La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

>Ĉapitro XXIII. La Bona Sorĉistino plenumas la deziron de Doroteo

Antaŭ ol vidi Glindan, tamen, ili estis kondukitaj al ĉambro en la Kastelo, kie Doroteo lavis sian vizaĝon kaj kombis sian hararon, kaj la Leono elskuis la polvon el sia kolhararo, kaj la Birdotimigilo perfrape plej belaranĝis sin, kaj la Hakisto poluris sian stanon kaj oleumis siajn artikojn.

Kiam ili ĉiuj estis bonaspektaj ili sekvis la soldatinon al granda ĉambro kie la Sorĉistino Glinda sidis sur rubena trono.

Ŝi aspektis al ili kaj bela kaj juna. Ŝia hararo estis riĉe ruĝkolora kaj pendis bukle sur ŝiajn ŝultrojn. Ŝia robo estis purablanka sed ŝiaj okuloj estis bluaj, kaj ili afable rigardis la malgrandan knabinon.

"Kion mi povas fari por vi, mia infano?" Ŝi demandis.

Doroteo rakontis al la Sorĉistino pri si: pri kiel la ciklono portis ŝin al la Lando Oz, kiel ŝi trovis siajn akompanantojn, kaj pri la mirindaj aventuroj kiujn ili spertis.

"Mi plej deziras nun," ŝi pludiris, "reiri al Kansas, ĉar Onklino Em nepre kredas ke katastrofo detruis min, kaj tial ŝi surmetos funebrajn vestojn; kaj krom se la rikolto estos pli bona ĉijare ol pasintajare, mi certas ke Onklo Henriko ne havas sufiĉan monon por tio."

Glinda antaŭenklinis sin kaj kisis la dolĉan, suprenlevitan vizaĝon de la amema malgranda knabino.

"Benita estu via kara koro," ŝi diris, "certe mi povos diri al vi kiel reiri al Kansas." Post tio ŝi diris, "Sed se mi faros tion, vi devos doni al mi la Oran Ĉapon."

"Volonte!" krietis Doroteo; "ĝi ja ne plu utilas al mi, kaj havante ĝin vi rajtos trifoje ordoni al la Flugantaj Simioj."

"Kaj mi kredas ke mi bezonos ilian servon precize trifoje," respondis Glinda ridetante.

Doroteo tiam donis al ŝi la Oran Ĉapon, kaj la Sorĉistino diris al la Birdotimigilo, "Kion vi faros post la foriro de Doroteo?"

"Mi reiros al la Smeralda Urbo," li respondis, "ĉar Oz reĝigis min kaj la popolo amas min. Nur mi dubas ĉu mi sukcesos transiri la monteton de la Martelkapuloj."

"Per la Ora Ĉapo mi ordonos ke la Flugantaj Simioj portu vin al la pordo de la Smeralda Urbo," diris Glinda, "ĉar estus domaĝe forpreni de la popolo tiom mirindan reganton."

"Ĉu mi vere estas mirinda?" demandis la Birdotimigilo. "Vi estas nekutima," respondis Glinda.

Turninte sin al la Stana Lignohakisto ŝi demandis: "Kio okazos al vi post la foriro de Doroteo?"

Li apogis sin per sia hakilo kaj pensis dum momento. Post tio li diris, "La Palpbrumoj estis tre afablaj kaj petis ke mi regu ilin post la morto de la Fia Sorĉistino. Mi amas la Palpbrumojn, kaj se mi povus reiri al ilia lando, mi plej volonte regus ilin por ĉiam."

"Mia dua ordono al la Flugantaj Simioj," diris Glinda, "estos ke ili portu vin sekure al la Lando de la Palpbrumoj. Eble via cerbo ne aspektas tiel granda kiel tiu de la Birdotimigilo, sed certe vi brilas pli ol li—kiam oni bone poluris vin—kaj mi certas ke vi regos la Palpbrumojn saĝe kaj bone."

Post tio la Sorĉistino rigardis la grandan, vilan Leonon kaj demandis, "Post la reiro de Doroteo al sia propra hejmo kion vi faros?"

"Aliflanke de la monteto de la Martelkapuloj," li respondis, "estas granda arbaro, kaj ĉiuj bestoj loĝantaj en ĝi reĝigis min. Se mi nur povus reiri al tiu arbaro mi tre feliĉe vivus mian vivon tie."

