La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
WINNETOU IAŭtoro: Karl May |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Proke la urso ne devis esti portata tro for, la tendejo estis antaŭigita dum mia foresto ĝis en la proksimeco de la loko, kie mi ĝin mortigis. La besto estis tiel peza, ke devis porti ĝin dek fortaj viroj de sub la arboj kaj tra la arbedaĵo al la en la liberejo brulantaj fajroj.
Malgraŭ la malfrua horo ĉiu ankoraŭ vekis, escepte de Rattler. Li findormis sian ebrion. Oni devis lin veturi al la nova tendejo kaj ĵetis lin sur la herbejon kiel ligna bloko. Sam estis senhaŭtiginta la urson, sed lasis la viandon netuŝata. Kiam mi deĉevaliĝis kaj paŝis al la fajro, la malgrandulo diris:
„Kie do ĉasadis vi, Sir! Ni atendadis vin kun doloroj, ĉar ni volas provi la ursviandon kaj ne povis ektranĉi la sinjoron grizulon ne sen vi. Intertempe mi deprenis ĝian ĉemizon. Estis tiel bone surmetita de la tajloro, ke ĝi ne havis eĉ plej etan faldaĵon, hihihihi. Espere vi ne kontraŭas, ĉu? Kaj nun diru, kiel la viando estu disdonata! Ni volas rosti parton de ĝi, antaŭ ni kuŝiĝas dormi.“
„Ĝin partigu kiel vi volas“, mi respondis. „La viando estu ĉies.“
„Well, do mi volas diri ion al vi. La plej bona aĵo estas la piedegoj. Ekzistas tute nenio, kiu superas urspiedegoj. Sed ili restu iom da tempo, ĝis ili haviĝas la decan ĉasbestecan guston. Plej delikataj ili estas, kiam ili jam estas traturitaj de vermoj.
Sed ni ne povas atendi tiel longe. Mi timas, ke la apaĉoj baldaŭ venos kaj malgajigos la manĝadon. Tial ni pli bone okupiĝu pri la piedegoj, proke ni estis gustuminta ilin, kiam la ruĝuloj neigos nin. Ĉu vi kontraŭas, Sir?“
„Ne.“
„Well, do komencu la bela laboro, se mi n'eraras.“
Li tranĉis la piedegoj de la kruroj kaj partigis ilin en tiom partoj, kiom personoj ĉeestis. Mi ricevis la plej bonan parton de antaŭa piedo, ĝin volvis en ŝtofon kaj metis ĝin flanken. La aliaj hastiĝi porti iliajn partojn al la fajro. Post mia longa, streĉa rajdado mi ja certe sentis la malsaton en miaj internaĵoj, sed neeblis al mi manĝi ion. Mi ankoraŭ ne povis pasigi la murdon de Klekih-petra. Tie kuŝis la murdinto, ankoraŭ sensence ebria. Mi ŝate povis mortpafi lin, sed mi sentis naŭzon pri li. Tiu sento de naŭzo ĉiel ankaŭ estis la kaŭzo, ke la du apaĉoj ne estis punintaj lin tuje.
Se iu povis min trankviligi pri la sanga okaziĝo, estis la fakto, ke Klekih-petra ekmortis ĉe la koro de Winnetou, ke lia koro enkaptis la al Winnetou celitan kuglon. Sed kio pri la peto al mi resti je Winnetou kaj kompletigi la komencitan laboron? Kial li ĝin faris al mi? Kial mi entute donis mian promeson al la mortanto tiel rapide? Per kompato, ĉu? Jes, boneble. Sed ja estis alia kaŭzo, senke mi estis konsciante pri ĝi ekzakte: Winnetou faris profundan impreson al mi, impreson, kiel mi ĝin neniam antaŭe sentis je alia homo. Dum la aliaj lasis al si bongusti la viandon, mi sidadis apud la fajro pensante ade, ĝis Sam Hawkens vekigis min el miaj revoj:
„Kio estas pri vi, Sir? Ĉu vi ne malsatas?“
„Mi manĝas nenion.“
„Nu! Kaj preferas ekzercadi pensi, ĉu? Mi diras al vi, ke vi ne kutimiĝu al tio.
