La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


WINNETOU I

Aŭtoro: Karl May

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 18: En La Restejo De La Kajovajoj

Dum la entombigo Winnetou rajtis montri sian doloron pri la perdo de la patro kaj la fratino malkaŝe. Sed poste li enŝlosu ĝin rigide en sian interon. Tion postulis unuflanke la indianaj moroj, sed aliflanke la neceso tute koncentriĝi pri la baldaŭa alveno de la kajovajoj.

Li nun ne plu estis la per la ega perdo dolorigita filo kaj frato, sed la estro de siaj militistoj, kun kiuj endis venki la atakon de la malamikoj kaj kapti la murdinton Santer. Li ŝajnis havi pretan planon pro tio, ĉar ĵus post la entombigo li ordonis al la apaĉoj pretiĝi pro l ekrajdo kaj alporti la ĉevalojn de la valo.

„Kial mia frato ordonas tion?“ mi demandis lin. „La pejzaĝo estas tiel malhelpa, ke estos multe da peno alporti la ĉevalojn tien ĉi.“

„Mi scias tion“, li respondis. „Sed kvankam ĝi okazu, ĉar mi volas trompi la kajovajojn per tio. Ili prenis la murdinton en ilian mezon kaj meritas esti mortigata – ĉiuj!“

Lia vizaĝo havis dum tiuj vortoj minacantan, deciditan esprimon. Se li efikigos lian intencon, la kajovajoj pereos. Mi ne havis la saman opinion. La kajovajoj ja estis niaj malamikoj, sed ne kulpis la morton de Intŝu-tŝuna kaj lia filino. Ĉu mi risku ŝanĝi lian opinion? Ĉu eble mi kaŭzis al li koleron per tio? Sed la situacio pro tiu peto estis oportuna, ĉar ni estis tute solaj en la maldensejo. La apaĉoj estis obeintaj lian ordonon tuje kaj forestis. Stone kaj Parker estis irintaj kun ili. Neniu ĝin aŭdis, se li estus respondanta al mi per kolero, kiu estus ofenda dum la ĉeesto de aliaj. Mi do elparolis la ĵus priskribitan opinion. Je mia suprizo ĝi ne kaŭzis la reagon, kiun mi estis timinta. Li ja vidis al mi per grandaj, ĉagrenaj okuloj, sed respondis trankvile:

„Mi certe ekspektu tion de mia frato. Li ne pensas, ke estas malforteco cedi antaŭ malamiko.“

„Tion mi ne volis diri. Mi ankaŭ ne intencas cedi. Mi eĉ jam pripensis, kiel ni povus kapti ilin ĉiujn. Sed ili ne kulpas pri tio, kio okazis tie ĉi. Estus nejusta, se ili kunsuferu la punon.“

„Ili agas pro la murdinto kaj venas tien ĉi pro ataki nin! Ĉu tio ne estas sufiĉa kaŭzo al ni trakti ilin sen kompato?“

„Ne, ne estas kaŭzo, almenaŭ ne al mi. Mi bedaŭras aŭdi, ke mia frato Winnetou volas fari la saman misagon, kiu estas la kialo de la pereo de ĉiuj ruĝaj popoloj.“

„Pri kiu misago Old Shatterhand parolas?“

„Ke la indsman:oj buĉas unu la alian, anstataŭ helpi la alian kontraŭ la kuna malamiko. Permesu al mi paroli sincere! Kiu ĝenerale estas pli ruza kaj pli saĝa, la ruĝa viro aŭ la palvizaĝo?“

„La palvizaĝo. Mi diras tion, ĉar estas la vereco. La blankuloj havas pli da scioj kaj lerteco ol ni. Ili superas nin per preskaŭ ĉio.“

„Tio ĝustas. Ni superas vin. Sed la Granda Spirito donis aĵojn al vi, kiujn ankaŭ inter la blankuloj nur malofte iu posedas. Tial mi volas, ke vi pensas alimaniere ol ĉiu ruĝa viro. Via prudento akras, kaj via vido iĝas multe pli for ol tiu de kutima militisto. Intŝu-tŝuna kaj Nŝo-ĉi ne estis mortigataj de ruĝaj, sed de blankaj viroj.

Unu el la murdintoj fuĝis al la kajovajoj kaj persvadis ilin ataki vin. Tio estas sufiĉa kaŭzo pro atendi ilin tie ĉi kaj batali kontraŭ ili, sed ne pro fipafmorti ilin kiel rabiajn hundojn.“

Li aŭskultis min trankvile.

„Old Shatterhand estas sincera amiko de ĉiuj ruĝaj viroj. Mi faros, kion li proponis. Mi kaptos la kajovajojn, sed doni la liberon al ili poste, kaj nur tenos la murdinton.“

„Ĉu kapti? Tio estos malfacilaĵo, ĉar ili estos plinombraj. Aŭ ĉi vi do havas la saman penson kiel mi?“

„Kiun penson?“

„Logi la kajovajojn al loko, kie ili ne povas defendiĝi, ĉu?“

„Jes, tiu estas mia plano.“

„Ankaŭ la mia. Vi konas tiun regionon. Mi volis demandi vin, ĉu eble tie ĉi ekzistas tia loko.“

„Ĝi ekzistas ne for de tie ĉi. Estas malvasta roka valo, kiu egalas al malvasta cañon. Tien mi volas logi la malamikojn.“

„Ĉu vi kredas, ke vi sukceso tion?“

„Jes. Se ili troviĝos en tiu kanjono, kies ambaŭ muroj ne povas esti laŭgrimpataj supren, ni atakos ilin de antaŭ kaj malantaŭ samtempe. Ili kapitulacu, se ili ne volas lasi sin mortpafi sendefende. Mi donacos al ili la liberon kaj kontentiĝos perke mi tenos Santer sub mia forto.“

„Mi dankas al vi! Mia frato Winnetou havas malferman koron al bona vorto.

Eble li pensas ankaŭ pri alia afero same milde.“

„Pri kio parolas mia frato Old Shatterhand?“

„Vi volis ĵuri venĝon al ĉiuj blankuloj. Mi petis vin ne fari tion tuje, sed atendi la finon de la entombigo. Ĉu mi rajtas ekscii, kion vi estis nun decidinta?“

Li mallonge vidis al la tero, tiam turniĝis lian vizaĝon al mi kaj montris al la dometo, en kie la kadavroj estis kuŝintaj.

„Dum la lasta nokto mi restadis ĉe la mortuloj kaj batalis kontraŭ mi mem. La venĝo donis grandan, bravan penson al mi. Mi volis alvoki ĉiujn ruĝajn popolojn unuiĝi kaj batali kune kontraŭ la palvizaĝoj. Supozeble mi estus venkita. Sed post la batalo kontraŭ mi mem, mi restis venkanto.“

„Do ĉu vi rezignis pri tiu plano?“

„Jes. Mi demandis tri homojn, kiujn mi amas, du mortulojn kaj unu vivanton.

Ili konsilis al mi rezigni pri tiu plano. Mi decidis agi laŭ ilia konsilo.“

Mi vidis al li demande. Pri kiu li parolis?

