj. Devis okupiĝi vin per sporto anstataŭe!“

„Mi okupiĝis ankaŭ.“

„Ĉu vere? Ĉu vi boksis?“

„Ne kutimas ĉe ni. Sed mi praktikis gimnastikon kaj luktadon.“

„Rajdadon kaj skermadon, ĉu?“

„Instruis mi.“

Sir, ne fanfaronu!“

„Ĉu vi volas ekzemplon?“

„Ne, dankon. Sufiĉas al mi la lasta. Entute, mi laboru. Residiĝu.“

Li reiris al sia labortablo, kaj mi sidiĝis flanke de li. La sekvanta interparolado estis tre lakona. Henry ŝajnis okupiĝi en siaj pensoj pri io grava. Subite li paŭzis la laboradon kaj demandis:

„Ĉu vi faris matematikon?“

„Estis unu el miaj plej favorataj sciencoj.“

„Ĉu aritmetikon, geometrion?“

„Nature.“

„Ĉu ankaŭ termezuradon?“

„Eĉ kun plezuro. Mi ofte migradis ekstere kun la teodolito.“

„Do ĉu vi povas mezuri? Ĉu vere mezuri?“

„Jes. Mi partoprenis kaj en horizontala kaj en alteca mezuradoj, kvankam mi ne volas diri, ke mi supozas esti finlerninta termezuristo.“

Well – tre bone, tre bone!“

„Kial vi demandas pri tio, Mr. Henry?“

„Ĉar mi havas kaŭzon. Komprenende. Ne jam estas afero via. Vi iam ekscios. Devas scii antaŭe – hm, jes, devas scii antaŭe, ĉu vi povas pafi.“

„Do ekzamenu min!“

„Mi ja ekzamenos, fidu pri tio. Kiam vi komencos la instruadon morgaŭ?“

„Je la oka horo.“

„Venu al mi je la sesa. Ni iru al la pafejo, kie mi ĝustigas miajn pafilojn.“

„Kial tiel frue?“

„Ĉar mi ne volas atendi plu. Mi estas tute avida pruvi al vi, ke vi estas greenhorn. Nun sufiĉas pri tio. Mi faru gravajn aferojn.“

Li ŝajnis esti pretiginta la pafiltubon, kaj prenis el kesto eĝhavantan feroblokon, kies eĝojn li komencis rondfajli.

Mi vidis, ke ĉiu edro de la ferobloko havis truon.

Li estis tiel atente en sia laboro, ke li tute ŝajnis esti tute forgesinte min. Liaj okuloj briletis, kaj kiam li rigardis sian verkon de tempo al tempo, mi vidis, ke tio okaziĝis preskaŭ per esprimo de amo. La ferobloko certe havis grandan valoron por li.

„Ĉu tio ankaŭ estos parto de pafilo, Mr. Henry?“ mi demandis.

„Jes“, li rispondis, kvazaŭ li rimarkus ĵus nun, ke mi ankoraŭ ĉeestis.

„Sed mi ne konas pafilsistemon, en kiu ekzistas tia parto.“

„Kredeble. Sed ja estas ekzistonta. La sistemo nomiĝos eble Henrya sistemo.“

„Ha, do nova inventaĵo, ĉu?“

Yes.“

„Tiukaze mi petas pardonon, ke mi demandis! Certe estas sekreto!“

Li longan tempon vidis en ĉiun truon de la bloko, turnigis la feraĵon en diversajn direktojn, ĝin tenis sur la malantaŭan finaĵon de la tubo, kaj fine diris:

„Jes, estas sekreto. Sed mi fidas vin, ĉar mi scias, ke vi povas silenti, kvankam mi supozas, ke vi estas vera greenhorn. Mi diros al vi, kio tio estos. Estos pafilo, multŝarĝulo kun dudek kvin pafoj.“

„Neeble!“

„Silentigu vian bekon! Mi ne estas tiel stulta, ke mi planus neeblajn aĵojn.“

„Sed vi tiukaze havu ĉambretojn por enigi la municion por dudek kvin pafoj!“

„Kaj mi havas!“

„Sed ili estus tiel granda kaj malfacile uzebla, ke ili nur malhelpus kaj ĝenus.“

„Nur unu ĉambreto. Tutfacile uzebla! Tute ne ĝenas. Tiu ĉi bloko estas la ĉambreto.“

„Hm! Mi tute ne estas sperta en via fako, sed kio pri la varmego? Ĉu la tubo ne estiĝos tro varmega?“

