La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XII. Serĉante la Fian Sorĉistinon

Tra la stratoj de la smeralda urbo la soldato kun la verda barbo kondukis ilin ĝis ili atingis la ĉambron kie loĝas la Pordogardisto. Tiu oficisto malŝlosis iliajn okulvitrojn por remeti ilin en la grandan keston, kaj post tio li afable malfermis la pordegon por niaj amikoj.

"Kiu vojo iras al la Fia Sorĉistino de la Okcidento?" demandis Doroteo.

"Neniu vojo," respondis la Pordogardisto. "Neniam iu deziras iri tien."

"Kiel, do, ni trovos ŝin?" demandis la knabino.

"Estos facile," respondis la viro, "ĉar kiam ŝi sciiĝos ke vi estas en la Lando de la Palpbrumoj ŝi trovos vin, kaj sklavigos vin ĉiujn."

"Eble ne," diris la Birdotimigilo, "ĉar ni intencas detrui ŝin."

"Nu, jen io tute alia," diris la Pordogardisto. "Neniu detruis ŝin, ĝis nun, do kompreneble mi supozis ke ŝi sklavigos vin, same kiel la aliajn. Sed estu zorgoplenaj; ĉar ŝi estas fia kaj feroca, kaj eble ŝi ne permesos ke vi detruu ŝin. Iru Okcidenten, sunsubiren, kaj vi nepre trovos ŝin."

Ili dankis lin kaj adiaŭis lin, kaj turnis sin Okcidenten, marŝante trans kampojn de mola herbaro kun tie kaj tie lekantetoj kaj ranunkoloj. Doroteo plu surportis la belan silkan robon kiun ŝi surmetis en la palaco, sed nun mirigis ŝin vidi ke ĝi ne plu estas verda sed pure blanka. La rubando ĉirkaŭ la kolo de Toto ankaŭ perdis sian verdan koloron kaj estis blanka kiel la robo de Doroteo.

La Smeralda Urbo baldaŭ estis longe malantaŭ ili. Dum ili antaŭeniris la tero fariĝis iom post iom malglata kaj montetoplena, ĉar ekzistis nek farmoj nek domoj en tiu lando de la Okcidento, kaj la tero ne estis kultivata.

Posttagmeze la suno varmege brilis sur iliajn vizaĝojn, ĉar ne ĉeestis arboj por ombrumi ilin; sekve jam antaŭ noktiĝo Doroteo kaj Toto kaj la Leono laciĝis, kaj kuŝiĝis sur la herbaro kaj endormiĝis, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardadis.

Nu, la Fia Sorĉistino de la Okcidento havis nur unu okulon, tamen tiu estis vidkapabla kiel teleskopo, kaj povis vidi ĉien. Do, dum ŝi sidis ĉe la pordo de sia kastelo, ŝi ĉirkaŭrigardis kaj vidis Doroteon dormantan, ĉirkaŭatan de siaj amikoj. Ili estis tre for, sed la Fia Sorĉistino koleris ke ili estas en ŝia regno; do ŝi blovis per arĝenta fajfilo kiu pendis de ĉeno ĉirkaŭ ŝia kolo.

Tuj kuris al ŝi el ĉiu direkto aro da grandaj vulpoj. Ili havis longajn krurojn kaj ferocajn okulojn kaj akrajn dentojn. "Iru al tiuj uloj," diris la Sorĉistino, "kaj disŝiru ilin."

"Ĉu vi ne sklavigos ilin?" demandis la Vulpestro.

"Ne," ŝi respondis, "unu estas el stano, kaj unu el pajlo; unu estas knabino kaj alia estas Leono. Neniu el ili taŭgas por laborado, do vi rajtas ŝire dispecetigi ilin laŭvole."

"Bone," diris la vulpo, kaj li forkuris kiel eble plej rapide, sekvate de la aliaj. Bonfortune la Birdotimigilo kaj la Hakisto estis plene vekaj kaj aŭdis la vulpojn veni.

"Jen mia batalo," diris la Stana Lignohakisto; "do restu malantaŭ mi kaj mi renkontos ilin dum ili alvenas."