„Ĉu mia frato ne scias, pri kiu mi parolas?“ Winnetou pluis. „Mi parolas pri Klekih-petra, Nŝo-tŝi kaj vi. Vin tri mi demandis en miaj pensoj kaj ricevis triopan, samdirantan respondon.“

„Jes, se tiuj du ankoraŭ vivus, kaj vi povus demandi ilin, ili certe dirus la samon, kion mi konsilas al vi. Via plano estis granda, kaj vi estus la viro, kiu povis ĝin efiki, sed –“

„Mia frato pensu kaj parolu pli ĝuste taksante pri mi“, li interrompis. „Eĉ se fakte ekzistus ĉefo, kiu sukcesus unuiĝi la militistojn de ĉiuj triboj sub li, certe tio ne eblus tiel rapide, kiel mi ĝin dezirus, sed ĝi daŭrus unu homan vivon. Sed eĉ se tio sukcesus, kaj ni estus venkontaj ĉiun bataladon, la palvizaĝoj estus sedonta ĉiam novajn arojn kontraŭ ni, dum neeblus al ni anstataŭi niajn perdojn. La venkoj elĉerpadus nin laŭtempe. Tion mi diris al mi, kiam mi sidis dum la nokto ĉe miaj mortuloj, kaj faris la decidon rezigni pri la efikigo de mia plano. Mi volis kontentiĝi per kapti la murdinton kaj venĝi al tiuj, kiuj donis ilian helpon al li, kaj nun venas kun li pro ataki nin. Sed ankaŭ tion mia frato Ŝarlih forargumentis. Do mia venĝo nun nur konsistu el tio, ke mi kaptos Santeron kaj punos lin. La aliajn kajovajon ni lasos iri.“

„Viaj vortoj fierigas min pri la amikeco, kiu ligas nin. Mi neniam forgesis ilin.

Mi vidis, ke ni ambaŭ estas konvinkitaj, ke la kajovajoj venos. Nun endas ekscii la tempon de ilia alveno.“

„La tago de ilia alveno estas hodiaŭ“, li asertis tiel certe, kvazaŭ ĝi estis ĝenerala fakto al li.

„Kiel eblas al vi diri tion tiel certe?“

„Mi konkludas tion de tio, kion vi rakontis al mi pri via lasta rajdado. La kajovajoj ŝajnige iris al ilia vilaĝo, pro logi vin post ili, sed fakte volas iri tien ĉi. Ili do faris kromvojon, alikaze ili povis aliri tien ĉi jam hieraŭ. Sed ilia alveno estis prokrastita per ankaŭ per aliaj aĵoj.“

„Pri kiuj aĵoj vi parolas?“

„Pri Sam Hawkens. Ili memkompreneble ne kunportas lin tien ĉi, sed ili sendis lin hejmen al iliaj samtribanoj. Pro tio trovendis taŭga loko kaj atendendis la ĝustan tempon, eble ankaŭ oportuneco, kiu hazarde okaziĝis. Krome necesis elsendi mesaĝiston, kiu anoncu vian alvenon.“

„Ĉu vi opinias, ke la militistoj de la vilaĝo devis rajdi renkonte al ni?“

„Jes. La militistoj, pri kiujn vi trovis tie apud la sekigita rivero volis logi vin post ili. Sed ĉar ili intencas rajdi ĉi tien, ili ne havis la tempon batali kun vi. Ili do certe elsendis unu aŭ plurajn mesaĝistojn, proke oni rajdos renkonte al vi de la vilaĝo.

Sam Hawkens estis kundonita al tiuj mesaĝistoj. Postke tio okazis, la kajovajoj alidirektiĝis kaj komencis rajdi sur la vojo al la Nugget-tsil. Sed la alidirektiĝon vi ne rimarku. Tial ĝi estu farita je loko kie neniuj spuroj povis esti lasitaj. Tiuj lokoj raras. Ili plejofte ne estas sur la vojo kaj estu atingataj per kromvojoj. Ankaŭ tio signifas tempoperdon. Tial la kajovajoj neeble povis esti tie ĉi jam hieraŭ. Ili ankaŭ ne estis alveninta ĝis nun, sed tutcerte alvenos hodiaŭ.“

„Kiel vi scias, ke ili ne jam estas tie ĉi?“

Li montris al la proksima altaĵo. Tre alta arbo staris el la arbaro. Tio estis la plej alta punkto de la nugget:aj montoj. Kiu sidis sur tiu arbo kaj havis akran okulon, povis ĉirkaŭrigardi for en la najbaran prerion.

„Mia frato ne scias, ke mi sendis militiston tien supren, kiu atentiĝu kaj rimarkos la alvenon de la kajovajoj. Li posedas la okulojn de falko. Kiam ili vidos ilin veni, li tuje descendos pro anonci ĝin al mi.“

„Tio bonas. La anonco ne jam okazis, do ili ne jam ĉeestas. Kaj vi opinias tute certe, ke ili estos venonta jam hodiaŭ, ĉu?“

„Jes. Pli longe ili ne hezitu, se ili volas nin trovi tie ĉi.“

„Sed ili ne havis la intencon antaŭiri ĝis la Nugget-tsil. Ili volis pretigi en la proksimo embuskon, pro ataki vin sur la vojo reen.“

„Eble ili eĉ estus sukcesantaj tion, se vi ne estis kaŝaŭskultinta ilin. Ĉar mi nun scias ĉion, la embusko vanos. Mi logos ilin tien ĉi. Je reveno mi estus rajdanta suden. En tiu direkto ili estus restantaj. Sed nun mi agos, kvazaŭ mi irus norden, kaj logos ilin post mi.“

„Ĉu ili do sekvos vin?“

„Certe. Ili ĉiukaze elsendu esploriston pro ekscii, ĉu ni fakte ankoraŭ estas tie ĉi. Ni memkompreneble faros nenion al tiu esploristo. Ni lasos lin senĝene reveni al ili. Pro li mi ordonis alporti la ĉevalojn ĉi supren. Estas pli ol tridek bestoj. Li tutcerte vidu iliajn spurojn malgraŭ la malmola tero kajla ŝtonaroj kaj sekvos ilin.

De tie ĉi ni rajdos al la kanjono, en kiu ni volas kapti ilin. Ĝis tie la esploristo ne sekvos nin, sed li rajdos nur mallonge laŭ ĝi pro konvinkiĝi, ke ni fakte estas for.

Tiam li rapide returniĝos kaj anoncos al liaj kunuloj, ke ni rajdis ne suden, sed norden. Ĉu mia frato konsentas pri tio pensaro?“

„Jes. Ili estos devigata per tio rezigni pri la planita embusko. Ekspekteblas preskaŭ per certeco, ke ili tiam venos ĉi tien kaj tiam rajdos post ni.“

„Ili rajdos. Mi estas konvinkita pri tio. Santer estos sub mia forto jam hodiaŭ.“

„Kion vi faros kun li?“

„Mi petas mian fraton ne demandi min pri tio. Li mortos. Tio sufiĉas.“

„Kie? Ĉu tie ĉi? Aŭ ĉi vi portos lin al la pueblo?“

„Tio ne jam estas decidita. Esperende li ne estas tia malkuraĝulo kiel Rattler, al kiu ni devis doni la rapidan mortigon de malkuraĝa hundo. Ni nun forlasos tiun lokon kaj revizitos ĝin poste kun niaj kaptitoj.“

La ĉevaloj estis alportataj. Mia ĉevalo kaj la Mary de Sam ankaŭ estis inter ili.