„Ne ekideas al li. Materialo kaj traktado de la tubo estas mia sekreto. Cetere, ĉu estas ĉiam necesa lanĉi ĉiujn dudek kvin pafojn unu post la alia?“

„Apenaŭ.“

„Do! Tiu feraĵo estos globo. Dudek kvin truojn enhavos la saman nombron da patroneoj. Post ĉiu pafo la globo turniĝos, kaj la sekvantan patroneon venas antaŭ la tubon. Mi pensis pri tio longajn jarojn. Ne volis sukcesi, sed nun ĝi ŝajniĝis esti ebla. Mi havas bonan reputacion kiel gunsmith , sed per tio estos fama kaj ricevos multan monon.“

„Kaj eĉ konsciencajn riproĉojn!“

Li vidis al mi momenton tute mire kaj tiam demandis:

„Riproĉojn, ĉu? Kial?“

„Ĉu vi opinias, ke murdisto ne bezonas riproĉiĝi?“

Zounds! Ĉu vi volas diri, ke mi estas murdisto?“

„Ne jam.“

„Aŭ ĉu estos murdisto?“

„Jes, ĉar la helpo je murdo estas same malbona kiel la murdo mem.“

„La diablo vin prenu! Mi gardos min fari helpon je murdo.“

„Certe ne je unuopa, sed al amasmurdo! Se vi pretigas pafilon, kiu pafas dudek kvin fojojn, kaj ĝin donas en la manojn de ĉiu ajn fiulo, tiam baldaŭ komencos terura buĉado en la praarbaroj kaj la fendegoj de la montanaro. Oni mortpafos la bedaŭrindajn indianojn kiel kojotojn. Kelkajn jarojn poste ne plu ekzistos unu indsman. Ĉu vi volas ŝarĝi vian konsciencon per tio?“

Li fiksrigardis min kaj ne respondis.

„Kaj se ĉiu homo povas haviĝi tiun danĝeran pafilon per mono, vi vendos dum mallonga tempo milojn da ĝi, sed la mustangoj kaj la bubaloj estos ekstermata, kaj kun ili ĉia speco de besto, kies viandon la ruĝhaŭtulojn bezonas pro vivi. Centoj kaj miloj da pafemuloj armiĝos per tiu pafilo kaj iros en la okzidenton. La sango de homoj kaj bestoj fluvos kiel riveroj, kaj baldaŭ tiuj ejoj transaj kaj maltransaj estos malplenigita je ĉia vivulo.“

„’s death!“ li elvokis. „Ĉu vi vere nur ekde mallonge transvenis el Germany?“

„Jes.“

„Kaj vi neniam antaŭe estis tie ĉi, ĉu? Kaj ankaŭ ne en la Sovaĝa Okzidento, ĉu?“

„Ne.“

„Do kompleta greenhorn! Kaj eĉ tiu greenhorn parolas tiel plensonaĉe kvazaŭ li estu la praavo de ĉiuj indianoj kaj estus vivanta tie ĉi jam dum mil jaroj. Bubo, do ne imagu, ke vi povus riproĉi min! Mi ja neniam ekhavos la ideon establi pafilfabrikon. Mi estas sola viro kaj volas resti sola. Mi ne emas ĉagreniĝi per cent aŭ eble pli da laboristoj.“

„Sed vi ja povus, pro gajni monon, anonci patenton je via inventaĵo kaj ĝin vendi.“

„Nu, atendu tion, Sir! Ĝis nun mi ĉiam havis, kion mi bezonis. Mi pensas, ke mi ankaŭ estonte ne suferos malhavon. Kaj nun por hodiaŭ vin igu hejmen! Mi ne emas aŭdi blekaĉi birdon, kiu unue lernu flugi, antaŭ li rajtas fajfi aŭ kanti.“

Ne ekideis al mi ĉagreniĝi pri liaj malĝentila parolaĵo. Li ja estis, kiel li estis, kaj mi sciis sufiĉe bone, kion li fakte sentis. Mi oferis mian manon al li kaj foriris, post li estis skuinta ĝin forte.

Mi ne sciis, kiel grava tiu vespero ankoraŭ estiĝis por mi. Same malpli venis en mian menson, ke tiu peza ursmortigilo, kiun Henry nomis malnovan gun:on, kaj la ankoraŭ nepreta Henrypafilo ludus tian grandan rolon en mia pli posta vivo.

Sed mi antaŭĝojis pri la sekvanta tago, ĉar mi fakte pafis multe kaj bone kaj certis, ke mi sukcesos la ekzamenon de mia maljuna, stranga amiko.