Li prenis sian hakilon, kiun li jam akrigis, kaj kiam la Vulpestro venis la Stana Lignohakisto rapide movis sian brakon kaj dehakis la kapon de la vulpo de ĝia korpo, tiel ke ĝi tuj mortis. Tuj kiam li povis relevi sian hakilon alia vulpo alvenis, kaj ankaŭ ĝi falis per la akra rando de la armilo de la Stana Lignohakisto. Venis kvardek vulpoj, kaj kvardekfoje po unu vulpo mortis, tiel ke fine ili ĉiuj kuŝis mortaj en amaso antaŭ la Hakisto.

Li remetis sian hakilon sur la teron kaj sidiĝis apud la Birdotimigilo, kiu diris, "Bona batalo, amiko."

Ili atendis ĝis Doroteo vekiĝis la sekvan matenon. La malgrandan knabinon multe timigis vidi la grandan amason da vilaj vulpoj, sed la Stana Lignohakisto plene informis ŝin pri ĉio. Ŝi dankis lin pro la savo kaj sidiĝis por manĝi, kaj post tio ili rekomencis marŝi.

Tiun saman matenon la Fia Sorĉistino iris al la pordo de sia kastelo kaj elrigardis per sia unu okulo kiu povis tre malproksimen vidi. Ŝi vidis ĉiujn siajn lupojn mortajn, kaj la fremdulojn ankoraŭ marŝantaj tra ŝia lando. Tio des pli kolerigis ŝin, kaj ŝi dufoje blovis sian arĝentan fajfilon.

Tuj granda aro da sovaĝaj korvoj flugis al ŝi, sufiĉaj por senlumigi la ĉielon. Kaj la Fia Sorĉistino diris al la Korvoreĝo: "Flugu tuj al la fremduloj; elpiku iliajn okulojn kaj disŝiru ilin."

La sovaĝaj korvoj flugis kiel unu arego cele Doroteon kaj ŝiajn akompanantojn. Kiam la malgranda knabino vidis ilin venantaj ŝi timis. Sed la Birdotimigilo diris, "Jen mia batalo, do kuŝiĝu apud mi kaj vi ne spertos damaĝon."

Do ĉiuj kuŝis sur la tero escepte de la Birdotimigilo, kaj li staris kun la brakoj etenditaj. Kaj kiam la korvoj vidis lin ili ektimis, kiel ĉiam okazas kiam tiaj birdoj vidas birdotimigilojn, kaj ne kuraĝis pliproksimiĝi. Sed la Korvoreĝo diris, "Estas nur pajla homo. Mi elpikos liajn okulojn."

La Korvoreĝo flugis kontraŭ la Birdotimigilon, kiu kaptis ĝin per la kapo kaj tordis ĝian kolon ĝis ĝi mortis. Kaj post tio alia korvo flugis kontraŭ lin, kaj la Birdotimigilo tordis ankaŭ ĝian kolon. Kvardek korvoj venis, kaj kvardekfoje la Birdotimigilo tordis kolon, ĝis fine ĉiuj kuŝis mortaj apud li. Post tio li vokis al siaj akompanantoj ke ili leviĝu, kaj ili rekomencis marŝi.

Kiam la Fia Sorĉistino denove elrigardis kaj vidis ĉiujn siajn korvojn kuŝantajn en amaso, ŝi furiozegis, kaj trifoje blovis sian arĝentan fajfilon.

Tuj aŭdiĝis laŭta zumado en la aero, kaj aro da nigraj abeloj venis flugante cele ŝin.

"Iru al la fremduloj kaj mortpiku ilin!" ordonis la Sorĉistino, kaj la abeloj turnis sin kaj rapide flugis ĝis la loko kie marŝadis Doroteo kaj ŝiaj amikoj. Sed la Hakisto vidis ilin venantaj kaj la Birdotimigilo jam decidis kion fari.

"Elprenu mian pajlon kaj disŝutu ĝin sur la malgrandan knabinon kaj la hundon kaj la leonon," li diris al la Hakisto, "tiel la abeloj ne povos piki ilin." Tion la Hakisto faris, kaj dum Doroteo kuŝis apud la Leono tenante Toton en siaj brakoj, la pajlo tute kovris ilin.

La abeloj venis kaj trovis pikebla nur la Hakiston, do ili flugis kontraŭ lin kaj rompis siajn pikilojn pro la stano, tute sen dolorigi la Hakiston. Kaj ĉar abeloj ne povas vivi kiam iliaj pikiloj rompiĝis, tiel finiĝis la nigraj abeloj, kaj ili kuŝis dise en densa amaso ĉirkaŭ la Hakisto, kvazaŭ amasetoj da fajnaj karberoj.