Ni ne povis surĉevaliĝi, la vojo ne estis sufiĉe komforta. Ĉiu konduku sian ĉevalon per la bridoj.

Winnetou antaŭiris. Li kondukis nin norden de la maldensejo en la arbaron, kiu kliniĝis malsupren per sufiĉe kruta angulo. Malsupre estis libera herbejo. Ni iĝis sur la ĉevalojn kaj rajdis trans la herbejo al montoflanko, kiu staris antaŭ ni kiel alta, vertikala muro. Ĝi havis malfermaĵon al malvasta kanjono.

Winnetou montris al tiu malfermaĵo kaj diris:

„Tio estas la embuskejo, pri kiu mi parolis. Ni nun rajdos tra ĝi.“

La esprimo embuskejo rilatis tre bone al la malvasta eniro, tra kiu ni nun pasis.

La muroj altis je ambaŭ flankoj preskaŭ orte ĉielen. Ne estis loko, kie oni povis grimpi alten. Se la kajovajoj estis tiel stultaj rajdi en ĝi, kiam ni estus okupintaj la du enirojn de tiu kanjono, estus fakte frenezo de ili defendiĝi.

La vojo ne kondukis rekte antaŭen, sed li direktiĝas foje dekstren, foje maldekstren. Daŭris preskaŭ duonan horon, ĝis ni atingis la eliron. Tie ni haltis kaj deĉevaliĝis. Ĵus poste ni vidis veni la apaĉon, kiu estis atendinta la alvenon de la kajovajoj de la arbo sur la montopinto.

„Ili venas!“ li anoncis. „Mi volis nombri ilin, sed ne povis, ĉar ili ne rajdis unuope kaj estis tre foraj.“

„Ĉu ili rajdas al la valo?“ scivolis Winnetou.

„Ne. Ili haltis ekstere sur la prerio, kie ili restis inter arbedoj. Tiam disiĝis unu sola militisto de ili.“

„Tio estas la esploristo. Restas al ni sufiĉe da tempo malfermi la embuskon, pro fermi ĝin poste. Mia frato Ŝarlih kunprenu Stone:on, Parker:on kaj dek du el miaj militistojn kaj iru de tie ĉi maldekstre ĉirkaŭ la monto. Kiam li ekvidos tre dikan, altan betulon, li iru en la arbaron, kiu ete leviĝas kaj transe remalsupreniĝas.

Kiam mia frato alvenos tie, li troviĝos en la plilongiĝo de la valo, de kie ni ascendis al la Nugget-tsil. Kiam li iros laŭ tiu valo, li baldaŭ atingos la lokon, kie ni lasis niajn ĉevalojn. La pluan vojon li konas. Sed li ne iru meze en la valo, sed restu kovrata je la flanko en la arbaro. Old Shatterhand rimarkos la malamikan esploriston, sed nur rigardu lin. Tiam li vidos la malamikojn veni kaj lasos ili iri en la kanjonon.“

„Do tio estas via plano“, mi daŭrigis lian paroladon. „Vi restos tie ĉi pro okupi la eliron de la kanjono. Mi revenos sur la kromvojo, kiun vi ĵus priskribis, al la bazo de la Nugget-tsil pro atendi la malamikojn kaj kaŝe sekvi ilin, ĝis ili troviĝas en la embusko, ĉu?“

„Jes, tio estas mia plano. Kiam mia frato ne faras misagon, la kapto certe sukcesos.“

„Mi gardiĝos. Ĉu Winnetou volas doni al mi kromajn indikojn?“

„Ne. Ĉion alian mi lasas al vi.“

„Kiu parolos kun la kajovajoj, kiam sukcesis al ni embuskigi ilin?“

„Mi. Old Shatterhand ne faru alian aĵon, sed ne lasi ilin iri el la kanjono, kiam ili ekkonas min kaj miajn militistojn kaj volas reeniri. Sed rapidiĝu! La posttagmezo preskaŭ pasiĝis, kaj la kajovajoj ne atendos ĝis morgaŭ, sed sekvos nin jam hodiaŭ, antaŭ ĝi malheliĝos.“

La suno preskaŭ jam finigis sian tagan kurbon. La vespero estis ekspektinda post ĉirkaŭ unu horo. Mi ekiris piede kun Dick, Will kaj la al mi donitaj apaĉoj.

Post kvarona horo ni vidis la betulon kaj iris en la arbaron. Ni trovis la lokon ekzakte, kiel Winnetou priskribis ĝin kaj atingis je la alia flanko nian valon kaj en ĝi la lokon, kie niaj ĉevaloj estis paŝtiĝintaj. Transe al ni malfermiĝis la flanka kanjono, kiu kondukiĝis al la maldensejo kaj la du tomboj.

De tie, kie ni sidiĝis sub la arbojn, ni povis vidi la kajovajojn veni – se ili fakte venis. Ni ne timu, ke ili rimarkus nin. Estis supozeble, ke ili ne ŝangus al nia flanko, sed sekvus la transan flankkanjonon.

La apaĉoj kondutis silente. Stone kaj Parker mallaŭte interparolis. Ili estis konvinkitaj, ke la kajovajoj kaj Santer falis en nian forton, mi ne estis tiel certa kiel ili.

Nun estis tago maksimume dudek minutojn plu, kaj la kajovajoj ankoraŭ ne venis. Mi jam pensis, ke nur la sekvinta tago alportos la decidon, des pli multe, ĉar la esploristo, kiun la malamikoj sendis en la valon, ankaŭ ne videblis. Ĉe ni sub la arboj ĝi jam malheliĝis.

La flustrado inter Parker kaj Stone ĉesis. Venteto blovis al la arbopintoj kaj kaŭzis monotonan sursuron, kiu sonis kiel daŭra mallaŭta spireto, de kiu oni povis diferencigi ĉiun alian sonaĵon.

Nun estis al mi, kvazaŭ malantaŭ mi frotis la malmolan arbaran teron. Mi aŭskultis pli atente. Jes, io moviĝis. Kio ĝi estis? Kvarpieda besto ne estus riskinta iri tiel proksime al ni. Ĉu serpento? Ne, ankaŭ ne. Mi rapide turniĝis kaj kuŝiĝis pro pli bone vidi de malsupre supren. Tio okazis ĵus ĝustatempe pro rimarkigi min ion malhelan, kiu certe estis kuŝinta malantaŭ mi kaj nun malaperis inter la arboj.

Mi salte ekstaris kaj kuris post ĝi. Kiel neklaran ombron mi vidis ĝin antaŭ mi kaj ekprenis ĝin, per kiu mi ekhavis ŝtofon en la mano.

Away!“ ektimigita voĉo vokis. La ŝtofo estis ŝirata el mia mano. La ombro ne plu estis videbla. Mi restis staranta kaj aŭskultis, pro almenaŭ aŭdi lin. Sed miaj kunuloj rimarkis miajn rapidajn moviĝojn kaj aŭdis la vokon. Ili stariĝis kaj demandis min, kio okazis.

„Silentu!“ mi respondis kaj plu aŭskultis. Nenio aŭdeblis.