Ĝustatempe je la sesa horo mi alvenis ĉe li. Li jam atendis min, skuis mian manon kaj diris, dum mokeca rido trairetis siajn maljunajn, bonajn, krudajn trajtojn:

Welcome, Sir! Vi ja faras tute venkocertan mienon! Ĉu vi pensas, ke vi trafos la muron, pri kiu mi parolis hieraŭ vespere?“

„Mi esperas.“

Well, ni baldaŭ scios pli. Mi kunprenas pli malpezan pafilon, kaj vi portas la ursmortigilo. Mi ne ŝatas portegi tian ŝarĝon.“

Li surŝultris malpezan, duontuban rifle:on. Mi prenis la „maljunan gun:on“, kiun li ne volis porti. En lia pafejo li ŝarĝis la du pafilojn kaj lanĉis unue du pafojn el sia rifle. Poste estis mia vico kun la ursmortigilo. Mi ne jam konis tiun pafilon, kaj tial trafis per la unua pafo nur la randon de la nigrejo de la celdisko. La dua pafo metiĝis pli bone, la tria trafis ekzakte la mezon de la nigrejo. La sekvantaj ĉiuj iris tra la truo, kiun la tria trabatis. La miriĝo de Henry kreskis de pafo al pafo. Mi ankaŭ probu la rifle:on, kaj kiam tio havis la saman sukceson, li finfine vokis surprizigita kaj entuziasme:

„Aŭ vi havas la diablon en vi, Sir, aŭ vi estas naskita esti okzidentulo. Mi neniam vidis greenhorn:on pafi tiel!“

„La diablon mi havas ne, Mr. Henry“, mi diris ridante. „Kaj mi ankaŭ ĉiam rufuzus tian gaston.“

„Tiukaze estas via tasko kaj eĉ via devo iĝi okzidentulo. Ĉu vi ne sentas emon pri tio?“

„Jes, kial ne?“

Well, ni vidos kion igeblas el tiu greenhorn. Do rajdi vi same povas, ĉu?“

„Mezbone.“

„Hm! Do ne tiel bone, kiel vi pafas, ĉu?“

Pshaw! Rajdado ja estas bagatelo! La suriĝo estas la plej malfacila. Se mi nur sursidas, neniu ĉevalo min malsuprenigas.“

Li vidis al mi ekzaminante, ĉu mi parolis ŝerce aŭ serioze. Mi faris naivan mienon.

„Ĉu vi vere kredas tion?“ li demandis. „Do vi volas firmteni je la kolharoj, ĉu? Tiukaze vi eraras. Vi diris tute prave: la surĉevaliĝo estas la plej malfacila aĵo, ĉar tio oni faru mem. La deĉevaliĝo estas multe pli facila, ĉar la ĉevalaĉo zorgas pri tio. Tial tio ankaŭ okaziĝas multe pli rapide.“

„Sed ĉe mi la ĉevalaĉo tion ne prizorgos!“

„Ĉu jes? Ni vidu! Ĉu vi emas montri ekzemplon?“

„Volonte.“

„Kunvenu! Estas nur la sepa horo. Vi ankoraŭ havas unu horon. Ni iru al al Jim Corner, la ĉevalisto. Li havas rozfelulon, kiu certe zorgus pri vi.“

Ni reiris en la urbon kaj vizitis la ĉevaliston, kiu havis larĝan rajdejon, kiu estis ĉirkaŭata de stalaroj. Corner venis mem kaj demandis pri niaj deziroj.

„Tiu juna sir konstatas, ke neniu ĉevalo lin elseligus“, rakontis Henry. „Kion vi opinias pri tio, Mr. Corner? Ĉu vi volas lin lasi rampi sur vian rozfelulon?“

La komercisto rigardis min ekzamenante, tiam kapjesis kontente kaj ripetis:

„La ostaro ŝajnas bona kaj elasta. Krome junuloj ne rompiĝas la kolon tiel facile kiel pli maljunaj homoj. Se la gentleman volas provi la rozulon, mi ne kontraŭas.“

Li donis la rilatajn komandojn. Tempon poste du servistoj kondukis la subselitan ĉevalon el la stalo. Ĝi estis tre malkvieta kaj provis deŝiriĝi. Mr. Henry eke havis timon pri mi. Li petis min rezigni pri la probo, sed unue mi ne setnis timon, kaj due mi nun supozis la aferon esti aĵo de honoro.