"Mia tria ordono al la Flugantaj Simioj," diris Glinda, "estos ke ili portu vin al via arbaro. Poste, ĉar mi eluzis ĉiujn povojn de la Ora Ĉapo, mi donos ĝin al la Reĝo de la Simioj, por ke li kaj lia bando eterne estu liberaj."

La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj la Leono nun dankis la Bonan Sorĉistinon pro ŝia komplezo, kaj Doroteo krietis, "Certe vi estas egale bona kiel bela! Sed vi ankoraŭ ne informis min kiel reiri al Kansas."

"Viaj Arĝentaj ŝuoj portos vin trans la dezerton," respondis Glinda. "Konante ilian potencon vi povus jam la unuan tagon kiam vi venis al ĉi tiu lando reiri al via Onklino Em."

"Sed tiuokaze mi ne havus mian mirindan cerbon!" kriis la Birdotimigilo. "Kaj eble mia tuta vivo forpasus en la maizkampo de la kultivisto."

"Kaj mi ne havus mian belan koron," diris la Stana Lignohakisto. "Mi eble starus rustiĝante en la arbaro ĝis la fino de la mondo."

"Kaj mi por ĉiam estus malkuraĝa," deklaris la Leono, "kaj neniu besto en la tuta arbaro bonkore parolus al mi."

"Ĉio ĉi estas vera," diris Doroteo, "kaj plezurigas min ke mi povis utili al ĉi tiuj bonaj amikoj. Sed nun kiam ĉiu el ili havas kion li plej deziris, kaj ĉiu el ili estas feliĉa havante regnon en kiu li povos regi, mi kredas ke mi deziras reiri al Kansas."

"La Arĝentaj ŝuoj," diris la Bona Sorĉistino, "havas mirindajn kapablojn. Kaj unu el iliaj plej kuriozaj aspektoj estas ke ili povas porti vin al iu ajn loko en la mondo per tri paŝoj, kaj ĉiu paŝo estos farita dum palpebrumeto. Vi nur devas kunfrapi la kalkanumojn trifoje kaj ordoni ke la ŝuoj portu vin kien vi deziras iri."

"Se estas tiel," diris la infano ĝojoplene, "mi tuj petos ke ili portu min al Kansas!"

Ŝi ĉirkaŭbrakumis la kolon de la Leono kaj kisis lin, ame frapetante lian kapon. Post tio ŝi kisis la Stanan Lignohakiston, kiu ploradis kaj per tio multe endanĝerigis siajn artikojn. Sed ŝi ĉirkaŭpremis al si la molan, pajlopenan korpon de la Birdotimigilo anstataŭ kisi lian pentritan vizaĝon, kaj trovis sin mem ploranta pro ĉi tiu bedaŭroplena foriro for de siaj amantaj kamaradoj.

Glinda la Bona malsuprenpaŝis de sia rubena trono por adiaŭkisi la malgrandan knabinon, kaj Doroteo dankis ŝin pro la komplezoj faritaj al ŝiaj amikoj kaj ŝi mem.

Nun Doroteo prenis Toton sobre en siajn brakojn, kaj lastafoje dirinte adiaŭ, ŝi kunfrapis trifoje la kalkanumojn de siaj ŝuoj, dirante, "Portu min hejmen al Onklino Em!"

Tuj ŝi flugadis tra la aero, tiom rapide ke ŝi povis vidi kaj senti nur la venton pasantan ŝiajn orelojn.

La Arĝentaj ŝuoj nur trifoje paŝis, kaj post tio ŝi haltis tiom subite ke ŝi ruliĝis plurfoje sur la herbaro antaŭ ol scii kie ŝi estas.

Fine ŝi sidiĝis kaj ĉirkaŭrigardis.

"Nekredeble!" ŝi kriis.

Ĉar ŝi sidas sur la larĝa ebenaĵo de Kansas, kaj tuj antaŭ ŝi estis la nova kampara domo kiun konstruis Onklo Henriko post la forportiĝo de la malnova de la ciklono. Onklo Henriko melkadis la bovinojn en la bonvinkampo, kaj Toto saltis de ŝiaj brakoj kaj kuris al la brutejo ĝoje bojante.

Doroteo stariĝis kaj trovis sin staranta en nur siaj ŝtrumpoj. Ĉar la Arĝentaj ŝuoj forfalis de ŝi dum la flugo tra la aero, kaj perdiĝis por ĉiam en la dezerto.

image-160
“Vi devos doni al mi la Oran Ĉapon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.