Estis homo, kiu estis kaŝaŭskultinta nin, fakte blankulo, kiel la angla elvoko pruvis. Supozeble Santer mem, ĉar krom li neniu plavizaĝo estis inter la kajovajoj.

Mi kuru post li malgraŭ la malhelo!

„Residiĝu kaj atendu, ĝis mi revenos!“ mi ordonis al miaj anoj kaj tiam forkuris.

Pri mia direkto ne estis dubo; eksteren sur la prerion, kie estu la kajovajoj. La kaŝaŭskultinto kuris al ili, tio preskaŭ memkompreneblis. Mi provu malrapidigi lian fuĝadon. Kiam mi volis sukcesi tion, mi timigu lin. Mi vokis al li:

„Haltu, staru aŭ mi pafos!“

Kelkajn sekundojn poste mi lanĉis du revolverajn pafojn pro emfazigo de mia minacaĵo. Ne estis misago, ĉar nia ĉeesto do nun ĉiel estis malkovrita. Nun mi povis supozi, ke la fuĝanto per timo antaŭ mi kuris pli profunden en la arbaron, kie lia fuĝado estis malrapidigata. Tie tute malhelis. Mi provu veni antaŭ li, kuris al la rando de la arbaro, kie mi ankoraŭ povis vidi kaj kuris laŭ tiu. En tiu maniero mi volis kuri laŭ la tuta valo, ĝis tie, kie ĝi finiĝis en la prerio, pro kaŝiĝi tie. Kiam la viro tiam venus, li pasu min, kaj mi povis kapti lin.

Tiu plano ja tute bonis, sed ne povis esti realigata. Kiam mi kuris laŭ kurbiĝo de la valo kaj ĉirkaŭis elstaran arbedaron, mi ekvidis homojn kaj ĉevalojn antaŭ mi.

Apenaŭ mi povis ĵus ĝustatempe kaŝiĝi sub la arboj.

La kajovajoj elektis tiun lokon malantaŭ la arbedaro kiel ilia restejo. Kial, tio ne estis malfacile diveni.

Unue ili haltis ekstere sur la prerio, kaj elsendis esploriston. Li ne havas malfacilan taskon, kiel mi baldaŭ eksciis. Fakter Santer estis rajdinta longe antaŭ la indianoj, ĉar li jam konis la lokon, pro ekscii kie ni estis kaj raporti al la kajovajoj jam je ilia alveno. Kiam ili venos, li sed ne jam estis reveninta. Tial ili elsendis ruĝan esploriston, kiu nur sekvu la spuron de Santer kaj tial ne timu danĝeron. La esploristo do iris en la valon, tiel longe, kiel li ĝin ŝatis, ne trovis malamikon kaj rekuris, pro anonci tion. Ĉar la valo estis pli bona restejo dum la nokto ol la libera prerio, la kajovajoj decidis restadi tie. Santer devis trovi ilin, ili ne povis erare pasi ilin, kiam li revenis, kvankam la kajovajoj ne bruligu fajrojn pro gardiĝo.

Nun certis, ke ni hodiaŭ ne kaptos ilin, verŝajne ankaŭ ne morgaŭ, se Santer estis tiel ruza ekkoni nian planon. Kio farendis? Ĉu mi revenu sur mian postenon kaj atendi, ĉu la kajovajoj do fakte iris en nian embuskon? Aŭ ĉu mi iru al Winnetou kaj peti pri novaj kondutaj ordonoj? Estis ankaŭ tria ebleco, sed tiu danĝeris: do resti tie. Estis grava al ni ekscii kion la ruĝuloj decidis, postke Santer raportis al ili. Ĉu eble mi povis kaŝaŭskulti ilin?

Sed mi riskis multon per tio. Santer ĉiukaze raportos, ke mi estis malantaŭ li Tio fakte konsekvencu mian malkovrigon. Tamen mi decidis ĝin riski, se videblos nur eta ŝanca ebleco. La kajovajoj ne estis bruligintaj fajrojn pro ne esti rimarkataj. Tion savis ilin, sed ankaŭ ebligu savon al mi.

Sub la arboj estis altaj ŝtonoj, kiuj estis kovrataj per musko kaj estis ĉirkaŭataj de filiko. Eble mi povis kaŝiĝi malantaŭ ili.

La plej multaj ruĝuloj ankoraŭ estis okupataj per la ĉevaloj, kiuj estis fiksligataj al fostetoj, proke ili ne povis foriri kaj malkovrigi la restejon. La kromaj kajovajoj estis sidiĝinta je la rando de la arbaro. Je iu loko sonis duonlaŭta, ordonanta voĉo.

Tie do staris la estro. Mi supozis, ke li restos je tiu loko ankaŭ poste. Tien mi iru, se ĝi nur iel eblus.

Sur la tero mi ŝoviĝis antaŭen en tiun direkton. Kaŝon mi ne serĉu. Estis malhele. La ruĝuloj troviĝis grandparte for de la loko, kiun mi volis atingi. Mi povis nur esti rimarkata, se unu transus mian vojon kaj falus sur min. Bonŝance mi atingis mian celon. Tie estis du rokoj flanke de la alia, unu longa kaj alta, la alia pli malalta. Tie oni certe ne serĉis kaŝaŭskultanton. Mi ascendis de la pli malalta sur la altan rokon kaj kuŝiĝis laŭlonge. Tie mi kuŝis pli ol du metrojn supre en sufiĉa saveco, ĉar ne povis esti kaŭzo al ruĝulo grimpi post mi.

La ĝis nun pri la ĉevaloj okupiĝintaj indianoj nun ankaŭ alvenis kaj kuŝiĝis. Je la loko, kie mi supozis la estron, kelkaj duonlaŭtaj ordonoj estis farataj, kiun mi ne komprenis, ĉar la lingvo de la kajovajoj estis fremda al mi. Tiam pluraj ruĝuloj foriĝis. Supozeble tiuj estis la gardistoj, kiuj nun estis elsendataj. Mi rimarkis, ke ili stariĝis nur sur la flankon de la restejo al la valo, sed ne al la arbaro. Estis feliĉa afero al mi, ĉar mi tiel povis pli poste foriĝi sen devi pasi gardistojn.

La restantoj interparolis. Mi povis aŭdi ĉiun vorton. Sed bedaŭrinde mi komprenis nenion. Kion ĝi utilas al mi, ke mi kapablas majstre kaŝiri al indiana, beduenan aŭ kurda restejo, sed ne komprenas la tie uzatan lingvon? Tial estis poste ĉiam mia unua ago lerni la lingvon de la homoj, kiujn mi povis trovi.

Winnetou mastris dek ses indianajn dialektojn kaj ankaŭ en tiu fako ĉiam estis mia plej bona instruisto. Pli poste neniam okazis plu, ke mi kaŝiris al restejo sen kompreni, pri kio oni tie parolis.