Ankaŭ mi ĉagrenas, kio okazis, sed la okzidentulo kutimiĝu al tiuj scenoj. Oni ne vane nomas la okzidenton la ,dark and bloody grounds‘ – la tenebraj kaj sangaj grundoj. Vi povas ĝin kredi, ke la tero tie ĉi je ĉiu paŝo jam trinkis amason da sango. Kiu havas senteman nazon, restu hejme kaj trinku sukerakvon. Ne pripensu la aferon tro multe kaj donis al mi vian piedegaĵon. Mi rostos ĝin por vi!“
„Dankon, Sam. Sed mi vere ne manĝas ion. Ĉu vi konsentiĝis, kiu ni faros kun Rattler?“
„Certe ni parolis pri ĝi.“
„Nu, kiu estas lia punigo?“
„Punigo, ĉu? Ĉu vi opinias, ke ni punigu lin?“
„Memkompreneble mi opinias tion.“
„Nu! Kaj kiel ni faru tion? Ĉu ni porti lin al San Francisco, New York aŭ Washington kaj akuzi lin kiel murdisto tie?“
„Stultaĵo! La aŭtoritateco, kiu juĝu pri li, estas ni mem. Li obeu la leĝojn de la okzidentu.“
„Nu vidu, kion scias tia greenhorn pri la leĝoj de la sovaĝa okzidento! Ĉu vi do transvenis el la olda Germany pro ludi la eminentan ĉefjuĝiston? Ĉu tiu Klekihpetra estis parenculo aŭ bona amiko de vi?“
„Vere ne.“
„Jen la punkto, kiu gravas. Jes, la sovaĝa okzidento havas siajn proprajn leĝojn.
Ĝi postulas okulon pro okulo, denton pro dento, sangon pro sango, kiel ĝi estas skribita en la biblio. Se okazis murdo, la ulo, kiu rajtas ĝin, povas tuje mortigi la murdinton, aŭ estas formigata juĝistaro, kiu interkonsentiĝas kaj realigas la juĝon tuje. Per tiu maniero oni liberiĝas de la krimuloj kaj krimuloj, kiuj alie estiĝos penego al la honestaj ĉasistoj.“
„Bone, do ni formigas juĝistaron.“
„Unue necesus akuzanto pro tio.“
„Tiu estas mi!“
„Per kiu juro?“
„Per la juro de la homo, kiu ne povas toleri, ke tiu krimo restu nepunigata.“
„Pshaw! Vi parolas kiel greenhorn! Kiel akuzanto vi povus aperi nur en du kazoj. Unue, se la murdito estis proksimume al vi kiel parenculo aŭ kunulo. Due vi povus aperi kiel akuzanto, kiam vi mem estas la murdito, hihihihi. Ĉu vi estas tiu?“
„Sam, la afero estas tro serioza, ke oni povus priridi ĝin.“
„Mi ja scias, scias! Volis ja nur aligu tiun punkton pro kompleteco. Vi do havas neniun kaŭzon roli kiel akuzanto. Kie ne estas akuzanto, ankaŭ ne estas juĝisto.
