La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XIV. La Flugantaj Simioj

Memoru ke ne ekzistis vojo — eĉ ne vojeto — inter la kastelo de la Fia Sorĉistino kaj la Smeralda Urbo. Kiam la kvar marŝantoj iris serĉi la Sorĉistinon ŝi vidis ilin veni, do ŝi sendis la Flugantajn Simiojn por alporti ilin al ŝi. Estis multe malpli facile trovi sian vojon tra la grandaj kampoj da lekantetoj kaj flavaj ranunkoloj ol esti portata. Ili sciis, kompreneble, ke ili devas iri rekte Orienten, direkte al la leviĝanta suno, kaj ili komencis ĝuste. Sed je la tagmezo, kiam la suno estis rekte super la kapoj, ili ne sciis kie estas la oriento kaj kie la okcidento kaj tial ili perdiĝis en la grandaj kampoj. Ili plu marŝadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj brilis hele. Do ili kuŝiĝis inter la dolĉodoraj flavaj floroj kaj profunde dormis ĝis la mateno — escepte de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto.

La sekvan matenon la suno estis malantaŭ nubo, sed ili komencis marŝadi, kvazaŭ certaj laŭ kiu direkto ili iras.

"Se ni sufiĉe marŝos," diris Doroteo, "ni atingos iun lokon, mi certas."

Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraŭ vidis antaŭ si nur la flavajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi.

"Certe ni perdis la vojon," li diris, "kaj se ni ne retrovos ĝin sufiĉatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian cerbon."

"Nek mi mian koron," deklaris la Stana Lignohakisto. "Ŝajnas al mi ke mi apenaŭ povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marŝas tre longe."

"Komprenu," diris la Malkuraĝa Leono, kun ploreta sono, "mi ne kuraĝas eterne marŝadi kaj neniam atingi iun ajn lokon."

Kaj Doroteo perdis esperon. Ŝi sidiĝis sur la herbaro kaj rigardis ŝiajn akompanantojn, kaj ili sidiĝis kaj rigardis ŝin, kaj Toto trovis unuafoje en sia vivo ke li tro lacas por ĉasi papilion kiu preterflugis lian kapon; do li elpuŝis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis Doroteon kvazaŭ demandante kion ili nun faru.

"Eble ni alvoku la Kampomusojn," ŝi proponis. "Verŝajne ili povos diri al ni la vojon al la Smeralda Urbo." "Certe ili povos," kriis la Birdotimigilo; "kial ni ne elpensis tion jam antaŭ nun?"

Doroteo blovis la malgrandan fajfilon kiun ŝi ĉiam portis ĉirkaŭ la kolo ekde kiam la Reĝino de la Musoj donis ĝin al ŝi. Post kelkaj minutoj ili aŭdis la klakadon de piedetoj, kaj multaj el la malgrandaj grizaj musoj venis kurante al ŝi. Inter ili estis la Reĝino mem, kiu demandis, per sia alta voĉeto, "Kion mi povas fari por miaj amikoj?"

"Ni perdis la vojon," diris Doroteo. "Ĉu vi povas diri al ni kie estas la Smeralda Urbo?"

"Certe," respondis la Reĝino; "sed ĝi estas multedistanca, ĉar vi ĝis nun ĉiam tenis ĝin malantaŭ vi." Ŝi ekrimarkis la Oran Ĉapon de Doroteo, kaj diris, "Kial ne uzi la sorĉon de la Ĉapo kaj alvoki la Flugantajn Simiojn al vi? Ili portos vin al la Urbo de Oz en malpli ol horo."

"Mi ne sciis ke estas sorĉo," respondis Doroteo surprizite. "Kio ĝi estas?"

"Ĝi estas skribita interne de la Ora Ĉapo," respondis la Reĝino de la Musoj; "sed se vi alvokos la Flugantajn Simiojn ni nepre forkuru, ĉar ili estas tre petolemaj kaj ilin multe amuzas ĉasi nin."

"Ĉu ili do damaĝos min?" demandis la knabino timoplene.

"Ho, ne; ili devas obei la portanton de la Ĉapo. Adiaŭ!" Kaj ŝi forkuris, kaj ĉiuj musoj hastis sekvi ŝin.