Post tio Doroteo kaj la Leono stariĝis, kaj la knabino helpis la Stanan Lignohakiston remeti la pajlon en la Birdotimigilon, ĝis li estis tiel bona kiel antaŭe. Do ili rekomencis sian marŝadon.

La Fia Sorĉistino tiom koleris kiam ŝi vidis siajn nigrajn abelojn en amasetoj kvazaŭ fajnaj karberoj ke ŝi bategis la teron per piedo kaj distiris sian hararon kaj forte kunbatis siajn dentojn. Post tio ŝi alvokis dekduon da siaj sklavoj, kiuj estis Palpbrumoj, kaj donis al ili akrepintajn lancojn, ordonante ke ili iru al la fremduloj kaj detruu ilin.

La Palpbrumoj ne estis kuraĝa popolo, sed ili devis obei ordonojn; do ili marŝis ĝis ili proksimiĝis al Doroteo. Tiam la Leono muĝegis kaj saltis kontraŭ ilin, kaj la kompatindaj Palpbrumoj tiom timiĝis ke ili retrokuris kiel eble plej rapide.

Kiam ili estis revenintaj al la kastelo la Fia Sorĉistino forte batis ilin per rimeno, kaj resendis ilin al ilia laboro, kaj post tio ŝi sidiĝis por pripensi kion sekve fari. Ŝi ne povis kompreni kiel fiaskis ĉiuj ŝiaj planoj por detrui la fremdulojn; sed ŝi estis potenca Sorĉistino, kiel ankaŭ fia sorĉistino, do ŝi baldaŭ faris decidon pri kion fari.

Estis, en ŝia ŝranko, Ora Ĉapo, kun cirklo da diamantoj kaj rubenoj ĉirkaŭanta ĝin. Tiu Ora Ĉapo havis ŝorĉokapablon. Kiu ajn posedis ĝin povis trifoje alvoki la Flugantajn Simiojn, kiuj obeos ĉiun ordonon kiun la posedanto faros al ili. Sed neniu persono rajtis komandi tiujn strangajn ulojn pli ol trifoje. Jam dufoje la Fia Sorĉistino estis uzinta la sorĉon de la Ĉapo. La unua fojo estis kiam ŝi sklavigis la Palpbrumojn por si, kaj postenigis sin kiel la regantinon de ilia lando. La Flugantaj Simioj helpis ŝin efektivigi tion. La dua fojo estis kiam ŝi batalis kontraŭ la Potencan Ozon mem, kaj forpelis lin el la Lando de la Okcidento. La Flugantaj Simioj ankaŭ helpis ŝin efektivigi tion. Nur unu fojon pli ŝi povos uzi ĉi tiun Oran Ĉapon, kaj pro tio ŝi ne volis fari tion antaŭ ol eluzi ĉiujn siajn aliajn rimedojn. Sed nun ŝiaj ferocaj vulpoj kaj ŝiaj sovaĝaj korvoj kaj ŝiaj pikantaj abeloj mortis, kaj ŝiajn sklavojn fortimigis la Malkuraĝa Leono, kaj ŝi komprenis ke ekzistas nun nur unu rimedo por detrui Doroteon kaj ŝiajn amikojn.

Do la Fia Sorĉistino prenis la Oran Ĉapon el sia ŝranko kaj metis ĝin sur sian kapon. Post tio, starante per nur la maldekstra piedo ŝi diris, malrapide, "Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" Post tio ŝi staris per nur la dekstra piedo kaj diris, "Hil-lo, hol-lo, hal-lo!"

Post tio ŝi staris per ambaŭ piedoj kaj ŝi laŭtavoĉe kriis, "Ziz-zi, zuz-zi, zik!"

Nun la sorĉo komencis funkcii. La ĉielo senlumiĝis, kaj malaltatona zuma sono estis aŭdebla en la aero. Sonis la bategado de multaj flugiloj; multaj babilado kaj ridado; kaj la suno ekaperis el la senluma ĉielo montrante la Fian Sorĉistinon ĉirkaŭatan de amaso da simioj, el kiuj ĉiu havis paron da gigantaj kaj potencaj flugiloj sur siaj ŝultroj.

Unu, multe pli granda ol la aliaj, ŝajne estis ilia estro. Li flugis apud la Sorĉistinon kaj diris, "Vi alvokis nin la trian kaj lastan fojon. Kion vi ordonas?"

