La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VI. La Malkuraĝa Leono

Ankoraŭ Doroteo kaj ŝiaj akompanantoj marŝis tra la densa arbaro. La vojo ankoraŭ estis pavimita per flavaj brikoj, sed ili estis multe kovritaj de sekaj branĉoj kaj mortaj folioj de la arboj, kaj la marŝado tute ne estis facila.

Malmultaj birdoj estis en tiu parto de la arbaro, ĉar birdoj amas la nekovritan terenon kie estas multa sunlumo; sed fojfoje aŭdiĝis malaltatona muĝo de iu sovaĝa besto kaŝiĝinta inter la arboj. Tiuj sonoj rapidbatigis la koron de la knabineto, ĉar ŝi ne sciis ilian kaŭzon; sed Toto sciis, kaj li marŝis proksime al la flanko de Doroteo kaj eĉ ne bojis responde.

"Kiom longe daŭros," la infano demandis al la Stana Lignohakisto, "ĝis ni estos ekster la arbaro?"

"Mi ne scias," estis la respondo, "ĉar mi neniam estis en la Smeralda Urbo. Sed mia patro iris tien iam, kiam mi estis knabo, kaj li diris ke la vojo estas longa tra danĝera tereno, kvankam proksime al la urbo kie Oz loĝas la lando estas bela. Sed mi ne timas dum mi havas mian oleujon, kaj nenio povas damaĝi la Birdotimigilon, kaj sur via frunto estas la marko de la kiso de la bona Sorĉistino, kaj tio protektos vin."

"Sed Toto!" diris la knabino malkviete; "kio protektos lin?"

"Ni mem devos protekti lin, se estos danĝero por li," respondis la Stana Lignohakisto.

Tuj kiam li parolis, aŭdiĝis terura muĝo el la arbaro, kaj la postan momenton granda Leono saltis sur la vojon. Per unu piedbato li ĵetis la Birdotimigilon ĉirkaŭturniĝantan ĝis la rando de la vojo, kaj post tio li frapegis la Stanan Lignohakiston per siaj akraj ungoj. Sed, surprize al si, li ne damaĝis la stanon, kvankam la Hakisto falis sur la vojon kaj kuŝis senmove.

Malgranda Toto, ĉar nun estis videbla malamiko, kuris bojante al la Leono, kaj la granda besto malfermis sian buŝon por mordi la hundon. Doroteo, timante ke Toto mortos, kaj sen atento al danĝero, kuris antaŭen kaj frapis la nazon de la Leono kiel eble plej forte, dum ŝi kriis: "Vi ne aŭdacu mordi Toton! Vi devus honti, granda besto kia vi, mordi povran malgrandan hundon!"

"Mi ne mordis lin," diris la Leono, per sia piedo frotante la parton de la nazo kiun frapis Doroteo.

"Ne, sed vi provis," ŝi respondis kolere. "Vi estas nur granda malkuraĝulo!"

"Mi scias," diris la Leono, klinante la kapon pro honto. "Mi de ĉiam scias. Sed kiel mi povas ne esti malkuraĝa."

"Nu mi certe ne scias. Kaj vi batis pajloplenan homon, la povran Birdotimigilon!"

"Ĉu li estas plenigita per pajlo?" demandis la Leono surprizite, dum li rigardis ŝin levi la Birdotimigilon kaj restarigi lin sur liaj piedoj kaj reĝustigi lian formon.

"Kompreneble li estas plena de pajlo," respondis Doroteo, kiu ankoraŭ koleris.

"Tial li renversiĝis tiom facile," komentis la Leono. "Min mirigis vidi lin ĉirkaŭturniĝi tiel. Ĉu ankaŭ la alia estas pajloplena?"

"Ne," diris Doroteo, "li konsistas el stano." Kaj ŝi helpis la Hakiston restariĝi.

"Tial li preskaŭ malakrigis miajn ungojn," diris la Leono. "Kiam ili komencis grati la stanon mi sentis malvarmon suben kuri laŭ mia dorso. Kiu estas tiu malgranda besto kiun vi tiom amas?"

"Li estas mia hundo, Toto," respondis Doroteo.

"Ĉu li konsistas el stano aŭ estas plena de pajlo?" demandis la Leono.

"Nek stano nek pajlo. Li estas — estas — viandohundo."

"Ho! Li estas kurioza besto, kaj aspektas ege malgranda, kiam mi nun rigardas lin. Neniu alia volus mordi tian etulon, nur malkuraĝa mi," pludiris la Leono malgaje.

"Kio malkuraĝigis vin?" demandis Doroteo, miroplene rigardante la grandan beston, ĉar li estis granda kiel malgranda ĉevalo.

"Estas mistero," respondis la Leono.