Doroteo rigardis la internon de la Ora Ĉapo kaj vidis kelkajn vortojn skribitajn sur la tegaĵo. Ili sendube, ŝi pensis, estas la sorĉo, do ŝi legis la instrukciojn zorge kaj metis la Ĉapon sur sian kapon.

"Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" ŝi diris, starante per nur la maldekstra piedo.

"Kion vi diris?" demandis la Birdotimigilo, kiu ne sciis kion ŝi faras.

"Hil-lo, hol-lo, hal-lo!" ŝi pludiris starante, per nur la dekstra piedo.

"Ha lo!" respondis la Stana Lignohakisto, trankvile.

"Ziz-zi, zuz-zi, zik!" diris Doroteo, kiu nun staris per ambaŭ piedoj. Per tio la sorĉo estis plene dirita, kaj ili aŭdis laŭtan babiladon kaj batadon de flugiloj, dum la bando de Flugantaj Simioj flugis al ili.

La Reĝo klinis sin malalten antaŭ Doroteo, kaj demandis, "Kion vi ordonas?"

"Ni volas iri al la Smeralda Urbo," diris la infano, "kaj ni perdis la vojon."

"Ni portos vin," respondis la Reĝo, kaj tuj kiam li parolis du el la Simioj prenis Doroteon per siaj brakoj kaj forflugis kun ŝi. Aliaj prenis la Birdotimigilon kaj la Hakiston kaj la Leonon, kaj unu malgranda Simio kaptis Toton kaj fluge sekvis ilin, kvankam la hundo strebis mordi lin.

La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto unue multe timis, ĉar ili memoris kiom mistraktis ilin antaŭe la Flugantaj Simioj; sed ili vidis ke neniu damaĝo estas intencata, do ili rajdis tra la aero tute feliĉe, kaj multe ĝuis rigardi la belajn ĝardenojn kaj arbarojn tre distance sube.

Doroteo trovis sin rajdanta facile inter du el la plej grandaj Simioj, unu el ili estis la Reĝo mem. Ili estis formintaj seĝon per siaj manoj kaj ili tre zorgis ne damaĝi ŝin.

"Kial vi devas obei la sorĉon de la Ora Ĉapo?" ŝi demandis.

"La rakonto estas longa," respondis la Reĝo, kun rido; "sed ĉar ni devos longe flugi estos distre rakonti al vi pri ĝi, se vi deziras."

"Mi volonte aŭskultos," ŝi respondis. "Iam," komencis la estro, "ni estis libera popolo, loĝanta feliĉe en la granda arbaro, flugante de arbo al arbo, manĝante nuksojn kaj fruktojn, kaj agante laŭvole sen nomi iun ajn mastro. Eble kelkaj el ni estis iom tro petolemaj kelkfoje, flugante malalten por tiri la vostojn de senflugilaj bestoj, ĉasante birdojn, kaj ĵetante nuksojn je la homoj marŝantaj en la arbaro. Sed ni estis sen zorgoj kaj feliĉaj kaj amuzoplenaj, kaj ĝuis ĉiun minuton de la tago. Tio okazis antaŭ multaj jaroj, longe antaŭ ol Oz venis el la nuboj por regi ĉi tiun landon.

"Ĉi tie vivis tiam, en la malproksima Nordo, bela princino, kiu estis ankaŭ potenca sorĉistino. Ŝi uzis sian magion nur por helpi la popolon, kaj laŭraporte ŝi neniam damaĝis iun ajn bonan personon. Ŝi nomiĝis Gajelet, kaj ŝi loĝis en bela palaco konstruita el grandaj rubenaj blokoj. Ĉiu amis ŝin, sed ŝin plej malĝojigis ke ŝi ne povis trovi amaton, ĉar la viroj estis ĉiuj tro stultaj kaj malbelaj kaj ne taŭgis por esti edzo de tiom bela kaj saĝa persono. Fine, tamen, ŝi trovis knabon kaj belan kaj kuraĝan kaj nekutime saĝan. Gajelet decidis ke kiam li fariĝos viro ŝi edzigos lin, do ŝi prenis lin al sia rubena palaco kaj uzis sian magion por fortigi kaj bonigi kaj beligi lin kiom povus virino deziri. Kiam li maturiĝis, Kelala, tiel li nomiĝis, laŭdire estis la plej bona kaj plej saĝa viro en la tuta lando, kaj lia vira beleco estis tiom granda ke Gajelet amegis lin, kaj ŝi rapidis pretigi ĉion por la geedziĝo.