Ekzistas neniu ebleco formigi juĝistaron.“
„Do Rattler eliĝu el la afero senpunite?“
„Tion mi ne diris. Ne ekscitiĝu! Mi promesas al vi, ke la venĝo trafos lin tiel certe, kiel ĉiu kuglo el mia Liddy atingas sian celon. La apaĉoj zorgos pri tio.“
„Sed ĝi trafos nin kune!“
„Tre verŝajne. Sed ĉu vi opinias, ke ni povus eviti tion perke ni mortigas Rattler:on? Kune kriminta, kune kaptita, kune krucumita. La apaĉoj supozas ne lin sole kiel la mordinto, sed ankaŭ nin, kaj certe traktos nin kiel mordintoj, kiam ili kaptos nin. Ili pafos nin teren sen demandi, ĉu li estas inter ni aŭ ne. Krome kion vi volas fari kun Rattler?“
„Forpeli.“
„Pri tio ni ankaŭ jam parolis. Sed unue ni ne havas la rajton lin forpeli, kaj due ni eĉ ne farus ĝin, se ni rajtus.“
„Sam, mi ne komprenas vin! Se iu maltaŭgas al mi, mi disiĝas de li. Ĉu ni do estas devigata toleri tian fiulon inter ni, kiu krome estas drinkemulo kaj ĉiam denove endanĝerigas nin?“
„Jes, bedaŭrinde ni estas. Rattler estis dungita por la mezurada laboro same kiel mi, Stone kaj Parker. Kiu dungis kaj pagas lin rajtas lin maldungi. Ni strikte obeu la juran situacion.“
„La juran situacion! Pri homo, kiu la tutan tagon malrespektas la leĝojn de Dio kaj la homoj, ĉu?“
„Eĉ se! Kion vi diras ja ĉio bonas. Sed oni ne faru eraron, nur kial iu alia faris krimaĵon. Krome, kion Rattler faru, se li estus forpelota de ni?“
„Estas afero lia!“
„Ni estus ĉiun momenton en danĝero, ĉar li certe provus sin venĝi al ni. Estas pli bone lin teni ĉe ni, kie ni povas rigardi lin, olke ni forpelus lin kaj li estus ebla pafi kuglon en ĉies kapo, kiun li ne ŝatas. Mi pensas, ke vi komprenos tion.“
Li dum tio rigardis min per vido, kiun mi tre bone komprenis. Tiam li videtis transe al la anoj de Rattler. Se ni agus kontraŭ Rattler, estis timinda, ke ili stariĝis je lia flanko.
„Jes, post vi klarigas la aferon al mi, mi komprenas, ke ni devas okaziĝi ĝin, kiel ĝi okaziĝos. Mi nur malkvietas pri la apaĉoj, ĉar ne ekzistas dubo, ke ili venos pro sin venĝi.“
„Ili venos, kaj ju pli certe des ili ne elparolis unu vorton de minaco. Ili agis ne nur tre fiere, sed ankaŭ tre saĝe. Se ili estus sin venĝinta tuje, ja nur Rattler estus rilatita. Sed ili celas al ni ĉiuj, ĉar li apartenas al ni kaj ĉar ni pro la mezuradi supozas nin malamikoj, kiuj volas rabi ilian landon kaj posedaĵon. Tial ili sin regis tiel kaj forrajdis sen movigi unu fingron kontraŭ ni. Des pli certe ili revenos pro kapti nin ĉiujn. Se ili sukcesas tion, ni povas pretiĝi pro malica morto. La respekto, kiun havis tiu Klekih-petra inter ili, postulas duoble kaj trione egan venĝon.“
„Kaj ĉi ĉio pro unu drinkulo! Ili supozeble venos multope.“
„Certe! Ĉio dependas de kiam ili aperos. Ni nun havus ankoraŭ sufiĉe da tempo pro fuĝo, sed devus lasi ĉion ĉi tie kaj la laboron preskaŭ finigite.“
„Tion ni ne faru, se nur iel ajn eblus.“
„Kiam vi povas esti preta, se vi rapidiĝas, laŭ via pritakso?“
„Post kvin tagoj.“
„Hm! Laŭ mia scio ne ekzistas apaĉaj tendejoj en la proksimaĵo. Mi serĉus la plej proksimajn meskalerojn almenaŭ tri tagrajdadojn for de ĉi tie. Se mi ne eraras, Intŝu-tŝuna kaj Winnetou rajdu, ĉar ili ja transportu la kadavron, kvar tagojn, antaŭ ili atingas trupojn. Tri tagojn reen tien ĉi, tio estas sep tagoj. Ĉar vi kredas esti preta post kvin tagoj, ni rajtas riski finigi la mezuradon.“
„Sed kio, se via kalkulo ne ĝustas? Ja eblas, ke la du apaĉoj intertempe lasis la kadavron en sekuran lokon kaj revenas pro pafi al ni el kaŝejo. Same boneblas, ke ili jam multe pli frue trovas trupon de ilia anaro. Eĉ povas esti, ke ili havas amikojn en la proskimejo, ĉar mirus min, se du indianoj, eĉ ĉefoj, malproksimiĝas tiel for de loĝejo. Ĉar venis la tempo de la bubalĉasado ankaŭ eblas, ke Intŝu-tŝuna kaj Winnetou apartenas al ĉasgrupo, kiu troviĝas tie proksime, kaj el kiuj ili eliĝis pro iu kaŭzo nur mallongan tempon. Tio ĉio pripensendas, se ni volas gardiĝi.“
Sam Hawkens kunpremis unu el siaj du etaj okuloj, faris mirigitan grimacon kaj vokis:
„Heavens, kiel vi ja estas saĝa kaj prudenta! Verece, hodiaŭtage la kokidoj estas dekoble pli saĝa ol la kokido, se mi n'eraras. Sed, pro la honoro de la vereco, kion vi diris, tute ne estis dirite stulte. Mi eĉ diras, ke vi komplete pravas. Ni ekspektu ajn ĉiun eblecon. Tial ni eksciu, en kiun direkton la du apaĉoj turniĝis. Do mi kaŝe sekvos ilin tagokomence.“
„Kaj mi kunrajdos“, diris Will Parker.