Mi lasis doni al mi vipon kaj surmeti spronojn, tiam mi svingiĝis, post kelkaj vanaj provoj, kontraŭ kiuj la ĉevalo defendiĝis, sur la selon. Tuj kiam mi sidis supren, la helpantoj ekforiĝis. La rozulo faris saltegon per ĉiuj kvar gamboj en la aeron kaj duan al la flanko. Mi restigis min en la selo, kvankam miaj piedoj ne jam estis en la piedingoj. Ĵus kiam tio estis sukcesita, la ĉevalo komencis obstini. Kiam tio ne helpis al ĝi, li iris al la muro pro forviŝi min. La vipo tre baldaŭ iris ĝin for de la muro. Poste estis kruela batalado inter rajdanto kaj ĉevalo. Mi pene donis al ĝi ĉion: la malmultan lertecon kaj la nesufiĉan sperton, kiun mi tiutempe posedis, kaj la forton de la femuroj, kiu finfine tiam igis min venkanto. Kiam mi elseliĝis, miaj kruroj tremiĝis per elĉerpiĝo. Sed la ĉevalo estis malseka per ŝvito kaj havis grandajn, dikajn erojn da ŝaŭmo antaŭ la buŝo. Ĝi obeis nun al ĉiu premo.

La komercisto estis dume timinte pri sia ĉevalo. Li lasis ĝin meti en kovriloj kaj gvidi jen kaj reen malrapide. Tiam li turniĝis al mi.

„Mi neniam kredis tion eble, juna viro. Mi pensis, ke vi jam post la unua salto kuŝus sur la tero. Vi memkompreneble ne devas pagi ion! Se vi volas fari komplezon al mi, revenu kaj ĝisfine obeigu tiun bestaĉon. Mi volante donos dek dolarojn. Ne estas aĉa ĉevalo, kaj se ĝi lernos obei, mi faras bonan komercon kun ĝi.“

„Se vi ne kontraŭas, estos plezuro al mi“, mi respondis.

Henry estis dirinta nenion, ekde mi deiĝis, li nur rigardis min kapskuante. Nun li kunbatis la manojn.

„Tiu greenhorn estas vere eksterorda aŭ plie nekutima greenhorn! Duone mortpremis la ĉevalon anstataŭ lasi sin ĵeti en la sablon! Kiu instruis tion al vi, Sir?“

„La hazardo, kiu donis duonsaĝan, hungaran stepĉevalon inter la krurojn, kiu permesis al neniu sursidiĝi. Mi venkis lin iom post iom, sed riskis mian vivon dum tio.“

„Dankon pri tiaj kreitaĵoj! Do mi laŭdas mian malnovan kusenseĝon, kiu ne kontraŭas, se mi volas sursidiĝi. Ek, ni iru. Mi preskaŭ svenis. Sed mi ne vidis vin pafi kaj rajdi vane. Fidu pri tio.“

Ni iris hejmen, li en sian laborejon kaj mi en mian loĝejon. Dum la sekvintaj du tagoj li ne aperis. Ankaŭ mi ne havis la tempon viziti lin. Sed je la tria tago li venis al mi la posttagmezon. Li sciis, ke mi ne estis okupata.

„Ĉu vi emas promenadi kun mi?“ li demandis.

„Kien?“

„Al gentleman, kiu ŝatas konatiĝi kun vi.“

„Kial li volas konatiĝi kun mi?“

„Kvazaŭ vi ne povus imagi! Ĉar li ne jam vidis greenhorn:on.“

„Tiukaze mi kuniras. Tiun plezuron li havu.“

Henry faris sagacan, ageman mienon. Kiel mi lin konis, li planis ian surprizon.

Ni promenadis laŭ kelkaj stratoj. Tiam li tiris min en oficejon, en kiun de la strato kondukis vasta vitropordo. Tio okaziĝis tiel rapide, ke mi ne plu povis legi la orajn literojn sur la vitraĵo, sed mi kredis esti vidinta la du vortojn Officekaj Surveying.

Baldaŭ faktiĝis, ke mi ne eraris.

Ni renkontis tri sinjorojn, kiuj ricevis Henry:n tre afable kaj min ĝentile kaj per scivolo. Mapoj kaj skizoj troviĝis sur la tabloj, inter tiuj ĉiu speco de mezuriloj. Ni estis en mezurista oficejo.

Kiun celon mia amiko intencis trafi per tiu vizito, estis ne klara al mi. Li ne havis mendon, neniun demandon, li ŝajnis esti veninta nur pro la amikeca konversacio. La interparolado baldaŭ vigliĝis. Ne evidentiĝis, ke ĝi fine vastiĝis pri la objektoj, kiuj kuŝis ĉie sur la tabloj. Mi kontentis pri tio, ĉar mi tiel povis pli bone partopreni, ol ke nur estus priparolintaj la amerikaj cirkonstancoj, kiujn mi ne jam konis.