"Mia avo estis tiutempe la Reĝo de la Flugantaj Simioj kiuj loĝis en la arbaro proksime al la palaco de Gajelet, kaj la maljunulo amis ŝercojn pli ol bonan manĝon. Unu tagon, tuj antaŭ la geedziĝo, mia avo flugadis kun sia bando kaj vidis Kelalan marŝantan apud la rivero. Li estis vestita per riĉa kostumo el palruĝa silko kaj purpura veluro, kaj mia avo decidis petoladi. Je lia ordono la bando malsupren flugis kaj kaptis Kelalan, portis lin per siaj brakoj ĝis ili estis super la mezo de la rivero, kaj faligis lin en la akvon.

"Elnaĝu, bela knabo," kriis mia avo, "konstatu ĉu la akvo makulis viajn vestojn!" Kelala estis tro saĝa por ne naĝi, kaj li ne estis tro dolortita de sia fortuno. Li ridis, kiam li revenis al la supro de la akvo, kaj naĝis al la bordo. Sed kiam Gajelet kuris al li, ŝi trovis ke liaj silkaĵoj kaj veluraĵoj estis tute ruinigitaj de la rivero.

"La princino tre koleris, kaj ŝi sciis, kompreneble, kiuj kulpis. Ŝi venigis ĉiujn Flugantajn Simiojn antaŭ sin, kaj ŝi diris unue ke iliaj flugiloj estu kunligitaj kaj ke ili estus traktitaj kiel ili traktis Kelalan, ili estus faligitaj en la riveron. Sed mia avo forte pledis, ĉar li sciis ke la Simioj dronos en la rivero se la flugiloj estos ligitaj; kaj Kelala ankaŭ afable parolis favore pri ili; do Gajelet fine nuligis la punon, kondiĉe ke la Flugantaj Simioj por ĉiam plenumu trifoje la ordonojn de la posedanto de la Ora Ĉapo. Tiu Ĉapo estis farita kiel edziĝa donaco al Kelala, kaj laŭdire ĝi kostis al la princino duonon de ŝia regno. Kompreneble mia avo kaj ĉiuj aliaj Simioj tuj akceptis la postulon, kaj tial ni estas trifoje sklavoj de la posedantoj de la Ora Ĉapo, negrave kiu estas tiu posedanto."

"Kaj kio okazis al ili?" demandis Doroteo, kiun tre interesis la rakonto.

"Ĉar Kelala estis la unua posedanto de la Ora Ĉapo," respondis la Simio, "li la unua faris al ni siajn ordonojn. Ĉar lia novedzino ne toleris vidi nin, li vokis nin ĉiujn al si en la arbaro post la geedziĝo kaj ordonis ke ni ĉiam restu kie ŝi neniam revidos Flugantan Simion, kaj ni volonte obeis lin, ĉar ni ĉiuj timis ŝin."

"Neniun alian taskon ni devis fari ĝis la Oran Ĉapon akiris la manoj de la Fia Sorĉistino de la Okcidento, kiu devigis nin sklavigi la Palpbrumojn, kaj poste peli Ozon mem el la Lando de la Okcidento. Nun la Ora Ĉapo apartenas al vi, kaj trifoje vi rajtas ordoni nin."

Dum la Simireĝo finis sian rakonton Doroteo malsuprenrigardis kaj vidis la verdajn, brilantajn murojn de la Smeralda Urbo antaŭ ili. Ŝi miris pro la rapida flugo de la Simioj, sed al ŝi plaĉis ke la flugo finiĝis. La strangaj bestoj zorge metis la veturintojn antaŭ la pordegon de la Urbo, la Reĝo klinis sin malalten antaŭ Doroteo, kaj post tio li forflugis rapide, sekvate de sia tuta bando.

"Ni tre bone veturis," diris la malgranda knabino.

"Jes, kaj ni trovis tre rapidan vojon el niaj problemoj," respondis la Leono. "Kiom bonfortune estis ke vi kunportis tiun mirindan Ĉapon!"

image-115
La Simioj kaptis Doroteon per siaj brakoj kaj forflugis kun ŝi.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.