„Mi ankaŭ“, deklaris Dick Stone.
Sam Hawkens pripensadis iomete, tiam li decidis:
„Vi dece restos tie ĉi, ĉar vi ĉi tie estas bezonataj. Kompreendas!“ Dum tio li transvidis al la amikoj de Rattler. Sam pravis. Se tiuj nefindendema homoj restus sole kun ni, povus okaziĝi post la vekiĝo de ilia aro malĉarmaj surprizoj. Do estis pli bone, ke Stone kaj Parker helpus nin.
„Sed vi ja ne povas rajdi unuope!“ diris Will Parker.
„Mi povus, se mi volus, sed mi ne volas“ Sam respondis. „Elektos akompananto al mi.“
„Kiun?“
„Tiun ĉi junan greenhorn:on.“
Dum tio li mansegnis al mi.
„Ne, li ne estu for“, deklaris la ĉefinĝeniero.
„Kial ne, Mr. Bancroft?“
„Ĉar mi bezonas lin.“
„Sciindas pro kio!“
„Pro laboro, memkompreneble. Se ni volas esti preta post kvin tagoj, ni streĉigu ĉiujn niajn fortojn. Mi povas rezigni pri neniu.“
„Jes, streĉigu ĉiujn fortojn. Ĝis nun vi tion ne faris. Anstataŭ unu laboru por ĉiuj. Nun ili foje ĉiuj streĉiĝu por tiu unu.“
„Mr. Hawkens, do ĉu vi volas ordoni al mi? Tion mi malpermesas!“
„Ne ideas al mi. Komentaĵo ja tute ne estas ordono.“
„Sed tiu sonis same!“
„Eble, kaj mi ja ne kontraŭas. Parolante pri via laboro, ne estos tiel ega malrapidigo, ke partoprenos kvar anstataŭ kvin. Fakte mi havas certan intencon kunpreni tiun junan greenhorn, kiu estis nomita Shatterhand.“
„Ĉu vi permesas demandi kiun?“
„Kial ne? Li foje vidu kiel oni ĝin faras, kiam oni kaŝsekvas indianojn. Certe estos utila al li povi legi spuron ĝuste.“
„Sed tio ne ŝajnas grava al mi.“
„Ja scias. Estas krome dua kaŭzo. La vojo, sur kiu mi estos, tre danĝeras.