Mi estis kuŝadinta ĉirkaŭ dek minutojn sur la ŝtono, kiam mi aŭdis gardiston voki. Tiam sekvis la al mi tre dezirindita respondo:

„Estas mi, Santer. Do vi venis en la valon, ĉu?“

„Jes. Mia blanka frato pluiru. Li tuje ekvidos la ruĝajn militistojn!“

Tiujn vortojn mi povis kompreni, ĉar kun Santer oni parolis en la ĵargono konsistanta el indianaj kaj anglaj vortoj. Li alvenis. La estro lin voke venigis kaj diris:

„Mia blanka frato estis multe pli longe for, ol estis interkonsentita. Li certe havas gravajn kaŭzojn por tio.“

„Pli gravajn, ol vi povas pensi. Ekde kiam vi troviĝas tie ĉi?“

„Ekde la tempo, kiun la palvizaĝoj nomas duona horo.“

„Vi devis resti sur la prerio! Ne estas senriske tie ĉi.“

„Ni ne restis tie, ĉar oni restas pli bone tie ĉi, kaj ĉar ni kredis, ke neniu danĝero estis ekspektinda tie ĉi. Alikaze vi ja estus rapide reveninta pro averti nin.“

„Malas. Mi restis tiel longe for, ĉar ni troviĝas tie ĉi en plej granda danĝero, kaj mi bezonis tiom da tempo pro esplori ĝin. Old Shatterhand estas tie ĉi.“

„Tion mi antaŭsciis. Ĉu mia frato lin vidis?“

„Jes.“

„Ni kaptos lin kaj portos lin al nia ĉefo, kies genuojn li dispafis. La ekmorto sur la torturfosto certas al li. Kie li troviĝas?“

„Ĉu vi kaptos vin aŭ ne, tio ankoraŭ tre necertas“, Santer respondis.

„Ĝi okazos, ĉar tiuj hundoj kunhavas nur tridek militistojn. Ni sed estas pli ol kvinoble dek, kaj ili ne scias, ke ni ĉeestas. Do ni estos atakantaj ilin surprize.“

„Pri tio vi ege eraras. Ili scias, ke ni volas veni. Ili eble eĉ jam scias, ke ni estas tie ĉi, ĉar ili sendis esploristojn kontraŭ ni.“

„Uf! Ili ĝin scias, ĉu?“ la estro demandis. „Tiukaze ni ja ne povas surprizi ilin!“

„Certe ne.“

„Kiam ni atakos ilin, do estos batalo, kiu kostos sangon, ĉar Winnetou kaj Old Shatterhand poe estas pritaksinda kiel dek militistoj.“

„Mi scias, kiel ni povas igi ilin sub nia forto sen batalo“, Santer diris.

„Se vi scias, ĝin diru al ni!“

„Ni nur uzu la embuskon, kiun ili pretigis por ni.“

„Ĉu ili pretigis embuskon por ni? Kial?“

„Ili volas logi nin en malvastan kanjonon, kie ni ne havas sufiĉan spacon pro defendiĝi, kaj estu kaptotaj tie.“

„Uf! Ĉu mia frato Santer scias tion ekzakte?“

„Jes.“

„Ĉu li ankaŭ konas la kanjonon?“

„Mi estis en ĝi.“

„Rakontu, kiel vi ekkonas ĝin!“

„Mi riskis tre multon. Se mi estus rimarkita, mi ĉiukaze estus mortigata per la plej terura torturado. Mi tutege ĝojas, ke ĉio okazis tiel feliĉe. Tiun bonan sukceson mi nur ŝuldas al la fakto, ke mi jam iris la vojon al la Nugget-tsil antaŭe kaj konas la lokon, kie estas la tomboj.“

„La tomboj, ĉu? Winnetou do entombigis liajn mortulojn tie supre?“

„Jes. Tio estis tre avantaĝa al mi, ĉar per tio la atento de la apaĉoj ne trafis min.

Mi memkompreneble diris al mi, ke ili estas supre sur la maldensejo kaj tree gardiĝis. Mi jam sukcesis multajn aĵojn kaj povas laŭdi min esti ne sensperta okzidentulo. Sed tiel gardiĝa kiel hodiaŭ mi neniam estis antaŭe. Mi memkompreneble ne iris senkaŝe en la valo, sed laŭ la deklivo en la arbaro. Kie ĝi kondukiĝas dekstren en la valon estis la ĉevaloj de tiuj uloj. Ne estis facilaĵo ascendi sen uzi la valon kiel vojo, sed tamen mi sukcesis ĝin. Tie supre mi eĉ duobligu la gardiĝon kaj kunpreni ĉiun mian ruzecon. Mi ne supozis ĝin esti ebla antaŭiĝi nerimarkata ĝis la maldensejo. Sed la apaĉoj koncentrigis iliajn okulojn kaj orelojn nur al la entombigo. Tial mi riskis iri ĝis malantaŭ roko, kiu estas je la rando de la maldensejo. De tie mi povis rigardi ĉion.“

„Mia blanka frato aŭdacis multon. Ke li ankoraŭ vivas, li ŝuldas nur al la entombigo.“

„Tion mi ankaŭ pensas. Kiam la tomboj estis fermigitaj, Winnetou forsendis siajn anojn pro venigi la ĉevalojn.“

„Tien supren, ĉu? Tiukaze li havis kaŭzon pro tio.“

„Certe jes. Ni grimpigu niajn ĉevalojn post li kaj tiam sekvu iliajn spurojn, kiu estus kondukotaj nin rekte en la embuskon.“

„Kial vi supozas tion?“

„Mi ne supozas, sed mi scias. Mi aŭdis ĝin de Winnetou. Kiam li estis forsendinta siajn anojn pro la ĉevaloj, li estis sola kun Old Shatterhand. Ili staris ne malproksime de mia kaŝejo. Kion ili interparolis, mi aŭdis.“

„Uf! Okazis granda miraklo! Winnetou estis kaŝaŭskultita! Tio nur ebliĝis per la fakto, ke liaj pensoj ne estis pri ni, sed pri lia patro kaj lia fratino!“

„Ho, ili ankaŭ estis pri ni. Li estis sendinta esploriston sur la plej altan montopinton, kiu anoncu sur arbo nian alvenon.“

„Ĉu li vidis nin?“

„Ne. Almenaŭ mi ĝin ne scias. Vi do vidas, kiel bone ĝi estis, ke mi antaŭrajdis sole. Kiel unuopa rajdinto la okuloj de la esploristo ne min rimarkis.“

„Jes, vi agis tre sagace. Rakontu plu!“

„Kiam la ruĝuloj alportis la ĉevalojn, ili ne atendis plu. Ili forlasis la maldensejon kaj iris malsupren en la valon. Kiam oni estis pasinta tiun valon, oni atingas tre malvastan kaj tre longan kanjonon, sur kies murojn ne eblas suprengrimpi. En tien ni estu logotaj.“

„Do Winnetou certe intencas okupi la eniron kaj la eliron de la kanjono, ĉu?