Henry ŝajnis ankaŭ hodiaŭ interesigita pri la mezurada arto. Li volis scii ĉion, kaj mi volonte lasis min envolvigi tiel detale en la interparoladon, ke mi fine estis ade respondinta demandojn, klariginta la traktadon de la diversaj iloj kaj priskribinta la desegnadon de mapoj kaj skizoj.

Mi vere estis fakta greenhorn, ĉar mi ne ekrimarkis, kiu estis kaŝata sub ĉiu tiu demandado. Maljam kiam mi estis paroladinta pri la eco kaj diversaĵoj de la mapigado per kolektado de koordinatoj, la polara kaj diagonala metodo, la perimetra mezurado, la ripetada procedo kaj la trigonometria trianguligado, kaj dum tio vidis, ke la tri sinjoroj kaŝe mansignadis al la pafilisto, la afero evidentiĝis al mi. Mi eksidiĝis de mia seĝo pro scilasi al Henry, ke mi volis foriri. Li ne malpermesis, kaj ni estis adiaŭata eĉ pli amikece, ol ni estis ricevita.

Kiam ni estis irinta tiel for, ke ni ne plu povis esti vidata el la oficejo, Henry subite irĉesis, metis sian manon sur mian ŝultron kaj brile ridetis al mi.

Sir, Mann, homo, junulo, greenhorn, kian plezuron vi faris al mi! Mi tute fieras pri vi!“

„Kial?“

„Ĉar vi superis mian rekomendon kaj eĉ la ekspekton de tiuj sinjoroj!“

„Rekomendon, ekspekton, ĉu? Mi ne komprenas vin.“

„La afero nu tute facile kompreneblas. Vi antaŭ nelonge asertis havi iom da sperto pri la aremezurado. Pro ekkoni, ĉu tio estis nur mensogetado, mi kondukis vin al tiuj tri sinjoroj kaj lasis ilin ekzameni vian fundamenton. Estas tre firma fundamento, kaj vi tre imponige konstruis sur ĝi.“

„Mensogeto, ĉ–? Mr. Henry, se vi supozas min fari tion, mi vizitos vin ne plu!“

„Ne ridigu min! Vi ja ne devas forpreni de unu maljunulo kiel mi la plezuron, kiu kaŭzigas viaj vizitoj! Vi scias, ĉar la similio al mia filo! Ĉu vi iris foje plu al la ĉevalisto?“

„Ĉiun matenon.“

„Kaj rajdis la rozfelulon, ĉu?“

„Jes.“

„Ĉu la ĉevalo iam taŭgos?“

„Mi kredas, ke jes. Mi nur pridubas, ke la aĉetonto iam kapablos regi ĝin kiel mi. La besto kutimiĝis nur je mi kaj deĵetos ĉiun alian.“

„Ĝojigas, ĝojigas min ege! Ĝi do verŝajne emas porti nur greenhorn:ojn.

Kunvenu sur tiun flankan strateton! Mi konas tie bonegan dining-house:on, en kiu oni tre bone manĝas kaj eĉ pli bone drinkas. La ekzamenon, kiun vi pasis hodiaŭ tiel eminente, estu festenata.“

Mi ne rekonis Henry:n, li estis kvazaŭ anstataŭigita. La sola, sinretenema viro volis festeni en dining-house! Ankaŭ lia mieno estis alia, nekutima, kaj lia voĉo sonis pli hela kaj pli feliĉa ol antaŭe. ,Ekzameno‘ li diris. La vorto evidentiĝis al mi, sed verŝajne ne havis pli profundan signifon ĉi situacie.

Ekde tiu tago li vizitis min ĉiutage kaj traktis min kiel kara amiko, pri kies neĉeesto li baldaŭ suferus. Strangece la konduto de la familio, kiu dungis min, samtempe ŝanĝiĝis. La gepatroj subite plie zorgis pri mi, kaj la geinfanoj estis pli fidiĝemaj ol antaŭe. Mi kaptis ilin rigardante min kaŝe per vido, kiun mi ne povis interpreti. Ĝi povis esti priskribebla kiel amplena, sed samtempe ankaŭ bedaŭranta.

Ĉirkaŭ tri semajnojn post nia stranga vizito en la mezurista oficejo la lady min petis ne forlasi la domon, sed enpreni la dinner:on kun la familio. Kiel motivo de tiu invito ŝi nomis, ke venos Mr. Henry. Krome ŝi invitis du gentleman:ojn, el kiuj unu nomiĝas Sam Hawkens kaj estas fama okzidentulo. Mi kiel greenhorn ne antaŭe aŭdis tiun nomon, sed antaŭĝojis kontatiĝi kun unua vera, kaj eĉ fama okzidentulo.