Simple estas pli bone al mi kaj vi, kiam mi kunhavos akompananton, kiu posedas tian korpoforton kaj scias tiel bone uzi sian ursmortigilon.“
„Mi ne vere komprenas, kial tio estu avantaĝo ankaŭ al ni.“
„Ĉu ne? Tio mirigas min. Vi ja ĝenerale estas eksternorma ruza kaj prudenta gentleman“, Sam respondis moke. „Kio do okazu, kiam mi renkontas malamikojn, kiuj estas survoje tien ĉi kaj neigas min? Tiukaze neniu povus sciigu vin pri la danĝero. Vi estos atakata kaj mortigata. Sed kiam mi kunhavas tiun greenhorn:on, kiu smeŝas per siaj etaj manoj la plej solidan viron per unu batego teren, estas tre verŝajne, ke ni revenas hejmen kun sana korpo. Ĉu vi ekkonas tion?“
„Hm, jes.“
„Kaj nun venas la ĉefaĵo: Li kunrajdu morgaŭ, proke okaziĝos neniu kverelaĵo, kiu finigos malfeliĉe. Li scias, ke Rattler estas speciale malamikeceme pri li. Kiam tiu amanto de brandglaso morgaŭ vekiĝas, estas tre verŝajne, ke li tuje atakaĉos la ulon, kiu hodiaŭ lin batis senkonscia. Ni disigu la du apenaŭ morgaŭ. Tial restu tiu, kiu ne utilos al mi, tie ĉi ĉe vi, kaj la alian mi kunprenos. Ĉu vi nun ankoraŭ kontraŭas al tio?“
„Ne. Pro mi li rajdu kun vi.“
„Well, do ni konsentas.“ Sam turniĝis al mi: „Vi aŭdis kio atendas vin. Bone eblas, ke ni havos neniun momenton por manĝado kaj restado. Tial mi demandas vin, ĉu vi ne volas gustumi almenaŭ kelkajn murdetojn de via urspiedego.“
„En tiuj cirkonstancoj mi volas apenaŭ provi.“
„Do provu, provu do! Mi konas tiujn provojn, hihihihi! Oni nur prenas unu murdon, kaj tutcerte ne ĉesas antaŭ oni ne plu havas ion. Donu al mi la piedaĵon, mi rostos ĝin por vi. Tia greenhorn ne havas la bezonatan kutimiĝon por tio. Sed bone atentu, ke vi ĝin lernas. Se mi rostu tian delikataĵon kroman fojon, vi ricevus neniom da ĝi, ĉar mi manĝus ĝin mem.“
La bona Sam pravis. Apenaŭ mi ekprovis la unuan murdaĵon, mia foriginta apetito revenis. Mi forgesis, kio afliktis min antaŭe, kaj vere manĝadis tiel longe, ĝis neniom postrestis.
„Ĉu mi ĝin ne diris?“ li diris ridante. „Vere estas multe pli agrabla manĝi grizurson ol venki ĝin. Nun ni detranĉu kelkajn pezajn partojn el la ŝinko kaj rostu ilin ankoraŭ hodiaŭ. Tiujn no morgaŭ kunprenos kiel nutraĵoj. Je tiuj esploraj rajdado oni ĉiam ekspektu, ke oni ne povas bruligi fajron pro rosti ion. Vi nun dormiĝu kaj faru rapidan, fortan dormadon. Ni ekrajdos je la matenruĝo morgaŭ kaj bezonos ĉiujn fortojn.“
„Well, do mi dormos. Sed antaŭe diru, kiun ĉevalon vi rajdos.“
„Stulta demando! Ĉu vi opinias, ke mi sidiĝu sr krokodilon aŭ ian alian birdon?
Memkompreneble mi rajdos mian mulon, mian novan Mary:n.“
„Ne farus tion mi.“
„Kial ne?“
„Vi ne jam konas ĝin sufiĉe bone.“
„Sed ĝi konas min tutekzakte. Havas fortan respekton antaŭ mi, tiu bestaĉo, hihihihi!“
„Sed dum tia kaŝesplora rajdado oni estu tre atenta kaj pripensinta ĉion antaŭe.
Ĉevalo, kiun oni ne sufiĉe konas, povas fuŝigi ĉion.“
„Nu? Ĉu vere?“ li diris rikanante.