Tiukaze li disigu iliajn anojn. Unu duono rajdas tra la kanjono kaj atendos nin je la alia fino, dum la alia duono tie restas kaj kaŝiĝas, pro tiam sekvi nin.“

„Tion mi ankaŭ pensis.“

„Ĉu la tero tie rokecas aŭ herbejecas?“

„En la kanjono rokeca, sed en la valo antaŭ ĝi kreskata per herboj.“

„Do la dua grupo lasu spurojn, kiam ĝi kaŝiĝas. Do neniukaze ni estus blinde ironta en la embuskon.“

„Sed jes! Tiuj uloj estas pli ruzaj ol vi pensas. La dua grupo ja ne restis tie ĉi, sed kunrajdis tra la kanjono.“

„Uf! Kiel ili tiel volas nin interigi?“

„Tion mi ankaŭ demandis min. Estas nur unu sola respondo al tio: tiu grupo volas iri malantaŭ ni kaj reatingi la eniron de la kanjono sur alia vojo“

„Ĉu vi malkovris tiun alian vojon?“

„Jes. Ankaŭ mi komence rajdis en la kanjonon, kio estis tre danĝera. Sed mi ja ĉiel ekkonu ĝin. Ĝis la alia fino mi ja ne povis, ĉar mi estus tiel renkontita la apaĉojn, kiuj okupis ĝin. Do mi returniĝis tre baldaŭ, kaj ne jam estis forlasinta la kanjonon, kiam mi aŭdis hastajn paŝojn. Feliĉe estis kelkaj altaj ŝtonoj je la rando, malantaŭ kiuj mi rapide povis kaŭriĝi. Apaĉo pasis, sed ne vidis min.“

„Ĉu tio eble estis la esploristo de la montopinto?“

„Verŝajne.“

„Tiukaze li vidis nin kaj rapidiĝis anonci tion al Winnetou. Kion vi faris poste?“

„Mi pripensis. Se la malamikoj volis ataki nin de malantaŭ, tio eblis pli facile, perke ili kaŝatendas nin je komforta loko. Kiu loko povis esti tiu? Ĉiukaze tiu ĉi valo, en kiu ni troviĝas, fakte ĝia malantaŭa parto, kie la kanjono dekstre supreniĝas. Se la apaĉoj kaŝiĝus tie sub la arboj, ili certe estus vidontaj nin veni kaj povontaj sekvi nin nerimarkate ĝis la embuskejo kaj tie fermigi ĝin malantaŭ ni. Tion mi diris al mi. Tial mi reeniris kaj kaŝiris tien, kie mi esperis trovi ilin, se mia pritakso estis ĝusta.“

„Kaj ĉu vi trovis ilin?“

„Ne tuje, ĉar mi estis tie pli frue ol ili. Sed mi ne jam longe estis atendinta, kaj ili venis.“

„Kiu? Ĉu vi vidis ilin klare kaj nombris ilin?“

„Estis Old Shatterhand kun la du aliaj blankuloj kaj dek aŭ dek du apaĉoj.“

„Do Winnetou regas la alian grupon, kiu okupas la finon de la malvasta kanjono.“

„Fakte. La uloj sidiĝis. Mi jam estis riskinta tiom multe kaj feliĉe sukcesis. Tial mi plu riskis kaŝiri tute pli proksime al ili pro aŭskulti, kion ili parolis.“

„Kion ili diris?“

„Nenion. La du blankaj kunuloj de Old Shatterhand interparolis, sed ne sufiĉe laŭte por mi. Kiam mi poste estis sufiĉe proksime pro kompreni, ili silentis. La apaĉoj silentis. Ankaŭ Old Shatterhand ne diris unu vorton. Mi kuŝis tiel proksime malantaŭ li, ke mi preskaŭ povis tuŝi lin per la mano. Kiel li ĉagreniĝus, se li scius tion!“

Per tio Santer memkompreneble pravis. Mi ĉagreniĝis, kaj kiel! Li estis kuŝinta malantaŭ mi. Mi eĉ estis preskaŭ kaptinta lin je pinto de lia vestaĵo! Tio estis treega malfeliĉo! Se mi estus sukcesinta lin preni fikse, la aĵoj ĉiuj estis okazintaj alimaniere. Eble eĉ mia tuta vivo estus direktiĝinta tute alie. Tiel la sorto de la homo dependas de unu sola nefaro aŭ okaziĝo. Je la ĉagreno, kiun mi sentis, almenaŭ estis eta kontentiĝo al mi, ke mi ĉi tie eksciis tiom multe, dum Santer de ne estis eksciinta tute nenion.

„Vi estis tiel proksima al tiu hundo, ĉu?“ la kajovajo vokis. „Kial vi ne puŝis vian tranĉilon de malantaŭ en lian koron? Ĉu Old Shatterhand ankoraŭ troviĝas, kie vi forlasis lin?“

„Mi esperas.“

„Vi nur esperas, ĉu? Do estas eble, ke li estas for, ĉu? Mi pensis, ke li volis atendi nin, ĉu?“

„Tion li volis. Sed nun eblas, ke li rezignis pri tiu plano.“

„Kiun kaŭzon li havu?“

„Li scias, ke li estis kaŝrigardita.“

„Uf! Kiel li povis ekscii tion?“

„Per truo, per damninda truo en la tero, kiu eble estis fosita de ia besto. Mi volis kaŝforiri kaj turniĝis. Dum tiu mi metu la korpan pezon sur la manojn kaj rompis per la dekstra mano tra la tero en truon. Tio kaŭzis brueton, kiun Old Shatterhand aŭdis. Li tuje turniĝis kaj certe vidis min. Ĉar kiam mi salte stariĝis, li stariĝis same rapide kaj kuris post mi. Preskaŭ li estus kaptinta min, ĉar li ekkaptis mian veston. Sed mi disŝiris min kaj forkuris. Li ja vokis, ke mi haltu, sed ne ekideis al mi fari tiun stultaĵon. Male mi kuris pli profunden en la arbaron, kie la malhelo donis savon al mi, kaj mi sidiĝis pro atendi, ĝis mi povis pluiri sen danĝero.“

„Kion faris liaj kunuloj?“

„Ili verŝajne volis serĉi min, sed li malpermesis tion al ili. Li ordinis, ke ili atendu sian revenon kaj pluserĉis. Mi aŭskultis liajn paŝojn kelkan tempon. Tiam kvietiĝis.“

„Do li foriris, ĉu?“

„Jes.“

„Kien?“

„Mi ne scias. Li certe ne kuris longe. Kiam li eksciis, ke mi ne estis trovebla, li certe revenis.“

„Ĉu li rekonis vin?“

„Certe ne. Estis tro malhele pro tio.“

„Eble li sekvis lin kaj nun estas ie pro kaŝaŭskulti nin!“

„Neeble! Li ja tute ne povis vidi, kien mi iris. Ĉiukaze li reiris al sia posteno.

Kiam mi estis atendinta sufiĉe longe, mi kaŝiris el la arbaro en la liberon, kie mi povis kuri pli rapide. Tiam via gardisto vokis al mi, kaj mi eksciis, ke vi troviĝas tie ĉi.“

Nun estis paŭzo. La estro eksciis, kion li sciu. Nun li ŝajnis pensadi pri ĝi. Post kelka tempo mi aŭdis lin demandi:

„Kion mia blanka frato nun planas fari?“

„Mi unue volas ekscii, kion vi decidos.“

„Kiel mi aŭdis de vi, la afero estiĝis tute alie, kiel ni supozis. Se ni estus sukcesintaj surprize ataki la apaĉojn, ili estus falintaj vivante aŭ morte sub nian forton, senke ĝi kostus nian sangon. Nun ili atendas nin. Old Sahtterhand rimarkis vin. Li do scias, ke lia plano estas malkovrita kaj estos tre gardiĝa. Estas plej bone, ke ni forlasos tiun lokon.“

„Ĉu forlasi?“ Santer vokis. „Vi volas foriri, ĉu? Kio ideas al vi do! Ĉu vi timas antaŭ tiu areto de apaĉoj?“

„Mia blanka frato certe ne volis ofendi al mi. Mi ne konas timon. Sed kiam mi povas havi malamikon aŭ kun aŭ sen sangoverŝo, mi ĉiam elektas la duan ebelcon.