"Iru al la fremduloj kiuj estas en mia regno kaj detruu ĉiujn escepte de la Leono," diris la Fia Sorĉistino. "Portu tiun beston al mi, ĉar mi planas jungi lin kiel ĉevalon, kaj laborigi lin."

"Viaj ordonoj estos obeitaj," diris la estro; kaj post tio kun tre multa babilado kaj multa bruo, la Flugantaj Simioj forflugis al la loko kie marŝas Doroteo kaj ŝiaj amikoj.

Kelkaj el la Simioj kaptis la Stanan Lignohakiston kaj portis lin tra la aero ĝis ili estis flugantaj super tereno dense kovrita de akraj rokoj. Tie ili faligis la povran Hakiston, kiu falis longan distancon al la rokoj, kaj tie li kuŝis tiom disbatita kaj kavetigita ke li ne povis movi sin nek ĝemi.

Aliaj el la Simioj kaptis la Birdotimigilon, kaj per siaj longaj fingroj ili eltiris la tutan pajlaĵaron el liaj vestoj kaj kapo. Ili kunrulis liajn ĉapelon kaj botojn kaj vestaĵojn kaj ĵetis ilin inter la plej suprajn branĉojn de alta arbo.

La ceteraj Simioj ĵetis pecojn de dika ŝnurego ĉirkaŭ la Leonon kaj multfoje vindis per ili liajn korpon kaj kapon kaj krurojn, ĝis li ne kapablis mordi nek grati nek barakti iel ajn. Post tio ili levis lin kaj forflugis portante lin al la kastelo de la Sorĉistino, kie ili metis lin en korteton ĉirkaŭ kiu estis alta fera barilo, tiel ke li ne povos eskapi.

Sed Doroteon ili tute ne damaĝis. Ŝi staris, kun Toto en la brakoj, rigardante la malfeliĉan sorton de siaj kamaradoj kaj pensante ke baldaŭ estos ŝia vico. La estro de la Flugantaj Simioj flugis al ŝi, etendante siajn longajn, vilajn brakojn kaj grimacegante per sia malbela vizaĝo; sed li vidis la markon de la kiso de la Bona Sorĉistino sur ŝia frunto kaj ekhaltis, kaj gestis al la aliaj ke ili ne tuŝu ŝin.

"Ni ne aŭdacu atenci ĉi knabineton," li diris al ili, "ĉar ŝin protektas la Potenco de Bono, kaj tio estas pli forta ol la Potenco de Malbono. Ni nur povas porti ŝin al la kastelo de la Fia Sorĉistino kaj lasi ŝin tie."

Do, zorgoplene kaj delikate, ili levis Doroteon per siaj brakoj kaj rapide portis ŝin tra la aero ĝis ili atingis la kastelon, kie ili demetis ŝin sur la antaŭan sojlon. Post tio la estro diris al la Sorĉistino, "Ni obeis vin laŭeble. La Stana Lignohakisto kaj la Birdotimigilo estas detruitaj; la Leono estas ligita en via korteto. La malgrandan knabinon ni ne aŭdacas damaĝi, nek la hundon kiun ŝi portas per siaj brakoj. Via rajto estri nin nun finiĝis kaj vi neniam revidos nin."

Kaj ĉiuj Flugantaj Simioj, forte ridante kaj babilante kaj bruante, flugis en la aeron kaj baldaŭ ne plu estis videblaj.

La Fian Sorĉistinon surprizis kaj ĉagrenis vidi la markon sur la frunto de Doroteo, ĉar ŝi bone konsciis ke nek la Flugantaj Simioj nek ŝi mem aŭdacos iel ajn damaĝi la knabinon. Ŝi rigardis la piedojn de Doroteo, kaj vidante la Arĝentajn Ŝuojn, ŝi komencis tremi pro timo, ĉar ŝi sciis pri la potenca sorĉo kiu apartenas al ili. Unue la Sorĉistino pensis forkuri de Doroteo; sed hazarde ŝi rigardis en la okulojn de la infano kaj rimarkis kiom simpla estas la animo malantaŭ ili, kaj ke la malgranda knabino ne scias pri la granda potenco kiun provizas la Arĝentaj Ŝuoj al ŝi. Do la Fia Sorĉistino kaŝe ridis kaj pensis, "Mi ankoraŭ povas sklavigi ŝin, ĉar ŝi ne scias uzi sian potencon." Ŝi diris al Doroteo, krude kaj severe, "Venu kun mi; kaj atentu obei kion ajn mi ordonos, ĉar se ne, mi detruos vin same kiel mi detruis la Stanan Lignohakiston kaj la Birdotimigilon."