„Jes“, mi respondis fervore. „Mi scias, ke la spirego de ĉevalo povas kosti al rajdanto la vivon.“
„Ha, tion vi scias, ĉu? Ruza ulo! Tion vi ankaŭ certe legis, ĉu, Sir?“
„Jes.“
„Ĝin sciis! Ja vere estu tre interesa legi tiajn librojn. Se mi ne estus okzidentulo mem, mi irus en la orienton, sidiĝus tie dece komforte sur sofon kaj legus belajn indianrakontojn. Mi kredas, ke oni povas dikiĝi kaj grasiĝi, kvankam oni konsumas la urspiedegojn nur surpapere. Vere volas scii, ĉu la bonaj gentleman:oj, kiuj skribas tiajn aĵojn, venis trans la Mississippi unu fojon!“
„La plej multaj el ili verŝajne.“
„Ne kredas ĝin. Mi havas miajn tute bonajn kaŭzojn dubi pri tio.“
„Kaj kiuj estas tiuj kaŭzoj?“
„Mi vin diros, Sir. Mano, kiu longan tempon kondukadis ĉevalon kaj ĵetadis la lazon, simple ne taŭgas plu bele desegnadi liniaĉojn sur la paperon. Kiu estas vera okzidentulo, tiu forgesis kiel skribi, kaj kiu estas ne, tiu eĉ ne komencu skribi pri aferoj, kiujn li ne komprenas.“
„Hm! Se oni volas skribi libron pri la okzidenton, oni ja ne restu tie tiel longe, ĝis oni ne plu havas skribdiartron en la fingroj.“
„Miskonkludite, Sir! Mi ĵus diris, ke nur deca okzidentulo povus skribi prave kaj laŭ la vereco. Sed tiu homo ne havos la tempon por tio.“
„Kial?“
„Ĉar ne ideos al li forlasi la okzidenton, kie ne ekzistas inkujoj. Ne, ĉiuj tiuj libroskribistoj ne konas la okzidenton, ĉar se ili estus koniĝinta ĝin, ili neniam ĝin estis forlasinta pro nigrigi kelkajn cent paĝojn per inko. Tio estas mia supozo, kaj mi tre pritaksas, ke ĝi ĝustas.“
„Ne. Mi ekzemple konas unu, kiu lernis ami la okzidenton kaj volas estiĝi deca ĉasisto. Tamen li intertempe reiros en la civilizacion pro skribi pri la okzidento.“
„Nu? Kiu estas tio?“ li demandis, dum li vidis al mi scivole.
„Vi povus ĝin scii.“
„Ĉu scii? Mi, ĉu? Ĉu vi eĉ eble parolis pri vi mem?“
„Jes.“
„Fulmotondro! Vi do volas enariĝi en la senutila popolo de la librofarantoj, ĉu?“
„Verŝajne.“
„Tion lasu, Sir. Mi petas vin elkore pri tio. Vi pereos per tio aĉe. Tion vi povas kredi de mi.“
„Mi dubas pri tio.“
„Kaj mi certigas tion. Mi eĉ certegas tion“, li vokis haste. „Do ĉu vi havas etan ideon pri la vivo, kio atendus vin tiukaze? Anstataŭ la bonega fontakvo vi trinku mallikvan, nigran inkon, kaj murdu maljunan anasplumon anstataŭ urspiedegaĵo aŭ buballumbaĵo. Vi havus super vi anstataŭ la blua ĉielo ia pecetiĝan kalkplafonon, kaj sub vi anstataŭ la softa, verda herbejo ia ligna kuŝejaĉo, per kiu vi havos dorsodoloron. Ĉi tie vi havas ĉevalon, tie ŝiritan remburitan seĝon sub la postaĵon. Ĉi tie vi povas je ĉiu pluvo kaj fulmotondro ĝui la benan donacon de Dio rekte, sed tie vi levigas ruĝan aŭ verdan ŝirmilon je ĉiu unua guto kontraŭ la ĉielo.
Ĉi tie vi estas lerta, fidela, libera viro kun la pafilo en la pugno, tie vi kaŭras ĉe skribotablo kaj malŝparas fian forton al plumingo aŭ krajono – nu, mi ĉesu kaj ne plu ekscitu. Sed se vi vere havas la intencon skribi librojn, vi estas la plej bedaŭrinda homo, kiu ekzistas sur la bela tero de Dio!“
„Sed plej kara Sam“, mi diris kvietige, „fakte ĝi estus granda ĝojo al vi, se mi plenumigus mian intencon.“
„Ĝojo, ĉu? Ĉu al mi? Ne ĝenu min per tiuj sensencaĵoj! Vi fine estus scianta, ke mi ne povas elteni tiajn ŝercojn! Pri kiu mi ĝoju, do?“
„Pri vi.“
„Pri mi!“
„Jes, pri vi mem. Vi aperus en miaj libroj.“
„Ĉu mi?“ li demandis, dum kio liaj okuletoj ĉiam pli kaj pli grandiĝis.