Ĉar mi estis domano, mi ne devis atendi la sonorigilon, do mi eniris en la dining-room kelkajn minutojn antaŭe. Tie mi ekvidas je mia miriĝo, ke la manĝotablo estis pretigita kvazaŭ pro festeno. La kvinjara Emmy estis sole en la ĉambro, ŝi ŝtelgutume estis metinta la fingron en la berkompoton. Kiam mi eniris, ŝi rapide ĝin eltiris kaj purviŝis ĝin en ŝiaj blondaj haroj. Kiam mi vidis al ŝi punige, ŝi venis al mi kaj flustris kelkajn vortojn en mian orelon. Pro kompensi ŝian krimeton, ŝi malkaŝis al mi la sekreton de la lastaj tagoj, kiu preskaŭ estis preminta sian etan koron. Mi kredis esti miskompreninta, sed je mia peto ŝi ripetis la vortojn: „Your farewell-party.“

Mia adiaŭa festo! Ja povis neeble esti! Kiu sciis, per kia miskompreno la infano haviĝis tiun strangan opinion. Mi ridetis pri tio. Tiam mi aŭdis voĉojn en la antaŭa ĉambro. La gastoj venis, kaj mi iris al ili pro salutado. Ili ĉiuj tri venis je la sama tempo, kiel mi eksciis poste, per antaŭfiksigo. Henry konigis al mi junan, iom neflekseble kaj mallerte aspektantan viron kiel Mr. Black, kaj poste Sam Hawkins:on, la okzidentulon.

La okzidentulon! Mi konfesas malkaŝe, ke mi verŝajne ne aspektis tro sprite, kiam mi rigardis lin pli detale. Ĉi tian figuron mi ja neniam antaŭe estis vidanta.

Pli poste mi do konatiĝis kun eĉ pli strangajn. La homo mem ja estis sufiĉe atentiga, sed tiu impreso eĉ estis fortigata per la fakto, ke li staris tie en la malkruda antaŭĉambro tutekzakte en la sama maniero, kiel li estus staranta ekstere en la sovaĝejo, do sen depreni la ĉapelon kaj kun la pafilo en la mano.

Sub la elegie pendanta rando de lia felta ĉapelo, kies aĝo, koloro kaj formo estus kaŭzanta eĉ al la plej akra pensanto sufiĉe da cerbumado, elstaris tra arbaraĵo de taŭzaj, nigraj barboharoj nazo, kiu estis je preskaŭ timiga dimensio, kaj estus taŭganta al ĉia sunhorloĝo kiel ombroĵetilo. Kaŭze de la eksternorma barbaĵo, krom la abunddimensia flarorgano estis nur videblaj la du malgrandaj, ruzaj okuletoj, kiuj ŝajnis posedi eksternorman rapideckapablon, kaj vidis min per impreso de saĝaca inteligenteco. La viro rigardis min same atente kiel mi lin.

Lia kapo kuŝis sur korpo, kiu estis metita en malnova, kaproleda ĉasvesto ĝis la genuoj. Ĝi verŝajne estis farita por tree pli dika viro, kaj donis al tiu viro malgranda la aspekton de infano, kiu proplezure metiĝis en la dormveston de la avo. El tiu kovraĵo eliĝis du magraj, falĉilete kurbaj kruroj, kiuj estis metitaj en pratempe malnovaj franĝataj leggin, indiana pantalono. Ĝi permesas senlimigatan vidon al paro de indianaj botoj, en kiuj la posedanto povus kaŝiĝi je tuta korpo en kazo de bezono.

En la mano la fama okzidentulo portis pafilon, kiun mi estus tuŝinta nur per ekstrema singardo. Ĝi plie similis al lignobatilo ol al pafilo. En tiu momento mi ne povus elpensi pli ridigan karikaturon de preriĉasisto, sed nur malmulta tempo estis pasonta, ĝis mi ekkonis la valoron de tiu stranga ulo.

Post li rigardadis min detale, li demandis la pafilfariston per malforta infana voĉo:

„Ĉu tiu ĉi estas la juna greenhorn, pri kiu vi rakontis, Mr. Henry?“

Yes“, certigis la pafilfaristo.