Doroteo sekvis ŝin tra multaj el la belaj ĉambroj en la kastelo ĝis ili atingis la kuirejon, kie la Sorĉistino ordonis ke ŝi purigu la potojn kaj kuirilojn kaj balau la plankon kaj metadu lignon en la fajron.

Doroteo obeeme komencis labori, decidinte kiel eble plej diligente labori; ĉar ŝin feliĉigis ke la Fia Sorĉistino decidis ne mortigi ŝin.

Dum Doroteo diligente laboradis la Sorĉistino planis iri en la korteton kaj jungi la Malkuraĝan Leonon kiel ĉevalon; amuzos ŝin, ŝi certis, devigi lin tiri ŝian ĉaron kien ajn ŝi volos iri. Sed dum ŝi malfermis la pordon la Leono muĝegis kaj la Sorĉistino ektimis, kaj elkuris kaj refermis la pordon.

"Se mi ne povos jungi vin," diris la Sorĉistino al la Leono, parolante inter la baroj de la pordo, "mi povos malsatigi vin. Vi manĝos nenion ĝis vi obeos min."

Do post tiam ŝi ne portis manĝon al la enkarcerigita Leono; sed ĉiutage ŝi venis al la pordo je la tagmezo kaj demandis, "Ĉu vi pretas esti jungita kiel ĉevalo?"

Kaj la Leono respondis, "Ne. Se vi eniros ĉi tiun korteton mi mordos vin." La kialo pro kiu la Leono ne obeis la ordonon de la Sorĉistino estis ke ĉiunokte, dum la virino dormis, Doroteo portis al li manĝaĵojn el la ŝranko. Manĝinte li kuŝiĝis sur sia pajla lito, kaj Doroteo kuŝis apud li kaj apogis sian kapon per lia mola, longa kolhararo, dum ili parolis pri siaj problemoj kaj klopodis plani eskapon. Sed ili ne povis elpensi metodon eliri la kastelon, ĉar ĝin konstante gardadis la flavaj Palpbrumoj, kiuj estis sklavoj de la Fia Sorĉistino kaj timis ŝin tiom ke ili obeis ĉiun ŝian ordonon.

La knabino devis laboregi dum la tagoj, kaj ofte la Sorĉistino minacis bati ŝin per la tiu malnova ombrelo kiun ŝi ĉiam portis en sia mano. Sed, verdire, ŝi ne kuraĝis bati Doroteon, pro la marko sur ŝia frunto. La infano ne sciis tion, kaj timegis por si mem kaj por Toto. Unufoje la Sorĉistino batis Toton per sia ombrelo kaj la kuraĝa hundeto kuregis al ŝi kaj mordis ŝian kruron. La Sorĉistino ne sangis pro la mordo, ĉar ŝi estis tiom fia ke la sango en ŝi jam antaŭ multaj jaroj sekiĝis.

La vivo de Doroteo fariĝis tre malfeliĉa dum ŝi konsciiĝis ke estos eĉ malpli facile reiri al Kansas kaj Onklino Em. Kelkfoje ŝi ploradis amare dum horoj, dum Toto sidis ĉe ŝiaj piedoj kaj rigardadis ŝian vizaĝon, ploretante malgaje por indiki kiom li kompatas sian mastrineton. Al Toto efektive ne gravis ĉu li estas en Kansas aŭ la Lando Oz se Doroteo estas kun li; sed li sciis ke la malgranda knabino estas malfeliĉa, kaj tio malfeliĉigis ankaŭ lin.