„Jes, vi. Mi memkompreneble skribos ankaŭ pri vi.“
„Pri mi! Sed ne pri tio, kion mi faras kaj parolas, ĉu?“
„Sed jes. Mi rakontos, kion mi spertos, kaj ĉar mi kunestis kun vi, ankaŭ vi aperos en miaj libroj, ekzakte tiel, kiel vi tie sidas antaŭ mi.“
Eke li prenis sian pafilon, ĵetis flanken la ŝinkaĵon, kiun li estis tenanta super la fajro, suprensaltis, stariĝis minacante antaŭ min kaj kriis en mian vizaĝon:
„Mi demandas vin tute serioze kaj antaŭ ĉiuj tiuj atestantoj, ĉu vi vere intencas fari tion!“
„Memkompreneble!“
„Nu! Tiukaze mi postulas, ke vi tuje reprenas tion kaj promesas al mi per honestaj ĵuroj, ke vi ĝin lasos!“
„Kial?“
„Ĉar mi alikaze tuje vin mortpafos aŭ batos teren per ĉi Liddy, kiun mi tenas en miaj manoj. Nu, ĉu vi promesas aŭ ne?!“
„Ne.“
„Do mi batos!“ li kriis kaj resvingis la tenilon de sia Liddy.
„Nu, ekbatu!“ mi respondis amuzigite.
La tenilo ŝvebis kelkajn momentojn super mia kapo. Tiam li malrapide mallevigis ĝin, ĵetis la pafilon sur la herbejon, malesperante kunigis la manojn super la kapo kaj ĝemis:
„Tiu homo perdis sian prudenton, freneziĝis, tute freneziĝis! Nur frenezulo povas resti sidante tiel trankvile, kiam mia Liddy ŝvebas super lia kapo. Kion do oni faru kun tiu viro? Mi kredas, ke li apenaŭ estas kuracebla!“
„Mi ne bezonas kuracon, kara Sam“, mi respondis. „Mia menso estas tute klara.“
„Kial vi tiukaze ne obeas mian volon? Kial vi rifuzas al mi la ĵuroj kaj pli prefere riskas esti mortbatata?“
„Pshaw! Sam Hawkens min ne mortbatos. Tion mi scias ekzakte.“
„Tion vi scias, ĉu? Nunu, tion vi do scias, ĉu? Kaj bedaŭrinde vi eĉ pravas. Mi pli prefere mortbatos min mem, ol nur faldi unu haron de vi.“
„Kaj ĵurojn mi ne faras. De mi valoras la vorto, same kiel ĵuro. Kaj krome mi ne lasas elpremi ĵuron de mi per minacoj. La afero de la libro ne estas tiel stulta, kiel vi opinias. Vi simple ne konas ĝin. Mi klarigos tion al vi iam, kiam ni havos pli da tempo.“
„Dankon!“ li diris sidiĝante kaj reprenante la ŝinkaĵon. „Ne bezonas klarigon.
Ridindas!“
„Kaj pripensu la honoron, Sam!“
„Kiun honoron?“ li demandis, returniĝante sian vizaĝon rapide al mi.
„La honoron, ke tiel multaj homoj legos pri vi. Oni famiĝas per tio.“
Li suprenlevigas la manon kun la ŝinkaĵo alte en la aeron kaj kriis al mi:
„Sir, nun tuje ĉesu, aŭ mi ĵetos tiujn dek du fuentojn da ursŝinkaĵo sur la kapo!