Tiel agas ĉiu sagaca militisto.“

„Ĉu vi do opinias, ke ni povos kapti tiujn blankulojn kaj la apaĉojn per nia fuĝo?“

„Jes. Ili sekvos nin.“

„Tio ne jam certas.“

„Sed jes. Winnetou devas venĝi pri vi, kaj li scias, ke vi estas ĉe ni. Do li ne cedos de nia spuro unu momenton. Ni intence igos la spuron tiel klara, ke ĝi estas facile videbla, kaj rajdos rekte al nia vilaĝo, kien mi sendis la kaptitan palvizaĝon Sam Hawkens.“

„Kaj ĉu vi opinias, ke la apaĉoj nin sekvos tien?“

„Jes, ili eĉ estos post ni tre rapide.“

„Pro kapti min, ĉu? Ĉu mi denove estu persekutota de ili, dum mi havas la plej bonan eblecon atingi mian celon tie ĉi?“

„Vi atingos nenion tie ĉi kaj troviĝos dum nia rajdado en tute neniu danĝero.“

„Sed kiam ili atingos nin?“

„Ili ne atingos nin, ĉar ni havos antaŭecon, kiu donas certecon al ni. Ni ekrajdos ĵus nun, kaj ili povas sekvi nin nur tiam, kiam ili ekkonos, ke ni forestas. Sed tio ja certe estos ne antaŭ morgaŭ matene.“

„Ĉu for, ĵus nun? Tion mi ne permesas! Kion diros via ĉefo, kiam li ekscias, ke vi rezignas pri tia granda avantaĝo, kiun vi nun tenas en la mano, sen devo?

Pripensu tion!“

La estro aŭskultis la minacon sen respondi al ĝi.

Ĝi do faris impreson al li. Santer certe rimarkis tion kaj pluis:

„Ni tie ĉi havas tian avantaĝon, kiun ni tute ne povus havi per via nova plano.

Ne necesas fari pli ol maligi la embuskon, kiun oni pretigis al ni, tielke la apaĉoj kuros en ĝi.“

„Uf! Kiel ni faru tion?“

„Ni atakos la du grupojn, kiuj volas embuski nin en la valo, unuope. Tiukaze ni ne povas esti embuskota.“

„Tiukaze ni unue ataku la grupon de Old Shatterhand. Ĉu vi volis diri tion?“

„Jes. Estas tiel facile, ke fakte ne necesas klarigi al vi. Mi konas la lokon, en kiu Old Shatterhand kun siaj anoj nun troviĝas, kaj mi kondukos vin tien. La okuloj de la kajovajoj kutimiĝis al la malhelo. Iliaj moviĝoj estas tiuj de serpentoj, kiujn neniu povas aŭdi, kiam ili glitas trans la musko de la arbaro. Ni ĉirkaŭos la tri blankulojn kun iliaj apaĉoj kaj post segnaĵo atakos ilin. Certe neniu kapablos furkuri. Ni mortpikos ilin, antaŭ nur ekideos al ili defendiĝi.“

„Uf, uf, uf!“ aŭdigis kelkaj de la aŭskultantoj konsente. La propono de Santer plaĉis al ili.

Ilia estro ne same rapide juĝis, sed diris post kelka tempo:

„Povas sukcesi, se ni agos gardiĝe.“

„Ĝi sukcesu!“ Santer vokis. „La ĉefaĵo estas ĉirkaŭi ilin sen esti rimarkata. Kaj poste ni falos sur Winnetoun.“

„Ankaŭ ĉi nokte, ĉu?“

„Ne, nur je la mateno. Li estas tiel grava al mi, ke mi vidu lin dum la atako. Tio ne eblas dum la nokto. Ni agas kiel la apaĉoj kaj disiĝas. Unu duonon de ni mi kondukos jam ĉi nokte en la kanjonon, en kiu ni estu kaptota. Ĝi restos tie, ĝis la mateno komencas, kaj tiam antaŭiĝos ĝis la eliro de la kanjono. Tie ĝi estos atakata de Winnetou, ĉar li pensos, ke Old Shatterhand kun siaj anoj troviĝus malantaŭ ĝi. La dua grupo serĉos kun mi je la unua heliĝo la vojon, sur kiu Old Shatterhand revenis en la valon. Mi scias, ke mi trovos ĝin. Winnetou estos koncentrigata sian atenton al la intero de la kanjono, kaj rimarkos nian unuan grupon. Dum tio li ne ekkonos, ke ni proksimiĝos al li de malantaŭ. Li estos tiel embuskigata, kiel li volis embuskigi nin. Ĉar li nur havas dek kvin aŭ malpli virojn ĉe si, li kapitulacu, se li ne volos esti neigata. Tio estas mia plano.“

„Se ĝi povas esti realigata, kiel mia frato elpensis ĝin, ĝi bonas.“

„Do li havas vian konsenton, ĉu?“

„Jes. Mi volas havi Winnetou:n vivanta, pro alporti lin al la ĉefo, nenio plu. Per via propono ni povus atingi tion jam nun, sen devi atendi iom plu.“

„Do ek! Kion ni atendas?“

„Ne facilas ĉirkaŭi Old Shatterhand:on en la malhelo de la arbaro, senke li rimarkas tion. Mi elektos pro tio tiujn el miaj militistoj, kiuj havas ardajn okulojn dum la nokto kaj estas trejnita je kaŝirado.“

Li komencis diri la nomojn de tiuj viroj. Nun urĝis al mi reveni al miaj kunuloj.

Se la kajovajoj ekirus tro baldaŭ, mi ne povus averti la apaĉojn ĝustatempe. Do mi glitiĝis de la alta ŝtono sur la pli malaltan kaj kaŝe foriris. Kiam mi estis pasinta la antaŭstarantan heĝangulon, mi iris el la arbaro kaj kuris supren laŭ la valo, ĝis mi troviĝis sur rekta lineo al miaj kunuloj. Tiam mi trais la arbaran randon kaj trovis ilin. Ili atendis min senpacience.

„Kiu venas?“ Dick Stone demandis, kiam li aŭdis miajn paŝojn. „Ĉu estas vi, sir?“

„Jes“, mi repsondis.