Well! Vere ne plaĉas aĉe al mi. Esperas, ke Sam Hawkens plaĉos ankaŭ al li, hihihihi!“

Post tiu malforta, tute propreca rido, kiun mi aŭdis de li mil fojojn poste, li turniĝis al la pordo, kiu estis malfermigita tiun momenton. La estro kaj la estrino de la domo eniris kaj salutis la ĉasiston en maniero, kiu pensigis, ke ili estis renkontintaj antaŭe. Tio okazis sen mia scio. Poste ili invitus nin en la manĝoĉambron.

Ni plenumigis tiun deziron, kaj mi rimarkis je mia miriĝo, ke Sem Hawkens eĉ ne komencis demeti siajn aĵojn. Sed kiam ni sidiĝis, li montris al sia malnova pafilaĉo kaj diris:

„Vera okzidentulo neniam lasas sian pafilon ekster atento. Mi pendigos mian bravan Liddy tie sur la kurtenan hokon.“

Do Liddy li nomis sian pafilon! Pli poste mi ekkonis, ke estis la kutimo de multaj okzidentvaguloj trakti iliajn pafilojn kiel vivanta persono kaj doni nomojn al lili. Li surhokigis sian Liddy:n kaj volis aligi sian ĉapelon. Kiam li deprenis ĝin, lia tuta kaphaŭto je mia teruro restis pendanta de ĝi. La aspekto vere estis timiga, kiu nun donis lia senhaŭta, sangoruĝa kranio. La lady ekkriis laŭte, kaj la infanoj ŝrikis laŭkapable. Li turniĝis al ni kaj diris:

„Ne ektimu, mylady:oj kaj meŝ’ŝur:oj. Ja estas tute nenio! Estis portinta miajn harojn per plena rajto kaj ekde infana aĝo, kaj neniu advokato kuraĝis kontesti ilin de mi, ĝis ĉirkau dek aŭ dudek Pawnee:oj min subigis kaj ŝiris la harojn kune kun la haŭto de la kapo. Estis diable ĝenanta sento al mi, sed travivis ĝin feliĉe, hihihihi! Tiam iris al Tekama kaj aĉetis novan skalpon, se mi n'eraras. Estis nomata peruko kaj kostis tri dikajn kastorajn felojn de mi. Sed ne domaĝas, ĉar la nova haŭto estas multe pli utila ol la eksa, speciale dum somero. Povas ĝin demeti, kiam mi ŝvitas, hihihihi!“

Li surhokis la ĉapelon al la pafilo kaj remetis la perukon sur sian kapon. Tiam li demetis sian veston kaj kuŝigis ĝin sur seĝon. Tiu vesto estis nenombrigeblajn fojojn flikita kaj plibonigita. Ĉiam oni kudris unu ledoĉifonon sur la alian. Per tio iĝis tiu vestaĵo tiel malfleksebla kaj dika, ke certe neniu indiana sago povis traiĝi tra ĝi.

Nun ni vidis liajn maldikajn, kurbajn krurojn komplete. La supra parto de la korpo estis en leda ĉaskamezolo. En la zono li havis tranĉilon kaj du pistolojn.

Kiam li reatingis sian seĝon apud la manĝotablo, li ĵetis ruzan vidon unue al mi, kaj poste al la estrino de la domo kaj diris:

„Ĉu la sinjorino ne devus malkaŝi al tiu greenhorn, kio okazas, se mi n'eraras?“

Tiu esprimo „se mi ne eraras“ ŝajnis esti fiksa frazaĵo de li.

La lady kapjesis, sin turnis al mi, montris al la pli juna gasto kaj diris:

„Vi eble ne jam scias, ke ĉi Mr. Black estas via posteulo, Sir.“

„Mia – poste – ulo –ĉ’?“ mi elpuŝis konsternite.

„Jes, vere. Ĉar vi ja hodiaŭ festenas vian adiaŭon, ni estis devigita serĉi novan instruiston.“

„Mian – adi – aŭon – ĉu?“

Hodiaŭ mi gloras la sorton, ke en tiu momento mi ne estis fotografita, ĉar mi certe aspektis kiel la personigita perplekseco.

„Jes, vian adiaŭon, Sir“, ŝi certigis kun graca rideto, kiun mi kontraŭe ne pensis esti deca tiumomente, ĉar mi tute ne emis pri rideti. Ŝi aligis: „Efektive la maldunga tempolimo ja estus atendenda, sed ni ne volis esti malhelpa al vi, kiun ni ekamis dum via ĉeesto. Ni bedaŭras vidi vin foriri de ni, sed ni kundonas al vi niajn plej korajn bondezirojn. Forvojaĝu morgaŭ kun la beno de Dio!“

„Forvojaĝi, ĉu? Nu kien?“ mi sukcesis diri nur pene.