La ŝinkaĵo vere estu tie, ĉar vi estas eĉ pli stulta ol la plej stulta grizurso. Mi diros al vi kiel oni povas famiĝi. Tie estas la ursofelo, vidu al ĝi! Detranĉu la orelojn kaj fiksigu ilin sur vian ĉapelon! Prenu la ungegojn de la piedoj kaj la dentojn el la buŝego kaj metu aron el ĝi ĉirkaŭ via kolo! Tiel agas ĉiu okzidentulo kaj ĉiu indiano, kiu havis la ŝancon venki grizurson. Tiam oni diros, kie li estas kaj nur vidas lin: ,Rigardu la viron! Li kuraĝis ataki la grizurson!‘ Tiel oni famiĝas.
Kompreendas! Sed nu fiksigu viajn librojn al la ĉapelo kaj metu libraron ĉirkaŭ vian kolon! Kion oni diros, ĉu? Ke vi estas freneza ulo, tute freneza ulo! Tiun famecon kaj neniun alian vi ricevos per via libroskribado!“
„Sed Sam, pri kio vi do ekscitiĝas tiel? Ja povas esti tute egala al vi, kion mi faras.“
„Nu! Egala, al mi, ĉu? Je ĉiuj diabloj, kia homo tiu estas, se mi n'eraras. Mi amas lin kiel filon kaj estas tute mensoperdanta pri li, kaj nun ĝi estu egala al mi kion li faras, ĉu? Tio ja pezas. Tio estas pli peza ol peza, tio pezegas! Tiu ulo havas forton kiel bubalo, muskolojn kiel mustango, tendenojn kiel cervo, okulojn kiel falko, aŭdokablabon kiel muso, kaj amason da kvin aŭ ses funtoj da cerbo en la kapo. Li pafas kiel spertulo, rajdas kiel la fantomo de la savano kaj atakas, kvankam li neniam antaŭe vidis ĝin, la grizurson kvazaŭ li renktontas porcelon.
Kaj tia homo, kiu estas kreita kiel okzidentulo, volas iri hejmen kaj fari librojn!
Kiel oni ne freneziĝu pri tio? Ĉu tiukaze oni ne miru, ke deca okzidentulo koleriĝas?“
Li rigardis min provoke dum tio. Klarvideble li atendis respondon. Sed mi ne respondis, sed altiris la selon, metis mian kapon sur ĝin, kuŝiĝis laŭlonge sur la teron kaj fermigis la okulojn.
„Kia konduto estas tiu denove?“ li demandis, la ŝinkaĵon ankoraŭ tenante en la mano. „Ĉu mi do ne meritas respondon?“
„Sed jes“, mi respondis. „Bonan nokton, kara Sam. Dormu bone!“
„Vi volas dormi, ĉu?“
„Jes. Vi ja ĝin ordonis al mi!“
„Estis tiutempe. Sed nun ni ne jam finparoladis, Sir.“
„Ni finparoladis.“
„Ne. Mi ankoraŭ parolu kun vi.“
„Sed mi ne kun vi. Mi nun scias, kiun mi volis scii.“
„Scivolis, ĉu? Nu kio?“
„Ho, fakte nenio, krom mi estas kreita okzidentulo.“
Li mallevigis la manon kun la ŝinkaĵo, tusis kelkajn fojojn tre embarasite kaj diris:
„Fulmo – tondro! Tiu juna ulo – tiu greenhorn – min – hm, hm, hm!“
„Bonan nokton, Sam Hawkens, dormu bone!“ mi ripetis kaj deturniĝis.
Li ĵetis koleran vidon al mi kaj kraĉospiris al mi:
„Jes, dormu, vi fimistifikulo. Estas multe pli bone, olke vi vekas. Ĉar kiam viaj okuloj estas malfermaj, neniu honesta viro savas antaŭ via mistifikado. La afero inter ni estas je la fino! Vi fuŝigis ĉion inter ni! Mi nun konas vin klare. Vi estas fiaĉulo, kies ĉeestu oni evitu!“
Tion li diradis en sia plej kolera sono. Post tiuj vortoj kaj tiu sono mi verece supozu, ke la afero pri fakte ĉesis. Sed jam duonan minuton poste mi aŭdis lin aligi per softa, amikeca voĉo:
„Bonan nokton, Sir. Dormu rapide, proke vi fortas, kiam mi vekigos vin!“
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.