„Nu kie vi estis tiel longe? Ĉu ne, iu ulo ĉeestis? Memkompreneble kajovajo, kiu trovis nin hazarde dum kaŝirado.“

„Ne, estis Santer.“

„Fulmotondro! Ĉu Santer? Kaj ni ne kaptis lin! Tiu ulo kuras renkonte al ni, kaj ni ne ekprenas! Ĉu oni supozu tion esti ebla?“

„Okaziĝis eĉ multe pli, kio fakte estu neebla. Mi nun ne havas tempon ĝin diri al vi, ĉar ni rapide iru for de tie ĉi. Vi aŭdos ĝin poste.“

„Ĉu for de tie ĉi? Kial?“

„La kajovajoj venas pro ataki nin.“

„Ĉu vi seriozas, sir?“

„Jes. Mi kaŝaŭskultis ilin. Ili volas ataki nin nun kaj Winnetoun morgaŭ matene. Ili konas nian planon. Tial rapide for de tie ĉi!“

„Kien?“

„Al Winnetou.“

„Ĉu meze tra la malhela arbaro? Kiajn puŝojn kaj ŝvelaĵojn tio igos!“

„Okuligu viajn manojn! Sed ne filantu plu!“

Dumnokta irado tra senvoja praurbo vere ne estas pura plezuro. Oni fidu pli pri la sento de la palpo ol pri tiuj de la vizaĝo. Du palpumis antaŭe per iliaj manoj, kaj la aliaj sekvis ilin tiel, ke la malantaŭulo ĉiam fikse tuŝis sian antaŭulon. Per tio maniero ĝi daŭris pli ol unu horo, ĝis ni venis el la arbaro. Dum tio ne facilis teniĝi en la ĝusta direkto. Kiam ni troviĝis ekster la arbaro, ĉiu eblis pli bone kaj pli rapide. Ni iris ĉirkaŭ la monto kaj al la kanjono, je kies eliro restadis Winnetou.

Al la apaĉoj neniu malamikecaĵo ekspektendis de la direkto, el kiu ni venis.

Tamen ili surpostenigis gardiston, kiu vokis al ni per laŭta voĉo. Mi respondis same laŭte. La apaĉoj rekonis mian voĉon kaj salte stariĝis.

„Venas mia frato Old Shatterhand, ĉu?“ Winnetou demandis mirante. „Do io okazis. Ni vane atendadis la kajovajojn.“

„Ili volas veni nur morgaŭ frue, sed ne nur tra la kanjono, sed ankaŭ de tiu ĉi flanko pro neigi vin.“

„Uf! Pro decidi tion, ili unue devus esti venkintaj vin kaj entute sciantaj, kion ni intencas fari.“

„Ili ĝin scias, Santer estis ĉe la tomboj kaj aŭdis ĉion, kion vi diris al mi, kiam ni estis solaj.“

Mi ne povis vidi la vizaĝon de Winnetou, sed li ne respondis al mi. Tiu silentu diris al mi, kiel surprizigita li estis.

Tiam li residiĝis, postulis al mi sidiĝi flanke de li kaj diris:

„Se vi scias tion, vi certe kaŝaŭskultis lin kiel li nin.“

„Fakte jes.“

„Tiukaze niaj planoj ne plu taŭgas. Rakontu, kio okazis!“

Mi obeis tiun postulon. La apaĉoj ĉirkaŭstariĝis pro ne preteratenti unu vorton.

Kelkfoje mia raportado estis komentata per mira „Uf!“:o. Winnetou silentis, ĝis mi finparolis. Tiam li demandis:

„Mia frato pensis, ke en tiu cirkonstanco la plej bona aĵo estas forlasi sian postenon, ĉu?“

„Jes. Certe ni povis same resti en nia pozicio. Santer volis konduki la kajovajojn al ni. Li do kaŝiris antaŭe kaj atingu nin unue. Se mi estus arde atentanta, mi aŭdu lin veni, povus lin senkonsciigi per pugnobato kaj tiam preni lin for.“

„Mia frato estas brava militisto, sed kun Santer sur la brakoj li ne estus povinta sin forigi sufiĉe rapide. Li estus estinta venkata kaj mortigata.“

„Tio ne eksludeblas. Eĉ ne certis, ke Santer estus la plej antaŭa. Same li povus proksimigi la kajovajon kaj tiam resti malantaŭ, pro lasi la laboron al ili. Tial mi supozis la plej bonan aĵon esti iri al vi.“

„Tiu ĝustis. Sed kio okazu nun? Ĉu mia frato Ŝarlih pensas ion proponinda?“

„Ne proponindas io, dum ni ne scias, kion faros la kajovajoj kiam ili ne trovos nin.“

„Ĉu oni fakte sciu tion? Ĉu oni ne ankaŭ povas ĝin elpensi?“

„Jes, oni povas ĝin elpensi, sed tio entute ne sufiĉe certigas same kiel la aŭdo kaj vido. Oni povas erari.“

„Ne pri tio ĉi“, Winnetou asertis. „La kajovajoj ne estas infanoj, sed plenkreskaj militistoj. El ĉio, kio eblas ĉi tiam, ili faros la plej saĝan, kaj restos enfine nur unu.“

„Ili forrajdos, ĉu? Ĉu al ilia vilaĝo?“

„Jes. Kiam ili ne trovos vin, ili scios, ke la plano de Santer ne estas realigebla, kaj la estro rehavos sian eksan opinion. Mi estas konvinkita, ke ili rezignos pri ataki nin tie ĉi.“

„Sed Santer provos persvadi ilin tamen ataki!“

„Certe li provos, sed neniun konvinkos. Ili rajdos al ilia vilaĝo!“

„Kaj kion faros ni? Ĉu ni rajdos post ili, kiel ili ekspektas?“

„Mi proponas, ke ni rajdos antaŭ ili.“

„Sambone! Tiam ni atendas kaj surprizigos ilin.“

„Jes, tio eblas. Sed eĉ estas pli bona ebleco. Ni havu Santer:on, kaj ni volas liberigi Sam Hawkens:on. Nia vojo do nin kondukas al la vilaĝo de Tangua, kie Sam Hawkens troviĝas en kaptiteco. Sed ĝi ne estu la sama vojo, sur kiu la kajovajoj rajdos de tie ĉi.“

„Ĉu mia frato Winnetou konas la vilaĝon de la ĉefo Tangua?“

„Jes. Ĝi troviĝas apud la Salt Fork de la norda branĉo de la Red River.“

„Do sudoste de tie ĉi, ĉu?“

„Jes.“

„Tiukaze oni ekspektas nin veni de la nordokzidento, do tial provu veni el la alia direkto, do el la sudoriento.“

„Tion mi intencas. Mia frato Ŝarlih ĉiam havas la samajn pensojn kiel Winnetou. Ni vizitos la vilaĝon de Tangua, sed ne sur la rekta kaj plej mallonga vojo, sur kiu rajdos la kajovajoj, sed ni ĉirkaŭiros tiun lokon, proke ni venos el la alia direkto. Ĝi estos negardata. Nur decidindas, kiam ni forrajdu. Kion Old Shatterhand pensas pri tio?“

„Ni povus ekrajdi tuje. La vojo longas, kaj jo pli frue ni komencas ĝin, des pli frue ni atingos la celon. Sed mi ne volas proponi tion.“

„Kial ne?“

„Ĉar ni ne scias, kiam la kajovajoj forlasos ĉi tiun lokon. Se ni foriros pli frue ol ili, ni ekspektu, ke ili trovos nian spurojn kaj sekvos ilin. Tiam ili ekscios, kion ni planas kaj evitos tion.“

„Tiukaze ni sed trovu lokon, de kie ni povas rigardi ĉi tiun eliron de la kanjono je la mateno.“

„Mi konas tian lokon. Miaj fratoj prenu iliajn ĉevalojn per la kondukiloj kaj sekvu min!“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.