"Mi supozas ke mi naskiĝis tia. Ĉiuj aliaj bestoj en la arbaro kompreneble supozas ke mi estas kuraĝa, ĉar ĉie oni kredas ke la Leono estas la Reĝo de Bestoj. Mi trovis ke se mi muĝas tre laŭte, ĉiu vivanto estas timigata kaj forkuras de mi. Kiam ajn mi renkontis homon mi multe timis; sed mi nur muĝegis je li, kaj li ĉiam forkuris kiel eble plej rapide. Se la elefantoj kaj la tigroj kaj la ursoj decidus batali kontraŭ min, mi mem forkurus — tiom malkuraĝa mi estas; sed tuj kiam ili aŭdas min muĝegi ili ĉiuj penas foriri de mi, kaj kompreneble mi akceptas tion."

"Sed tio estas malĝusta. La Reĝo de Bestoj ne estu malkuraĝa," diris la Birdotimigilo.

"Mi scias tion," respondis la Leono, viŝante larmon de sia okulo per la pinto de sia vosto. "Tio multege malĝojigas min, kaj tre malfeliĉigas mian vivon. Sed kiam ajn estas danĝero, mia koro komencas rapide bati."

"Eble vi suferas pro kormalsano," diris la Stana Lignohakisto.

"Eble," diris la Leono.

"Se tiel," pludiris la Stana Lignohakisto, "ĝoju, ĉar tio pruvas ke vi havas koron. Rilate al mi, mi ne havas koron, do mi ne povas suferi pro kormalsano."

"Eble," diris la Leono penseme, "se mi ne havus koron al mi ne mankus kuraĝo."

"Ĉu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo.

"Mi supozas ke jes. Mi neniam rigardis en mian kapon por informiĝi," respondis la Leono.

"Mi iras al la Granda Oz por peti lin doni al mi cerbon," komentis la Birdotimigilo, "ĉar mia kapo estas plena de pajlo."

"Kaj mi iras por peti lin doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto. "Kaj mi iras por peti lin resendi Toton kaj min al Kansas," aldonis Doroteo.

"Ĉu vi kredas ke Oz povus doni al mi kuraĝon?" demandis la Malkuraĝa Leono.

"Egalfacile kiel doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo.

"Aŭ doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.

"Aŭ resendi min al Kansas," diris Doroteo.

"Do, se vi konsentos, mi akompanos vin," diris la Leono, "ĉar mia vivo estas netolerebla sen iom da kuraĝo."

"Vi estos tre bonvena," respondis Doroteo, "ĉar vi helpos forteni la aliajn sovaĝajn bestojn. Ŝajnas al mi ke ili nepre estas pli malkuraĝaj ol vi se ili lasas vin tiom facile timigi ilin."

"Efektive tiel estas," diris la Leono; "sed tio ne plikuraĝigas min, kaj dum mi scios ke mi estas malkuraĝa mi restos malfeliĉa."

Do denove la malgranda grupo rekomencis sian marŝadon, la Leono marŝis elegante apud Doroteo. Toto ne aprobis la novan kamaradon, unue, ĉar li ne povis forgesi ke li estis preskaŭ manĝita per la grandaj makzeloj de la Leono; sed post iom da tempo li plitrankviliĝis, kaj baldaŭ Toto kaj la Malkuraĝa Leono fariĝis bonaj amikoj.

Dum la cetero de tiu tago okazis neniu alia aventuro kiu ĝenis la pacon de la marŝado. Estas vere ke, unufoje, la Stana Lignohakisto paŝis sur skarabon kiu rampadis laŭ la vojo, kaj mortigis la povran besteton. Tio multe malfeliĉigis la Stanan Lignohakiston, ĉar li ĉiam zorgoplene evitis damaĝi iun ajn vivanton; kaj dum li marŝis li ploris plurajn larmojn pro malĝojo kaj bedaŭro. Tiuj larmoj fluis malrapide sur lia vizaĝo kaj trans la ĉarnirojn de lia makzelo, kaj tie ili rustiĝis. Kiam Doroteo post nelonge demandis ion al li, la Stana Lignohakisto ne povis malfermi la buŝon, ĉar liaj makzeloj estis rigidaj pro rusto. Li multe ektimis pro tio kaj gestis al Doroteo ke ŝi helpu lin, sed ŝi ne povis kompreni. La Leono ankaŭ estis perpleksa pro nescio pri kio okazis. Sed la Birdotimigilo prenis la oleujon el la korbo de Doroteo kaj oleis la makzelojn de la Stana Lignohakisto, kaj post kelkaj momentoj li parolis same kiel antaŭe.

"Mi lernu per tio," diris li, "nepre rigardi kien mi paŝas. Ĉar se mi mortigus alian insekton aŭ skarabon mi nepre denove plorus, kaj plorado rustigas miajn makzelojn tiel ke mi ne povas paroli."

Post tio li zorge marŝadis rigardante konstante la vojon, kaj kiam li vidis etan formikon laboradi sur la vojo li superpaŝis por ne damaĝi ĝin. La Stana Lignohakisto bone sciis ke li ne havas koron, kaj tial li tre zorgis neniam esti kruela aŭ malafabla kontraŭ io ajn. "Vi, kiuj estas homoj kun koroj," li diris, "havas gvidilon, kaj tial ne necesas agi maljuste; sed mi ne havas koron, do mi devas esti tre zorgema. Kiam Oz donos al mi koron, kompreneble mi ne bezonos tiom zorgi."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.