Nu, la Fia Sorĉistino sopiregis posedi la Arĝentajn Ŝuojn kiujn la knabino ĉiam surportis. Ŝiaj abeloj kaj ŝiaj korvoj kaj ŝiaj vulpoj kuŝis amase sekiĝante, kaj ŝi jam eluzis la potencon de la Ora Ĉapo; sed se ŝi povos akiri la Arĝentajn Ŝuojn ili donos al ŝi pli da potenco ol ĉiuj perditaĵoj. Ŝi zorge observis Doroteon, por trovi ĉu ŝi iam demetas siajn ŝuojn, planante ŝteli ilin. Sed la infano tiom fieris pri siaj belaj ŝuoj ke ŝi neniam deprenis ilin escepte de nokte kaj banante sin. La Sorĉistino multe timis la mallumon kaj ne kuraĝis eniri la ĉambron de Doroteo nokte por preni la ŝuojn, kaj ŝia timego pri akvo estis pli granda ol ŝia timo pri la mallumo, do ŝi neniam proksimiĝis dum Doroteo banis sin. Efektive, la maljuna Sorĉistino neniam tuŝis akvon, nek permesis ke akvo iel tuŝu ŝin.

Sed la fiulino estis tre ruza, kaj ŝi finfine elpensis rimedon akiri kion ŝi volas. Ŝi metis feran stangeton en la mezon de la planko de la kuirejo, kaj per sia magio nevidebligis la feron por homaj okuloj. Sekve kiam Doroteo marŝis trans la plankon ŝi stumblis pro la stangeto, ĉar ŝi ne povis vidi ĝin, kaj ŝi sterniĝis sur la plankon. Ŝi ne grave vundiĝis, sed dum la falo unu el la Arĝentaj Ŝuoj defalis, kaj antaŭ ol ŝi povis atingi ĝin la Sorĉistino forkaptis ĝin kaj metis ĝin sur sian propran maldikan piedon.

Al la fia virino multe plaĉis la sukceso de ŝia trompo, ĉar dum ŝi havos unu el la ŝuoj ŝi posedos duonon de la potenco de ilia sorĉo, kaj Doroteo ne povos uzi ĝin kontraŭ ŝin, eĉ se ŝi scius uzi ĝin.

La malgranda knabino, vidante ke ŝi perdis unu el siaj belaj ŝuoj, koleriĝis, kaj diris al la Sorĉistino, "Redonu al mi mian ŝuon!"

"Ne!" respondis la Sorĉistino. "Nun ĝi estas mia ŝuo, ne via."

"Vi estas fiulino!" kriis Doroteo. "Vi ne rajtas forpreni de mi mian ŝuon."

"Tamen mi retenos ĝin," diris la Sorĉistino, ridante pro ŝi, "kaj iun tagon mi sukcesos forpreni de vi ankaŭ la alian ŝuon."

Tio kolerigis Doroteon tiom ke ŝi prenis la sitelon da akvo kiu staris proksime kaj verŝis ĝin sur la Sorĉistinon, malsekigante ŝin de la kapo ĝis la piedoj.

Tuj la fiulino ekkriegis pro timo, kaj, dum Doroteo mirante rigardis, la Sorĉistino komencis forŝrumpi kaj plene malestiĝi.

"Vidu kion vi faris!" ŝi kriis. "Post minuto mi estos tute degelinta!"

"Vere mi bedaŭras," diris Doroteo, kiu ja timis vidante la Sorĉistinon fandiĝi kvazaŭ bruna sukero antaŭ ŝi.

"Ĉu vi ne sciis ke akvo detruos min?" demandis la Sorĉistino, per ploranta, senespera voĉo.

"Kompreneble ke ne," respondis Doroteo. "Kiel mi scius?"

"Nu, post kelkaj minutoj mi estos plene degelinta, kaj la kastelo estos via. Mi agis fie dum mia vivo, sed mi neniam supozis ke malgranda knabino kia vi povus degeligi min kaj ĉesigi mian fian agadon. Jen — mi finiĝas."

Dirante tion la Sorĉistino fariĝis bruna, fandita, senforma amasaĵo kaj komencis disverŝiĝi sur la puraj traboj de la planko de la kuirejo. Vidante ke efektive ŝi ja plene neniiĝis, Doroteo replenigis la sitelon per akvo kaj ĵetis ĝin sur la makulegon. Kaj ŝi balais ĝin tra la pordon. Preninte la Arĝentan Ŝuon, la sola restaĵo de la maljunulino, ŝi purigis kaj sekigis ĝin per tuko, kaj remetis ĝin sur sian piedon. Kaj nun, finfine libera agi laŭvole, ŝi elkuris al la korteto por informi la Leonon ke la Fia Sorĉistino de la Okcidento finiĝis, kaj ke ili ne plu estas kaptitoj en fremda lando.

image-104
“La simioj volvis multaj ŝnurojn ĉirkaŭ lian korpon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.