Tiam Sam Hawkens, kiu sidis flanke de mi, frapis mian ŝultron per sia mano kaj respondis ridante:

„Kien? En la Sovaĝan Okzidenton kun mi! Vi ja brile pasigis vian ekzamenon, hihihihi! La aliaj surveyor:oj forrajdos morgaŭ kaj ne povis atendi vin. Vi devas kuniri senkondiĉe! Mi, Dick Stone kaj Will Parker, ni estis dungita kiel gvidistoj, ĉiam supren laŭ la Canadian kaj en Texas:on. Mi certe pensas, ke vi ne volas resti tie ĉi kaj ŝimkovriĝi kiel greenhorn!“

Ĉi momente mi ekkonas la aferon. Tio ĉio estis antaŭfiksita ludo! Surveyor, aremezuristo, eble eĉ por unu el la gravaj fervojaj lineoj, kiuj estis planataj. Kia perspektivo tio estis! Mi ne bezonis demandi; mi ricevis la respondon nepetinte.

Mia bona, olda Henry prenis metis sian manon sur la mian kaj grumblis:

„Mi ja jam diris, kial mi ŝatas vin. Vi estas tie ĉi ĉe ĝentilaj homoj, sed laboro kiel privatinstruisto ne ĝustas al vi, Sir, tute ne. Vi iru okzidenton. Mi tial skribis al la ‚Atlantic and Pacific Company‛ kaj lasis vin ekzameni sen via scio. Kaj vi sukcesis bone. Jen la dunga kontrakto!“

Li donis al mi la certigon. Kiam mi ĵetis vidon sur la kontrakton kaj tie trovis skribita mian estontan salajron, miaj okuloj preskaŭ falis el mia kapo. Li sed aligis:

„Oni rajdos. Do vi bezonas bonan ĉevalon. Mi aĉetis la rozulon, kiun vi mem rajdebligis. Vi ricevu ĝin. Kaj ankaŭ vi havu armilojn! Mi kundonos al vi la ursmortigilon, la oldan, pezegan gun:on, kiun mi ne povas uzi, sed per kiu vi trafas la celon je ĉiu pafo. Kion vi diras pri tio, Sir, he?“

Mi komence diris nenion. Tiam, kiam mi regajnis la parolpovon, mi volis ĝentile rifuzi la donacojn, sed tute ne sukcesis. La bonaj homoj decidis min feliĉigi, kaj estus granda ofendo al ili, se mi estus daŭriganta mian rifuzadon.

Maljam post la manĝado mi ekkonis, kion mi devis scii. La fervoja lineo laŭplane iru de St. Louis tra la Indian Territory de Texas, New Mexico, Arizona kaj Kalifornio ĝis la pacifika bordo. Oni planis lasi esplori kaj mezuri tiun lonegan vojon en apartaj etapoj. La partvojo, kiun mi kaj tri aliaj surveyor:oj, sub la ordono de ĉefinĝeniero prilaboru, troviĝis inter la fontregionoj de la Red River kaj la Canadian. La tri spertaj gvidistoj Sam Hawkens, Dick Stone kaj Will Parker konduku nin tien, kie ni rinkontos kompletan aron da okzidentuloj, kiuj zorgu pri nia sendanĝerecon. Certe ni krome povis fidi pri la gardo de ĉiuj fuortaj garnizonoj. Ĉar oni volis min surprizigi, ĉi ĉio estis rakontata al mi nur nun. Ja estis iom tarde, sed trankviligis min la informigo, ke mia kompleta ekipaĵaro jam estis prizorgita. Restis nenio farenda al mi, escepte de konatiĝi al miaj kunlaborontoj, kiuj atendis min en la loĝejo de la ĉefinĝeniero. Mi iris tien akompanata de Henry kaj Sam Hawkens kaj estis tre amikece salutata.

Kiam mi estis adiaŭiĝinta la germanan familion la sekvintan matenon, mi iris al Henry. Li ĉesigis mian dankparolon per diri al mi en sia kruda maniero:

„Fermu vian bekon, Sir! Mi sendis vin tien elen do nur, proke mia olda gun povas kunparoli unu fojon plu. Se vi revenos, tiam revizitu min kaj rakontu kion vi spertis kaj ekkonis! Tiam ni vidos, ĉu vi tiam estos tio, kio vi ankoraŭ estas sen ĝin voli kredi: ja greenhorn kiel ĝi estas priskribata en leksikono!“

Kun tiuj vortoj li ŝovis min tra la pordo. Sed antaŭ li fermigis ĝin, mi vidis, ke estis akvo en liaj ouloj.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.