La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XVI. La magia arto de la Granda Ĉarlatano

Nu la sekvan matenon la Birdotimigilo diris al siaj amikoj: "Gratulu min. Mi finfine ricevos mian cerbon de Oz. Kiam mi revenos mi estos kiaj estas aliaj homoj."

"Mi ĉiam ŝatis vin kia vi estas," diris Doroteo simple.

"Vi afablas ŝatante Birdotimigilon," li respondis. "Sed certe vi pli alte estimos min kiam vi aŭdos la belegajn pensojn kiujn produktos mia nova cerbo." La Birdotimigilo diris adiaŭ al ili per feliĉa voĉo kaj iris al la Tronoĉambro, kie li frapis sur la pordon.

"Envenu," diris Oz.

La Birdotimigilo eniris kaj trovis la malgrandan viron sidanta apud la fenestro, profunde pensanta.

"Mi venis por mia cerbo," komentis la Birdotimigilo, iom malkviete.

"Ho, jes, sidiĝu en tiu seĝo, mi petas," respondis Oz. "Mi bezonas forpreni vian kapon, bonvolu pardoni, sed tio estas necesa por povi meti vian cerbon en la ĝustan lokon."

"Nepardonpetinde," diris la Birdotimigilo. "Volonte vi deprenu mian kapon, se ĝi estos pli bona kiam vi resurmetos ĝin."

Do la Sorĉisto malfiksis lian kapon kaj elprenis la pajlon. Post tio li eniris la malantaŭan ĉambron kaj prenis malgrandan ceramikan poteton da brano, en kiun li metis ankaŭ pinglojn kaj kudrilojn. Forte skuinte ĝin, li metis ĝin en la supron de la kapo de la Birdotimigilo kaj plenigis la vakan spacon per pajlo, por firme teni ĝin. Kiam li finis refiksi la kapon de la Birdotimigilo li diris al li, "Ekde nun vi estos vere pensamanta homo, ĉar mi donis al vi cerbamikan menson." La Birdotimigilo estis kaj plaĉita kaj fiera pro la plenumiĝo de lia plej granda deziro, kaj varme dankinte Ozon li reiris al siaj amikoj.

Doroteo rigardis lin scivole. Lia kapo ŝvelis pro la cerbo.

"Kiel vi vin sentas?" ŝi demandis.

"Tre saĝa, efektive," li respondis fervore. "Kiam mi kutimiĝos al mia cerbo mi scios ĉion."

"Kial tiuj kudriloj kaj pingloj elpuŝas sin tra la flankon de via kapo?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Tio pruvas ke lia menso estas akra," komentis la Leono.

"Nu, mi devas iri al Oz por ricevi mian koron," diris la Stana Lignohakisto. Do li marŝis al la Tronoĉambro kaj frapis sur la pordon.

"Envenu," vokis Oz, kaj la Hakisto envenis kaj diris, "Mi venis por mia koro."

"Bone," respondis la malgranda viro. "Sed mi devos tondi truon en via brusto, por meti vian koron en la ĝustan lokon. Mi esperas ke tio ne dolorigos vin."

"Ho, ne," respondis la Hakisto. "Mi tute ne sentos ĝin."

Do Oz elprenis tondilon de stanisto kaj tondis malgrandan, kvadratan truon en la maldekstra flanko de la brusto de la Stana Lignohakisto. Post tio, li iris al ŝranko de tirkestoj kaj elprenis belan koron, tute el silko kaj plenigitan per segaĵo.

"Vere bela, ĉu ne?" li demandis.

"Jes, ja!" respondis la Hakisto, al kiu ĝi multe plaĉis. "Sed ĝi estas ĉu amema koro?"

"Nepre jes!" respondis Oz. Li metis la koron en la bruston de la Hakisto kaj post tio li remetis la kvadraton el stano, lutante ĝin nete kie ĝi estis eltondita.

"Finite," diris li; "nun vi havas koron kiu fierigus ĉiun ajn homon. Mi bedaŭras ke mi devis fliki vian bruston, sed vere tio estis necesa."

"Ne ĝenas min la fliko," fervore diris la feliĉa Hakisto. "Mi dankegas vin, kaj mi neniam forgesos vian komplezon."

"Ne menciinde," respondis Oz.

Post tio la Stana Lignohakisto reiris al siaj amikoj, kiuj deziris al li ĉian ĝojon pro lia bona fortuno.

Nun la Leono marŝis al la Tronoĉambro kaj frapis sur la pordon.

"Envenu," diris Oz.

"Mi venis por mia kuraĝo," anoncis la Leono, enirante la ĉambron.

"Bone," respondis la malgranda viro. "Mi portos ĝin al vi."

Li iris al ŝranko kaj etendinte sian brakon ĝis alta breto li deprenis kvadratan verdan botelon, kies enhavon li verŝis en verd-oran teleron, bele ĉizitan. Metinte tion antaŭ la Malkuraĝan Leonon, kiu flaris ĝin kvazaŭ malŝate, la Sorĉisto diris: "Trinku."

"Kio ĝi estas?" demandis la Leono.

"Nu," respondis Oz, "se ĝi estus en vi, ĝi estus kuraĝo. Vi scias, kompreneble, ke kuraĝo ĉiam estas interna; do oni ne povas nomi ĉi tion kuraĝo antaŭ ol vi glutis ĝin. Tial mi konsilas al vi trinki ĝin kiel eble plej baldaŭ."

La Leono ne plu hezitis, sed trinkis ĝis la telero estis malplena.

"Kiel vi sentas vin nun?" demandis Oz.

"Plena de kuraĝo," respondis la Leono, kiu reiris ĝoje al siaj amikoj por informi ilin pri sia bona fortuno.

Oz, nun sola, ridetis al si pro sia sukceso doni al la Birdotimigilo kaj al la Stana Lignohakisto kaj al la Leono precize tion kion ili kredis deziri. "Kiel mi ne povas esti ĉarlatano?" li diris, "kiam tiom da personoj devigas min fari tion, kio tute ne estas farebla, kiel scias ĉiu homo? Estis facile feliĉigi la Birdotimigilon kaj la Leonon kaj la Hakiston ĉar ili imagis ke mi povas fari ĉion ajn. Sed bezonata estos pli ol imago por reporti Doroteon al Kansas, kaj mi certas ke mi ne scias kiel fari tion."

image-129
“‘Mi sentas min tre saĝa,’ diris la Birdotimigilo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.